1a Personaj Kaj Familiaj Indikoj

You might also like

Download as doc, pdf, or txt
Download as doc, pdf, or txt
You are on page 1of 1

1a Personaj kaj familiaj indikoj

1. Sinprezento, prezento de sia familio, personaj indikoj:


Mi estas Károly Kovács Mi naskiĝis en urbo Miskolc la duan de marto, 1991. Mi loĝas en urbo
Székesfehérvár. Nun mi estas 19 jara. Mi havas brunajn harojn kaj bluajn okulojn. Mi estas honesta kaj pacienca
sed kelkfoje mi estas forgesema. Mi loĝas kun miaj gepatroj kaj kun mia fratino. La nomo de mia patrino estas
Anna Soroksári. Ŝi havas mallongajn blondajn harojn kaj bluajn okulojn. Mia patro nomiĝas Lajos Kovács. Mi
loĝas kun mia fratino Dóra Kovács. Mia pli aĝa fratino loĝas kun sia koramiko en Budapeŝto.

2. Profesio de la ekzamenato kaj de familianoj, ĉi-rilataj planoj kaj sopiroj:


Mi nun estas studento en universitato Kodolányi János. Mi studas pri turismo. Mia patrino estas
instruistino en urbo Baja kaj ŝi studas en universitato en Budapeŝto. Mia patro estas manaĝisto. Mia fratineto,
Dóra estas lernantino. Mia alia fratino ankaŭ studas.
Mi havas ses informadikan ekzamenon (ECDL vizsga), sed mi akiros ankaŭ la sepan. Mi volas akiri ankaŭ la
skriban anglan ekzamenon. Mi jam havas parolan ekzamenon pri la angla. Mi volas akiri la diplomon kaj eble
esti ĉiĉerono.

3. Familiaj festoj, tradicioj


Tradiciaj grandaj festoj en mia familio estas Pasko, Kristnasko kaj Silvestro. Mia ŝatata festo estas
Kristnasko, ĉar mia familio estas kune tiam. Ni ankaŭ festas la nomiĝtagojn kaj la nomotagojn. Estas tipaj
Hungaraj festoj. Unu el ili estas la dek kvina de Marto kiam ni primemoras la hungaran revolucion kaj la militon
de libereco, kiu daŭris de 1848 ĝis 1849.

4. Prezento de la geamikoj:
Mi konas multajn homojn. Kelkaj homoj estas miaj amikoj. Miaj favorataj amikoj estas Ivo kaj Andrea. Ni
ofte biciklas kune. Kelkfoje ni iras al diskejo aŭ amuzejo vespere. Ni konas unu la alian ekde 2005.

5. Ekstera aspekto de iu tria persono, priskribo de karaktero:


Andrea estas mia amikino. Ŝi estas honesta kaj helpopreta sed kelkfoje ŝi estas nervoziga. Andrea havas
longajn brunajn harojn kaj verdajn okulojn. Ŝiaj haroj estas ondumaj. Ŝi ĝenerale surhavas t-ĉemizon per ĝinzo.
Ŝi estas pli malalta kaj pli maldika ol mi.

akiri -n megszerez -t
daŭri (el)tart
ekstera külső
ĝinzo farmernadrág
inerna belső
t-ĉemizo póló
milito háború
moro szokás
onda hullámos
onta jövőbeli
parenco rokon
Pasko Húsvét
prezentiĝo bemutatkozás
revolucio forradalom
surhavi -n hord, visel

You might also like