Charles Baudelaire La Floroj de L' Malbono

You might also like

Download as pdf or txt
Download as pdf or txt
You are on page 1of 338

BEL-LITERATURA ELDON-SERIO

8-9
LA FLOROJ DE L' MALBONO
LA FLOROJ DE L' MALBONO
LA DEFALAĴOJ
Originalaj titoloj: «Les Fleurs du Mal»; «Les Épaves»

El la franca esperantigis pluraj tradukintoj

sub la redakto de

KÁLMÁN KALOCSAY kaj GASTON WARINGHIEN

Kovrilo de JOHN HARTLEY, Manchester

Aŭtorfoto de Carjat, Paris

Aŭtorportreto de Deroy; fotis Giraudon, Paris

Presis: Imprenta Gutenberg. — La Laguna de Tenerife

Kanariaj Insuloj
CHARLES BAUDELAIRE

LA FLOROJ DE L' MALBONO


KOMPLETA ELDONO

ARANĜITA LAŬ NOVA ORDO KAJ SEKVATA DE

LA DEFALAĴOJ
KAJ DE

FRAGMENTOJ
RILATAJ AL «LA FLOROJ DE L' MALBONO»

REDAKTIS

K. KALOCSAY
G. WARINGHIEN
J. RÉGULO - ELDONISTO - LA LAGUNA
KANARIAJ INSULOJ

1957
Portreto de Charles Baudelaire (1821-1867) kolorigita.
Crédits : The Print Collector/Getty Images - Getty
ENKONDUKO
I
LA SOCIA VIVO
Charles-Pierre Baudelaire (prononcu: bodler) naskiĝis la 9. Aprilo
1821, en Parizo. Lia patro, François Baudelaire, estis 62-jara, kaj lia
patrino, dua edzino de la patro, naskiĝinta Caroline Dufays, estis 27-
jara. François Baudelaire, katolika pastro elsutaniĝinta dum la
Revolucio, estis klera, spertoriĉa kaj monhava burĝo; li titolis sin
pentristo, kaj ŝatis la galantajn temojn, laŭ la maniero de Fragfonard;
li mortis en Februaro 1827, nur ses jarojn post la naskiĝo de
Charles; kaj jam en Novembro 1828 la patrino reedziniĝis al
batalionestro Aupick, kiu tiam estis 39-jara. La infano ne simpatiis
kun sia vicpatro, kiu metis lin, kiel internulon, en la Reĝan Kolegion
de Lyon (1833), poste en la Kolegion Louis-le-Grand en Parizo
(1836); tie la juna Baudelaire brilis en la verkado de latinaj versoj, kaj
spertiĝis pri la ampraktikoj kutimaj en la internejoj (vidu D. 24 — kaj
eble eĉ F. 27 kaj 124).1 En 1839, li ekzamenigis kaj fariĝis bakalaŭro,
kaj, post multaj diskutoj kun la tiam generalo Aupick, li dediĉis sin al
la literaturo — kaj al la diboĉo, kiun li ŝajne rigardis kiel trejnadon
necesan al vera poezio. Inter 1839 kaj 1841, li konatiĝis kun junaj
literatur-amantoj, kiuj fariĝis siatempe pli-malpli famaj, Louis Ménard,
Pierre Dupont, Henri Murger, Théodore de Banville, Leconte de Lisle
ktp., sed ankaŭ kun malpli rekomendindaj estaĵoj, kiel la «Ruĝhara
Almozulino» (F. 101) aŭ Sara. la judino (D. 14), kaj unu el ili infektis
lin per sifiliso.

Post nova, tre akra disputo kun la vicpatro, tiu konfidis lin al
ŝipestro Saliz por vojaĝo al Hindujo; li enŝipiĝis la 9. Majo 1841, en
«Paquebot des Mers du Sud». Sed dum la veturado li izoliĝas tiel
fiere, ke la ŝipestro opinias lin malsana, kaj post dusemajna halto en
insulo Maŭrico, kie li konatiĝas kun la familio Autard de Bragard (F.
68), li rifuzas, ĉe la sekvanta halto en insulo Bourbon (hodiaŭ La
Réunion), veturi plue. La 4. Novembro 1841 li reenŝipiĝas en «L'
Alcide», kaj retrovas Parizon en Februaro 1842.

Fariĝinte plenaĝulo la 9. Aprilo 1842, li ricevas la ne malgrandan


heredaĵon de sia patro (ĉ. 20 mil dolaroj hodiaŭaj), kaj li tuj
malŝparas ĝin kun amikoj kaj precipe kun nova amatino, kiu estas
longatempe obsedonta liajn sensojn kaj lian fantazion: Jeanne
Duval. Ŝi estis mulatino, kaj ludis negravajn rolojn en pariza teatreto,
kiam Baudelaire ŝin ekkonis. Ŝi logis lin per sia olee glata haŭto,
pezaj nigraj haroj, kiuj trovis aliloke proporcian respondaĵon (D. 11),
kaj ia ekzota ĉarmo— «ia sovaĝa gracio, kiu havis ion dian kaj
bestan samtempe», skribis Banville. Sed ŝajnas, se oni atente legas
la poemojn al ŝi dediĉitajn, ke ŝi restis malvarma sub la karesoj de
sia amanto (F. 30, 39), kaj eble preferis la virinajn (F. 30, 40, 126-
128). Almenaŭ oni devas konfesi, ke ŝi bone helpis al la juna
Baudelaire forĵeti sian monon, tiel bone, ke baldaŭ oni devis leĝe
trudi al li unu «conseil judiciaire», por administri lian havaĵon kaj
certigi al li reggulan renton.

Dum tiuj jaroj, li komencis iom verkadi, kaj debutis antaŭ la


publiko kiel arta kritikisto: la Salono de 1845, la Salono de 1846, kaj
diversaj aliaj verkoj, en kiuj li pruvas eksterordinare fruan kaj ĝustan;
estante 24-jara, distingi, inter centoj da eksponantoj, Delacroix,
Ingres kaj Daumier kiel la tri plej bonajn desegnistojn en sia epoko,
meti Corot kaj Théodore Rousseau sur la unuan linion de la
pejzaĝistoj, tio estis, en 1845, ia mirindaĵo.

Je la eksplodo de la revolucio de Februaro 1848, Baudelaire tuj


entuziasmiĝis: ekde la 24a, li mentras sin sur la barikadoj, kun pafilo
en la manoj. Li fondas efemeran gazeton, «La Publika Savo», kaj
vendas ĝin en la stratoj, vestita per blanka kitelo. Li tie ĵetas alvokon
al la pastroj; «Jezu Kristo, via majstro, estas ankaŭ la nia: li estis kun
ni sur la barikadoj...» Ankoraŭ dum la tagoj de Junio 1848, en kiuj la
burĝaro sufokis la demokration, li partoprenis aktive en la popola
sindefendo. Kaj je la 2. Decembro 1851, ĉe la ŝtatrenverso de Louis-
Napoléon Bonaparte, li denove estas sur la barikadoj, kun Victor
Hugo, kaj furioze riskas sian vivon. Sed la sukceso de la plebiscito
de 1852, favora al la imperiestro, naŭzis lin pri la politika agitado, kaj
li revenis al la pura literaturo, kvankam, ankoraŭ en 1862, li skribos
al Sainte-Beuve, ke restas en li «ia malnova fundo da revolucia
spirito». Tiuj eventoj lasis en la koro de la poeto profundan senton de
solidareco kun ĉiuj moralaj kaj sociaj mizeroj de la homa sorto,
kvankam ofte lia dandismo kaŝis ĝin sub vualo de ironio aŭ mistifiko.

Intertempe, en 1847, li malkovris Edgar Allan Poe, kaj tuj rekonis


en tiu, kun miro, genion strange fratan al la sia. La altiro estis tiel
forta, ke li entreprenis la tradukon de ĉiuj verkoj de la transatlantika
novelisto: sed la poemojn li decide flanklasis, kaj ilin tradukos nur
poste unu lia disĉiplo, Stefano Mallarmé. Samtempe li publikigas,
kiom li povas, artikolojn, eseojn, poemojn; estas epoko de
fekundeco, de iom deviga fekundeco: la ŝuldoj peze kuŝas sur liaj
ŝultroj kaj li baraktas, se ne en mizero, almenaŭ en ĝenateco; kaj por
forgesi sian malfacilan sorton, li plu trouzas ĉiajn ekscitaĵojn, vinon,
opion, haŝiŝon — kio ne helpas al plibonigo de lia ŝanceliĝanta sano.

Inter 1847 kaj 1850 li konatiĝas kun juna aktorino, Marie


Brunaud, kiu estis sur la scenejo Marie Daubrun. Ŝi havis pale
blondajn harojn, mildeverdajn okulojn, agrable pufan korpon (F. 60)
kaj inspiris al Baudelaire kuriozan amon, en kiu la tenero miksiĝas
kun ia perverseco. Cetere, kvazaŭ tiu amo ne kontentigus lin, ekde
Decembro 1852 Baudelaire direktis, anonime, siajn poeziajn
omaĝojn al ĉarma, liberviva virino, Aglaé Apollonie Sabatier, kiu
estris en Parizo, kun la mono de sia protektanto, la belga financisto
Mosselman, salonon de literaturistoj kaj artistoj, Tiun ĉi gajhumoran,
orkoran belulinon li amis per platona amo, kvazaŭ sur la tre reala kaj
malmulte idealista virino li konstruus al si idealan revon pri senkarna
beleco: tio klarigas la seniluziiĝon de Baudelaire, kiam ŝi, eltrovinte
la nomon de la kaŝita adoranto kaj simplanime dezirante lin
rekompenci, ricevis de li nur insultojn — kiujn cetere ŝi indulge
forgesis.

En 1855 Baudelaire publikigis artokritikon pri la Universala


Ekspozicio de Parizo; kaj la fama «Revue des Deux Mondes»
akceptis enpresi, ne senrezerve, 18 poemojn «el la baldaŭ
aperonta» libro, kiun li anoncas jam de 1850 sub la sinsekvaj titoloj:
La Lesbaninoj, La Limboj kaj definitive La Floroj de l' Malbono.

En la vintro 1855-1856 Marte Daubrun pasigas feriojn ĉe la


mediteranea bordo, kun Banville, kiu verkas por ŝi poemkolekton La
Ametistoj; probablan spuron de la tiama ĵaluzo de Baudelaire ni
trovas en la poemo Al unu Madono (F. 65).

En 1856 aperas libroforme la Eksterordinaraj Historioj de Poe, kaj


jam en 1857 sekvas la dua volumo Novaj Eksterordinaraj Historioj:
tiu ĉefverko de la traduk-arto donis al la granda usonano civitrajton
en la franca literaturo, kie li estas certe pli legata kaj ŝatata ol en la
angla.

En tiu sama jaro 1857, krom longa kaj grava studo pri la vivo kaj
verkoj de Poe, krom du eseoj pri la karikaturistoj francaj kaj alilandaj,
fine aperis la unua eldono de La Floroj de l' Malbono (25. Junio). La
libro estis akceptita kun scivolo kaj skandalo: la publiko plene
miskomprenis la moralan signifon de la verko, la unua, kiu aŭdacis
malkaŝi la realaĵojn de tiu amo, kiun la romantikuloj kovris per tiom
da belaj frazoj; Baudelaire opiniis, kiel Leconte de Lisle, ke «ĉiuj
elegiuloj estas kanajloj», kaj tion montris tro krude por la hipokritaj
rigardoj de la burĝaro. Francujon tiam gvidis la prafaŝista registaro
de Napoleono la IIIa, kiu afektis pie defendi la bonajn morojn.
Baudelaire kaj lia eldonisto estis tuj persekutitaj, kaj kondamnitaj la
20. Aŭgusto: Baudelaire devis pagi 300 Fr. da monpuno, kaj la
eldonisto devis forigi el la volumo ses poemojn, la famajn
«kondamnitajn pecojn» (F. 27, 38, 51, 126, 127 kaj 133). Tiun
absurdan juĝon la Kasacia Kortumo nuligos nur la 31. Majo 1949 !

Tio estis por Baudelaire terura bato, al kiu aldoniĝis baldaŭ alia:
lia malnova amatino, Jeanne Duval, paraliziĝis kaj devis esti flegata
en hospitalo, Baudelaire, kiu eble sentis ian respondecon en tiu
malsaniĝo, ne ĉesis, ĝis sia morto, subteni ŝin materiale kaj spirite.
Danke pro la pasintaj ĝuoj, li en 1860 dediĉis eĉ kvar sonetojn (F. 45)
al tiu, kiu iam estis por li la Nigra Venuso, kaj tiam plu estis nur
Fantomo. La sola konsolo, en tiuj doloraj jaroj, estis, ke li fine retrovis
por si sola sian adoratan patrinon: generalo Aupick estis mortinta,
ĵus antaŭ la proceso — feliĉe por li !

Dume Baudelaire kuraĝe rekomencis la verkadon: aperis en


1860 La Artefaritaj Paradizoj, en 1861 dua eldono de La Floroj, en
kiu la ses kondamnitaj poemoj estis anstataŭitaj de 35 novaj;
samjare, longa artikolo pri Richard Wagner kaj Tannhäuser, en kiu li
genie analizas la genion de la muzikisto kaj defendas lin kontraŭ la
stulto de la abonintoj de la Pariza Operdomo; samjare ankaŭ La
Romantika Arto, kolekto da sagacaj artikoloj pri la tiutempaj poetoj,
kiujn li juĝas kun gusto kaj inteligento tre superaj al tiu de la fama
profesia kritikisto Sainte-Beuve. Ekde 1862 aperis, en diversaj
revuoj. la prozaj poemoj, kiuj konsistigos, post lia morto, La Splenon
dt Parizo.

Sed de tiu tempo malrapidiĝas lia verkado kaj velkas lia fantazio.
Jam en 1860 —li estis nur 39-jara— lin atakis cerbokongesto. Iom
post iom la krizoj pligraviĝas. Li notas, unu vintran tagon, jenan
tragikan konstaton: «Mi kulturis mian histerion kun ĝuo kaj teruro.
Nun, mi ĉiam suferadas kapturniĝon, kaj hodiaŭ, 23. Januaro 1862,
mi ricevis strangan averton: mi sentis trapasi sur mi la venton de la
flugilo de la idioteco».

En 1864, li fuĝas el Parizo, esperante riĉiĝi per migraj prelegoj en


Belgujo. Li fiaskas, sed nekomprenebla kadukeco haltigas lin en tiu
lando, kiun li abomenas. Li vane serĉas eldoniston por tria eldono de
La Floroj; en 1865 aperas la lasta volumo el lia traduko de Poe,
Groteskaj kaj Seriozaj, Historioj; en Februaro 1866, en Bruselo, la
Defalaĵoj, en kiujn li kolektis la kondamnitajn pecojn kaj aliajn
versaĵojn, laŭ li ne indajn eniri en La Florojn; preskaŭ samtempe, en
Parizo aperas kolektiva volumo, Le Parnasse Contemporain, al kiu
Baudelaire estis sendinta 16 poemojn (parte tiritajn el la Defalaĵoj),
kun la opa titolo, proponita de la redaktoro C. Mendès, Novaj Floroj
de l' Malbono.

Sed jam proksimiĝas la fino. Dua cerbokongesto lin frapas en


Marto 1866, dum li vizitas jezuitan preĝejon en Namur; en Julio, oni
rekondukas lin, paralizitan kaj afazian, en Parizon. Li mortas, la
sekvantan jaron, la 31. Augŭsto 1867, en kuracejo, «kun la
sakramentoj de la Eklezio». Lia patrino postvivis ĝis 1871. Oni ne
scias, kiam malaperis Jeanne Duval.

En 1868 liaj amikoj Ch. Asselineau kaj Th. de Banville aperigis la


trian eldonon de La Floroj, kiun ili nomis, iom aŭdace, «definitiva»;
en 1869 la nefinitan Splenon de Parizo. En 1909 oni fine publikigis
liajn intimajn notlibrojn, al kiuj li mem donis la titolojn Raketoj (verkita
ĉ. 1851) kaj Mia Koro Nudigita (verkita ĉ. 1862). Nur en 1918 aperis
liaj leteroj al la patrino, kiuj ĵetas lumon sur la kompatindan kalvarion,
kia estis la vivo de la poeto.

Kaj nun, li kuŝas en la tombejo Montparnasse, inter la tiel amata


patrino kaj —lasta ironio de la sorto— la tiel malamata vicpatro,
generalo Aupick.

Jes, la sorto estis al li kruela. Li vivis ĝuste en la tempo, kiu devis


plej suferigi kaj malesperigi animon kiel la lia: la tempo, en kiu
ekfloris kapitalismo kaj maŝinismo. la tempo, kiel diris Emerson, de
«la granda gaslumigata barbareco». La daŭro de lia intelekta vivo
kvazaŭ etendiĝas de la fama alvoko de Guizot, la cinika ĉefministro
de la burĝa reĝo Louis-Philippe: «Riĉigu vin!», ĝis la alvoko al la
materia prospero, per kiu Napoleono la IIIa intencis forgesigi al la
Francoj ilian prematecon. La klimato, en kiu kreskis La Floroj de l'
Malbono, estis tiu de la servuteco de la pensado: la grandaj
konsciencoj silentiĝis (Vigny), aŭ estis persekutataj (Michelet,
Renan, Proudhon), aŭ ekziliĝis (Victor Hugo, E. Quinet). Eĉ la pura
arto ne estis ŝirmita: Baudelaire pro La Floroj, Flaubert pro Madame
Bovary, les Goncourt pro simpla beletra artikolo estis persekutitaj de
la imperiaj tribunaloj. «Danku la Providencon, skribis, ĉirkaŭ la sama
tempo, Flaubert al amiko, danku! La jarcento, en kiu vi naskiĝis,
estas feliĉa jarcento... Sro Hébert verkas akuzajn protokolojn kaj la
episkopoj predikajn leterojn, la putinoj vizitas la preĝejojn, la hetajroj
almenaŭ parolas pri moraleco; kaj la registaro defendas la religion...
Oni malliberigas la verkistojn kaj oni dungas la pamfletistojn!» La
ĉefverko de Baudelaire estas kronologie kadrita inter La Bofilo de
Sro Poirier (1854), tiu apoteozo de la filistro, kaj Orfeo en la Inferoj
(1858), tiu triumfo de la triviala blago: tiuj du sensaciaj sukcesoj de la
francaj scenejoj difinas la spiritnivelon de la publiko; Baudelaire
evidente ne povis rivali kun E. Augier kaj H. Crémieux. Jen kion oni
ne devas forgesi, se oni volas kompreni la naŭziĝon de la poeto
antaŭ sia epoko kaj lian ribeladon kontraŭ la burĝa materialismo.
1.
Mi referencos per F. al La Floroj de l' Malbono, per D. al la Defalaĵoj, per R. al Raketoj kaj
per M. K. N. al Mia koro nudigita (vidu ĉi-poste). La sekvantaj ciferoj montras la numerojn
de la poemoj en nia eldono.
II
LA SPIRITA VIVO
Estas ĉiam la subtila danĝero en la sistemigo de ies ajn ideoj,
precipe se temas pri poeto; kaj estas ankoraŭ pli grava danĝero, se
oni provas eltrovi la originon de tiuj ideoj. Tamen, ĉar Baudelaire
estis, krom poeto, sagaca kritikisto kaj anim-analizisto, ni povas
esperi, ke, restarigante laŭ liaj konfesaĵoj liajn ĉefajn ideokonstruojn
kaj serĉante ties fontojn, ni ricevos ne tro senfundamentan sintezon.

La cirkonstancoj de lia familia vivo tre forte influis lin: «la viroj, kiuj
estis edukitaj de virinoj kaj inter virinoj, ne tute similas al la ceteraj
viroj» (La Artefaritaj Paradizoj, II, 7). Li efektive prezentas la
karakterizajn trajtojn de la infano de maljunulo kaj de la infano sola
(malfortika, nervoza, kaprica ktp). Krom tio la atenta flegado de du
virinoj, lia patrino kaj la servistino Mariette, malvolvis en li la emon al
dorlotateco, al voluptamo kaj al mistiko. «Estis en mia infanaĝo unu
epoko de pasia amo al ci... Mi estis ĉiam vivanta en ci: ci apartenis
unike al mi...» (Letero, 6. Majo 1861). La reedziniĝo de tiu ekskluzive
amata feino kaj la eniro en la familion de batalionestro Aupick
okazigis en la knaba animo veran dramon, kiu devojigis la tutan
vivlinion de la viro:

Hektor-vidvino, ve! kaj edzino de Heleno!

(F. 102). De tiam la juna Baudelaire sentis sin ekzilita el la hejmo,


tiel korpe kiel spirite: tiu unua kaj plej grava apogo en la vivo mankis
do al li jam en la fruaj jaroj.

La servistinon Mariette li tiom amis, ke la patrino ekĵaluzis (F.


114); en liaj lastaj jaroj, li ankoraŭ memoris la silkecon de ŝia haŭto
kaj la florodoron de ŝiaj densaj haroj (La Spleno de Parizo: La
Alvokiĝoj); eĉ ŝia nomo revenas plurfoje en liaj preĝoj: «Eldiri, ĉiun
matenon, mian preĝon al Dio... al mia patro, al Mariette kaj al Poe,
kiel al propetantoj» (M. K. N., 95). Lian junaĝan voluptamon lia
sagaco provis tiel klarigi: «La frua inklino al la virinoj. Mi konfuzis la
odoron de la pelto kun la odoro de la virino. Mi memoras... Fine mi
amis mian patrinon pro ŝia eleganteco" (R., 18). En tia atmosfero, ne
mirige, ke fantazioplena, religie edukita knabo drivas al la mistikaj
revoj, kiuj, je la krepuskiĝo de lia inteligento, revenos hanti lian
kadukan animon. «Ekde mia infanaĝo... miaj konversacioj kun Dio»
(M. K. N., 82). Ni aldonu al tiuj inklinoj la ŝaton al la belaj aĵoj, kiun
favoris lia patro: «Glorigi la kulton al la bildoj — mian grandan, mian
ununuran, mian praan pasion» (M. K. N., 69).

Jen la komplekso da sentoj, kies malvolviĝo grandaparte klarigas


la kompatindan destinon de Baudelaire. La krudaj realaĵoj de la
mondo ne povos ne inspiri al tia delikata nervozulo suferon kaj
malŝaton. En tia okazo, ordinare homo sin kolektas en sin mem, kaj
serĉas en izolecon kaj orgojlon ian ŝirmon kontraŭ la eksteraĵoj. Ĉe
Baudelaire, kun lia artisma temperamento, tiu retiriĝo alprenis la
aspekton de la dandismo, kies sagacan teorion li elverkis: «Ĝi estas
antaŭ ĉio la arda bezono havigi al si ian originalecon, entenita en la
eksteraj limoj de la deco... Ĉiuj dandoj partoprenas en la sama
karaktero de opozicio kaj ribelo: ĉiuj estas reprezentantoj de tio, kio
estas plej bona en la homa orgojlo, de tiu bezono... kontraŭbatali kaj
detrui la vulgarecon... (Dandismo) estas la plezuro mirigi kaj la
orgojla ĝojo neniam miri» (La Pentristo de la Moderna Vivo).

La dandismo, en tiu signifo, supozigas du esencajn emojn: unue


la inklinon al mistifiko, ĉar la mistifiko prezentas la duoblan
avantaĝon, ke ĝi ŝokas la filistrojn kaj donas al la dando senton
certan pri supereco. Ni ne renkontos en la verkaro de Baudelaire tiel
oftajn mistifikojn, kiel en tiu de Poe; tamen iagrade mistifika estas la
afekta kolektado de malpuraj, naŭzaj objektoj kiel komparaĵoj por liaj
amatinoj: Putraĵo (F. 35) estas bona ekzemplo de tiu malvarmsanga
ŝerco. Tie cetere oni facile malkovras sekvon de la bas-romantika
vejno, ilustrita per la farsoj de la «Jeunes-France», per la poemo de
Th. Gautier kaj per versoj tiastilaj:
Je la Infer'! Mi sentas la deziregon ŝiri
Per miaj dentoj lian karnaĉon kaj eltiri,
Kun kelka ĉifonpeco de haŭto blue verda,
Lian putrantan koron el lia brust' aperta!

Sed precipe en lia konversacio (al kamarado, kiu, en la laborejo


de pentristo, mallerte ŝancelis grimacantan afrikan fetiĉon, li flustris:
Atentu do! Se ĝi estus la vera Dio...), kaj en la maniero, kiel li
prezentis aŭ komentariis sian poemaron, ofte montriĝas tiu
mistifikemo. Kiam li avertas la leganton, per noto komence de la
sekcio Ribelo (unua eldono), ke «fidela al sia dolorplena programo,
la aŭtoro de La Floroj de l' Malbono devis, kiel perfekta komedianto,
alkutimigi sian spiriton al ĉiaj sofismoj kaj al ĉiaj koruptoj»; kiam en la
notoj redaktitaj de li mem sub la nomo de la eldonisto de la Defalaĵoj,
li mokas la superstiĉon, la fanatikecon de la «nova konvertito» Ch.
Baudelaire, evidenta estas lia ĝojo stultigi la filistrojn. Komparu kun
la sinceraj krioj, kiujn tiras de li la nekompreno de tiuj, kies estimon li
deziris: «Ĉu mi devas diri eĉ al vi, kiu tion ne divenis pli ol la ceteraj,
ke en tiun kruelegan libron mi metis mian tutan koron, mian tutan
amon, mian tutan religion (alivestitan), mian tutan malamon? Vere
estas, ke mi skribos la malon, ke mi ĵuros je ĉiuj dioj, ke ĝi estas libro
de pura arto, de simiado, de ĵonglado; kaj mi mensogos kiel
ĉarlatano» (Letero, 18. Februaro 1866; substrekoj de Baudelaire
mem).

La dua eco de la dandismo estas la amo de ĉio artefarita, kaj la


malamo de ĉio natura —ĉar la naturo estas io esence vulgara,
senindividueca, kaj nur per la artefariteco homo povas distingiĝi de
la bestoj kaj de siaj similuloj. En La Floroj la naturo estas plejofte aŭ
ignorata (Vi ja scias, respondis li al amiko petanta poemon pri la
arboj, ke mi estas nekapabla kormoliĝi super vegetaĵoj) aŭ timata (F.
89, 93). Kontraŭe plejmultaj el liaj temoj venas de la civilizita vivo, de
la urbo-etoso, de la homaj interrilatoj. Kurioze estas elnombri la
komparaĵojn, kiujn li tiris eĉ de la plej artefarita medio, la teatro (F.
10, 33, 43, 53, 62, 65, 98 ktp), aŭ de distraĵo ankoraŭ pli
malproksima de la naturo, de tiu praavo de la kinejo, la magia
lanterno (F. 89, 144).
Fine, li tre ofte ricevis inspiron de la rigardado al artoverkoj (F. 7,
15 ktp., vidu la notojn).

Koncerne la seksan vivon, la dando ĝenerale praktikadas la


amoron kaj malŝatas siajn amoratinojn. Sed tiu tendenco estis, ĉe
Baudelaire, plifortigita kaj strange orientita de la apartaj cirkonstancoj
de lia infanaĝo. La ekzalta kaj ideala amo, kiun li ĉiam sentis al sia
patrino, efikis tiele, ke li kapablis ĝui volupton nur en la brakoj de
virinoj kiel eble plej malsimilaj al ŝia tipo de burĝa, delikata kaj
respektinda virino. Li vere havis inklinon nur al pli-malpli publikaj inoj,
fojfoje eĉ al preskaŭ monstroj (D. 14). Du el liaj ĉefaj amatinoj,
Jeanne Duval kaj Marie Daubrun, estis aktorinoj; kaj lia rendevua
notlibro estas plena je adresoj de prostituitinoj, precipe de negrinoj.
La solan fojon, kiam li esprimis amon al virino klera kaj monduma, al
S-ino Sabatier, tiu amo akceptis la formon de platona, ideala adoro
(F. 49). Ŝi kulpis la eraron kredi, ke ŝi povus feliĉigi lin per fordono de
siaj favoroj; kaj la morgaŭan matenon, li jam sendis al ŝi jenan
bileton; «Vi vidas, mia tre bela karinjo, ke mi havas abomenajn
antaŭjuĝojn kontraŭ la virinoj. — Resume, mi ne kredas je ili...
Finfine, antaŭ kelkaj tagoj, ci estis diaĵo, kia estas tiel oportuna, tiel
bela, tiel netuŝebla. Jen ci estas virino, nun...» La tabuo efikis: la
amanto ne povis toleri sakrilegian, eĉ se subkonscian, similecon
inter la amatino kaj la patrino.

Almenaŭ ĉe la prostituitinoj li ne riskis tiajn maloportunaĵojn, kaj


povis ilin tute trankvile malestimi. «La virino ne scias apartigi la
onimon disde la korpo. Ŝi estas simplanima, kiel la bestoj» (M. K. N.,
50). Tia rimarko klarigas al ni la oftecon de la komparoj inter virinoj
kaj bestoj en La Floroj (33, 34> 41, 45 ktp), kaj lian guston por ĉiaj
ornamaĵoj, puntoj, juveloj, ŝminkoj kiuj iel malbestigas la virinon kaj
donas al ŝi la ĉarmon de arta verko.

Sed tiu inklino al la ĉiesulinoj, kiun li ne povis klarigi al si,


skandalis lin intime. Li sentis sin dolore malnobligita de tiuj amoraĉoj,
kaj de la korpa infektiĝo, kiu rezultis el ili. La venerajn malsanojn oni
tiutempe rigardis hontindaj, kaj plurloke en La Floroj esprimiĝas tia
sento (81, 86, 130 —priskribo de pure fizika sufersento—, kaj
precipe 134). Kaj la kunekzisto de tiuj malnoblaj inklinoj kun la
sopirado al plej alta Belo estis por li enigmo, kiun solvi ŝajne povis
nur la kristana kredo je la origina peko. «Enestas en ĉiu homo, je ĉiu
horo, du samtempaj streboj, unu al Dio, alia al Satano. La alvoko al
Dio, aŭ spiritualeco, estas deziro avanci; tiu al Satano, aŭ animaleco,
estas ĝojo malsupreniĝi. Al tiu lasta oni devas rilatigi la amojn al la
virinoj kaj la intimajn konversaciojn kun besloj, hundoj, katoj ktp...!»
(M. K, N., 19). Jen la origino de la religio de Baudelaire. Pri tio oni ne
devas erari; ne temas pri aniĝo al iaj religiaj dogmoj, al katolikismo,
kiel kredigis al kelkaj kritikistoj lia admiro al la teorioj de Joseph de
Maistre. Baudelaire neniam praktikis formalan religion. Pruvon de la
ekzisto de Dio li trovis vere nur en si mem, en tiu duobla strebo, kiun
la psikanalizistoj facile deĉifros kiel tipon de ambaŭvaloreco. La
religio, la kredo je Dio ne estis por li la sava ŝirmo kontraŭ la
vivmizeroj; nenie en lia verkaro ĝi montriĝas kiel la sekreto de la
feliĉo, aŭ almenaŭ de la sendoloriĝo: tia li montras nur la neniecon
(Vidu la Projektoj de Antaŭparolo, 4). Sed ĝi estis por li malespera
postulato, por klarigi la tragikan batalon, kiun li sentis en si mem, kaj,
pli tragikan ankoraŭ, la enigmon, ke ni povas atingi la idealan Belon
nur per enprofundiĝo en la karnon kaj en la pekon (F, 24).

Tiu interna konflikto, tiu anima dramo, jen la materio de la poezio


de Baudelaire. Ekstrakti belon el la turpaĵoj, stiligante ilin en artan
pentron; prezenti al la homo («al mi simila, frata» — F. 2) tiun timigan
spegulon; maltrankviligi, turmenti lin, por konsciigi lin pri la mistera
kontraŭeco de lia estaĵo, pri la tenebra mondo, kiu lin ĉirkaŭas kaj
penetras, pri la senfinaĵo, kiu devas esti lia celo — jen esence la
misio de la poeto. «Ĉu ne estas utile, ke de temp' al tempo la
poeto... iom kaptu la egoistan Feliĉon je la haroj kaj diru al ĝi,
skuante ĝian buŝegon en la sango kaj en la koto: Vidu vian faron kaj
trinku vian faron!» (La Romantika Arto, 22), Baudelaire malestimis la
poetojn, kiuj proponas al si distri la legantojn aŭ kaŝi al ili la hidajn
realaĵojn de la vivo sub brilkolorajn dekoraciojn. La poezio devas esti
la «konfesejo de la koro», la poemo la «ekzameniĝo de l'
noktomezo» (F. 53 kaj 97).
Sed la poeto ne estas nur la konfesprenanto: li estas ankaŭ la
«alĥemiisto», kiu el la koto de niaj sentoj faras la oron de la Belo
(Projekto de Epilogo). Por efektivigi tian miraklon, Baudelaire
elpensis kompleksan sistemon, kies elementojn li pruntis ĉefe de
Swedenborg: ekzistas inter la videblaj aĵoj kaj la spiritaj ideoj
universala interrespondo. «Ĉio estas hieroglifa... La aĵoj ĉiam
esprimis sin per reciproka analogio, de la tago kiam Dio elparolis la
mondon kiel kompleksan kaj nedivideblan unuaĵon» (La Romantika
Arto, 18, 19). «Estas tiu instinkto pri la Belo, kiu igas nin rigardi la
Teron kaj ĝiajn spektaklojn, kiel skizon, kiel interrespondon de la
Ĉielo» (Novaj Notoj pri E. A. Poe). Do, kiam la poeto uzas komparojn
aŭ metaforojn, li ne obeas al deziro de vantaj ornamaĵoj, sed li
esprimas la eternajn analogiojn; li, por sia parto, klarigas al la homoj
la dian planon.

Inter la diversaj sensaĵoj ekzistas ankaŭ tiaj interrespondoj: do,


per la elekto de la taŭgaj sonoj, vokaloj aŭ konsonantoj, la poeto
povas sugesti —kio pli draste efikas, ol nur esprimi— la sensaĵojn;
ilin elvoki li povas ankaŭ per transpono en la registron de alispecaj
sensaĵoj, la odorojn per aludoj al koloroj, la muzikon per kinetaj
impresoj ktp. Aplikon de tiaj procedoj oni trovos plurloke en La Floroj,
interalie ĉe La Lumturoj (8) kaj En sia tuto (48). La sekretojn de sia
arto Baudelaire intencis malkovri en antaŭparolo al la tria eldono
(Projektoj, 2), en kiu la mistifika aserto, ke li kapablas ilin instrui al iu
ajn en dekses lecionoj, ne devas kaŝi al ni la seriozecon kaj
profundecon de liaj analizoj.

Tiu tuta laboro —ĉar por Baudelaire, same kiel por Poe, la poezio
estas ia lucida kaj malvarmsanga laboro: «Tiu ĉi libro, kies titolo...
diras ĉion, estas vestita de sinistra kaj malvarma beleco; ĝin mi faris
kun furiozo kaj pacienco» (Letero al la patrino, 9, Julio 1857)— celas
krei, laŭ la vorto mem de la poeto, «elvokantan sorĉaĵon». Ne
ĉiuloke Baudelaire sukcesis en sia ambicia projekto; sed la raspaĵoj,
la prozecaj versoj, kiujn oni renkontas en lia poemaro, ne devenas
de mallerto aŭ de nescio: preskaŭ ĉiam ili estas volataj, por krei, per
akra kontrasto, pli grandan svingon de la sekvanta verso, aŭ por pli
fortike kroĉi en la realo idealstrebantan kanton. Estas la miraklo de la
genio, ke, ĉe tiel alte difinita celo, tiel racia metodo kaj tiel materiaj
baroj, Baudelaire sciis esprimi la plej neesprimeblan en la homaj
sentoj kaj konservi pura la esencon de la poezio. Ekde lia interveno,
laŭ la bela kaj profeta formulo de Victor Hugo, «ektremo nova» kuras
tra la tutmonda literaturo.
III
LA FLOROJ DE L' MALBONO
Ni vidis, ke, ĉe ĝia unua eldono, la publiko miskomprenis ĉi tiun
amaran libron, kiel specimenon de altkvalita pornografio. Ec sagacaj
kritikistoj, kiel Sainte-Beuve, tiele eraris. Nun, post la publikigo de
ĉiuj intimaj paperoj de Baudelaire, post pli bona ekkono de lia spirita
vivo, ni lernis ĝuste taksi lian verkon.

La Floroj rakontas la tragedion de malespera solulo, kies interna


dramo fontas el lia plena izoleco. La poeto izolas sin de sia hejmo,
apartiĝas de sia klaso, de sia tuta epoko, kiun li malŝatas kaj
abomenas. Lia artismo, lia edukiteco kaj dandismo ne permesas al li
proksimiĝi al la popolo, la amo estas fermita antaŭ li pro lia patrino.
Tiel li fariĝas «unu el la grandaj Forpuŝitoj», kaj, ekzilita en sin mem,
li volas krei por si ian propran mondon,

El brulaj revoj fari freŝigan atmosferon.

En la antaŭa ĉapitro ni klopodis ekspliki la idean mondon de


Baudelaire, baze de lia memanalizo. Sed la movojn de lia animo, la
mondon da revoj, da sentoj kaj da sensaĵoj, kiu prezentas lian veran
viv-universon, plene malkovras al ni La Floroj de l' Malbono, kie lia
inspiro devigas lin al plena sincereco.

Kiel ni diris, la poeto-ekzilito volas krei por si ian idealan regnon


el arto, revo kaj belo. Pri tio li fiaskas; poste li volas malfermiĝi,
proksimiĝi al la homoj, li faras por tio ĉiam novajn fortostreĉojn, sed
ree kaj ree malsukcesas. Tiuj sinsekvaj malvenkoj prezentas ian
gradigon en la tristo kaj hororo. Oni povus diri, ke La Floroj de l'
Malbono, simile al la unua parto de la Komedio de Dante, estas
malsupreniro en la Inferon, sed tio estas la infero de la izolita hom-
animo, kaj mankas —krom fulmorapide en la enkonduka poemo— la
vizio de la Paradizo. Ni ne forgesu, ke la unua titolo estis La Limboj.

Por pli bone kompreni la planon de la vojaĝo, ni devas konsideri


la duan eldonon (kiun cetere reproduktas la nia, krom kelkaj
aldonoj); en la unua eldono, la grandaj linioj estas ja la samaj, sed ĝi
estas malpli kompleta kaj precipe malpli bone ordita: la grupo de la
Parizaj Bildoj mankas, kaj la grupo de La Vino lokiĝis inter Ribelo kaj
Morto, kio donis al ĝi tute alian valoron.

La unua parto, Spleno kaj Idealo, estas iel la bilanco de la ekzilita


animo.2 Kiel Baudelaire diros en poemo de la Defalaĵoj (D. 22), la
ĉielo donis al la homo du kampojn kultivi, la Arton kaj la Amon: kiajn
fruktojn li kreskigis sur ĉiu el ili? Sur ambaŭ li semis kun «idealo»,
sed la rikolto iĝis nura «spleno». Oni povas do ĉi tie distingi tri
sekciojn: Arto, Amo, Malespero.

En la unua sekcio, pri la ARTO, Baudelaire diras al ni en ties tri


subsekcioj la noblecon kaj mizeron de la poeto-artisto (3-13), de la
revulo (14-19) kaj de la bel-adoranto (20-25) — la du unuaj
subdividoj finiĝis, en la dua eldono, per poemo de malkuraĝiĝo (13
kaj 19). Ĉar la Poezio kaj Arto ŝajnas ja en kelkaj momentoj levi la
solulon ĝis la steloj (3, 5), sed tio estas nur miraĝo. La animo de la
solulo estas tombejo, lia Muzo malsaniĝas aŭ vendiĝas (9, 10). Eble
li povus trovi feliĉon en revoj pri orgojla superregado: sklavtena
antikvulo, vagabondoj liberaj je ĉia ligilo, la figuro de Don Juan,
ribela spirito staranta super la moralo, hantas liajn dezirojn. Sed lia
konscienco lin avertas kun mezepoka severeco (19). La Belo, la
pura Belo, jen eble la granda sanilo. Jes, ĝi povas fari

La mondon malpli hida, momenton pli facila,

sed ĝi estas kruela en sia sterileco, kaj forbruligas sian adoranton


(25),

La dua sekcio temas pri la AMO, kun la poemoj inspiritaj de


Jeanne Duval (de 27 ĝis 46) — ciklo de la pasia amo; de S-ino
Sabatier (de 47 ĝis 56) — ciklo de la platona amo; de Marie Daubrun
(de 57 ĝis 65) — ciklo de la tenera amo. Inter tiuj tri cikloj regas
artoplenaj interrespondoj: la du unuaj komenciĝas per poemo
kantanta la korpajn belaĵojn de la amata (27 kaj 47), dum en la tria la
responda poemo (60) trovas lokon iom pli poste. Meze de ĉiu ciklo,
saman mistikan preĝon esprimas la De Profundis (36), la
Transdonebleco (52) kaj La Nehelpebla (62). Kaj ĉiu el tiuj tri cikloj
finiĝas per poemo de la memoro (46, 56, 65). Post ili venas la
memoraĵoj de aliaj, pli pasemaj admiritinoj (66 ĝis 72), kaj laste la
logaĵoj, kiuj akompanas aŭ inspiras la volupton: lunklaro, felodoro,
fumo, muziko (73-77).

Sed se la arto ne povas feliĉigi la poeton, ĉar «la studo pri la Belo
estas duelo, en kiu la artisto krias de timo, antaŭ ol esti venkita»
(Spleno de Parizo, 3), ankaŭ la amo ne povas lin kontentigi; kial, ni
jam klarigis: li ne povas trovi la savantan Beatrice, ĉar lia subkonscio
evitas ŝin trovi; li serĉas la amon aŭ en la karno, kiu lin altiregas, sed
de kiu lia animo —rifuĝinta, pro abomeno al la moderna epoko, en
ian mezepokon— hororas, kiel de io satana, aŭ en ekzaltaj revoj, kiuj
estas kondamnitaj resti nur revoj, ĉar la realo ilin frakasas.

La tria sekcio prezentas do la finkalkulon de la bilanco: delasita


de ĉiuj siaj idealoj, la poeto dronas en MALESPERO. Estas tamen
gradoj: komence lin atakas la spleno (78 ĝis 87), poste la hororo pri
tiu ĉi vivo (88 ĝis 93), fine la certiĝo pri sia nekuraceblo, akirita en
severa konscienc-ekzameno (94 ĝis 98). La lasta poemo, La
Horlogo, estas tiu de la kondamno kaj de la damno.

El la obsedo de tiu verdikto volas forkuri la poeto. Rifuĝi inter la


homojn. Tial la dua parto: PARIZAJ BILDOJ. Ili estas aranĝitaj laŭ
kronologia ordo: taga aspekto de la urbego, renkontoj dum
promenadoj; poste la vesperkrepusko, en kies priskribo la poeto
anoncas la sekvantajn scenojn el la nokta vivo: ludo, danco, hejmaj
revoj, prostituiĝo — ĝis la matenkrepusko. Dum tiu rondirado, la
poeto rompas pleje la mismagian cirklon ĉirkaŭ si: la falintojn de la
vivo li karesas per la varma brilo de sia kompato, sed ankaŭ li
malkovras en tiu periplo tiom da malvirtoj, turpaĵoj, krimoj, ke li finfine
rifuĝas en frenezan sonĝon (eble provokitan de haŝiŝo), kie mankas
ne nur la homoj, sed eĉ «la senregulaj arb' kaj herbo» (F. 117).

Tiun vivon, neelteneblan en sobra stato, la malfeliĉaj homoj


provas elporti en ebrio. Tion diras la sekvanta ciklo, LA VINO. Fakte
la ebriiĝo povas feliĉigi ĉiujn: ĉifonistojn, geamantojn, murdintojn, eĉ
la solulon ĝi similigas al la dioj. Sed ĝi estas tamen nedaŭra,
mensoga paradizo.

Ni descendu plue. La ekzilito por eskapi el sia soleco, turnas sin


al estaĵoj, kiuj sin same ekzilis per sia sadismo, safismo, perversoj
aŭ krimoj. Ĉi tiuj estas la veraj FLOROJ DE L' MALBONO. Sed li ne
povas identiĝi kun tiuj ekzilitoj, la konscienco pli kaj pli turmentas lian
animon. La Metamorfozo de la Vampiro, en sia damno al la karno,
povus esti skribita de ia delogita Savonarolo. Kaj, je la fino, jen
revenas tiu ideo, al kiu jam kondukis la unua parto, la Morto.

Sed antaŭ ol ĝin atingi, la poeto ankoraŭ faras lastan


fortostreĉon, tiun de la RIBELO. Li elpaŝas el si mem, stariĝas al la
flanko de la mizeruloj. Sed laŭ tiu mezepoka etoso, en kiun lin
rifuĝigis lia romantika kontraŭprogresismo, la ekzistanta mond-ordo
estas difinita de Dio, do ĉiu ribelo kontraŭ ĝi estas ribelo kontraŭ la
«Tirano», kaj partianeco de Satano. Tamen, pugnoferme kaj
dentklake de teruro, li faras tiun ribelon, senperspektivan,
kompreneble.

Kaj nun ni alvenas al la eliro, la sola eliro el tiu ĉi sonĝo inkuba,


kia estas la homa vivo: LA MORTO. Eliro ne «al la steloj», kiel ĉe
Dante, ĉar la moderna poeto, kiel ajn mezepoke li sentas, ne plu
havas, por sin apogi, la firman kredon de la granda florencano; sed
eliro al io ajn, kio nur ne estu la ĉi-tieo, kio nur prezentu al ni ion
novan: «Anywhere, anywhere out of the worldl!», kiel krios la animo
en unu el la prozaj poemoj de la Spleno de Parizo, «Ien ajn, ien ajn,
ekster la mondon!».

Ĝemoplena epopeo de animo perdiĝinta en la senanima mondo;


la homo moderna, kiun ofte same premas la svarmanta malpleno
ĉirkaŭe, retrovas en ĝi ĉiujn siajn mizerojn, ĉiujn siajn dubojn, ĉiujn
siajn hontojn, esprimitajn per konsterna forto. La plej arta, preskaŭ
frida ellaboriteco de la formo interpretas ĉi tie korŝirajn personajn
travivaĵojn — tio donas al ĉi tiuj poemoj nerezisteblan efektopovon.
Ne mirinde, ke tiu ĉi verko tiel forte influis siajn legantojn, ke de ĝia
apero kvazaŭ komenciĝas nova erao en la historio de la poezio.
2.
En la ĉi-posta analizo, ni penos karakterizi la signifon opan de ĉiu poemgrupo; oni do ne
miru, se tiu aŭ alia poemo ne ĝuste respondas al la titolo, kiun ni donas al la grupo. Tion
klarigas du faktoj: unue, multaj el tiuj poemoj estis verkitaj antaŭ ol Baudelaire pensis pri
difinita plano —kaj li tamen devis trovi al ili lokon en sia arkitekturaĵo, kie kelkaj adaptiĝas
nur proksimume. Due, pro artoskrupulo, li enmiksis aŭ male disigis tiun aŭ alian poemon,
kiu farus impreson de monotoneco aŭ ripetiĝo: ekz-e li enfermis en la ciklon de Jeanne
Duval la poemon 31, kiun inspiris al li Sara la judino (detale prikantita en D. 14), kaj li reĵetis
en la Defalaĵojn poemon, cetere tre belan, kiun inspiris al li Dorothee, mamfratino de S-ino
A. de Bragard: Al unu Malabaranino (D. 23).
IV
LA NUNA ELDONO
Ĉiuj eldonantoj de La Floroj renkontiĝas kun la sama problemo:
ĉu la postmorta eldono de 1868 estas vere la «definitiva», pri kiu,
kiel ni vidis, Baudelaire skribis kaj revis? Se ne, kiel imagi tiun
«definitivan» eldonon de la ĉefverko?

En tiu tria, postmorta eldono la testamentplenumintoj de


Baudelaire akceptis inter La Florojn 25 novajn poemojn, el kiuj 11
estas tiritaj el la Defalaĵoj, 13 jam aperis en revuoj, kaj 1 estis
ankoraŭ nepublikigita (la soneto al Banville, datiĝanta el la junaĝo de
Baudelaire, kaj kiun Banville verŝajne retrovis inter siaj paperoj).
Tamen, en la Antaŭparolo de la Defalaĵoj, kiun (tio estas nun certa)
verkis Baudelaire mem, oni legas, ke «ĉi tiu kolekto konsistas el
poeziaĵoj kondamnitaj aŭ ankoraŭ nepublikigitaj, kiujn Sro Baudelaire
opiniis ne lokindaj en la definitivan eldonon de La Floroj de l'
Malbono». Tiun klare esprimitan intencon konfirmas du faktoj: el la
leteroj de la poeto, ni ekscias, ke li volis enmeti jam en la duan
eldonon la soneton «Tre fore de tie ĉi» (F. 69), sed li ĝis tiam ne
trovis la kontentigan formon; li publikigis ĝin iom poste, en la «Revue
Nouvelle» (1864), sed, en 1866, ja ne enmetis ĝin en la Defalaĵojn,
ĉar evidente li rezervis ĝin por la «definitiva» eldono. Aliflanke, el
letero de Poulet-Malassis, lia eldonisto, ni scias, ke li intencis fortiri el
La Floroj la latinan poemon Franciscae meae laudes, verŝajne por
ne rompi la tonunuecon de la libro: kaj efektive, tiun poemon
Baudelaire enmetis en la Defalaĵojn.

Estis do tute kontraŭa al la intenco de Baudelaire la elprunto de


dekunu pecoj el la Defalaĵoj, same kiel la enmeto de la soneto al
Banville (tiajn specojn de epigrafo Baudelaire senescepte ekzilis en
la Defalaĵojn); kaj rekte absurda estis la akcepto de la poemo La
Pacopipo, simpla traduko el The peace-pipe de Longfellow: tiu
pagita laboro, mendita de la amerika komponisto R. Stoepel, havas
nenian rilaton al La Floroj.

Eĉ malpli trafa ol la elekto estas la lokado de la poemoj: 20 el la


25 aldonitaj pecoj estas lokitaj en unu bloko inter Simpatia Hororo
kaj La Heautontimoroumenos, t. e. en la mezon de la konkludo de
«Spleno kaj Idealo»; oni bonvolu relegi nian analizon, kaj oni
demandu sin, ĉu en tiu esence grava loko Baudelaire estus
aglomerinta tiel heterogenajn poemojn, kiel La Pacopipo, Himno, aŭ
La Okuloj de Berthe. La respondo ne povas esti duba.

Efektive la plimulto de la postaj eldonantoj ne akceptis la aranĝon


de Banville-Asselineau por la tria eldono: plejparte ili represigis la
duan eldonon senŝanĝe (pluraj tamen remetis la kondamnitajn
pecojn sub ilian originan numeron, kio cetere donas malĝustan lokon
al La Juveloj), kaj la ceterajn poemojn ili donis en suplemento. Sed
ankaŭ tio ne estas kontentiga solvo. Unue, inter tiuj poemoj troviĝas
pluraj tre belaj, kaj estas strange retrovi ilin en suplemento kiel
rubaĵojn. Due, estas klare el la korespondo de Baudelaire, ke li
deziris, konservante la strukturon de la dua eldono, ĝin kompletigi
per novaj poemoj; li eĉ parolas, en skizo de antaŭparolo, pri «kelkaj
akraj peniktuŝoj», per kiuj li volas «refreŝigi» la libron. Nu, pluraj el
tiuj novaj poemoj vere tre bone taŭgas por plireliefigi la «sekretan
arkitekturon» de la verko, kaj tamen oni ordinare lasas ilin kuŝi
suplemente en senorda amaso, ne nur ne plifortigante, sed rekte
malhelpante la efekton unu de la alia.

La aŭdaca, sed tre alloga tasko, kiun ni unuaj entreprenis, estis


kompletigi la ĉefverkon de Baudelaire per tiuj «akraj peniktuŝoj»,
provante elserĉi por ili la kiel eble plej konvenan lokon. Ni montros
poste, ke por tio ekzistas ebloj, kiuj la arbitrecon reduktas ĝis
minimumo. La ceterajn, ne akceptitajn poemojn ni prezentas sub la
titolo, kiun Baudelaire mem donis al ili, kaj kiu esprimas, ke temas pri
poemoj forpuŝitaj: Les Epaves (propre: forlasitaĵoj, kies posedanton
oni ne konas).

Tiel do la poemaron de Baudelaire ni donas en du partoj: La


Floroj de l' Malbono kaj la Defalaĵoj — al kiuj ni aldonas, por
kompletigo. la fragmentojn.

A. La Floroj de l' Malbono

Ĉe la aranĝo de tiu ĉefparto leviĝas du demandoj: la elekto de la


aldonotaj poemoj kaj ilia lokado.

1. Por la elekto ni posadas solidan kriterion en la ĉi-supre citita


deklaro de Baudelaire: troviĝo de poemo inter la Defalaĵoj signifas
neapartenon al La Floroj; el tio, male, sekvas, ke netroviĝo tie de
poemo publikigita de Baudelaire mem post la dua eldono, signifas,
ke ĝi estas lokinda en la ĉefparto. Sufiĉas do starigi la liston de ĉiuj
poemoj aperintaj en diversaj revuoj ekde 1861, kaj depreni de ili la
pecojn de la Defalaĵoj, kaj krome la tradukon el Longfellow, pro la
diritaj motivoj. Restas tiel 12 poemoj: Trista Madrigalo, La Preĝo de
Pagano, La Ribelulo, La Avertanto, Epigrafo, Pia Enprofundiĝo
(publikigitaj en 1861, post la dua eldono); La Fermoplato, La Abismo,
La Ofendita Luno, La Lamento de la Ikaro (1862); La Ekzameno de
la Noktmezo (1863) kaj Tre fore de tie ĉi (1864).

Al tiuj 12 poemoj ni devas aldoni la ses kondamnitajn pecojn.


Vere estas, ke Baudelaire metis ilin inter la Defalaĵojn, sed estas
klare, ke tion li faris nur sekve de la juĝeja kondamno. Hodiaŭ, kiam
tiu okaza kaŭzo ne plu ekzistas, tiuj pecoj devas retrovi sian originan
lokon. Kaj tio krome forprenos de ili tiun malsaneman logon de
«malpermesita frukto», kiu tute falsis ilian veran signifon.

Resume, al la dua eldono ni almetas 18 poemojn, kaj ni eltiras


unu, Franciscae meae laudes, pro la motivoj supre montritaj. Ni
ricevos tiamaniere eldonon, en kiu certe enestos nenia dubvalora
versaĵo. La malo ne estus vera, kaj ni konfesas, ke ne sen bedaŭro
ni lasis ekster La Floroj poemojn tiel famajn kaj ĉiulande admiratajn,
kiel La Fontano, Himno, La Ŝuldo aŭ Al Malabaranino: sed la klara
decido de Baudelaire ekskluzivi la tri lastajn, respektive publikigitajn
en 1857, 1857 kaj 1846, el la du eldonoj de La Floroj, kiujn li mem
prizorgis, faris al ni devon presigi ilin en la Defalaĵoj.
2. Pri la lokado de la tiel elektitai aldonaĵoj same oni povas atingi
tre grandan probablecon, kiu, por la plejparto de la poemoj, preskaŭ
tuŝas la certecon.

a) Apenaŭ estas dube, ke la kondamnitajn pecojn Baudelaire


estus remetinta en ilian originan lokon: Lethe devas do kuŝi inter La
Vampiro kaj En nokto...; Al ŝi, kiu estas tro gaja inter La Vivanta
Torĉo kaj Transdonebleco; Lesbos kaj Damnitaj Virinoj I inter
Martirino kaj Damnitaj Virinoj II; La Metamorfozoj de la Vampiro inter
La Beatrice kaj Vojaĝo al Cithero, kiel en la unua eldono. Sed pri La
Juveloj estiĝas ia malfacileto: en la unua eldono ĝi troviĝis inter La
Gigantino kaj Ekzota Parfumo; nu, en la dua eldono Baudelaire
metis inter tiujn du poemojn la du novajn La Masko kaj Himno al la
Belo. Por trovi la ĝustan lokon de La Juveloj, oni devos do fidi ne la
numeron de la poemo en la unua eldono, sed ĝian valoron, kaj
signifon: oni tiam rekonos, ke tiu priama poemo devas sekvi la du
nove enmetitajn poemojn, kiuj temas pri arto, kaj kuŝi, kiel en la unua
eldono, kape de la priama poemgrupo.

b) La Epigrafo al Kondamnita Libro povas ricevi preskaŭ


nediskuteblan lokon: ĝi devas troviĝi, kiel ĉiu ajn epigrafo, fronte de
la verko.

c) La loko por la ceteraj 11 poemoj estas elserĉebla, se oni


atentas la severan strukturon de la verko: analizante ilian temon, oni
povas tute bone difini, al kiu parto ili apartenas. Tiamaniere:

La Lamento de la Ikaro parolas pri la Arto (Spleno kaj Idealo,


unua sekcio);

En La Preĝo de la Pagano kaj Tre fore de tie ĉi temas pri la Amo


(Spleno kaj Idealo, dua sekcio);

La Avertanto, La Fermplato, La Abismo, Trista Madrigalo, La


Ekzameno de Noktmezo rilatas al la Malespero (Spleno kaj Idealo,
tria sekcio);
Fine Pia Enprofundiĝo kaj La Ofendita Luno estas parenctemaj al
la Parizaj Bildoj.

Pri ĉi tiu distribuo ne povas estiĝi granda disputo; eble la Tristan


Madrigalon kelkaj volonte klasus inter la amajn poemojn, sed la
motivoj, kiujn ni prezentas ĉisube, ŝajnis al ni decidigaj, kaj
montriĝos tiaj, ni esperas, ankaŭ al aliaj.

Restas La Ribelulo, kies loko ŝajnas unuavide en la ciklo Ribelo.


Sed tio estus, laŭ nia opinio, mislokigo. En tiu ĉi poemo, efektive, la
poeto ribelas kontraŭ la kristana kompato, dum la poemoj de la ciklo
Ribelo kontraŭstaras Dion ĝuste pro ties senkompato al la mizeruloj.
La Ribelulo havas ian nietzschean postguston, kaj tian saman
havas, kun sia «heroa pesimismo», la subsekcio de la Orgojla
Revulo: tien do ni enmetis ĝin.

Trovi nun la precizan lokon de tiuj pecoj, interne de la koncernaj


poemgrupoj, estas multe pli delikata tasko. Tamen, ni ne decidis
kaprice, kaj, por ebligi al la leganto juste juĝi nian aŭdacan
entreprenon, ni detale klarigos la konsiderojn, kiuj nin gvidis.

La Ribelulo ŝajne trovos plej bonan kadron, se ĝin antaŭas tiu


poemo de la senpenteco, Don Juan, kaj sekvas tuj la Puno de l'
Orgojlo.

La Lamento de la Ikaro esprimas, ĉe la beladoranto, senreviĝon,


fiaskon. Nu, se ni esploras la du aliajn subsekciojn pri la Arto (Artista
Poeto kaj Orgojla Revulo), ni vidos, ke ili finiĝas per similtonaj
poemoj, dum ĉe la tria subsekcio, mankas la responda konkludo. La
Lamento ŝajnas do ĝuste kompensi tiun mankon, kaj sekve ni
lokigos ĝin post Himno al la Belo.

La Preĝo de Pagano povas havi solan lokon: ĝi devas enkonduki


la amajn poemojn. Post la elreviĝo pri la Arto, ĝi estas alvoko al la
Volupto, ke ĝi revarmigu la koron el la lacemo. Ĝi do anoncas serĉon
de nova vojo al la feliĉo: tiun de amplezuro kaj de aliaj sinforgesoj.
Tial ĝi devas kuŝi antaŭ La Juveloj kaj post La Lamento. Tiuj du
poemoj (Lamento kaj Preĝo), tiele lokitaj, estas vere «akraj
peniktuŝoj», kiuj pliklarigas la internan strukturon de la verko.

Tre fore de tie ĉi, dediĉita al la mamfratino de la Kreola Damo,


venos tute taŭge post la poemo dediĉita al ĉi tiu.

La Avertanto prezentas bonan komencon por la tria sekcio: pro


tiuj konstantaj avertoj de la «vipuro», la homo ekkonscias pri sia
mizero. Kaj tiu dismuntita soneto interese respondas al la sekvanta
Tombo — maltrankvila vivo, maltrankvila morto.

La du poemoj La Fermoplato kaj La Abismo klare apartenas al la


subdivido de la Hororo (88-93): ni metis la unuan antaŭ Obsedo kaj
la duan inter ĉi lasta kaj La Emo al la Nenio, ĉar, tiel orditaj, la kvin
poemoj prezentas bonan ideosekvon: sento pri enfermiteco sub
misterplena fermoplato (88); obsedo pri la mizero de la homoj
svarmantaj en tia kuvo kaj deziro pri «malpleno» kaj pri «nigro» (89),
sed eĉ en tiu nigro, ektimo antaŭ sia propra penso kaj sopiro al la
sensentiĝo de la Nenio (90); fine alvoko al tiu neniiĝo (91).

La Trista Madrigalo taŭge venos post Simpatia Hororo, kies


enhavon ĝi ŝajnas malvolvi: la versoj 10, 13 kaj 14 de Simpatia
Hororo:

Ĉieloj...
Orgojlon mian vi spegulas..
Kaj sin en via lum' reflektas
L'infero, kiu min delektas.

trovas sian respondon en la versoj 24-28 de la Madrigalo:

...Kaj iom kovas vi sub gorĝo


El la orgojlo de l' damnitaj.
Sed, kara, dum la rev-enhavo
Ne respegulis la inferon...

Sed precipe la Madrigalo devas senpere antaŭi La


Heautontimoroumenos pro jena motivo: en la penso de Baudelaire,
tiu lasta poemo devis origine prezenti la epilogon de la libro: «Mi
preparas, kaj mi esperas, ke tio estos ĝustatempe finita, tre belan
Epilogon por La Floroj de l' Malbono... La Epilogo (dediĉita al
Sinjorino) diras proksimume jenon: Lasu min ripozi en la amo — sed
ne, la amo ne ripozigos min, — La naivo kaj bonkoreco estas naŭzaj.
— Se vi volas plaĉi al mi kaj renovigi la dezirojn, estu kruela,
mensogema, lasciva kaj ŝtelema: kaj se vi ne volas esti tia, mi vin
batmortigos sen kolero. Ĉar mi estas la vera reprezentanto de la
ironio, kaj mia malsano estas de nekuracebla speco...» (Letero al V.
de Mars, 7. Aprilo 1855). Estas evidente, ke La
Heautontimoroumenos respondas al la dua parto de tiu ĉi skemo
(ekde: kaj se vi ne volas...) — des pli certe, ke sur la manuskripto la
unua verso komenciĝas per la poste forstrekita vorto «Sinon...» (=
Se ne...), tute simila al la «kaj se vi ne volas» de la letero. Nu —kaj
kelkaj kritikistoj tion jam rimarkis—, la Trista Madrigalo havas ian
similecon al la unua parto de la skemo, kun la kompreneblaj modifoj,
kiujn povis kaŭzi interspaco de ses jaroj. Ni do sentis nin iel rajtigitaj
realigi la originan projekton de la poeto per apudmeto de tiuj du
poemoj.

La Ekzameno de la Noktmezo sekvos La Nekuracebla, kiel


ekzemplo sekvas la regulon: ambaŭ estas poemoj pri
konsciencesploro. Kaj per sia unua verso:

Noktmeze la horloĝo tinta...

ĝi anoncas la sekvantan La Horloĝo.

La Pia Enprofundiĝo kaj La Ofendita Luno ni metis en lokon


respondan al la tempopunkto, kiun ili difinas: la unuan (Sub ark' la
Sun' mortanta...) antaŭ la Vesperkrepusko; la duan, kiu aludas
kruelan memoraĵon de la poeto pri sia patrino, post la du aliaj
poemoj, kiuj elvokas el la pasinteco lian vivon intiman inter la patrino
kaj la servistino.

Kvankam ni ne ignoras la kritikeblecon de niaj proponoj, ni tamen


esperas, ke oni pardonos al ni tiun aŭdacon pro konsidero al nia pia
intenco restarigi en sia integra beleco la monumenton revitan de
Baudelaire kaj interrompitan de lia tragika sorto.

B. La Defalaĵoj

La ceteron de la poemaro de Baudelaire oni povis prezenti


dumaniere: aŭ konservi neŝanĝita la aranĝon de la Defalaĵoj kaj
aldoni en suplemento tiujn el la junaĝaj poeziaĵoj, kiuj ŝajnas indaj je
represo; aŭ kompletigi la Defalaĵojn per tiuj poemoj, same kiel ni faris
pri La Floroj. Evidente, inter la du kazoj estas granda diferenco: al La
Floroj ni aldonis nur poemojn publikigitajn de Baudelaire mem, kaj,
laŭ ĉia verŝajno, destinitajn de li mem por tiu libro; la poemoj, male,
pri kiuj nun temas, estas versaĵoj, kiujn Baudelaire intencis nek
represi nek aldoni al siaj maturaĝaj verkoj.

Tamen, ni elektis la duan solvon; ĉar, se tiuj pecoj havas sufiĉan


intereson por entute esti publikigitaj (kaj ni kredas, ke tian ili havas),
evidente ili apartenas al la rubaĵoj ekzilitaj el La Floroj, do devas
aperi en la poemaro, al kiu la titolo mem donas la karakteron de
rubejo. Estas sendube, ke tia rubejo pretendas malpli severan
strukturon kaj permesas malpli figoran elekton, ol La Floroj.

Ni aldonis al la Defalaĵoj kvin poemojn, el kiuj kvar neniam estis


publikigitaj dum la vivo de Baudelaire kaj aperis nur post la tria,
postmorta eldono, kaj unu estis publikigita nur en tiu tria eldono (la
soneto al Banville). Pri la aranĝo, ni respektis la dividojn de
Baudelaire kaj la nove aldonitajn poemojn ni lokis, laŭ ilia temo, en la
diversaj sekcioj:

1) Kondamnitaj pecoj. Estus senutile represi ilin duafoje; ni do


citas nur iliajn titolojn, en la nova ordo, kiun Baudelaire asignis al ili.

2) Galantaĵoj. Post la ses poemoj, kiujn ĉi tien enmetis


Baudelaire, ni aldonas du similtemajn. La unua, pri Sara la Strabinjo,
havas intereson pro tio, ke ĝi temas pri la «judin' terura» de la
soneto 39 de La Floroj. La dua bone kompletigas la seksan portreton
de la amanto de Jeanne Duval.
3) Al la Epigrafoj ni aldonis la soneton al Banville, kiu trovas ĉi tie
sian konvenan lokon.

4) Fine de la Diversaĵoj ni metas poemon, kiun Baudelaire sendis


en letero al Sainte-Beuve, kies poeziaĵoj kaj romano forte lin influis
en lia juna aĝo.

5) Kaj al la Burleskaĵoj ni atribuas la Epitafon por si mem.

Per tia aranĝo ni imitis tiun, kiun Baudelaire mem elpensis por du
el tiuj sekcioj, kiujn li finis per poemo de sia juna aĝo (18 kaj 23).

Ni intence preterlasis kelkajn poemojn, kies atribuo al Baudelaire


estas duba, kaj, krome, ĉiujn pecojn de la Amoenitates Belgicae:
malgraŭ la ekfulmoj de sarkasma sprito, tiuj ekŝprucoj de mania
malamo kontraŭ la Belgoj, el la jam malsana cerbo de la poeto, ne
ŝajnis al ni indaj troviĝi en la sama volumo kun La Floroj.3

C. Fragmentoj

Ni opiniis utila por la leganto havigi al li la projektojn de


antaŭparolo por La Floroj. Ili restis fragmentoj, sed prezentas
grandan intereson por la ideoj kaj la arto de Baudelaire, kvankam en
ili estas ankaŭ ne malmulte da mistifikado, eble eĉ da
memmistifikado. Poste ni donas fragmentojn de poemoj, trovitajn, la
unuan en la albumo de sinjorino, la aliajn en notlibro de la poeto
mem: ĉiuj datiĝas de la sama epoko, kiel La Floroj, kaj, se finitaj, ne
estus malindaj je ili. Fine oni trovos fragmentan skizon de Epilogo,
kies nepretiĝon oni ne povas tro bedaŭri.

D. Notoj

Ĉi tie ni liveras, krom klarigo de malfacilaj lokoj, kelkajn informojn,


kaj ankaŭ la tradukon de la latinlingva poemo Franciscae meae
laudes. La notojn pruntitajn de el la aŭtoro mem ni signas per: C. B.
Sed la veran komentarion de la poemaro de Baudelaire oni serĉu en
tiu ĉi enkonduko.
3.
En La Floroj kaj en la Defalaĵoj, por indiki, ke iu poemo estas enmetita de ni, ni subsignis
ĉiun tian per jarcifero (de la verkado aŭ, se ne konate, de la unua publikigo).
V
NIA TRADUKO
Ni elektis por traduko La Florojn de l' Malbono el diversaj motivoj.
Unue, pro ties aparta graveco: eble neniu poemlibro havis tian efikon
al la evoluo de la moderna poezio, kaj preskaŭ ĉiuj postaj grandaj
poeziaj tendencoj havas en ĝi sian radikon. Due, ŝajnis al ni signifa,
ke per ĉi tiu volumo ni povas komplete prezenti poeton el la plej
grandaj; tio okazas en Esperanto la unuan fojon. Trie, la traduko de
Baudelaire estas certe unu el tiuj «malfacilaj taskoj», kiujn Zamenhof
ĉiam insiste rekomendis al niaj tradukistoj: la klasika koncizo kaj
romantika brilo de l' esprimo; la kompaktaj, pezaj sonoraj versoj; la
mirinde arta kundensigo de pensoj kaj sentoj en la prizonon de l'
formo; la preskaŭ muzika kompono, kie la sonpentro per vokaloj kaj
konsonantoj ludas tiel gravan rolon; la romantikaj riĉaj rimoj; la
aparta gravo de la rimelekto por la emfazo de l' enhavo —ĉio ĉi
povas esti adekvate reproduktita nur per ekstrema klopodo kaj nur
en poezie matura lingvo. Ŝajnis do al ni utilega, elmeti nian lingvon al
ĉi tiu severa provo.

En tiu laboro partoprenis, krom la redaktintoj, kvin tradukintoj,


nome (vicigitaj laŭ la amplekso de la partopreno): Lajos Tárkony,
Henri Vatré, Magda Carlsson, Roger Bernard, Hilda Dresen. La tuto
estis funde reviziita de Kálmán Kalocsay, rilate al la formo, kaj de
Gaston Waringhien, rilate al la senca fideleco. Tiamaniere, la
tradukoj, kvankam el diversaj manoj, ne malhavas tamen la unuecon
laŭ formprincipoj, nek laŭ tono, kaj, kvankam ne ĉiuj tradukintoj estas
Francoj, sencmiskomprenoj estas eliminitaj.

La nomon de la tradukinto de ĉiu poemo ni indikas en la


enhavtabelo.
Koncerne la formon, la plejparto de la poemoj ne prezentis
problemon, ĉar la reganta versformo de la volumo estas la
aleksandra verso, kiun ni transmetis per la delonge elprovita kaj
pravigita kromsilaba skemo:

L'anim de l' vino kantis / vespere en boteloj...

kun la licencoj (ŝvebo, glito, stumblo), kiujn ni eksplikis en la Parnasa


Gvidlibro (kaj kiujn unu el ni antaŭ nelonge resumis en la
antaŭparolo al la Poemoj de Omar Kajam). Kelkfoje ni aplikis ankaŭ
la «dispecigon» (aŭ pli ĝuste: tripecigon) de la aleksandra verso:

Ombroj de tombo / kaj per morttukoj / vaporvolvaj...

kiu, iniciatita de Victor Hugo, troviĝas ankaŭ ĉe Baudelaire.

Por la parnombraj versoj (4-, 6-, 8-, 10-silabaj) nature proponis


sin la jambaj skemoj (du-, tri-, kvar-, kvinjamboj). Male, la versojn de
nepara nombro oni povas transmeti dumaniere, aŭ per trokeoj:

Kal ravite la kusenoj...

aŭ per jamboj kun unu anapesta piedo:

Ruĝhara blankulineto...

Kie tiu skemo troviĝas senmikse, tie pli taŭga ŝajnis al ni la


trokeoj; sed kie tiu nepara verso alternas kun para, tie ni elektis la
verson jamban kun anapesto (F. 34, 57, 77, 101, 135).

Plej malfacile estis trovi ekvivalenton por la franca deksilabo kun


cezuro post la kvina silabo (F. 139); plej taŭge respondus al ĝi la
skemo:

Je vesper' el roz' kaj mistika blu'

sed ĉi tiu verso, kun siaj anapestoj kaj la vira cezuro estas tiel
malfacila en Esperanto, ke ĝi preskaŭ tute malebligus la tradukon.
Tial ni elektis, manke de pli bona solvo, skemon el du jamboj
sekvataj de du anapestoj:

Vesper' el rozo kaj bluo mistika...

Rilate la rimadon, ni uzis, krom rimoj puraj, ankaŭ parencrimojn


kaj, tre ŝpare, agordojn. En la franca lingvo, deviga estas la regula
alternado de viraj kaj virinaj rimoj. En kelkaj poemoj, precipe en la
malnovaj tradukoj, ni metis la rimojn same, sed poste ŝajnis al ni, ke
estas superflue trudi ĉi tiun regulon al la Esperanta poetiko: al la
karaktero de nia lingvo pli konformas la virinaj rimoj, kaj la virajn oni
devas rezervi por specialaj efektoj.

Pri la neologismoj de la verko (kiujn oni trovos detaligitajn en la


fina glosaro), estus tute senfrukte renovigi ĉi tie la malnovajn
diskutojn. Kiun la libro mem ne konvinkos pri tio, ke niaj novaj vortoj
estas enkondukitaj ne el Dio scias kia hereza kaprico, sed el la
praktika neceso, kiun trudas la poezia konkero de ĉefverkoj, kiel ĉi
tiu — tiun vane oni penus fleksi per argumentoj.

Cetere, ni kredas, ke la sola malfacilo por la leganto estos tiuj


kelkaj novaj vortoj: en la lingvaĵo ni klopodis eviti ĉian deflankiĝon de
la facile komprenebla stilo de bona prozo. Tiel ni evitis ankaŭ la
kunfandon de la substantivo kun ties adjektiva epiteto; prefere, por
gajni silabon, ni helpis nin per la «sensilabigo» de i kaj u antaŭ
vokalo (vidu Parnasa Gvidlibro, pĝ 58-59), aŭ de unu el du samaj
vokaloj renkontiĝantaj fine kaj komence de du vortoj:

Se okulferme en varma vespero de aŭtuno...

Tamen, esceptokaze, ni uzis senfinaĵe la nombresprimajn


adjektivojn kelk, mult kaj tut, analoge al la nombronomoj cent, mil
ktp. Oni trovos fine, en du-tri lokoj, la mallongigon 'stas anstataŭ
estas, en imito de la facila prononco de la konversacia lingvo.

***
Baudelaire, dum sia vivo, estis la poeto de la poetoj; al la timiga
noveco de lia esprimmaniero nur poste almaturiĝis la publiko. Kian
akcepton trovos ĉe nia legantaro ĉi tiu amara poeto, ĉe kiu tra
senvuale vidataj malpuro, ŝminko kaj putro ardas la malespera
sopiro je belo, perfekto kaj idealo? Ni ne scias. Sed tio, ke ĉi tiu
potenca poeto-individuo eksonoras Esperante per sia tuta orkestro,
devas havi maturigan kaj nivelaltigan efikon, ne nur por nia lingvo,
sed ankaŭ por nia poezio kaj literaturo entute. En tiu ĉi espero ni ne
domaĝis la penon de nia traduklaboro, penon, kiu, cetere, estis ligita
kun ne malgranda plezuro.
Budapest — Choisy-le-Roi, 1937—1956
LA FLOROJ DE L' MALBONO
AL LA SENMAKULA POETO
AL LA PERFEKTA MAGIISTO SUPER LA FRANCA LINGVO

AL MIA TRE KARA KAJ TRE RESPEKTATA

MAJSTRO KAJ AMIKO

THÉOPHILE GAUTIER

KUN LA SENTOJ

DE LA PLEJ PROFUNDA HUMILECO

MI DEDIĈAS

ĈI TIUJN FLOROJN MALSANEMAJN

C. B.
I. EPIGRAFO DE KONDAMNITA
LIBRO
Hom' paca, bona, idilia,
Naiva, sobra, ĵetu el mano
Ĉi libron de saturniano
Orgia kaj melankolia.

Sen longa stud' seminaria


Ĉe l' ruza profesor' Satano
Vi ne komprenus pli ol infano,
Aŭ min rigardus histeria.

Sed se l' okuloj scias droni


Sen vertig' en abismo bola,
Legu, por ami min kaj koni;

Anim' sufera kaj scivola,


Serĉanta por vi la Edenon,
Kompatu min!... Se ne, malbenon!
1861
II. AL LA LEGANTO
La stulto, la malsaĝo, la peko, la avaro
Okupas niajn mensojn kaj niajn korpojn ĉenas,
Kaj plu niajn amatajn rimorsojn ni vivtenas,
Kiel sur almozuloj sin nutras insektaro.

Obstinas niaj pekoj, poltronas niaj pentoj;


La kulpkonfesojn kare ni vendas, kaj kun ĝojo
Revenas senskrupule al la kotplena vojo,
Kredante lavi ĉiujn makulojn per lamentoj.

Sur la kusen' de l' Miso, Satano Trismegisto


Sorĉlulas longe nian spiriton kaj ĝin estras,
Dum la metalo riĉa de nia volo estas
Vaporigata de ĉi scienca kemiisto.

Fadenojn nin movantajn Diablo tiras, taŭzas!


Eĉ en malpuraj aĵoj troviĝas por ni logoj;
Tag-tage ni plu paŝas al la Inferaj lokoj,
Sen abomen', tra ombroj, kiuj fetore naŭzas.

Kiel ĉe l' mam' turmentas per kiso kaj per manĝo


Malriĉa diboĉulo kadukan meretricon,
Ni ŝtelas preterire sekretan plezur-spicon,
Perforte premtorditan kiel el velka oranĝo.

Densa, svarmanta kiel da vermoj dekmil centoj,


Popolo da demonoj en niaj cerboj drinkas,
Kaj kiam ni enspiras, en niajn pulmojn sinkas
La Morto, nevidebla river', kun surdaj plendoj.

Se violent', veneno, ponard', bruligo-krimo


Ankoraŭ ne surbrodis per siaj plaĉaj tordoj
Kanvason trivialan de niaj aĉaj sortoj,
Estas, ĉar, ve, ankoraŭ tro tima la animo!

Sed inter la ŝakaloj, panteroj, ĉashundinoj,


Simioj kaj skorpioj, serpentoj kaj vulturoj,
Ĉi monstroj baraktantaj kun hurloj kaj murmuroj
En la menaĝerio de niaj misinklinoj,

Estas unu plej turpa, plej fia, plej obseda!


Kvankam ĝi ne tumultas per krioj, nek per gestoj,
Volonte ĝi ruinigus la teron per tempestoj
Kaj glutus for la mondon per buŝmalferm' osceda;

Ĝi estas la Enuo! — Kun larmo nevolata


Ĝi revas eŝafodojn fumante nargileon.
Vi konas, ho leganto, ĉi monstron, fajnan feon,
Leganto hipokrita — al mi simila, — frata!
SPLENO KAJ IDEALO
III. BENO
Kiam laŭ la dekreto de l' Supraj Suverenoj
Aperas la poeto en ĉi enua mondo,
Lia patrin' horora kaj plena de blasfemoj
Pugnas al Dio, kiu kompatas ŝin pro l' honto:

«Aĥ, kial mi ne naskis plektaĵon da vipuroj,


Prefere ol mamnutri ĉi tiun fian umon?
Malbenon al la nokto de fuĝaj amplezuroj,
En kiu mia ventro koncipis mian punon!

Se el virinoj ĉiuj Vi min elektis tamen


Al mia trista edzo estigi ĉi naŭzecon,
Kaj ĉar mi eĉ ne povas indigne ĵeti flamen,
Kiel leteron aman, ĉi tiun stumpo-pecon,

Mi turnos la malamon, per kiu Vi min mordas,


Sur la malbenan ilon de via vol' malica,
Kaj ĉi mizeran arbon mi tiel forte tordas,
Ke kreski eĉ ne povos floraro ĝia misa!»

Tiel ŝi glutas ŝaŭmon de sia abomeno;


Kaj, sen kompren' pri l' planoj eternaj de l' Destino,
Ŝi mem al si preparas en fundo de Geheno
Ŝtiparojn, kiuj punas la krimojn de patrino.

Tamen, dum nevidebla anĝelo lin am-kovas,


L'Infano forpuŝita ebrias de la pura
Sunbrilo; kaj en manĝoj kaj trinkoj li retrovas
Guston de l' ambrozio aŭ de l' nektar' purpura.

Li ludas kun la vento, babilas kun la nuboj,


Kantante ekzaltiĝas sur vojo kalvaria;
Kaj la Spirit' iranta post li ĉe l' pilgrimŝtupoj
Ploras, ke li vetgajas kun birdo tril-aria.

Kiujn li volas ami, ĉiuj lin timas mire,


Aŭ eĉ, kuraĝigite pro lia anim-rego,
Konkuras, kiu povos ĝemigi lin plej ŝire,
Kaj faras sur li provon de sia kruelego.

En panon kaj en vinon pretajn por lia buŝo


Ili enmiksas cindron kun abomenaj kraĉoj,
Forĵetas hipokrite aĵojn post lia tuŝo,
Bedaŭras meti plandojn laŭ spur', de liaj paŝoj.

Lia virin' surstrate kriadas al popolo:


«Ĉar min sufiĉe bela li trovas por adori,
Mi faros la antikvan metion de idolo,
Kaj volas, kiel tiu, igi min tute ori;

Mi tial min satigos per nard', incenso, mirho,


Per vinoj, per viandoj, per genufleksoj multaj,
Por vidi, ĉu mi en koro plena de amadmiro,
Uzurpi povas ride honorojn dio-kultajn!

Kaj kiam min jam tedos ĉi tiu fars' malpia,


Mi metos manon mildan sur lin kun forto peza,
Kaj miaj ungoj, akraj kiel la ung' harpia,
Scios elfosi vojon ĝis lia kor' freneza.

Kiel birdeton time tremantan el nestfundo,


Mi tiros tiun koron el lia sanga sino,
Ruĝantan, kaj, por manĝo, al preferata hundo
Mi ĵetos ĝin surteren kun moka malestimo».

Al la ĉielo, kie li brilan tronon vidas,


La brakojn preĝajn levas nun la Poet' serene,
Kaj en la vastaj fulmoj de lia pens' lucida
L' aspekto de l' furioza popolo dronas plene.
«Estu benata, Dio! Vi donas la suferon,
Kiel sanilon sanktan por niaj kor-koruptoj,
Kaj kiel la plej bonan kaj puran viv-eteron
Por hardi la fortulojn al la ĉiel-voluptoj!

Mi scias, ke vi gardas lokon por la Poeto


En la beataj vicoj de l' Paradiz-legioj,
Lin vokas al eterne festanta societo
De l' Tronoj, de la Virtoj kaj de l' Dominacioj.

Mi scias, ke doloro estas la nobl' unika,


Kiun neniam mordos infer- aŭ ter-perversoj,
Ke devas vi, por plekto de mia kron' mistika,
Prunti de ĉiuj tempoj kaj ĉiuj universoj.

Sed de Palmir' antikva perditaj la juveloj,


La nekonataj ercoj. la perloj de la maro,
De vi muntitaj, estus ja nesufiĉaj beloj
Por tiu diademo de radianta klaro;

Ĉar estos ĝi farita el pura lum-esenco,


Ĉerpita el fajrujo de l' praaj briloj sanktaj,
De kiu l' homokuloj, eĉ en la plej-intenso,
Estas nur vualitaj speguloj lamentantaj!»
IV. LA ALBATRO
Kelkfoje, por amuzo, ŝipanoj kapt-akiras
Albatrojn, ĉi grandegajn ventbirdojn de la mar',
Kiuj, indiferentaj vojaĝkunuloj, iras
Post ŝip' glitanta super amara abismar'.

Apenaŭ ili estas metitaj ŝipoplanke,


Ĉi reĝoj de l' lazuro, mallerte kaj kun ĝen',
Grandajn flugilojn blankajn jen trenas ambaŭflanke,
Kiel remilojn pezajn, kun kompatinda pen'.

Ĉi vojaĝant' flugila inerte nun hezitas.


Ĵus nura bel', kaj nune: malbel' komika jam.
Jen, iu ĝian bekon per kurba pip' incitas,
Alia ĝin, fluginton, imitas dum la lam'.

Similas la poeto al tiu princ' de l' nuboj,


Kiu la ŝtormon ĝuas, kaj ridas je l' pafant',
Kaj kiun, tere, sube, ĉe mokrideg' de buboj,
Malhelpas iri ĝiaj flugiloj de gigant'.
V. ANIMALTIĜO
Super la marĉo-lagoj, super la val-riveroj,
Montaroj, boskoj, nuboj, nebuloj, marsurfacoj,
Trans la flamanta suno, trans la eteraj spacoj,
Trans la ekstremaj limoj de la stelitaj sferoj,

Mia spirit', vi flugas kun fea flirt-facilo,


Kaj kiel ondojn bona naĝanto lude jugas,
Vi la senmezuraĵon profundan gaje plugas
Inter neesprimeble volupta vir-jubilo.

Postlasu malproksime miasmojn mortelspirajn,


Purigi vin, aeron de pleja alt' atingu,
Kaj kiel puran, dian likvoron tie trinku
La helan fajron, kiu saturas spacojn brilajn.

Post la ĉagrenoj vastaj kaj la enuoj splenaj,


Kiuj l'ekziston nuban premas per pezoj pigraj,
Feliĉa, kiu povas per la flugiloj viglaj
Sin svingi al la kampoj lumriĉaj kaj serenaj.

Feliĉa, kies pensoj, kiel alaŭdoj ludaj,


Per salt' libera flugas al la ĉiel' matene:
— Super la viv' li ŝvebas, komprenas li senpene
La lingvon de la floroj kaj de l' estaĵoj mutaj!
VI. INTERRESPONDOJ
Naturo estas templo; kelkfoje en ĝi mistike
Kaj kun parol' konfuza kolonoj vivaj vibras.
Arbaron da simboloj la hom' tie tramigras,
Kiuj lin rigardadas intime kaj amike.

Kiel la longaj eĥoj, kiuj de fore ondas


Fandite en tenebra kaj profundega kuno
Vasta kiel la nokto kaj vasta kiel lumo,
Koloroj kaj odoroj kaj sonoj sin respondas.

Estas parfumoj fortaj kiel karnoj infanaj,


Dolĉaj kiel hobojoj, verdaj kiel pejzaĝoj,
— Estas aliaj, riĉaj, triumfaj kaj satanaj,

Havantaj la disvaston de la senfinaj aĵoj,


Kiel la ambroj, moskoj, benzooj kaj incensoj,
Kantantaj la ebrion de la spirit' kaj sensoj.
VII.
Mi amas la memoron de l' nuda temp' antikva,
Kiam statuojn Febo farbis per oro likva.
Tiam virinoj, viroj, en sia agfacilo,
Voluptis sen mensogo, sen tima maltrankvilo,
Kaj, dum ĉiel' karesis ame ilian spinon,
Ekzercis sian sanan kaj noblan korp-maŝinon.
Cybele, malavare, abunde produktema,
Ne sentis siajn idojn ankoraŭ ŝarĝ' tro prema,
Sed ŝi, lupin' kun koro ŝvela de am' komuna,
Suĉigis l'universon ĉe sia cico bruna.
La eleganta, forta, muskola vir' kun pravo
Fieris pri l' virinoj, ĉi sia reĝa havo,
Ĉi fruktoj sen difekto, virgaj de falt' malbela,
Kun karno firma, glata, kaj mordincite ŝvela.

Nuntempe la Poeto, se volas li renkonti


Ĉi praajn grandiozojn en lokoj taŭgaj montri
La nudon de la viro kaj tiun de l' virino,
Malluman froston sentas sterniĝi sur la sino
Antaŭ la nigra bildo, de kiu li hororas.
Ho, ĉi monstraĵoj, kiuj por siaj vestoj ploras,
Ho, ĉi ridindaj trunkoj, ĉi torsoj plej burleskaj,
Korpoj dikventraj, velkaj, malgrasaj kaj miskreskaj,
Kiujn la di' Utilo, serena kaj fatala,
Jam infanaĝe tordis en sia vind' metala.
Kaj ve, virinoj, palaj kiel la kandel-finoj,
Kiujn diboĉo mordas kaj nutras, kaj virginoj,
Kiuj patrinajn mankojn denaske jam heredas
Kaj ĉiujn naŭzegaĵojn de l' fekundec' posedas!

Verdire, ni ja havas, nacioj degeneraj,


Belaĵojn nekonatajn de l' antikvuloj kleraj,
Vizaĝojn kun la stigmo de la ulcera koro,
Kaj kion, nu, ni nomu beleco de langvoro.
Sed niaj tardaj Muzoj per tiuj ĉi inventoj
Ja tute ne malhelpas al ĉi malsanaj gentoj
Omaĝi al la juno kun honorem' profunda,
— Al sankta juno, simpla, naiva kaj mildfrunta,
Kun okulbrilo klara kiel la akvo kura,
Kaj kiu ŝutas ĉien, senzorga kaj plezura,
Kiel la ĉielbluo, la birdoj kaj la floroj,
Siajn parfumojn, kantojn kaj dolĉajn kor-fervorojn!
VIII. LA LUMTUROJ
Rubens, ĝarden' de l' pigro, rivero de forgeso,
Kusen' freŝkarna, kie svenas la am' de l' paro,
Sed kie agitante tajdas la viv' sen ĉeso,
Kiel aer' ĉiele kaj kiel mar' en maro;

Leonardo da Vinci, spegul' profunde sombra,


Kie anĝeloj ĉarmaj, kun la ridetoj karaj
Ŝarĝitaj per mistero, emerĝas el la ombra
Fundo de glaciejoj aŭ pinoj ĉirkaŭbaraj;

Rembrandt, ĉi hospitalo malĝoja, kun murmuroj,


Kun granda krucifikso kiel ornam' unika,
Kie la plora preĝo haladzas je malpuroj,
Kaj kiun traas vintra radio bruske pika;

Miĥelanĝel', konfuza pejzaĝ', kie Herkuloj


Miksiĝas inter Kristojn; sin elrektigas svinge
Potencaj noktfantomoj, kaj sub krepuskotuloj
De si la tombtolaĵon deŝiras avidfingre;

Kolerojn de boksisto, senhontojn de satiro,


Belaĵojn de fiuloj kunkaptis viaj manoj,
Ho granda kor' orgojla, velkema, flava viro,
Puget, melankolia regnestro de l' bagnanoj;

Watteau ĉe kiu multe da glore famaj brustoj,


Flamflirtaj papilioj, vagas en karnavalo,
Dekoroj freŝaj spritaj, lumitaj de la lustroj,
Kiuj frenezon verŝas al la turniĝa balo;

Goya inkubo plena de misteraĵoj krudaj,


De fetoj kuirataj sabate en kaldronoj,
Avinoj ĉe spegulo, kaj infaninoj nudaj,
Streĉantaj siajn ŝtrumpojn por tento de demonoj;

Delacroix, sangolago, loĝej' de misanĝeloj,


Ombrita de abiaro eterne verde-bela,
Tra kiu strange fremdaj fanfaroj sub ĉieloj
Ĉagrenaj glitas, kiel sufoka ĝem' Weber-a;

Tiuj malbenoj, tiuj blasfemoj, tiuj plendoj,


Ekstazoj, Te-Deumoj, lamentoj, ploroj ĝemaj,
Kiujn mil labirintoj obligas per resendoj,
Estas opio dia por koro de l' mortemaj!

Kri' kiun mil gardantoj ripetas en oreloj,


Ordon', kiun plu sendas mil paroltuboj peze,
Lumtur', kiu brilegas sur mil' da citadeloj,
Alvoko de ĉasistoj perditaj arbarmeze!

Ĉar vere, ho Sinjoro, nenio ja atestas


Pli bone kaj pli certe pri nia dign' interna,
Ol ĉi arda ĝemo, kiu epokojn tratempestas
Kaj venas morti borde de via daŭr' eterna!
IX. LA MALSANA MUZO
Ve, mia povra Muzo, kio do ĉi-matene?
L'okuloj kavaj plenas de l' nokt-viziaj sturmoj,
Kaj vidas mi alterne aperi surmiene
Frenezon kaj Teruron en fridaj, mutaj turnoj.

Ĉu la sukub' verdluma kaj roza gnom' venene


Plenverŝis vin per timo kaj am' el siaj urnoj?
Ĉu la despotaj pugnoj de la inkub' fikstene
Vin mergis al fabela marĉfundo de Minturnoj?

Mi volus, ke l' odoron de l' sano vi elspiru,


Potencaj pensoj ĉiam tra via sino iru,
En ritma tajdo fluu kristana sang' el koro,

Kiel silaboj grekaj en takta verssonoro,


Kie alterne reĝas patro de l' kant-orkestro,
Febo, kaj Pan la granda, la riĉa rikoltestro.
X. LA VENDATA MUZO
Ho Muz' de mia koro, amanto de palaco,
Ĉu havos vi, dum ventojn Januaro froste blovos,
Kaj la vesperoj neĝaj enuojn nigrajn kovos,
Ŝtipon varmigi piedojn bluajn de frost' kaj laco?

Ĉu l' frid-violajn ŝultrojn vi reanimi povos


Per nokta lumo, kiun enlasas ŝutro-lato?
Dum seke ŝrumpos via monujo kaj palato,
Vi sur lazuraj volboj rikolton oran trovos?

Vi devas, ve, por gajno de ĉiutaga pano,


Balanci incensilon kiel la ĥor-infano,
Kaj kanti Te-Deumojn, je kiuj vi ne kredas,

Aŭ per logaĵoj brustaj, ho arleken' malsata,


Kaj per rideg' peklita en larmo nevidata
Ĝojigi la lienon de l' pleb', kiu vin tedas.
XI. LA MALBONA MONAĤO
La tre malnovaj klostroj prezentis en koloroj
Sur siaj grandaj muroj bildojn de l' Ver' sublima,
Kiuj, revarmigante la pion en la koroj,
Mildigis la severon de ties pent' senlima.

En tiuj tempoj, kiam svarmis kristanaj floroj,


Ofte monaĥ' famega, nun preskaŭ anonima,
Prenante sepultejon por loko de laboroj,
Penadis glori Morton kun arto simplanima.

— Mia animo estas tombejo, kaj interne,


Malbona cenobito, mi loĝas de eterne;
De l' ŝima klostro vakas malbele ĉiuj muroj.

Kiam do mi kapablos fari, monaĥo pigra,


El la vivanta bildo de mia sorto nigra
Taskon por miaj manoj kaj amon por l'okuloj?
XII. LA MALAMIKO
Mia juneco estis tenebra ŝtormo nura,
Malofte tralumita de sunradioj fuĝaj;
Tian detruon faris la fulm' kaj pluvo dura,
Ke en ĝardeno restis nur kelkaj floroj ruĝaj.

Jen fine min l'aŭtuno de la ideoj tuŝas.


Nun devas mi la ŝpaton kaj la rastilon kapti,
Kaj, kie pluvtranĉitaj, tomb-grandaj kavoj kuŝas,
La inunditan teron por floro-bed' adapti.

Kaj kiu scias, eble en tiu humo drona,


Lavita kiel plaĝo, troviĝos la viv-dona
Mistika nutr' al miaj revataj novaj floroj?

— Doloro, ho doloro! La Temp' la vivon mordas:


La Malamik' obskura, ronĝanta en la koroj,
El nia sang' perdita kreskadas kaj plifortas.
XIII. LA MALŜANCO
Por tia peza ŝarĝ', Sizifo,
Kuraĝon vian ni bezonus!
Ja l' koron al la Verk' ni donus,
Sed longas Arto, kurtas Vivo.

Por de l' kriptar' de brila gloro,


Ire al tombo izolita,
Batas, tamburo vualita,
Funebrajn marŝojn mia koro.

— Trezorojn multajn kaŝas humo


En dorm', forgeso kaj mallumo,
For de pioĉo kaj de sondo;

Multaj floroj, kiel sekreton,


Verŝas la dolĉan odoreton
En sol' profunda, for de l' mondo.
XIV. LA ANTAŬA VIVO
Mi loĝis longatempe sub portikaro alta,
Kiun la mara suno surpentris per mil bruloj,
Kaj kolonegoj rektaj, majestaj de konturoj,
Ŝajnigis en vespero grandega grot' bazalta.

La bildon de l' ĉielo lulante, la ondruloj


Miksadis plej mistike kaj kun solen' aparta
Akordojn ĉiopovajn de mar-muzik' ekzalta
Al sunsubir-koloroj rebrilaj en l'okuloj.

Jen kie mi vivadis volupte, en trankvilo,


Meze de la lazuro, de l' ondoj, de l' glorlumoj,
Kaj multaj sklavoj nudaj, saturaj de parfumoj,

Freŝigis mian frunton per palmo-ventumilo,


Kun la unika zorgo: esplori kun fervoro
Sekreton doloregan de mia vivlangvoro.
XV. CIGANOJ DUM VOJAĜO
Jen la profeta tribo kun ardaj pupilflamoj
Ekvojis nun, portante la idojn tukligitajn
Sur dors', aŭ satigante ĉi sovaĝ-apetitajn
Per ĉiam preta riĉo de la pendantaj mamoj.

Sub la armiloj brilaj piedas vir-tribanoj


Ĉe l' ĉaroj, kiuj kaŝas virinojn kaŭre-sidajn,
Kaj sondas morn-okule ĉielon kun avidaj
Sopiroj pri ĥimeroj kaj pri fatamorganoj.

El sia azilo sabla, vidante ĉi pasantojn,


Salute duobligas la grilo siajn kantojn;
Cybele, ame, faras, ke la herbej' pli verdas,

El roko fontas akvo, dezerton kovras floroj


Antaŭ ĉi vojaĝantoj, por kies sorĉ-esploroj
La regno de l' tenebraj futuroj sin apertas.
XVI. LA HOMO KAJ LA MARO
Libera homo, al vi eterne estos kara
La mar'. Ĝi vin spegulas. L'animon kun plezuro
Rigardas vi en ĝia senfina ondo-rulo;
Via spirit' ne estas abismo malpli amara.

Vi plonĝas en la sinon de l' spegulbildo plaĉe;


Vi ĝin brakumas brake, okule. Via koro
Sin savas kelkafoje de l' propra ve-rumoro
Per tiu bru' plendanta senbride kaj sovaĝe.

Vi ambaŭ estas same tenebraj kaj diskretaj.


Homo! Vin kiu sondis ĝis la abisma fundo?
Mar'! Kiu konas riĉojn intimajn de l' profundo?
Ja tre ĵaluze gardas vi ambaŭ pri l' sekretoj.

Kaj tamen, dum centjaroj sennombraj, vi per batoj


Kruelaj interluktas kun senkompata forto,
Ĉar tre amataj estas de vi la murd' kaj morto,
Eternaj batalantoj, vi senindulgaj fratoj!
XVII. DON JUAN EN LA INFERO
Kiam Don Juan descendis al la Infer-rivero
Kaj li obolon sian jam al Ĥarono pagis,
Jen, sombra almozulo kun Antisthen-a fiero
Remilojn per venĝema kaj forta brak' atakis.

Kun siaj pendaj mamoj, en malfermitaj vestoj,


Virinoj timtordiĝis sub nigra firmamento,
Kaj kiel granda grego de oferotaj bestoj
Malantaŭ li trenadis muĝadon de lamento.

Salajron Sganarelo petis kun laŭta rido,


Dum per tremanta fingro Don Luis avertis disajn
Borde vagantajn ombrojn pri sia aŭdaca ido,
Kiu kuraĝis moki al li la harojn grizajn.

Frosttreme de funebro, Elvira, magra, ĉasta,


Apud la edz' perfida, ŝia amant' pli frua,
Postulon ŝajnis meti pri amrideto lasta,
En kiu brilus dolĉo de lia ĵur' unua.

Streĉrekte, en armvestoj, grandega ŝtona viro


La direktilon tenis por ondojn nigrajn bridi;
Sed la hero', trankvile, kurba sur la rapiro,
Rigardis l'akvosulkon, nenion degnis vidi.
XVIII. LA RIBELULO
Anĝel', furioza agle sin ĵetas de l' lazuro,
La pugnojn en la harojn de l' senkredul' li boras
Kaj diras, ekskuante: «Vi scios pri l' Regulo!
(Ĉar via Gardanĝelo mi estas, ĉu?) Mi volas!

Eksciu do, ke ami vi devas, sen grimaco,


Kriplulon, maliculon, kretenon, nehelpaton,
Por povi al Jesuo, ĉe lia preterpaso,
Triumf-tapiŝe sterni bonfarojn kaj kompaton.

Tia la amo! Antaŭ ol satus tro la koro,


L'ekstazon rebruligu ĉe l' flam' de l' Dia gloro:
Jen la Volupto vera, kiu eterne ekscitas!»

Kaj la Anĝel', punanta, je l' vort'! eĉ la amatan,


Torturas gigantpugne tiun anatematan.
Sed la damnito ĉiam respondas: «Ne! Mi spitas!»
1843
XIX. PUNO DE L' ORGOJLO
En la miraklaj tempoj, dum la Teologio
Floris kun la plej granda sukŝvel' kaj energio,
Laŭ la rakont', Doktoro, el la plej eminentaj,
Post kiam li ekskuis korojn indiferentajn
Kaj el iliaj nigraj profundoj ilin tiris;
Post kiam al la gloroj ĉielaj li trairis
Misterajn vojojn, kiujn koni li mem ne povis,
Kaj kiujn sole puraj spiritoj eble trovis,
— Kiel se iun kaptas en troa alt' paniko,
Ekkriis kun satana orgojlo kaj ciniko:
«Jesu', Jesuet'! Mi puŝis ja vin al brila alto,
Sed se mi vin atakus ĉe la vundebla parto,
Ja vian gloron nunan egalus via honto,
Kaj nur ridinda feto vi estus por la mondo!»

Kaj tuj el li foriris lia kapablo mensa.


La brilon de ĉi suno vualis nubo densa.
Plena kaos' ruliĝis en tiu intelekto,
Templo ĵus viva, plena de ordo, riĉ', perfekto,
Sub la plafonojn, kie lumegis tia pompo.
La nokt' en li ekloĝis kaj la silent' de tombo,
Kiel sur fund' de kripto por ĉiam senŝlosila.
Kaj al la strataj bestoj li iĝis jam simila.
Dum vagis li, sen vidi ĉirkaŭe la aferojn,
Tra l' kampoj, sen distingi de l' vintroj la somerojn,
Malpure, turpe, kiel objekto post eluzo,
Li estis por infanoj ridaĵo kaj amuzo.
XX. LA BELO
Mi belas, ho mortemaj, kiel marmor-vizio.
Kaj, kie viroj vice sin vundas, mia mamo
Kreiĝis, ke l' poetojn inspiru ĝi al amo
Eterna kaj silenta kiel la materio.

Kiel enigma sfinkso en la lazur' mi tronas,


Kunigas neĝan koron kun brila blank' de cigno,
Linio-rompan movon malamas mia digno,
Nek larmo de mi gutas, nek rido de mi sonas.

Poetoj, antaŭ mia majesta poz' kvieta,


Pruntita de la pleje fieraj monumentoj,
Konsumos siajn tagojn en longa stud' asketa,

Ĉar havas mi, por ravi amantajn ĉi studentojn,


Spegulojn, kiuj faras la aĵojn pure belaj:
L'okulojn, miajn larĝajn okulojn etern-helajn.
XXI. LA IDEALO
Neniam ja ĉi tiuj belaĵoj laŭ-vinjetaj,
Produktoj degeneraj de sentaŭga jarcento,
Piedoj en silkbotoj kaj fingroj kastanjetaj
Koron, kiel la mia, plenigos per kontento.

Mi lasas al Gavarni, poeto de l' klorozoj,


Ĉi belulinan gregon, ĉi pepan hospitalon,
Ĉar mi ne trovas floron inter ĉi palaj rozoj,
Kiu similus mian sangruĝan idealon.

Konvenas al ĉi koro profunda kaj abisma


Vi, Lady Macbeth, krima animo kataklisma,
Esĥila rev' naskita en land' de uraganoj;

Aŭ vi, ho granda Nokto, filin' Miĥelanĝela,


Kiu tordadas pace en pozo strange-bela
La bruston modelitan por buŝoj de Titanoj!
XXII. LA GIGANTINO
Kiam infanojn monstrajn koncipis en la sino
Tagtage la Naturo en sia verv' erupta,—
Ho, vivi tiutempe ĉe juna gigantino,
Kiel ĉe reĝidinaj piedoj kat' volupta!

Vidi, ke ŝi disvolvas l'animon, korpon flore,


Libere pligrandiĝas en ludo plej senbrida,
Diveni nigrajn flamojn, kiujn ŝi kovas kore,
El la nebul' naĝanta en la okul' humida!

Vagadi laŭdezire sur formoj grandiozaj,


Grimpi al krut' de ŝiaj genuoj la kolosaj,
Kaj en somer', kelkfoje, sub la sufokaj flamoj

De l' sun', se ŝi sterniĝas tra l' kampoj pigro-lace,


Senĝene endormiĝi sub ŝiaj ombraj mamoj,
Kiel ĉe l' montpiedo kabano kuŝas pace!
XXIII. LA MASKO
ALEGORIA STATUO
LAŬ LA GUSTO DE LA RENESANCO
Al Ernest Christophe, skulptisto

Rigardu ĉi trezoron de graciec' florenca;


La du fratinoj diaj: fort' kaj eleganteco,
Pompas en ondlinioj de l' korp' muskolpotenca.
Ĉi tiu belulino, vere mirakla peco,
Kun adorinda svelto kaj dia korp-fortiko,
Estas kreita troni sur lito lukse-brila
Kaj ĉarmi la feriojn de princ' aŭ pontifiko.

Kaj jen rideto ŝia, volupta kaj subtila,


En kiu la ekstazo de la Afekt' promenas;
Rigard' langvora, longa, kaŝema, moke bora,
Vizaĝo koketema, kiun vual' marĝenas,
Kaj kies ĉiu trajto diras, triumfe glora:
«Min la Volupt' invitas kaj mem la Amo kronas!»
Al ĉi estaĵ' dotita per tiom da sublimo
Kian ekscitan ĉarmon la amindeco donas!
Venu, ni ĉirkaŭiru por vidi el proksimo.

Ho ve, surpriz' fatala, blasfemo de la Arto!


Ĉi tiu dia korpo, ĉiel-promesa damo,
Iĝas dukapa monstro en sia supra parto!

Ne, tamen ne! Ja estas nur masko, tromp-ornamo,


Tiu vizaĝ' lumita de la grimac' etera,
Rigardu, jen, taŭzita de plorsingult' sufoka
La efektiva kapo kaj la mien' sincera
En retroklin', sub ŝirmo de la vizaĝ' mensoga.
— Ho povra granda belo! Potence el vi sinkas
En mian tristan koron la rivereg' de ploro;
Ebria de l' mensogo, animo mia trinkas
La fluojn, kiujn el vi ŝprucigas la Doloro!

— Sed kial do ŝi ploras? Ŝi, belulin' sen manko,


Povanta la homgenton sub la piedojn ĉifi?
Kia mister' ŝin mordas ĉe l' atletina flanko?
Ŝi ploras, ho stultulo, ĉar, ve, ŝi devis vivi,
Kaj devas vivi! Tamen, tion ŝi pleje plendas,
Kaj tio ŝin tremigas ĝis fundo de la sin',
Ke, ve, ŝin morgaŭ same ankoraŭ viv' atendas,
Jes, morgaŭ kaj postmorgaŭ kaj ĉiam! — kiel nin!
XXIV. HIMNO AL LA BELO
Ĉu vi el ĉiel' profunda aŭ el abism' emerĝas,
Ho Bel'? Rigardo via, infera kaj diina,
La krimon kaj bonfaron en miks' konfuza verŝas;
Vi tial kompareblas al forta trinko vina.

En la okuloj kuŝas subiro kaj aŭroro;


Kiel vesper' tempesta parfumojn vi prodigas;
Sorĉtrinko viaj kisoj; kaj via buŝ', amforo;
Heroon tima, knabon kuraĝa ili igas.

Ĉu naskis vin la astroj aŭ nigra de l' subtero?


La Fat' sorĉita hunde post via jup' kuregas.
De vi hazarde falas la ĝoj' kaj malespero,
Nenion vi responsas kaj super ĉio regas.

Vi tretas sur mortintoj, ho Bel', kun mokoj frostaj;


Inter juveloj viaj Horor' ne malplej ravas;
La Murdo, inter viaj brelokoj plej multkostaj,
Sur via ventr' orgojla en ama danco pavas.

La efemer' vin blinde alflugas, flam' kandela!


Brulkrakas ĝi kaj diras: Ni benu ĉi lum-pompon!
Amanto, kliniĝante en spasm' al sia bela,
Ŝajnas mortanto, kiu brakumas sian tombon.

Ne gravas, ĉu vin naskis ĉiel' aŭ inferbrulo,


Ho Bel', enorma monstro, terura, purspirita,
Se pordon vi malfermas per rid', pied', okulo
Al la Senfino, al mi amata kaj kaŝita.

Ĉu de Satan' aŭ Dio? Anĝelo aŭ Sireno?


Egale, se vi igas —feino silkpupila,
Ritmo, parfum', ekbrilo, unika suvereno—
La mondon malpli hida, momenton pli facila!
XXV. LA LAMENTO DE L'
IKARO
La meretric-amantaj buboj
Feliĉas vigle, satigite.
Rompiĝis miaj brakoj splite,
Ĉar ili ĉirkaŭprenis nubojn.

Dank' al la senkomparaj steloj,


Kiuj en alt' flamante ridas,
L'okuloj konsumitaj vidas
Nur la memoron de sun-heloj.

Ĝis mez' kaj fin' traflugi spacon


Mi vane volis. Per la brulo
De nekonata sun-okulo
Mi sentas en flugil' frakason.

Forbrulos mi de l' am' al Belo;


L'alta honoro min ne kronos:
Mi nomon al l'abism' ne donos,
Kiu min servos por tombejo.
1862
XXVI. LA PREĜO DE PAGANO
Ne lasu flamojn cindri en ŝlimoj,
Varmigu l' koron el lacem',
Volupt', torturo de l' animoj!
Exaudi, diva, supplicem!

Diin' aere disigita,


Vi, flagra flam' en nia min',
Indulgu! Homo frostrigida
Per bronza kanto vokas vin.

Volupto, min reĝine estru!


La maskon de siren' survestu,
El karno kaj velur', frenezan,

Aŭ verŝu vian dormon pezan


En vin' mistika kaj disvasta,
Volupto, vi fantom' elasta!
1861
XXVII. LA JUVELOJ
L'amata estis nuda; ŝi mian guston konis,
Do lasis sur si sole juvelojn sonor-riĉajn,
Kies pompado venkan aspekton al ŝi donis,
Kian maŭr-sklavoj havas en tagoj plej feliĉaj.

Kiam ŝi, dance, viglan kaj mokan bruon batas,


Tiu radia mondo de la metal' kaj ŝtono
Min ravas ĝis ekstazo, kaj mi freneze amas
La aĵojn, kiuj ligas la lumon ai la sono.

Ŝi kuŝis do kaj lasis sin ami sen avaro,


Kaj de l' divana supro ridete ŝi konsentis
Al mia am' profunda kaj milda kiel maro,
Kiu al ŝia karno kiel al klif' ascendis.

Min fikse rigardante kiel dresita tigro,


Kun ŝveba kaj revema mien' ŝi provis pozojn,
Kaj la naiv' miksita al la lasciva pigro
Per nova ĉarmo vestis ŝiajn metamorfozojn.

Kaj ŝiaj brakoj, kruroj kaj lumboj kaj femuroj


Pasis kun glat' olea kaj cigna ondoglito
Preter miaj serenaj kaj klaraj du okuloj;
La ventro kaj la mamoj, traŭboj el mia vito,

Sin streĉis loge kiel Anĝeloj de l' malbono,


Por rompi la ripozon, kien l'anim' sin metis,
Kaj por forpuŝi tiun de l' kristal-roka trono,
Kie en saĝa solo sidante ĝi kvietis.

Laŭ nova art' kuniĝi mi vidis ĉe observo


Koksojn de Antiopa kun bust' de viro juna,
Tiel talio ŝia kontrastis kun la pelvo.
La ŝmink' fiere pompis sur haŭto falve-bruna.

— La lampo fine mortis kun lasta spir' susura,


Jam sole la fajrujo lumetis en la ĉambro,
Kaj ĝi dum ĉiu flagra suspir' per sang' purpura
Inundis tiun haŭton koloran kiel ambro!
XXVIII. EKZOTA PARFUMO
Se okulferme, en varma vespero de aŭtuno,
Enspiras mi parfumon de via brust' fervora,
Jen antaŭ mi sterniĝas feliĉa lando fora
Kiun blindigas fajroj de monotona suno.

Pigra insul' ĝi estas, dotita de l' Fortuno


Per strangaspektaj arboj kun frukto dolĉodora,
Per viroj kun fortika kaj svelta korp' kolora,
Virinoj kun mirinde sincera okulumo.

Via parfum' min gvidas al ravaj landoj varmaj:


Jen la haveno, plena de mastoj, veloj svarmaj,
Ankoraŭ tute lacaj de skuoj de l' mar-ondo.

Kaj la odoro verda de l' tamarisk', akanto,


Tra la aer' ŝvebante, ŝvelante en vasta rondo,
Miksiĝas en l'animo kun la marista kanto.
XXIX. LA HARARO
Ho lan'! Krispanta dense ĝis trans la ark' de l' kolo!
Bukloj! Parfum' ŝarĝita per dolĉe splena pigro!
Ekstaz'! Por ke pleniĝu l' alkov' en nokta solo
Per rememoroj, kiuj dormas en ĉi har-molo,
Mi ĝin kiel poŝtukon flirtigu en la nigro!

Langvoro de Azio kaj febro de Afriko,


Tut mondo malproksima, foresta, preskaŭ morta
Vivas, arbar' aroma, en via dens-impliko!
Kiel aliaj mensoj navigas sur muziko,
La mia, kara, naĝas sur ĉi parfumo forta.

Mi iros, kie arbon kaj homon sukan duŝas


En longan longan svenon la ardo de sunbriloj;
Ho dikaj plektoj, estu la ond', kiu min puŝas!
En vi, ho mar' ebona, blindigaj revoj kuŝas
De veloj, de flamflagoj, de mastoj, de remiloj:

Haveno eĥa, kie ektrinkos mia koro


Larĝgute el koloroj, el sonoj, el parfumoj,
Kie la ŝipoj, glitaj, en silko kaj en oro,
Apertas vastajn brakojn brakume al la gloro
De pura ĉiel' eterne vibranta de ard-lumoj.

La kap' ebri-soifa dronos kun sinforgeso


En ĉi nokt-oceano, kaŝej' de dua sama;
Mia spirit' subtila, sub rula ondkareso,
Ja scios vin retrovi, ho fekunda pigreco,
Senfine longaj luloj de nenifar' balzama!

Ho bluaj haroj! Tendo streĉita el mallumoj!


Spegulas vi lazuron de ĉielrondo vasta;
Sur la lanugaj randoj de bukloserpentumoj
Min arde ebriigas miksaĵo de parfumoj:
Kokosoleo, mosko kaj gudr-odoro drasta.

Longtempe, ĉiam, ĉiam! Al peza bukl-amaso


Mi ŝutos la rubenon, la perlon, la safiron,
Ke vi neniam surdu al mia am-ekstazo!
Ĉu ne l' oaz' revita vi estas, kaj la vazo,
Kie mi longe sorbas la memor-eliksiron?
XXX
Mi vin adoras kiel la noktan firmamenton,
Ho granda vaz' de tristo, gardanta la silenton:
Vin, bela, des pli mi amas, ke vi min fuĝ-evitas,
Kaj ke mi vin, ornamo de miaj noktoj, vidas
Mokride amasigi la mejlojn ĉiam pluajn,
Kiuj de miaj brakoj fermas senlimojn bluajn!

Mi iras al atako, mi grimpas por amskermoj,


Kiel sur la kadavron rampadas ĥor' de vermoj.
Ho besto senindulga, kruela, al mi karas
Eĉ via frido, kiu vin nur pli bela faras!
XXXI
En via niĉ' la mondon vi fermus por amĝuo,
Lasciva in'! Vin igas kruela la enuo.
Vi, por ekzerci dentojn en la ludado stranga,
Postulas ĉiutage manĝon de koro sanga.
L'okuloj lumigitaj kiel butik-fenestroj,
Aŭ la taksusoj flagraj en la publikaj festoj,
Sian pruntitan belon sen hont' misuzas vante,
Leĝon de sia belo neniam eĉ konante.

Maŝino blinda, surda; de kruelaĵoj fonto!


Volupto-instrumento, vampir' de l' tuta mondo,
Kial do vi ne hontas? Se ĉe l' spegul' vi sidas,
Kial do viajn logojn paliĝi vi ne vidas?
Ĉu l' grand' de l' damno, kie vi kredas vin tre sperta,
Neniam vin repuŝas per mirkonstern' averta,
Kiam Naturo granda, de kaŝaj planoj estro,
Vin, ho reĝin' de l' pekoj, vin, ho malpura besto,
Uzas por la elforĝo de geniul' sublima?

Ho malnoblec' majesta! Ho grandiozo ŝlima!


XXXII. SED NON SATIATA
Diin' bizara, bruna kiel la ombro-sterno,
Kun la parfumo miksa el mosko kaj havano,
Kreaĵ' de ia obi, la Faŭsto de l' savano,
Sorĉistin' ebonkoksa, infan' de l' nokt-interno!

Pli ol opion, vinojn, mi volas por eterno


De l' buŝo am-pavanta sorĉtrinkon de nirvano;
Se al vi la deziroj iras en karavano,
Enuoj miaj trinkas el via okul-cisterno.

El nigraj anim-lukoj, el grandaj du okuloj,


Demono senindulga, verŝu malpli da bruloj,
Mi ja ne estas Stikso, por braki vin naŭfoje;

Kaj mi, ho ve, ne povas, Meger' volupt-inklina,


Por vian forton rompi kaj plagi vin venkĝoje,
En via lit-infero fariĝi Proserpina!
XXXIII
En ŝia perlamote iriza vest' ondanta,
Eĉ kiam ŝi paŝadas, vi kredus, ke ŝi dancas,
Kiel serpentoj longaj de la fakiro sankta
Sur pinto de bastono laŭritme sin balancas.

Kiel la morna sablo kaj la lazur' dezerta,


Kiuj rigardas ambaŭ al hom-sufer' sensente,
Kiel la longaj retoj de l' mara ondo verda,
Jen ŝi sin malvolvadas malvarm-indiferente.

L'okuloj poluriĝis el sorĉa mineralo.


Kaj ĉi natur' simbola, ĉi tiu stranga mikso
De senmakula anĝelo kun la antikva sfinkso,

Ĉi tiu nura lumo, diamanto, oro, ŝtalo,


Radias por eterne, laŭ stelo senutila,
La fridan majestecon de la virin' sterila.
XXXIV. LA DANCANTA
SERPENTO
Mi amas vidi, mia pigra,
Kun bel' sen komparo
La haŭton glimi kun la viba
Brilet' de muaro.
Sur la harar' profunde onda,
Kun akra parfumo,
Odora maro vagabonda
En bluo kaj bruno,
Kiel ŝipeto, kiun pelas
Matena ventŝvelo,
Animo mia reva velas
Al fora ĉielo.
L'okuloj min sensente fiksas,
Sen dolĉo, sen galo,
Juveloj fridaj, kie miksas
Sin oro kun ŝtalo.
Ĉe l' marŝ' vi ritme vin balancas
En bela sindono,
Kiel serpento, kiu dancas
Sur fin' de bastono.
L' infana kap', sub ŝarĝ' de pigro,
De flanko al flanko
Sin lulas mole, kun malviglo
De beb-elefanto.
La korp' sin fleksas kaj elstreĉas,
Kiel dum boardo

ĥ
Ruliĝas fajna jaĥt' kaj breĉas
La ondojn per jardo.
Se, kiel el glaciej', murmura
Ekfontas torentoj,
El via buŝ' la suko pura
Aperas ĉe l' dentoj,
Amaran, venkan ŝaŭmnektaron
Mi trinkas, kaj gloro
De likva ĉielo ŝutas aron
Da steloj tra l' koro!
XXXV. PUTRAĴO
Memoru, animo mia, pri l' aĵ', kiun ni vidis
En dolĉo de l' maten' somera:
Kie la voj' sin turnas, fia putraĵ' rigidis
Sur lito sabla kaj ŝtonera.
Gambo-disstreĉe, kiel virino erotika,
Brulvarme ŝvitis ĝi venenon,
Malfermis en sinteno neglekta kaj cinika
Sian haladzan abdomenon.
La sun' radiojn ĵetis al ĉi amas' putranta,
Kaj kvazaŭ tiun ĝi kuiris,
Redoni en mil partoj al la Naturo granda,
Kion ĝi en kunec' akiris.
Kaj la ĉiel' rigardis, ke la skeleto vanta
Kiel la floro sin malfermas,
Pro la fetoro forta vi kredis, ke svenanta
Vi sur la herbo vin tuj sternas.
La muŝoj svarme zumis sur ventro putro-blua,
De kie nigraj batalionoj
De larvoj glitis, kiel likvaĵo dense-flua,
Laŭ ĉi vivantaj fi-ĉifonoj.
Kaj ĉio ĉi moviĝis en salto kaj descendo,
Kiel se ond' sin ŝaŭme levas;
Ŝajnis, ke l' korpo, kiun pufigas ia vento,
Miloblan vivon nun ricevas.
Kaj tiu mond' muzikis per stranga son-modulo,
Kiel flu-akvo aŭ ventblovo,
Aŭ greno, kiun skuas kaj turnas la kampulo
En la kribril' per ritma movo.
La formoj dissolviĝis, ŝajnis nur rev' de ekzisto,
Skiz' ne cedinta al laboro,
Surtole forgesita, kaj kiun la artisto
Plenigas sole el memoro.
Post rokoj nin rigardis hundin' en malkvieto,
Koler-okule, kaj ŝi ĉasis
Momenton oportunan, repreni de l' skeleto
La pecon, kiun ŝi delasis.
— Kaj tamen, vi similos al tiu ĉi malpura,
Al ĉi infekto abomena,
Stel' de okuloj miaj, sun' de mia naturo,
Pasio mia, anĝel' serena!
Jes, tia vi fariĝos, reĝino de gracioj,
Post ŝmir' de l' lasta sakramento,
Kiam sub herb' kaj grasaj florar-dekoracioj
La ostoj ŝimos en silento.
Tiam, ho bela mia, vi diru al la vermo
Kisanta manĝe korpon vian,
Ke de l' putrantaj amoj mi gardis por l' eterno
La formon kaj esencon dian!
XXXVI. DE PROFUNDIS
CLAMAVI
Kompaton mi petegas, Vi, mia sola Emo,
El fundo de l' abismo, kien mi falis, stumbla.
Ĝi estas morna mondo kun horizonto plumba,
Kie en nokto naĝas hororo kaj blasfemo;

Supre senvarma suno ŝvebas dum duonjaro,


Kaj nokt' la teron kovras dum duonjaro posta;
Ĝi estas land' pli nuda ol la poluso frosta;
— Nek bestoj, nek riveroj, nek verdo, nek arbaro!

Ja en la mond' nenio estas pli hororiga


Ol de ĉi sun' glacia la krueleco frida,
Kaj tiu nokt' enorma, simila al Ĥaoso;

Envias mi la sorton de la plej aĉaj brutoj,


Kiuj kapablas droni en stulta dorm-ripozo,
Ĉar tiel lante pasas la fluo de l' minutoj!
XXXVII. LA VAMPIRO
Vi, kiu en ĉi koro larma
Vin kiel tranĉilbat' enpremis,
Kaj, kiel demongrego svarma,
Forte, freneze, pimpe venis

Fari el ĉi humiligita
Anim' la liton kaj bienon;
— Malnobla, al kiu pli ligita
Mi estas ol bagnul' en ĉenon,

Ol ludosklav' al ludebri',
Ol la drinkulo al botelo,
Ol vermo al putranta felo,
— Malben' al vi, malben' al vi!

Mi petis de la glav' rapida


Reliberigi la animon,
Mi petis de l' venen' perfida
Helpi poltronan mian timon.

Ve! La veneno kaj la glavo


Respondis min kun mok' malŝata:
«Ne estas inda vi je l' savo
El ĉi sklaveco malbenata;

Kiom ja helpus, stulta vir',


Se viajn ĉenojn ni malligus?
Ja viaj kisoj revivigus
Kadavron de via vampir'!»
XXXVIII. LETHE
En mian sinon!, adorata tigro,
Animo surda, monstr' anĝelmiena,
Kaj longe dronu mia fingro svena
En dens' de l' haroj, en ĉi peza nigro;

En jupojn plenajn de via balzamo


Mi fosu kapon vundan de doloro,
Kaj spiru, kiel el velkinta floro,
Haladzon dolĉan de l' mortinta amo.

Dormojn mi volas! Pli ol vivon, dormojn!,


En sveno pli nebula ol la morto
Mi sternos miajn kisojn sen pentmordo
Sur viajn belajn, kupre glatajn formojn.

Nenio miajn ĝemojn tiel glutas,


Kiel abisma lit' de via kuŝo;
Forges' potenca loĝas en ĉi buŝo,
En viaj kisoj Lethe-akvo gutas.

Mi mian sorton, de nun jam plezuron,


Obeos kiel faton sen evito;
Ceda martir', senkulpa kondamnito,
Kies fervor' ekscitas soifbrulon,

Mi suĉos, por estingi la rankoron,


Nepenton, sukon de cikut' miela
Ĉe l' ĉarmaj cicoj de ĉi brusto ŝvela,
Kiu neniam fermis en si koron.
XXXIX
En nokto, sur la lito, apud Judin' terura,
Kiel apud kadavro kadavro etendita,
Ekrevis mi, ĉe l' flanko de tiu korp' vendita,
Pri ŝi, la trista Belo, mia dezir' tortura.

Mi ŝin imagis en la infanmajesto pura:


Rigardon, kiun ĉarmoj kaj viva drasto armas,
La harojn, kiuj al ŝi parfuman kaskon formas,
Kaj min por am' vigligas per rememoro nura.

Ĉar vian noblan korpon mi kisus kun fervoro,


Rulus de l' plandoj freŝaj ĝis viaj bukloj nigraj
Trezoron de profundaj karesoj ĉie-migraj,

Se vi per unu sola neperfortita ploro


Povus iuvespere, reĝin' de la kruelaj!,
Vuali la brilegon de la pupiloj gelaj.
XL. POSTMORTA RIMORSO
Kiam vi, mia bela tenebra, por ripozo,
Kuŝos sub monumento el nigra ŝton' marmora,
Kaj restos al vi, kiel kastel' kaj niĉ' dekora,
Nur pluvo-sorba kavo kaj malplenega foso,

Kaj ŝton' sur via brusto timtrema de nervozo,


Sur viaj flankoj suplaj de ĉarma splen' langvora,
Jam igos vian koron senbata kaj senvola,
Malhelpos krurojn kuri al aventura krozo,

La tombo, konfidulo de mia rev' senfina


(Ĉar ĉiam al poeto la tomb' estas inklina),
Dum tiuj longaj noktoj, de kiuj dormo foras,

Diros: «Cu vin utilis, virino frid-malĉasta,


Ke vi ne konis, kion ĉiu mortint' pliploras?»
— Kaj verm' la haŭton ronĝos kiel rimorso lasta.
XLI. LA KATO
Al mia ama brust'! Sed la kruelajn
Ungojn retiru, bela kato;
Min lasu droni en l'okulojn belajn
El miks' de ŝtalo kaj agato.
Dum miaj fingroj vin laŭ plaĉ' karesas
Sur dors' elasta, kap' neglekta,
Kaj mia man' ebrie sin forgesas
Glitante laŭ la korp' elektra,
Mia virin' aperas en l' imago;
Ties rigardo ja, simile
Profunda, frida, fendas kiel sago;
De l' plandoj ĝis la kap', subtile
Aero fajna, blov' danĝer-parfuma
Naĝas ĉirkaŭ la korpo bruna.
XLII. DUELLUM
Du batalantoj skerme atakas sin. La spadoj
L' aeron alŝprucigas per sango kaj per flamo.
— Ĉi ludo, ĉi fer-tinto estas batalbruadoj
De l' juno, kiu iĝis la plenda pred' de l' amo.

Rompiĝis glavoj! Kiel nia junec' avida,


Karinjo! Sed la dentoj, la akraj ungoj feraj
Tuj venĝos pri la sabro kaj pri l' ponard' perfida.
— Ho furioz' de koroj maturaj, am-ulceraj!

Inter panterojn, linkojn, al la ravin' tenebra


Herooj niaj falis en ĉirkaŭpren' venena,
De haŭt' ilia floros la seka dorno vepra.

— Ĉi faŭk' estas l'infero, de la amikoj plena!


Ho amazon' kruela, ensaltu ni sen timo,
Por eternigi ardon malaman de l' animo!
XLIII. LA BALKONO
Patrin' de rememoroj, estrin' de kor-estrinoj,
Plezuro mia tuta! Vi, tuta mia devo!
La ravon de l' vesperoj, de l' kisoj, de l' alklinoj,
La dolĉon de l' fajrujo resorĉos vi en revo,
Patrin' de rememoroj, estrin' de kor-estrinoj!

Ho, la vesperoj lumaj de karbo arde-brula,


Kaj tiuj surbalkone sub rozvaporoj feaj!
Ho via koro bona! Ho sino dolĉe lula!
Diriĝis ofte aĵoj eterne senpereaj
En la vesperoj lumaj de karbo arde-brula.

Kiel la sunoj ravas en la vesperoj varmaj!


Kiel la spac' profundas! Kiel potencas koro!
Mi, kliniĝinte al vi, reĝino de la ĉarmaj,
Kredis enspiri aromon de via sang-odoro.
Kiel la sunoj ravas en la vesperoj varmaj!

La nokto jam densiĝis simile al kurteno,


Pupiloj viaj tamen albrilis, divenataj;
Mi trinkis vian spiron. Ho dolĉo! Ho veneno!
Piedoj viaj dormis en miaj manoj frataj.
La nokto jam densiĝis simile al kurteno.

Mi scias ja revoki minutojn plej feliĉajn;


Paseo mia kaŭras en via sino sorĉa.
Ĉar kie serĉi viajn langvorajn belojn riĉajn,
Se ne en korpo kara, en koro via dolĉa?
Mi scias ja revoki minutojn plej feliĉajn!

Ĉu l' ĵuroj, la parfumoj, la kisoj plu sen fino


Revivos el l'abismo tabua al la sondoj,
Kiel rejunigite la sunoj el mar-sino
Sin levas, laviĝinte en plej profundaj ondoj?
— Ho Ĵuroj! Ho parfumoj! Ho kisoj plu sen fino!
XLIV. LA DEMONPOSEDATO
La sun' per krep' sin kovris. Same, por lum-estingo,
Ho Lun' de mia vivo!, en ombrojn sinku, dorme
Aŭ inter fumoj; sidu silente, sidu morne,
En akvoj de l' Enuo dronu ĝis fund-atingo;

Vin tia mi amas! Sed se vi volus, en ĝojsvingo,


Kiel eklipsa astro rebrilas lumo-korne,
Pavi en lokoj, kie bolas Frenez' milforme,
Bone! Ponardo ĉarma, saltu el via ingo!

Lumigu la pupilojn je l' flamoj de la lustroj!


Dezirojn ekbruligu en la vulgaraj brustoj!
De vi min plaĉas tio, petola aŭ pigrema;

Nokt-nigro, maten-ruĝo: estu, kia vi volas...


Ne estas fibro, kiu en mia korpo trema
Ne krius: Vin, ho kara Belzebuth, mi adoras!
XLV. FANTOMO
La tenebroj

En kavoj de la nesondebla tristo,


Kien la Sort' min ĵetis en ekzilon;
Kie, sen vidi gajon, rozan brilon,
Sola kun Nokto, grumbla hotelisto,

Pentrist' mi ŝajnas, kiun Dio sprita


Kondamnis pentri sur l'aer' tenebra,
Aŭ kuirist' kun apetit' funebra,
Manĝanta el la propra kor' kuirita,

Brilas, longiĝas, kreskas jen kaj jen


Fantom' el ĉarmo kaj el bril' serena.
Per la revem' orienta de l' sinten',

Kiam ĝi montras sin en grando plena,


Rekonas mi la vizitanton belan:
Ŝin, la malluman, tamen lume helan!

La parfumo

Leganto, ĉu vi ebrieton plaĉan


Enspiris jam kun gustfrandemo lanta
El incensgrajno templon pleniganta,
Aŭ el saket' kaŝanta moskon aĝan?

Profunda rav' magia por la koro:


Paseo revivanta en nuntempoj!
Tiel amant' sur adorataj membroj
Kolektas ravajn florojn de l' memoro.

El ŝiaj haroj pezaj kaj elastaj,


Saket' vivanta, incensilo lita,
Ŝvebis odor' sovaĝa kaj ekscita,

Kaj el la vest', veluroj, silkoj ĉastaj,


Kiujn saturis ŝia pura juno,
Sin liberigis fajna fel-parfumo.

La kadro

Eĉ al pentraĵo el penik' sublima


Apartan ĉarmon bela kadr' aldonas,
Per mi ne scias kia rav' ĝin zonas,
Ĝin izolante el natur' senlima;

Tiel orumo, mebloj, gem', koliero


Adaptis sin al ŝia belo rara,
Sen noci al ŝia bril' perfekte klara,
Kaj ŝajnis servi ŝin kiel bordero.

Ŝi eĉ jen ŝajnis kredi, ke sindone


Ŝin volas ami ĉio; ŝovis drone
En kisojn de la lin- kaj saten-reto

La belan nudon kun tremet' volupta,


Kaj ĉiu mov', ĉu lanta, ĉu abrupta,
L'infan-gracion montris de simieto.

La portreto

Malsan' kaj Morto igas ruboj cindraj


La fajrojn, kiuj nin per flamoj zonis.
El la okuloj grandaj, ardaj, mildaj,
El buŝ', en kiu mia koro dronis,

El kisoj sorĉaj pli ol eliksiro,


El rav' pli ol radioj viv-ekscita,
Kio do restas? Ve, terura diro:
Nur trikolora skizo paligita,
Mortanta, kiel mi, en solo muta.
La Temp', oldul' kruela, sur la karto
Tagtage viŝas per flugilo bruta...

Nigra murdanto de la Viv', de l' Arto,


Vi ne mortigos en mia memoro
Ŝin, kiu estis mia ĝoj' kaj gloro!
XLVI
Ĉi versojn mi al vi donas por ke, se mia nomo,
Feliĉe ekbordinte al tempo malproksima,
Revigos homajn cerbojn en la vesper' intima,
Velŝipo favorata; de granda akvilono,

Via memor', simila al mito svag-esprima,


Lacigu la leganton kiel la tambursono,
Kaj per ligil' de frata, mistika unisono
Ĝi pendu plu sur mia fiera ĉeno rima;

Estaĵ' damnita, kiun, ekde l' abism' obskura


Ĝis la ĉiel', respondas neniu krom mi nura!
— Vi, kiu, kiel ombro kun spur' pasema, tretis

Facilpiede kaj kun serenrigarda helo


La stultajn homojn, kiuj vin morn-amara kredis,
Statuo erc-okula, bronzfrunta granda anĝelo!
XLVII. SEMPER EADEM
«De kie al vi venas ĉi stranga trist' —vi diris—
Ŝvela kiel sur nigra roko la mar' ondbata?»
— Se l' koro foje sian rikolton jam deŝiris,
Doloras vivi: estas sekreto tre konata,

Tre simpla kaj neniel mistera hom-doloro,


Kaj, kiel via gajo, por ĉiuj evidenta.
Ho bela scivolema, do ĉesu pri l' esploro,
Kaj kvankam de vi dolĉas la voĉ', estu silenta!

Silentu, ho senscia Anim' ĉiam ravita!


Infane rida buŝo! Pli ol la Viv' agita,
La Mort' nin fermas ofte per tre subtilaj baroj.

Ho lasu min ebrii de rav' kaj rev' mensoga,


En l'okulbelo droni kiel en sonĝ' alloga,
Kaj longe dormi ombre de viaj okulharoj!
XLVII. EN SIA TUTO
Al mia alta ĉambr' eniris
Ĵus ĉi-matene la Demono,
Kaj, min volante tenti, diris:
«Mi volus scii, diru, homo,

El inter ĉiuj aĵoj belaj,


Kiuj ŝin igas pura ĉarmo,
El aĵoj nigraj aŭ roz-helaj,
El partoj de ĉi sorĉa karno,

Kiu plej belas?» — Al l'obskura


Damnit' vi diris, mia koro:
«Ĉar estas Ŝi balzamo nura,
Prefer' ne eblas por l'adoro.

Ĉar tuta ravas ŝi, l'esploro


Vanus pri log' de unu ero.
Blindigas ŝi kiel Aŭroro,
Konsolas ŝi kiel Vespero;

Kaj harmoni' tro delikata


Regas en ŝia bela korpo,
Ol povus analizo plata
Noti akordon post akordo.

Ho ĉi metamorfoz' mistika:
Sentum' fandita kun sentumo!
Spir' ŝia estas rav' muzika,
Kaj ŝia voĉ' estas parfumo!»
XLIX
Kion ĉi-nokte, povra anim' en sol' prizona,
Kion vi, mia koro kuŝinta velkigite,
Diros al la tre kara, tre bela kaj tre bona,
Per kies di-rigardo refloris vi subite?

— Fieros ni ŝin kanti per laŭdo tre fidela:


Nenio pli valoras ol ŝia dolĉa rego;
Ŝian spiritan karnon parfumas spir' anĝela,
Ŝia rigard' nin kovras per vesto de brilego.

Ĉu estas ni dum nokto kaj en mallumo sola,


Ĉu estas ni sur strato kaj en amas' popola,
Vizie ĉirkaŭŝvebas ŝi kiel torĉa hel'.

Kaj ŝi kelkfoje diras: «Mi belas! Jen ordono:


Pro amo al mi amu nenion krom la Bel';
Mi estas Gardanĝelo kaj Muzo kaj Madono!»
L. LA VIVANTA TORĈO
Min ili antaŭmarŝas, Okuloj flamradiaj,
Kiujn sen dub' magnetis treege saĝa Anĝelo,
Marŝas, ĉi tiuj fratoj, ĉi miaj fratoj diaj,
Skuante al mi fajrojn de diamanta helo.

Ili de ĉiu insido kaj grava pek' min savas;


Min sur la voj' de l' Belo gvidas ilia sorĉo;
Kaj ili al mi servas kaj mi al ili sklavas;
Obeas mia tuto al ĉi vivanta Torĉo.

Vi, ho Okuloj ĉarmaj, brilas per lum' transtera


De l' ĥorkandeloj tage brulantaj; ruĝe brilas
Pro l' suno, sed ne svenas ilia flam' mistera;

Ili celebras Morton, vi Veksignalon trilas;


Animon mian, marŝe, per veksignal' salutas
Vi, astroj, kies flamon nenia sun' englutas!
LI. AL ŜI, KIU ESTAS TRO GAJA
Per kapo, per sintem', per movo
Vi ĉarmas kiel fe-pejzaĝo,
Rideto ludas sur vizaĝo
Kiel tra l' bluo freŝa blovo.

Morna pasant' se vi lin tuŝas,


Blindiĝas de la san' jubila,
Kiu de l' brak', de l' ŝultro brila
Kiel radio klara duŝas.

Resona pompo de l' koloroj


De vi semitaj al tualetoj
Ĵetas en menson de l' poetoj
Imagon de balet' de floroj.

Via freneza vest' proklamas


Pri la animo bunt-ekscesa;
Mi vin freneze, ho freneza,
Malamas, kiom mi vin amas!

Kelkfoje en ĝardeno bela


Trenante mian apation,
La brusto-ŝiran sunradion
Mi sentis ironi' kruela;

Printemp' kaj verd' kaj herbveluro


Mokhumiligis mian koron
Tiel, ke mi venĝpunis floron
Pro l' insolento de l' Naturo.

Simile, en vesper' malfrua,


Se tintas hor' de plezur-sorbo,
Mi al trezor' de via korpo
Rampus kiel poltron' senbrua,

Por puni vian korpon ĝojan,


Ungi la bruston pardonitan,
Fosi en flankon konsternitan
Vundon larĝfaŭkan, profundvojan,

Kaj, ho vertiĝa dolĉo rara!


En vin tra l' novaj lipoj ŝvelaj,
Pli purpurbrilaj kaj pli belaj,
Verŝi venenon mian, kara!
LII. TRANSDONEBLECO
Anĝelo de gajeco, ĉu konas vi l' angoron,
Honton, rimorson, ĝemon, enuon, malesperon,
Terurojn svagajn, kiuj ĉifas kiel paperon
En la hororaj noktoj nian prematan koron?
Anĝelo de gajeco, ĉu konas vi l' angoron?

Anĝelo de boneco, ĉu konas vi l' malamon,


La pugnojn en la ombro streĉitajn, la gal-larmojn,
Kiam la Venĝo batas siajn infer-alarmojn,
Kaj ĉiuj niaj povoj lin sekvas, kapitanon?
Anĝelo de boneco, ĉu konas vi l' malamon?

Anĝelo de saneco, ĉu konas vi la Febrojn,


Kiuj ĉe l' grandaj muroj de hospitalo pala,
Kiel ekzilaj, serĉas brilon de sun' vuala,
Trenante sin, taŭzante la lipojn kaj palpebrojn?
Anĝelo de saneco, ĉu konas vi la Febrojn?

Anĝelo de beleco, ĉu konas vi la faltojn,


La timon de l' maljuno, la hidajn kortorturojn,
Legi hororon kaŝan pri l' kisoj en okuloj,
Kie la niaj trinkis longtempe am-ekzaltojn?
Anĝelo de beleco, ĉu konas vi la faltojn?

Anĝelo de boneco, de ĝoj', de lum' radia,


David' mortanta ĉerpus freŝon de sano nova
El vi per emanaĵoj de l' korpo sorĉopova;
Sed vin, anĝel', mi petas jam nur pri preĝo pia,
Anĝelo de boneco, de ĝoj', de lum' radia!
LIII. KONFESO
Foje vi vin, solfoje, dolĉa virin' aminda,
Per brila brak' al mia brako
Apogis (en l'animo, sur ties fono blinda,
Ne palas ĉi memor-imago);
Estis malfrue; kiel nova medal' arĝenta
Albrilis nin la lun' plenforma;
Kaj la solen' de l' nokto kiel river' silenta
Fluadis sur Parizo dorma.
Kaj laŭ la domoj, sub la pordegoj ŝlosfermitaj,
Trapasis katoj, sin ŝtelante
Kun orelstreĉ', aŭ kiel karegaj ombroj glitaj
Nin ili akompanis lante.
Subite, el libere intima sentimento
Ĝerminta sub ĉi lum' magia,
El vi, ho plej sonora kaj riĉa instrumento,
Vibranta nur de gaj' radia,
El vi, ho klara, ĝoja simile al fanfaro
En la mateno sun-fajrera,
Bizara ton' eskapis, ton' plena de amaro,
Ŝancele, kiel plej mizera
Infano kripla, morna kaj naŭza kaj terura,
Kiun la famili', pro honto,
Longtempe en sekreto tenis en kav' sekura,
Por ĝin forkaŝi de la mondo.
Povra anĝel', ĝi kantis, ĉi tiu voĉo vea:
«Ho, ke ni nur malcerton vidas
Ĉi-sube, kaj ke ĉiam, eĉ malgraŭ ŝminko pleja,
Hom-egoismo sin perfidas;
Ke esti bela damo estas metio vanta
Kaj dura, kiel task' rutina
De dancistin' freneza kaj frida, ŝajniganta
Am-svenon en ridet' maŝina;
Ke stulte sur la koroj konstrui, kaj ke krakas
Ja ĉio: am' kaj bel' kaj pompo,
Ĝis la Forgeso ilin en la dorskorbon pakas
Por doni al l'Eterna Tombo!»
Mi ofte rememoris pri tiu lun' ĉarmita,
Pri la silento, la langvoro,
Pri l' flustra konfidenco horore ellarmita
Ĉe l' konfesejo de la koro.
LIV. LA AŬRORO SPIRITA
Kiam ĉe l' diboĉuloj kun blanka-ruĝa helo
L'aŭror' enpaŝas kune kun l'Idealo morda,
Per la labor' de ia mistero venĝo-porta
En la ebria bruto vekiĝas ia anĝelo.

Lazur' neascendebla de la Ĉiel' Spirita


Por l'afliktit' revanta, kiun suferoj ŝiras,
Profunde sin malfermas, abisme lin altiras.
Tiel, Diino kara, pura Estaĵ' lucida,

Post la orgioj stultaj, sur la ruinoj fumaj,


Via memor', pli klara, pli roza, pli aminda
Ŝvebadas antaŭ mia okulo grandiĝinta.

Nigrigis kandelflamojn la Sun' per faskoj lumaj;


Tiel, anim' brilanta, ĉiam triumfe forta,
Via fantom' similas al Suno la senmorta!
LV. VESPERHARMONIO
Jen venas jam la tempo, kiam en apertiĝo
Sur tigoj incensile vaporas floroj mil;
Tra la vespero ŝvebas parfumoj, zum' kaj tril';
Melankolia valso, langvoro kaj vertiĝo!

Sur tigoj incensile vaporas floroj mil;


Violono vibras kiel la kor' en malfeliĉo;
Melankolia valso, langvoro kaj vertiĝo!
Ĉielo trista, bela; granda altar' en bril'...

Violono vibras kiel la kor' en malfeliĉo,


Kor' milda, fuĝe el vasta kaj vaka nokt-ekzil'!
Ĉielo trista, bela: granda altar' en bril'...
En sia sango dronas la suno ĉe l' mortiĝo.

Kor' milda, fuĝe el vasta kaj vaka nokt-ekzil'


Kolektas la restaĵojn de l' fora luma riĉo!
En sia sango dronas la suno ĉe l' mortiĝo...
Via memor' ekbrilas kiel hosti-montril'.
LVI. LA FLAKONO
Estas parfumoj fortaj, por kiuj estas poraj
Ĉiuj substancoj. Vitron penetras ili, boraj.
Se ni malfermas kofron venintan de l' Oriento,
Kies seruro grincas kaj grumblas kun lamento,

Aŭ, en dezerta domo, ŝrankon, ĉe l' ŝlos' verdigran,


Plenan de odoro akra de l' tempo, polvan, nigran,
Jen kuŝas ofte olda flakono memoriva,
El kiu revenanta anim' elsaltas viva.

Mil pensoj, krizalidoj funebraj, dormis tie,


En la mallumo peza tremante apatie,
Kaj nun flugilojn svingas kaj flirtas for, susuraj,
Lazur-koloraj, roze glaceaj, or-glazuraj.

Memoro ebriiga! Ĝi ŝvebas kun kirliĝo


En la aer'; l'okuloj fermiĝas; la Vertiĝo
Ekkaptas la animon venkitan kaj ĝin puŝas
Al faŭk' obskura, kie miasmoj homaj kuŝas;

Ĝi ĵetas ĝin sub vastan, jarcentan nekropolon,


Kie —Lazar' odora, ŝiranta sian tolon—
Kadavro vekiĝanta sin movas: korp' fantoma
De olda amo ranca, ĉarma kaj tomb-aroma.

Tiel, se mi perdiĝos en plena memor-manko


De l' homoj, en angulo de ia trista ŝranko,
Kien min oni ĵetis, flakonon emeritan,
Kadukan, polvan, ŝiman, sordidan, fendetitan.

Mi estos ĉerko via, putrohaladzo kara!


Atest' pri via forto kaj virulento rara,
Veneno de anĝeloj farita! vi, likvoro
Mordanta min! ho morto kaj viv' de mia koro!
LVII. LA VENENO
La vino scias vesti drinkejon plej malpuran
Per lukso mirakle bela
Kaj levi la kolonojn de portikar' fabela
En or-vaporon purpuran,
Kiel la sunsubiro sur fon' nebul-ĉiela.
L'opio pligrandigas la aĵojn senmezurajn
Kaj plivastigas senlimon,
La tempon profundigas, elfosas volupt-minon;
Plezurojn mornajn, obskurajn
Inunde ĝis trans rando verŝegas en l'animon.
Ĉio ĉi ne valoras venenon, kiu glitas
El viaj verdaj okuloj,
Animon mian turne montrantaj lagspeguloj;
Sonĝgregoj miaj rapidas
Al ĉi abism' amara estingi soifbrulojn.
Ĉio ĉi ne valoras teruran elverŝiĝon
De via morda salivo,
Kiu en forgeson mergas l'animon sen pentivo,
Kaj, kuntrenante vertiĝon,
Forrulas min al bordoj de l' mort' en svena drivo!
LVIII. ĈIELO VUALA
Vian rigardon ŝajnas kovri vapor' disflua;
Via okul' mistera (ĉu griza, verda, blua?)
Alterne korkaresa, revema kaj kruela,
Reflektas la langvoron de la paleco ĉiela.

Similas vi ĉi tagojn tepidajn, blankvualajn,


Kiuj sorĉitajn korojn mergas en larmojn salajn,
Kiam, sub nekonata sufer' ilin dornanta,
La incititaj nervoj mokas pri l' mens' dormanta.

Kelkfoje vi similas ĉi belajn ĉielzonojn,


Kiujn lumigas sunoj de la nebul-sezonoj...
Kiel vi mem radias, pejzaĝ' humide pala,
Kiun flamigas briloj el la ĉiel' vuala!

Ho vi, virin' danĝera, ho vi, klimatoj ĉarmaj!


Ĉu vin adori ambaŭ, vi neĝa, vi malvarmaj,
Kaj ĉu mi povos tiri el senindulga vintro
Plezurojn akrajn pli ol glacio kaj glavpinto?
LIX. LA KATO
I
En mia cerbo jen promenas,
Kiel en sia ĉambro varma,
Kat' bela, forta, dolĉa, ĉarma.
Neniam ĝia miaŭ ĝenas

Pro l' tembra mildo kaj diskreto;


Ĉu l' voĉo flatas, cŭ grumbliĝas,
Ĉiam profundas ĝi kaj riĉas:
Jen ĝia ĉarmo kaj sekreto.

Ĉi filtre perla voĉo dolĉa


Min ĝis plej fundaj anim-ŝaktoj
Plenigas kiel vers' en taktoj,
Freŝigas kiel trinko sorĉa.

Plej akraj plagoj per ĝi ĉesas;


Ĉiujn entenas ĝi ekstazojn;
Por diri la plej longajn frazojn
La vortoj al ĝi ne necesas.

Nenia arĉ' pli akre mordas


Min ĉe l' perfekta violono
De l' kor', nek per pli reĝa sono
Plej vibrajn kordojn kant-agordas,

Ol via voĉo, kat' magia,


Serafa kato, kat-enigmo,
En ĉio, kun anĝela digno,
Subtila kiel harmonia.
II
De l' bruna-blonda fel' velura
Parfum' eliras dolĉekscita:
Min faris foje balzamita
Unu kareso, ununura!

Ĝi estas hejma lok-genio,


En sia imperio regnas,
Inspiri, juĝi, regi degnas;
Ĉu feo eble? Eble dio?

Se la okuloj, kiujn tiras


Tiu amata kat' magnete,
Sin turnas kaj obeo-prete
Rigardas en min mem, mi miras,

Kiam mi vidas tie ardi


Pupilojn ĝiajn kun or-palo
De hela lamp' aŭ viva opalo,
Kaj al mi fikse rerigardi.
LX. LA BELA ŜIPO
Ensorĉantino milda, mi nun al vi rakontas
La multajn belojn, kiuj el via juno fontas;
Mi pentros vin en belo pura,
Kie ligiĝas aĝoj infana kaj matura.
Marŝante, vi l' aeron per larĝa jup' balaas,
Kiel se bela ŝipo la maran vaston traas,
Velar-ŝarĝita, sin rulanta
Laŭ lul' de ritmo dolĉa kaj pigra kaj tre lanta.
Sur larĝa, ronda kolo, sur ŝultroj dolĉe dikaj,
Jen pavas via kapo kun ĉarmoj ekzotikaj,
En pas' kvieta, triumffesta
Vi iras vian vojon, ho infanin' majesta.
Ensorĉantino milda, mi nun al vi rakontas
La multajn belojn, kiuj el via juno fontas;
Mi pentros vin en belo pura,
Kie ligiĝas aĝoj infana kaj matura.
Elstaras via brusto kun streĉ' de l' silko ŝvela,
Via triumfa brusto, ĉi tiu ŝranko bela,
Al kies klaraj rond-paneloj
Kiel al brilaj ŝildoj sin kroĉas la sunheloj;
Provokaj ŝildoj, kiujn du rozaj pintoj armas!
Ŝrank' de sekretoj dolĉaj, kiuj per bonoj ĉarmas,
Plena de vin', parfum', likvoroj,
De kiuj ekdeliras la cerboj kaj la koroj!
Marŝante, vi l' aeron per larĝa jup' balaas,
Kiel se bela ŝipo la maran vaston traas,
Velar-ŝarĝita, sin rulanta
Laŭ lul' de ritmo dolĉa kaj pigra kaj tre lanta.
La noblaj gamboj, sub la falbalo, ĝin batante,
Ekscitas la obskurajn dezirojn, kiel hante
Du sorĉistinoj, kirli viglaj
En vaz' profunda mikson de sorĉtrinkaĵoj nigraj.
La brakoj lude venkus herkulojn frumaturajn,
Rivalas la boaojn brilantajn, glate-durajn,
Por fermi en obstin-fervoro
Kaj kvazaŭ stampe premi l' amaton al la koro.
Sur larĝa, ronda kolo, sur ŝultroj dolĉe dikaj,
Jen pavas via kapo kun ĉarmoj ekzotikaj,
En pas' kvieta, triumffesta
Vi iras vian vojon, ho infanin' majesta.
LXI. LA INVITO POR VOJAĜO
Filin-fratineto,
Ho sonĝu pri kvieto:
Kunvivi en for' azila!
Kaj ami sen zorgo,
Nur ami ĝis morto
En lando al vi simila!
Tra ĉiela vualo
La sun' per la palo
Revigus min pri la ĉarmoj
De via okulo
Perfida, kun brulo
Mistera, luma tra larmoj.
Tie sole Bel' kaj Brilo,
Ord', Volupto kaj Trankvilo.
La meblojn ĉe l' muro
Briligus poluro
De jaroj en nia ĉambro,
Miksiĝus odoroj
De raraj sud-floroj
Al svaga spiro de l' ambro;
Ornam' en abundo,
Speguloj sen fundo,
La pomp' oriente sorĉa:
En ĉio al koro
Parolus sonoro
De l' patra pralingvo dolĉa.
Tie sole Bel' kaj Brilo,
Ord', Volupto kaj Trankvilo.
Sur ĉiu kanalo
Jen dormas ĝangalo
De ŝipoj kun mar-vagemo:
Por esti la iloj
De viaj deziroj,
Alvenis de l' mond-ekstremo.
Ĉe l' suno-subfalo
Vestiĝas al valo,
Al tuta urbo, al ondo
Hiacinto kaj oro;
Ekdormas en gloro
De varma lum-klaro la mondo.
Tie sole Bel' kaj Brilo,
Ord', Volupto kaj Trankvilo.
LXII. LA NEHELPEBLA
I
Sufoki ĉu ni povas tiun Rimorson oldan,
Sintordan, boran kiel ŝraŭbo,
Kiu nin manĝas kiel la verm' la karnon mortan,
Kiel el kverk' sin nutras raŭpo?
Tiun nepacigeblan, longan Rimorson oldan?
En kian trinkon, kian tizanon, kian vinon
Dronigi l' oldan malamikon,
Kiu en frandem' detrua similas amistinon
Kaj en la pacienc' formikon?
En kian trinkon? Kian tizanon? Kian vinon?
Ho bela sorĉistino, do diru, se vi scias,
Al ĉi anim' angor-sternita,
Simila al mortanto, kiu sub treto krias,
De ĉevalhufoj diskarnita,
Ho bela sorĉistino, do diru, se vi scias,
Al ĉi agonianto, kiun jam flaras lupo,
Sur kiun korvo ĵetas ombron,
Al ĉi soldat' rompita! ĉu li por la korp-rubo
Rezigni devas krucon, tombon;
Agonianto povra, kiun jam flaras lupo!
Ĉu eblas ilumino de ĉielo kota, nigra?
Disŝiro de l' kovraĵ' tenebra,
Pli densa ol la peĉo, sen kon' de suno migra,
Sen astroj, sen fulmad' funebra?
Ĉu eblas ilumino de ĉielo kota, nigra?
L' Espero, kiu brilas en la Drinkej-fenestro,
Bloviĝis, mortis por eterno!
Martiroj de la vojo malbona! Al ŝirma nesto
Trafi sen luno, sen lanterno!
Satan' estingis ĉion en la Drinkej-fenestro!
Sorĉistin' adorinda, vi amas la damnitajn?
Vi konas la Nepardoneblan?
Kaj la Rimorson, kiu la sagojn venenitajn
Pafas en nian koron feblan?
Sorĉistin', adorinda, vi amas la damnitajn?
La Nehelpebla mordas per dento malbenita
L' animon, povran monumenton,
Kaj ofte ĝi atakas, kiel la trup' termita,
La konstruaĵan fundamenton.
La Nehelpebla mordas per dento malbenita!

II
Mi vidis kelkafoje en ia dom' opera,
Flamanta de muzik-sonoro,
Feinon ekbruligi en la ĉiel' infera
Miraklajn fajrojn de aŭroro;
Mi vidis kelkafoje en ia dom' opera
Estaĵon, kiu estis nur lum' kaj or' kaj gazo,
Treti sur la Satan' giganta;
Sed mia kor', neniam hantata de l' ekstazo,
Estas teatro, atendanta
Vane, nur vane Estaĵon kun flugilpar' el gazo!
LXIII. BABILO
Aŭtuna ĉiel' vi estas, helroza kaj serena!
Min maro de malĝojo inundas en l'anim'
Kaj lasas, refluinte, sur mia lipo splena
La mordan rememoron de la amara ŝlim'.

— La mano vane glitas sur mia svena sino;


Vi trovos sole vundon ŝiritan, amikin':
Ĝin ŝiris ungoj, dentoj sovaĝaj de l' virino.
Ne serĉu mian koron, la bestoj voris ĝin.

La brust' estis palaco; ĝin hord' infektis, kruda;


Oni kverelas, murdas, orgias tie ĉi!
— Parfumo ĉirkaŭnaĝas ĉe via gorĝo nuda!...

Ho Belo, kruda plago de l' koroj, volas vi!


Per viaj flam-okuloj brilantaj kiel festoj
Cindrigu la ŝiraĵojn lasitajn de la bestoj!
LXIV. AŬTUNA KANTO
I
Ni dronos post nelonge en frostoj kaj tenebro;
Adiaŭ, viva brilo de ĉi somer' tro fuĝa!
Mi aŭdas jam, ke falas, kun skuoj de funebro,
Sur la pavim' de l' korto la ligno eĥe muĝa.

En min la tuta vintro eniros tuj: kolero,


Malam', horor', tremskuoj, penego truda, dura,
Kaj, kiel sun' en sia polusa frost-infero,
Jam mia koro estos nur glaci-blok' purpura.

Tremante mi aŭskultas je l' ŝtipoj defalantaj;


Pli surde ne resonas eĉ eŝafod' farata.
Mia spirit' similas al tur' sub ŝancelantaj
Frapoj de l' mur-rompilo senlace, peze bata.

Kaj ŝajnas, dum min lulas ĉi tiu monotono,


Ke oni najlas ĉerkon per martelado hasta...
Por kiu? — Ĵus someris; jen estas la aŭtuno!
La bru' mistera sonas kiel foriro lasta.

II
Mi amas ĉi okulojn longajn kun verda flamo,
Ho milda bel', sed ĉion mi trovas nun amaro;
Nenio, nek fajrujo, buduar', nek via amo
Valoras al mi sunon radian sur la maro.

Tamen, min amu; estu patrino, kor' tenera!


Patrin' eĉ al maldanka, eĉ al malbona viro;
Fratin' aŭ amatino, estu la efemera
Mildo de glore bela aŭtun' aŭ sunsubiro.

Mallonga task'! Atendas, avida estas tombo!


Ho, lasu min gustumi, kun frunt' ĉe via zono,
Bedaŭre pri la blanka kaj arda somerpompo,
La flavan, mildan brilon de la malfru-sezono!
LXV. AL UNU MADONO
EKSVOTO LAŬ LA HISPANA GUSTO
Madono kaj Estrino, sur fund' de l' amsufero
Mi volas al vi meti altaron sub la tero,
Kaj fosi en plej nigra angul' de mia koro,
For de l' dezir' monduma kaj for de l' mokhumoro,
Niĉeton emajlitan per oro kaj per bluo,
Kie kun mir' plezura leviĝos vi, Statuo.
El Versoj poluritaj, plektaĵoj el metalo,
Stelornamitaj dokte per rimoj el kristalo,
Por via kap' fariĝos grandega Krono gema,
Kaj el Ĵaluzo mia, ho vi Madon' mortema,
Mi tajlos la Mantelon, barbaran laŭ efekto,
Rigidan, kaj kun peza subŝtofo el suspekto,
Ke kiel bud' gardista ĝi fermu viajn ĉarmojn;
Surbrodos mi ne Perlojn, sed ĉiujn miajn Larmojn!
Kaj via Robo estos mia Dezir' pretenda,
Deziro trema, onda, ascenda kaj descenda,
Kiu, ĉe l' pintoj ŝveba, ĉe l' valoj ripozema,
Kovras per kis' la tuton de l' korpo roza-krema.
Mi faros el Respekto la Ŝuojn tre graciajn,
Atlasajn, servi sklave viajn piedojn diajn
Kaj teni en prizono de mola ĉirkaŭpreno,
Kiel muldil' fidela gardante pri l' enpremo.
Se mi ne povas, malgraŭ la arto diligenta,
Al vi Piedbenketon tranĉi el Lun' arĝenta,
Mi la Serpenton, kiu min ventre mordas, metu
Sub viajn kalkanumojn, ke vi frakase tretu,
Reĝin' triumfa, riĉa je savaj elaĉetoj,
Ĉi monstron, kiun nutras malamo kaj kraĉetoj.
Vi vidos miajn Pensojn, laŭ vic' kiel Kandeloj
Ĉe l' flora altar' de l' sankta Reĝino de l' Anĝeloj,
Steli plafonon bluan per fajnaj or-rebriloj,
Kaj vin rigardi ĉiam per fajraj okulmiloj.
Ĉar amas kaj admiras vin mia tuta menso,
Ĉio fariĝos Mirho, Benzoo, Ambr', Incenso,
Kaj ĉiam, ĉiam al vi, ho neĝa mont' majesta,
Ascendos en Vaporoj mia Spirit' tempesta.

Fine, por kompletigi ĉi rolon de Maria,


Kaj por la amon miksi per barbarec' furia,
Nigra volupt'! mi faros el la sep ĉefaj Pekoj,
Rimorsa torturisto, sep akrajn Trianĉilegojn,
Tre pikajn, kaj nun, kiel sensenta ĵet-ĵonglisto,
Kernon de via amo prenante por celdisko,
Mi plantos ilin ĉiujn en via Koro trema,
En via Koro ĝema, en via Kor' sangema.
LXVI. POSTTAGMEZA KANTO
Kvankam brov' malic-obskura
Vin surstampas per sigelo
Stranga, kaj ne de anĝelo,
Sorĉistin' allogokula,

Mi adoras vin, frivola!


Vin, terura kor-pasio!
Kiel pastro, kies pio
Flamas por diin' idola.

Vian krudan buklo-reton


Arbareg', dezert' balzamas;
Via kapa poz' proklamas
La enigmon kaj sekreton.

Vagas sur la korp' molkarna


La parfum' de incensilo;
Ĉarmas kiel nokt-trankvilo
Vi, ho nimf' tenebra, varma.

Aĥ! Ne eĉ plej sorĉaj trinkoj


Indas vian ampigrecon,
Kaj vi konas la kareson,
Kiu vekas la mortintojn!

Viaj mamoj enamiĝas


Al la dorso kaj ingvenoj,
Kaj ravite la kusenoj
Pro l' langvora poz' feliĉas.

Ofte, por mildigi krizon


De mistera furiozo,
Malavare, kun seriozo,
Mordon donas vi kaj kison;

Vi min ŝiras, mia bruna,


Per rideg', mokanta froste,
Kaj la koron flegas poste
Per okul' de mildo luna.

Mi sub la saten-sandalon,
Sub la piedon silko-plandan
Metas mian ĝojon grandan
Kaj genion kaj fatalon,

Kaj l'animon, nur per vi


Sanan, ho kolor' radia!
Lumo! Varm-eksplod' en mia
Frida, nigra Siberi'!
LXVII. SISINA
Imagu koketvestan Dianan kun ĉasĝuo
Disbati ĉiun vepron, tra la arbar' glitante,
Kun har' kaj brust' al vento, ebrie de l' pelbruo
Fieri, kavalirojn plej bonajn mokspitante!

Ĉu vidis vi Théroigne-on, antaŭ popol' sen ŝuo,


Fianĉinon de l' masakro, agiti ekscitante,
Flamvange, fajr-okule ludi kun sabroskuo
Sian ĉefrolon, reĝajn ŝtuparojn vizitante?

Same Sisina! Tamen, la dolĉa amazono


Havas da bon' en koro, kiom da murdbezono;
Ŝia kuraĝ', freneza de pulvo kaj tamburoj,

Antaŭ la petegantoj rezignas siajn armojn,


Kaj ŝia kor', sovaĝe ŝirata de flambruloj.
Por la induloj ĉiam havas rezerve larmojn.
LXVIII. LA KREOLA DAMO
En land' parfuma, kiun dorlotas brilo suna,
Sub arboj kupulantaj purpure kaj sub palmoj,
De kiuj sur l'okulojn pluvadas pigro zuma,
Mi konis kreolinon kun nekonataj ĉarmoj.

Efekton nobl-afektan al la feino bruna


Donas la kolo; palas la haŭt' kun molaj varmoj;
Ŝi marŝas kun la svelto de ĉasistino juna,
Trankvil-rideta, kun la okuloj sen alarmoj.

Se, mia Dam', vi venus al vera land' de gloro,


Al bord' de l' blonda Sejno aŭ de la verda Loro,
Inde pro l' bel' ornami kastelojn de praavoj,

Ekĝermus mil sonetoj en ombraj park-anguloj


Ĉe l' koro de l' poetoj, kiuj al ĉi okuloj
Grandaj sin pli submetus ol viaj nigraj sklavoj.
LXIX. TRE FORE DE TIE ĈI
Jen estas la sanktej' sekreta,
Kie knabino pimpe neta,
Trankvila kaj konstante preta,

Ventumas sin post la kurtenoj,


Kaj, kun kubuto en kusenoj,
Aŭskultas ploron de l' basenoj.

Ĉambro de Dora, delikata.


— Kantas la vent' kaj ond' por lulo,
Per ĝema kant' por lulo flata
De ĉi infan' trodorlotata.

Estas frotita kun skrupulo,


De kap' ĝis pland', la haŭto glata
Per lakt' benzoa kaj paĉulo.
— Kelk floroj svenas en angulo.
1860
LXX. MŒSTA ET ERRABUNDA
Diru, ĉu ne fortiras la koro vin, Agata,
El nigra oceano de l' urbo aĉe ŝlima,
Al ocean' alia, de briloj radiata,
Profunda, klara, blua, kiel virgec' anima?
Diru, ĉu ne fortiras la koro vin, Agata?

Nin mar', la vasta maro konsolu pri l' ĉagreno!


Kia demono dotis ĉi raŭkan kantistinon
Akompanatan de la muĝanta vent-orgeno
Per pov' sublima roli lulantan vartistinon?
Nin mar', la vasta maro konsolu pri l' ĉagreno!

Ho portu min, vagono! flugigu, vel' fregata!


For, for! Ĉi tie estas la kot' el niaj ploroj!
— Ĉu ne, la trista koro ofte al vi. Agata,
Diras: For de rimorsoj, de krimoj, de doloroj
Forportu min, vagono, flugigu, vel' fregata!

Ho paradiz' parfuma, jen, kiel vi jam foras,


Kun nura am' kaj ĝojo sub la ĉiel' lazura,
Kie ĉio amata la amon ja valoras,
Kie la koro dronas en la volupto pura!
Ho paradiz' parfuma, jen, kiel vi jam foras!

Sed verda paradizo de amoj knabnaivaj,


Pelludoj, kantoj, kisoj, bukedoj, ĝojlibero,
La vibraj violonoj post montoj moldeklivaj
Kun plenaj vinokruĉoj en boskoj dum vespero,
— Sed verda paradizo de amoj knabnaivaj,

Senkulpa paradizo kun kaŝaj idilioj,


Ĉu ne pli jam forestas ol ĉina ter' aŭ hinda?
Ĉu eblas ĝin revoki per plore plendaj krioj,
Ĉu eblas reanimi per voĉ' arĝente tinta
Senkulpan paradizon kun kaŝaj idilioj?
LXXI. LA REAPERANTO
Kiel anĝelo falv-okula,
Revene al l' alkov' obskura
Mi pasos per senbrua glito
Kun nokta ombr' al via lito.

Mi kovros vin, ho mia bruna,


Per kisoj de frideco luna
Kaj per karesoj de serpento
Rampanta sible en ter-fendo.

Kiam ekbluos lum' matena,


Jam mia lok' estos malplena
Kaj frida ĝis vespera hor'.

Kiel per mildo vir' alia,


Sur via vivo, juno via
Mi volas regi per horor'.
LXXII. SONETO DE AŬTUNO
«Amant' bizara —diras via rigard' kristala—
Nun diru do, pro kio vi trovas min merita?»
— Vi ĉarmu kaj silentu! Ĉi kor', kiu incita
Jam trovas ĉion krom la naiv' praanimala,

Sian infer-sekreton ne montros senvuala


Al vi, ho lulantino kun mano dorm-invita,
Nek siajn nigrajn runojn kun teksto flamskribita.
Ofendas min pasio, doloras sprit' batala!

Milde ni amu! Amoro en sia bud' milita


Tenebre, embuske pretas kun sia ark' fatala.
Mi konas ĉiujn ilojn de lia stok' banala:

Hororo, krim', frenezo! —Astero astr-imita!


Ĉu vi, kaj mi, ne estas aŭtuna suno pala,
Ho mia tiel blanka kaj frida Margarita?
LXXIII. LA TRISTOJ DE LA
LUNO
La Lun' ĉi nokte revas kun pli dormema pigro;
Kiel, sur siaj multaj kusenoj, belulino,
Kiu per faciltuŝa kaj distriĝema fingro,
Antaŭ ol dormi, rondojn karesas de la sino,

Sur la satena dorso de molaj nublavangoj,


Mortante, ŝi sin donas al longaj svenlangvoroj,
Kaj distras la okulojn sur la vidataj blankoj,
Ĝermantaj en lazuro kiel abundaj floroj.

Se foje sur ĉi globon, en ŝia laco splena,


El la okuloj falas sekreta larm' ĉagrena,
Prenas poeto pia, kiu ekdormi evitas,

Per la manplat' la guton de tiu larmo pala,


Sekrete irizantan kiel fragment' opala,
Kaj kaŝas en la koron, kien la sun' ne vidas.
LXXIV. LA KATOJ
Amantoj fervorkoraj, doktuloj morrigidaj
Tute egale amas en ties maturplejo
La fortajn mildajn katojn, orgojlon de l' loĝejo,
Simile frido-timajn, simile hejmo-sidajn.

Amikojn de l' scienco kaj de l' volupta ludo,


Ilin silent' altiras kaj nokthororo febra;
Erebo ilin jungus al sia ĉar' funebra,
Se ili povus klini la fieron al servuto.

Revante, ili prenas la pozojn noble molajn


De l' grandaj sfinksoj, kiuj en la dezerto, solaj,
Kuŝante ŝajnas dormi en ia sonĝ' sen limo;

El la fekunda lumbo magiaj sparkoj elas,


Kaj etaj or-parceloj, kiel subtila glimo,
Al ili la mistikajn pupilojn svage stelas.
LXXV. LA STRIGOJ
Sub taksus-ombroj vice sidas,
Kiel diaĵoj ekzotikaj,
La strigoj kun rigide pikaj
Okuloj ruĝaj. Kaj meditas.

Kaj ili sidos ĝis minuto


Melankolia, kiam puŝos
L'oblikvan sunon for, kaj kuŝos
Sur ĉio la mallum' en muto.

Saĝul' el ĉi senmov' ricevas


Instruon: en ĉi mond' li devas
Timi tumulton, movon febran;

La hom', sekvinte ebrie logon


De pasa ombro, punon nepran
Portas pro l' volo ŝanĝi lokon.
LXXVI. LA PIPO
Mi estas pipo de aŭtoro.
Videblas sur mi, je l' mieno
De kafro aŭ de abiseno:
Granda fumanto la sinjoro!

Se lin atakas la doloro,


Mi fumas, kiel la kameno
Ĉe l' manĝprepar' por la reveno
De kamparano el laboro.

Animon lian mi enlulas


Per moviĝema blua reto
Ŝvebanta el la fajr-buŝeto,

Kaj mi balzamon sorĉan rulas:


Ĝi koron ĉarmas kaj kuraca
Estas por la spirito laca.
LXXVII. LA MUZIKO
Min la muziko levas kiel la mar' multfoje!
Al pala gvid-stelo
Sub la nebul-plafono aŭ tra l' eter', vastvoje,
Min portas vent-pelo;
Kun mia brust' antaŭe kaj kun plenplenaj pulmoj
Pli ŝvelaj ol velo,
Mi tretas ondodorsojn rompatajn de vent-sturmoj,
Sub vual' de malhelo;
Mi sentas en mi vibri la tuton de l' pasioj
De ŝip' suferanta;
La bona vento, ŝtormo kaj ties konvulsioj
Min lulas sur granda
Abismo. Aŭ venthalto: de l' malesper' senpova
Spegulo senmova!
LXXVIII. LA AVERTANTO
En ĉiu homo inda je
Ĉi nomo, ĉe l' korfundo tronas
Flava serpent': se sin li admonas:
«Mi volas!» — ĝi respondas: «Ne!»

Mergu l' okulojn en la fiksajn


Virinokulojn nimfajn, niksajn:
La Dent': «Kaj via dev' surtere?»

Infanojn faru, arbojn plantu,


Marmoron skulptu, versojn fandu:
La Dent': «Ĉu vivos vi vespere?»

En ĉiu plano kaj espero


La hom' ne vivas dum moment'
Sen tiu avertanta dent'
De l' neelportebla Vipero.
1861
LXXIX. TOMBO
Se nokte, sub pezegaj nuboj,
Kristano bona kaj kompata
Elfosos post malnovaj ruboj
Tombon por via korp' flatata,

Kiam l'okulojn pezajn fermos


La ĉastaj steloj de l' etero,
La arane' la retojn sternos,
Kaj naskos tie la vipero;

Tutjare aŭdos, sen eskapo,


Vi super via damna kapo
Lamente hurli lupojn migrajn,

Vei malsatajn sorĉistinojn,


Diboĉi fiajn vir-ruinojn
Kaj komploti friponojn nigrajn.
LXXX. FANTASTA GRAVURAĴO
De ĉi fantomo stranga la tuta tualeto,
Groteske surmetita al frunto de skeleto,
Nur estas terurega diadem' de karnavalo.
Pelrajdas li, sen sprono, sen vipo, sur ĉevalo,
Apokalipsa besto, kaj, kiel li, fantomo,
Kun nazo saŭma kiel epilepsia homo.
Dronante tra la spaco sin ili antaŭenĵetas.
Kaj per riskemaj hufoj la senfinaĵon tretas.
La kavaliro tenas sabron, kiu flamadas,
Sur la amas' sennoma, kiun la besto vadas.
Li iras, kiel princo palacon inspektonta,
Laŭ la grandega, frosta tombar' senhorizonta,
Kie kuŝadas vice sub pala sun' konsterna
Gentoj de l' historio antikva kaj moderna.
LXXXI. LA ĜOJA MORTINTO
En kampa tero grasa kaj plena de helikoj
Mi volas fosi kavon, maljuna vagabondo,
Por plaĉe miajn ostojn sterni sub herbradikoj
Kaj dormi en forgeso, kiel la ŝark' en ondo.

Min naŭzas testamentoj kaj tomboj kun salikoj;


Prefere ol pri larmo petegi al la mondo,
Mi jam vivante vokus al korvoj kaj kornikoj,
Sangigi mian fian kadavron per bek-sondo.

Vermoj! Kunuloj nigraj, sen aŭdo kaj sen vido,


Jen venas nun libera mortinto kun ĝojrido;
Infanoj de la putro, ĝuantoj filozofaj,

Tra sur ruino mia rampadu do, senzorgaj,


Kaj diru, ĉu ekzistas iaj torturoj novaj
Por korpo senanima kaj morta inter mortaj!
LXXXII. LA BARELO DE
MALAMO
Malam' estas barelo de l' palaj Danaidinoj.
Virin' sovaĝa, Venĝo, per ruĝaj brakoj krudaj,
Al la obskur' malplena verŝas el grandaj tinoj
La sangon kaj la larmon de la mortintoj mutaj:

Satan' sekretajn truojn boras en ĉi ravinojn,


Kaj fluus for mil jaroj da ŝvit' kaj penoj brutaj,
Eĉ se ŝi revivigi kapablus la viktimojn
Por spili ree sangon el ties vundoj nudaj.

Malam' estas drinkulo en diboĉul-taverno,


Ĝi sentas, ke la drinko soifon novan donas,
Kiu sin multobligas kiel la hidr' el Lerno.

— Sed, dum drinkul' feliĉa venkanton sian konas,


Malamon plagas granda mizer': soifi sable,
Kaj sin neniam sterni por bona dorm' subtable.
LXXXIII. LA FENDITA
SONORILO
Estas amare-dolĉe, dum vintro-noktoj blankaj
Aŭskulti, ĉe la fajro de trema, fuma brulo,
La forajn rememorojn lante releviĝantaj
Ĉe l' son' de l' sonoriloj kantantaj tra l' nebulo.

Ho, sonoril' feliĉa kun gorĝo fortoŝvela!


Vi, spite la maljunon, kun gaje freŝa akcento
Dissendas vian krion plenan de kred' fidela,
Kiel soldat' maljuna, viglanta sub la tendo.

Fendita estas mia anim', kaj se, enuante,


Ĝi volas vivplenigi la noktan fridon kante,
Ĝi ofte eksimilas per voĉo invalida

Al raŭka kaj stertora vundito, forgesita


Sub piramid' kadavra, apud sang-laga bordo,
Kaj mortanta senmove en ega streĉ' de forto.
LXXXIV. SPLENO
Pluviozo, incitita kontraŭ la urbo tuta,
Tenebran fridon verŝas el sia urn' osceda
Al la loĝantoj palaj de la tombar' apuda,
Kaj nebulegon murdan al la kvartal' proleta.

Malkvietas mia kato planke, sen paŭz' minuta


Serĉante liton por la skabia korp' skeleta;
Tristvoĉe en tegmenta pluvdefluil' densguta
Fantom' frosttrema vagas: olda anim' poeta.

Plendas bordun', falsvoĉe la fuma ŝtipo knara


Tiktakon akompanas de la pendol' katara,
Dum en ludkartoj, kie rancas parfumoj fortaj,

Fatala heredaĵo de oldulin' hidropsa,


La danda kera bubo kaj la pikdam' belkoksa
Omene babiladas pri siaj amoj mortaj.
LXXXV. SPLENO
Pli da memoroj, ol mi, ne havus hom' miljara.

Tirkesta granda ŝranko kaŝas, kun riĉo rara


De versoj, amleteroj, procesoj kaj romancoj,
De pezaj virinbukloj volvitaj en kvitancoj,
Ja malpli da sekretoj ol mia cerbo morna,
Ĉi tiu piramido, ĉi tiu tomb' enorma,
Gardanta pli da mortoj ol ia fos' komuna.
— Tombej' mi estas, kiun evitas lumo luna,
Kie longegaj vermoj, kiel rimorsoj, hordas
Kaj ĉiam plej amatajn mortintojn miajn mordas.
Aŭ — olda buduaro, de velkaj rozoj plena,
Kie fatras' de roboj eksmodaj kuŝas, svena,
Kaj palaj Boucher-bildoj, paŝteloj senkonsolaj
L'odoron de senŝtopa flakon' enspiras, solaj.

Nenio ja pli longas, ol tagaj lam-piedaj,


Kiam, sub pezaj flokoj de neĝaj jaroj tedaj,
L'enuo, frukt' el splena indiferent', nin ĝenas
Kaj jam la proporciojn de senmortec' alprenas.
— De nun, ho materio vivanta, vi nur estas
Granito, kiu inter hororo svaga nestas,
Dormante sur la fundo de ia Sahar' nebula;
Sfinks' olda, nekonata de l' mondo senskrupula,
Sur-mape forgesita, kantanta en inspiro
Sovaĝhumora sole ĉe l' lum' de l' sunsubiro.
LXXXVI. SPLENO
Mi estas kiel reĝo de pluva land' sensuna,
Riĉa sed impotenta, kaj olda kvankam juna,
Kiu, mokante flatojn de l' ceremoniestroj,
Enuas kun la hundoj kaj la aliaj bestoj.
Nenio lin gajigas, nek falk', nek ĉas-sezono,
Nek la popol' mortanta videble de l' balkono.
De l' malsanul' kruela restas la frunt' sen distro
Ĉe la balad' groteska de l' korta amuzisto;
La lit' liliornama ŝanĝiĝas tombo kava;
La damoj, kiuj trovas ja ĉiun princon rava,
Ne povas havi tian senhontan tualeton,
Ke ĝi rideti tiklus ĉi junan vir-skeleton.
La alkemisto, lerta oron por li fabriki,
De l' element' korupta ne povis lin purigi,
Nek per sangbano, kiun de Romo ni heredas,
Kaj kies povon reĝoj en maljunaĝo kredas,
Li povis doni varmon al ĉi kadavr' inerta,
En kies vejnoj fluas la Lethe-akvo verda.
LXXXVII. SPLENO
Kiam ĉiel' malalta kiel fermplato premas
L'animon ĝeman, kiun enuoj longaj ungas,
Kiam la horizonton ĝi plene ĉirkaŭprenas,
Kaj nin, per tag' pli nigra ol nokto, ĝi inundas;

Kiam la tero ŝajnas karcer' humida, ŝima,


En kiu la Espero, simile al vesperto,
Barakte batas murojn per la flugilo tima,
Kaj al plafonoj putraj frapiĝas per la verto;

Kiam la pluvo siajn senfinajn strekojn metas,


La kradojn imitante de puno-dom' enorma,
Kaj muta, aĉa gento de araneoj retas
Fadenojn sur la fundo de nia cerbo morna,

Subite sonoriloj eksaltas furioze


Kaj la terurajn hurlojn en la ĉielon boras,
Kiel spiritoj, kiuj senhejme, senripoze
Vagadas kaj obstine lamentojn siajn ploras.

— Kaj lante, sen tamburoj kaj sen muziksonoro,


Ĉerk-ĉaroj trapasantaj animon mian hantas;
L' Esper', venkite, ploras; despote la Angoro
Sur mia kap' klinita la flagon nigran plantas.
LXXXVIII. LA FERMOPLATO
Kie ajn li iradas, sur maro aŭ sur tero,
Sub arda sud-klimato aŭ suno fride blanka,
Servanto de Jesuo, kortano de Cithero,
Tenebra almozulo aŭ Krezo orbrilanta,

Urbano aŭ kampulo, kun sid- aŭ vag-prefero,


Kaj ĉu aktiva estas la eta cerb', ĉu lanta,
La homon ĉie premas teruro de l' mistero,
Kaj li rigardas alten nur per okul' vibranta.

En alto, la Ĉielo! muro de kav' sufoka,


Plafon' iluminita por la opero moka,
Kie en sang' vadante la histrion' petolas;

Terur' por voluptulo, fid' por ermit' freneza:


Ĉiel'! fermplato nigra sur la kaldrono peza,
Kie neperceptebla, vasta Homaro bolas.
1862
LXXXIX. OBSEDO
Arbaroj, vi timigas kiel la katedraloj;
Kiel orgen' vi hurlas; en niaj damnaj koroj,
Eterne funebrantaj, stertore vibraj haloj,
Respondas eĥoj viajn De-profundis-sonorojn,

Ocean', mi vin malamas! ĉi saltojn, ĉi tumultojn


Mia spirit' retrovas en si; la rid' amara
De la venkito, plena de ĝemoj kaj insultoj,
Aŭdiĝas por mi el la enorma rido mara.

Kiel vi plaĉus, nokto! sen viaj stel-popoloj,


Kies brilado lingvon konatan elparolas!
Ĉar nudon kaj malplenon kaj nigron mi ja volas!

Sed por mi la tenebroj mem estas ekran-toloj,


Sur kiujn de l' okuloj ŝprucas por viv', po miloj,
Estaĵoj formortintaj kun intimaj pupiloj.
XC. LA ABISMO
Pascal abismon havis, kuniran en proksimo.
— Ve, ĉio ja abismo: deziro, rev', laboro,
Parol'! Sur miaj haroj sinstreĉaj de hororo
Mi ofte sentas pasi la venton de la Timo.

Alte kaj sube, ĉie, profundo sen esploro,


Silento, spac' terura, kaptilo de viktimo...
Per saĝa man' inkubon, milforman kaj sen limo,
Sur fon' de miaj noktoj desegnas la Sinjoro.

Mi timas de la dormo, kiel de granda tru',


Horora, mi ne scias kien gvidanta plu;
Mi vidas nur senfinon tra ĉiu el fenestroj;

Mia spirito, ĉiam hantata de vertiĝo,


Envias la nenion pro ties sensentiĝo.
— Ho ve, neniam fuĝi de l' Nombroj kaj de l' Estoj!
1862
XCI. LA EMO AL LA NENIO
Aminto de la luktoj, spirit' en morna muto,
L' Espero, kiu ĝis nun vin spronis por fervor',
Ne volas plu vin rajdi! Do kuŝu, sen pudor',
Ĉeval' maljuna, kiu stumblas je ĉiu kruto.

Rezignaciu, koro, dormu per dorm' de bruto.

Laca spirit' venkita, kaduka matador'!


La amo ne plu gustas, ne pli ol la disputo;
Adiaŭ, kuprosonoj, suspiroj de la fluto!
Plezuroj, ne plu tentu al trista, paŭta kor'!

Printempo adorinda jam svenas sen odor'!

Kaj min la Temp' englutas, minuto post minuto,


Kiel se korpon frostan neĝmaro kaŝas for;
El alt' la rondan globon mi gapas en torpor'
Kaj sur ĝi plu ne serĉas la ŝirmon de kajuto!

Lavango, min kunportu en via neĝoŝuto!


XCII. ALKEMIO DE LA DOLORO
Al kelkaj ŝajnas vi jubilo,
Natur'! al kelkaj, morna ombro.
Kio al unu diras: Tombo,
Al la alia: Viv' kaj Brilo!

Vi, Hermes, kiu per asisto


Sekreta ĉiam min timigas,
Pro vi similas mi al Midas,
Al la plej trista alkemisto:

Per vi mi ŝanĝas oron fero


Kaj paradizon je infero;
Tombtol' de nuboj la imagojn

Elvokas de kadavro kara,


Kaj sur la bordo ĉielmara
Mi metas grandajn sarkofagojn.
XCIII. SIMPATIA HORORO
Ĉiel' bizara, plumbtegmenta,
Kaj, kiel via sort', ruina,
Kion al la anim' sensenta
Pensigas, hom' voluptinklina?

— Mi je l' obskur', je l' svago tenta


Soifas kun avid' senfina;
Ne plorus mi, kiel lamenta
Ovido, pri l' Eden' latina.

Ĉieloj! kiel klif' kun krevoj,


Orgojlon mian vi spegulas;
Viaj funebraj nuboj rulas,

Kiel ĉerkĉaroj, miajn revojn,


Kaj sin en via lum' reflektas
L' Infero, kiu min delektas.
XCIV. TRISTA MADRIGALO
I
Ĉu gravas al mi via saĝo?
Bela estu, kaj trista! Ploroj
Aldonas ĉarmon al vizaĝo,
Kiel rivero al pejzaĝo;
Per pluvo rejuniĝas floroj.

Mi amas vin, se l' ĝojo falas


De via frunto ekvelkinta,
Se l' koro kun horor' batalas,
Kaj se paseo via vualas
La nunon per nubar' timinda.

Mi amas vin, se akvon rulas,


Sangvarman, la okulo granda,
Se, kvankam mia man' vin lulas,
Angor' tro peza en vi ululas,
Kiel stertor' de hom' mortanta.

Enspiras mi, volupto dia!


Himno profunda, ho mil ĉarmoj!
Ĉiun ĝemon de brusto via,
Kaj kredas ilumin' magia
De via kor' la perlajn larmojn.

II
Mi scias, via kor', sub ŝarĝo
De amoj ŝrumpaj kaj mucidaj,
Plu flamas, kiel forn' de forĝo,
Kaj iom kovas vi sub gorĝo
El la orgojlo de l' damnitaj.

Sed, kara, dum la rev-enhavo


Ne respegulos la Inferon,
Kaj dum vi, sub inkub' sen savo,
Ne sonĝos pri venen' kaj glavo,
Ekadorante pulvon, feron,

Pordapertante nur timtreme,


Deĉifrante ĉie omenon,
Spasmante ĉe l' hor-tinto ĝeme,
Dum vi ne sentos kisi preme
La nevenkeblan Abomenon,

Ne povos vi, reĝin' sklavina


Amanta min sub tim-sieĝo,
En la horor' de l' nokt' deprima,
Al mi eldiri, ve-anima:
«Mi vin egalas, mia Reĝo!»
1861
XCV. LA
HEAUTONTIMOROUMENOS
Al J. G. F.

Vin senkolere, kiel bruton


Buĉist', mi batos, senmalame,
Kiel Mose' la rokon! Same
Saltigos de l' palpebroj puton,

Por akvi mian kor-Saharon


Per salaj fontoj de sufero.
Deziroj, ŝvelaj de l' espero,
Eknaĝos vian larmomaron,

Kiel la ŝip' ĉe larĝveturo.


En mia kor' pli kaj pli sata
Resonos via ve' ŝatata,
Kiel marŝbata la tamburo!

Ĉu mi ne estas misakordo
En la ĉiela simfonio
Dank' al la maĉa Ironio
Kun ties skuoj, ties mordo?

Voĉ' mia estas ĉi vekrio,


Sang' mia ĉi veneno nigra!
Jen mi: spegulo omensigna,
Kie rigardas sin furio.

Mi mem: la vund', kaj tranĉilrando!


Mi mem: la vango kaj vangbato!
Mi mem: la membroj kaj la rado,
Viktimo kaj la torturanto!
Vampir', en propra kor' mi boras,
— Unu el la grandaj Forpuŝitoj,
Damnitaj por eternaj ridoj,
Kiuj rideti plu ne povas!
XCVI. LA NEKURACEBLA
I
Estaĵ', Ideo aŭ Figuro,
Falinta el la alto blua
Al Stikso plumba, kotoglua,
Fermita por ĉielokulo;

Anĝel', blindriska vojaĝanto,


Sub tent' de amo al Misforma,
Kaj kiu en inkub' enorma
Baraktas kiel la naĝanto

Luktanta, ho angor' funebra!


Kontraŭ la akvoturn' giganta,
La frenezule piruetanta,
Kantanta tra l' aer' tenebra;

Malfeliĉulo sub sorĉumo,


Kiu per palpoj vane penaj
Fuĝus el lokoj serpentplenaj,
Serĉante pri l' ŝlosil' kaj lumo;

Damnito, sen lanterno gvida,


Iranta sur eternaj ŝtupoj
Senbalustradaj al la Suboj
Odoraj je profund' humida,

Kie mukhaŭtaj monstroj ĉasas,


Kies fosfor-okuloj viglaj
Nokt-ombrojn igas eĉ pli nigraj,
Nenion krom si vidi lasas;
Ŝip', kiun la polus' katenis,
Kiel enfaligil' kristala,
Serĉante, tra kiu fatala
Markol' ĝi en ĉi bagnon venis;

— Emblemoj, kies senco klaras:


Nekuracebla sortmalsano,
Nin pensiganta, ke Satano,
Kion li faras, bone faras!

II
Duopa sol', malhela, hela,
Se l' kor' en si mem sin spegulas!
Ver-puto nigra, brila; brulas
Tremante en ĝi palo stela;

Lum-tur' infera kun flamkrono


Mokrida; torĉ' de bel' satana;
Konsol' unika, glor' titana,
— La konscienc' en la Malbono!
XCVII. LA EKZAMENO DE LA
NOKTMEZO
Noktmeze la horloĝo tinta
Demandon metas, ironian,
Kiel ni uzis tempon nian
En tiu tago ĵus pasinta:
— Hodiaŭ (dato fato-peza,
Vendred', dektria) pruvas ĉio,
Ke malgraŭ nia granda scio
Ni vivis kiel hom' hereza;

Jesuon ni blasfemis blinde,


La Dion plej nekontesteblan!
Simile paraziton tablan
De monstra Krezo, plej malinde,
Ni al la bruto plaĉi penis,
Vasale la Demonoj kultis,
Kion ni amas, ni insultis,
Ni flatis, kion abomenis;

Kiel ekzekutist' servila,


Ni malfortulon justan knutis;
L'enorman Stulton ni salutis,
La Stulton kun taŭr-frunto vila;
Al la stupida Materio
Plej pie niajn kisojn donis,
La verdan lumon, kiu kronis
La putron, benis en ebrio;

Finfine, por kapturnon febran


Dronigi funde de deliro,
Ni, pastr' orgojla de la liro,
Glora enverŝi plej funebran
Ebrion, hastis senmalsate
Manĝi kaj sensoife trinki!...
— Estingu lampon tuj por sinki
En la mallumon, forkaŝate!
1863
XCVIII. LA HORLOĜO
Horloĝ'! Fatala dio, terura, senkompata!
Per fingro ĝi minacas: «Jen tempo por memor'!
Vibrante la Doloroj en via tima kor'
Sin plantos baldaŭ kiel en disko arkpafata;

Jam la Plezur' vapora al horizonta fon'


Rifuĝas kiel silfo al postkulisa vando;
Ĉiu momento ŝtelas peceton el la frando
Al homoj konsentita por tuta viv-sezon'.

Ja trimil-sescent-foje dum horo, la Sekundo


Flustretas: Rememoru! Per insektvoĉa tint'
La Nuno jam parolas: Mi estas la Pasint'
Kaj vian vivon suĉas mia rostret' ĝis fundo.

Remember! Rememoru fuŝul'! Esto memor!


(Parolas ĉiujn lingvojn mia metala lango.)
Ĉiu minut', mortema stultulo, estas gango:
Ne pigru ĝin elmini por ĝia kaŝa or'!

Memoru, ke la Tempo, ludant' avida, prenos


Sen tromp', en ĉiu meto, la gajnon! Jen fatal'!
Memoru! Tago svenas; densiĝas nokt-vual';
L'abism' soifas ĉiam; klepsidro tuj malplenos.

Baldaŭ la hor' sonoros, kiam la di' Hazard',


La Virt' majesta, via edzin' ĝis nun virgino,
La Pento mem (ho lasta gastejo ĉe l' vojfino!)
Alkrios: Mortu, olda poltrono, troas tard'!»
PARIZAJ BILDOJ
XCIX. PEJZAĜO
Mi volas, por komponi ĉaste miajn eklogojn,
Kuŝi ĉielproksime kiel la astrologoj;
Najbar' de l' sonoriloj, aŭskulti en reva sento
Ties solenajn himnojn portatajn de la vento,
Man-ĉe-mentone vidi, el la mansard' gapante,
La stratan laborejon tumulti klaĉe, kante,
La turojn kaj fumtubojn, mastojn de l' urb-interno,
Kaj la ĉielojn grandajn, revigajn pri l' eterno.

Ho dolĉe, tra l' nebuloj, ekvidi ĉe l' ekesto


Stelojn en la lazuro, lamp-lumon en fenestro,
La fumriverojn, kiuj al la ĉiel' ascendas,
La lunon, kiu verŝe la palan sorĉon sendas.
Mi vidos la printempojn, somerojn, velksezonojn,
Kaj se la vintr' alportos la neĝajn monotonojn,
Pordojn kaj ŝutrojn ĉie forfermos mi riglante,
Por miajn fepalacojn konstrui noktviglante.
Kaj tiam mi revados pri bluaj horizontoj,
Ĝardenoj, marmorpelvoj, plorantaj saltofontoj,
Pri kisoj, pri matena-vespera bird-ario,
Pri ĉio plej infana de l' dolĉa idilio.
Ja vane la Ribelo tempestos ĉe la vitro,
Pro ĝi mi frunton mian ne levos de l' pupitro,
Ĉar estos mi droninta en la volupto fea
Elvoki la Printempon per mia volo krea,
Sorĉi el mia koro sunon, kaj en l'aeron
Fari el brulaj pensoj freŝigan atmosferon.
C. LA SUNO
Tra la suburb' maljuna, kie de l' domoj putraj
Pendas, voluptojn kaŝajn ŝirmante, latoj ŝutraj,
Se l' sun' kruela frapas per duobligitaj batoj
Sur gren' kaj sur tegmentoj, sur kampo kaj sur stratoj,
Mi vage min ekzercas en kurioza skermo,
Sur ĉiu stratangulo flarante pri rim-ĝermo,
Stumblante sur la vortoj, kiel sur ŝton' pavima,
Por iam trafi al verso delonge enanima.

Ĉi nutropatro, kiu klorozon malamegas,


La versojn sur la kampo kiel la rozojn vekas,
Kaj, forvaporigante la zorgojn al ĉielo,
Plenigas abelujojn kaj cerbojn per mielo.
La lambaston-portantojn ĝi rejunigas sorĉe
Kaj igas ilin gaji, kiel knabinoj, dolĉe;
Ordonas al rikolto kreski kaj maturiĝi
En kor' senmorta, ĉiam volanta floro-riĉi.

Se ĝi descendas, kiel poet', al stratoj urbaj,


Nobligas ĝi la sorton de l' aĵoj eĉ plej turpaj,
Kaj kiel reĝ' enpaŝas, sen bruo, sen lakeoj,
Al ĉiu de l' palacoj kaj de l' malsanulejoj.
CI. LA RUĜHARA ALMOZULINO
Ruĝhara blankulineto,
Tra l' vest' pli trua ol reto
Sin montras la sort-kruel'
Kaj via bel'.
Al mi, poeto bohema,
Ĉi juna korpo velkema,
Eĉ kun lentugoj po svarm',
Dolĉas de ĉarm'.
Vi paŝas kun pli da digno
En pezaj ŝuoj el ligno
Ol la reĝin' de romanc'
En ŝu' de danc'.
Se ne ĉifono kurtega,
Sed rob' vin vestus, kortega.
Longa trenaĵ' kun susur'
Sur via spur';
Anstataŭ ŝtrumpo truita,
Se vir' volupt-apetita
Ĉe l' gambo trafus al gard'
De orponard';
Se inter nodoj disĉifaj
Aperus al ni, lascivaj,
Mamet' radia de bril'
Kiel pupil';
Kaj se malvesti vin pigrus
Manetoj viaj, sed viglus
Virfingrojn puni per skrap'
Pro kares-rab',
Jen, perlojn, juvelŝtonetojn,
De majstro Belleau sonetojn
Oferus sklava eskort'
Por la jes-vort'!
Lakeaj poemverkantoj,
Vin celebrante per kantoj,
Gvatus pri via ŝu-par'
Sub la ŝtupar'!
Paĝioj laŭ la hazardoj,
Nobelsinjoroj, Ronsardoj
Sopirus al via nest'
Por fajna fest'!
Kalkulus vi dum l'amkrozoj
Da kisoj pli ol da rozoj,
Kaj metus jugon al nuk'
De princ' kaj duk'!
— Sed jen, almozon vi petas,
Nutraĉon vi kunskrapetas
Vojkruce, sojle de plej
Fia drinkej';
Gapas l'okuloj ĝis ŝvelo
Al deknaŭgroŝa juvelo;
Ne povas mi por trofe'
Ĝin doni, ve!
Sen or', diamanto, balzamo
Pluiru do, sen ornamo
Krom magra nud' sub kitel',
Ho mia bel'!
CII. LA CIGNO
Al Victor Hugo

I
Pri vi, ho Andromaĥe, mi pensas! Ĉi rivero,
Trista spegul', de kie estis iam brilanta
Kun majestec' senlima via vidvin-sufero,
Ĉi falsa Simoiso, de viaj larmoj granda,

Subite vekis mian memoron el la dormo,


Dum mi trapasis placon de l' nova Rajdodomo.
L'olda Parizo ne plu ekzistas (la urbformo
Ŝanĝiĝas pli rapide, ho ve, ol kor' de homo);

Mi nur spirite vidas ĉi aron da barakoj,


Ĉi fustojn, kapitelojn kun skizo de akanto,
La herbojn, grandajn blokojn, verdantajn de la flakoj,
Kaj, brilan post fenestroj, konfuzon de brokanto.

Tie, en temp' iama, staris menaĝerio;


Tie, iumatene, kiam Labor' sin vekas
Sub la ĉiel' fridblua, kaj kiam rub-gvardio
Per polva uragano l' aeron mutan strekas,

Mi vidis cignon, kiu el sia kaĝ' eskapis


Kaj, per la palmaj plandoj frotante pavim-sekon
Per siaj blankaj plumoj la raspan grundon frapis.
Ĉe kanalet' senakva la best' apertis bekon,

Kaj, en la polv' nervoze banante la flugilojn,


Diris, kun koro plena de l' bela naskolago:
«Akvo, kiam vi pluvos? Ĉu tondros vi, fulmbriloj?»
Mi vidas ĝin, mizeran, miton de stranga plago,
Al la ĉiel' kelkfoje, kiel la hom' Ovida,
Al la ĉiel' de blua, kruela ironio
Streĉi la spasman kolon kun sia kap' avida,
Kvazaŭ ĝi ĵetus plendan riproĉon kontraŭ Dio!

II
Pariz' ŝanĝiĝas! Sed ja, mia melankolio
Neniom! La skafaldoj, palacoj novaj, blokoj,
Suburboj ŝimaj, ĉio iĝas alegorio;
Miaj memoroj karaj pli pezas ol la rokoj.

Jen ankaŭ nun, ĉe Louvre, min premas bild' anima:


Mi pensas al ĉi cigno, la granda, frenezgesta
Kaj kiel ekzilitoj ridinda kaj sublima,
Dezirmordita; poste, pri via sorto besta,

Ho Andromaĥe, kiu, el brak' de l' edzo glora


Al man' de l' fiera Pirrho ĵetite de l' destino,
Apud malplena tombo sinkas, ekstaze plora,
Hektor-vidvino, ho ve, kaj Helenos-edzino!

Mi pensas pri l' negrino malgrasa de la ftizo,


Serĉante, kot-vadante, per vaga sonĝ-okulo
Mankantajn kokos-arbojn de l' Afrik-paradizo
Malantaŭ la senlima murego de l' nebulo;

Pri ĉiu hom' perdinta, kion la man' retuŝas


Neniam plu! pri tiuj nutrantaj sin per ploroj,
Kiuj Doloron, kiel lupinon bonan, suĉas!
Pri la malgrandaj orfoj velkantaj kiel floroj!

Arbare, kien reve mi fuĝis, ekzilulo,


Ekblovas kornon olda Memor' per plenaj fortoj!
Mi vidas forgesitajn ŝipanojn sur insulo,
Kaptitojn kaj venkitojn... aliajn, multajn sortojn!
CIII. LA SEP MALJUNULOJ
Al Victor Hugo

Svarmanta urbo, urbo plena de revoflugoj,


Kie fantom' embuskas taglume al pasanto!
Misteroj ĉiuloke fluadas kiel sukoj
Tra la kanaloj stretaj de tiu ĉi giganto.

Iumatene, dum en la strato triste svena


La domoj, kies alton longigis nubvaporo,
Imitis la du kajojn de riverego ŝvela,
Kaj dum, dekor' simila animon de aktoro,

Nebul' flavaĉa fluis tra l' tuta vasto spaca,


Mi streĉis miajn nervojn heroe kaj vojpluis,
Diskutadante kun la animo jam tre laca,
Tra la suburbo, kiun la ŝarĝoĉaroj skuis.

Subite maljunulo, en flavaj vestĉifonoj,


Kiuj imitis pluvan koloron de l' ĉielo,
Kaj pro kies aspekto ekpluvus almozdonoj
Sen la malic' brilanta el lia okulhelo,

Aperis. La pupiloj ŝajnis en suko gala


Trempitaj; la rigardo pli fridis ol neĝmaso;
Longhara barb', rigida kiel la glavo ŝtala,
Streĉiĝis for, simila al tiu de Judaso.

La dors' ne estis kurba, sed eĝa, ĉar la spino


Estigis kun la gambo angulon ĝuste rektan,
Kaj la baston', skizante la bildon ĝis la fino,
Donis al li l' eksteron kaj paŝon lamaspektan

De kvarpiedulo kripla aŭ de trigamba judo.


En neĝa kot' li vadis kun plaŭdo, kvazaŭ plande
Dispremus li mortintajn korpojn je ĉiu futo,
La mondon malamante pli eĉ ol ignorante.

Kaj sekvis similulo: okul', barb', dors', ĉifonoj,


Baston', ĉio identis, el sama inferĉelo;
Ĝemeloj ĉi jarcentaj, barokaj du fantomoj
Per sama paŝo marŝis al nekonata celo.

De kia fikomploto min trafis persekuto,


Aŭ kia mishazardo min tiel sorĉe ligis?
Jen nombris mi sepfoje, minuto post minuto,
L'oldulon misaŭguran, kiu sin multobligis!

Nu, tiu, kiu ridas pri mia tima spasmo,


Kaj ne ektremas frate per tremoj kor-konsternaj,
Ekpensu nur, ke malgraŭ tiom da aĝmarasmo
Tiuj sep hidaj monstroj aspektis ja eternaj!

Ĉu povus mi elporti sen mort' la okan vidon,


Sozion senkompatan, kun fata ironio,
Fenikson abomenan, patron de si kaj idon?
— Sed mi dorsturnis al ĉi infera procesio.

Incitegita kiel drinkulo vidkonfuza,


Mi rehejmiĝis, fermis la pordon terurŝvite,
Malsana, frostrigida, kun febra mens' obtuza,
De tiu misteraĵo kaj absurdec' venkite!

Vane racio mia la direktilon kaptis,


La ŝtorm' facile spitis al ĉiuj ĝiaj penoj;
L'animo dancis, dancis, senmaste, kaj baraktis,
Maljuna bark', sur maro monstra kaj sen havenoj!
CIV. LA ETAJ MALJUNULINOJ
Al Victor Hugo

I
En oldaj metropoloj, tra l' zigzagvojoj svarmaj,
Kie ĉio fariĝas ensorĉ', eĉ la hororo,
Mi pri estaĵoj strangaj, kadukaj, etaj, ĉarmaj
Spionas laŭ fatalaj kapricoj de l' humoro.

Ĉi monstroj distaŭzitaj estis iam virinoj,


Lais aŭ Epponina! Ĉi ĝibaj, trunktorditaj,
Kurbaj! Ni amu ilin! Ja restas ili animoj!
Ili sub truaj jupoj kaj sub la tukoj fridaj

Rampadas, sub la vipo de vent' kruela ĝemas,


Tremante de la tondra ruliĝ' de omnibusoj,
Kaj al la flanko kiel relikvojn ili premas
Saketon surbroditan per floroj kaj rebusoj;

Trotetas, tute same kiel marionetoj,


Kaj, kiel best' vundita, sin trenas, stumble-glitaj,
Aŭ dancas, malgraŭvole, povraj sonoriletoj,
Kiujn kruele skuas Demon'! Sed, frakasitaj,

Okulojn havas tamen pli pikajn ol boriloj,


Ekbrilajn kiel truoj kun akvo nokte ŝlima,
Kaj kun rigardo dia de knabinet-pupiloj,
Kiuj ridante miras al ĉio lumoglima

— Ĉu vidis vi, ke l' ĉerkoj de oldulinoj etas


Multfoje preskaŭ kiel de ia infan' malgranda?
En ĉi similaj kestoj la saĝa Morto metas
Simbolon de aromo stranga kaj altiranta.
Dum vidas mi, ke tia fantomo feble trema
Paŝadas en Parizo tra l' bildo formikmova,
Ja ŝajnas al mi ĉiam, ke tiu rompiĝema
Estaĵo milde marŝas al lulileto nova;

Aŭ male, mi cerbumas en lud' geometria,


Kaj ĉi taŭzitajn membrojn vidante, serĉi penas,
Kiom da fojoj devas ŝanĝi je form' varia
La ĉerkfarist' la keston, kien ĉi korpoj venas.

— Ho, ĉi okuloj! Putoj el milion' da larmoj,


Krisoloj, kie brilas frostinta fluid' metala...
Misteraj, ili havas nerezisteblajn ĉarmojn
Por homo mamnutrita de l' Malfeliĉ' fatala!

II
De la Frascati iama vestalo ludpasia;
Pastrino de Thalia, ve, kiun la entomba
Sufloro povus nomi; flirtulin' sensacia,
Kiun Tivoli ombris en ŝia floro pompa,

Min ĉiuj ebriigas; sed inter ĉi malfortaj


Troviĝas, kiuj faras el la dolor' mielon,
Kaj al Sindon', pruntinta flugilojn altenportajn,
Diras: Potenca Grifo, min portu en ĉielon!

L'unua, de l' patrujo en plagoj ekzercita,


Alia, kiun ŝarĝis la edzo per doloroj,
Alia, pro l' infano Madono tralancita,
Ĉiuj riveron povus fari el siaj ploroj!

III
Da tiaj oldulinoj, ho, kiom mi postiris!
Unu el multaj, kiam la suno, subirante,
Sangantajn vundojn ruĝajn sur la ĉielo ŝiris,
En aŭskultad' medita sidiĝis benkorande

Ĉe unu el la koncertoj, de kupro riĉsonoraj,


Per kiuj niajn parkojn la soldatar' inundas,
Kaj en la revivigaj vesperkrepuskoj oraj
Iom da heroeco al urbaj koroj pruntas.

Fiera ankoraŭ, rekta, sentanta la regulon,


Ŝi sorbis avidege el vigla kant' milita,
Kiel maljuna aglo larĝigis la okulon;
La frunt' marmora ŝajnis por laŭr' esti kreita!

IV
Jen kiaj vi vojadas, stoikaj, ne plendantaj,
Stumblante tra l' vivanta ĥaoso de l' civitoj,
Patrinoj sanga-koraj, malĉastaj vi, aŭ sanktaj,
Vi, kies nomon iam sonigis ĉie citoj.

Vin, kiuj estis ĉarmo, vin, kiuj estis gloro,


Neniu nun rekonas! Ebria brut' rikane
Per amo vin insultas por rida malhonoro;
Malica, aĉa bubo saltadas postkalkane.

Hontantaj pri l' ekzisto, vi, ombroj elŝrumpintaj,


Vin ŝtelas ĉe la muro, kurbdorsaj kaj lamkruraj,
Neniu vin salutas, ho sortoj primirindaj!
Homaj ruinoj, por la eterno jam maturaj!

Sed mi, kiu de fore al via stumbla iro


Kun milda gardo fiksas l'okulojn malkvietajn,
Jen, kvazaŭ via patro mi estus —kia miro!—
Sen via sci' gustumas plezurojn plej sekretajn:

Novic-pasiojn viajn mi vidas ĉe l' ekfloro,


Nubajn aŭ helajn, vivas viajn perditajn tagojn;
Pri ĉiuj viaj pekoj mia multobla koro
Plezuras, kaj rebrilas ĉiujn viajn virt-agojn!

Vin, mia familio! ruboj! frat-cerboj karaj!


Vespere per solena adiaŭ mi karesas!
Kie vi estos morgaŭ, ho Evaj okdekjaraj,
Sur kiuj monstra ungo de Dio preme pezas?
CV. LA BLINDULOJ
Rigardu, animo mia; jen vere horor-portaj!
Similaj al puphomoj; svage ridindaj uloj;
Teruraj, kuriozaj kiel la somnambuloj;
Lancantaj, hom' ne scias kien, per globoj mortaj.

La okulpar', el kiu fuĝis la di-fajrero,


Kvazaŭ ili rigardus al malproksim', rigidas
Al la ĉiel'; ĉe ili neniam oni vidas
La pezan kapon reve kliniĝi al la tero.

Kaj tiel ili pasas tra la senlimo nigra,


Ĉi frato de l' eterna silent'. Ho urbo vigla!
Dum ĉirkaŭ ni kun kantoj kaj ridoj kaj ululoj

Vi kruelege kuras post la plezuro tikla,


Jen! ankaŭ mi min trenas! sed, pli ol ili kripla,
Mi diras: Kion serĉas Ĉiele ĉi blinduloj?
CVI. AL PRETERPASANTINO
Ĉirkaŭ mi surdigante bruis la strat' hurlanta.
Virin' en plena nigro de la dolor' majesta
Jen pasis, alta, svelta, per unu man' pompgesta
Levante la juprandon kun balancado lanta;

Nobla kaj moviĝema, kun gambo de statuo.


Mi trinkis, nervostreĉa kiel strangul' fantasta,
El ŝia okul', ĉielo palblua, ŝtormonaska,
Gutojn de dolĉ' fascina kaj de mortiga ĝuo.

Ekbrilo... poste nokto! — Ho, bel' en fuĝa drivo,


Kies rigardo tuj min renaskis vivi febre,
Ĉu mi do vin revidos nur en eterna vivo?

Aŭ fore de ĉi tie! tarde! neniam eble!


Ĉar mi vin perdis kaj vi ne havos pri mi scion,
Ho vi, kiun mi amus, vi, kiu sciis tion!
CVII. LA SKELETO-PLUGISTO
I
En bildoj de anatomio,
Velkantaj sur ĉi polvaj kajoj,
Kie kadavre libr-arkajoj
Dormas la dormon de mumio,

Desegnoj, kie la severo


Kaj lerto de maljuna artisto,
Malgraŭ la tem' kaj ties tristo,
Parigis belon kun la vero,

Montras, por pli kompletaj citoj


De ĉi hororoj de mistero,
Ke fosas sur la kampa tero
Skeletoj kaj Senhaŭtigitoj.

II
El grundo, kiun vi, ho krudaj
Kampuloj, en sindon' funebra
Fosas kun plena streĉ' vertebra
Kaj peno de l' muskoloj nudaj,

Do kion strangan vi rikoltos,


Diru, bagnanoj elŝiritaj
El kadavrej'! Kaj ĝin vi, ŝvitaj,
En kies greno-silon portos?

Ĉu volas vi (ho ve, simbolo


Tre klara pri destin' tro bata!)
Montri, ke l' dormo promesata
Ne certas eĉ sub la tombtolo?

Ke nin eĉ la Nenio trompos,


Kaj ke mensogas eĉ la Morto,
Ke nia por-eterna sorto,
Ve! eble estos, ke ni rompos

En ia nekonata lando
La duran kaj obstinan teron,
Kaj puŝos pezan ŝpatoferon
Per nia sanga nuda plando?
CVIII. PIA ENPROFUNDIĜO
Nun saĝu, ho Doloro, vin tenu pli trankvila.
Vi volis la Vesperon; jen vidu, ĝi descendas:
La urbon atmosfero envolvas nubsimila,
Kiu al kelkaj pacon, al multaj zorgon sendas.

Dum nun de l' mortemuloj aĉa amas' multmila,


Kiun la torturisto Plezur' per vipo fendas,
Kolektas la rimorsojn en sia fest' servila,
Doloro mia, venu; jen manon mi etendas,

Ni fuĝu. Jam sin klinas la mortaj Jaroj foraj


De sur ĉiel-balkonoj en roboj karmemoraj;
Emerĝas el la akvoj la mildrideta Pento;

Sub ark' la Sun' mortanta por dormi sin forkaŝas,


Kaj kiel tomba tolo trenata en Oriento,
Ho aŭdu, kara, aŭdu, la dolĉa Nokto paŝas!
1861
CIX. LA VESPERKREPUSKO
Jen la vespero ĉarma, amiko de l' krimulo;
Kiel komplic' ĝi venas, luppaŝe; la ĉielmuro
Fermiĝas malrapide kiel alkov' giganta,
La hom' senpacienca ŝanĝiĝas best' rabanta.

Vesper', vesper' aminda, deziro kaj allogo


De ĉiu, kies brakoj asertus sen mensogo:
Hodiaŭ ni laboris! —Ja vi kvieton portas
Al la spiritoj, kiujn dolor' sovaĝa mordas,
Al sciencul' obstina, pezfrunta de medito,
Al laborist' lackurba, kiun atendas lito.

En la aer' demonoj venenaj, dormolacaj


Dume vekiĝas peze kiel vendistoj placaj,
Frapiĝas fluge al la fenestroj, ŝutrolatoj.
Je l' klar' de l' ventvipataj lanternoj, sur la stratoj
Jam la Prostitucio ekbrulas, kaj alarme,
Kiel la formikejo, malfermas pordojn, svarme;
Ĝi, embuskante ĉie, glitas sur voj' sekreta,
Kiel la malamiko inside sturmi preta;
Ĝi tiel moviĝadas en kota urb-interno,
Kiel en hom-intestoj la manĝoraba vermo.
Aŭdiĝas jam kraketoj el kuirej-fenestroj,
Blekado de teatroj, murmuro de orkestroj;
Tavernojn, kie estas kartludoj la ĉefdistroj,
Plenigas gekomplicoj: putinoj kaj trompistoj.
Ŝtelistoj, ne sciantaj ripozi kaj trankvili,
Komencos baldaŭ sian laboron, ankaŭ ili,
Kaj pordojn, kasojn milde perfortos jam por festi
Kelktagan gloran vivon kaj l'amatinojn vesti.

Animo, enpensiĝu en tia grava horo,


Kaj la orelojn fermu de ĉi muĝanta ĥoro.
Ja ĉe la malsanuloj nun la dolor' kulminas!
La Nokt' obskura ilin gorĝpremas; ili finas
Destinon sian, marŝas al la komuna tombo;
Pleniĝas hospitaloj per ĝemoj. — Granda nombro
Ne venos plu por serĉo de supo aromata
Ĉe la vespera fajro, apud anim' amata.

Plejparto eĉ, neniam konante, preterdrivis


La dolĉon de la hejmo, kaj ja neniam vivis!
CX. LA LUDO
En la foteloj velkaj, hetajroj oldaj palas
Ŝminkbrove, kun rigardo miela kaj fatala,
Pepante; de iliaj oreloj magraj falas
Ĉe kapomovoj tinto juvela kaj metala;

Ĉe l' verda drap' vizaĝoj senlipaj ekbaraktas,


Kaj senkoloraj lipoj, sendentaj buŝoj tremas;
La fingroj, kiujn spasmo de febr' infera kaptas,
La frapegantan koron, malplenan poŝon premas;

Sub la plafon' malpura, la lustroj nebulflamaj


Kaj egaj ole-lampoj ĵetas la lumon blankan
Sur la malhelan frunton de kelk poetoj famaj,
Kiuj ĉi tien venas forludi ŝviton sangan;

Jen kia nigra bildo en nokta rev' min frapis,


Disvolviĝante antaŭ l' okulo akrevida.
Mi mem en la silenta kaverno flanke gapis,
Kubut-apoge, mute kaj kun envio frida:

Enviis mi ĉi homojn pro la pasi' obstina,


Ĉi meretricojn oldajn pro l' trista ĝoj' absorba,
Kaj ĉiujn, marĉandantajn kun facilec' rutina,
Unu pri l' olda virto, dua pri l' belo korpa!

Kaj min teruris mia envi' al homoj tiaj,


Kurantaj al osceda abismo en manio,
Kaj kiuj jen preferus, de sia sang' ebriaj,
Doloron je la morto, inferon je l' nenio!
CXI. MORTODANCO
Al Ernest Christophe

Fiera, kiel vivaj, pri l' nobla korp-aspekto,


Kun gantoj, kun bukedo, kun mantuketo flagra,
Ŝi pozas kun la mola pigreco kaj neglekto
De ekstravagancmiena koketulino magra.

Ĉu iam balo vidis talion pli sveltegan?


Tro vasta robo sinkas en reĝe larĝa falo
De la abundaj faldoj sur la piedon, sekan
En kvastogarna ŝuo, bela kiel petalo.

La ruŝo, kiu ludas ĉe l' rando de l' klavikloj,


Kiel sur roko frote lasciva roj' petolas,
Pudore defendadas de l' mokaj okultikloj
Funebrajn brustlogaĵojn, kiujn ŝi kaŝi volas.

Ŝiaj okuloj plenas de vako kaj tenebroj,


Kaj supre, la kranion, sub flordekoro plaĉa,
Molritme lulas fajna kolono de vertebroj.
Ho ĉarm' de neniaĵo, freneze ornamaĉa!

Kelkaj vin eble nomos ia karikaturo,


Ĉar ili ne komprenas, amantoj karn-ebriaj,
L'ekstreman eleganton de l' homa armaturo.
Granda skelet', vi ravas plej karajn gustojn miajn!

Ĉu venas vi, montrante potencan ĉi grimacon,


Ĝeni la Vivofeston? Ĉu eĉ nun pelas pike
Deziro olda vian vivantan karapacon,
Kaj al Plezur-sabato vin puŝas mistifike?

Ĉu ĉe kandelaj flamoj, ĉe violona voĉo


Esperas vi forpeli l' inkubon mok-okulan,
Kaj volas vi, ke l' muĝaj torentoj de diboĉo
Mildigu la inferon, en via koro brulan?

Neelĉerpebla puto da stulto kaj da kulpoj!


Eterna distililo de l' praa homturmento!
Mi vidas, ke tra l' reto de viaj ripo-kurboj
Nesatigeble vagas ankoraŭ la serpento.

Verdire, mi ja timas, ke vian koketadon


Ne kronos rekompenco inda je la laboro;
Kiu el ĉi mortemaj ĝuus ĉi moketadon?
Nur fortajn ebriigas la ĉarmo de l' hororo!

Via okul-abismo, de hidaj pensoj plena,


Elspiras la vertiĝon, kaj ne sen naŭzaj sentoj
Vidos ĉi dancantaro poltrone sindetena
Vian eternan ridon sur la tridek du dentoj.

Kiu ne fermis, tamen, per sia brak' skeleton,


Kaj kiu sin ne nutris per aĵoj de l' tombkelo?
Ĉu zorgi la parfumon, la veston aŭ tualeton?
Kiu afektas naŭzon, vantas pri sia belo.

Sennaza bajadero, viringo ĉiovenka,


Diru al ĉi dancantoj, montrantaj sin ŝokitaj:
«Fajnuloj, malgraŭ pudro kaj malgraŭ arto ŝminka
Vi ja odoras morton! Skeletoj freŝmoskitaj,

Velkintaj Antinooj, glatvanga grego danda,


Kadavroj glazuritaj, blankharaj Lovelacoj,
La sving' universala de l' Mortodanco granda
Vin trenas al la fino tra nekonataj spacoj!

De fridaj Sejno-kajoj ĝis arda Gango-bordo


La homa greg' plezuras kaj saltas, ne vidante
Tra l' plafon-tru' la trumpon de la Anĝel-heroldo,
Kiel pafilon nigran, oscedi insidante.
Ĉie, sub ĉiu suno, la Mort' rigardas mire
Korptordiĝadon vian, ridinda Homa Gento,
Kaj ofte, kiel vi mem, sin parfumante mirhe,
Sarkasmon sian miksas al via malprudento!»
CXII. LA AMO DE L' MENSOGO
Vidante vin paŝadi, ho kara mia pigra,
Ĉe l' kant' de l'instrumentoj rompata de l' plafono,
Luligi harmonie, kaj porti en la migra
Rigard' profunda vian enuon tra l' salono;

Vidante ĉe l' gasfajro, farbanta ĝin kolora,


La palan frunton, logan per ĉarmo malsaneta,
Kie per vespertorĉoj ekbrulas bril' aŭrora,
L'okulojn altirantajn kiel rigard' portreta,

Mi diras: Kia belo! bizara freŝ'! Memoro


Ŝin kronas kiel peza, masiva reĝ-ornamo,
Kaj, kontuzita kiel persiko, ŝia koro
Kaj ŝia korp' maturas por saĝe sperta amo.

Ĉu aŭtun-frukt' vi estas kun gustoj plej sublimaj?


Aŭ vaz' funebra, kiu atendas pri kelk ploroj,
Parfum' reviga pri la oazoj malproksimaj,
Karesa kuseneto aŭ plena korb' da floroj?

Mi scias pri okuloj rave melankoliaj,


Sed sen sekret' valora: ujetoj sen juvelo,
Medalionoj belaj sen relikvaĵoj iaj,
Pli vakaj, pli profundaj ol vi mem, ho Ĉielo!

Sed ĉu do ne sufiĉas, ke vi per ŝajno ravas


Koron, kiu de l' vero rifuĝas kaj hororas?
Ĉu indiferenteco aŭ stulto via gravas?
Vizaĝ' aŭ mask', saluton! Pro l' bel' mi vin adoras!
CXIII
Mi ne forgesis nian dometon blanke-brilan,
Najbaran al la urbo, malgrandan sed trankvilan;
Tie olda Pomona, Venus el gipso griza,
Kaŝis la nudajn membrojn en la bosketo ftiza;
La sun' vespera, kiu en flam' torenta pompis,
Ŝajnis, tra l' vitroj, kiuj lumgarbon ĝian rompis,
En la ĉiel' scivola, okul' aperte granda,
Niajn silentajn, longajn kunmanĝojn rigardanta,
Sternante la reflektojn vaksflavajn kaj larĝverŝajn
Sur simplan tablotukon kaj sur kurtenojn serĝajn.
CXIV
Pri kiu vi ĵaluzis, la servistin' grandkora,
Jam dormas sian dormon sub tombo sendekora.
Ni devus al ŝi tamen alporti kelkajn florojn.
Mortintoj, tiuj povraj, havas grandajn dolorojn,
Kaj kiam la rompanto de l' oldaj branĉokronoj,
Oktobro, kantas triste super la tomboŝtonoj,
Ja certe ili trovas vivantojn tre sendankaj,
Ke tiuj dormas varme inter littukoj blankaj,
Dum ili, konsumataj de sonĝosvarm' obskura,
Sen ia litkunulo, sen babilad' plezura,
Oldaj skeletoj frostaj, kiujn la vermo truas,
Sentas, ke gutas neĝo sur ilin, kaj ke fluas
Centjar', sen ke amiko aŭ ano familia
La girlandstumpojn ŝanĝus sur tombokrad' ilia.

Se en vesper', dum siblas kaj kantas ŝtipo arda,


Mi vidus, ke en fotelo ŝi sidas, mildrigarda,
Se en decembra nokto blua kaj froste frida
Mi en angul' de l' ĉambro ŝin trovus kaŭre sida,
Venintan el la lito eterna, ke ŝi lule
Min, knabon grandiĝintan, kovu patrin-okule,
Kion mi povus al ŝi, al pia anim' respondi,
Vidante de l' palpebroj la larmojn larĝe fonti?
CXV. LA OFENDITA LUNO
Ho Lun', kiun adoris diskrete l' antaŭuloj,
El blua alto, kie —radia bild' serajla—
Vin sekvas astroj pimpe kiel trenaĵo fajra,
Cynthia mia olda, lamp' de l' azil-anguloj,

Ĉu vidas vi litaĉojn feliĉajn de am-bruloj,


Dormantajn geamantojn kun buŝo freŝ-emajla?
Poeton fruntoklinan sub peno versofajla?
Aŭ sub la seka herbo vipurojn en kopuloj?

Ĉu en domeno flava, per ŝtela paŝ' vi venas,


Kiel en la pratempoj; por kisi, ĝis matenas,
La ĉarmojn de Endymion, kadukajn de temp-paso?

— «Mi vidas vian panjon, fil' de povra epoko,


Klini al la spegulo ŝarĝon de jar-amaso,
Kaj bruston vin nutrintan ŝminki per artmensogo!»
1862
CXVI. NEBULOJ KAJ PLUVOJ
Vin, aŭtunfinoj, vintroj, printempoj, kiujn glutas
La kot', ho dormsezonoj! mi amas kaj salutas,
Ke l' koron kaj la cerbon vi kovras per dispolvaj
Ombroj de tombo kaj per morttukoj vaporvolvaj.

En ĉi ebeno granda, kie ventfridoj ludas,


Kaj grincon al ventflago dum longaj noktoj trudas,
L'anim', pli ol en tempo de mildoj frosto-solvaj,
Malfermos plenan larĝon de la flugiloj korvaj.

Nenio ja pli dolĉas al kor' funebrovuala,


Kiun de longe kovras prujno kaj glacieroj,
Ho vi sezonoj plumbaj, reĝoj de ĉi veteroj,

Ol la konstanta bildo de via sombro pala,


— Krom en vesper' senluna enluli, kor' ĉe koro,
Sur ia lit' hazarda la brulon de l' doloro.
CXVII. PARIZA SONĜO
Al Constantin Guys

I
De ĉi pejzaĝo de hororo,
Kian ne vidis hom-okuloj,
Eĉ nun, matene, la memoro
Min ravas fore, tra nebuloj.

La sonĝo plenas de mirakloj!


Laŭ plaĉo de kaprica cerbo,
Ekzilaj estis de l' spektakloj
La senregulaj arb' kaj herbo.

Pentrist' fiera pri l' genio,


Plezuris mi pri l' monotono
Kaj ebriiga harmonio
De ondo, de metal', de ŝtono.

Babel' de ŝtupoj, de arkadoj!


Palac' senfina, kun dekoro
De akvokonkoj, de kaskadoj
Falaj al bruna aŭ pala oro.

Kaj kataraktoj peze rulaj,


Kiel kurtenoj el kristalo,
Pendis, blindige brilnebulaj,
Sur la muregoj el metalo.

Ne arboj staris ĉe l' dormantaj


Lagoj, sed vica kolonaro,
Kie rigardis sin gigantaj
Najadoj en la akva klaro.
La akvoj sin etendis blue
Ĉe l' kaj' de verda, roza glimo,
Tra mejlomilionoj, plue,
Ĝis trans la universa limo.

Jen ercoj, kiajn hom' ne konis,


Tajdoj kirlataj de magio;
Speguloj en ebrio dronis
Pro l' reflektata lumradio.

Kaj Gangoj mute ekflamantaj,


Senzorgaj, el la firmamento,
Trezorojn al la diamantaj
Abismoj verŝis en torento.

Mi, arkitekt' de feaj mondoj,


Kondukis, laŭ arbitra plano,
Tra sub juvel-tunel' la ondojn
De katenita oceano.

Kaj ĉio brile, klare glitis,


Irizis, eĉ la nigra farbo,
La nimb' de l' akvoj eksolidis
En la kristaloj de l' lumgarbo.

Nek stel' cetere, nek eĉ spuro


De sun', eĉ kiel flankornamo,
Lumis por tiu fenaturo,
Brilanta de persona flamo!

Kaj sur mirakloj de ĉi rulo


Kaj glit' (novaĵo por konsterno!
Ĉio por vid', por aŭdo nulo!)
Kuŝis silento de eterno.

II
L'okulojn flamajn mi apertis,
Kaj en kavaĉo de l' mansardo
Ree la damnan zorgon spertis
Tra l' sino bori per ponardo;

Anoncis la horloĝ' funebre


Tagmezon per brutala bruo,
Verŝiĝis la ĉiel' tenebre
Al mond' de tristo kaj enuo.
CXVIII. LA MATENKREPUSKO
La veksignal' ekkantis sur korto de l' kazernoj
Kaj vent' matena blovis la flamon de l' lanternoj.

Jen horo, kiam sonĝoj malbonaj en dormsveno


L'adoleskulojn brunajn tordas sur litkuseno;
Kiam, okulo sanga kun trema palpebrumo,
Makulon ruĝan ĵetas sur tagon la lamp-lumo;
Kiam l'anim' sub ŝarĝo de l' peza korpoŝelo
Imitas la batalon de l' lampo kaj sunhelo.
Kiel se vent' sekigas vizaĝon, kiu larmas,
L'aero je la tremoj de l' aĵoj fuĝaj svarmas;
Lacas la viro skribi kaj la virino ami.

La domojn jam kelkloke komencis fum' ornami.


Kun buŝo malfermita, palpebro plumbe pala,
Voluptistinoj dormis per dormo animala;
Almozulinoj trenis la mamojn magrajn, fridajn,
Blovis sur sian fajron, sur fingrojn frostrigidajn.
Jen estis horo, kiam en frido kaj malriĉo
Akriĝas ĉe l' virinoj dolor' de akuŝiĝo;
Kiel plorĝemo, kiun sangŝaŭmo per sufoko
Distranĉas, fore ŝiris nebulojn kri' de koko;
La konstruaĵojn banis mar' de vaporvualoj,
Kaj la agoniantoj, funde de l' hospitaloj,
Stertorojn lastajn puŝis inter singult-eruptoj.
Revenis diboĉuloj, rompitaj de voluptoj.

L'aŭroro frostotrema, en robo roza-verda,


Alpaŝis malrapide sur Sejna ond' dezerta,
Kaj jam Pariz' malhela sin frotis ĉe l' okulo
Kaj kaptis siajn ilojn, maljuna laborulo.
LA VINO
CXIX. LA ANIMO DE L' VINO
L'anim' de l' vino kantis vespere en boteloj:
«Mi ĵetas al vi, homo, kara malfavorato,
El mia vitra ĉelo sub ruĝaj vaks-sigeloj,
Kanton plenan de lumo kaj de la am' de frato!

Mi scias, ke vi devas la flaman mont-deklivon


Rompi kun pen' kaj ŝvito sub la sunbrilo baka,
Por doni al mi animon kaj naski al mi vivon,
Sed mi ne estos al vi sendanka, nek misaga,

Ĉar sentas mi ĝojegon, kiam mi falas, sorĉa,


En gorĝon de povrulo kaduka de sortpeloj,
Kaj lia varma brusto ja estas tombo dolĉa,
Kie al mi pli plaĉas ol en la fridaj keloj.

Ĉu aŭdas vi dimanĉojn refreni per kantikoj,


Kaj la esperon flustri en mia sino tenta?
Kun la kubut' sur tablo, post kuspo de l' manikoj,
Vi diros mian gloron kaj estos memkontenta.

Per ravo mi lumigos l' okulojn de l' edzino,


Al via fil' mi donos kolorojn, form-elastojn,
Kaj estos por ĉi febla atlet' de l' vivdestino
L'oleo firmiganta muskolon de gimnastoj.

En vin mi falos, planto-devena ambrozio,


Trezora grajno seme ĵetita de l' Sinjoro,
Por ke el nia amo naskiĝu poezio,
Kiu al Dio ŝprucos kiel plej rara floro!»
CXX. LA VINO DE L'
ĈIFONISTOJ
Ofte, ĉe l' ruĝa lumo de la lanterno strata,
Kun ventbatata flamo kaj vitro turmentata,
Ĉe l' koro de suburbo, ĉi labirinto kota,
Kie la homoj svarmas en fermentaĵ' eksploda,

Ni vidas ĉifoniston: balancas li la kapon;


Stumblas; al muroj, kiel poeto, donas frapon;
Kaj ne zorgante pri la spionoj, liaj sklavoj,
Elverŝas sian koron en glorprojektaj ravoj.

Li faras ĵurojn, diktas la leĝojn plej sublimajn,


Subpremas la malicajn, relevas la viktimajn,
Sub firmamento, kiel sub baldakeno ŝirma,
Li miras pri l' brilego de sia virto firma.

Jes, tiuj homoj, ŝvite klopodaj pri vivteno,


Premataj de la aĝo, taŭzitaj de la peno,
Serĉantaj tiujn rubojn spin-flekse, lumb-kontuze,
Kiujn Pariz' enorma vomas el si konfuze,

Revenas parfumitaj de odor' de bareloj,


Kun la kompanoj, kiuj griziĝis en kvereloj,
Kies lipharoj, kiel maljuna flago, pendas.
— Standardoj, floroj, arkoj triumfaj jam etendas

Al ili la solenon de sia fe-magio!


Kaj en la surdiganta kaj luma fest-orgio
De l' sun', fanfaroj, krioj, tambur' de regimentoj,
Alportas ili gloron al amebriaj gentoj!
Tra la Homar' frivola, tiel en flu' sen-diga
Ruladas sian oron la vin', Paktol' blindiga;
Ĝi kantas siajn agojn per gorĝoj de la homoj,
Kaj, kiel veraj reĝoj, regnas per siaj donoj.

Por la enlul' de l' pigro, dronigo de l' lamento


De ĉiuj malbenitoj mortantaj en silento,
Dio, pentante, kreis la dormon, ĉi azilon;
La hom' aldonis Vinon, la sanktan suno-filon!
CXXI. LA VINO DE L'
MURDINTO
Liber'! Virino mia mortis!
Mi povas drinki ĝisebrie.
Tra l' koro tranĉis ŝi vekrie,
Se mi sen groŝ' min hejmenportis.

Neniam reĝo pli feliĉis.


Ĉiel' mirinda, pura aero!
Simila estis la somero,
Kiam mi al ŝi enamiĝis!

Soif' terura! Por forpelo


Tiom bezonus mi da vino,
Kiom la tombo de l' virino
Entenus — ja ne bagatelo,

Ĉar ŝin en puto vi retrovos:


Mi ŝin enĵetis, eĉ postpuŝis
La ŝtonojn, kiuj rande kuŝis.
— Kaj mi forgesos, se mi povos!

Je l' nom' de niaj amoĵuroj,


Kiujn dissolvos ja nenio,
Kaj por refar' de l' harmonio,
Kiel en tempo de l' plezuroj,

Nokte al kaŝa voj' boskmeza


Mi rendevui ŝin invitis.
Estaĵ' freneza, ŝi rapidis!
Pli-malpli ĉiu 'stas freneza!
Eĉ nun ŝi ĉarmis, malgraŭ ĉifo
De lacoj, malgraŭ zorgo-taŭzo.
Mi ŝin tro amis! el ĉi kaŭzo
Mi diris: «Pasu el ĉi vivo!»

Certe neniu min komprenas.


Ĉu ĉi stupidaj uloj drinkaj
Revus dum noktoj mens-estingaj,
Ke l' vin' por tomba tol' konvenas?

Ĉi hordo nevundeble fera,


Kiel maŝinoj, nur funkcias,
Nek vintre, nek somere scias,
Kio do estas amo vera,

Kun siaj nigraj sorĉedenoj,


Infer-eskorto de angoroj,
Fioloj da veneno, ploroj,
Bruo de ostoj kaj katenoj!

— Jen mi, solece kaj libere!


Mi mortebrios ĉe l' diboĉo
Ĉi-nokta, kaj sen pent-riproĉo,
Sen tim' kuŝiĝos poste tere,

Kaj dormos tie kiel hundo!


La ĉar' kun peza rad' el fero,
Kun sia ŝarĝ' el ŝton' kaj tero,
Vagon' rabia povas nun do

Frakasi kapon la kulpantan


Aŭ tranĉi al mi la talion,
Mi ĝin ja mokos kiel Dion,
Diablon aŭ la Tablon Sanktan!
CXXII. LA VINO DE L' SOLULO
La stranga okulumo de la virin' koketa,
Glitanta al ni kiel la blankaj lumosagoj,
Kiujn la lun' ondanta sendas al tremaj lagoj,
Se ĝi deziras banon por sia bel' pigreta;

En fingroj de ludanto la lasta sak' da oroj;


Volupte sonda kiso de l' magra Adelina;
Sonoro de muziko flatema, nervdeprima,
Simila al tre fora vekri' de homdoloroj,

Ĉio ĉi ne valoras, ho vi, botel' profunda,


Balzamojn penetremajn de via sin' fekunda,
Kiujn poeto pia por kor' soifa spilas.

Per vi verŝiĝas vivo, juneco kaj espero,


— Kaj la orgojlo, tiu trezoro de l' mizero,
Per kiu ni, triumfe, la Diojn eksimilas!
CXXIII. LA VINO DE L'
GEAMANTOJ
La spac' nun estas nura brilo!
Sen spron', sen brido, sen gvidilo,
Ni sur la vin', kiel en selo,
Flugu al dia fe-ĉielo!

Anĝeloj, kiujn mordas febra


Vojaĝdezir' nepacigebla,
Tra la kristal' de l' blu' aŭrora
Ni kuru post miraĝo fora!

Sur la flugil' de molŝancela


Mensklara kirlo nin lulante,
Ni, en deliro paralela,

Fratinjo, naĝos flank-ĉe-flanke,


Kaj fuĝos, sen ripoz', sen peno,
Al mia dolĉa sonĝ-edeno!
FLOROJ DE L' MALBONO
CXXIV. LA DETRUO
Senĉese la Demono ĉe mia flank' sin tordas,
Min ĉirkaŭnaĝas kiel aero nepalpebla;
Mi glutas ĝin, kaj sentas, ke ŝvelas kaj brulmordas
Kulpa dezir' eterna en mia pulmo febra.

Sciante mian grandan bel-amon, li ofte prenas


La formon de l' plej tente alloga el virinoj,
Kaj dum kun hipokritaj pretekstoj li sirenas,
La lipojn kutimigas al damnosorĉaj vinoj.

Tiel li min kondukas, for de l' rigard' de Dio,


Rompitan, spiregantan en morta apatio,
Al la profundaj, vastaj dezertoj de l' Enuo,

Kaj ĵetas al l'okuloj hororaj kaj konfuzaj,


Inter makulaj vestoj, faŭkantaj vundoj pusaj,
La tutan armilaron sang-ruĝan de l' Detruo!
CXXV. MARTIRINO
DESEGNO DE NEKONATA MAJSTRO
Inter brokataj ŝtofoj, kristalaj boteletoj,
Pentraĵoj kaj marmoroj skulptaj,
Riĉpompe faldumitaj parfumaj tualetoj,
Mebloj plej luksaj kaj voluptaj,
En ĉambr' tepida, kies aer' danĝere premas,
Kiel en vitraj planto-domoj,
Kaj kie en vitro-ĉerkoj mortantaj floroj ĝemas
La lastan spiron de aromoj,
Kadavr' senkapa kuŝas; rivere el ĝi sinkas
Al la kuseno soifega
Vivanta ruĝa sango, kiun la tolo trinkas
Kun avidec' de kampo seka.
Kiel vizioj palaj, kiujn la nokto naskas,
Okulojn katenante frostaj,
La kapo, kun la haroj, kiuj ĝin nigre kaskas,
Kaj kun juveloj multekostaj,
Ripozas, kiel floro, sur eta noktoŝranko.
Rigard' senpensa, tra nebuloj,
Eskapas lakt-kolore, kiel krepusko-blanko,
El la torditaj du okuloj.
Sur lit' la trunko nuda, en sinforges' kompleta,
Montras sen ia hont-skrupulo
La tuton de la belo fatala, bril' sekreta,
Kiun ĝi gajnis de l' naturo;
Ĉe l' gamb' la roza ŝtrumpo kun ora brod' ornama
Restis por memoraĵ' hazarda;
La kruro-zono, kiel okul' sekreta, flama,
Brilegas, diamant-rigarda.
Tiu soleco granda kun sia kuriozo,
Krome portret' langvorpremata,
Sed kun rigard', provoka eĉ pli ol ĝia pozo,
Montras pri am' tenebre fata,
Pri kulpa ĝoj', pri festoj plej strangaj de la karno,
Plenaj de kisoj de gehenoj,
Kaj kiujn misanĝeloj ĝuis en gaja svarmo
Inter la faldoj de l' kurtenoj.
Kaj tamen, oni vidas je l' magro eleganta
De l' ŝultroj kun konturo splita,
Je l' koksoj iom pintaj, je la tali' ondanta
Kiel serpento incitita,
Ke ŝi ankoraŭ junas! — Ĉu la anim', sen regoj,
La sensoj de l' enu' morditaj
Fariĝis predo por la soifaj dezir-gregoj
Erarvojantaj kaj perditaj?
Ĉu, kiun malgraŭ tiom da amo vi ne povis
Satigi, tiu venĝa viro,
Plenumon sur ĉi inerte obea karno trovis
Por la senlimo de l' deziro?
Respondu, trunk' lasciva! kaj dum vin ĉe l' rigidaj
Haroj per febra man' li levis,
Terura kapo, diru, ĉu de ĉi dentoj fridaj
L'adiaŭ-kison li ricevis?
— For de l' mokema mondo, malpura hom-amaso,
Kaj juĝistaro sciavida,
Ho vi, kreaĵo stranga, do dormu, dormu en paco,
En tomb' mistera kaj kaŝita.
L'amat' la mondon kuras; lin via form' senmorta
En sonĝoj sekvos kiel ombro;
Kaj, kiel vi, sendube, li kun konstanto forta
Restos fidela ĝis la tombo.
CXXVI. LESBOS
Patrin' de ludoj romaj kaj de voluptoj grekaj,
Lesbos, kie la kisoj, jubilaj aŭ langvoraj,
Kiel la suno varmaj, kiel granat' freŝegaj,
Estas ornam' de l' noktoj kaj de la tagoj gloraj;
— Patrin' de ludoj romaj kaj de voluptoj grekaj,

Lesbos, kie la kisoj similas al kaskadoj,


Kiuj sen tim' sin ĵetas al abismoj senfundaj
Kaj kuras, inter ĝemaj, singultaj baraktadoj
Tempestaj kaj sekretaj, ŝaŭmantaj kaj profundaj;
Lesbos, kie la kisoj similas al kaskadoj!

Lesbos, kie la Phryne-j sin inter si altiras,


Kie neniam mortis suspir' nerespondite,
En egalec' al Paphos la steloj vin admiras,
Kaj kontraŭ Sappho rajte ĵaluzus Aphrodite!
Lesbos, kie la Phryne-j sin inter si altiras,

Lesbos, patruj' de noktoj sopiraj, arde-brulaj,


Pro kiuj, ĝu' sterila! dorlotas per kareso,
Enamiĝintaj al si, knabinoj ombr-okulaj,
Ĉe la spegul' la fruktojn de sia matureco;
Lesbos, patruj' de noktoj sopiraj, arde-brulaj.

Lasu Platonon oldan brovsulki kun severo;


Akiros vi pardonon per kis-ekscesoj febraj,
Reĝin' de l' dolĉa regno, aminda, nobla tero,
Kaj per delic-rafinoj neniam elĉerpeblaj.
Lasu Platonon oldan brovsulki kun severo.

Akiros vi pardonon per martirec' fatala,


Kiu eterne mordas en koroj grandpretendaj,
Kiujn el malproksimoj allogas rid' kristala,
Nebule konjektata trans bord' de ĉieloj fremdaj!
Akiros vi pardonon per martirec' fatala!

Ho Lesbos, kiu Dio vin juĝi al si permesus,


Kaj damni vian frunton palegan de suferoj,
Se sur pesilo ora l' inundon li ne pesus
De l' larmoj, kiujn verŝis al mar' viaj riveroj?
Ho Lesbos, kiu Dio vin juĝi al si permesus?

Kion pretendas leĝoj pri justo kaj pri kulpo?


Virginoj sublim-koraj, honor' de l' Insularo,
Egale al aliaj majestas via kulto,
Kaj ridos ja la amo pri Ĉielo kaj Tartaro!
Kion pretendas leĝoj pri justo kaj pri kulpo?

Ĉar Lesbos inter ĉiuj surteraj min elektis


Kanti pri la sekreto de ĝiaj knabin-floroj,
Kaj de knabaĝ' la nigran misteron mi adeptis
De la senbridaj ridoj miksaj kun mornaj ploroj;
Ĉar Lesbos inter ĉiuj surteraj min elektis.

De tiam mi vigladas sur supro de Leŭkato,


Kiel gardist' kun certa rigardo penetrema
Spionas tage-nokte, ĉu brig', tartan', fregato
Estas en la lazuro la ombro vibre trema;
De tiam mi vigladas sur supro de Leŭkato,

Por vidi, ĉu la maro estas indulge bona,


Kaj inter ĝemoj, kiujn eĥadas roko pinta,
Reportos iunokte al Lesbos pardon-dona
La adoratan korpon de Sappho, foririnta
Ekscii, ĉu la maro estas indulge bona!

De tiu vira Sappho, poeto kaj amanto,


Pli bela ol mem Venus per sia palo morna!
— L'okulon bluan venkas la nigra, kun la rando
Tenebra, kiun strekas doloro akre dorna
De tiu vira Sappho, poeto kaj amanto!
— Pli bela ol mem Venus, staranta sur la mondo,
Verŝanta la trezorojn de la serena sino
Kaj la radian brilon de sia juna blondo
Al Ocean' maljuna, ravita pri l' filino;
Pli bela ol mem Venus, staranta sur la mondo!

— De Sappho, kiu mortis la tagon de l' blasfemo,


Kiam ŝi, insultante la inventitan riton,
La belan korpon cedis al bestavida premo
De bruta vir' orgojla, punanta la perfidon
De Sappho, kiu mortis la tagon de l' blasfemo.

De tiu temp' aŭdiĝas el Lesbos nur lamento,


Kaj malgraŭ la gloradoj de l' universo tuta,
Dum noktoj ĝi deliras per krioj de marvento,
Kiujn ĉielen ĵetas la bordo kalve kruta,
Kaj de ĉi temp' aŭdiĝas el Lesbos nur lamento!
CXXVII. DAMNITAJ VIRINOJ
DELFINA KAJ HIPPOLITA
Ĉe la langvora lumo de lampoj duonmortaj,
Sur parfum-saturitaj profundaj lit-kusenoj,
Revadas Hippolita pri la karesoj fortaj,
Kiuj de ŝia ĉasto ĵus levis la kurtenojn.

Ŝi serĉas, per okuloj konfuzaj de l' tempesto,


Pri la jam perdiĝinta naiva kor-edeno,
Kiel vojant' la kapon turnas por lasta gesto
Al bluaj horizontoj pasitaj je l' mateno.

La pigraj larmoj en la okuloj lac-malsanaj,


Stupor', mien' rompita, volupto morne sata,
Brakoj venkitaj, disaj kiel armiloj vanaj:
Ornamoj estas ĉiuj de l' belo delikata.

Trankvila kaj ĝojplena, sternita ĉe l' piedo,


Delfina per ardantaj okuloj ŝin rigardas,
Kiel rabbesto forta ĉe la kaptita predo,
Markita jam per dentoj, rigide, streĉe gardas.

Antaŭ la bel' gracila la forta bel' genuante,


Fiera, ŝi volupte sorbas ĉe ŝia flanko
La vinon de triumfo, kaj sin alklinas lante
Kvazaŭ por la rikolto de ŝia dolĉa danko.

Ŝi serĉas en l'okuloj de l' pala kaj viktima


La mutan kantilenon de la plezur-inspiro,
L'esprimon de la danko senfina kaj sublima,
Venanta el palpebroj longe kiel suspiro.
—«Ho Hippolita, kiel vi diras pri ĉi novo?
Ĉu do vi jam komprenas, ke la ofero sankta
De viaj virgaj rozoj ne perdu sin al blovo
De violentaj ventoj, ilin forvelkiganta?

Malpezas miaj kisoj kiel la efemeroj


Vespere karesantaj la grandajn lagojn purajn,
Sed tiuj de l' amanto, kiel la plugilferoj
Aŭ pezaj veturiloj, entranĉos sulkojn durajn;

Vin ili tretos kiel la peza jungo ĉara


De bovoj aŭ cevaloj kun hufoj sen pardono...
Alturnu la vizagon, fratino mia kara,
Vi, mia kor', animo, vi, mia tut' kaj duono,

Montru l' okulojn plenajn de steloj, ĉielbluoj!


Por unu via ĉarma rigardo, dia vino,
Mi la vualojn levos de pli obskuraj ĝuoj,
Kaj mi vin endormigos en lula rev' sen fino!»

Sed sian kapon junan eklevas Hippolita:


—«Ne estas mi sendanka kaj pentas pri nenio,
Delfina mia, tamen mi estas deprimita
Kaj malkvieta kiel post monstra nokt-orgio.

Mi sentas sur min fali la pezon de hororoj


Kaj rotojn da fantomoj nigraj en disa fronto,
Kiuj min volas gvidi sur ŝanceliĝaj vojoj
Fermitaj ĉiuflanke de sanga horizonto.

Ĉu nia ago estas do ia stranga krimo?


Klarigu ĉi konfuzan angoron, se vi povas:
Se min anĝel' vi nomas, ektremas mi de timo,
Kaj tamen mia buŝo al via buŝ' sin movas.

Min ne rigardu tiel, ho korfratin' amata!


Eterna mia amo, sola mia ideo,
Kiun mi ĉiam amos, eĉ se kaptilo fata
Vi estus kaj komenco de damno kaj pereo!»

Delfina siajn buklojn tragikajn skuas rule,


Kaj kvazaŭ si baraktus sur la tripied' el fero,
Ŝi, per despota voĉo, diras fatal-okule:
—«Kiu do, antaŭ l' amo, parolas pri infero?

Malben' eterna al la revanto senutila,


Kiu l' unua volis en sia stupideco,
Fosante en problemo sensolva kaj sterila,
Miksi aferojn amajn kun la honest' kaj deco!

Ja kiu en mistika akordo volas ligi


La nokton kun la tago, la ombron kun la flamo,
La laman korpon povos neniam revarmigi
Ĉe l' ruĝa suno, kiu havas la nomon amo!

Do iru se vi volas, por serĉ' de stulta fianĉo,


Oferu al krudaj kisoj la koron virge dignan;
Kaj, plena de hororo kaj sub rimorsa tranĉo,
Ĉe l' mamoj vi reportos la honton blua-stigman...

Surtere oni povas servi nur mastron solan!»


Sed la infano, ege skurĝata de doloro,
Ekkrias: —«Ve, mi sentas en mi abismon bolan
Faŭkante plilarĝiĝi; ĝi estas mia koro!

Kiel vulkan' ĝi flamas, kiel la spac' profundas!


Neniam ja satiĝos ĉi tiu monstro febra,
Kaj de la Eŭmenido, kiu ĝis sang' ĝin vundas
Per torĉo, la soifo ne estas mildigebla.

Dum nin kurtenoj niaj for de la mond' izolas,


Ĉi lac' langvora donu ripozon inter ombroj!
En via gorĝ' profunda mi neniiĝi volas,
Trovi en via sino la freŝon de la tomboj!»
—Descendu, ho descendu, plorindaj ho viktimoj,
Al la infer' eterna descendu tra malhelo!
Dronu en abismego, en kiu ĉiuj krimoj,
De vent' skurĝate, kiu ne venas el ĉielo,

Ŝaŭmbolas kirlomikse, kun bruo uragana.


Kuru, frenezaj ombroj, al via dezir-celo;
Neniam trankviliĝos via pasi' malsana,
Kaj via pun' naskiĝos el via plezurŝvelo.

Vin freŝa lum' neniam atingis en kavernoj;


Miasmoj de la febro tra ĉiu fendo mura
Filtriĝas flamiĝante simile al lanternoj,
Penetras viajn korpojn per la parfum' terura.

La sterilec' acerba de la plezur-deliro


Vin per soif' bruligas kaj vian haŭton mordas;
La furioza vento de la volupt-sopiro
La karnon, kiel flagon malnovan, klake tordas.

For de l' vivanta mondo, damnitaj kaj perditaj,


Kuregu kiel lupoj, tra la dezert-arbustoj;
Plenumu vian faton, animoj eksterbridaj,
Kaj fuĝu de l' senfino portata en la brustoj!
CXXVIII. DAMNITAJ VIRINOJ
Kiel pensema grego, sur la sablaĵ' kuŝantaj,
L'okulojn ili turnas al horizonto mara;
La piedoj sin serĉantaj, la manoj sin tuŝantaj
Havas langvorojn dolĉajn kun sopirtrem' amara.

Unuj, enamiĝintaj al longaj konfidaĵoj,


En fundon de la boskoj, al riveretoj zumaj
Iras silabi amon de timaj infanaĝoj,
Kaj skrapas verdan lignon de la arbustoj junaj;

Aliaj marŝas, kiel fratinoj, lante, grave


Sur pado de la rokoj plenplenaj de fantomoj,
Kie Sankta Antonio vidis erupti lafe
Ŝminkitajn nudajn mamojn de liaj tent-demonoj.

Estas, kiuj ĉe l' lumo de la ŝrumpintaj kenoj,


En kavoj de silenta pagana prakaverno
Alvokas vin por helpo de febre hurlaj svenoj,
Ho Bakĥo, dormiganto de l' olda pento-vermo!

Aliaj sur la gorĝo skapulariojn fiksas,


Kaj, kaŝportante vipon sub siaj vestopendoj,
En la arbar' malluma kaj nokt' soleca miksas
La ŝaŭmon de l' plezuro al larmoj de l' turmentoj.

Ho, virgaj, ho demonaj, ho monstraj, ho martiraj,


Ho vi, animoj grandaj, negantoj de l' realo,
Serĉantoj de l' senfino, piaj aŭ seksdeliraj,
Kun tiom da vekrioj, tiom da larmo-falo,

Vin, ĝis infero via sekvinte per l' animo,


Mi amas kaj kompatas, ho povraj kor-fratinoj,
Pro la doloroj mornaj, pro la soif' sen limo,
Pro l' plenaj amo-urnoj de viaj grandaj sinoj.
CXXIX. LA DU BONAJ
FRATINOJ
Diboĉ' kaj Morto estas fratina par' aminda,
Kiuj prodigas kisojn kaj riĉas de korp-sano,
Kaj kies virga sino, sub la ĉifono vinda,
Laboras ĉiam, tamen sen nasko de infano.

Al la poet' misfama, fuĝanta familiojn,


Malbone salajrata kortegan' de Satano,
Montras nur la bordeloj kaj nur la tomb-lamioj
Liton ne vizitatan de konscienc-ĉikano.

La ĉerko kaj alkovo, fekundaj je blasfemoj,


Nin alternante dotas, kiel fratinoj bonaj,
Per hororigaj ĝuoj, per dolĉoj terur-donaj.

Diboĉo, kiam vi min entombos per brakpremoj?


Ho Mort', kiam greftiĝos fine, al mirt' malpura
De via log-rivalo, via cipres' obskura?
CXXX. LA FONTO DE SANGO
Kelkfoje al mi ŝajnas, ke mia sango falas,
Kun ritma ĝemo ŝprucas, kiel fontan' gargaras.
Mi bone aŭdas ĝian glugladon kaj susuron,
Sed ĉie vane serĉas la vundo-aperturon.

Tra l' urbo, kiel kampe, kie oni batalas,


Ĝi fluas kaj insulojn el la pavimoj faras,
Kaj al ĉiu kreaĵo estingas soifbrulon,
Kaj ĉie kolorigas purpura la naturon.

Mi ofte petis vinojn insidajn por enlulo


De tiu teruraĵo boranta min sen ĉeso;
Per vin' la aŭd' pli akras, pli klaras la okulo!

Mi serĉis en la amo la dormon de forgeso;


Estas matraco pingla la am' por mia korpo,
Trinkigi ĉi knabinojn, avidajn je sang-sorbo.
CXXXI. ALEGORIO
Ŝi estas riĉornama, alloga belulino,
Kiu hararon sian trenas en sia vino,
Ungojn de l' am', venenojn de l' ludkaverno spitas;
Ĉe l' haŭt' granita ĉio stumpiĝas kaj deglitas.
Pri l' Morto ŝi ridegas, Diboĉon ŝi defias;
Ĉi monstroj kies mano skrapi kaj falĉi scias,
En la detruaj ludoj tamen kun mild' respekta
Traktis majeston duran de l' korpo firme rekta.
Jen marŝas ŝi, diino; ripozas, dam' sultana;
En la plezur' ŝi estas de kred' mahometana;
Inter la brakojn, kie plenplene ŝvelas mamoj,
Ŝi la homgenton logas per la okul' por amoj.
Ŝi kredas, bone scias, sterila virgulino
Kaj tamen ja necesa por ir' de l' mondmaŝino,
Ke l' korpa belo estas donaco plej sublima,
Per kiu tuj akiras pardonon ĉio krima.
Ignoras ŝi l' Inferon kaj la Purgatorion;
Se venos hor' eniri la Noktan Imperion,
Jen, kvazaŭ ĵusnaskito, al la vizaĝ' de l' Morto
Rigardos ŝi sen ia malamo kaj pentmordo.
CXXXII. LA BEATRICE
En kampoj cindrigitaj, dezertaj, sen herbspuro,
Dum iutage vee mi plendis al naturo,
Kaj dum sur mia koro, vagante laŭ hazardo,
Mi lante akrigadis pinton de l' pensponardo,
Mi vidis, ke descendas, en plena lum' tagmeza,
Sur mian kapon nubo funebra, ŝtormo-peza,
Portante en si gregon da fiaj inferanoj,
Similaj al kruelaj kaj scivolemaj nanoj.
Ili min rigardadis kun frido en okulo,
Kaj, kiel se pasantoj gapas pri frenezulo,
Mi aŭdis ilin ridi, inter si flustri zume,
Interŝanĝante signojn, strabante palpebrume:

—«Rigardu ni komforte tiun karikaturon,


Ĉi ombron de Hamleto, pozantan imitulon,
Kun la rigardo svaga kaj haroj en la vento.
Vidu, ĉu ne skandale, ĉi bonvivant-talento,
Ĉi tramp', ĉi senokupa histrion' provas pene
—Nur ĉar li arte scias roladi arlekene—
Altiri per la kanto de siaj kor-doloroj
La aglojn kaj la grilojn, la akvojn kaj la florojn,
Kaj eĉ al ni, verkintoj de tiaj oldaj klaĉoj,
Hurlante recitadi ĉi stratajn deklamaĉojn!»

Mi povus (mia orgojlo, pli alta ol montkronoj,


Superas la nubaron kaj kriojn de l' demonoj)
La kapon turni simple en gesto suverena,
Se mi ne vidus meze de tiu hord' obscena
—Krimo, kiu ne povis la sunon igi pala!-
Koro-reĝinon mian, kun lumo sen-egala,
Kiu kun ili mokis doloran mian krizon,
Kaj eĉ kelkfoje verŝis al ili aĉan kison.
CXXXIII. LA METAMORFOZOJ
DE LA VAMPIRO
Dum la virino bela, kun siaj fragolipoj,
Sin volve tordis kiel serpent' sur ardaj ŝtipoj,
Kaj knedis sian bruston sur la korset-risortoj,
Ŝi ĵetis al mi jenajn mosk-saturitajn vortojn:
«Humidas mia lipo; mi konas la sciencon
Dronigi en lit-fundo l' antikvan konsciencon.
Sekigas ĉiujn plorojn triumfaj miaj mamoj,
Ridigas maljunulojn per rido de infanoj.
Por viro min vidanta en ĉi nud-korpa belo
Mi estas sun' kaj luno kaj astroj kaj ĉielo!
Mi tiel doktas, kara saĝul', en art' plezura,
Dum viron mi sufokas per mia brak' terura
Aŭ cedas mian buston al mordo erotika,
—Timema kaj lasciva, rompebla kaj fortika—
Ke por mi, sur ĉi lito spasmanta de amsveno,
L'anĝeloj impotentaj damniĝus al geheno!»

Kiam medolon tutan de l' ostoj ŝi eltrinkis,


Kaj kiam mi langvore al ŝia flanko sinkis
Por doni al ŝi kison, mi vidis en konfuzo
Sole felsakon gluan, plenan de putra puso!
Tuj miajn du okulojn mi fermis hororfroste,
Kaj kiam mi al lumo apertis ilin poste,
Anstataŭ pup' potenca, kiu ĉe mia flanko
Ĵus ŝajnis sin provizi per elsuĉata sango,
Jen kuŝis jam taŭzitaj ruinoj de skeleto,
El si mem eligantaj grincon de ventflageto,
Aŭ pendoŝildo, kiun, sur la ferstanga pinto,
La frida vento skuas dum noktoj de la vintro.
CXXXIV. VOJAĜO AL CITHERO
Kor' mia, kiel birdo, flirtis en flug' jubila,
Kaj ŝvebis ĝi libere ĉirkaŭe de l' velaro;
La ŝipo ruliĝadis en la sennuba klaro,
Kiel anĝel', ebria de sun' radie brila.

Kiu do estas tiu trista insul'? Cithero,


Oni respondas, lando kantata kun glorado,
Por ĉiuj oldaj fraŭloj banala Eldorado.
Rigardu ĝin: entute, malriĉa, nigra tero.

— Insul' de l' amsekretoj, de l' festoj de la koro!


De la antikva Venus la brila lumfantomo
Jen super viaj maroj ŝvebas kiel aromo
Kaj ŝarĝas la spiritojn per amo kaj langvoro.

Bela insul' verdmirta, pompanta flor-edeno,


Kiun ĉiam respektos amantoj ĉiulandaj,
Kaj kie la suspiroj de l' koroj adorantaj
Pasas kiel incenso sur rozoj de ĝardeno

Aŭ kiel kver' kolomba, eterne senripoza!


— Cithero jam nur estis teren' el la plej magraj,
Ŝtona dezerto, kie eksplodis krioj akraj.
Tamen, min tie frapis objekto kurioza.

Tio ne estis templo sub ombraj branĉtegmentoj,


Kie pastrino juna, la amantin' de floroj,
Paŝus kun korp' ardanta de sekretaj fervoroj,
La robon malfermante al la vagantaj ventoj;

Sed preterante bordojn en tia proksimeco,


Ke l' birdoj, pro la veloj, en tim' ekflugis krie,
Ni vidis, ke tribranĉa pendingo staras tie,
Ĉielon kontrastante nigre kiel cipreso.

Sovaĝaj birdoj sidis sur sia paŝtnutraĵo,


Detruis furioze pendanton jam maturan,
Kaj ĉiu boris, kiel pioĉon, la malpuran
Bekon en ĉiujn sangajn angulojn de l' putraĵo.

L' okuloj estis truoj, kaj el la ventro vastis


L'intestoj pezaj, dise fluante laŭ femuroj.
La turmentistoj, sataj je hidaj ĉi plezuroj,
Per siaj bekofrapoj lin absolute kastris.

Sub la piedoj, grego da bestoj manĝ-enviaj


Vagadis kaj rondiris svarme, kun naz' levita;
Pli granda besto, meze, movadis sin, agita,
Kiel ekzekutisto inter helpantoj siaj.

Ho Citherano, kiun bela ĉiel' karesis,


Vi en silento blinde toleris ĉi insultojn,
Por elaĉeti viajn abomenindajn kultojn
Kaj pekojn, kiuj al vi la tombon malpermesis.

Pendant' ridinda! mia ja estas ĉi sufero!


Je l' vid' de viaj membroj, kiujn la vento skuis,
Jen ŝajne, kiel vomo, al mia buŝ' refluis
De la dolor' malnova la longa gal-rivero;

Ho karmemora mia povrulo, mi resentis,


Antaŭ vi, ĉiujn bekojn kaj la makzelojn viglajn
De l' devorantaj korvoj kaj de l' panteroj nigraj,
Kiuj en mia karno iam plezure dentis.

— Ĉielo estis ĉarma, la maro sen vent-strio;


Sed por mi ĉio sangis kaj nigris en kaduko,
Ve! Mia koro, kiel en dika mortotuko,
Estis entombigita en ĉi alegorio.
Sur via ter', ho Venus, mi trovis por emblemo
Sole pendingon, kiu svingis mian bildaĉon...
—Ho Dio! donu al mi la forton kaj kuraĝon
Rigardi mian koron kaj korpon sen vomemo!
CXXXV. AMORO KAJ LA
KRANIO
MALNOVA PAĜ-VINJETO
Kranion de l' Homaro sidas
Profane Amoro,
Sur tiu tron' senhonte ridas
En moka humoro,
Kaj gaje blovas vezik-rondojn
Por flug' tra l' aero,
Kvazaŭ por trafi al la mondoj
Je l' fund' de l' etero.
Rompebla, brila glob' sin levas
Kun granda fervoro,
L'animon elspirante, krevas
Kiel sonĝo el oro.
Mi aŭdas ĝemon de l' Kranio
Per ĉiu bobelo:
—«Neniam ĉesos ĉi manio
De lud' kaj kruelo?
Ĉar, kion blovas via vango
Per monstra elĉerpo,
Murdisto, estas mia sango
Kaj karno kaj cerbo!»
RIBELO
CXXXVI. LA MALKONFESO DE
SANKTA PETRO
Kion do faras Dio el flus' da anatemoj,
Saltanta al liaj karaj Serafoj el hom-sinoj?
Kiel tiran' satpufa de viandoj kaj de vinoj,
Ekdormas li ĉe l' dolĉa zumado de blasfemoj.

El ĝemoj de l' martiro, de ĉiu torturata,


Sendube simfonion ebriigan li ricevas,
Ĉar malgraŭ l' sango, kiun ĉi ĝuo kosti devas,
Ne estas la ĉielo ĝis nun je ili sata.

— Memoru, ho Jesuo, pri la Ĝarden' Oliva!


En via simplanimo vi preĝis sur genuoj
Al tiu, kiu supre ridis pri l' najlotruoj,
Kiujn la torturistoj boris tra l' karno viva.

Kiam vi vidis kraĉi al vi, diec' sublima,


Kanajlojn de l' gvardio kaj de la kuirfornoj,
Kaj kiam vi eksentis, ke enpikiĝas dornoj
En vian kapon, kie vivis Homar' senlima;

Kiam per pez' kruela la korp' rompita krude


Longigis viajn brakojn streĉitajn, kaj la sango
Kaj ŝvit' de l' frunto fluis al via pala vango,
Kaj antaŭ ĉiuj, kiel celdisk', vi pendis nude,

Ĉu revis vi pri tiaj belaj kaj brilaj horoj,


Kiam vi la eternan promeson teni venis,
Kaj sur azeno milda vi rajde trapromenis
Vojojn kovritajn tute per palmoj kaj per floroj,
Kiam kun koro ŝvela de bravo kaj espero
Vi la ŝakristojn fiajn per vipo prilaboris,
Kaj estis, fine, estro? Ĉu al vi do ne boris
Bedaŭro pli profunde tra l' flank' ol la lancfero?

— Certe, el tia mondo, kie neniam paris


Frate la rev' kaj ago, foriros mi sen vei;
Mi povu kapti glavon kaj per la glav' perei!
Jesuon malkonfesis Petro... Li bone faris!
CXXXVII. HABELO KAJ KAINO
I
Ras' de Habelo, manĝu, trinku;
Vin Dio alridetas plaĉe.

Ras' de Kain', en koton sinku,


Rampu, kaj mortu mizeraĉe.

Ras' de Habel', la fum-ofero


La nazon de l' Seraf' karesas!

Ras' de Kain' ĉu la sufero


De via plag' neniam ĉesas?

Ras' de Habel', al vi la bestoj


Prosperos, kaj fekundos grundo;

Ras' de Kain', en la intestoj


Hurlas malsat', ĉi fava hundo.

Ras' de Habel', varmiĝu ventro


En patriarka hejm' kvieta;

Ras' de Kain', en via antro


Frosttremas vi, ŝakal' skeleta!

Ras' de Habelo, amu, svarmu!


Eĉ via oro naskos idojn.

Ras' de Kain', korbrule larmu,


Timu la grandajn apetitojn!
Ras' de Habelo, kresku! Tenu
Festenon kiel arbar-cimoj!

Ras' de Kain' survoje trenu


La familion, sortviktimojn!

II
Ras' de Habel', fumanta humo
Per via putro pligrasiĝos!

Ras' de Kain', duonplenumo


De via tasko ne sufiĉos!

Ras' de Habel', jen hont-sigelo:


Bastono venkas vian feron!

Ras' de Kain', ek al ĉielo,


Por ĵeti Dion sur la teron!
CXXXVIII. LA LITANIO DE
SATANO
Ho vi, la pleje saĝa kaj bela el Anĝeloj,
Sort-perfidita Dio, rabita pri l' oferoj,

Kompatu, ho Satano, mizeron mian longan!

Ho Princo en ekzilo, maljuste ofendita,


Kiu, venkite, ĉiam relevas vin pli spita,

Kompatu, ho Satano, mizeron mian longan!

Vi, ĉiopova reĝo de l' aĵoj de l' subtero,


Amika kuracanto de ĉiu homsufero,

Kompatu, ho Satano, mizeron mian longan!

Vi, kiu eĉ leprulojn, pariojn sub malbeno


Instruas per la amo pri l' gusto de l' Edeno,

Kompatu, ho Satano, mizeron mian longan!

De kiu Mort', maljuna kaj forta, en uteron


Koncipis ĉarmulinon frenezan — la Esperon,

Kompatu, ho Satano, mizeron mian longan!

Dotanta proskribiton per firma, alta, muta


Rigardo damni plebon ĉe l' loko ekzekuta,

Kompatu, ho Satano, mizeron mian longan!

Vi, kiu scias, kie, sub la enviaj teroj,


La Di' ĵaluza kaŝis la ŝtonojn de juveloj,
Kompatu, ho Satano, mizeron mian longan!

Konanto klar-okula de l' fundaj arsenaloj,


Kie kaŝite dermas popolo da metaloj,

Kompatu, ho Satano, mizeron mian longan!

Vi, kies larĝa mano la profundegojn kaŝas


Al somnambulo, kiu sur tegmentrando paŝas,

Kompatu, ho Satano, mizeron mian longan!

Kiu magie molon en oldajn ostojn metas


De l' ebriul' malfrua, kiun ĉevalo tretas,

Kompatu, ho Satano, mizeron mian longan!

Vi, kiu, por konsoli malfortan suferulon,


Instruis nin kunmiksi salpetron kaj sulfuron,

Kompatu, ho Satano, mizeron mian longan!

Komplic' subtila, kiu per via stampa pezo


Markas la aĉan frunton de l' senindulga Krezo,

Kompatu, ho Satano, mizeron mian longan!

Metanta al knabinaj okuloj kaj korfundoj


La amon al ŝirvestoj kaj kulton de la vundoj,

Kompatu, ho Satano, mizeron mian longan!

Baston' de l' ekzilitoj, lantern' de l' pioniroj,


Konfesprenanto antaŭ pendumoj, ĉe konspiroj,

Kompatu, ho Satano, mizeron mian longan!

Adopta patr' al tiuj, kiujn en flam' kolera


Dio la Patro pelis el paradizo tera,
Kompatu, ho Satano, mizeron mian longan!

PREĜO
Gloron al vi kaj laŭdon, Satan', en ĉielsferoj,
Kie vi regnis iam, kaj sube, en Inferoj,
Kie vi mute revas, venkito kaj viktimo!
Faru, ke sub la Arbo de Scio ĉi animo
Ĉe vi ripozu iam, kiam sur via frunto
Ĝi, kiel nova Templo, disbranĉos en abundo!
LA MORTO
CXXXIX. LA MORTO DE L'
GEAMANTOJ
Parfumon spiros la litoj tre vastaj,
Profundos tombe la sofoj molŝvelaj,
Parados bretoj per floroj fantastaj,
Por ni naskitaj de ĉieloj pli belaj.

Vetprodigante la ardojn plej lastajn,


La koroj estos du torĉoj sorĉhelaj,
Reflektigante la lumojn dufaskajn
En la animoj: speguloj ĝemelaj.

Vesper' el rozo kaj bluo mistika...


Inter ni fulmos fajrero unika,
Suspir' longega, adiaŭ lastfoja;

Anĝel' apertos la pordoflugilojn


Kaj reanimos, fidela kaj ĝoja,
Spegulojn blindajn kaj mortajn flambrilojn.
CXL. LA MORTO DE L'
MALRIĈULOJ
Ve, estas Morto, kiu konsolas kaj vivigas;
Ĝi estas la vivcelo, la sola venk-espero,
Ĉar, kiel eliksiro, ebrion ĝi prodigas,
Kaj donas ĝi kuraĝon plu marŝi ĝis vespero;

Kiam ni tra tempesto, tra neĝ' kaj prujno iras,


Jen ĝi: la lum' vibranta ĉe l' horizonta nigro,
Jen ĝi: drinkej' legenda, kiun la Libro diras,
Dononta manĝon, trinkon, ripozon post la migro;

Anĝel' ĝi estas, kies magnetaj fingroj tenas


La dormon, per donaco de ekstazaj revoj benas,
Kaj metas molan liton por nudaj kaj malsataj;

Ĝi estas glor' de l' Dioj, kaj la grenej' mistika,


Monuj' por malriĉuloj, patrujo praunika,
Portiko apertita al Ĉieloj nekonataj.
CXLI. LA MORTO DE L'
ARTISTOJ
Ĝis kiam do burleski per sonoj klaŭn-tintilaj,
Ĉe l' streta frunt' vin kisi, trista karikaturo?
Por trafi al la celo, de mistika naturo,
Saguj'! da sagoj kiom do perdi senutilaj?

L'animon jam eluzos art-fintoj tro subtilaj,


Kaj ni detruos multe da peza armaturo,
Antaŭ ol la Kreaĵon ekvidi en maturo,
Kies dezir' infera ĝemigas nin martiraj!

Estas, kiuj neniam konis sian Idolon,


Kaj ĉi skulptistoj damnaj, portantaj honto-vundon,
Kaj al si martelantaj la bruston kaj la frunton,

Havas esperon solan, morn-strangan Kapitolon!


Ke, kiel nova suno, la Morto sin eklevos,
Kaj de ĝi la burĝonoj de l' cerbo flori krevos!
CXLII. LA FINO DE L' TAGO
Sub plumba lum', en stulta drivo
Tordiĝas, kuras kaj dancaĉas
La brua kaj senhonta Vivo.
Do, se l' volupta nokto naĝas

Silente el la horizonto,
Kaj ĉio, eĉ malsato, svenas,
Kaj ĉio dronas, eĉ la honto:
«Finfine! —la poeto ĝemas—

L'animo, kiel la vertebroj,


Ripozon arde volas lerni;
Kun sonĝoj plenaj de funebroj

Mi iras min surdorse sterni


Kaj per kurtenoj viaj fermi,
Ho refreŝigaj vi, tenebroj!»
CXLIII. LA REVO DE
SCIVOLULO
Al F.N.

Ĉu ankaŭ vin vizitas tiu doloro spica?


Ĉu oni diras ankaŭ pri vi: «Ho, hom' bizara!»
— Mortadis mi. En la ama anim' estis kaprica
Dezir' horor-miksita, malsan' neordinara,

Angoro kaj espero sen ribelad' malica.


Ju pli la sablo falis en la horloĝ' fatala,
Des pli l' turmento iĝis raspanta kaj delica;
Kaj mia kor' ŝiriĝis de l' mondo familiara.

Mi, kiel se infano avidas la spektaklon,


Malamis la kurtenon kiel plezur-obstaklon...
Kaj fine, jen aperis la ver' en frida nudo:

Mi mortis sen surprizo kaj super mi descendis


L' aŭror' terura. —Kio? Ĉu tio do la tuto?
Jam la kurten' leviĝis, kaj mi nur plu atendis.
CXLIV. LA VOJAĜO
Al Maxime Du Camp

I
Por knab', kiun revigas la mapoj, bild-albumoj,
La mondo, kiel lia malsat', estas giganta.
Ho, kiel vaste granda la mondo ĉe lamp-lumoj!
Ĉe l' rememoroj, kiel la mond' estas malgranda!

Ekiras ni iun tagon kun cerbo flame brula;


La kor' de spitoj plenas kaj de dezir' amara.
Kaj iras ni obee laŭ ondoritmo rula
Luli senfinon nian sur la fineco mara.

La unujn la malnobla patrujo fuĝi spronis,


Aliaj fuĝas sian hontindan nask-sekreton,
Aŭ stelserĉantoj, kiuj en in-okuloj dronis,
Fuĝas tiranan Circen, ŝian parfuman reton.

Por ne ŝanĝiĝi besto, ili sin ebriigas


Per spaco kaj per lumo kaj per ĉieloj flamaj;
Ilin la suno bakas, glacio morde pikas,
Kaj lante forviŝadas spurojn de l' kisoj amaj.

Sed veraj vojaĝantoj ĉi estas, kiuj iras


Por iri, akceptante sian fatalon ĝue;
Ilia kor' malpeza kiel balon' facilas,
Ili, sen scii kial, eterne diras: Plue!

Dezir' ilia havas formon de nub-figuroj,


Kaj ili revas, kiel rekruto pri l' kanono,
Pri ŝanĝaj, nekonataj, voluptaj aventuroj,
Kiujn la hom-spirito ne konas eĉ per nomo.
II
Terure, ni imitas laŭ danco kaj laŭ salto
La turbon, la globeton; nin la Scivolo, urĝe,
Eĉ en la dorm' turmentas kaj rulas plu sen halto,
Kiel Anĝel' kolera, batanta sunojn skurĝe.

Ho stranga fato, kies fincelo ne kapteblas,


Nenie ekzistanta, serĉeblas ajn-angule!
Pro kiu l' Homo, kies esper' senlace febras,
Por trovi la ripozon kuregas frenezule!

L'anim' estas trimasto, serĉanta Ikarion;


«Malfermu la okulojn!»—- ferdeke sonas voko;
De l' topo oni aŭdas freneze ardan krion:
«Ho, Amo... Glor'... Feliĉo!» Inferon! Rifa roko!

Ĉiu insulo, kiun la gvat-ŝipan' signalas,


Ja ŝajnas Eldorado kaj promesita lando.
La Fantazio, kiu jubile bakĥanalas,
Ĉe l' matenbril' ĝin trovas nur nuda ŝera rando.

Ho povra amant' de landoj ĥimeraj, de ekzotikoj!


Ĉu ĉeni lin en holdo? Ĉu ĵeti al fundo mara?
Ho ĉi marist' ebria, trovant' de Amerikoj,
Kies miraĝo igas l'abismon pli amara!

Same, la olda trampo, dum en la kot' li vagas,


Naz-en-aere revas pri paradizo brila;
Lia okul' sorĉita Kapuon ekimagas,
Kie kandel' lumetas en kabanaĉ' argila.

III
Mirindaj vojaĝantoj! Kiaj rakontoj noblaj
Legiĝas en l'okuloj profundaj kiel maroj!
Montru la trezorujon de l' spertoj multmiloblaj,
El astroj kaj eteroj la mirajn juvelarojn!

Ni volas kunvojaĝi sen velo kaj vaporo!


Por peli for l' enuon de niaj prizon-muroj,
Pentru sur la spiritojn streĉitajn kiel tolo
Memorojn inter kadroj el horizontlazuroj!

Diru, kion vi vidis?

IV
«Nu, vidis ni riverojn
Kaj stelojn, vidis ankaŭ sablaĵojn sub siroko;
Kaj, malgraŭ multaj plagoj, embuskaj vivdanĝeroj,
Ja ofte ni enuis, samkiel en ĉi loko.

La gloro de la suno sur mar' violkolora,


La gloro de la urboj en la krepuska suno
Ardigis nian koron per la sopir' dolora:
Plonĝi al la ĉielo de mild-alloga lumo.

Pejzaĝoj plej grandiozaj kaj plej riĉegaj urboj


Neniam havis tiajn allogojn mister-mirajn,
Kiajn kaprice formas hazardo per la nuboj,
Kaj ĉiam la deziro nin faris plu sopiraj!

— La ĝuo la deziron nur igas pli fortika.


Maljuna arb', Deziro, vin sterkas la volupto;
Dum igas ĝi la ŝelon pli dura kaj pli dika,
La branĉoj pli sin streĉas al sun' por fajra nupto!

Ho, kien do vi kreskos, arbeg' pli tempospita


Ol la cipreso? —Tamen, ni kun zorgem' fervora
Kolektis kelkajn skizojn por via album' avida,
Ho fratoj, kiuj trovas, ke belas ĉio fora!
Plurfoje ni salutis idolojn rostrohavajn,
Kaj tronojn lume brilajn, kun juvelaj fajreroj;
Palacojn fee pompajn, kies ornamoj ravaj
Rev' ruiniga estus por viaj bankieroj;

Kostumojn, kiujn sorbas l'okul' ebriigate;


Virinojn, kies dentojn kaj ungojn pentras farboj;
Ĵonglistojn saĝajn, kiujn serpent' karesas flate».

V
Kaj plu, kaj plu ankoraŭ?

VI
«Ho, infanecaj cerboj!
Por ke ni ne forgesu pri la plej ĉefa aĵo:
Ni vidis, sen ĝin serĉi, en la plej plena rego,
Tra l' tuta long' de l' fata ŝtupar', je ĉiu paŝo,
Spektaklon enuigan de la senmorta peko.

Jen ino: sklav' malnobla, orgojla kaj stupida,


Sennaŭze sin amanta, senride memadora;
Jen vir': tirano kruda, lasciva, monavida,
Kaj sklavo de l' sklavino, flu' en kanal' fetora;

Ekzekutist' ĝuanta; martir', kiu ĝemspiras;


Festeno, kiun spicas parfume sango-gutoj;
Despoto, kies nervojn venen' de l' povo ŝiras;
Popol' enamiĝanta al bestigantaj knutoj;

Ni vidis religiojn, al nia propra rito


Similajn, grimp-ataki ĉielon; kaj sanktulojn,
Kiel la molkorpulo voluptas en plumlito,
Serĉadi en har-zono kaj najloj sensplezurojn;
Homaron vante klaĉan, ebrian de l' genio,
Kiu de frenezumoj nun, kiel ĉiam, plenas,
Voki al Di' en sia furioza agonio:
'Ho mia similulo, Majstro, mi vin malbenas!'

Kaj malpli stultajn, bravajn amantojn de l' Ebrio,


Fuĝe de l' granda grego barita de la Sorto,
Rifuĝi en la sinon senliman de l' opio!
Jen pri la tuta globo l' eterna tagraporto».

VII
Amara scio, kiun el la vojaĝ' ni gajnas!
Ĉi tiu mondo eta, kun monotona fluo,
Hieraŭ, nun kaj morgaŭ portreto nia ŝajnas:
Horor-oazo en la dezerto de l' enuo!

Ĉi iri? Resti? Restu, se havas vi radikon;


For, se vi devas! L'unu kurege, dua kaŭre
Provas nur trompi mornan, viglantan malamikon,
La Tempon. Estas, kiuj, kurantaj ĉiam-daŭre

Kiel la Jud' vaganta aŭ apostoloj piaj,


Kontentas per nenio, nek ŝipo nek vagono,
Por fuĝi la skermiston malnoblan; kaj aliaj,
Kiuj ĝin scias murdi sen ir' el la nask-domo.

Se fine ĝi nin tretos per plando al kranio,


Esperos ni kaj krios: Antaŭen, sen prokrasto!
Kaj same, kiel foje ni velis al Ĉinio,
Kun haroj en la vento, okuloj al la vasto,

Ni enŝipiĝos naĝi sur Ocean' Tenebra,


Kun la jubila koro de vojaĝanto juna.
Aŭskultu! Sonas voĉoj kun ĉarma son' funebra,
Kantante: «Ho, ĉi tien, kiuj el la parfuma
Lotoso volas manĝi! Jen la rikolto sorĉa
De l' miraj fruktoj, kiujn malsatas via sino.
Venu vin ebriigi per gusto strange dolĉa
De l' tagmatur' al kiu neniam venos fino!»

Rekonas ni l' fantomon per ton' familiara;


Niaj Piladoj tie brakstreĉas amrigarde.
«Por korfreŝigi, naĝu al via Elektra kara!»
Diras ŝi, kies krurojn ni kisis iam arde.

VIII
Mort', kapitan' maljuna! Jen estas temp' de migro!
Ĉi lando tedas, Morto! La ankron! Ŝvelu velo!
Kaj kvankam kovras maron kaj ĉielon inka nigro,
La kor', vi scias, plenas de radianta belo!

Verŝu venenon vian por nin fortigi brave!


Ĉi fajro havas tian cerbo-bruligan povon,
Ke volas ni en abismon —Infer' aŭ Ĉiel', negrave!—
Ĝis fund' de l' Nekonata plonĝi por trovi novon!

FINO
LA DEFALAĴOJ
AVIZO DE L' ELDONANTO
Ĉi tiu kolekto estas kunmetita el poeziaĵoj plejparte kondamnitaj
aŭ ankoraŭ neeldonitaj, kiujn Sro Charles Baudelaire ne opiniis
lokindaj en la definitiva eldono de La Floroj de l' Malbono.

Tio ĉi klarigas ĝian titolon.

Sro Charles Baudelaire senrezerve donacis ĉi tiujn poemojn al


amiko, kiu juĝas oportuna publikigi ilin, ĉar li flatas al si, ke li ilin
ŝatas, kaj ĉar li havas aĝon, en kiu oni ankoraŭ amas dividi siajn
sentojn kun amikoj, al kiuj oni pruntedonas siajn virtojn.

La aŭtoro estos avizita pri ĉi tiu publikigo samtempe kiel la ducent


sesdek probablaj legontoj, kiuj proksimume prezentas —por lia
bonvola eldonanto- la literaturan publikon en Francujo, de kiam la
bestoj definitive uzurpis la parolon super la homoj.
I. SUBIRO DE LA ROMANTIKA
SUNO
Kiel la suno belas, se freŝe ĉe l' sinlevo
Kiel eksplodo al ni ĝi matenkisojn ŝutas!
— Feliĉa homo estas, kiu kun am' salutas
Ĝin ĉe subiro ĝia, glorega pli ol revo!

Memoras mi!,.. Mi vidis, ke floro, sulko, fonto


Svenas de varmo, kiel la kor' batanta febre...
— Ni kuru, jam malfrue... pli haste do, ni eble
Oblikvan radieton kaptos ĉe l' horizonto!

Sed vane mi postpelas la rifuĝantan Dion;


La nevenkebla Nokto establas l'imperion,
Nigra, humida, morna, plena de frost-atakoj;

Odor' de l' tombo ŝvebe naĝas tra l' mallumaĵo,


Kaj ĉe la marĉ' tretiĝas sub mia tima paŝo
Neatenditaj bufoj kaj malvarmaj limakoj.
KONDAMNITAJ PECOJ

TIRITAJ EL

LA FLOROJ DE L' MALBONO


II. LESBOS
III. DAMNITAJ VIRINOJ
DELFINA KAJ HIPPOLITA

IV . LETHE

V. AL ŜI, KIU ESTAS TRO GAJA


VI. LA JUVELOJ

VII. LA METAMORFOZOJ DE LA VAMPIRO


GALANTAĴOJ
VIII. LA FONTANO
Fermu, aminjo lac-miena!
L'okulojn belajn, restu plu
Senmove en la poz' molplena,
Kie surprizis vin la ĝu'.
Babilas en la kort' senĉese
Tage kaj nokte la fontan',
L'ekstazon nutras ĝi karese,
En kiun mergis min la am'.

La garb' ŝutanta strebe


Mil florojn for,
Kiujn ornamas Febe
Per multkolor',
Refalas pluve, ŝvebe,
En larĝa plor'.

Animo via, ardigita


De fulm' bruliga de l' plezur',
Same atakas, flug-agita,
Ravitan vaston de l' lazur'.
Poste refalas ĝi, sen vivo,
En trista tajdo de langvor',
Kiu descendas sur deklivo
Sekreta ĝis en mia kor'.

La garb' ŝutanta strebe


Mil florojn for,
Kiujn ornamas Febe
Per multkolor',
Refalas pluve, ŝvebe,
En larĝa plor'.
Vi, kiun nokto sorĉas ĉarma,
En via sin', al dolĉa sven'
Min lulas la eterne larma
Suspir' de l' akvoj de l' basen'!
Lun', bena nokto, ŝaŭm' susura,
Tremantaj arboj, vent-balzam',
Via melankolio pura
Estas spegul' de mia am'.

La garb' ŝutanta strebe


Mil florojn for,
Kiujn ornamas Febe
Per multkolor',
Refalas pluve, ŝvebe,
En larĝa plor'.
IX. LA OKULOJ DE BERTHE
Vi povas ja mokspiti okulojn plej glorfamajn,
Okuloj de eta mia, filtrantaj bonan sorĉon
Kaj mi ne scias kian noktece dolĉan dolĉon!
Ho verŝu sur min, belaj, la ĉarmojn mallumflamajn!

Infanokuloj grandaj, arkanoj adorataj,


Similas vi al grotoj sekretaj kaj magiaj,
Kie, sub la amaso de ombroj letargiaj,
Nebule fosforeskas trezoroj nekonataj!

L'okuloj de eta mia profundas nigre, vaste,


Kiel vi, Nokt' senlima, kaj kiel vi, stelriĉas!
En fajr' ilia pensoj de Am' kaj Kred' miksiĝas
Kaj vibras sur la fundo, volupte aŭ tre ĉaste.
X. HIMNO
Al la tre kara, la tre bela,
Al hela lum' de mia koro,
Idol' senmorta, korp' anĝela,
Saluton en senmorta gloro!

Ŝi, kiel sala blov' aera


En mia viv' sin disvastigas;
Al la anim' soif-sufera
La guston de l' etern' prodigas.

Freŝa saket' en niĉo lita,


Ĝin pleniganta per parfumo,
Incensileto forgesita,
Fumanta kaŝe en mallumo,

Kiel, ho am' nekoruptebla,


Esprimi vin laŭ inda deco?
Grajno de mosko, nevidebla
Sur fund' de mia eterneco!

Al la tre kara, la tre bela,


Al ĝoj' kaj san' de mia koro,
Idol' senmorta, korp' anĝela,
Saluton en senmorta gloro!
XI. LA PROMESOJ DE VIZAĜO
Ho pala bel', mi amas ĉe vi la brovodensojn,
El kiuj fluas for tenebroj;
L'okuloj, kvankam nigraj, inspiras al mi pensojn,
Kie ne temas pri funebroj.
L'okuloj, en akordo kun la harar' nigranta,
Kun la buklar' elaste dika,
Langvore al mi diras: «Se volas vi, ho granda
Amanto de la Muz' plastika
Sekvi, kiun ni en vi ekscitis, la esperon
Kaj ĉiujn gustojn de preferoj,
Vi povos ja konstati nian malfalsan veron
De l' umbilik' ĝis pugo-sferoj;
Sur belaj pezaj mamoj vi trovos en la centro
Medalojn du el pura bronzo,
Kaj sub la polurita kaj velurmola ventro,
Bistra kiel la haŭt' de bonzo,
Riĉegan lanon, kiu estas fratina peco
De la harar' gigant-mezura,
Kaj kiu, pompa, krispa, egalas laŭ denseco
Vin, Nokt' sen steloj, Nokt' obskura!»
XII. LA MONSTRO
AU

LA PARANIMFO DE FUNEBRA NIMFO

I
Veuillot tre certe, mia kara,
Ne nomus vin virin-burĝono;
Lud', bona manĝo, am' vulgara
Bolas en vi, olda kaldrono!
Vi ne tre freŝas, mia kara,

Princino mia olda! Tamen


La karavanoj konfuzitaj
Poluris vin; vi brilas same,
Kiel la aĵoj eluzitaj,
Sed kiuj min altiras tamen.

Kaj por mi ja ne monotonas


La verd' de viaj kvardek jaroj;
Ĉi fruktoj, ho Aŭtun', pli bonas
Ol banalaj Printemp-floraroj!
Ne, vi neniam monotonas!

Havas via skelet' delicojn


Kun tute specialaj ravoj;
Mi trovas strangajn piprajn spicojn
En viaj du salujaj kavoj:
Havas via skelet' delicojn!

Moku amantojn la ridindajn


De la kukurbo kaj melono!
Superas ĉi klavikloj pintaj
Tiujn de reĝo Salomono!
Kompatas mi tiujn ridindajn!

La haroj, kiel blua kasko,


La amazonan frunton vualas,
Frunton sen multa penso-nasko
Aŭ honto-ruĝ', kaj retrofalas
Kiel hartuf' de blua kasko.

L' okuloj estas kiel koto,


Sur kiu ia lumo vibras;
Inter vangfloroj (el ŝmink-poto)
Inferajn fulmojn ili kribras!
L' okuloj nigras kiel koto!

Per la lascivo kaj orgojlo


La lip' amara nin provokas;
Ĉi lipo! ĉi Edena sojlo,
Kiu altiras nin kaj ŝokas—
Kia lascivo kaj orgojlo!

La gambo, la muskola, seka


Scias surgrimpi al vulkanoj,
Kaj malgraŭ neĝ', groŝmanko ega,
Plej arde danci per kankanoj;
La gamb' estas muskola, seka.

La haŭt' bruliga kaj sen dolĉo,


Kiel la haŭto de l' ĝendarmoj,
Ne konas ŝviton pli, ol torĉo
De la okuloj konas larmojn.
(Tamen, ne estas ĝi sen dolĉo!)

II
Vi iras rekte al Diablo!
Volonte mi laŭ via gvido
Kunirus, sed ne per agrablo
Min frapus via trorapido.
Do iru, sola, al Diablo!

Min la poplit', la pulm', la reno


Ne lasas kulti plu omaĝe
Tiun Sinjoron, laŭ konveno.
«Ve, estas vere tre domaĝe!»
Suspiras la poplit', la reno.

Kia sufero, ne ekskursi


Kun vi por la sabata graco,
Ne aŭdi lin sulfuron furzi,
Kiam vi kisas lin ĉe l' kaco!
Kia sufero, ne ekskursi!

Vere, afliktas min diable:


Peti, ke vi min forpermesu,
Ne servi por vi kandelabre,
Torĉ' de infer'! Mem, kara, pesu:
Aflikti devas min diable,

Ĉar jam delonge mi vin amas—


Logike! Serĉi volis ja mi
Malbonon, kiu plej misfamas,
Kaj nur perfektan monstron ami:
Nu, olda monstro, mi vin amas!
XIII FRANCISCÆ MEÆ LAUDES
VERSOJ VERKITAJ POR ERUDICIA KAJ PIA MODISTINO

Novis te cantabo chordis,


O novelletum quod ludis
In solitudine cordis.

Esto sertis implicata,


O femina delicata,
Per quam solvuntur peccata!

Sicut beneficum Lethe,


Hauriam oscula de te,
Quæ imbuta es magnete.

Quum vitiorum tempestas


Turbabat omnes semitas,
Apparuisti, Deitas,

Velut stella salutaris


In naufragiis amaris.
Suspendam cor tuis aris!

Piscina plena virtutis,


Fons æternæ juventutis,
Labris vocem redde mutis!

Quod erat spurcum, cremasti;


Quod rudius, exæquasti;
Quod debile, confirmasti!

In fame mea taberna,


In nocte mea lucerna,
Recte me semper guberna.
Adde nunc vires viribus,
Dulce balneum suavibus
Unguentatum odoribus!

Meos circa lumbos mica,


O castitatis lorica,
Aqua tincta seraphica;

Patera gemmis corusca,


Panis salsus, mollis esca,
Divinum vinum, Francisca!
XIV
La amatin' ne estas fama grandmondanino:
Ŝi pruntas sian brilon nur el mia animo;
Sensenta al rigardoj de l' moka mond', la floro
De ŝia bel' nur floras en mia trista koro.

Ŝi vendis la animon por hav' de ŝu' kaj lino,


Sed Dio min priridus, se mi, ĉe l' kulpulino,
Predikus hipokrite, simie dignon rolus,
Mi, kiu l' pensojn vendas, aŭtoro esti volus.

Multe pli grava peko, ke portas ŝi perukon.


La belaj nigraj haroj fuĝis la blankan nukon;
Sed tio ne malhelpas al kisoj ame febraj
Pluvi al ŝia frunto, pli kalva ol ĉe l' lepraj.

Ŝi strabas, kaj ĉi stranga rigardo, sub malhelo


De l' nigraj okulharoj pli longaj ol ĉe anĝelo,
Estas tia, ke ĉiuj okuloj damno-donaj
Por mi ja ne valoras ĉi judajn kaj blu-zonajn.

De ŝi, nur dudekjara, la brust', jam plata maso,


Pendanta ĉiuflanke; kiel la kalabaso,
Min tamen ĉiunokte tronas al ŝia korpo,
Kiel la novnaskiton, por mordo kaj por sorbo;

Kaj kvankam ofte groŝon ne povas ŝi akiri,


Por sian karnon froti kaj sian ŝultron ŝmiri,
Mi lekas ŝin silente kaj kun pli da fervoro,
Ol fajra Magdalena piedojn de l' Sinjoro.

Ŝi, la kreaĵo povra, senspira de amĝuo,


La bruston havas plena de raŭka singultbruo;
Divenas mi per sonoj de ŝia spir' brutala,
Ke ŝi jam ofte mordis el pano hospitala.

L' okuloj malkvietaj, en la vesper' kruela,


Okulojn kredas vidi en la alkov' malhela,
Ĉar, al la kor' lasinte ĉiujn venantajn homojn,
Tre timas ŝi sen lumo kaj kredas je fantomoj.

Kaj tial, pli da funtoj foruzas ŝi el sebo,


Ol sciencul' ĉe libroj en taga-nokta strebo,
Kaj malpli la malsaton kaj la turmentojn fortajn
Ŝi timas, ol aperon de la amantoj mortaj.

Se iam vi ŝin vidos en vest' bizar-ornama


Sin ŝteli ĉe angulo de strato malbonfama,
Okul- kaj kap-malleve, kiel kolombo vunda,
Kalkanon nudan treni en kanalet' ŝlimfunda,

Sinjoroj, ne surkraĉu per obscenaĵo drasta


La troŝminkitajn vangojn de l' povrulin' malĉasta,
Kiun la di' Malsato iun vesperon, vintre,
Devigis subĉiele ekkuŝi, juplevinte.

Ĉar estas mia ĉio tiu knabin' bohema,


Juvelo, perlo, riĉo, reĝino diadema,
Kiu ĉe l' venka sino min lule endormigis,
Kaj mian koron en la du manoj revarmigis.
XIV
Kiam okuloj viaj langvoras de volupto,
Okuloj nigraj, flamaj, de panterin' amora,
En via karno suka kaj varma kaj sapora
Per dent' mi boras kisojn furiozajn de am-lukto.

Min kaptas la mistera, sombra seksard-erupto,


De kiu ekzaltiĝis iam Hellas langvora,
Dum vidis ĝi, trifoje feliĉa tero glora,
La Homojn kun la Dioj miksiĝi en sankta nupto.

Poste, ĉe l' brula brusto, ian idolon vivan


Mi kredas teni ferme, teruran, sangsoifan,
Al kiu dolĉaj estas la agoni-suspiroj;

Kaj mi trasentas, meze de spasmoj frenezigaj,


Sovaĝajn ebriiĝojn de l' oldaj Hind-fakiroj
Kaj la ekstazojn vastajn de l' Brahmoj fanatikaj.
1843
EPIGRAFOJ
XVI. VERSOJ POR LA
PORTRETO DE HONORÉ
DAUMIER
Kies portret' estas ĉi tiu,
Kaj kies fajna art' lernigi
Nin povas pri ni mem ekridi,
Estas saĝul', leganto, sciu!

Mokant' el satirista speco;


Sed ke li tiel pentri povas
La Mison, kaj kiom ĝi kovas,
Pruvas pri lia korbeleco.

Ne tiel ja Mefisto ridas


Aŭ Melmoth, kun grimac-efekto,
Sub torĉ' bruliga de Alekto,
Dum ni de frosto ekrigidas.

De l' gajo — rid' ilia estas,


Ve! nur karikatur' dolora:
La lia, brila, larĝa, kora,
Bonecon lian manifestas!
XVII. LOLA DE VALENCJA
SURSKRIBO POR LA PENTRAĴO DE ÉDOUARD MANET

Inter la ĉie tiom svarmanta virin-belo,


Komprenas mi, amikoj, ke la dezir' hezitas;
Sed — Lola de Valencja! la koron ŝi ekscitas
Per ĉarm' surpriza, roza kaj nigra, de juvelo.
XVIII. PRI LA TASSO EN
PRIZONO
PENTRAĴO DE EUGÈNE DELACROIX

Malsana kaj ĉifona, en ĉelo, la poeto,


Rulante manuskripton sub konvulsia piedo,
Mezuras per rigardo flama de teruriĝo
La anim-dronigantan ŝtuparon de l' vertiĝo.

L'ebriaj ridoj, kiuj plenigas la karceron,


La menson logas en la Absurdon kaj Ĥimeron;
La Dubo lin ĉirkaŭas; kaj la ridinda Timo,
La hida kaj multforma, rondiras en proksimo.

Tiu geni', fermita en ŝima kav' malvarma,


Ĉi krioj, ĉi grimacoj, ĉi fantomaro svarma,
Amase kirliĝanta malantaŭ la orelo,

Revanto, kiun vekas horor' de lia ĉelo:


Jen kio, mister-sonĝa Animo, vin emblemas,
Vin, kiun la kvarmura Realo sufokpremas!
XXI. AL THÉODORE DE
BANVILLE
La harojn de l' Diino ekkaptis vi abrupte
Kun tia pugnoforto, ke ŝajnis vi, fiera,
Per via bela flegmo, per la sinten' supera,
Apaĉa bub' venkinta la amatinon lukte.

L'okuloj klaraj plenas de frumatura brulo;


Ostente pompas via orgojl' de arkitekto
Per konstruaĵoj, kies aŭdaco kaj perfekto
Vidigas, kia estos la pov' de l' maturulo.

Poeto, nia sango tra ĉiuj poroj fluas;


Ĉu la centaŭran robon, kiu al korp' sin gluas
Kaj ŝanĝas ĉiujn vejnojn funebre je torentoj,

Trifoje oni eble en la salivo brogis


De tiuj venĝoportaj monstraj venenserpentoj,
Kiuj Herkulo eta en la lulil' sufokis?
1842
DIVERSAĴOJ
XX. LA VOĈO
Lulilo mia staris ĉe bret' biblioteka,
Babelo sombra, kie romanoj, historio,
Scienco, fabloj, cindro latina, polvo greka
Miksiĝis. Mi ne altis ja pli ol infolio.

Du voĉoj en mi vokis. L'unu, insida, glua,


Diris: «La Tero estas dolĉega kuk' por frando;
Mi povas (tio estus neesprimeble ĝua!)
Estigi apetiton de tute sama grando».

L'alia: «Venu, venu, ho sonĝo-vagabondo,


Transen de ĉio ebla, transen de l' kon' de homo!»
Kaj kantis tiu voĉo kiel la vent' sur ondo,
Vaginte kiu scias de kie, voĉfantomo,

Tiel karesa, tamen timiga por l'oreloj.


Mi kriis: «Kara voĉo! ho jes!» De tiuj horoj
Datiĝas, kion eblas, ve! nomi miaj peloj
Kaj plagoj kaj fatalo. Malantaŭ la dekoroj

De la ekzist' senlima, plejnigre de l' abismo,


Mi vidas klardistinge mirigajn mondgigantojn,
Kaj mi, viktim' ekstaza de ĉi sorĉvida prismo,
Trenas serpentojn, kiuj mordadas miajn plandojn.

Min ja de tiu tempo, kiel profetojn, ĉarmas


Por milda am' la sabla dezert' kaj vasto mara:
Kaj mi en funebroj ridas kaj en la festoj larmas,
Kaj trovas dolĉan guston en vino plej amara;

De tiam por mensogoj mi prenas faktojn pravajn,


Kaj falas en vojkavojn dum gap' al la lazuro.
Sed min la Voĉ' konsolas: «Gardu la revojn ravajn;
Saĝulo malpli belajn havas, ol frenezulo!»
XXI. LA NEATENDITO
Harpago, maldormante ĉe l' patro agonia,
Diras en rev', vidante blankiĝi liajn lipojn:
«Ni havas, al mi ŝajnas, en subtegmento nia,
Por lia ĉerk' sufiĉajn ŝtipojn».
«Mi 'stas bonkora —kveras Celimena sub ŝminko—
Kaj kompreneble, Dio min kreis por ornamo».
Kor' ŝia! ĝin, krustiĝan kiel fumita ŝinko,
Rekuiros la eterna flamo!
Fummensa ĵurnalisto, kredanta sin torĉhelo,
Diras al povraj, kiujn li en mallumon mergas:
«Kie la Rektiganto, kreanto de la Belo,
Kiun vi per incens' aspergas?»
Mi, pli ol ĉiuj, konas certan voluptemulon,
Tag-nokte oscedantan kun plendo kaj ĝemploro,
Kaj ripetantan pigre, senpove; «Virt-regulon
Mi sekvos tuj, post unu horo!»
Horloĝ' mallaŭte diras: «Plenas via maturo,
Damnito! Vana estis avert' al karn' infekta.
La homo blindas, surdas, rompeblas kiel muro,
Kiun ronĝadas dent' insekta»!
Poste aperas Iu, kiun ĉiuj kontestis,
Kaj diras arogmoke: «Mi kredas, ĝis ekscesoj
El mia ciborio vi komuniojn festis
Jam en la gajaj Nigraj Mesoj!
Vi ĉiuj faris templon por mi en via koro;
Vi en sekreto kisis sordidan pugon mian!
Rekonu nun Satanon ĉe l' venka ridsonoro,
Kiel la mond', enorman, fian!
Falsistoj surprizitaj, vi havis opinion,
Ke oni povas moki pri l' mastro, kaj lin trompi,
Ke estas orde gajni duoble la premion:
Ĉielen iri, riĉe pompi?
Ĉasaĵo devas pagi al la ĉasist' persista,
Rigide embuskanta, ĝis lia pred' alvenos.
Vin ĉiujn do, kunuloj de mia ĝojo trista,
Mi nun tra l' denso kun mi trenos.
Mi trenos vin tra l' denso da tero kaj da roko,
Tra via cindr-amaso konfuze aglomera,
Al, kiel mi, grandega palac' el sola bloko,
Kiu ne estas ŝton' tenera;
Ĉar el tutmonda Peko mi faris ĝin masone,
Enteni mian gloron, orgojlon kaj amaron!»
— Dume, en universa plejsupro, triumfsone
Anĝelo blovas la fanfaron
Por koroj, kiuj diras: «Benatu, ho Sinjoro,
Ĉi via vipo! Patro, benatu la turmento!
Ludil' en viaj manoj ne estas la hom-koro,
Senfina en vi la Prudento!»
Kaj de delico tia la trumpetsono riĉas
En tiuj festvesperoj de la ĉiel-rikolto,
Ke ĝi en ties korojn kiel ekstaz' filtriĝas,
Kiujn prilaŭdas ĉi heroldo!
XXII. LA ŜULDO
Por pagi ŝuldon de la vivo,
Du tofajn kampojn hom' ricevas,
Kiujn per mens-fosil' li devas
Rompi kaj turni por kultivo;

Por havo de l' plej eta rozo,


Por la eltrud' de spikoj kelkaj,
Li per la ŝvit' de l' vangoj velkaj
Ĝin akvi devas sen ripozo.

La Art', la Am' ĉi kampoj estas.


— Por ke l' juĝist' estu favora,
Kiam sin la justec' rigora
Ĉe l' tag' terura manifestas,

Ja plenu garboj kaj buŝeloj


Per pezaj spikoj kaj per floroj,
Kiuj per formoj kaj koloroj
Gajnos voĉdonon de l' Anĝeloj.
XXIII. AL MALABARANINO
Pied' kaj mano fajnas; per larĝ' de kokso via
Plej belan blankulinon vi povus igi envia;
Tra l' dolĉa korp' rigardo pentrista plaĉe migras;
La grandaj silk-okuloj, pli ol la karno, nigras.

En varma, blua lando, kie vin kreis Dio,


Servi per pip' la mastron estas via metio,
Kaj verŝi akvon freŝan, parfumon al boteloj,
De lia lit' la kulojn forigi per ĉaspeloj,
Kaj, dum mateno igas ekkanti la platanojn,
Bazare ananasojn aĉeti kaj bananojn.
Tut-tage vi vagadas laŭ plaĉ' per nudaj plandoj,
Zumante melodion de nekonataj kantoj;
Kaj, se l' vesper' descendas en la mantel' skarlata,
Vi dolĉe ekripozas sur la kuŝejo mata,
Kie la sonĝoj flirtas plenplene de kolibroj,
Kaj, kiel vi, gracie florante kun ĝojvibroj.

Kial, infan' feliĉa, vi volus iri al tero


De l' Francoj, tro homplena, falĉata de sufero,
Konfidi vian vivon al brakoj de maristoj,
Adiaŭdiri al la amataj tamariskoj?
Ja, nur duonkovrite per la muslina vesto,
Frostotremante tie de prujno, neĝtempesto,
Kiel la pigrojn dolĉajn, liberajn vi priĝemus,
Se, dum korset' brutala la flankojn al vi premus,
Vi devus gajni manĝon en koto kaj malvarmo
Kaj vendi la parfumon de via stranga ĉarmo,
Serĉante rev-okule, en nebuloj fetoraj,
Fantomojn dise svagajn de l' kokosarboj foraj!
XXIV
Al Sainte-Beuve

Ĉiuj senbarbaj tiam, sur benkoj el frakseno


Pli glataj kaj rebrilaj ol ringoj de kateno,
Kiujn tagtage haŭto de homoj frotis daŭre,
Ni triste trenis nian enuon, kurbe, kaŭre
Sub la ĉiel' kvadrata de l' soloj, kie buboj
Dek jarojn trinkas lakton acerban de la studoj.
En tiu temp' malnova, akre rememoriga,
Sub trud' lozigi premon de kolkaten' klasika,
La instruist', ankoraŭ ribela al viaj rimoj,
Cedis al frenezeta skermo de l' knab-animoj,
Kaj lasis, ke l' lernanto triumfa kaj obstina
Hurligu Tribuleton laŭ plaĉ' en la latina. —
Kiu el ni, en tempoj de pala aĝ' licea,
Ne konis la torporon de laco monaĥeja,
Kaj —dum l'okuloj en la lazuro morna dronis
Somere, aŭ en neĝa blindiĝo— ne spionis
Kaj ĝuis kiel hundoj kun streĉo de l' orelo
Foran eĥon de libro aŭ kriojn de ribelo?
Precipe en someraj ardegoj plumbo-fandaj
Abundis de malgajo ĉi nigraj muroj grandaj,
Se l' Hundotagoj aŭ la aŭtuno vinokrona
Briligis la ĉielon per fajro monotona
Kaj dormetigis, supre de l' turoj kastelflankaj,
Kriemajn nizojn, timon de la kolomboj blankaj;
Sezono de revado, dum sin tuttage kroĉas
La Muz' al sonorilo, kiu batante voĉas;
Kiam Melankolio dum la tagmez-langvoro,
Kun la menton' en manoj, funde de l' koridoro —
Pli blu- aŭ nigr-okule ol tiu Monaĥino
Fama pro la obscena kaj vea vivdestino —
Trenas piedojn pezajn de fruaj maltrankviloj
Kun frunt' ankoraŭ ŝvita de l' noktaj karnsopiroj.

— Kaj poste la vesperoj malsanaj, noktoj brulaj,


Pro kiuj —ĝu' sterila— virginoj amokulaj
Enamiĝintaj al si admiras kun kareso
Ĉe la spegul' la fruktojn de sia matureco; —
Vesperoj italeskaj, kiuj, senzorge molaj,
Malkaŝas la sciencon de l' plezuroj frivolaj,
Kiam Venus' malluma, de la ĉielbalkonoj,
Larĝonde verŝas moskon el la parfum-flakonoj.

... ... ... ... ... ... ...

En tiu ĉi konflikto de molaj cirkonstancoj,


Vivpreta dank' al viaj sonetoj, viaj stancoj,
Flarinte, unu nokton, la libron kaj l'etoson,
Surkore mi kunportis la Amaury-eposon.
De la mistika abismo ĝis dub' estas nur paŝo.—
Filtriĝis en min lante, pogute la trinkaĵo
(Ja mi, de l' jar' dekkvina al abismeg' trenate,
La ĝemojn de l' sopira René deĉifris glate,
Kaj ĉion nekonatan bizare mi soifis),
Kaj ĝis la fundo de la plej eta vejn' aktivis.
Ĉion el ĝi mi sorbis, miasmojn kaj parfumojn,
De la memoroj mortaj la mildajn flustrajn zumojn,
La longajn fraz-envolvojn simbole sugestiajn,
Murmurajn rozariojn da madrigaloj piaj;
— Volupta verk', se tia jam estis, apogea!
De tiam, aŭ sur fundo de denso rifuĝeja,
Aŭ kiam sub la sunoj de mondoj ekzotikaj
L'eterna lulbalanco de l' ondoj ebriigaj
Kaj bild' renaskiĝanta de l' horizont' senlima
Reportis mian koron al dia rev' sublima,
Aŭ en senfar' sufoka sub ardo de somero,
Aŭ en la fridotima pigremo de Frimero —
Sub ondojn de l' tabako ŝvebantaj ĝis plafono,
Ĉie mi foliumis pro ĝia misterfono
Ĉi libron tiel karan al animoj senflamaj,
Kiujn la sorto stampis per malsaniĝoj samaj,
Kaj antaŭ la spegulo mi perfektigis, donon
Naskiĝan de demono, tiun kruelan konon
— Por fari veran ĝuon el la dolor' — fingradi
Sian sufeton sanga kaj sian vundon grati.

Poeto, ĉu insultas ĉi vort' aŭ komplimentas?


Mi estas pri vi, kiel amanto, kiun tentas
Kun sorĉ-altira gesto fantomo-delogulo,
Por pumpi liajn fortojn per mano kaj okulo
De ĉarm' sekreta. — Ĉiuj amatoj ja eterne
Estas vazoj da galo trinkataj okulferme;
Kaj frandas la doloron kaj mortas ĉiun tagon
La traborita koro, benante sian sagon.
1844
BURLESKAĴOJ
XXV. PRI LA DEBUTO DE
AMINA BOSCHETTI EN LA
THÉÂTRE DE LA MONNAIE DE
BRUXELLES
Amina saltas, ŝvebas, ridetas en danc-rito;
La Velŝo diras; «Por mi, ĉi tut' estas sanskrito;
Mi konas, el la speco de nimfoj bosk-okupaj,
Nur tiujn el la Monto de la Legomoj Supaj».

El la okul' ridanta, el piedpinta glito


Amina verŝas ondojn de la delir' kaj sprito.
La Velŝo: «For delicoj mensogaj kaj inkubaj!
L'edzin' kondutojn tiajn trovas morale dubaj».

Ne scias vi, silfino kun kruro triumfanta,


Kiu instruus valson al grego elefanta,
Gajecon al noktuo, ridon al cikonio,

Ke ĉe l' gracio fajra la Velŝo iĝas vea,


Kaj, se nektaron verŝas Bakĥo, la dolĉa dio,
Respondas tiu monstro: «Prefere suk' hordea!»
XXVI. AL SINJORO EUGÈNE
FROMENTIN PRI TEDULO KIU
SIN DIRIS LIA AMIKO
Li diris, ke li tre bonhavas,
Sed ke li timas de l' ĥolero;
— Ke li tre ŝparas, sed lin ravas
Kaj tre allogas la Opero;

— Ke li frenezas por naturo,


Ĉar li sinjoron Corot konas;
— Disponos baldaŭ por veturo
Kaleŝon (ĝis nun ne disponas);

— Ke plaĉas lin marmor' kaj briko


Kaj lignoj nigraj kaj oritaj;
— Li havas ĉe si en fabriko
Submajstrojn tri brustdekoritajn;

— Ke havas li en sia kaso


Dek mil akciojn de la Norda;
— Ke ĵus li trovis, por fatraso,
Kadron el mano Oppenord-a;

— Ke li ĝis kol' (eĉ en Luzarches)


En brokantaĵoj dronis ĝoje,
Kaj ĉe l' Marché des Patriarches
Li brilajn trovojn faris foje;

— Ke li ne flamas por l' edzino,


— Sed ĉiam li la kredon flegis
Pri l' senmorteco de l' animo,
Kaj Niboyet li jam ellegis;
— Ke logas lin la am' fizika;
— En Romo (ĉi restado portis
Nur tedon), virinet' maldika,
Cetere ftiza, por li mortis.

Tri horojn kaj duonon klaĉis


Tiu vortlaksa Tournai-ano,
Sian tut vivon li elkraĉis,
Turmentis min ĝis cerbmalsano.

Priskribi tute la suferon


Senfina tasko estus por mi;
Nu do, bridante la koleron,
Mi diris: «Se nur eblus dormi!»

Senhelpe kontraŭ tia jugo,


Ne kuraĝante eĉ forkuri,
Mi frotis seĝon per la pugo,
Revante lin palis-torturi.

Ĉi monstro nomas sin Bastogne;


De l' plago kuris li eskape.
Mi mem, mi kuros ĝis Gascogne,
En akvon ĵetos min transkape,

Se en Pariz', kie li loĝas,


Denove, post ĉies reveno,
Sur mia voj' al mi sin kroĉas
Ĉi plag', el Tournai laŭ deveno.
XXVII. GAJHUMORA DRINKEJO
SUR LA STRATO DE BRUSELO
AL UCCLE
Vi, kiu tiel ami emas
Emblemojn hidajn kaj skeletojn
Por spici viajn plezuretojn,
(Eĉ se nur pri omletoj temas!)

Monselet, raraĵo de muzeo,


Moŝt' faraona, via bildo
Min hantis ĉe l' surpriza ŝildo:
«Drinkejo, vide al Tombejo».
XXVIII. EPITAFO POR SI MEM
Jen kuŝas, kiun troa amo al in-okuloj,
Ankoraŭ junan, sternis per murdaj inokuloj.
1842
FRAGMENTOJ RILATAJ AL LA
FLOROJ DE L' MALBONO
I. PROJEKTOJ DE
ANTAŬPAROLO
1. Malneto
Francujon trapasas fazo de vulgareco. Parizo, centro kaj radiado
de universala stulto, Malgraŭ Molière kaj Béranger, oni neniam estus
kredinta, ke Francujo iros tiel rapidpaŝe sur la vojo de la progreso. —
Demandoj pri l' arto: terrae ignotae.

La granda homo estas stulta.

Mia libro povis fari bonon. Tio min ne afliktas. Ĝi povis fari
malbonon. Tio min ne ĝojigas.

La celo de la poezio. Ĉi tiu libro ne estas por miaj virinoj, miaj


filinoj aŭ miaj fratinoj.

Oni atribuis al mi ĉiujn krimojn, kiujn mi rakontis.

Amuzo de l' malamo kaj de l' malestimo. La elegiistoj estas


kanajloj. Et verbum caro factum est. Sed la poeto estas de neniu
partio. Alie, li estus simpla mortemulo.

La Diablo. La origina peko, Homo bona. Se vi volus, vi estus la


favorato de la Tirano; pli malfacile estas por la homoj de ĉi tiu
jarcento kredi je la Diablo, ol lin ami. Ĉiuj sentas lin, sed neniu
kredas je li. La sublima subtileco de la Diablo.

La animo laŭ mia elekto. La Dekoro. —Tiel la noveco.—La


Epigrafo.—D'Aurevilly. —La Renesanco.— Gérard de Nerval.— Ni
ĉiuj estas pendumitaj aŭ pendumindaj.
Mi estis enmetinta kelkajn malpuraĵojn por plaĉi al la sinjoroj
ĵurnalistoj. Ili montris sin sendankaj.

2. Notoj
Kiel, per difinita serio de fortstreĉoj, la artisto povas sin eduki al
proporcia originaleco;

Kiel la poezio tuŝas al la muziko per ia prozodio, kies radikoj


penetras pli profunden en la homa animo, ol kiom indikas ia ajn
klasika teorio;

Ke la franca poezio posedas misteran kaj nekonatan prozodion,


same kiel la latina kaj angla lingvoj;

Kial ĉiu poeto, kiu ne scias precize, kiom da rimoj havas ĉiu
vorto, estas nekapabla esprimi ian ajn ideon;

Ke la poezia frazo povas imiti (kaj tie ĉi ĝi tuŝas al muzikarto kaj


al matematika scienco) la horizontalan linion, la rektan ascendantan
linion, la rektan descendantan linion; ke ĝi povas apike supreniĝi al
la ĉielo, sen anhelo, aŭ perpendikle malsupreniĝi al la infero kun la
rapideco de ĉiu pezo; ke ĝi povas vojsekvi la spiralon, la parabolon,
aŭ la zigzagon figurantan serion da supermetitaj anguloj;

Ke la poezio rilatas kun la artoj de pentrado, kuirado kaj


kosmetiko dank' al la eblo esprimi ĉian sensadon de dolĉo aŭ amaro,
de beato aŭ hororo, per parigo de tiu aŭ alia substantivo kun tiu aŭ
alia adjektivo, analoga aŭ kontraŭsenca;

Kiel, sin apogante sur miaj principoj kaj disponante pri la scienco,
kiun al li instrui en dudek lecionoj mi prenas sur min, ĉiu homo iĝas
kapabla verki tragedion, kiu ne estos pli prifajfata ol iu ajn alia, aŭ
surpaperigi poemon de longeco necesa, por esti same enuiga kiel
ĉiu epika poemo konata.
Malfacila tasko, eduki sin al tiu dia sensentemeco! Ĉar mi mem,
malgraŭ la plej laŭdindaj fortostreĉoj, ne povis rezisti la deziron plaĉi
al miaj samtempuloj, kiel atestas en kelkaj lokoj, metite kvazaŭ
ŝmimko, certaj aĉaj flataĵoj al la demokratio, kaj eĉ kelkaj malpuraĵoj,
destinitaj pardonigi al mi la tristecon de mia temosfero. Sed la
sinjoroj ĵurnalistoj sin montris sendankaj al la karesoj de tia speco; mi
do forigis tiujn spurojn, kiom estis al mi eble, en ĉi tiu nova eldono.

Mi proponas al mi, por denove pravigi la eminentecon de mia


metodo, apliki ĝin baldaŭ por la celebrado de la plezuroj de l' pieco
kaj de la ebrioj de l' milita gloro, kvankam mi neniam ilin konis.

Noto pri la plagiatoj.— Thomas Gray. Edgar Poe (du lokoj).


Longfellow (2 lokoj). Statius. Vergilio (la tuta peco pri Andromaĥe).
Esĥilo. Victor Hugo.

3. (1858-60)
Ne por miaj virinoj, miaj filinoj aŭ miaj fratinoj mi verkis ĉi tiun
libron; nek por la virinoj, filinoj aŭ fratinoj de mia najbaro. Mi lasas
tian funkcion al tiuj, kiuj havas intereson konfuzi la bonajn agojn kun
la bela lingvo.

Mi scias, ke la pasia amanto de la bela stilo elmetas sin al la


malamo de l' homamaso; sed nenia moktimo, nenia malprava honto,
nenia koalicio, nenia universala voĉdon-rajto min devigos paroli la
nekompareblan ĵargonon de ĉi tiu jarcento, nek konfuzi la inkon kun
la virto;

Poetoj gloraj delonge dividis inter si la plej florriĉajn provincojn de


la poezia regno. Ŝajnis al mi plaĉa kaj despli agrabla, ju pli malfacila
estis la tasko, ekstrakti la belon de l' Malbono. Ĉi tiu libro, esence
senutila kaj absolute sennoca, estis farita kun nenia alia celo, ol min
amuzi kaj praktiki mian pasian inklinon al la obstaklo.

Kelkaj diris al mi, ke ĉi tiuj poemoj povas fari malbonon; pri tio mi
ne ĝojis. Aliaj, bonaj animoj, ke ili povas fari bonon; tio min ne
afliktis. La timo de la unuj, kaj la espero de la aliaj min egale mirigis,
kaj servis nur por pruvi al mi, unu fojon pli, ke ĉi tiu jarcento mallernis
ĉiujn klasikajn nociojn pri la literaturo.

Malgraŭ la helpoj, kiujn kelkaj famaj kruduloj alportis por la natura


stulteco de la homo, mi neniam estus kredinta, ke nia patrujo povas
marŝi kun tia rapideco sur la vojo de la progreso. Ĉi tiu mondo akiris
ian denson da vulgareco, kiu donas al la malestimo de l' homo spirita
la forton de pasio. Sed ekzistas feliĉaj testudŝildoj, kiujn la veneno
mem ne ekmordus.

Mi havis origine la intencon respondi al multaj kritikoj, kaj,


samtempe, ekspliki kelkajn demandojn tre simplajn, kiujn plene
mallumigis la moderna lumo: Kio estas la poezio? Kio estas ĝia
celo? Pri la distingo inter Bono kaj Belo; pri la Belo en la Malbono; ke
la ritmo kaj la rimo respondas en la homo al la senmortaj bezonoj de
monotonio, de simetrio kaj de surprizo; pri la adapto de l' stilo al la
temo; pri la vanteco kaj pri la danĝero de l' inspiro, ktp., ktp.; sed mi
estis malprudenta legi ĉi-matene kelkajn gazetojn; subite inerteco de
dudek atmosferoj da pezo falis sur min, kaj mi haltigis min antaŭ la
terura senutileco ekspliki ion ajn al iu ajn. La sciantoj min
komprenos, kaj por tiuj, kiuj ne povas aŭ ne volas min kompreni,
senfrukte mi amasigus la klarigojn.

4. (1862-65)
(Kunfandi eble kun malnovaj notoj)

Se estas kelka gloro en la nekomprenateco aŭ en la tre malmulta


komprenateco, mi povas senfanfarone diri, ke per tiu ĉi malgranda
libro mi ĝin akiris kaj meritis per unu fojo. Plurajn fojojn sinsekve
proponita al diversaj eldonistoj, kiuj ĝin forpuŝis kun hororo, leĝe
persekutita kaj kripligita en 1857 sekve de tre stranga miskompreno,
malrapide rejunigita, plivastigita kaj fortikigita dum pluraj jaroj da
silento, denove malaperinta pro mia senzorgeco, ĉi tiu misagorda
produkto de la Muzo de la Lastaj Tagoj, ankoraŭ refreŝigita per
kelkaj akraj peniktuŝoj, aŭdacas fronti hodiaŭ, la trian fojon, al la
suno de la stulteco.

Tio ne estas mia kulpo; ĝi estas tiu de insista eldonisto, kiu


opinias sin sufiĉe forta por spiti la publikan malŝaton. «Ĉi tiu libro
restos sur via tuta vivo kiel makulo», antaŭdiris al mi, ekde la
komenco, unu el miaj amikoj, kiu estas grando poeto. Efektive, ĉiuj
miaj misaventuroj ĝisnunaj lin pravigis. Sed mi estas unu el tiuj feliĉaj
karakteroj, kiuj eltiras ĝuon el la malamo kaj trovas gloron en la
malestimateco. Mia diable pasia inklino al la stulteco havigas al mi
apartajn plezurojn en la travestiadoj de la kalumnio. Ĉasta kiel
papero, sobra kiel la akvo, piema kiel juna komuniiĝantino,
sendanĝera kiel viktimo, al mi ne malplaĉus esti rigardata kiel
diboĉulo, drinkulo, blasfemulo aŭ murdisto.

Mia eldonisto asertas, ke estus iagrade utile por mi, kaj ankaŭ
por li, se mi klarigus, kial kaj kiel mi verkis ĉi tiun libron, kiaj estis mia
celo kaj miaj rimedoj, mia intenco kaj metodo. Tia kritika prilaboro
eble havus kelkajn ŝancojn amuzi la spiritojn, kiuj amas la profundan
retorikon. Por tiuj, eble, mi ĝin poste verkos kaj presigos en dek-
kelkaj ekzempleroj. Sed, post pli matura konsidero, ĉu ne montriĝas
evidenta, ke tio estus laboro tute superflua por la unuj same, kiel por
la aliaj, ĉar la unuj scias aŭ divenas, kaj la aliaj neniam komprenos?
Por inspiri al la popolo la komprenon de artaĵo, mi tro timas la
ridindecon kaj ŝajnus al mi, ke en tia materio mi egalus la utopiistojn,
kiuj volas per dekreto iĝi ĉiujn Francojn riĉaj kaj fefiĉaj per unu fojo.
Kion plu? Mia plej bona motivo, mia lasta, estas, ke tio min tedas kaj
malplaĉas. Ĉu do oni kondukas la homamason en la laborejon de la
kostumistino aŭ de la dekoraciisto, en la vestadejon de la aktorino?
Ĉu oni montras al la publiko, hodiaŭ mireganta, morgaŭ indiferenta,
la meĥanismon de la scenartifikoj? Ĉu oni klarigas al ĝi la ŝanĝojn
kaj la variantojn improvizitajn dum la provludadoj, kaj ĝis kia grado la
instinkto kaj la sincereco miksiĝas al la formuloj kaj al la nepre
necesa ĉarlataneco en la kunfandiĝo de la verko? Ĉu oni malkaŝas
al ĝi ĉiujn ĉifonojn, la ŝminkojn, la puliojn, la ĉenojn, la retuŝojn, la
fuŝitajn presprovaĵojn, resume ĉiujn hororaĵojn, kiuj konsistigas la
sanktejon de la arto?
Cetere, tia ne estas hodiaŭ mia humoro. Mi deziras nek
demonstracii, nek mirigi, nek amuzi, nek konvinki. Doloras al mi la
nervoj, la kapo. Mi sopiras al absoluta ripozo kaj kontinua nokto.
Bardo pri la frenezaj voluptoj de vino kaj opio, mi soifas nur likvoron
nekonatan sur la tero, kaj kiun la ĉiela farmacio mem ne povus
prezenti al mi; likvoron, kiu entenas nek la vivecon, nek la morton,
nek la eksciton, nek la neniecon. Nenion scii, nenion instrui, nenion
voli, nenion senti, dormi kaj plu dormi, jen hodiaŭ mia unika
kordeziro. Deziro malnobla kaj malŝatinda, sed sincera.

Tamen, ĉar supera gusto instruas nin ne timi, ke ni iom


kontraŭdiras nin mem, ĉe la fino de ĉi tiu abomeninda libro mi
kolektis la simpati-atestojn de kelkaj el la homoj, kiujn mi plej
estimas, por ke senpartia leganto povu el tio konkludi, ke mi estas ne
absolute inda je ekskomuniko, kaj, se mi kapablis altiri la amon de
kelkaj, mia koro, kion ajn diris mi ne plu scias kia presĉifono, eble ne
havas «la timigan malbelecon de mia vizaĝo».

Fine, per nekomuna malavareco, kiun la sinjoroj kritikistoj...

Ĉar la senscio kreskadas...

Mi mem malkovras la imitojn...


II. SKIZOJ DE POEMOJ
1.
Nobla virin' fortbraka, kiu dum tagoj tutaj,
Sen zorg' pri bon-malbono, en dorm' aŭ revoj mutaj
Antikva-bele fieregas,
Kaj kiun de dek jaroj, por mi ja ege lantaj,
Ĉi mia buŝo, sperta pri kisoj sukŝvelantaj,
Per monaĥeca amo flegas,
Pastrino de diboĉo, fratin' de plezurravoj,
Porti kaj nutri homon en viaj sanktaj kavoj
Neganta kun fier' senceda,
Ĉar tiom de l' stigmato vi fuĝas kaj hororas,
Kiun la fia soko de l' virto pluge boras
Sur flanko de matron' graveda...

2.
Li portis en l' okuloj la forton de la koro.
Pariz', lia dezerto! Sen fajro kaj sen ĉio,
Tie li vivis forte, libere kiel dio..?

3.
Lia rigard' ne estis senzorga nek timida,
Sed pli impresis kvazaŭ ia sopir' avida,
Kaj vibris, kiel liaj nazloboj, de l' elanoj
De la artistoj antaŭ la verk' de siaj manoj.

4.
Mi vidis el l'okuloj ŝarĝitaj de tempestoj,
Ke via kor' ne estas farita por pacfestoj,
Kaj ke ĉi belo estas, malhela kiel fero,
El tiuj, kiujn forĝis kaj fajlis la Infero
Plenumi iutage terutajn malĉastaĵojn
Kaj en la kor' aflikti humilajn homestaĵojn...

5.
Sub ŝia pez' ensinkis la kapkusen' enorma;
Jen estis bela korpo, ĝin dolĉis vidi dorma,
Kaj ŝia dorm' kronita superbe per rideto
... ... ... ... ... ... ...
La sulk' de ŝia dorso hantata de l' deziro.

Saturis la aeron la furioz' de amo;


L'insektoj svarme flugis al lamp', kaj nek kurteno
Ektremis de ventspiro nek ankaŭ persieno.
Ĝi estis nokto varma, vera juniga bano.

6.
Granda anĝel', havanta sur la fier' vizaĝa
La nigron de l' Infero, naskej' de via speco,
Dresist' sovaĝe milda tenanta min enkaĝa
Servi kiel spektaklon al via krueleco;

Inkub' de miaj noktoj, sireno platkorsaĵa,


Vi tiras min, starante ĉe mia flank' sen ĉeso,
Per mia rob' sanktula aŭ mia barbo saĝa,
Venenon proponante senhontan de kareso...

7.
... la rifa senelirejo dura,
La marpasej' stretkola, la Maelstrom' avida
Kirlas malpli da sablo, malpli da fuk' malpura,

Ol niaj koroj, tiom ĉiel-reflektaj tamen.


Moleo nobl-aspekta ili estas kaj masiva,
Sur kiu la lumturo brilegas helpo-flame,
Sed kiun sube fosas la lignoverm' ronĝiva.

Aŭ kompareblaj ankaŭ al la gastej-azilo,


Esper' de malsatantoj, kie kun pordobato,
Ŝiritaj, vundaj, sakras kaj petas pri eniro
Studento kaj prelato, viringo kaj soldato.

Plu ili ne revenos al ĉambroj infektplenaj;


Scienc', milito, amo, neni' jam nin pretendas.
Fajrujo — frida, lito kaj vino — insektplenaj.
Ĉi vizitantojn servi sur la genuoj endas!
III. NEFINITA EPILOGO
Kun trankvil' de l' saĝulo kaj mildo de l' damnito
Mi diris: Ho Civito!
Mi amas vin, ho mia belega, mia ĉarma...
Kiom da fojoj...

Ĉi drinkoj sensoifaj, kaj senanimaj amoj,


Ĉi streb' al la senlima,
Kiu sin montras ĉie, eĉ sub plej misaj famoj.

Ĉi bomboj, ĉi ponardoj, ĉi festoj, ĉi triumfoj,


Ĉi suburboj melankoliaj,
Ĉi rendevu-hoteloj,
Ĉi ĝardenetoj plenaj de ĝemoj kaj intrigo,
Ĉi temploj elvomantaj la preĝojn en muziko,
Ĉi bubaj afliktegoj, frenezulinaj ludoj,
Ĉi perdoj de kuraĝo;

Kaj tiuj artfajraĵoj, flamanta ĝojerupto,


Ridata de l' Ĉielo silenta kaj tenebra.

Tiu respektegata silk-roba mor-korupto,


Kaj la ridinda virto kun la rigardo febra,
Milda kaj admiranta la lukson de l' volupto.

Principoj forsavitaj kaj leĝoj surkraĉataj,


Fieraj monumentoj, kie nebul' sin kroĉas,
Kupoloj el metalo, kiujn flamigas suno,

Reĝinoj de l' teatro kun sorĉaj voĉkaresoj,


Kanonoj, alarmtintoj, orkestroj surdigbruaj,
Pavimoj feaj, kiuj sin streĉas je fortresoj;

La etaj oratoroj, kun ŝvelaj vort-barokoj,


Ambardoj, kaj plu, viaj kloakoj sango-fluaj,
Sinkantaj en Inferon kiel la Orinokoj,

L'anĝeloj, la farsuloj novaj en oldaj togoj,

Anĝeloj en hiacinto kaj oro kaj purpuro,


Ho estu atestantoj, ke mi la devon faris
Kiel ĥemist' perfekta, anim' de sankta puro.

Ĉar mi el ĉiu aĵo ekstraktis kvintesencon,

Vi donis vian koton kaj mi ĝin faris oro.


NOTOJ
LA FLOROJ
Antaŭparolo, III. La Limboj: en la kristana kredo, regiono, je la
rando de la Infero, kie kolektiĝas post la morto la justuloj, kiuj ne
konis kristanismon, kaj la nebaptitaj infanoj.

Poemo I. saturniano: en la astrologia kredo, la homoj naskiĝintaj


sub la signo de la planedo Saturno havas malfeliĉan destinon kaj
melankolian karakteron.

P. VIII. La diversaj artverkoj, kiujn B. volis elvoki en ĉiu el tiuj 8


strofoj estas: Maria de Mediĉi en Marseille (pentraĵo de Rubens), La
Virgulino kun la rokoj (pentraĵo de L. de Vinci), La Hospitalo
(akvaforto de Rembrandt), Plafono de la Sikstina Kapelo (fresko de
Miĥel-Anĝelo), Milono el Krotono (statuo de Puget), Enbarkiĝo al
Citero (pentraĵo de Watteau), La Kapricoj (desegnoj de Goya), La
Barko de Dante (pentraĵo de E. Delacroix). — Te-Deum: danka
kantiko latinlingva (Vin, Dio, ni laŭdas...)

P. IX. Minturnoj. Vilaĝeto de Latio, kie Marius kaŝis sin en la


marĉoj kaj estis arestita de la soldatoj de Sylla.

P. XIV. Poemo muzikigita de Henri Duparc.

P. XV. Laŭ gravuraĵo de Callot.

P. XX. Inspirita eble de la Venus el Milot, provas difini la


skulpturan belon. En la lazuro, ĉar la statuoj ordinare staras sur altaj
piedestaloj.

P. XXI. La unua verstrio elvokas la pentraĵon de E. Delacroix


Lady Macbeth, kaj la dua la faman statuon de la Mediĉa Kapelo; laŭ
la mitologio, la Titanoj estis idoj de la Nokto.

P. XXIII. Laŭ statueto de E. christophe La homa komedio.


P. XXVI. La kvara verso: Elaŭdu, diino, vian peteganton!

P. XXXII. Sed non satiata: latinlingva titolo, pruntita el verso de


Juvenalo, pri la diboĉoj de Messalina:

Et lassata viris necdum satiata recessit


Ŝi, de l' viroj lacigite sed ne satigite, foriris
(Satiro VIa, 130).
obi: negra sorĉisto.

P. XXXVI. De profundis clamaui: komenco de pentopsalmo 130a


(El profundo mi vokas Vin...)

P. XLII. Duellum: latinaĵo arkaika formo de bellum (milito); la


formo aludas evidente la francan duel (duelo).

P. XLIV. Belzebuth: la Baal-Zebub de la Biblio. La verso aludas


romanon de Cazotte La Diablo amanta, en kiu la Diablo, sub formo
de bela virino, postulas de sia amanto tian konfeson.

P. LV. Neregula pantumo (malaja poemformo). Muzikigita de


Debussy.

P. LX. herkulojn frumatarajn: aludo al la legendo de Herkulo, kiu,


jam en sia lulilo, sufokis du serpentojn senditajn de Junono por lin
mortigi.

P. LXI. Temas pri sopiro al ia Nederlando iom fabela, kun


memoraĵoj de la tiam tre nederlanda Kap-Urbo, kie B. haltis survoje
al Hindujo. Poemo muzikigita de H. Duparc, de Em. Chabrier, kaj de
aliaj.

P. LXVII. Théroigne (de Méricourt), «La amazono de l' popolo»,


partoprenis la agitadojn de la Franca Revolucio.

P. LXVIII. Sejno, Loro: la du riveroj de la centra Francujo (france:


la Seine, la Loire).

P. LXX. Mœsta et errabunda: latinaĵo (Trista kaj vagabonda).


P. LXXIII. inspirita de pentraĵo de Prud-hon Forrabo de Psike.

P. LXXIX. Probabla aludo al la tiama malpermeso de la katolika


eklezio, doni al la korpo de la aktorinoj lokon en la kristana tombejo.

P. LXXX. Inspirita de gravuraĵo de Mortimer.

P. LXXXIV. Pluviozo: nomo de monato parte responda al


Novembro, en la Respublika Kalendaro.

P. LXXXV. F. Boucher, franca gracia pentristo de la XVIIIa


jarcento.—Sfinks' ... kantanta ... : aludo, per kontrasto, al la tradicio
pri la egipta koloso Memnono, kiu kantis je la sunleviĝo.

P. LXXXVIII. Inspirita de pentraĵoj de P. Brueghel, alnomita la


Infera, en kiuj oni renkontas la kaldronojn de la damnitoj, kaj Sanktan
Antonion (la frenezan ermiton).

P. XC. Oni rakontas, ke, en sia lasta malsano, Pascal ĉiam vidis
abismon faŭki ĉe lia flanko.

P. XCIII. Memoro de pentraĵo de E. Delacroix Ovidio ĉe la Skitoj.

P. XCV. La Heautontimoroumenos: greklingva titolo de komedio


latina de Terencio: La Sinpunanto.

P. XCVII. Krezo: la legende riĉega reĝo de Lidujo, Kroisos.

P. XCIX. Memoroj de gravuraĵoj de Méryon (Albumo pri Parizo).

P. CI. La stratan gitaristinon, ĉi tie prikantitan, pentris amiko de


B., Emilo Deroy. —Majstro Belleau: franca renesanca poeto.

P. CII. placo de l' nova Rajdodomo: Place du Carrousel, kiun la


Dua Imperio kreis, detruante tre malnovan kvartalon, kie sin
pendumis Gérard de Nerval. Ĝi troviĝas meze de la palaco Louvres.
—Helenos-edzino, vidu Eneidon, III, v. 292-332.
P. CIV. Lais, helena hetajro; Epponina galla virino, kiu, pro
sindono al la edzo, vivis kun li sep jarojn en kaverno kaj estis fine
ekzekutita kun li, sub Vespasiano; rebusoj: la virinsaketoj estis ofte
surbroditaj per am-aludaj rebusoj; Frascati, fama ludodomo kaj
diboĉejo, ĉe Bulvardo de la Italoj, detruita en 1835; Tivoli fama
Pariza dancejo.

P. CV. Memoro de la pentraĵo de Brueghel La parabolo pri la


blinduloj.

P. CVII. kajoj oni scias, ke la Sejnaj kajoj estas borderitaj de


kestoj, en kiuj la malnovaĵistoj elmontras librojn kaj desegnaĵojn.

P. CX. Memoro de gravuraĵo de Carle Vernet.

P. CXI. Inspirita de statueto de E. Christophe, detale priskribita


en la Salono de 1859. —Antinoo, orienta juna belulo, kiu fariĝis la
njo-knabo de Imperiestro Hadriano. Lovelaco, tipo de la koruptanto,
rolulo de Clarisse Harlowe, romano angla de Richardson.

P. CXV. Memoro de gravuro de Goya, en la Kapricoj: Ĝis la fino.


Sed evidente ankaŭ, atesto de la malpardonemo de B. ĉe la
reedziniĝo de la patrino.

P. CXXVI. Phryne, Atenana hetajro, modelulino de Praksitelo por


lia statuo de Afrodita. Leŭkato, promontoro de Lesbos-insulo, de kies
supro Sappho sin ĵetis en la maron, pro ammalespero. —La severa
brovsulko de Platono estas surpriza: eble oni devus legi Katono

P. CXXXI. Probable, priskribo de la statuo de Clésinger


Bakĥantino (laŭdire muldita sur la korpo de s-ino Sabatier).

P. CXXXV. Inspirita de du gravuroj de H. Goltzius.

P. CXXXIX. Muzikigita de Debussy.

P. CXLI. karikaturo: la materio, karikaturo de la ideala Belo


(aludita kiel Kreaĵo kaj Idolo, en la sekvantaj versoj); armaturo: la
metala armaturo, sur kiun oni algluas la argilon, por skizi skulptaĵon.

P. CXLIII. Al F, N.: Félix Nadar, amiko de B., kaj fama fotografo.

P. CXLIV. Ikario: ĥimera lando, en socialista romano de Cabet


(1842); Kapuo, itala urbo apud Napoli, kie Hannibal vivadis en
plezuro kaj diboĉo; Lotoso, vidu Odiseado IX, v. 94; Pilado: amiko de
Oresto, la frato de Elektra (B. plurfoje uzis la nomon fratino por la
amatino.)
LA DEFALAĴOJ
P. VIII. Muzikigita de Debussy. Febe: la Luno.

P. X. El la ciklo de s-ino Sabatier.

P. XII. Veuillot, katolika pamfletisto; Klaviklo de Salomono,


vortludo pri la titolo de fama magi-kompendio.

P. XIII. «Ĉu la leganto ne opinias, kiel mi, ke la lingvaĵo de la


lasta dekadenco latina —ekstrema ĝemo de fortika persono jam
transformita kaj preparita por la spirita vivo — estas eksterordinare
taŭga por esprimi la pasion, kia ĝin komprenis kaj sentis la moderna
mondo?... En tiu mirinda lingvo, la solecismo kaj la barbarismo
ŝajnas al mi traduki la neeviteblajn malatentaĵojn de pasio, kiu sin
forgesas kaj mokas pri la reguloj. La vortoj, uzataj en nova signifo,
malkovras la ĉarman mallerton de la norda barbarulo genuanta
antaŭ la roma beleco. Kaj ĉu la vortludo mem, kiam ĝi trairas tiujn
pedantajn balbutaĵojn, ne imitas la sovaĝan kaj bizaran gracion de la
infanaĝo?»—C. B. (Noto de la 1a eldono).

Jen la traduko de tiu poemo:

LAŬDOJ AL MIA FRANCISKA

Sur novaj kordoj mi vin prikantos, — Ho juna plantido, kiu ludas


— En la soleco de la koro,
Estu implikita de girlandoj, — Ho virino delikata, — Per kiu
absolviĝas la pekoj!
Kiel bonfara Lethe — Mi ĉerpos kisojn de vi, — Kiu sorbiĝas je
magneto.
Kiam la tempesto de l' malvirtoj — Perturbis ĉiujn vojstrekojn, —
Vi aperis, Dieco,
Kiel stelo sava — En la ŝipdronoj maraj... — Mi pendigos mian
koron sur viaj altaroj!
Banujo plena de efiko, — Fonto de eterna juneco, — Voĉon
redonu al mutaj lipoj!
Kio estis malpura, vi bruligis; — Kio kruda, vi poluris; — Kio
malforta, vi fortikigis.
En la malsato, mia gastejo, — En la nokto, mia lampo, — Ĉiam
rekte min gvidu.
Aldonu nun fortojn al la fortoj, — Dolĉa bano balzamita — Per
delicaj odoroj!
Glimbrilu ĉirkaŭ mia lumbo, — Ho kiraso de ĉasto,— Trempita en
serafan akvon;
Kaliko brileganta je gemoj, —Pano dolĉa, mola nutro, — Dia vino,
Franciska!

P. XVI. Melmoth, rolulo de la samnoma romano de la angla


pastro Maturin, tipo de satane splena vojaĝanto. Mefisto, vidu
Faŭsto de Goethe. Alekto, vidu Eneido de Vergilio, VI, v. 605.

P. XVII. En la pentraĵo de E. Manet, Lola ne surhavas juvelon


nigran kaj rozan. «La muzo de Sro Charles Baudelaire estas
ĝenerale tiel suspektinda, ke troviĝis kelkaj kabaretaj kritikistoj por
elfosi malĉastan sencon el la nigre-roza juvelo. Ni opinias, ni, ke la
poeto simple intencis diri, ke belaĵo, de karaktero samtempe
malluma kaj petola, igis nin revi pri la kuniĝo de la roza kaj nigra
koloroj»,—C. B.

P. XIX. La soneto estis komplimento al Banville pro lia verslibro


La Kariatidoj, en kiu, pri Shakespeare, li skribis:
La sang' el lia koro elfluas kiel ondo...

En la unua verstrio B. komparas la robon de la poeto (antikva) al


la ĥitono de la centaŭro; la dua ŝajnas aludi la rolon de la infanaj
misinstinktoj en la malvolviĝo de la poeta temperamento.

P. XXI. Harpago: tipo de avarulo, ĉe Molière; Celimena: tipo de


koketulino, ĉe la sama.

P. XXIII. Inspirita de Dorotea (vidu F. 69), mamfratino de s-ino


de Bragard.
En 1846, ses versoj finis la poemon:
Ho am' de l' nekonata, suk' de l' antikva pomo,
Vi, pramalnova damno de la homin' kaj homo,
Scivolo! Vi nin ĉiam instigos per logbildoj
Dizerti, kiel faras sendankaj migro-birdoj,
Al malpli riĉa ĉielo kaj al miraĝoj ravaj,
For de l' tegmentoj, kiujn parfumis ĉerkoj avaj.

P. XXIV. Tiun poemon B. almetis al letero, per kiu li petis de la


fama kritikisto Sainte-Beuve la permeson korespondi kun li, kaj
esprimis al li sian admiron por liaj poemoj kaj lia romano. Tribuleto,
rolulo el la dramo de V. Hugo La reĝo amuzas sin; Amaury, heroo de
la romano de Sainte-Beuve, Volupto; René, heroo de la samtitola
romano de Chateaubriand; Monaĥino, heroino de la samtitola
romano de Diderot. Frimero monato de la Respublika Kalendaro,
parte responda al Decembro.

P. XXV. Monto de la Legomoj Supaj: strato en Bruselo:


Montagne-aux-herbes-potagères.—Velŝo: krudulo (propre: Gallo).

P. XXVI. ĥolero: aludo al la pesto, kiu plagis Parizon en 1865.


Corot la fama pentristo. Oppenord, franca arkitekto de la XVIIIa jc.
Niboyet, tute senfama aŭtoro.

P. XXVII. «La ŝerco estas okulfrapa: ĉiuj scias, ke Sro Monselet


rabie amas la gajon kaj rozkoloron». C. B.— Monselet estas hodiaŭ
konata nur pro liaj sonetoj pri la Porko:
Karnriĉa filozofo, manĝanta kaj manĝata!
pri la Omaro:
Omar' komplika kiel gotika katedralo...
kaj lia parodio de la Ĝinoj de V. Hugo.
FRAGMENTOJ
I. 1. terrae ignotae: nekonataj landoj. Et verbum caro factum
est: kaj la Vorto fariĝis karno.

La Epigrafo aludas la epigrafon el Agrippa D'Aubigné, kiun B.


metis fronte de la unua eldono:
Oni laŭdire devas la abomenojn ĵeti
En puton de l' forgeso kaj en la tomb' formeti,
Ĉar, skribe revivantaj, malbono kaj eraro
Infektus pli la morojn de la posteularo.
Sed la scienc' ne havas malvirton por naskito,
Kaj ne de la nescio la virto estas ido.
(La Tragikoj, II).

I. 2. plagiatoj: sub tiu ironia nomo, B. aludis la imitaĵojn, kiujn li


faris:

de Thomas Gray en La Malŝanco;


de Edgar Poe en La vivanta torĉo kaj La Heautontimoroumenos;

Longfellow en La Malŝanco kaj en unu alia ne retrovita loko (la


esprimo mem de B. montras, ke ne povas temi pri lia plena
traduko de la Pacpipo);

de Statius en La invito por vojaĝo;


de Vergilio en La Cigno;
de Esĥilo en Obsedo;
de V. Hugo en La etaj maljunilojn.
TABELOJ
GLOSARO
Ni klarigas ĉi-sube la sencon de ĉiuj vortoj, kiuj ne troviĝas en la
Plena Vortaro (4a eldono kun Suplemento, 1953). La cifero post la
vorto montras la fonton, el kiu ni ĉerpis ĝin; 1 Boirac (1909), 2
Grabowski (1910 kaj 1919), 3 Grosjean-Maupin (1910), 4 Verax
(1910), 5 Wŭster (1923), 6 Estona Vortaro de Vo-Ko (1927), 7
Parnasa Gvidlibro (1932); Z montras la zamenhofecon

acerba 7 adstringa-gusta kiel nematura frukto (ankaŭ


figure).
adoleska 1 3 4 vir(in)iĝanta.
akvilono 3 5 norda vento.
alkemisto alĥemiisto.
arkaja Z 1 arkaika.
arkano 3 5 misterĵo, sekretaĵo.
bagno 7 punlaborejo.
bizara 6 strangefekta, malharmonie originala.
bobelo 1 3 aerveziketo.
bohema 6 fantazie vivanta en gaje eltenata mizero.
borduno 4 5 bassonora sonorilo aŭ kordo.
bruska 5 ofende abrupta, malmildega.
brutala 4 5 beste kruda.
cenobito speco de monaĥo kontraste al anakoreto.
ciborio 1 3 vazo, en kiu oni konservas la sanktigitajn
hostiojn.
degni 7 bonvoli fari ion, afable sed sentigante sian
moŝtecon.
delekti 1 2 daŭre kaj ŝate ĝui ion plezurigan.
delico 1 3 delikata ĝuo.
dokta 3 klerega, sciplena.
dominacio unu el la tri altaj anĝel-ordoj.
eksvoto memorofero donacita al sanktulo ktp, danke pro
favoro.
elano 7 antaŭensvingiĝo (ankaŭ figure).
enorma 6 eksternorme granda.
falva 7 tre hele flava, preskaŭ senkolora (p. p. bestoj).
fantasta 6 fantaziega, ĥimere fantoma.
fatraso 7 aĉaĵaro.
fiolo 5 boteleto, flakoneto (de la alĥemistoj).
gelo 7 frosto.
glugli 6 fari la bruon de akvo elfluanta el botelo.
hanti senĉese viziti,ne lasi trankvila (demono,
penso...).
havano 3 tabako el la samnoma urbo en la insulo Kuba.
hida frostotremige abomena.
ĥemisto ĥemiisto.
infolio 1 3 libra duonformato.
insolenta 3 arogante, ofende malrespekta.
kaco 7 homa peniso.
kalabaso 1 3 speco de kukurbo (botelkukurbo).
kankano 1 3 danco kun altenĵeto de la kruroj.
kantileno 1 5 speco de unutona kanto.
klepsidro 1 5 akvo-horloĝo.
knuto Z 1 3 rusa skurĝo.
kompano 2 kompaniulo, kunvivanto.
lamio sangsuĉanta fabela monstro.
langvoro 3 6 malstreĉiĝo de korpaj kaj animaj fortoj.
lasciva 1 6 lude ekscita al amorĝuoj, petole voluptema.
loza malstrikta, malkompakta.
lucida 1 4 klarvida, akre sagaca.
meretrico 7 prostituitino.
miso malbono.
negi 7 nei.
nepento ĉe Homero, magia rimedo kontraŭ la malgajo.
noci 2 5 malutili.
obscena 3 tre maldeca, ŝokanta la pudoron.
omeno 6 malbona aŭguro, antaŭsigno.
ostenti 7 parade elmeti, vante montradi.
paranimfo komplimento al nov-edzino (greka kutimo).
prizono 7 malliberejo.
rankoro 2 obstina malpardonemo, venĝema resento.
rimorso 1 3 6 konsciencriproĉo.
rojo rivereto.
ronĝi mordeti, dentoskrapi, ĉirkaŭmanĝi.
rumoro 3 konfuza kolektiva voĉbruo.
saporo 3 agrabla aŭ malagrabla gustosentaĵo.
satiro Z satiruso.
sateno 1 2 brila silkeca ŝtofo (nomo pli internacia ol
atlaso).
saturniano homo naskita sub la influo de planedo Saturno,
kaj markita de malgaja temperamento.
servila 1 2 6 aĉe servema.
sombra malluma, malhela.
sordida 3 aĉe malpura.
sozio 1 3 vizaĝsimilulo.
stigmo 2 stigmato.
streta 7 mallarĝa.
stupida 3 stultega.
stuporo 1 3 sensobtuzeco, sensenteco.
sukubo 1 diablino kuŝanta kun viroj.
svaga malpreciza, nedifinita.
ŝero Z 6 rifinsuleto
tamarisko 1 3 tamariko.
taverno 7 drinkejo.
tenebro 7 mallumaĵo.
torporo 3 6 korpa malvigliĝo, pro varmego aŭ malsano.
trumpo 1 3 6 muzikilo, pli granda ol trumpeto, uzata de
ĉasistoj.
vigli 7 maldormi.
violenta 7 senbrida, perforta.
vipero 1 vipuro (formo de la vorto en la germanaj
vortaroj de Zamenhof kaj en La Rabistoj).
virulenta atakema, infektiva (pri veneno aŭ bakterioj).
vori manĝi (parolante pri bestoj), manĝegi.

Noto. Ni ne enlistigis la internaciajn vortformojn Brahmo kaj


bakĥanalo, uzata por bramano kaj bakanalo.
TABELO DE ENHAVO
En la ĉi-posta tabelo oni trovos jenajn informojn:
Pri La Floroj de l' Malbono: la daton de la unua publikigo (se
kursive: la daton de la verkado); en la sekvantaj kolumnoj la
vicnumeron de la poemo en la eldono unua (1857), en la dua (1861),
kaj fine en la nuna. Streketo signas, ke tiu poemo mankis en la
respektiva eldono. Sekvas la titolo de la poemo, kun interkrampe la
nomo de la tradukinto.

Interne de la grandaj partoj titolitaj de Baudelaire ni montris per


kursivaj titoloj la subdividojn aluditajn en nia enkonduko.

Pri la Defalaĵoj: la daton de la publikigo aŭ de la verkado (vd. ĉi-


supre); poste la vicnumeron en la originala eldono (1866), poste tiun
en la nuna eldono. Sekvas la titolo kaj la signo de l' tradukinto.

Signo de la tradukantoj:

(K. K.) Kálmán Kalocsay


(G. W.) Gaston Waringhien
(L. T.) Lajos Tarkony
(H. V.) Henri Vatré
(M. C.) Magda Carlsson
(R. B.) Roger Bernard
(H. D.) Hilda Dresen
ENKONDUKO
I. La socia vivo
II. La spirita vivo
III. La Floroj de l' Malbono
IV. La nuna eldono
V. Nia traduko
LA FLOROJ DE L' MALBONO
DEDIĈO
1861 - - 1 Epigrafo de kondamnita libro (K.K)
1855 0 0 2 Al la Leganto (G. W.)

SPLENO KAJ IDEALO

I. LA ARTO

Tragedio de la Artisto

1857 1 1 3 Beno (G. W.)


1843 — 2 4 La Albatro (K. K.)
1857 3 3 5 Animaltiĝo (H. V.)
1843 4 4 6 Interrespondoj (K. K.)
1857 5 5 7 Mi amas la memoron (H. W.)
1857 6 6 8 La Lumturoj (H. V.)
1857 7 7 9 La Malsana Muzo (K. K.)
1857 8 8 10 La Vendata Muzo (K. K.)
1843 9 9 11 La Malbona Monaĥo (G. W.)
1855 10 10 12 La Malamiko (L. T.)
1852 11 11 13 La Malŝanco (K. K.)

Revoj de Orgojlo

1855 12 12 14 La Antaŭa Vivo (H. V.)


1852 13 13 15 Ciganoj dum Vojaĝo (K. K.)
1852 14 14 16 La Homo kaj la Maro (K.K.)
1843 15 15 17 Don juan en la Infero (H.V.)
1843 — — 18 La Ribelulo (K. K.)
1850 16 16 19 Puno de l' Orgojlo (K. K.)
Adoro al la Pura Belo

1857 17 17 20 La Belo (L. T.)


1851 18 18 21 La Idealo (H. V.)
1843 19 19 22 La Gigantino (K. K.)
1859 — 20 23 La Masko (K. K.)
1860 — 21 24 Himno al la Belo (G. W.)
1862 — — 25 La Lamento de l' Ikaro (K. K.)

II. LA AMO

La Pasia Amo

1861 — — 26 La Preĝo de Pagano (K. K.)


1857 20 — 27 La Juveloj (G. W.)
1857 21 22 28 Ekzota Parfumo (G. W.)
1859 — 23 29 La Hararo (K. K.)
1845 22 24 30 Mi vin adoras kiel (K. K.)
1857 23 25 31 En via niĉ' la mondon (K. K.)
1857 24 26 32 Sed non satiata (G. W.)
1857 25 27 33 En ŝia, perlamote (K. K.)
1857 26 28 34 La Dancanta Serpento (K. K.)
1843 27 29 35 Putraĵo (K. K.)
1851 28 30 36 De profundis clamavi (G. W.)
1855 29 31 37 La Vampiro (K. K.)
1857 30 — 38 Lethe (K. K.)
1842 31 32 39 En nokto, sur la lito (K. K.)
1855 32 33 40 Postmorta Rimorso (G. W.)
1857 33 34 41 La Kato (K. K.)
1858 — 35 42 Duellum (K. K.)
1857 34 36 43 La Balkono (K. K.)
1859 — 37 44 La Demonposedato (K. K.)
1860 — 38 45 Fantomo (K. K.)
1857 35 39 46 Ĉi versojn mi al vi donas (K. K.)

La Platona Amo

1860 — 40 47 Semper eadem (G. W.)


1857 36 41 48 En Sia Tuto (K. K.)
1854 37 42 49 Kion ĉi-nokte, povra (H. V.)
1854 38 43 50 La Vivanta Torĉo (K. K.)
1852 39 — 51 Al ŝi, kiu estas tro gaja (K. K.)
1853 40 44 52 Transdonebleco (K. K.)
1853 41 45 53 Konfeso (K. K.)
1854 42 46 54 La Aŭroro Spirita (L. T.)
1857 43 47 55 Vesperharmonio (H. V.)
1857 44 48 56 La Flakono (K. K.)

La Tenera Amo

1857 45 49 57 La Veneno (G. W.)


1857 46 50 58 Ĉielo Vuala (G. W.)
1857 47 51 59 La Kato (G. W.)
1857 48 52 60 La Bela Ŝipo (K. K.)
1855 49 53 61 La Invito por Vojaĝo (K. K.)
1855 50 54 62 La Nehelpebla (G. W.)
1857 51 55 63 Babilo (K. K.)
1859 — 56 64 Aŭtuna Kanto (G. W.)
1859 — 57 65 Al unu Madono (G. W.)

Pasemaj Amoj

1860 — 58 66 Posttagmeza Kanto (K. K.)


1859 — 59 67 Sisina (K. K.)
1841 54 61 68 La Kreola Damo (K. K.)
1860 — — 69 Tre fore de tie ĉi (K. K.)
1855 55 62 70 Mœsta et errabunda (K. K.)
1857 72 63 71 La Reaperanto (K. K.)
1859 — 64 72 Soneto de Aŭtuno (K. K.)

Dekoro de la amoj

1850 75 65 73 La Tristoj de la Luno (K. K.)


1847 56 66 74 La Katoj (G. W.)
1851 57 67 75 La Strigoj (K. K.)
1857 77 68 76 La Pipo (K. K.)
1852 76 69 77 La Muziko (K. K.)

III. MALESPERO

Spleno

1861 — — 78 La Avertanto (K. K.)


1857 74 70 79 Tombo (K. K.)
1857 — 71 80 Fantasta Gravuraĵo (K. K.)
1851 73 72 81 La Ĝoja Mortinto (K. K.)
1851 71 73 82 La Barelo de Malamo (K. K.)
1851 58 74 83 La Fendita Sonorilo (L. T.)
1851 59 75 84 Spleno (Pluviozo) (K. K.)
1857 60 76 85 Spleno (Pli da memoroj) (K. K.)
1857 61 77 86 Spleno (Mi estas kiel reĝo) (K. K.)
1857 62 78 87 Spleno (Kiam ĉiel' malalta) (H. D.)

Hororo pri la vivo

1862 — — 88 La Fermoplato (K. K.)


1860 — 79 89 Obsedo (K. K.)
1862 — — 90 La Abismo (K. K.)
1859 — 80 91 La Emo al la Nenio (K. K.)
1860 — 81 92 Alkemio de la Doloro (K. K.)
1860 — 82 93 Simpatia Hororo (K. K.)

Konscienc-ekzameno

1861 — — 94 Trista Madrigalo (K. K.)


1855 52 83 95 La Heautontimoroumenos (K. K.)
1857 64 84 96 La Nekuracebla (K. K.)
1863 — — 97 La Ekzameno de la Noktmezo (K. K.)
1860 — 85 98 La Horloĝo (H. V.)

PARIZAJ BILDOJ

1857 — 86 99 Pejzaĝo (K. K.)


1857 2 87 100 La Suno (K. K.)
1842 65 88 101 La Ruĝhara Almozulino (K. K.)
1860 — 89 102 La Cigno (G. W.)
1859 — 90 103 La Sep Maljunuloj (G. W.)
1859 — 91 104 La Etaj Maljunulinoj (M. C.)
1860 — 92 105 La Blinduloj (K. K.)
1860 — 93 106 Al Preterpasantino (L. T.)
1860 — 94 107 La Skeleto-Plugisto (K. K.)
1861 — — 108 Pia Enprofundiĝo (K. K.)
1852 67 95 109 La Vesperkrepusko (K. K.)
1857 66 96 110 La Ludo (K. K.)
1859 — 97 111 La Mortodanco (G. W.)
1860 — 98 112 La Amo de l' Mensogo (M. C.)
1843 70 99 113 Mi ne forgesis (L. T.)
1843 69 100 114 Pri kiu vi ĵaluzis (L. T.)
1862 — — 115 La Ofendita Luno (K. K.)
1857 63 101 116 Nebuloj kaj Pluvoj (K. K.)
1860 — 102 117 Pariza Sonĝo (K. K.)
1843 68 103 118 La Matenkrepusko (R. B.)
LA VINO

1843 93 104 119 La Animo de l' Vino (G. W.)


1843 94 105 120 La Vino de l' Ĉifonistoj (G. W.)
1843 95 106 121 La Vino de l' Murdinto (K. K.)
1857 96 107 122 La Vino de l' Solulo (L. T.)
1857 97 108 123 La Vino de l' Geamantoj (K. K.)

FLOROJ DE L' MALBONO

1855 78 109 124 La Detruo (L. T.)


1857 79 110 125 Martirino (K. K.)
1850 80 — 126 Lesbos (L. T.)
1857 81 — 127 Damnitaj Virinoj (Ĉe la langvora lumo)
(L.T.-K.K.)
1857 82 111 128 Damnitaj Virinoj (Kiel pensema grego)
(G. W.)
1842 83 112 129 La Du Bonaj Fratinoj (K. K.)
1852 84 113 130 La Fonto de Sango (K. K.)
1843 85 114 131 Alegorio (G. W.)
1857 86 115 132 La Beatrice (M. C.)
1852 87 — 133 La Metamorfozoj de la Vampiro (L. T.)
1852 88 116 134 Vojaĝo al Cithero (G. W.)
1855 89 117 135 Amoro kaj la Kranio (K. K.)

RIBELO

1852 90 118 136 La Malkonfeso de Sankta Petro (G. W.)


1857 91 119 137 Habelo kaj Kaino (K. K.)
1857 92 120 138 La Litanio de Satano (L. T.)

LA MORTO
1851 98 121 139 La Morto de l' Geamantoj (K. K.)
1852 99 122 140 La Morto de l' Malriĉuloj (L. T.)
1851 100 123 141 La Morto de l' Artistoj (L. T.)
1857 — 124 142 La Fino de l' Tago (K. K.)
1860 — 125 143 La Revo de Scivolulo (L. T.)
1859 — 126 144 La Vojaĝo (L.T.-K.K.)
LA DEFALAĴOJ
Avizo de l' Eldonanto

1862 1 1 Subiro de la Romantika Suno (K. K.)

KONDAMNITAJ PECOJ TIRITAJ EL "LA FLOROJ DE L'


MALBONO"

2 2 Lesbos
3 3 Damnitaj Virinoj (Ĉe la langvora lumo)
4 4 Lethe
5 5 Al Ŝi, kiu estas tro gaja
6 6 La Juveloj
7 7 La Metamorfozoj de la Vampiro

GALANTAĴOJ

1853 8 8 La Fontano (K. K.)


1843 9 9 La Okuloj de Berthe (K. K.)
1854 10 10 Himno (K. K.)
1866 11 11 La Promesoj de Vizaĝo (K. K.)
1866 12 12 La Monstro (K. K.)
1857 13 13 Franciscæ meæ laudes
1843 — 14 La amatin' ne estas (K. K.)
1843 — 15 Kiam okuloj viaj (K. K.)

EPIGRAFOJ

1865 14 16 Versoj por la Portreto de Honoré Daumier (K.


K.)
1863 15 17 Lola de Valencja (K. K.)
1844 16 18 Pri la Tasso en Prizono (L. T.)
1842 — 19 Al Théodore de Banville (K. K.)

DIVERSAĴOJ

1861 17 20 La Voĉo (K. K.)


1863 18 21 La Neatendito (K. K.)
1852 19 22 La Ŝuldo (K. K.)
1843 20 23 Al Malabaranino (K. K.)
1844 — 24 Ĉiuj senbarbaj tiam (G. W.)

BURLESKAĴOJ

1864 21 25 Pri la Debuto de Amina Boschetti (K. K.)


1865 22 26 Al Eugène Fromentin, pri Tedulo (K. K.)
1866 23 27 Gajhumora Drinkejo (K. K.)
1842 — 28 Epitafo por si mem (G. W.)
FRAGMENTOJ RILATAJ AL "LA
FLOROJ DE MALBONO"
I. Projektoj de antaŭparolo:
1. Malneto (K. K.)
2. Notoj (G. W.)
3. (1858-1860) (K. K.)
4. (1862-1863) (G. W.)

II. Skizoj de poemoj:


1. Nobla virin' (K. K.)
2. Li portis en l'okuloj (K. K.)
3. Lia rigard' (G. W.)
4. Mi vidis el l'okuloj (K. K.)
5. Sub ŝia pez' (K. K.)
6. Granda anĝel' (R. B.)
7. ... la rifa senelirejo (R. B.)

III. Nefinita Epilogo (G.W).


NOTOJ

La Floroj
La Defalaĵoj
Fragmentoj

TABELOJ

Glosaro
Tabelo de enhavo
STAFETO
SUB SIA SUKCESA
BEL-LITERATURA ELDON-SERIO
JAM KATALOGAS DEK NUMEROJN

1. KVAROPO. Poemoj. Originalaj de WILLIAM AULD, JOHN S.


DINWOODIE, JOHN FRANCIS kaj RETO RDSSETTI. —
Prologo de GASTON WARINGHIEN. —1952. —272 paĝoj. —
Elĉerpita!

2. LA BAPTO DE CARO VLADIMIR. Legendo el la rusa historio.


Satira epopeo de KAREL HAVLÍČEK BOROVSKÝ. —El la
ĉeĥa esperantigis TOMÁŜ PUMPR. —Kun 52 originalaj
ilustraĵoj de la ĉeĥa Nacia Artisto JOSEF LADA. —1953. —144
paĝoj. —Elĉerpita!

3. EL LA MANIKO. Novelaro. Originala de RETO ROSSETTI. —


1955. —224 paĝoj.

4. KOKO KRIAS JAM! Originala novelaro de FERENC SZILÁGYI.


—1955. -232 paĝoj.

5. KONTRALTE. Poemaro. Originala de MARJORIE BOULTON.


—Antaŭparolo de WILLIAM AULD. — 1955. —288 paĝoj.

6. ESEOJ I. Beletro. Originalaĵo de GASTON WARINGHIEN. —


1956. —236 paĝoj.

7. LA INFANA RASO, Poemo en 25 ĉapitroj, Originala de


WILLIAM AULD. —Kun antaŭparolo de JOHN FRANCIS kaj 5
artaj ilustaĵoj de PIERRE LAVALLE. —1956.—108 paĝoj.

8-9. LA FLOROJ DE L MALBONO. Kompleta eldono aranĝita laŭ


nova ordo kaj sekvata de La Defalaĵoj kaj de Fragmentoj rilataj
al «La Floroj de l' Malbono». Esperantigitaj el la franca de
pluraj tradukintoj sub la redakto de KÁLMÁN KALOCSAY kaj
GASTON WARINGHIEN. —1957. —400 paĝoj.

10. JOZEFO. Drama poemo en kvar aktoj kaj epilogo, bazita sur la
Biblio. Originale verkita de J. D. APPLEBAUM. —1957. —
Presata.

Ĉiu volumo kutime enhavas biografion kaj bildon de la aŭtoro;


krome, artan dukoloran kovrilon, verkitan de la grafikisio JOHN
HARTLEY.

Aliaj dek volumoj jam preparitaj aŭ preparataj! Simile al la unua,


la dua deko envicigos jamajn klasikojn apud debutantaj talentoj de
nia beletro.

Kiel unua volumo de la dua deko startos la ege atendata


Antologio de Originala Poezio de Esperanto (provizora titolo),
redaktita de WILLIAM AULD kaj presota en 1957
Kanhelpu pluporti la torĉon!

Finpresita: 23 apr. 1957 Eldonnombro: 1000 ekz.

You might also like