Instruo de Karl Marks 1933

You might also like

Download as pdf or txt
Download as pdf or txt
You are on page 1of 21

La instruo de Karl Marks

Tezoj de Instituto de Marks-Engels-Lenin okaze de la 50-a datreveno de la morto de


Karl Marks
EKRELO, Amsterdam, 1933, 53 p.

El rusa lingvo tradukis P.Gavrilov, N.Incertov, V.Polakov, E.Ŝvedova.


Lingve kontrolis V.Polakov

Karl Marks
(Okaze de la 50-a datreveno de la morto).

1. La 14-an de marto 1933 forpasas duonjaro post la morto de la granda fondinto de l’


scienca komunismo, instruanto kaj gvidanto de la internacia proletaro – Karl Marks (1818-
1883).
Ankoraŭ dum la vivo de Marks kaj Engels ilia revolucia instruo decide venkis ĉiujn
variaĵojn de la antaŭmarksa socialismo. Jam tiutempe avangardaj laboristoj de ĉiuj landoj
konsideris Markson kiel sian agnoskitan instruanton kaj gvidanton. Jam tiutempe la nomo de
Marks estis por burĝaro de la tuta mondo malamata simbolo de la komunisma revolucio.
De tiu tempo la burĝa scienco multegfoje provis “refuti” la marksismon, por idee
malarmi la proletaron, por fari ĝin politika akcesoraĵo de la burĝaro. La regantaj klasoj
multegfoje provis “malpermesi” la marksismon, por pere de forto malakceli kreskon de la
revolucia klaskonscio de l’proletoj. Spite al scienculaj lakeoj de la burĝaro kaj spite al ĝiaj
karceristoj, ĉiu nova ŝtupo de la klasbatalo estis alportanta al la marksismo novajn
konfirmojn, novajn venkojn. La standardo de Marks fariĝis standardo de la milionoj, irantaj
al batalo por la revolucia renverso de l’ kapitalismo, por la proleta diktaturo, por la venko de
l’komunismo en la tuta mondo.
2. “La dialektiko de la historio estas tia, ke teoria venko de la marksismo devigas ties
malamikojn alivestiĝi je marksistoj” (Lenin)1. La oportunistoj de ĉiuj specoj kaj nuancoj
provis kripligi la instruon de Marks, por akomodi ĝin al bezonoj de la burĝaro. Ili starigis al si
kiel celon substitui la batalteorion de la proleta revolucio per la perfida prediko de la “paca”
enkresko en la socialismon pere de burĝa “demokratio”. Apogante sin je laborista
aristokratio, koruptita kaj malmoraligita de la imperialista burĝaro, la oportunistoj konkeris
faktan regadon en la antaŭmilita II Internacio.
Sed la epoko de la imperialismo portis kun si ne “socialan pacon”, kiun estis predikantaj
la perfiduloj, sed ekstreman pliakriĝon de interklasaj antagonismoj en la tuta burĝa mondo.
Kiel centro de internacia revolucia movado fariĝis Rusio, ĉar tie ĉi estis ligita nodo de ĉiuj
imperialismaj kontraŭdiroj. Kiel avangardo de internacia laborista klaso fariĝis rusa
proletaro, gvidata de la partio de la bolŝevikoj kun Lenin – genia daŭriganto de la afero de
Marks kaj Engels – ĉe la kapo. “La leninismo ne nur renaskis la marksismon, sed ĝi faris
ankoraŭ paŝon antaŭen, disvolvinte pluen la marksismon en novaj kondiĉoj de l’ kapitalismo
kaj klasbatalo de proletaro” (Stalin)2.
Tiel formiĝis la leninsmo – la marksismo de la epoko de imperialismo kaj proleta
revolucio. Ekster la leninismo ne ekzistas kaj ne povas ekzisti en nia epoko vera marksismo.
3. Ĝuste antaŭ 20 jaroj, konekse kun la 30-jara datreveno de la morto de Marks, Lenin
antaŭdiris grandan historian triumfon, kiun alportos al la marksismo la venonta historia
epoko.
Ĉi tiu antaŭdiro efektiviĝas antaŭ niaj okuloj. Stariginte en Oktobro de 1917 regpotencon
de la sovetoj, heroece batalante kontraŭ rusaj kapitalistoj, bienuloj kaj kulakoj, kontraŭ la
intervencintoj, kontraŭ la II Internacio, malkaŝe transirinta al flanko de la kontraŭrevolucia
burĝaro; persiste batalante kontraŭ agentoj de la klasamiko, dekstraj kaj “maldekstraj”

1
Lenin. Verkaro, vol. XVI, p. 332.
2
Stalin. Problemoj de leninismo. Eld. 9-a, p. 6.

1
oportunistoj, – la partio de la bolŝevikoj sub gvido de Lenin kaj Stalin defendis kaj plifirmigis
la proletan diktaturon kaj konstruis fundamenton de la socialisma socio. USSR estas
enkorpiĝo de la afero de Marks. La venko de la unua kvinjarplano estas grandega, tutmond-
historia triumfo de la marksismo.
Ankaŭ aliflanke de sovetiaj limoj la afero de Marks firmiĝas kaj venkas. Ekstrema
ekonomia krizo skuas la bazojn de kapitalisma socio. La burĝa mondo staras ĉe la sojlo de
nova ciklo de revolucioj kaj militoj. La kreita de Lenin Komunista Internacio kondukas
milionmultajn amasojn de laboristoj, laboruloj, koloniaj sklavoj al nova ŝturmo kontraŭ la
kapitalismo.

Ĉefa en la marksismo – la instruo pri la diktaturo de proletaro


4. Marks kaj Engels ellaboris fundamentojn de sia revolucia teorio en la 40-aj jaroj de la
pasinta jarcento. Jam tiutempe ili deklaris, ke la afero de la laborista klaso estas ne nur
kompreni kaj klarigi la mondon, sed ankaŭ transformi ĝin. La marksismo estas nedisŝirebla
unueco de la revolucia teorio kun revolucia praktiko. Genie sintezinte, kritike prilaborinte la
tutan historian sperton de la subpremitaj klasoj, Marks donis al proletaro nevenkeblan
armilon en la batalo kontraŭ ĝiaj klasmalamikoj, en la batalo por starigo de ĝia diktaturo, por
venko de l’socialismo.
La instruo de Marks “estiĝis kiel rekta kaj senpera daŭrigo de la instruio de la plej
grandaj reprezentantoj de filozofio, politika ekonomio kaj socialismo. La instruo de Marks
estas potencega, ĉar ĝi estas vera. Ĝi estas kompleta kaj harmonia, donante al homoj tutecan
mondkoncepton, mepaciĝeman je ajna superstiĉo, je ajna defendo de burĝa subpremo. Ĝi
estas laŭleĝa heredanto de la plej bona, kion kreis la homaro en la XIX jarcento en fako de
germana filozofio, angla politika ekonomio, franca socialismo” (Lenin)3.
Longe antaŭ Marks estis aperantaj homoj, kiuj revis pri tia socio, kie ne estos ekspluato
kaj subpremo. Sed nur Marks transformis la socialismon el revoj de ĉi tiuj soluloj-utopiistoj
en sciencon. Marks estis la unua, kiu eltrovis kaj esploris la leĝon de movado de kapitalisma
socio; li pruvis, ke la kapitalisma evoluo neeviteble kondukas al proleta revolucio. Marks
science pruvis, ke “inter kapitalisma kaj komunisma socio kuŝas periodo de la revolucia
transformiĝo de la unua en la duan. Al ĉi tiu periodo konformas ankaŭ politika transperiodo,
kaj la ŝtato de ĉi tiu periodo povas esti nenio alia ol revolucia diktaturo de proletaro” 4.
5. Ĉefa en la marksismo estas la instruo pri la diktaturo de proletaro. “Kio koncernas
min, – skribis Marks en la jaro 1852, – ne al mi apartenas la merito, ke mi eltrovis ekziston de
la klasoj en la moderna socio, nek tiu, ke mi eltrovis ilian interbatalon… Tio, kion mi faris kiel
novan, konsistis en pruvado de la jeno: 1) ke la ekzisto de la klasoj estas ligita nur kun certaj
historiaj bataloj, propraj al evoluo de produktado, 2) ke la klasbatalo neeviteble kondukas al
la diktaturo de proletaro, 3) ke ĉi tiu diktaturo mem estas nur transiro al likvido de ĉiaj klasoj
kaj al la socio sen klasoj…”5.
La instruo de Marks pri la diktaturo de proletaro estas nedeŝireble ligita kun lia instruo
pri la proleta revolucio. Marks estis pruvinta, ke ekster la proleta revolucio ne ekzistas alia
vojo al la diktaturo de laborista klaso. “Paca” evoluo al la socialismo ne estas ebla, ĉar la
burĝaro ne cedos sen batalo sian politikan kaj ekonomian potencon. Estas necesa venkoplena
armita ribelo, estas neevitebla civila milito, por ke la proletaro, gvidata de la komunista
partio, ĉefante revoluciajn amasojn de laboruloj kaj subpremitoj, pere de forto renversu
politikan regadon de la burĝaro kaj starigu sian diktaturon.
Konkero de la regpotenco flanke de proletaro ne signifas, ke ŝtataparato simple transiras
el la manoj de la burĝaro en la manojn de laboristoj. Marks asertis, ke burokrat-militarisma
maŝino de burĝa ŝtato devas esti rompita, detruita de la revolucio kaj anstataŭigita per
proleta ŝtato.

3
Lenin. Verkaro, vol. XVI, p. 349.
4
Marks. La kritiko pri la programo de Gotha. 1932. p. 43.
5
Marks. Letero al Weydemeyer de la 5-a de marto 1852. (Rig. Marks kaj Engels. Leteraro, redaktita de Adoratskij, p. 68).

2
Dum jardekoj Marks fundamentadis, estis disvolvanta, defendanta kontraŭ reformistoj
kaj anarkistoj sian instruon pri la proleta revolucio kaj la diktaturo de proletaro. Li
senindulge kritikis iluziojn de “socialfilantropoj” pri tio, ke regonta proletaro kvazaŭ ne
bezonos aplikon de la revolucia perforto. La diktaturo estas bezonata al proletaro por
subpremadi reziston de ekspluatantoj, por likvidi ekonomiajn fundamentojn de la ekzistado
de la klasoj.
“Ĉi tio signifas, – skribis Marks, – ke ĝis kiam ekzistas ankoraŭ aliaj klasoj, precipe la
klaso kapitalista, ĝis kiam la proletaro batalas kontraŭ ĝi (ĉar kiam ĝi estos ekreginta,
ankoraŭ ne malaperas ĝiaj malamikoj, ne malaperas la malnova socisistemo), ĝi devas apliki
la perforton, ĉar la perforto estas la rimedo por regado; se ĝi mem ankoraŭ restas kiel klaso,
kaj se ne malaperis ankoraŭ la ekonomiaj kondiĉoj, sur kiuj baziĝas klasbatalo, t.e. ekzisto de
la klasoj, ili devas esti perforte forigitaj kaj transformitaj, la procedo de ilia transformo devas
esti perforte plirapidigita”6.
6. La epoko, kiam vivis kaj batalis Marks (antaŭ la komenco de la 70-aj jaroj) estis epoko
de la finiĝo de burĝaj revolucioj. Sed jam la ĉartisma movado en Anglio en la 40-aj jaroj kaj
ribelo de parizaj laboristoj en junio de 1848 estis potencaj provoj de proletaro ekŝanceli la
fundamentojn de kapitalisma sistemo; Pariza Komuno de 1871 estis komencanta novan
historian epokon, kiam ĉefaj landoj de la Okcidento finis burĝajn revoluciojn, la epokon de
preparo al novaj grandaj bataloj por la proleta diktaturo.
Marks teorie fundamentis kaj praktike montris, kia devas esti strategio kaj taktiko de
laborista klaso en burĝ-demokratia revolucio. Marks kaj Engels ege substrekis signifon de la
problemo pri aliancanoj de proletaro en ĉi batalo, – pri kamparanaro kaj naci-revolucia
movado. Kritikante nedecidemon, duonecon, nekonsekvencon de ĉiuj tendencoj de burĝa
demokratio, Marks estis pruvinta, ke la afero de proletaro estas ekĉefi popolan ribelon
kontraŭ servutsinjoroj-bienuloj, efektivigi ĝisfine burĝ-demokratian renverson, senindulge,
laŭplebeje frakasi la restaĵojn de l’feŭdalismo, per tio ĉi pretiginte la grundon por plua batalo
kontraŭ burĝaro, malfermi la vojon por socialisma revolucio. “Marks kaj Engels faris
fundamentajn skizojn de la ideo pri la hegemonio de proletaro” (Stalin)7.
“Dum demokrataj etburĝoj, – skribis Marks, – deziras… plej rapide fini la revolucion,
niaj interesoj kaj niaj taskoj estas fari la revolucion seninterrompa ĝis tiu tempo, kiam ĉiuj
pli-malpli proprulaj klasoj estos forigitaj for de la regado, kiam proletaro konkeros ŝtatan
regpotencon, kiam asocioj de proletoj ne nur en unu lando, sed ankaŭ en ĉiuj dominantaj
landoj de la mondo disvolviĝos tiomgrade, ke la konkurenco inter proletoj de tiuj landoj ĉesos
kaj almenaŭ decidaj produktivaj fortoj estos koncentrigitaj en la manoj de proletoj”8. Alivorte,
Marks proponis utiligi ĝisfunde revolucian energion de la plej vastaj popolamasoj por,
venkinte ĉiujn ekspluatistojn, starigi diktaturon de proletaro.
7. Marks estis la unua, kiu montris grandegan rolon de laborula kamparanaro, kiel plej
grava aliancano de proletaro sur ĉiuj etapoj de ĝia revolucia batalo. “Mi ĉiam pli konvinkiĝas,
– skribis Marks al Engels en 1851, – ke transformo de agroekonomio kaj bazita sur ĝi
proprula abomenaĵo devas fariĝi alfo kaj omego de estonta renverso”9. “La tuta afero en
Germanio dependos, –skribis Marks en 1856, –de la ebleco subteni la proletan revolucion per
ia dua “eldono” de la kamparana milito”10.
Marks evidentigis genie duecan naturon de kamparano, en kiu luktas laboremulo kaj
proprulo, “racio” kaj “superstiĉo”, “estonto” kaj “pasinto”. Marks science pruvis neeviteblon
de la distavoliĝo de kamparanaro en kapitalismaj kondiĉoj, de la elformiĝo de l’ ekspluatista
supro en vilaĝo – kamparana burĝaro, kaj de la plikreskanta mizeriĝo de ekspluatataj amasoj,
por kiuj kapitalismo estas vampiro, “elsuĉanta sangon de la koro kaj cerbon de la kapo”11.

6
Marks. “Bakunin: Ŝtateco kaj anarkio” (Rig. Analojn de la marksismo. Kajero II, p. 93).
7
Stalin. Problemoj de leninismo. Eld. 9-a, p. 265.
8
Marks kaj Engels. Verkaro, vol. VIII, p. 483.
9
Marks kaj Engels. Verkaro, vol. XXI, p. 249.
10
Marks kaj Engels. Verkaro, vol. XXII, p. 139.
11
Marks kaj Engels. Verkaro, vol. VIII, p. 409.

3
“Tial kampranoj trovas por si kiel naturan aliancanon kaj gvidanton – la urban proletaron, al
kiu estas destinite renversi burĝan socisistemon” (Marks)12.
Marks kaj Engels skizis vojdirekton por altiro de ĉi tiuj fundamentaj kamparanar-
amasoj al flanko de la proletrevolucio. La proletaro “kiel registaro devas apliki la rimedojn,
dank’al kiuj la kamparanaro senpere plibonigas sian staton kaj mem transiras al flanko de
revolucio; tamen, ili estas tiaj rimedoj, kiuj enfundamente plifaciligas transiron for de privata
posedrajto je tero al posedrajto socia, do tiel, ke la kamparano ekonomie mem atingas ĉi tion”
(Marks)13.
Kun miriga precizeco Marks kaj Engels antaŭdiris gigantan rolon de granda socialisma
agrikulturo kaj kolektivaj formoj de la ekonomio ĉe transiro for de kapitalismo al socialismo.
“Ke ĉe transiro al komunisma ekonomio, –skribis Engels, –ni devos apliki vastamplekse kiel
interĉeneron la kooperativan produktadon, pri tio Marks kaj mi neniam dubis. La afero devas
esti organizita tiel, ke la socio – sekve dum la unua tempo la ŝtato – konservu por si la
posedrajton je produktiloj kaj tiamaniere privataj interesoj de kooperativa laborkompanio ne
povu ekdomini super la interesoj de la tuta socio ĝenerale…”14. “Temas pri la transdono –
komence laŭ farmoprincipoj – de grandaj bienoj al memstaraj kooperativaj laborkompanioj,
mastrumantaj sub gvido de la ŝtato kaj kondiĉe, ke la ŝtato restas posedanto de la tero. Ĉi tiu
entrepreno havas tiun grandan avantaĝon, ke estante laŭesence praktike efektivigebla, ĝi
povas esti ekfunkciigita de neniu partio, krom la nia…”15.
8. Marks skizis fundamentojn de la revoluci-proleta politiko en naci-kolonia problemo.
Per ekzemplo de Irlando, subjugigita de anglaj kapitalistoj, de Polio, kiu estis ĝemanta
sub vipo de la cara Rusio, per ekzemplo de Italio kaj Hungario, Ĉinio kaj Hindio, Marks kaj
Engels donis klasikajn modelojn de konsekvence revolucia internaciismo. Marks diris, ke ne
povas esti libera la popolo, subpremanta aliajn popolojn. Konsiderante naci-kolonian
problemon kiel suborditan al la interesoj de la proleta revolucio, Marks kaj Engels atribuis
gravegan signifon al nacia revolucia movado. Ili senindulge batalis kontraŭ nacionalismo kaj
ŝovinismo en vicoj de laborista klaso, kontraŭ nekompreno flanke de la proletaro de
grandpotencaj nacioj pri ĝiaj socialismaj devoj rilate al subpremitaj popoloj.
9. Marks kaj Engels genie antaŭvidis la evoluvojon for de kapitalismo al komunismo.
“La tuta teorio de Marks, –skribis Lenin, –estas apliko de la evoluteorio – en ĝia plej
konsekvenca, plena, pripensita kaj riĉenhava formo – al la moderna kapitalismo. Nature, ke
antaŭ Marks ekstaris la demando pri apliko de ĉi tiu teorio ankaŭ al la venonta bankroto, al la
bankroto de kapitalismo, kaj al estonta evoluo de la venonta komunismo”16.
Marks skizis fundamentajn fazojn de ĉi tiu “estonta evoluo”. En la unua fazo de la
komunisma socio, kutime nomata socialismo, dominas la principo: por sama laborkvanto –
saman produktokvanton.
“Ĉi tie ni havas la aferon, –skribis Marks, –ne kun komunisma socio, kiu estas evoluinta
sur sia propra fundamento, sed kun tia, kiu ĵus estas eliranta ĝuste el kapitalisma socio, kaj
kiu tial, en ĉiuj rilatoj, en la ekonomia, morala kaj intelekta ankoraŭ havas postsignon de la
malnova socio, el kies interno ĝi eliris”17.
Marks ne dubis, ke dum ĉi tiu periodo la proleta diktaturo devos konduki energian kaj
senindulgan batalon kontraŭ la restaĵoj de ekspluatistaj klasoj. Marks kaj Engels plurfoje
skribis pri tio, ke ĉi tiu periodo estos serioza studkurso por la venkinta klaso mem. “La
revolucio estas necesa ne nur tial, ke alimaniere neniel eblas renversi la regantan klason, sed
ankaŭ pro tio, ke la renversanta klaso nur per la revolucio povas liberigi sin for de tuta
malnova abomenaĵo kaj fariĝi kapabla krei novan socion” (Marks kaj Engels)18.

12
Marks kaj Engels. Verkaro, vol. VIII, p. 409.
13
Marks. “Bakunin: Ŝtateco kaj anarkio” (Rig. Analojn de la marksismo. Kajero II, p. 93).
14
Engels. Letero al Bebel de la 20-a de januaro 1886. (Rig. Arkivon de Marks kaj Engels. Vol. I (VI), p. 329).
15
Engels. Letero al Bebel de la 20-a de januaro 1886. (Rig. Arkivon de Marks kaj Engels. Vol. I (VI), p. 328).
16
Lenin. Verkaro, vol. XXI, p. 427-428.
17
Marks. La kritiko pri la programo de Gotha. 1932, p. 28.
18
Marks kaj Engels. Verkaro, vol. IV, p. 60.

4
10. “Ĉe la supera fazo de la komunisma socio, –diris Marks, –post kiam malaperos
sklaviganta homon ties subigo al labordivido, kiam kune kun ĉi tio malaperos kontrasto inter
intelekta kaj fizika laboro; kiam laboro ne plu estos nur vivrimedo, sed mem fariĝos ĉefa
vivbezono; kiam paralele kun ĉiuflanka evoluo de individuoj ankaŭ plikreskos produktivaj
fortoj kaj ĉiuj fontoj de socia riĉaĵo ekfluos plentorente, – nur tiam oni povos plene venki
mallarĝan horizonton de burĝa juro, kaj la socio povos skribi sur sia standardo: “De ĉiu laŭ
kapabloj, al ĉiu laŭ bezonoj”19.
Sed ĉi tiu supera fazo de la komunismo estas atingebla nur post tio, kiam estos definitive
venkita rezistado de “parazitoj, sinjoruloj, friponoj kaj similaj “tradicikonservantoj” de
kapitalismo…”20. “La neceso plenumi nekomplikajn, ĉefajn regulojn de ĉia homa kunvivado
tre rapide fariĝos kutimo. Kaj tiam la pordo estos larĝe malfermita por transiro for de la unua
fazo de la komunisma socio al ĝia supera fazo, kaj samtempe al plenformortado de ŝtato”
(Lenin)21.
11. La instruo pri la diktaturo de proletaro, pri transiro for de kapitalismo al komunismo
konsistigas revolucian esencon de la marksismo. Ĝuste tial la renegatoj de la marksismo
elektis ĉi tiun instruon kiel ĉefan objekton por sia falsigista agado. Celante prezenti Marks-on
kiel burĝan liberaliston, ili deklaris, ke la termino mem “la diktaturo de proletaro” estas ĉe
Marks “hazarda vorto” (Kautsky). Batalante kontraŭ la renegatoj kaj falsigistoj, Lenin
disvolvis marksan instruon pri la proleta diktaturo kaj levis ĝin sur la superan ŝtupon. Sub
gvido de Lenin kaj Stalin la bolŝevika partio ĉi tiun instruon realigis.

Filozofio de marksismo – la dialektika materialismo


12. La dialektika materialismo estas filozofia fundamento de l’marksismo. La dialektika
materialismo estas filozofio de l’revolucia proletaro, akra batalilo en batalo por la diktaturo de
laborista klaso, por la konstruo de komunismo.
Ekde 1844-1845 Marks kaj Engels plej decide defendadis la materialismon, nepaciĝeme
batalante kontraŭ la idealismo kaj ĉiuj cedoj al ĝi (Bauer, Stirner, Proudhon, Lassal, Dühring
k.a.). Nudiginte la klasesencon de burĝaj filozofiaj sistemoj, Marks pruvis, ke la idealismo
ĉiam estas ligita ĉu tiel, ĉu aliel kun la religio. La materialismo de Marks estas militanta
ateismo. La marksismo armas la proletaron por ĝia batalo kontraŭ religio, malkaŝante
historiajn kondiĉojn de l’origino de religio, ĝiajn klasradikojn kaj social-ekonomiajn
premisojn por ĝia neniigo. Ĉiujn modernajn religiojn la marksismo konsideras kiel batalilon
en la manoj de ekspluatistaj klasoj. “Religio estas opio por la popolo” (Marks)22.
13. Marks venkis fundamentajn mankojn de l’ malnova materialismo (la franca
materialismo de la XVIII jarcento, la filozofio de Feuerbach), ĝian mekanikismon,
nehistoriecon, abstrakton, kontemplecon; li riĉigis la materialismon per la dialektiko – la plej
granda akiraĵo de germana klasika filozofio. Sed Marks ne simple transprenis de Hegel la
dialektikon, li radikale ĝin relaboris, “starigis de kapmalsupre je piedojn” (Engels)23. La
dialektiko de Hegel estas idealisma dialektiko; la marksa dialektiko estas materialisma
dialektiko.
La materialisma dialektiko estas decidanta en la marksismo. “Utiligo de l’materialisma
dialektiko por la relaboro de tuta politika ekonomio ekde ties estiĝo, por historio, por
naturscienco, por filozofio, por politiko kaj taktiko de laborista klaso, – jen kio plej interesas
Marks-on kaj Engels-on, jen pri kio ili enmetas la plej esencogravan kaj plej novan, jen en kio
konsistas ilia genieca antaŭenpuŝo en la historio de revolucia penso” (Lenin)24.
La dialektiko estas plej ĉiuflanka, plej enhavoriĉa, plej profunda instruo pri la evoluado.
La dialektika kompreno pri la evoluo radikale estas diferenca de vulgara ideo pri evolucio.

19
Marks. La kritiko pri la programo de Gotha. 1932, p. 28.
20
Lenin. Verkaro, vol. XXI, p. 441.
21
Lenin. Verkaro, vol. XXI, p. 441.
22
Marks kaj Engels. Verkaro, vol. I, p. 399.
23
Engels. Ludwig Feŭerbach, 1932, p. 41.
24
Lenin. Verkaro, vol. XVII, p. 30.

5
Laŭ Marks, la evoluo kvazaŭ ripetas jam pasitajn ŝtupojn, sed ripetas ilin sur pli alta bazo
(“neo de neo”): ĝi okazas per “interrompoj de laŭgradeco”, per transformo de kvanto en
kvaliton; la evoluo estas kontraŭdireca, saltforma, revolucia.
La materialisma dialektiko “en pozitivan komprenon de l’ekzistanta samtempe enigas
komprenon de ĝia neo, de ĝia necesa pereo; ĉiun efektiviĝintan formon ĝi observas en movo,
sekve, ankaŭ laŭ ĝia forpasenda flanko, ĉar ĝi antaŭ nenio sin klinas kaj laŭ sia esenco mem
estas kritika kaj revolucia” (Marks)25.
14. Marks konsekvence disvastigis la materialismon sur sociajn fenomenojn. Marks
pruvis, ke kiel reala bazo de l’socio estas ĝia ekonomia strukturo.
“La produktadmaniero de materia vivo, –skribis Marks, –permesas la socian, politikan
kaj spiritan procezojn de l’vivo entute. Ne la konscio de homoj difinas ilian estadon, sed,
kontraŭe, ilia socia estado difinas ilian konscion”26. “Pro aliiĝo de l’ekonomia bazo pli-malpli
rapide okazas perturbacio en tuta grandega surkonstruaĵo”27. Tamen, kiel montris Marks, la
socia konscio postas de l’socia estado (“Strigo de Minervo elflugas nokte”). Postrestaĵoj de
malnova socio en homkonscio ne malaperas aŭtomatece kune kun neniigo de l’malnova
socisistemo. Ĉi tiuj postrestaĵoj fariĝas rezistoforto kontraŭ la nova socio kaj povas esti
venkitaj nur per obstina batalo.
Al abstraktaj burĝaj instruoj pri la “socio ĝenerale” Marks kontraŭmetis la sciencon pri
histori-konkretaj social-ekonomiaj formacioj, pri ilia estiĝo, evoluo kaj pereo. La batalo inter
klasoj, atinganta plej altan ŝtupon en la revolucio, estas, laŭ Marks, movanta forto de l’tuta
homara historio post disfalo de l’pratempa komunumo. La historia materialismo de Marks
malkaŝis ĉiujn kontraŭdirojn, ĉiujn formojn de l’antagonismo kaj ekspluato en la kapitalisma
socio: li pruvis forpasendan karakteron de l’kapitalismo kaj neeviteblon de l’ socialisma
revolucio.
15. La dialektika materialismo de Marks nedeŝireble kombinas en si severan sciencecon
kun proleta revoluciemo. Marks kaj Engels dekomence ĝisfine estis klasaj kaj sekve – partiaj
en la filozofio. La socialdemokratio, perfidinte la proletan revolucion, forĵetis la dialektikan
materialismon. Fariĝinte ĉefa socia apogilo de l’burĝaro, ĝi estas ankaŭ avangarda taĉmento
de l’militanta antimarksismo. La socialdemokratio deklaras la filozofion de marksismo
“malaktualiĝinta”, anstataŭigas ĝin per la rubaĵoj de reakciaj idealismaj sistemoj
(novkantismo, mahismo, novhegelismo k.a.). La socialdemokratoj ĉiel steriligas kaj falsigas la
revolucian dialektikon de Marks, anstataŭigante ĝin per la vulgara evoluciismo, mekanikismo
kaj sofismeco. Batalante kontraŭ la idealismo kaj pastrismo, kontraŭ la mekanikisma
materialismo, batalante al du frontoj, kontraŭ ĉiuspeca filozofia revizionismo, Lenin levis sur
novan ŝtupon la dialektikan materialismon de Marks. La materialisma dialektiko de Marks
kaj Lenin estas la plej akra batalilo de TKP(b) kaj de Kominterno en la batalo por la proleta
diktaturo, por la socialismo.

Ekonomia instruo de Marks


16. La ekonomia instruo de Marks estas “la plej profunda ĉiuflanka kaj detala atesto kaj
utiligo de l’teorio de Marks” (Lenin) 28. La ĉefa verko de marksa vivo estas lia genia verko
“Kapitalo”. “De tiam, kiam sur la tero ekzistas kapitalistoj kaj laboristoj, –skribis Engels, –
ankoraŭ nek unu libro estas, kiu havus tian signifon por laboristoj”29.
Marks malkaŝis la esencon de kapitalismo, kiel de historie forpasenda socia formo,
eltrovis la movadleĝon de kapitalismo, la leĝon de ĝia estiĝo, evoluo kaj pereo. Marks montris
al la proletaro ĝian historian destinon – la likvidon de l’kapitalisma ekspluato kaj de ĉia
ekspluato ĝenerale.

25
Marks. Kapitalo. Vol. I, 1931, p. XXIII.
26
Marks. Al kritiko de politika ekonomio. 1933, p. 42.
27
Marks. Al kritiko de politika ekonomio. 1933, p. 43.
28
Lenin. Verkaro, vol. XVIII, p. 15.
29
Engels. Pri “Kapitalo” de Marks. 1933, p. 1.

6
Marks eltrovis la fundamentan leĝon de l’var-kapitalisma produktado – la leĝon de
valoro. En “Kapitalo” Marks komencis sian analizon de l’kapitalismo per ĝia plej simpla “ĉelo”
– la varo. Marks pruvis, ke ĉiuj kontraŭdiroj de l’kapitalismo embriforme estas jam
entenantaj en ĉi tiu plej simpla “ĉelo” de l’burĝa socio. En plua trakto Marks montris evoluon
de ĉi tiuj kontraŭdiroj kaj evoluon de l’kapitalismo en ĝia tuto. La marksa teorio de valoro
senvualigis la misteron de l’vara fetiĉismo, “mistikismon de l’vara mondo”, kaŝanta efektivajn
rilatojn inter homoj en la kapitalisma socio.
17. Kiel bazangula ŝtono de l’ekonomia teorio de Marks estas la instruo pri plusvaloro.
La instruo pri plusvaloro kaj ĝiaj formoj (relativa kaj absoluta) malkaŝas la naturon de
kapitalisma ekspluato. Ĝi montras tutan profundecon de l’kontraŭdiro inter laborista klaso
kaj burĝaro, de l’fundamenta en burĝa socisistemo kontraŭdiro, kiu, neeviteble pliakriĝante,
kondukas ĉi tiun socisistemon al pereo kaj al anstataŭigo ĝin per la socialisma socisistemo.
Eltrovinte la ĝeneralan leĝon de kapitalisma kapitalakumuliĝo, Marks montris, kiel la
kapitalakumuliĝo kondukas al tio, ke ĉe unu poluso koncentriĝas ĉiam pli granda riĉaĵo, kaj
ĉe la alia – ĉiam pli granda mizero; kiel ĉiuj metodoj por plialtigo de socia produktiva
laborforto en kapitalismo estas direktitaj kontraŭ la proletaro, kiel ili transformas tutan
tempon de la laboristo en labortempon, ĵetas lian edzinon kaj infanojn sub kapitalĉaron; kiel
estiĝas neevitebla akompananto de l’kapitalismo – la rezerva laborarmeo; kiel okazas
neevitebla en kondiĉoj de l’kapitalismo la absoluta mizeriĝo de proletaro.
La marksa analizo de kapitalakumuliĝo montris neeviteblon de l’koncentriĝo kaj
centralizo de l’kapitalo, neeviteblon de lavdetruo al la interklasaj grupoj – memstaraj
etproduktantoj, neeviteblon de abismoprofundiĝo inter burĝaro kaj proletaro. Malkaŝinte la
esencon de l’tera rento (absoluta kaj diferencigita) kaj procezoriginalecon de la evoluo de
kapitalismo en la agrikulturo, Marks pruvis, ke ĉe kapitalismo “la ekspluato al kamparanoj
diferencas de ekspluato al industria proletaro nur laŭforme”, ke la kapitalisma
produktadsistemo ne estas kunigebla kun vera terkulturado, ke la postado de agrikulturo kaj
profundiĝo de la kontraŭdiro inter urbo kaj kamparo estas neevitebla akompananto de
kapitalismo.
18. Marks estas la unua, kiu donis analizon de reprodukto de socia kapitalo, prenita
tutece. Marks pruvis neeviteblon de periodaj krizoj ĉe kapitalismo kaj montris, ke la krizoj
havas radikojn en la kapitalisma sistemo mem, ke en fundamento de la krizoj kuŝas la
kontraŭdiro inter la socia karaktero de produktado kaj la privatkapitalista formo de
alproprigo. Ĉi tiu kontraŭdiro evidentiĝas en produktad-anarkio, precipe intence reliefiĝanta
dum krizo. La krizoj estas “reala kuniĝo kaj perforta glatigo de ĉiuj kontraŭdiroj de l’burĝa
ekonomiko” (Marks)30. La krizoj intense atestas pri tio, ke “la burĝaj rilatoj montriĝas tro
malvastaj por ampleksi kreitan de ili riĉaĵon”31.
La tuta historia evolupaso de l’kapitalismo ĝis nuntempa, grandioza laŭ skalo kaj vastiĝo
krizo mem, kiu disvolviĝas sur bazo de la ĝenerala kapitalisma krizo, plene konfirmis la
profetvortojn de Marks pri la historia tendenco de l’kapitalisma kapitalakumuliĝo: “Paralele
kun konstanta nombromalpliigo de kapital-magnatoj… kreskas amaso da mizero, subpremo,
sklavigo, degenero kaj ekspluato, sed samtempe kreskas ankaŭ la indigno de laborista klaso,
senĉese grandiĝanta, tre disciplinita, unigita kaj organizita de la mekanismo mem de
kapitalisma produktadprocedo. La kapitalmonopolo fariĝas kateno por tiu produktadsistemo,
kiu kune kun ĝi kaj dank’al ĝi atingis floradon. La centralizo de produktiloj kaj kolektivigo de
laboro atingas la nivelon, ĉe kiu ili fariĝas nekunigeblaj kun ilia kapitalisma kovrilo. La lasta
krevas. Batas la finhoro de l’kapitalisma propraĵo. La ekspropriistoj estas ekspropriataj”32.
19. En nia epoko, la epoko de l’putranta kaj mortanta kapitalismo la finhoro de
l’kapitalisma propraĵo ekbatis; la ekspropriistoj jam estas ekspropriitaj sur unu sesonon de
l’terglobo. La kapitalismo, plenuminte sian mision, fariĝis kateno por plua evoluado. La

30
Marks. Teorio de plusvaloro. Vol. II, parto 2, 1932, p. 186.
31
Marks kaj Engels. Manifesto de Komunista partio. 1933, p. 21.
32
Marks. Kapitalo. Vol. I, 1932, p. 613.

7
bankroto de kapitalismo evidentiĝas precipe klare, lumigita de grandegaj sukcesoj de
l’socialisma konstruado en USSR, okulvideble demonstranta avantaĝojn de l’socialisma
laŭplana ekonomisistemo super la anarkio de kapitalisma produktadsistemo.
La bankroton de kapitalismo ne kapablas prisilenti nun eĉ la kapital-apologiistoj mem,
en tiu nombro la socialdemokratoj, ĉiuspece kriantaj pri neceso “kombini” planecon kun
kapitalismo. Estas nek ia ĉenero en la marksa instruo, kiun la socialdemokratoj ne provus
deklari “malmoderniĝinta”, kripligi kaj trivialigi je nomo de kapitalismodefendo. Provoj de la
II Internacio “refuti” la instruon de Marks pri la neevitebla pereo de burĝa socio trovas sian
kroniĝon en la perfida teorio de “organizita kapitalismo” kaj de enkresko en socialisman
socion per ŝtata kapitalismo.
Batalante kontraŭ kaŝitaj kaj malkaŝaj apologiistoj de kapitalismo, Lenin disvolvis la
ekonomian teorion de Marks kaj pliriĉigis ĝin per la instruo pri la imperialismo kiel supera
kaj lasta stadio de kapitalismo. La ekonomia teorio de Marks kaj Lenin estas neŝancelebla
scienca fundamento de strategio kaj taktiko por proletaro, renversanta la kapitalregadon kaj
kreanta la novan, socialisman socion.

Marks – fondinto kaj gvidanto de la internacia komunista partio


20. “Marks antaŭ ĉio estis revoluciulo… La batalo estis lia elemento” (Engels)33. Marks
ne nur estis la unua, kiu donis la sciencan fundamenton al la internacia laborista movado, sed
li estis ankaŭ la unua ĝia gvidanto kaj organizanto. Ekde la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento
Marks kaj Engels kondukis persistan batalon por kreo kaj firmigo de la komunista partio –
avangardo de la proletaro, armita per la revolucia teorio, sperta pri la strategio kaj taktiko de
klasbatalo.
Marks estis organizanto kaj gvidanto de la unua proleta partio – “Unio de la
komunistoj”. En la “Manifesto de Komunista partio” (1848) Marks kaj Engels proklamis, ke la
proletaro ne povas atingi sian liberiĝon sen gvidado de la partio – “la plej energia, ĉiam
instiganta al antaŭenmoviĝo parto” de laborista klaso, de la partio, kiu pli klare kaj pli
profunde vidas la “kondiĉojn, procezon kaj ĝeneralajn rezultojn de la proleta movado”, de la
partio, kiu celas “konkeron de politika regpotenco flanke de proletaro” kaj “likvidon de
privata posedrajto”. “Neniam ankoraŭ nek unu taktika programo, –skribis en 1885 Engels pri
la “Manifesto”, –praviĝis tiomgrade, kiel ĉi tiu. Aperigita antaŭtage de la revolucio, ĝi eltenis
la provon de ĉi tiu revolucio: de tiu tempo ĉiufoje, kiam iu laborista partio deviis de ĝi en sia
agado, ĝi kvitpagis pro ĉiu devio. Kaj nun, post preskaŭ kvardek jaroj, ĝi servas kiel
gvidfadeno por ĉiuj energiplenaj, konsciaj laboristaj partioj de Eŭropo ekde Madrido ĝis
Peterburgo”34.
21. En la periodo de la germana revolucio de 1848 la taktiko de Marks estis sole ĝusta
revolucia proleta taktiko. “Novan Rejnan Ĵurnalon”, kies ĉefredaktoro estis Marks, Lenin estis
nomanta “la plej bona nesuperita organo de la revolucia proletaro”35. En la kondiĉoj de tiama
etburĝa Germanio Marks estis subtenanta ekstreman maldekstran alon de la revolicia
demokratio, vipante sur la paĝoj de “Nova Rejna Ĵurnalo” la duonecon kaj “parlamentan
kretinismon” de burĝaj demokratoj, insistante pri laŭplebeja frakaso kontraŭ la bienuloj kaj
monarkio. Samtempe Marks defendadis specifajn taskojn de proletaro, kiu sin ne limigas per
burĝa revolucio, kiu celas “kroni la aferon de la revolucio per proleta ŝtata regpotenco,
forpuŝante paŝo post paŝo de sur la supro de regpotenco unu frakcion de la burĝaro post la
alia” (Stalin)36. En la vicoj de laborista movado de 1848-1850 Marks batalis al du frontoj –
kontraŭ tiuj, kiuj sin limigis per ekonomiaj postuloj kaj staris flanke for de la politika movado
de proletaro (Born) kaj kontraŭ la herooj de “maldekstre”-oportunisma frazo (la frakcio de

33
Engels. La parolado ĉe la tombo de Marks. (Rig. “La 14-a de marto 1883”. 1933, p. 8).
34
Engels. Marks kaj “Nova Rejna Ĵurnalo”. 1933, p. 22.
35
Lenin. Verkaro, vol. XVIII, p. 35.
36
Stalin. Problemoj de leninismo. Eldono 9-a, p. 26.

8
Willich kaj Schapper). En la periodo de la plej kruela reakcio de la 50-aj jaroj Marks daŭrigis
persistan batalon por la fundamentoj de la proleta partio.
22. Marks estis organizanto kaj gvidanto de la I Internacio, kiu “kreis fundamenton de la
internacia organizaĵo de laboristoj por preparo de ilia revolucia ofensivo kontraŭ la kapitalo”
(Lenin)37. Batalante kontraŭ sektanecaj kaj malamikaj al la marksismo tendencoj
(prudonismo, bakuninismo, lasalismo, tredunionismo), Marks atingis la hegemonion de
scienca komunismo en la internacia laborista movado, direktante diversajn torentojn de ĉi tiu
movado en la komunan fluejon de la I Internacio. Marks kaj Engels atingis ĉi tion dank’al sia
elasta taktiko, dank’al sia scipovo batali pro la amasoj, levadi laboristan movadon sur pli altan
ŝtupon, konsekvence kaj nepaciĝeme defendi siajn principojn.
La Pariza Komuno estis la plej glora paĝo en la historio de la I Internacio. Marks estis
gvidanta la elpaŝojn de la I Internacio por defendo de la Komuno, helpadis al la Komuno per
siaj konsiloj kaj instrukcioj; Marks estis “partoprenanto en la amasbatalo” de la Komuno
(Lenin)38. Evidentigante la erarojn de la komunanoj, kiuj ne sufiĉe konsekvence batalis
kontraŭ la burĝaro kaj ne kuraĝis tute frakasi la milit-burokratisman maŝinon, Marks
samtempe kun entuziasmo skribis pri la historia iniciato de la amasoj, kiuj sinofereme batalis
por la proleta revolucio, kiuj riĉigis per sia sperto la teorion kaj praktikon de la monda
proletaro. Sur bazo de la tutmond-historia sperto de Pariza Komuno Marks disvolvis kaj
pliprofundigis sian teorion de ŝtato. Marks senvualigis la “misteron de la Komuno”, pruvinte,
ke ĝi laŭ sia esenco estis la diktaturo de laborista klaso.
En komenco de la periodo de 1848-1871 la instruo de Marks estis nur unu el la
tendencoj de la socialismo. Riĉigita per la giganta sperto de la epoko de la I Internacio kaj la
Komuno, la marksismo venkas en la internacia laborista movado.
23. La epoko, veninta ekde komenco de la 70-aj jaroj, estis epoko de relative paca
evoluo, kolektado de la fortoj de laborista klaso, formiĝo de proletaj partioj en apartaj landoj,
preparo al venontaj bataloj por la proleta diktaturo. En ĉi tiu epoko, kiel ankaŭ en la epoko de
la I Internacio, Marks kaj Engels daŭrigis gvidi la proletan movadon en ĉiuj plej ĉefaj
kapitalismaj landoj. “El scienca vidpunkto, –skribis Lenin pri tiu ĉi gvidado, –ni rimarkas ĉi
tie modelon de materialisma dialektiko, la scipovon meti sur la unuan planon kaj reliefigi
diversajn punktojn, diversajn flankojn de problemo, konforme al konkretaj specifaĵoj de tiuj
aŭ aliaj politikaj kaj ekonomiaj kondiĉoj”39. En la socialistaj partioj de anglo-saksaj landoj
Marks kaj Engels precipe akre vipadis sektanecon, izoliĝon de la socialistaj partioj for de la
laborista movado. En germana socialdemokratio ili plej multe batalis kontraŭ oportunisma
malaltigo de la taskoj de la proleta partio. Marks kaj Engels donis klasikajn ekzemplojn de la
batalo al du frontoj: kontraŭ lasalana oportunismo, kontraŭ reformistoj kaj
“socialfilantropoj” (Höchberg, Bernstein, Blos k.a.), unuflanke, kaj kontraŭ herooj de
revolucia frazo, kontraŭ sektanaj kaj anarkistaj elementoj (Most, Hasselmann), aliflanke.
Subtenante kaj direktante la gvidantojn de germana revolucia socialdemokratio, Bebel-on kaj
W.Liebknecht-on, – Marks kaj Engels plurfoje vipadis iliajn oportunismajn erarojn.
24. Kiel plej proksima kunbatalanto de Marks estis Friedrich Engels (1820-1895). “La
nomoj de Marks kaj Engels estas prave metataj unu apud alia, kiel nomoj de la fondintoj de la
moderna socialismo” (Lenin)40.
Post la morto de Marks Engels dum 12 jaroj gvidis la internacian laboristan movadon. Li
daŭrigis batalon al du frontoj – kontraŭ reformismo (posibilistoj, Volmar) kaj kontraŭ
etburĝa revoluciemo (“la junuloj”, Domela Nieuwenhuis). Jam tiam Engels estis
senmaskiganta oportunismajn tendencojn ĉe la gvidantoj de germana socialdemokratio. Post
la morto de Engels, en la epoko de imperialismo, la oportunismo plifortiĝis kaj iom post iom
konkeris regadon en la II Internacio. La II Internacio deviis for de la marksismo. “Inter
Marks kaj Engels, unuflanke, kaj Lenin – aliflanke, kuŝas tuta periodo de la regado de
37
Lenin. Verkaro, vol. XXIV, p. 247.
38
Lenin. Verkaro, vol. X, p. 365.
39
Lenin. Verkaro, vol. XI, p. 166.
40
Lenin. Verkaro, vol. XVII, p. 34.

9
oportunismo de la II Internacio” (Stalin)41. La batalon de Marks kaj Engels por la monda
proleta partio estis daŭriganta Lenin. Li kreis “la partion de nova tipo”, li organizis
Komunistan Internacion, li ekkondukis laboristan klason laŭ la vojo de Marks kaj Engels al la
venko de la diktaturo de proletaro.

Leninismo – la marksismo de la eopoko de imperialismo kaj proleta revolucio


25. Ĉe la limo de XIX kaj XX jarcentoj la kapitalismo eniris la plej altan stadion de sia
evoluo – imperialismon. “La imperialismo venigas kontraŭdirojn de kapitalismo ĝis la lasta
limo, ĝis la lasta ekstremo, post kiu komenciĝas revolucio” (Stalin)42.
Rusio estis nodpunkto de kontraŭdiroj de imperialismo, kie interesoj de la carismo
plektiĝis kun interesoj de internacia kapitalo, estis tiu lando, kie “leviĝis la plej granda popola
revolucio, ĉe kies kapo staris la plej revolucia en la mondo proletaro, havanta en sia dispono
tian seriozan aliancanon, kiel revolucian kamparanaron de Rusio… Jen kial Rusio fariĝis
naskiĝloko de leninismo, kaj la gvidanto de rusaj komunistoj Lenin – ĝia kreinto” (Stalin)43.
Leninismo elkreskis kaj firmiĝis en batalo kontraŭ la oportunismo kaj ties variaĵo –
centrismo. “Bolŝevismo ekzistas, –skribis Lenin, –kiel tendenco de politika penso kaj kiel
politika partio ekde la jaro 190344. Bolŝevismo estiĝis “sur la plej firma bazo de marksisma
teorio”, ĝi ensorbis kaj kritike relaboris la sperton de la tuta internacia laborista movado, de
la tuta klasbatalo de proletaro. Lenin restarigis revolucian enhavon de marksismo kaj
disvolvis ĝin pluen, konforme al kondiĉoj de la epoko de imperialismo kaj proleta revolucio.
26. K-do Stalin en aro de siaj verkoj klasike karakterizis tion novan, kion enportis Lenin
en trezorujon de marksismo. En sia konversacio kun la unua amerika laborista delegacio k-do
Stalin kun ekstrema klareco formulis la ĉefan el tio, kion “donis Lenin en siaj laboroj,
konkretigante kaj disvolvante pluen la instruon de Marks konforme al novaj batalkondiĉoj de
proletaro en la periodo de imperialismo” (Stalin)45.
a) Lenin malkaŝis la specifecojn de imperialismo, kiel la lasta, monopolisma stadio de
kapitalismo. “Merito de Lenin kaj, sekve, la nova ĉe Lenin konsistas ĉi tie en tio, ke li, sin
apogante je fundamentaj tezoj de la “Kapitalo”, donis fundamentitan marksisman analizon de
imperialismo, kiel la lasta fazo de kapitalismo, malkaŝinte ĝiajn ulcerojn kaj kondiĉojn de ĝia
neevitebla pereo”46.
b) Lenin restarigis, disvolvis kaj prilaboris la ĉefan en marksismo – la instruon pri la
diktaturo de proletaro. “La nova en tiu sfero ĉe Lenin konsistas en tio, ke: 1) li eltrovis sovetan
regpotencon, kiel ŝtatan formon de la diktaturo de proletaro, utiliginte por tio ĉi la sperton de
Pariza Komuno kaj de la rusa revolucio; 2) li malfermis parentezojn en la problemo pri
aliancanoj de proletaro, difininte la diktaturon de proletaro, kiel specifan formon de la klasa
alianco de proletaro, kiu estas gvidanto, kun ekspluatataj amasoj de neproletaj klasoj
(kamparanaro k. cet.), kiuj estas gvidataj; 3) li substrekis kun aparta forto tiun fakton, ke la
diktaturo de proletaro estas la plej alta tipo de la demokratio en klasa socio, la formo de
proleta demokratio, reprezentanta la interesojn de plimulto (ekspluatatoj), – kontraste al
demokratio kapitalisma, esprimanta la interesojn de malplimulto (ekspluatistoj)” (Stalin)47.
c) Lenin prilaboris la problemon pri la formoj kaj metodoj de socialisma konstruado en
la periodo de la diktaturo de proletaro. Surbaze de la leĝo pri nesamgrada evoluo de
kapitalismo Lenin pruvis eblecon de konstruo de plena socialisma socio en unu aparta lando,
ĉirkaŭita de kapitalismaj landoj. Lenin skizis la vojojn de la ekonomia politiko, laŭ kiuj la
proletaro, kontaktiginte socialisman industrion kun agroekonomio, kondukas la landon al
socialismo. Lenin “skizis konkretajn vojojn de laŭgrada alkonduko kaj partoprenigo de

41
Stalin. Problemoj de leninismo. Eld. 9-a, p. 11.
42
Stalin. Problemoj de leninismo. Eld. 9-a, p. 7.
43
Stalin. Problemoj de leninsmo. Eld. 9-a, p. 9-10.
44
Lenin. Verkaro, vol. XXV, p. 175-176.
45
Stalin. Problemoj de leninismo. Eld. 9-a, p. 267.
46
Stalin. Problemoj de leninismo. Eld. 9-a, p. 264.
47
Stalin. Problemoj de leninismo. Eld. 9-a, p. 264.

10
fundamentaj kampanaramasoj sur la ĉefvojon de socialisma konstruado per kooperacio, kiu
en la manoj de proleta diktaturo estas la plej granda rimedo por transformo de etkamparana
ekonomio kaj reeduko de fundamentaj kamparanamasoj laŭ la principoj de socialismo”
(Stalin)48.
ĉ) Lenin disvolvis geniajn ideojn de Marks kaj Engels pri hegemonio de proletaro. “La
nova ĉe Lenin konsistas ĉi tie en tio, ke li disvolvis pluen kaj vastigis ĉi skizon en harmonian
sistemon de gvidado flanke de proletaro al laborulaj amasoj de urboj kaj kamparo ne nur en
la afero de renverso de carismo kaj kapitalismo, sed ankaŭ en la afero de socialisma
konstruado ĉe la diktaturo de proletaro” (Stalin)49.
d) Lenin prilaboris naci-kolonian problemon, kiel problemon pri la rezervoj de proleta
revolucio. “La nova ĉe Lenin en ĉi sfero konsistas en tio, ke 1) li unuigis ĉi tiujn ideojn (la
ideojn de Marks) en harmonian sistemon de konceptoj pri naci-koloniaj revolucioj en la
epoko de imperialismo; 2) koneksigis naci-kolonian problemon kun la problemo pri renverso
de imperialismo; 3) deklaris naci-kolonian problemon konsista parto de la ĝenerala problemo
pri la internacia proleta revolucio” (Stalin)50.
e) Lenin disvolvis la skizojn de Marks kaj Engels pri partio en harmonian instruon pri
partio. “La nova ĉe Lenin en ĉi sfero konsistas en tio, ke li pluen disvolvis tiujn ĉi skizojn,
konforme al novaj batal-kondiĉoj de proletaro en la periodo de imperialismo, montrinte, ke 1)
partio estas la supera formo de klasa organizado de proletaro kompare kun aliaj formoj de
organizado de proletaro (sindikatoj, kooperacio, ŝtato), kies laborojn ĝi estas destinita
ĝeneraligi kaj direkti; 2) la diktaturo de proletaro estas efektivigebla nur per partio, kiel per
ĝia direktanta forto; 3) la diktaturo de proletaro povas esti kompleta nur en tiu okazo, se ĝin
gvidas unu partio, la partio de komunistoj, kiu ne dividas kaj ne devas dividi la gvidadon kun
aliaj partioj; 4) sen fera disciplino en la partio ne povas esti efektivigeblaj la taskoj de la
diktaturo de proletaro ĉe subpremo al ekspluatistoj kaj ĉe rekonstruo de klasa socio en la
socion socialisman” (Stalin)51.
27. “Neniu alia ol Lenin prenis sur sin la plenumon de serioza tasko sintezi pri la
materialisma filozofio la plej gravan el tio, kio estas donita de la scienco dum la periodo ekde
Engels ĝis Lenin, kaj plenumon de ĉiuflanka kritiko pri antimaterialismaj tendencoj inter la
marksistoj. Engels diras, ke “la materialismo estas devigata akcepti novan formon post ĉiu
nova granda eltrovo”. Estas konate, ke ĉi taskon plenumis por sia tempo neniu alia ol Lenin”
(Stalin)52.
Lenin profunde prilaboris ĉiujn plej gravajn kategoriojn de la materialisma dialektiko.
La centran lokon en la filozofiaj verkoj de Lenin okupas prilaboro de la instruo pri la batalo de
kontrastoj, kiel movanta principo de la evoluo, kiel “kerno de la dialektiko”.
Per prilaboro de la marksisma instruo pri la social-ekonomiaj formcioj, pri revolucio, pri
diktaturo de proletaro, pri transiro for de kapitalismo al komunismo Lenin levis sur novan
ŝtupon historian materialismon. En ĉiuj sferoj de la teorio Lenin konsekvence kaj napiciĝeme
aplikis la principon de partieco.
Lenin prilaboris ĉiujn flankojn de la revolucia teorio de Marks, levinte ĝin al pli alta
ŝtupo.
28. La teorion de marksismo-leninismo konkretigas kaj disvolvas la kunbatalanto kaj
disĉiplo de Lenin, la plej bona daŭriganto de lia afero – Stalin.
Stalin disvolvis marks-leninisman instruon pri la proleta diktaturo, prilaboris la
problemon pri formoj de klasbatalo de proletaro ĉe diversaj etapoj de socialisma konstruado,
pri vojoj de neniigo de kapitalismaj elementoj kaj klasoj ĝenerale. Stalin konkretigis marks-
leninisman instruon pri transira periodo for de kapitalismo al komunismo. Stalin disvolvis la
instruon de Lenin pri la ebleco konstrui socialismon en nia lando. Stalin disvolvis sur ĉi bazo

48
Stalin. Problemoj de leninismo. Eld. 9-a, p. 265.
49
Stalin. Problemoj de leninismo. Eld. 9-a, p. 265.
50
Stalin. Problemoj de leninismo. Eld. 9-a, p. 266.
51
Stalin. Problemoj de leninismo. Eld. 9-a, p. 266-267.
52
Stalin. Problemoj de leninismo. Eld. 9-a, p. 17.

11
ĝeneralan planon de la ofensivo de socialismo sur la tuta fronto, konkretigis metodojn,
formojn kaj vojojn de konstruo de senklasa socialisma socio.
Stalin disvolvis leninan instruon pri la industriigo kiel kondiĉo por la venko de
socialismo en nia lando. Stalin enportis valoregan kontribuaĵon en marks-leninisman teorion,
prilaborante la problemon pri konkretaj vojoj de socialisma transformo de kamparanaro sub
gvido de proletaro, la problemon pri produktata kontakto, pri kondiĉoj kaj metodoj de
kolektivigo de agroekonomio kaj likvido de kulakaro kiel klaso surbaze de kompleta
kolektivigo.
Stalin disvolvis marks-leninisman teorion pri naci-kolonia problemo, kiel parto de la
ĝenerala problemo pri la internacia revolucio.
Stalin disvolvis la instruon de Lenin pri la partio kaj ties rolo en sistemo de la proleta
diktaturo, bonege prilaboris la strategion kaj taktikon de la proleta partio. Stalin disvolvis
leninan analizon de socialaj kaj ideaj radikoj de oportunismo, malkaŝinte specifecojn de ties
elmontriĝoj ĉe diversaj etapoj de klasbatalo.
Surbaze de lenina instruo pri la imperialismo Stalin donis klaran analizon de la batalo
de du sistemoj en kondiĉoj de la ĝenerala krizo de kapitalismo kaj kreskanta internacia
proleta revolucio.
Kun lenina firmeco kaj nepaciĝemo Stalin gvidas la batalon al du frontoj kontraŭ ĉiaj
elmotriĝoj de oportunismo interne de la partio kaj Kominterno, kontraŭ trockiismo, fariĝinta
poste kontraŭrevolucia, kaj kontraŭ dekstra oportunismo, naskitaĵo de kontraŭrevolucia
kulaka rezisto kontraŭ venkanta proletaro. Kiel teoriisto kaj gvidanto de la partio kaj
Kominterno, Stalin prezentas per sia agado brilajn modelojn de kunligo de revolucia teorio
kaj praktiko kaj pliriĉigas revolucian metodon de marksismo-leninismo – la materialisman
dialektikon. La nomo de Stalin estas en vico de la grandaj nomoj de la teoriistoj kaj gvidantoj
de la monda proletaro – Marks, Engels kaj Lenin.

USSR – triumfo de marksismo-leninismo


29. Oktobra revolucio en Rusio komencis novan epokon de la monda historio. La granda
lozungo de Marks – la diktaturo de proletaro – estas realigita en USSR. “La historio de
popoloj scias ne malmulte da revolucioj. Ili diferencas de Oktobra revolucio per tio, ke ĉiuj ili
estis unuflankaj revolucioj. Anstataŭiĝis unu formo de ekspluatado al laboruloj per alia
formo, sed ekspluatado mem estis restanta. Anstataŭiĝis unuj ekspluatistoj kaj subpremantoj
per aliaj ekspluatistoj kaj subpremantoj, sed ekspluatistoj kaj subpremantoj mem estis
restantaj. Nur Oktobra revolucio metis por si kiel celon – neniigi ĉian ekspluatadon kaj likvidi
ĉiujn kaj ĉiajn ekspluatistojn kaj subpremantojn” (Stalin).53
La diktaturo de proletaro en USSR enkorpigis en si la grandajn ideojn de Marks, Engels
kaj Lenin. La sovetoj, gvidataj de la partio de la bolŝevikoj, venkis la reziston de bienuloj kaj
kapitalistoj, renversitaj kaj ekspropriitaj de la proleta revolucio, unuigis ĉirkaŭ la proletaro
vastajn amasojn de laboruloj, likvidis kolonian dependecon kaj nacian neegalrajtecon, kreis
potencan Ruĝan Armeon, gardestarantan ĉe posteno de socialisma revolucio, kaj disvolvis
venkoplenan socialisman ofensivon sur la tuta fronto.
30. Armita per la instruo de Marks kaj Lenin, laborista klaso de USSR finkonstruis la
ekonomian fundamenton de socialisma socio. La venko de la unua kvinjarplano, plenumita
dum kvar jaroj, transformis la antaŭe postantan landon en potencan landon de kreskanta
socialismo; el agrara lando ĉi tiu venko faris ĝin potenca industria lando. Socialismaj formoj
de agroekonomio – sovĥozoj kaj kolĥozoj – fariĝis dominantaj formoj sur la kamparo; la
lando de eta kaj plej eta kamparana mastrumo fariĝis la lando de la plej granda en la mondo
agroekonomia produktado; la kulakaro definitive kaj senrevene estas frakasita, la kamparanaj
amasoj estas liberigitaj for de kulaka jugo kaj ekspluatado. Estas likvidataj la kaŭzoj de
kontrasto inter urbo kaj kamparo. Estas kreata firma bazo de senklasa socialisma socio.

53
Stalin. Parolado ĉe la Unua tutsovetia kongreso de kolĥozanoj-ŝturmuloj. (Rig. “Pravda”, N 53, 23 februaro 1933).

12
La evoluo de la popolekonomio de USSR laŭ senekzemplaj en la historio ritmoj, altiro de
milionoj da laboruloj por administrado de la ŝtato, definitiva likvido de senlaboreco, firma
certeco de ĉiu laborulo pri morgaŭa tago, nova socialisma rilato al laboro, kresko de bonstato
de laborula loĝantaro de urboj kaj kamparo, ekfloro de naciaj laŭforme, socialismaj laŭenhave
kulturoj, emancipiĝo de virinoj, – ĉio ĉi montras, ke la socialismo el programa postulo, kiun
deklaris Marks kaj Engels, fariĝas viva realaĵo.
Neelĉerpebla iniciativo kaj entuziasmo de milion-multaj amasoj de laboristoj kaj
kolĥozanoj; ĝusta marks-leninisma politiko de la proleta ŝtato, gvidata de la bolŝevika partio;
grandegaj avantaĝoj de laŭplana socialisma sistemo de la ekonomio, – jen estas fundamentaj
fortoj, garantiintaj la historian venkon de la socialismo en USSR.
31. USSR estas fortikaĵo de la monda proleta revolucio. La venko de socialismo en USSR
estas historia konfirmo de marksismo-leninismo; ĝi konvinkas la plej vastajn amasojn de
laboruloj de la tuta mondo, ke laborista klaso povas ne nur renversi la burĝaron, detrui ĝian
ŝtatan maŝinon kaj starigi sian diktaturon, sed ke ĝi povas disvolvi produktivajn fortojn laŭ
tia skalo, laŭ tiaj ritmoj, kiaj estas tute ne atingeblaj por kapitalisma socio.
K-do Stalin, sumigante la rezultojn de la unua kvinjarplano, diris: “La historio montris,
ke la kvinjarplano estas ne privata afero de Sovet-Unio, sed la afero de la tuta internacia
proletaro” (Stalin)54. La batalo por la dua kvinjarplano, destinita realigi la grandan
testamenton de Marks – konstruadon de senklasa socialisma socio – estas decida parto de la
monda proleta fronto.

Kominterno – la monda partio de la marksismo-leninismo


32. “La sekvonta Internacio”, –skribis Engels, post kiam foriris de historia areno la I
Internacio, –estos pure komunista”55. La II Internacio (1889-1914) ne pravigis ĉi esperon.
Estis tempo, kiam ĝi akcelis kreskon de marksismo vasten, kiam sub ĝia flago kreskis
potencaj socialistaj, sindikataj, kooperaciaj organizaĵoj de laborista klaso. Post la morto de
Engels, en la epoko de imperialismo, gvidado je la II Internacio iom post iom transiris en la
manojn de oportunistoj, burĝaj agentoj interne de laborista movado. La monda milito
evidentigis plenan bankroton de la II Internacio. La venko de Oktobra revolucio definitive
forĵetis la renegatojn de marksismo en tendaron de kontraŭrevolucia burĝaro. “Oktobra
revolucio naskiĝis kaj firmiĝis sub la standardo de marksismo, sub la standardo de la ideo pri
la diktaturo de proletaro, sub la standardo de leninismo, kiu estas la marksismo de la epoko
de imperialismo kaj proletaj revolucioj.
Ĝi simbolas tial venkon de marksismo super reformismo, venkon de leninismo super
socialdemokratismo, venkon de la III Internacio super la II Internacio” (Stalin)56.
La partio de bolŝevikoj ekde la tago de sia fondiĝo kondukis sur la internacia areno
nepaciĝeman batalon kontraŭ oportunismo kaj centrismo. Post la venko de Oktobra revolucio
en ĉiuj ĉefaj kapitalismaj landoj organiziĝas komunistaj partioj. En la jaro 1919 sub gvido de
Lenin estis fondita la Tria Komunista Internacio, destinita alkonduki la aferon de Marks al
definitiva venko en la tuta mondo. “Bolŝevismo kreis ideajn kaj taktikajn fundamentojn de la
III Internacio, vere proleta kaj komunista, konsideranta same la konkerojn de la paca epoko
kaj la sperton de komenciĝinta epoko de revolucioj”57. “La tutmond-historia signifo de la III
Internacio konsistas en tio, ke ĝi komencis realigi la plej grandan lozungon de Marks, la
lozungon, kiu sumigis jarcentan evoluon de socialismo kaj de laborista movado, la lozungon,
kiu esprimiĝis per la ideo: la diktaturo de proletaro” (Lenin)58.
Kominterno kondukis kaj kondukas persistan kaj nepaciĝeman batalon por vera
marksismo, por bolŝevismigo de siaj sekcioj, la batalon al du frontoj kontraŭ dekstraj kaj

54
Stalin. La rezultoj de la unua kvinjarplano. 1933, p. 3.
55
Engels. Letero al Sorge de la 12-a (kaj 17-a) de septembro 1874. (Rig. Marks kaj Engels. Leteroj. Red. de Adoratskij. p.
273).
56
Stalin. Pri Oktobra revolucio. 1932, p. 134.
57
Lenin. Verkaro. Vol. XXIII, p. 385.
58
Lenin. Verkaro. Vol. XXIV, p. 248.

13
“maldekstraj” kripligoj de marksismo-leninismo. Kominterno armis laboristojn de la tuta
mondo per marks-leninisma programo, kiu “science formulas la fundamentajn problemojn de
komunista movado, skizas ĉefajn vojojn por solvo de ĉi problemoj kaj kreas, tiamaniere, por
la sekcioj de Kominterno tiun klarecon de celoj kaj rimedoj, sen kiu ne estas ebla senhezita
antaŭenmoviĝo” (Stalin)59.
33. La unua ondo de proletaj ribeloj kaj revolucioj nur en Rusio kroniĝis per venko de
laborista klaso. Monstra perfido de la II-a Internacio prokrastis pereon de la burĝaro. Venis la
periodo de provizora stabiliĝo de kapitalismo.
Socialdemokratoj ĉiamaniere heroldis novan “epokon” de burĝa prospero. Ili trompadis
la proletaron per legendo pri “organizita kapitalismo”. Prava evidentiĝis Stalin, pravaj
evidentiĝis komunistoj, kiuj laŭ la instruo de Marks kaj Lenin antaŭdiris proksiman finon de
la kapitalisma stabiliĝo, daŭrigante energie preparadi la amasojn por neevitebla nova ciklo de
revolucioj kaj militoj. Nun ni staras sur la sojlo de ĉi bataloj. Al la kapitalisma stabiliĝo venis
fino. La kapitalismo ne trovas eliron el premiloj de la ĝenerala krizo. Kreskas nova revolucia
leviĝo. Ju pli profundiĝas kaj vastiĝas la krizo de kapitalismo, des pli forte sonas en la tuta
mondo la nomo de Marks, genie antaŭdirinta pereon de kapitalismo kaj triumfon de
komunista revolucio.
Jen kial burĝaro kaj ĝia socialdemokrata agentaro en ĉiuj landoj deklaris mortbatalon al
revolucia marksismo. La kresko de faŝismo estas respondo de burĝaro al disvolvo kaj firmigo
de komunistaj partioj. Tiu ĉi kresko spegulas senfortecon de la burĝaro, malkapabla per
antaŭaj rimedoj teni sian regadon. Sub la lozungo de batalo kontraŭ marksismo-leninismo la
faŝismo febrece mobilizas bandojn en ĉiuj landoj de Eŭropo kaj Ameriko. Je la nomo de
neniigo de USSR, efektiviganta la grandajn testamentojn de Marks, preparas imperialistoj de
ĉiuj landoj novan intervencion kontraŭ la unua lando de proleta diktaturo.
La plej abomenan rolon en ĉi batalo kontraŭ marksismo ludas socialdemokratio. Marks
kaj Engels antaŭdiris transformiĝon de reformismo en polican socialismon. Marks kaj Engels
antaŭvidis, ke en la momento de revolucio ĝuste sub la standardo de la demokratio unuiĝos
plej grandaj malamikoj de la proletaro, ke en tiu ĉi momento “ekstrema burĝa partio”, sin
ŝirmante per babilado pri demokratio, “evedentiĝos por certa tempo la lasta savrimedo por la
tuta burĝa kaj eĉ feŭdala ekonomio” (Engels)60. Tian savrimedon por kapitalistoj prezentas la
nuntempa II Internacio, la Internacio de renegatoj de marksismo, la ĉefa sociala apogo de
burĝa diktaturo. Sed la nomo de Marks havas gigantan aŭtoritaton en laboristaj amasoj,
tiesnombre ankaŭ en la amasoj de socialdemokrataj laboristoj. Jen kial renegatoj de ĉiuj
nuancoj, la Kautskij-oj, Bradler-oj, Trocki-oj kaj K’, daŭrigas nomi sin “marksistoj”, jen kial ili
kripligis la instruon de Marks por kaŝi de laboristoj sian perfidon al la afero de proletaro.
34. Ekzistas nek unu lando en la mondo, kie komunistoj heroece ne batalus por la afero
de Marks. Varbante en la vicojn de revolucia unueca fronto ĉiujn laboristojn kaj laborulojn,
persiste klopodante por konkeri la plimulton de laborista klaso al la flanko de proleta
revolucio; mobilizante la amasojn kontraŭ preparado de novaj imperialismaj militoj kaj
intervencoj; senindulge senmaskigante perfidulojn kaj renegatojn; suprenigante laboristojn
ekde apartaj postuloj al batalo por ĝeneralaj kaj fundamentaj interesoj de proletaro – la
komunistoj kaj nur komunistoj estas konsekvencaj batalantoj por la afero de Marks, la afero
de proleta diktaturo.
Kiel sola heredanto de Marks, neŝanceliĝe fidela al gloraj tradicioj de la I Internacio,
estas Komunista Internacio.
Marksismo-leninismo fariĝis decidanta faktoro en la monda historio. La standardo de
Marks flirtas super proletaj kvartaloj de la eŭropaj ĉefurboj, super brulantaj urboj kaj vilaĝoj
de Ĉinio. Ĉi tiun standardon alte tenas eŭropaj, kaj antaŭ ĉio, germanaj laboristoj, heroece
batalantaj kontraŭ faŝismo kaj starantaj sur la sojlo de la decidaj bataloj. Strikoj en ĉiuj
landoj de la mondo, malsatmarŝadoj de senlaboruloj, ribeloj en militŝiparoj de Anglio kaj

59
Stalin. Problemoj de leninismo. Eld. 9-a, p. 337.
60
Engels. Letero al Bebel de la 11-a de decembro 1884. (Rig. Arkivon de Marks kaj Engels. Vol. I (VI), p. 291.

14
Holando, persista batalo de hispanaj laboristoj kaj kamparanoj, la movado de milionoj da
subpremitoj en Ĉinio, Hindio, Hindo-Ĉinio, Hindonezio – ĉio ĉi proksimigas novajn venkojn
de proleta revolucio, novajn triumfojn de marksismo.
35. La 50-an datrevenon de la morto de Marks laboristoj kaj kolĥozanoj de USSR notas
per nova leviĝo de ŝturmlaboro en fabrikoj, uzinoj, sur socialismaj kampoj, per novaj venkoj
sur la fronto de la dua jarkvino, la fronto de laboro por senklasa socialisma socio. Ĉi tiun 50-
an datrevenon Kominterno notas per nova mobilizo de la fortoj por batali kontraŭ faŝismo kaj
socialdemokratismo, por unueco de revoluciaj laboristoj, por la monda proleta revolucio. Por
ĉiu konscia proleto en kapitalismaj landoj, por ĉiu laborulo de Okcidento kaj Oriento, por ĉiu
laboristo kaj kolĥozano de USSR devas esti klara, ke la standardo, sub kiu batalas la
bolŝevikoj de la tuta mondo – estas ĝuste malnova batalstandardo de Marks.
En la tago de la 50-a datreveno de la morto de l’granda instruanto kaj gvidanto ni devas
levi kaj pli larĝe disvolvi ĉi tiun gloran standardon, la standardon de Marks kaj Engels, Lenin
kaj Stalin, la standardon de la diktaturo de proletaro, la standardon de komunista revolucio!
La Instituto de Marks-Engels-Lenin ĉe TKP(b).

Proletoj de ĉiuj landoj, unuigu vin!

Alvoko de Komunista Internacio


(Okaze de la 50-a datreveno de la morto de Karl Marks)

Al gelaboristoj de ĉiuj landoj!

Al ekspluatantoj kaj subpremitoj de la tuta mondo!

Antaŭ 50 jaroj, la 14-an de marto 1883 mortis Karl Marks, plej granda pensisto kaj
revoluciulo en la historio de la homaro de ĉiuj tempoj.
Li estis la homo, kiu pruvis, ke riĉeco kaj mizero, superregado kaj sklavigo ne estas
sekvo de la eternaj diaj kaj nevariemaj leĝoj de la naturo. Ĝuste li pruvis, ke riĉeco kaj mizero,
superregado kaj sklavigo estas nur sekvo de la certa produktadmetodo kaj konforma al ĝi
socisistemo, kreata kaj detruata de la homoj, unuigitaj en batalantajn inter si klasojn.
Li estis la homo, kiu senvualigis la profundan misteron de kapitalisma
produktadmetodo kaj burĝa socio: la misteron de la plusvaloro, alproprigata de kapitalistoj el
nepagita laboro de proletoj; la misteron de kapitalakumuliĝo sur bazo de ekspluatado je
laborista klaso.
Li estis la homo, kiu eltrovis, ke pro siaj propraj leĝoj, pro siaj internaj kontraŭdiroj la
kapitalismo iras al sia pereo kaj kun fera neceso kreas la kondiĉojn por sia propra likvido kaj
por la realigo de socialismo.
Ĝuste li montris, ke la kapitalismo kreas kaj kunforĝas tiun klason, al kiu historie estas
destinite iĝi entombigisto de la kapitalismo, kiu en la revolucia klasbatalo kontraŭ la klaso de
burĝaro devas renversi la regadon de la burĝaro kaj starigi la diktaturon de la proletaro.
Ĝuste li montris, ke la proletaro, ekspropriinte kapitalismajn ekspropriistojn, senĉese,
senindulge batalante kontraŭ ĉiuj restaĵoj de la proprulaj klasoj, likvidos la klasojn kaj
konstruos novan, senklasan socialisman socion, realigos komunismon.
Li estis la homo, kiu donis al la proletaro “la konscion pri ĝia propra stato kaj la
konscion pri la kondiĉoj de ĝia liberiĝo”. Ĝuste li armis laboristan klason per la instruo pri
komunismo – per la instruo pri kondiĉoj de la venko de proletaro.
Li estis la homo, kiu gvidis la unuan komunistan partion – “Union de la komunistoj”.
Ĝuste li proklamis la tutmondhistorian alvokon “Proletoj de ĉiuj landoj, unuigu vin!”. Ĝuste li
kreis kaj ekgvidis Internacian Asocion de Laboristoj – la I Internacion.

15
La grandan aferon de la I Internacio, la aferon de la liberigo de laborista klaso daŭrigas
nun Komunista Internacio, kiu ĉe sia fondiĝo en la ĉefurbo de la unua proleta ŝtato solene
promesis antaŭ la tuta mondo konduki ĝisfine la aferon de la I-a Internacio.
Je la kvindeka datreveno de la morto de la plej granda instruanto de laborista klaso, de
la plej pasia malamiko de la burĝaro, la mondo prezentas bildon de la granda historia venko
de la marksismo.
Antaŭ niaj okuloj sur unu sesono de la terglobo, en Unio de Sovetaj Socialismaj
Respublikoj, ĉe la anticipitaj de Marks vojdirektoj la diktaturo de proletaro jam venkoplene
realigas la socialismon.
Antaŭ niaj okuloj kapitalisma sistemo konforme al la eltrovitaj de Marks leĝoj de la
evoluo de kapitalismo atingis superan kaj lastan sian ŝtupon – la ŝtupon de putranta
monopolisma kapitalismo. Skuata mortkonvulsie de la ĝenerala krizo, ĝi iras renkonte al
revolucia katastrofo, enrampante la novan, imperialisman mondmiliton.
En la kapitalisma mondo, en Okcidento kaj Oriento, proletaj kaj laborulaj amasoj estas
ekregitaj de potenca revolucia leviĝo. Batalante por la pano, laboro, regpotenco – la proletoj
marŝas antaŭen, pespondante per la perforto de proletaro kontraŭ la perforto de burĝaro,
preparante mortigan baton al la regado de kapitalo.
Antaŭ niaj okuloj la historia misio de proletaro, proklamita de Marks, estas praktike
realigata.
La marksismo estas granda scienco de laborista klaso, la instruo, kiu starigas kiel sian
celon ne nur klarigon de la mondo, sed ankaŭ ties revolucian transformon. Ekposedinte la
vastegajn amasojn, la marksismo mem fariĝis materia, movanta la historion, revolucia forto,
direktita kontraŭ burĝaro.
Dum 50 jaroj, apartigantaj nin de la morto de Marks, neniam ĉesis boli pasia batalo por
kaj kontraŭ la marksismo.
La batalo por la marksismo estis nedeprenebla formo de la klasbatalo de proletaro
kontraŭ burĝaro. Ĉi tiu ideologia batalo, kune kun la ekonomia kaj politika batalo, servis al la
defendo de la interesoj de laborista klaso, al la venko de la proletaro super la burĝaro.
Legioj de ideologi-liverantoj de la burĝaro faris sinsekvajn provojn por neniigi la
marksismon – revolucian teorion de laborista klaso. Privat-docentoj kaj profesoroj, jezuitaj
kaj kortegaj predikistoj faris kiel sian profesion la “frakason” de la marksismo. Per eklezio de
ĉiuj konfesioj, per universitatoj kaj akademioj, pere de siaj politikistoj-konservativuloj kaj
radikalistoj, la burĝaro ekfunkciigis kontraŭ la marksismo la kritik-armilon, samtempe vaste
utiligante la armil-kritikon, policon kaj armeon por ekstremo de klaskonsciaj taĉmentoj de
laborista klaso.
La granda rolo de la marksismo restis nedetruebla antaŭ la atako de ĉi tiuj malamikoj.
Post la morto de Marks la marksismo, gvidata de la kunbatalanto de Marks – Friedrich
Engels, en la batalo kontraŭ etburĝaj, anarkismaj kaj socialreformismaj teorioj konkeris
gvidpozicion en vastaj amasaj laboristaj partioj kaj sindikat-organizaĵoj. La influo de la
marksismo ege ekspansiis dum konsedirinde paca periodo inter la Pariza Komuno kaj la rusa
revolucio de 1905. Dum la periodo de la II Internacio la marksismo konkeris novajn tavolojn
de laborista klaso, novajn landojn.
La burĝaro estis devigita fari provon demoralizi la marksismon elinterne de laborista
klaso. Paralele kun daŭrantaj atakoj kontraŭ la marksismo elinterne de laborista klaso estis
komencita falsigado de marksismo. Apogante sin je ruiniĝantaj etburĝaj elementoj kaj je
leviĝinta el vicoj de proletaro la koruptita tavolo de laborista aristokratio, aperis revizionismo
– la teorio de revizio kaj malagnosko de la principoj de marksismo.
Ĝia heroldo – socialdemokrato Eduard Bernstein malkaŝe estis elpaŝinta en la gvidanta
partio de la II Internacio, germana socialdemokratio, kontraŭ ĉiuj fundamentaj principoj de
la marksismo kaj malkaŝe klopodis forigi ĉefan armilon de laborista klaso – la klasbatalon –
el aresenalo de laborista movado.
Samtempe kun la malkaŝa revizio de la marksismo aperis maskita falsaĵo de la
marksismo – la centrismo.

16
Sub la masko de la “defendo” de Marks, la centristoj kun Karl Kautsky ĉe la kapo, fakte
cedis la plej gravajn poziciojn de la marksismo kaj kreis teoriajn fundamentojn por la politiko
de kunlaboro kun la burĝaro.
Reformistoj kaj centristoj unuavice falsigis la revolucian instruon de Marks pri la
diktaturo de proletaro.
Anstataŭ revolucia renverso kaj detruo de burĝa ŝtata regpotenco – pacaj parlamentaj
reformoj, anstataŭ revolucia diktaturo de proletaro – paca enkresko de kapitalismo en
socialismon.
Post la morto de Engels ĉi tiuj reformismaj ideoj iom post iom konkeris tutplenan
regadon en la socialdemokratiaj partioj en la II Internacio. La revolucia marksismo en la II
Internacio estis forpuŝita ĉe tiu historia vojturno, kiam kapitalismo eniris novan fazon, la
fazon de imperialismo.
La imperialismo senpere starigis la problemon pri la sortoj de kapitalismo kaj internacia
laborista klaso: aŭ imperialisma subjugigo kaj imperialismaj militoj por nova interdivido de
la mondo, aŭ proleta revolucio por la perforta renverso de putranta kapitalismo, por la
diktaturo de proletaro, por la socialismo.
Demoralizata de la oportunismo, degenerinta en socialŝovinismon, socialimperialismon
kaj socialpacifismon, la II Internacio malhonore ruiniĝis. Ties gvidantaj partioj en komenco
de la imperialisma milito, en la jaro 1914, transiris ĉe flankon de propra imperialismo kaj
helpis al propra burĝaro peli la laboristojn kontraŭ laboristoj, la kamparanojn kontraŭ
kamparanoj al buĉejo de la imperialisma milito pro la fremdaj kaj malamikaj interesoj.
La gvidantoj de la II Internacio volis entombigi la revolucian marksismon sub signo de
likvido de la klasbatalo kaj por interesoj de la defendo de kapitalisma patrio. Servante al
propra burĝaro, ili senhonte mokegis la internaciismon de laborista klaso. Dekoj da
socialdemokrataj ministroj destinis al malsatmorto edzinojn kaj infanojn de la milionoj da
soldatoj, pereintaj sur fronto, kaj senigis je strikrajto laboristojn de militarizitaj entreprenoj.
Ĝuste en ĉi tiu tempo, kiam la honoro de la internacia laborista klaso estis ĉiutage
fiofendata de ties gvidantoj – la fondinto kaj gvidanto de la partio de la bolŝevikoj, de la sole
konsekvenca, marksisma, revolucia partio, kiu estis batalanta dum sia tuta ekzistado por la
revolucia marksismo – kuraĝe kaj energie starigis sur la ruinoj de la II Internacio la
standardon de revolucia proleta internaciismo – la standardon de la III Internacio.
Kunforĝante revoluciajn elementojn de laborista movado en la tuta mondo, ĉi tiu
standardo estis alvokanta transformi la imperialisman militon en militon civilan.
Tiu marksisto, kiu realigis ĉi tiun grandan aferon, la marksisto, egala al Marks kaj
Engels – estis Lenin.
Ĝuste Lenin ekde la unuaj paŝoj de sia aliĝo al la laborista movado ĉe la limo de la XIX-
XX jarcento, sin bazante je analizo de la nova epoko de kapitalismo – la imperialismo, ĉe la
kapo de la partio de la bolŝevikoj batalis por plenumo flanke de la laborista klaso de ties,
eltrovita de Marks, historia rolo. Ĝuste li, persiste gvidante sin per interesoj de la internacia
proleta revolucio kaj per la tasko de la batalo por la revolucia diktaturo de proletaro, ellaboris
teorion kaj taktikon de revolucioj en la epoko de imperialismo. Ĝuste li estis nepaciĝema
defendanto kaj sola konsekvenca daŭriganto de la marksismo post la morto de Marks kaj
Engels. Ĝuste li sen ia hezito organizis rompon de rilatoj kun la oportunismo kaj nepaciĝeme
batalis kiel kontraŭ la revizionismo, tiel same kontraŭ la centrismo kaj senindulge
senmaskigis la klasperfidon de la reformismaj gvidantoj.
Ĝuste li gvidis dum tri revolucioj laboristan klason en Rusio kaj en la Oktobra ribelo
alkondukis la proletaron al la venko. Ĝuste li konstruis la unuan proletan sovetan ŝtaton kaj
organizis la defendon de la proleta patrio kontraŭ la internaj kaj eksteraj malamikoj. Ĝuste li
montris vojdirekton de la socialismo en urbo kaj kamparo kaj estis la unua konstruanto de la
socialisma socio.
Ĝuste li disvolvis la marksismon pluen por la epoko de imperialismo kaj proletaj
revolucioj, donis al laborista klaso la teorion kaj taktikon de la proleta revolucio kaj proleta
diktaturo.

17
La leninismo estas sola marksismo de nia epoko.
Elpelita de la gvidantoj de la II Internacio el ĉiuj socialdemokrataj partioj, la marksismo,
gvidata de Lenin kaj de lia bolŝevika partio, trovis sian enkorpiĝon en la venkoplena armita
ribelo de la Oktobra revolucio. Ĝi estis enkorpigita en la kreo de la proleta diktaturo, en
laborista ŝtato, skribinta sur siaj ruĝaj standardoj la lozungon de la Komunista Manifesto –
“Proletoj de ĉiuj landoj, unuigu vin!” La revolucia instruo de Marks trovis sian veran rifuĝejon
kaj unikan portanton en la fondita de Lenin Komunista Internacio, en ĝiaj sekcioj – la
komunistaj partioj.
Sub la standardo de marksismo-leninismo la komunista partio, organizita avangardo de
la laborista klaso, heroece gvidas la batalojn de proletaro, laborula kamparanaro kaj
subpremitaj nacioj por forigo de ĉia ekspluatado, ĉia subpremo.
Sed kion komunan kun la marksismo, kun ties teorio kaj praktiko havas la II Internacio,
restarigita post la milito, kaj ĝiaj socialdemokrataj partioj?
Anstataŭ la revolucia filozofio, dialektika materialismo – la reakcia idealismo;
anstataŭ la teorio de klasbatalo, kiel movata forto de la socia evoluo – kunlaborado kun
la burĝaro;
anstataŭ la teorio pri neeviteblo de la estiĝo de periodaj ekonomiaj krizoj sur bazo de la
kontraŭdiro inter la socia produktado kaj kapitalisma alproprigo – la teorio pri venkado
super la krizoj flanke de la organizita kapitalismo;
anstataŭ la teorio pri neevitebla kaŭzado de militoj flanke de kapitalismo – la teorio pri
venkado super milito flanke de la internacia organizaĵo de imperialistaj rabuloj – Ligo de
Nacioj;
anstataŭ la teorio pri burĝa ŝtato, kiel aparato de perforto de la burĝaro kontraŭ
laborista klaso – la teorio pri superklasa burĝa ŝtato, glatiganta kaj akordiganta kontrastajn
interesojn de la proletoj kaj burĝoj;
anstataŭ la teorio de la diktaturo de proletaro, kiel transira stadio for de kapitalismo al
socialismo – la teorio de transira periodo de koaliciaj registaroj kun la burĝaro;
anstataŭ la teorio de la socialisma konstruado sur bazo de la diktaturo de proletaro – la
teorio de la ekonomia demokratio, realigata de burĝa ŝtato;
anstataŭ defendo de la rajto de nacioj je memkonstituiĝo, ĝis apartiĝo kaj plena liberigo
de kolonioj kaj dependaj landoj – la teorio pri civiliza rolo de imperialismo en kolonioj kaj
subteno al sia burĝaro en subpremado al naciminoritatoj kaj en rabado al dependaj landoj kaj
kolonioj.
Ekzistas nek unu tezo de la marksismo, kiun ne povus kripligi kaj malagnoski la
gvidantoj de socialdemokratio kaj reformisma sindikatmovado. Ekzistas nek unu revolucia
elpaŝo de laboristoj, sub standardo de la marksismo, kiun ili ne provus malsukcesigi per
mensogo, strikrompado kaj ekstremo de laboristoj.
Kio fariĝis al ĉiuj teorioj de la socialdemokratio antaŭ severaj historiaj faktoj?
La ruiniga monda ekonomia krizo kaj ekstrema mizero de laborulaj amasoj, kaŭzita de
la krizo, apliko flanke de la burĝaro de plej senindulga amasteroro kontraŭ laboristoj kaj
kamparanoj, transkresko de la burĝa demokratio en faŝismon, fino de la relativa stabiliĝo de
kapitalismo kaj transiro al la nova ciklo de revolucioj kaj militoj – ĉio ĉi disblovis, kiel fumon,
la teoriojn, antistarigitajn de la socialdemokratio kontraŭ revolucia marksismo.
Kaj marksismo venke iras antaŭen. Daŭrigita kaj disvolvita kiel leninismo, ĝi estas
realigata en USSR.
Prikalumniita, falsigita de la socialdemokratio – la revolucia instruo de laborista klaso,
la teorio de la mizerigitoj, ekspluatatoj kaj subpremitoj fariĝis teorio de laborista klaso,
reganta sur unu sesono de la terglobo, la teorio de multaj milionoj da laboristoj, batalantaj en
kapitalismaj landoj kontraŭ la diktaturo de burĝaro.
La marksismo-leninismo estis gvidilo por venkoplena agado en heroeca civila milito, en
la bataloj kontraŭ la imperialista intervenco, en kiuj la triumfanta proletaro de Sovet-Unio
per firma mano fortikigis sian regpotencon kaj konservis ekspropriitajn produktilojn.

18
La marksismo-leninismo estis gvidilo por venkoplena agado en la batalo por socialisma
industriigo, en kiu laboristoj de Sovet-Unio, plenaj je ŝturmlabora entuziasmo, transformis
postantan agraran landon en industrian ŝtaton altigis vivnivelon de laboruloj kaj plene
likvidis senlaborecon.
La marksismo-leninismo estis gvidilo por venkoplena agado en la batalo por kolektivigo
de milionoj da malriĉaj kaj mezhavaj kamparanmastrumoj, en la batalo por kreo de grandaj
socialismaj agrikulturaj entreprenoj kaj por likvido de lasta kapitalista klaso – la kulakaro.
La marksismo-leninismo estis gvidilo por venkoplena agado ĉe realigo de la unua
kvinjarplano, kiam la proletaro de Sovet-Unio montris, ke laborista klaso scipovas krei la
novan, same kiel detrui la malnovan.
La marksismo-leninismo estis gvidilo por revolucia agado, kiam la proletaro de USSR
montris, ke estas plena ebleco konstrui la socialisman socion en unu, aparte prenita lando,
kaj ke la soveta sistemo estas la sola ekonomia sistemo, ne trafebla de krizoj, kiu venkas la
malfacilaĵojn, nevenkeblajn por kapitalismo.
La marksismo-leninismo estis kaj estas tiu gvidilo por venkoplena agado, kiu faris la
partion de la bolŝevikoj sub gvido de Lenin kaj Stalin nevenkebla, kiu montris al ĝi la
vojdirekton, hardis ĝin, ebligis venki ĉiujn malfacilaĵojn, konkeri plej firmajn fortikaĵojn.
En malamika ĉirkaŭzono de kapitalisma mondo kaj internacia socialdemokratio, venkis
la unua kvinjarplano, subtenata de revolucia proletaro en ĉiuj landoj. Ĝi povis venki tial, ke la
gvidanta partio de sovetia proletaro, la partio de la komunistoj de Sovet-Unio, en senĉesaj
bataloj nepaciĝeme estis defendanta la marksismon-leninismon kontraŭ ĉia falsigo el dekstre
kaj “de maldekstre”.
TKP(b), gvidata de k-do Stalin, daŭriganto de la afero de Marks kaj Lenin, riĉigis kaj
pliriĉigas la instruon de Marks kaj Lenin pri la proleta diktaturo, solvante la taskojn de la
socialisma konstruado en USSR.
La marksismo-leninismo triumfe marŝas al sia realiĝo en kapitalisma mondo, kie kresks
revolucia leviĝo.
En Ĉinio, laborist-kamparanaj amasoj, stariginte sovetan regpotencon sur grandega
teritorio, sub gvido de la glora komunista partio heroece batalis por sia nacia kaj sociala
liberiĝo, kontraŭ la antirevolucia Kuomintango, kontraŭ japana kaj monda imperialismo kaj
montras vojon al laboruloj de Japanio, Hindio, Hindo-Ĉinio kaj al ĉiuj sklavecaj koloniaj
popoloj.
Germanaj laboristoj, proletoj de Polio, bulgaraj laboristoj kaj kamparanoj, proletoj kaj
laboruloj de aliaj kapitalismaj landoj, sub gvido de la komunista avangardo, en luktoj kontraŭ
faŝismo kaj socialfaŝismo realigas la testamentojn de Marks kaj Lenin, batalas pro la plimulto
de laborista klaso por konkero de la regpotenco, batalante por Soveta Germanio, por Soveta
Polio, por Soveta Bulgario.
La heroecan laboristan klason de Germanio ne sukcesos frakasi la furiozanta faŝista
reakcio, kiu spegulas la konvulsiojn de la agonianta kapitalisma sistemo.
La marksismo-leninismo triumfe marŝas antaŭen en heroecaj strikoj kaj ribeloj de
proletaro kaj ekspluatata kamparanaro de Hispanio, kie la komunista partio estas konkeranta
la gvidadon je laboristaj amasoj for de la antimarksisma anarki-sindikatismo kaj reformismo.
La marksismo-leninismo marŝas antaŭen en bataloj de milionoj da laboristoj,
etkamparanoj kaj subpremitaj popoloj en ĉiuj imperialismj koloniaj kaj duonkoloniaj landoj,
kontraŭ ofensivo de la kapitalo, kontraŭ la reakcio kaj faŝismo, kontraŭ la teroro, kontraŭ la
imperialisma milito, por la defendo de Sovet-Unio kontraŭ la milita intervenco.
Ĉiudirekte krevas la tuta ideologia surkonstruaĵo de kapitalismo. Super abismo de la
ĝenerala krizo de burĝaj ideologioj nur la revolucia instruo de la marksismo-leninismo
ĉiutage ricevas novajn konstatojn pri sia praveco.
“La instruo de Marks estas potencega, ĉar ĝi estas vera” (Lenin).
Ĉu oni povas miri, ke malnovaj falsigantoj de la marksismo, dekomencaj malamikoj de
la marksismo-leninismo, socialfaŝistaj gvidantoj de la II Internacio, denove faras provon sin

19
vuali per la marksismo. Ili nun eltrovas, kvazaŭ ekzistas “du marksismaj partioj”, unu el kiuj
estas la partio de socialfaŝistoj.
Ili tion faras por malhelpi al unueca fronto de revoluciaj kaj socialdemokrataj laboristoj,
por deteni laboristojn for de la batalo kontraŭ la ofensivo de la kapitalo, kontraŭ la faŝismo,
kontraŭ la imperialisma milito kaj puŝi ilin en ĉirkaŭbrakojn de ilia klasmalamiko.
Ili tion faras por malhelpi restarigi, sub la standardo de la marksismo-leninismo, sub la
standardo la Komunista Internacio la unuecon de la proleta movado, dispartigita per la
perfido de la II Internacio.
Pripensu, socialdemokrataj laboristoj, kaj vi, proletoj en reformistaj sindikatoj!
Ĉu estas eble, ke la marksismo en unu partio signifu la batalon por plialtigo de
laborpago kaj subvencioj al senlaboruloj, organizadon de la batalo kontraŭ jugo de
kapitalisma racionalizo, kaj en la alia ĝi signifu subtenon al redukto de laborpago kaj al
malgrandigo de subvencioj al senlaboruloj, aprobon kaj subtenon al kapitalista racionalizo, al
perforte deviga laboro?
Ĉu estas eble, ke la marksismo en unu partio signifu revolucian pretecon al sinoferoj en
batalo kontraŭ la burĝaro, malliberejojn, pafekzekutojn kaj pendigilojn, kiel tio ĉi okazis por
Karl Liebknecht, Rosa Luxemburg kaj multaj miloj kaj mildekoj da revoluciaj proletoj en tuta
kapitalisma mondo, kaj en la alia partio ĝi signifu ministrajn fotelojn en burĝaj registaroj, la
postenojn de policprezidantoj kaj ekzekutistoj je revoluciaj proletoj, kiel Noske kaj Zörgiebel?
Ĉu estas eble, ke la marksismo en unu partio signifu proletan internaciismon, energian
revolucian batalon kontraŭ imperialisma milito, kaj en la alia ĝi signifu defendon de burĝa
patrio, pacifisman trompon por maskado de imperialistaj militpreparoj kaj kalumnion
kontraŭ Sovet-Unio – la sola patrio de internacia laborista klaso?
Ĉu estas eble, ke la marksismo en unu lando, sub gvido de la komunista partio, konduku
al la diktaturo de proletaro, al ekspropriado de kapitalistaj produktiloj, al avansigo de proletoj
kiel direktoroj de gigantaj socialismaj entreprenoj, kaj en la alia lando, sub gvido de
socialdemokrata partio, ĝi konduku al kresko de kapitalisma sklavigo?
Ĉu estas eble, ke la marksismo en unu lando konduku al socialismo, kaj en la alia – al
faŝismo?
Pripensu, proletoj! Ĉu povas ekzisti du marksismoj? Respondu al ĉi demando tuj al la
unua komunisto, revolucia proleto, batalanto por la instruo de Marks, Engels kaj Lenin, kiun
vi trovos apud vi.
Pripensu, proletoj, kaj decidu, ĉu ni pravas dirante – Marks apartenas al komunistoj. Al
ni, komunistoj, kiuj ĉe la kapo de milionoj da proletoj en ĉiutaga nepaciĝema klasbatalo
kontraŭ ĉiuj formoj de ekspluato kaj subpremo realigas lian grandan instruon.
Al ni, komunistoj, kiuj en Sovet-Unio estas unuaj majstroj de konstruado de socialisma
socio, al ni, komunistoj, kiuj en imperialismaj landoj kaj kolonioj, ne ŝprante la vivon,
defendas la marksismon, realigatan en Sovet-Unio, defendas la socialismon. Al ni,
komunistoj, batalantaj por liberigo de ĉiuj subpremitoj for de kapitalista ekspluatado, por la
tutmonda diktaturo de proletaro, por la tutmonda komunismo.
Marks apartenas al komunistoj.
Al ni, komunistoj, kiuj ekportis la marksismon-leninismon en landojn de Proksima kaj
Ekstrema Oriento – en Ĉinion kaj Hindion, en Hindo-Ĉinion kaj Arabion, en afrikajn
koloniojn, en duonkoloniojn de Suda kaj Centra Ameriko – kaj kiuj plivastigis la batalfronton
de proletaro por la socialisma socio, entirante subpremitajn popolojn en la batalon kontraŭ
ilia komuna malamiko, kontraŭ imperialisma burĝaro.
Marks apartenas al komunistoj.
Al ni, klaskonsciaj, revoluciaj laboristoj en imperialismaj kaj koloniaj landoj, kiuj
organizas kaj gvidas la strikojn kontraŭ reduktado de laborpago kaj kontraŭ maldungoj, kiuj
organizas la batalon de senlaboruloj por subvencioj kaj sociala asekuro.
Marks apartenas al ni, batalantoj kontraŭ la reakcio, faŝismo, teroro, imperialisma
milito, al ni, kiuj per sia revolucia batalo kontraŭ ĉiuj formoj de ekspluato kaj subpremo
organizas laborulajn kamparanojn kaj subpremitajn popolojn.

20
Al ni, junaj gelaboristoj, kiujn kapitalismo senigas je vivrimedoj kaj je la ebleco de
profesia kvalifikiĝo; al ni, kiuj kuraĝe kaj energie batalas por evitigi al ni la sorton de niaj
patroj kaj ne fariĝi kanonbuĉaĵo en imperialismaj militoj, al ni, ne dezirantaj vivi, kiel
ekspluatataj dungaj sklavoj.
Marks apartenas al revoluciaj proletaj batalantoj. Ĉar Marks antaŭ ĉio estis revoluciulo.
Ĉar la instruo de la marksismo-leninismo estas la instruo pri organizo kaj gvido de revolucioj
kontraŭ kapitalismo.
Marks apartenas al tiuj, kiuj realigas lian instruon.
Proletoj, ekposedu ĉi tiun instruon! Portu la instruon de Marks al ĉiuj randoj de la
mondo! Firmigu la klaskonscion de proletaro!
Firmigu la unuecan fronton de ĉiuj laboristoj sub gvido de la Internacio de Marks-
Engels-Lenin, la Internacio de la batalo por la proleta diktaturo, por la socialismo, realigu la
instruon de Marks.
Ne al faŝistaj epigonoj de ruiniĝanta kapitalisma sistemo haltigi la triumfan marŝon de
revolucia marksismo! La pereantan kapitalisman sistemon savos nek impertinentaj provokoj
kontraŭ la laborista klaso, nek sanga teroro de faŝistaj bandoj!
Proletoj de ĉiuj landoj, unuigu vin!

Ekzekutiva Komitato de Komunista Internacio.

21

You might also like