Professional Documents
Culture Documents
Empuaru
Empuaru
Kvankam neniu ŝtato akceptis Esperanton kiel oficialan lingvon, Esperanto tamen eniris en la
oficialan instruadon en pluraj landoj kiel Hungario kaj Ĉinio, krom esti unu el la oficialaj lingvoj de
formortinta eŭropa mikroŝtato, Moresneto. Esperanto troviĝas en la listo de la 30 lingvoj, kies
instruado akiris ie en la mondo la prestiĝan Eaquals-kvaliton[9].
La lingvo estas uzata de internacia komunumo, nombranta laŭ diversaj taksoj cent mil ĝis du
milionojn da parolantoj (depende de la lingvonivelo); estas laŭ diversaj taksoj inter proksimume
unu kaj pluraj miloj da denaskaj parolantoj[10].
Esperanto akiris kelkajn internaciajn distingojn, ekzemple du rezoluciojn de UNESCO aŭ
subtenon de konataj personoj de la publika vivo. Nuntempe ĝi estas uzata
por vojaĝado, korespondado, interkompreniĝo dum internaciaj renkontiĝoj kaj kulturaj
interŝanĝoj, kongresoj, sciencaj diskutoj, origina kaj tradukita literaturo, muziko, teatro, kino,
presita kaj interreta raportadoj, radia kaj televida elsendadoj. Pro la subita apero de virusa
pandemio en jaro 2019, la E-o movado adaptiĝis al nova virtuala epoko - universalaj kongresoj
kaj ege multaj kunvenoj estis organizitaj per la interreto[11].