Professional Documents
Culture Documents
Broshure IKEF Por UK Montreala
Broshure IKEF Por UK Montreala
Historio: IKEF estis fondita en 1985 dum la 70a UK de UEA en Aŭgsburgo, Germanio. La
organizaĵo havis antaŭulon, kiu aktivis inter 1960 kaj 1980: tio estis Instituto por
Esperanto en Komerco kaj Industrio. IKEF transprenis ĝian agadon. En 1994 ĝi
fariĝis aliĝinta faka asocio de UEA; tio signifas, ke ĝi havas specialan rilaton kun UEA,
kvazaŭ membro kun diversaj avantaĝoj.
Laborkampoj: Nun IKEF aktivas pri jenaj projektoj: komerco, ekonomia scienco, turismo,
kunlaborado inter fakaj asocioj kaj aliaj.
Celkampoj: IKEF okupiĝas pri jenaj fakoj: komerco kaj investado, ekonomio kaj
ekonomia scienco, merkatoj, esplorado pri borsoj, ekonomia terminaro, verkado kaj
libroservo pri ekonomiaj aferoj, komercaj markoj en Esperanto, komerca kaj
ekonomia juro, ĵurnalismo pri komerco kaj ekonomio, turismo, kunlaborado inter
komercaj organizaĵoj, kaj multaj aliaj.
Pro tiuj regulaj kunvenoj, niaj membroj kaj kunlaborantoj bone konis la dezirojn kaj
laborojn unu de la alia. Dum la kunvenoj oni prezentis pli ol 100 diversajn kaj interesajn
temojn rilate al praktika utiligo de Esperanto.
Landaj filioj: Nia organizaĵo havas 20 landajn filiojn en la regionoj: Afriko (Angolo, Kongo
DR, Madagaskaro, Niĝerio, Senegalo, Sudafriko kaj Tanzanio); Ameriko (Argentino,
Brazilo kaj Nordameriko); Azio-Oceanio (Aŭstralio, Ĉinio, Irano, Japanio, Koreio,
Mongolio, Nepalo, Uzbekio kaj Vjetnamio) kaj Eŭropo (Pollando).
Ni kore invitas vin partopreni en nia agado! Se vi deziras prelegi pri iu ajn interesa temo
komerca kaj/aŭ ekonomia; aŭ se vi deziras prezenti viajn landon, urbon kaj vizitindajn
lokojn; aŭ se vi volas fari iun ajn komercan proponon… ne atendu, sed tuj skribu al ni!
Kontaktoj:
Retejo: https://ikef.info
Facebook-paĝo: https://www.facebook.com/IKEFporFB