Download as pdf or txt
Download as pdf or txt
You are on page 1of 423

IVAN EFREMOV

LA GRANDA ARKO
(Ĉe la rando de la Ekumeno)

El la rusa tradukis Jurij Finkel


Parto unua
Vojaĝo de Baŭrĝed

Ĉapitro 1
Testamento de Ĝoser
Super malaltaj argil-vergaj bariloj leviĝis polvaj nuboj, aŭdiĝis
akutaj krioj. Io okazis en labirinto de mallarĝaj stratoj, ĉe la haveno
mem de la urbo de Blankaj Muroj – de la ĉefurbo de la Nigra Tero,
de la lando Ta-Kem.

Ŭaĥeneb – la direktilisto de la reĝa trezoristo – rapidege leviĝis


kaj komencis fiksrigardi al la urbo, de kie venis la maltrankvila bruo.
La gastoj, sidintaj apude, ne moviĝis, eĉ ne retrorigardis al tio, kio
estis okazanta malantaŭ la muroj de la malgranda ĝardeno.

– Kio okazas tie? – malpacience demandis la direktilisto, penante


rigardi al la mallevitaj vizaĝoj de la amikoj.

– Heroldoj de la Granda Domo kaptas krimulon... – sendezire


respondis la grizhara bopatro de Ŭaĥeneb.

– Sed la bruo estas apud la domo de Antef, la amiko de mi kaj


de miaj infanoj! – kun maltrankvilo ekkriis la direktilisto.

– Oni kaptas Antef-on mem, – enmiksiĝis juna najbaro. – Ni scias,


ke por preni lin, venis heroldoj de nia urborando.

– Kiel! Oni kaptas Antef-on, kaj vi sidas, kvazaŭ oni ĉasas


antilopon? – indigne ekkriis Ŭaĥeneb. – Tiu homo ne povas esti
krimulo! Kiu ne konas la ŝipan ĉarpentiston Antef-on!
La direktilisto indigne retrorigardis al la senmovaj figuroj de siaj
gastoj kaj elkuris sur la straton, kaj post li – ambaŭ liaj junaj filoj,
same altaj kaj larĝŝultraj, kiel ilia patro. Al ili aliĝis ankaŭ ŝipaj
lernantoj de Ŭaĥeneb, kiuj estis inter la gastoj.

– Ŭaĥeneb tro multan tempon pasigas en ŝipvojaĝoj kaj ankoraŭ


ne scias, kiel ferocas nun senditoj de la faraono... – mallaŭte diris
la bopatro de la direktilisto.

– Se li ne lernos esti obeema, do baldaŭ oni trenos lin, katenitan,


en la ŝtonminejojn! – morne grumblis la maldika forĝisto.

– Honton al vi, diranta malbonon, – enmiksiĝis la edzino de la


direktilisto. – Mia Ŭaĥeneb estas saĝa kaj elprovita en danĝeroj. Lin
ŝatas eĉ la trezoristo mem de la dio – Baŭrĝed...

– Ŝatas kiel krokodilo antilopon, – plu grumblis la obstina forĝisto,


– dum ĉe lia plej bona direktilisto ĉio estas bona. Sed sufiĉas
al Ŭaĥeneb nur mispaŝi – kiu defendos lin? Kiu kuraĝos iri kontraŭ
ordono de la Granda Domo?...

La krioj proksimiĝis al la pordego de la ĝardeno, kaj la edzino


de la direktilisto maltrankvile elrigardis sur la straton.

Maldekstre, en fino de mallarĝa pasejo inter monotonaj bariloj


el griza rivera ŝlimo, aperis soleca fuĝanto. Li antaŭis je du dekoj
da ulnoj siajn persekutantojn, kiujn gvidante kuris, kiel ĉashundoj,
du duonnudaj homoj en buntaj zonoj de heroldoj de la faraono,
armitaj per ponardoj kaj pezaj bastonoj. Post la heroldoj kuris ĉiaj
ulaĉoj: nenifaruloj – filoj de havenaj oficistoj, pelistoj de azenoj kaj
hazardaj preterpasantoj, ĝojintaj al la ŝanĝo en monotoneco
de malrapida vivo. Ĉiuj kriegis kaj stridis, kvazaŭ ekvidis «la
forturnantan la vizaĝon» – malbonan spiriton de dezerto,
aŭ subteran monstron de antikvaj legendoj.

La fuĝanto similis nek al maliculo, nek al monstro. Lia elturmentita


vizaĝo en spuroj de koto, la okuloj, larĝigitaj kaj plenaj de malespero,
povis kaŭzi nur kompaton kaj indignon en ĉiu, kiu konis tiun homon.
La fuĝanto proksimiĝis al Ŭaĥeneb.

– Antef! – nelaŭte vokis lin la direktilisto kaj daŭrigis rapide: –


Kuru laŭ la strato de Remistoj maldekstren, turnu ĉe la ĝardeno
de la diino al la tenejo de varoj, liveritaj de ni... Diru al la gardisto,
ke mi ordonis, kaj li kaŝos vin inter pakaĵoj. Tie atendu la nokton...
Kuru kaj ne retrorigardu.

Antef alkuris Ŭaĥeneb-on. La persekutantoj preskaŭ atingis sian


viktimon. La direktilisto ekkriegis kaj ĵetis sin rekte al Antef.

La virino, observanta el la ĝardeno, ekkriis pro indigno. Sed, kiam


ŝiaj filoj kaj tri el la lernantoj de la edzo amase ĵetiĝis post Ŭaĥeneb,
kunpuŝiĝis kun la persekutantoj kaj falegis en densan polvon,
ŝi komprenis, ke Ŭaĥeneb kaj la junularo agas laŭ interkonsento.

Antef malaperis post angulo, kaj la junuloj plu tenis


la persekutantojn kun krioj: «Kaptis, kaptis!..»

La homamaso, kurinta post la heroldoj, haltis en nekompreno.


La plej pasiaj partoprenis la falamasiĝon, kaj polvo tute ŝirmis ĉion,
okazantan sur la strato. La heroldoj de la faraono ne baldaŭ sukcesis
malimplikiĝi el la tumulto kaj liberiĝi disde manoj de siaj fervoraj
helpantoj. Sed kiam evidentiĝis, ke la fuĝanto evitis kapton, tiam
la supera heroldo alsaltis al Ŭaĥeneb kun minacoj:

– Kiel aŭdacis vi, maljunaĉa hipopotamo, enmiksiĝi en la aferon


de la Granda Domo? Via stulta fervoro kaj mallerto de viaj hundidoj
kaŭzis tion, ke la krima Antef fuĝis de la leĝa puno. Sed la puno
ne preteros la maliculon, kaj vi devos respondi antaŭ la estro. Iru kun
ni. – Kaj la heroldo metis la malpuran, gratitan manon sur la ŝultron
de Ŭaĥeneb.

Tiu per abrupta movo deĵetis la manon de la reprezentanto de la


potenco.

– Mi ne kulpas... mi penis helpi al vi kaj mi mem ne scias, kiel


okazis, ke la krimulo forkuris. Sed mi ne povas iri kun vi –
la trezoristo de la dio ordonis al mi veni hodiaŭ vespere, mi ne povas
malobei la ordonon... Kie mi loĝas, vi scias, – trankvile aldonis
Ŭaĥeneb.

La direktilisto mensogis, sed lia kalkulo montriĝis prava.

La heroldo sulkigis la brovojn kaj ĉirkaŭrigardis, pensante. Ŝultron


al ŝultro kun la direktilisto staris fortaj junuloj, sur kies vizaĝoj legiĝis
firma decido cedi al neniu. La homamaso, ĵus unuigita per la furioza
persekuto, disiĝis je grupoj. La homoj atendis en silento, montrante
nenian kunsenton al la heroldoj, kiuj estis evidente malvenkantaj.

Balbutante blasfemojn, la heroldoj foriris post kaŝiĝinta Antef.


La direktilisto kun la helpantoj revenis en la ĝardenon. La junularo
donis liberon al rido, pasie diskutante la okazintaĵon kaj
rememorante, kiel falegis sub la piedojn de la faraonaj heroldoj
la plej aĝa filo de Ŭaĥeneb. La maltrankviligitaj gastoj baldaŭ disiris;
la partoprenintoj de la batalo ekiris al la rivero por forlavi la polvon.

Ŭaĥeneb sidis, enpensiĝinte, ĝis la noktiĝo, poste ekstaris,


kunprenis sakon kun manĝaĵo, preparitan de la edzino, kaj eliris
en la netravideblan mallumon.

Eĉ unu lumeto ne estis videbla en dometoj de la havena


urborando. Bruligi oleon aŭ grason en lucernoj estis multekoste, kaj
tago, pasigata en laboro, estis tro longa, por ke homoj sidu en siaj
domoj post veno de mallumo. Nur nelacigebla junularo, kaŝiĝante
disde pliaĝuloj, estis kunvenanta ĉe la malgranda templo. El la
mallumo flugis mallaŭtaj paroloj, facilaj paŝoj de nudaj piedoj...

La direktilisto rapide atingis la vartenejon, konversaciis kun Antef,


revenis hejmen kaj silente grimpis sur la platan tegmenton de la
domo, kie tuta lia familio estis saviĝanta de varmego kaj insektoj kaj
kuŝis vice sur malmolaj matoj el papiruso.

– Ĉu vi sukcesis? – flustris la edzino, kiam la direktilisto kuŝiĝis


kun peza suspiro de laca homo.
– Antef estas sekura, – silentinte iom, respondis Ŭaĥeneb. – Li
scias sekretan lokon sur rando de la okcidenta dezerto, en la urbo
de mortintoj. Tie kaŝiĝos li... ĝis debordiĝos denove mia ŝipo. Sed tio
estas malgranda afero... – La direktilisto morne eksilentis.

– Kio do ankoraŭ estas malbona, pro la sankta naŭopo? – kun


maltrankvilo demandis la edzino.

– Malbona estas ĉio... malbona estas nia vivo, tremanta antaŭ


homoj de la Granda Domo, antaŭ senditoj de la pastroj. Ili fleksas
ĝin, kiel vento de dezerto fleksas maldikan tigon de kano, kiel fleksas
sklavon knuto de sklavpelisto!

– Ĉu tio estas nova por vi? – miris la edzino.

– Ne estas novo en tio, sed kial la malbono devas daŭri eterne?


Ĉu vere neniam venos la bono? Ankoraŭ tute antaŭnelonge, kiam
vi estis portanta nian malpli aĝan filon, la faraono – konstruinto de la
granda piramido, kondamnis nin, simplajn neĝes-ojn kaj rome-ojn,
al malsato kaj ruiniĝo. Se ne akirus mi manĝon kaj oron en la
danĝera ŝipvojaĝo en landojn de la Verda maro, eble, restus viva
neniu el niaj gefratoj. Sed la granda piramido estas konstruita,
la faraono foriris en la eternecon, sed ĉu vivi iĝis pli facile? Same oni
postulas de ni neelteneblan laboron, batas kaj sklavigas pro ŝuldoj.
Multegaj oficistoj observas niajn vojojn, registras ĉiun mezuron
da kolektitaj fruktoj, ĉiun gruon kaj ankoraŭ ne naskiĝintan
antilopidon...

– Vi estis en diversaj landoj. Ĉu ankaŭ tie same malfacila estas


la vivo?

– Malbone estas ĉie, kie estas malriĉeco. Mi ne vidis landon,


en kiu ne estus malriĉuloj, turmentataj de timo, malsanoj kaj malsato.
Kaj mi ne vidis landon pli bonan ol nia Kemt. Nur ĉi tie la grundo
estas tiel fekunda, nur ĉi tie ne ferocas ventoj, detruaj pluvegoj.
La lando estas defendita per dezertoj kontraŭ atakoj de rabaj
najbaroj. Belega estas nia eterne hela ĉielo, la potenca rivero – la
fonto de la vivo, riĉaj ĝardenoj kaj kampoj. Ni amas nian Kemt-on,
kaj al ĉiuj ni estas malbone vivi ĉi tie!

– Ekde la infaneco mi ŝatis fabelojn pri la Lando de Spiritoj – la


sorĉa Punt. Jen tie estas bona vivo, tie homoj, similaj al ni, rome-oj,
vivas simile al spiritoj de la kampoj de Ialu.

– Neniu vidis Punt-on, senmezure malproksima ĝi estas de ni kaj


neatingebla por mortemulo, – sendezire respondis Ŭaĥeneb. – Estas
malbone, ke ne ekzistas defendo por ni en nia gepatra Nigra Tero.
Necesas savi la amikojn, kaj ili savos nin... tiel, – firme decidis
la direktilisto. – Aŭskultu, vi ankoraŭ ne scias ĉion pri la malfeliĉo
de Antef. Li grave vundis sin per adzo kaj ne povis labori dum kvin
sezonoj. Lia domo staras sur la tero de la templo de Ĥnumo... Antef
ŝuldiĝis al la majstrestro, ne pagis la ŝuldon, kaj la pastro deziris
preni en la templon lian filinon.

– Kiel, ĉu la helokulan To-Meri-n? – ekkriis la edzino.

– Silentu. Jes, ŝin. Ŝi estas bela, kaj la pastro povas vendi ŝin kun
profito en la templon de Nejto aŭ... lasi kiel sklavinon por si. Sklavoj
de la templo sub gvido de malsupera pastro enrompiĝis en la domon
de Antef, batis lin kaj la edzinon kaj forkondukis la filinon. Antef
ekkuris por diri al la heroldoj...

– Por kio? – miris la edzino.

– Nun ankaŭ mi diros: por kio? – respondis la direktilisto. – Dum


unu vespero mi iĝis pli saĝa je dek jaroj...

– Antef tiel amis sian To-Meri-n!

– Kaj tial li iĝis pelata, kiel timema antilopo. Lia hejmo estas sen
mastro kaj patro, la edzino kaj la infanoj priploras lin kiel mortintan.
Iru al ili ĉe la mateniĝo kaj diru kaŝan konsolon. Kaj mi... – Ŭaĥeneb
eksilentis.

– Mi aŭskultas vin!
– Antef faris tion, kion devis fari patro kaj viro. Li penetris en la
templon de Ĥnumo por serĉi la filinon, elgvatis, ke ŝi estas ŝlosita
en la tenejo de la domo de la majstrestro, kaj, penante liberigi To-
Meri-n, atakis pastron...

– Kaj...

– Kaj apenaŭ saviĝis el la templo. Li revenis en sian hejmon


en granda malfeliĉo kaj vane cerbumis, elpensante, kiel savi
la filinon. La heroldoj deklaris lin malamiko de la urbo... La ceteron
vi scias.

– Vi elpensis danĝeran aferon, sinjoro mia, – diris la edzino,


kompreninte la kaŝitajn pensojn de la direktilisto.

– Ne timu, mi sukcesos plenumi tion, ne altirante atenton


de oficistoj de la Granda Domo. Mi estas preskaŭ gasto ĉi tie – tiel
malofte mi estas hejme, pri mi ne estas registraĵoj kaj okuloj... Se vi
deziras helpi al mi, iru rapide en la domon, kie loĝas miaj lernantoj
Ahaver kaj Neĥeb-ka, veku ilin. Diru, ke mi ekmalsanis kaj vokas.

– En nia ĝardeno hodiaŭ dormas tiu – la granda kaj malhelhaŭta,


via majstro de velo...

– Ha, ĉu la granda Neĥsi estas ĉi tie? Tio estas helpo de la dioj...


Mi vekos lin!

La vekiĝintaj filoj de Ŭaĥeneb komencis petegi la patron permesi


al ili same iri por la sekreta afero. Sed la direktilisto restis firma.

En mallumo kaj senbrueco la kvar homoj elglitis sur la straton kaj


silente direktis sin al la templo de Ĥnumo, staranta meze de granda
ĝardeno, sur alta parto de la bordo. Ŭaĥeneb havis bonan vidan
memoron kaj por ĉiam memoris tiujn lokojn, en kiuj li iam estis. Nun
li certe preteris la ĉefan enirejon, en kies profundo flagris malforta
fajro de du lucernoj, kaj aliris malgrandan pordegon, kondukantan
en la internan korton apud la domo de la ĉefpastro.
– Nun vi, Ahaver, kaj vi, Neĥeb-ka, laŭ signalo de Neĥsi komencu
interbatiĝon ĉe la pordego, ĵetu ŝtonojn, kriu blasfemojn... Kiam
aŭdiĝos krio de ŝakalo, forkuru, sed unue en la supran straton, por
konfuzi pensojn de malamikoj, poste kuru al la rivero. Ni atendos
en boato post la Cedra Varfo...

Ĉio sekva okazis rapide: krioj de Ahaver, kruda blasfemado


de Neĥeb-ka, bruo de ŝtonoj kontraŭ tabuloj de la pordego, furioza
bojado de hundoj de la ĉefpastro, ĵetiĝintaj al la barilo. Ekflagris
torĉoj en manoj de malaltrangaj pastroj, kiuj dormis en la templo kaj
nun elkuris al la bruo.

Mallumo en la interna korto ŝajnis speciale netravidebla.


La granda Neĥsi, kiun tiris je la mano Ŭaĥeneb, rapide atingis
fortikan pordon en malalta kuba konstruaĵo el densa argilo,
malmoliĝinta sub varmega suno. La pordo rapide cedis al la
grandega forto de la ŝipisto. En la sufoka mallumo de la ejo regis
silento.

– To-Meri, kie vi estas? Mi estas Ŭaĥeneb, amiko de via patro,


vi konas min. Eliru rapide!

En profundo de la tenejo aŭdiĝis malforta krio.

Ŭaĥeneb impetis internen, etendinte antaŭ si la manojn. Lia


manplato tuŝis la ŝultron de la junulino. La direktilisto movis
la manon laŭ la vizaĝo kaj la haroj de To-Meri, por trankviligi
la junulinon, kaj palptrovis malmolan rimenon el hipopotama ledo,
fiksitan al metala ĉirkaŭkolo, fermita sur la maldika kolo de la
junulino.

– Mi estas alligita, – flustris To-Meri.

La direktilisto ektiris per la tuta forto, sed la rimeno estis fortika.


Ne eblis plu prokrasti: tie, ĉe la pordego, la pastroj povis rekonsciiĝi
kaj kapti Ahaver-on kun lia amiko, kaj la hundoj povis eksenti
ĉeeston de fremduloj en la korto.
– Neĥsi, rapidu! – vokis Ŭaĥeneb.

La giganto ektiris, kaj la fortika ledo, dika je du fingroj, ŝiriĝis.

Neĥsi ĵetis la malpezan To-Meri-n sur sian ŝultron kaj ekkuris post
Ŭaĥeneb. Ili transgrimpis la barilon tie, kie la korto limis kun
la ĝardeno. Strida krio de ŝakalo traflugis la mallumon, ripetiĝis fojon,
duan, trian...

Ahaver kaj Neĥeb-ka estis ruliĝantaj laŭ la grundo, insultante unu


la alian kaj priŝutante per batoj. Aŭdinte la signalon, ili salte ekstaris.

Pastroj, hejmaj sklavoj kaj la ĉefpastro mem amasiĝis ĉirkaŭ ili


kun torĉoj, observante la interbatiĝantojn kun malica ĝojo kaj
indigno. Malantaŭ la pordego furiozis ferocaj hundoj. Subite ambaŭ
junuloj turnis sin kaj ekkuris supren laŭ la strato. Ili kuris apude per
tutaj fortoj, kaj la rapidaj piedoj forportis ilin malproksime de la
perpleksaj pastroj. Ahaver kaj Neĥeb-ka trakuris kvar kvartalojn kaj,
ne aŭdinte persekuton, turnis sin en transversan strateton. Ili longe
kuris laŭlonge de la rivero, antaŭ ol kuraĝis malleviĝi al la bordo, kaj
aliris la Cedran Varfon de alia flanko.

La boato debordiĝis sensone, remiloj de lertaj remistoj pelis ĝin


kun kreskanta rapido. Tie, kie situis la templo de Ĥnumo, flagris fajroj
de torĉoj.

Ahaver kaj Neĥeb-ka jubile ekridis.

– Remu, remu! – gaje diris la direktilisto. – La vojo estas


malproksima, baldaŭ mateniĝos... – Kaj per forta puŝo de la poŭpa
remilo Ŭaĥeneb plirapidigis la boaton.

Neĥsi devigis la junulinon, sidantan sur la fundo de la boato,


apogiĝi per la dorso al liaj genuoj, kaj penis malfleksi la fermilon
de ŝia ĉirkaŭkolo, implikiĝante en la maso da densaj krispaj haroj.
La ĉirkaŭkolo estis fermita per dika bronza agrafo.
La boato malproksimiĝis je ses mil ulnoj for de la urbo de Blankaj
Muroj kaj estis iranta laŭlonge de la neloĝata okcidenta bordo de la
granda rivero. Malantaŭe restis la giganta piramido kaj la urbo
de mortintoj por nobeloj kaj riĉuloj, limanta kun la norda flanko de la
piramido. La mallumo estis disiĝanta, la glataĵo de la rivero ekbrilis
malhele kaj malafable.

La majstro de velo finfine sukcesis venki la agrafon. La ĉirkaŭkolo


malfermiĝis, kaj Neĥsi ĵetis ĝin malproksimen sur la mezon de la
rivero.

Ĉiuj, sidintaj en la boato, observis ĝian flugon. Kun facila plaŭdo


la instrumento de humiligo kaj kapto por ĉiam sinkis sur la fundon
de la rivero. Kaj en la sama momento malantaŭ la orienta dezerto
leviĝis randeto de la suno, helaj radioj de ruĝa lumo ekfajris sur
la rivero en la sama loko, kie dronis la ĉirkaŭkolo.

– Se ni povus dronigi tiel ĉion, kio premas nin! – penseme diris


Ŭaĥeneb, espriminte per tio la malklarajn strebojn de siaj
kunvojaĝantoj.

La boato albordiĝis apud du izole kreskantaj palmoj.

Je cent ulnoj for de la bordo, en limoj de alta senfrukta ebenaĵo,


situis la urbo de mortintoj por simplaj rome-oj. Ĉi tie estis nenio
simila al masivaj ŝtonaj aŭ brikaj tombegoj de nobeloj, nur senfinaj
vicoj da malgrandaj montetoj indikis lokojn, kie estis konservataj
restaĵoj de la foririntoj en la okcidentajn landojn.

– Ĉu Antef ne timas resti ĉi tie dum noktaj horoj? – miris la granda


Neĥsi.

– Ho, mi foje estis ĉi tie malfrue vespere, – respondis Neĥeb-ka. –


Hurlis ŝakaloj, ridegis hienoj, teruraj birdoj de nokto flugis super
la kapo. Malproksime muĝis leono, per obtuza plaŭdo respondis
en la rivero krokodiloj, – al mi ŝajnis, ke ĝemas la tero, plenigita per
mortintoj. Mi apenaŭ detenis mian koron de fuĝo...
– Antef estas ne ĉi tie, li kaŝiĝas en antikva subteraĵo, proksime
al la bordo. Se ĉiu el ni devos elekti inter malhonora morto kaj timo
antaŭ la foririntoj, – mi pensas, ke li malpli timos la mortintojn, –
trankvile diris Ŭaĥeneb. – Pro mortintoj ankoraŭ neniu pereis. Ĉi tie
delonge loĝas maljuna gardisto kun la familio, kaj ĉiuj estas sanaj kaj
sendifektaj. Ĉe ni, malriĉuloj, ne konantaj aĵojn, ĉi tie estas nenio –
nek misteraj tombegoj, nek subteraĵoj. Pri la urbo de mortintoj por
nobeloj oni rakontas terurajn legendojn... Sed eble, por tio, ke...
neniu kuraĝu tuŝi aĵojn, konservatajn en la riĉaj tombegoj? – La
direktilisto mallaŭte ekridis, kaj liaj kunuloj rigardis al li kun miro.

– Ĉu ni loĝos ĉi tie? – mallaŭte demandis la junulino, celinte


al Ŭaĥeneb la okulojn, ankoraŭ plenajn je malgajo.

– Tute ne, – ekridis la direktilisto. – Vin morgaŭ prenos sur ŝipon


mia fidela amiko, direktilisto Saanaĥt. Vi loĝos en la Delto, ĉe miaj
parencoj, antaŭ ol turniĝos la vizaĝo de la dioj...

– Kaj la patro?

– Antef-on ne eblas sendi kun vi. Mi prenos lin sur mian ŝipon
kaŝe, en la tago de ekvojaĝo. Oni ne permesos al ni longe ripozi –
baldaŭ denove ni ekiros por akiri cedron por temploj en la Grandan
Verdan maron...

En la domo de Ŭaĥeneb ree kunvenis gastoj – la direktilisto


decidis festi la savon de Antef kaj de lia filino, klarigante al neniu
la kaŭzon de la festo. Malpleniĝis du kruĉoj da vino, grandega argila
ujo kun biero. Langoj de la ebriiĝintaj homoj liberiĝis, ĉiam pli kuraĝaj
iĝadis elkrioj kaj emociaj paroloj pri maljusteco de la vivo en Ta-Kem,
pri tio, ke la pastroj trompas la malriĉulojn, ke la ŝtato ne kompatas
siajn regatojn.

– Sklavoj ĉe riĉuloj kaj en palacoj vivas pli bone, ol ni! – ekkriis


la sama morna forĝisto, kiu minacis al Ŭaĥeneb per ŝtonminejoj
en la pasinta fojo.

La direktilisto levis la manon:


– Aŭskultu fabelon pri la lando de feliĉo!

Malalta maljunulo kun ronda kalva kapo parolis pri malfacileco


de vivo sen lumo kaj defendo.

La gastoj komencis kapjesi, konsentante.

La fabelo priskribis la miraklan landon Punt, la landon de spiritoj


de feliĉo. Neniun fleksas timo kaj malsato, oro brilas en riveraj
sabloj, arbojn pezigas miraklaj fruktoj, aromaj rezinoj fluas laŭ
trunkoj, belaj junulinoj donacas al ĉiuj karesajn ridetojn. Ĉiuj estas
egale sataj, ne estas malfacilaj laboroj kaj ferocaj bestoj...

– Tie, tie! Post la orienta dezerto, post la Lazuraj Akvoj,


en senmezura foro!

La maljunulo ekstaris, montrante orienten; leviĝis ankaŭ ĉiuj


gastoj, fiksrigardante la polvan nebulon super la orientaj montetoj,
kvazaŭ penante tra ĝi ekvidi la fantoman vizion de la mirakla lando...

– Neniu, neniu, krom la potencaj homoj-dioj de la antikveco,


atingis la limojn de Punt!

– Neatingebla, bela estas la dezirata lando, la ĝojo de mortemuloj,


loĝantaj tie egale kun spiritoj, kaj similaj al ni, la idoj de la Nigra Tero!

Subite aŭdiĝis batoj de bastono je la pordeto de la ĝardeno.


La laŭta frapado rompis la fabelon; la homoj serioziĝis, ekregis
silento, plena je timoj. Morna homo, sulka kaj severa, aliris
la direktiliston. Ŭaĥeneb atendis lin kun la vizaĝo, rigidiĝinta kiel
ĉe statuo.

– Mia kaj via sinjoro, la trezoristo de la dio Baŭrĝed, ordonas al vi


veni morgaŭ, post la taga dormo! – laŭte, per tono, ne permesanta
kontraŭdirojn, diris la sendito, kaj Ŭaĥeneb faciligite suspiris. La voko
de la trezoristo ankoraŭ ne estis malfeliĉo.

***
Buntaj kurtenoj en fenestroj estis balanciĝantaj sub facila venteto.
Laŭ bruna polurita supraĵo de lignaj kolonoj kuradis malfortaj rebriloj
de lumo. En la ĉambron, peze paŝante, eniris la granda reganto,
la juna faraono Ĝedefra. Post li rapidis du homoj kun oraj surbrustaj
insignoj. Ili kun kutima lerteco sternis sin sur la planko antaŭ
la faraono. Malpacienca moviĝo de la mano de Ĝedefra igis ilin
ekstari. Unu, alta kaj maldika, havanta la titolon de gardanto de reĝaj
sandaloj, demetis de la piedoj de la faraono sandalojn en origita
ledo. La alia, la gardanto de skatolo kun enfrotaĵoj, singarde liberigis
Ĝedefra-n de peza peruko, kovrita per striita kaptuko kaj per pŝento,
kaj demetis la ujon, anstataŭigantan barbon.

La faraono kun faciliĝo movis la manplaton laŭ la glate razita


kapo.

La altranguloj foriris. Ĝedefra deĵetis la longan blankan veston


el arĝenteca lino, elfarita tiel fajne, ke la ŝtofo estis travidebla.
Li restis en mallonga ĉemizo, zonita per lazura zono kun pezaj bluaj
rubandoj sur oraj bukoj.

La faraono lace ektiris sin. Estis malfacile konservi ŝtonan


senmovecon de pozoj, postulataj de la ritaro ĉe publikaj aperoj.

La seka, malmilda vizaĝo de Ĝedefra estis morna kaj koncentrita.


Li malrapide aliris la fenestron, elirantan okcidenten, kaj facile
deŝovis la densan kurtenon.

En travidebla aero sub densa bluo de la pura ĉielo ekstaris antaŭ


Ĝedefra limoj de lia lando. La palaco de la faraono staris sur nealta
monteto, apud kiu la fekunda malhela tero de la Nila valo kontraste
limis kun la ruĝe-flava dezerto. Malproksime klare konturiĝis sinuoj
de grandegaj sablaj buloj. Tie sabloj, leviĝantaj kiel montoj, altaj
je kvincent ulnoj, brulas sub la varmega ĉielo, kiel giganta lignofajro,
baranta al la vivuloj vojon en la landon de la okcidento, la regnon
de foririntoj, la restadejon de mortintoj...

De la sablaj montetoj al la valo kuris nudaj ŝtonaj ŝtupegoj. Sur ili


post blanka ŝtona barilo estis balanciĝanta malhela verdo de altaj
palmoj.

Ĝedefra morne subridis. En profunda silento aŭdiĝis nur plaŭdo


de akvo en ŝtupaj basenoj. Sklavoj, viciĝinte je longa ĉeno, ekde
mateno ĝis nokto pumpadis akvon el la rivero, por ke ĉirkaŭ
la piramido povu ekzisti la verda ĝardeno. Kaj kelkaj arboj de la
ĝardeno aĝis jam pli ol dudek jarojn...

Sed la faraono, certe, ne pensis pri tio. Milionoj da rome-oj,


centmiloj da sklavoj, kiel laboremaj formikoj, tumultas sub liaj piedoj,
diigante ĉiujn kvar nomojn de la reĝo. Ĝedefra pensis pri la antikva
moro de reĝoj starigi sur la rando de la okcidenta dezerto – sur
la limo de la lando de mortintoj – specialajn konstruaĵojn, ricevintajn
la nomon «sankta altaĵo». Tiuj «altaĵoj», akre elstarante super
la plata lando, levadis supren, firmigadis en la eterneco
la personecon de faraono.

Ekde la tempo de la granda Ĝoser, la kreinto de la potenco de la


lando de Nigra Tero, tiujn konstruaĵojn oni komencis konstrui
el ŝtono. Nemalproksime de lia palaco, sur la sama okcidenta
altebenaĵo, altas giganta piramido de Ĥufu – la senkompata
regnestro, la minaca faraono, kies neatendita heredanto iĝis li,
Ĝedefra, la filo de unu el la plej junaj kaj nerimarkeblaj edzinoj
de Ĥufu. La filo, koninta la patron nur en la aspekto de viva dio,
potenculo severa kaj neatingebla, Ĝedefra kreskis malproksime
de la palaco kaj estis edukata en malgranda templo fare de maljuna
pastro, eĉ ne pensante pri tio, ke li okupos rimarkindan lokon en la
ŝtato de la Nigra Tero.

Lia patrino – saĝa kaj ruza sudanino, deveninta el la regiono de la


plej antikva ĉefurbo de Ta-Kem, estis sekrete preparanta por la filo
alion. Ŝi sukcesis atingi fidon de la influa unio de pastroj de Rao,
totale potencantaj en la «Urbo» – la templo de la Suno, ĉe la
komenco de la Delto, norde de la ĉefurbo. La pastroj kuraĝis
kontraŭstari eĉ al la potenca Ĥufu, la faraono, unuafoje sukcesinta
obeigi neoobeemajn servantojn de dioj kaj preni de sennombraj
temploj parton de riĉaĵoj kaj sklavoj por konstruado de la granda
piramido.
Tiu minaca veninto el meza Kemt, promociita de malnova
nobelaro kaj de pastroj de la dio Ĥnumo, anstataŭis regnestrojn –
posteulojn de Ĥaseĥemvej kaj faris eĉ pli granda la dian potencon
de faraonoj.

Antaŭ lia fera volo kaj senlima kruelo la tuta Kemt sterniĝis
en timo. Tutan potencon de la ŝtato, plifortigita fare de faraonoj-
antaŭuloj – Ĝoser kaj Snofru – kaj de iliaj konsilistoj – kleraj
Imhotepo, Kegemni, Ptahotepo, prikantitaj de la popolo, tutajn
riĉaĵojn de Ta-Kem kaj liajn multenombrajn sklavojn Ĥufu uzis por
atingo de la sola celo – konstruo de grandega piramido, kian oni
neniam vidis post la kreo de la mondo.

La giganta piramido devis por eterne firmigi la nomon de Ĥufu,


afekcii ĉiujn estontajn generaciojn. Ĝi staris super ĉiu loĝanto de la
lando, dominis super revoj, pensoj, agoj kaj sonĝoj de milionoj
da homoj. Ĉio alia, eĉ la grandaj kaj minacaj dioj, postulantaj
senĉesajn oferojn, ritojn kaj festojn, foriris sur malantaŭan planon.
Nombro da grandegaj ŝtonoj, metitaj en la piramidon, ĉiu nova deko
da ulnoj de ĝia alto fariĝis la plej gravaj novaĵoj de la lando.

Estis forgesitaj malproksimaj ekspedicioj en nesciatajn landojn,


en nekonatajn kaj logantajn forojn de maroj de la Granda Arko. Estis
forgesita ankaŭ la mondo mem, ĉirkaŭanta la landon Ta-Kem,
kvazaŭ tuta esenco de la Universo fokusiĝis sur la mallarĝa rubando
de la Nigra Tero kaj interne de ĝi, sur la pinto de la piramido
de Ĥufu...

La lando malriĉiĝis, malkontenta grumblado ĉiam pli ofte aŭdiĝis


ne nur inter malriĉaj terkultivistoj, sed ankaŭ inter potenca nobelaro
kaj grandaj pastroj.

Sed la faraono daŭrigis la konstruadon. Kaj jen la blanka


piramido, alta je tricent ulnoj, blindige brilas sub la eterne lazura
ĉielo, en ringo de ĝardenoj kaj temploj. Ĉiu el ĝiaj ŝtonoj, peza je ses
bovoj, estas tiel zorgeme alĝustigita al la aliaj, sen spuroj de juntoj,
ke la piramido ŝajnas unueca maso. En la profundo de la blanka
piramido estas kaŝita sarkofago el nigra granito, kaj en ĝi kuŝas
la minaca faraono, foririnta en la okcidentan landon.

Kaj nun li, Ĝedefra, la viva dio, akceptinta potencon kaj forton
de la tuta ŝtato, deziras levi sin per korekto de la malfeliĉoj, kaŭzitaj
per konstruado de la granda piramido. Li same konstruas sian
«altaĵon» tie, kontraŭ la palaco, sur la norda rando de la altebenaĵo,
ne opiniante eble rompi la sanktan riton. Sed nur sesdek ulnojn altos
tiu konstruaĵo – mizera monteto antaŭ la kolosa tombego de Ĥufu.

Ĝedefra abolis impostojn de temploj, redonis al ili milojn


da sklavoj. Li sendis ŝipojn al la Granda Verda maro, kaj orienten,
kaj suden, al la lando Kuŝ. La senditoj revenis bonorde, kun akiraĵo
de oro, kupro, cedra ligno. Sed en la lando estas maltrankvile. Estroj
de distriktoj estas malkontentaj, rikoltoj malpligrandiĝis, malsataj
terkultivistoj ree aŭdacas rabi ŝtatajn tenejojn.

Kaj li, la viva dio, estas juna kaj ne scias, kion necesas fari
ankoraŭ, kvankam deziras esti simila al Ĝoser kaj Snofru, levintaj Ta-
Kem-on kaj senfine glorataj en legendoj kaj mitoj. Se li havus
konsiliston, per saĝo egalan al Imhotepo...

Antaŭnelonge li konversaciis kun la granda klarvidulo, kiu ree


aludis al la faraono pri malĝusta vojo, elektita de li en regado de la
ŝtato. La ĉefpastro insistis pri konstruado de nova grandega
piramido, kredigante Ĝedefra-n, ke tielaj estas la volo de la dioj kaj
ordonoj de la supera saĝo. La popolo de Ta-Kem estas
multenombra, laborema, sklavoj nepre devas esti okupitaj per la plej
malfacila laboro, alie iliaj amasoj ekfuriozos kaj aperos ribeloj. Kio
povas esti pli bona, ol konstruo de nova granda piramido! La popolo
plu konvinkiĝados pri nenieco de sia tera vivo kaj turnos siajn
pensojn al la postmorta ekzisto en la feliĉaj kampoj de Ialu. Nobelaj
estroj de provincoj devos doni por konstruado de la piramido siajn
riĉaĵojn, sklavojn kaj eĉ parton de liberaj homoj – sekve, ili ne havos
fortojn kontraŭi al la faraono. Kaj por li, la viva dio, restos nur postuli
obeemon al si kaj al dioj, levante templojn kaj pastrojn, pridonacante
ilin per oro, sklavoj kaj brutaro.
Granda piramido glorigos lin por milionoj da jaroj. Sed li konstruis
mizeran tombon, rompante sian diecan dignon. Tio semos danĝerajn
dubojn en mensoj de homoj, kiuj povos ĉesi respekti pastrojn kaj –
estas timinde diri! – la diojn. Eĉ sen tio ne nur nobeloj, sed eĉ la
simpla popolo komencas postuli al si bonan vivon, ĉi tie, nun, sed
ne en la lando de forpasintoj.

Ĝedefra ne sukcesis bone kontraŭdiri al la granda klarvidulo.


Li nur diris, ke deziras serĉi aliajn vojojn, similajn al la vojoj
de Ĝoser, sed ne scias, kiel tion fari.

La pastro, kaŝinte koleran subridon, deklaris al la reĝo, ke la


tempoj de Ĝoser pasis senrevene. Nun faraono devas iri laŭ aliaj
vojoj kaj Ĝedefra ne povas deflankiĝi de ili, alie la landon trafos
plagoj. La minaco, kaŝita sub la ekstera respektemo de la ĉefpastro,
maltrankviligis la junan faraonon. Li, mem ricevinta la potencon el la
manoj de la pastroj de Rao, konis ilian potencon kaj sciis la veran
prezon de sia dieca digno, neŝancelebla nur en la okuloj de la simpla
popolo.

Li estis soleca, li okupis la tronon de regnestroj de la Nigra Tero


per forto de la pastroj de Rao kaj povis apogi sin nur sur ili. Sed ili
estis direktantaj lin laŭ la vojo, ne ŝajnanta inda al li, ekde la infaneco
edukita per legendoj pri agoj de la grandaj faraonoj – la idoj
de Ĥaseĥemui, devenintaj el la sudo, kie naskiĝis ankaŭ lia patrino.
Kaj tiam li rememoris, ke lia patro, la minaca Ĥufu, plurfoje vokadis
pastrojn de la antikva dio de scio, skribo kaj arto – Toto kaj
postuladis de ili malkovri al li la sekreton de la temploj de Toto, kiuj,
laŭ legendoj, konservas sennombrajn trezorojn kaj sekretajn librojn
de scioj. Ĥufu, peninta akiri kiel eble plej multe da trezoroj por
konstruado de sia piramido, minacis al la pastroj de Toto per ĉiaj
punoj, sed nenion atingis. La pastroj klarigis al li, ke la sekretaj
seruroj de Toto estas ne pli ol legendo, restinta post tre antikvaj
tempoj, kiam ilia dio estis unu el la ĉefaj.

Ĝedefra decidis turni sin al la servantoj de Toto, esperante al iliaj


scioj. Pastroj de la dio, kiu estis la ĉefa dum la tempo de Ĝoser,
devis instrui la junan faraonon pri sekretoj de potenco kaj pri kreo
de povo kaj riĉo.

Kaj nun Ĝedefra estis atendanta la ĉefpastron de Toto, kiu


promesis veni al la faraono ĉe la sunsubiro.

Ĝedefra forturnis sin de la fenestro, paŝis laŭ molaj tapiŝoj kaj


mallevis sin en malpezan fotelon el nigra ligno.

De malsupre, el la korto, ĉirkaŭigita per alta argil-verga muro,


aŭdiĝis nelaŭta tintado de armiloj. Frapis kupra ŝildo, kaj en la silento
eknaĝis longa, sonora sono.

Subite kaj senbrue en la ĉambro aperis fortika, nealta diketa


homo kun brilanta razita kranio. Li estis en simpla zontuko, sed
leoparda felo, transĵetita trans la maldekstran ŝultron, signifis
la rangon de ĉefpastro. La pastro ne sternis sin sur la planko, sed
nur klinis sin antaŭ Ĝedefra, fleksinte la kubutojn ĉe la planko, kaj
la brovoj de la faraono malkontente leviĝis. La veninto senĝene
rektiĝis kaj, singarde paŝante, proksimiĝis al la faraono. Ĝedefra
atente rigardis lian vizaĝon – la peza frunto, akra elstaraĵo de la
granda nazo, nebonkora mallarĝa rigardo de la kuraĝaj okuloj.

– Li vokis min, la granda reĝo, anĥ uda sneb (vivo, sano, forto), –
diris la pastro, evitante diri la nomon de la faraono kaj alparolante
al li nur per la tria persono.

– Ĉu vi estas la granda majstrestro de Nazulo? – demandis


la farono. – Vi ankoraŭ tute ne estas maljuna.

– Ombro de malfido glitis en la vortoj de Ĝedefra.

– Pasis nur du jaroj, kiam mi estis enpostenigita anstataŭ


la forpasinta Ĝeĥuti, ho potenca Bovo de la Nigra Tero, – respondis
la pastro.

Ĝedefra malpacience sulkiĝis:


– Vi povas eviti la bonan parolon. Ni parolos kiel du pastroj.

La pastro kliniĝis, montrante obeon.

– Du jaroj – tio estas nemulte, – daŭrigis la faraono. – Ĉu vi scias


sekretojn de Toto?

– Scias, ho Granda Domo, – trankvile respondis la pastro.

– Do aŭskultu kaj poste diru al mi ĉion, kion malkovris al vi la saĝo


de Nazulo, – ordonis la faraono.

Fajreto glitis en la nepenetreblaj okuloj de la pastro, kvazaŭ


fajrero, eligita per nigra siliko.

Ĝedefra parolis malrapide, penante doni al la vortoj pezon kaj


fortikecon de bronzo.

Li deziras esti daŭriganto de la granda Ĝoser. La lando malriĉiĝis,


konstruado de la granda piramido forprenis antaŭajn riĉaĵojn. Ĉie
estas malkontento, kaj nur timo, restinta post la regado de Ĥufu,
ankoraŭ retenas koleron de nobeloj kaj malsaton de malriĉuloj.
Necesas doni riĉaĵojn al nobelaro kaj panon al terkultivistoj. Sed
en la trezorejo de la dio estas malmulte da oro, la kanaloj kaj la digoj
estas damaĝitaj, ĉar ili restadis longe sen prizorgo kaj riparo. La aĉaj
nigruloj de la lando Nub, antaŭe fleksitaj en obeemo, nun kuraĝiĝis
tiom, ke detruis la Domon de Snofru – la muron, longan je kvindek
mil ulnoj, konstruitan sur la sudaj limoj de Ta-Kem. Nun tiu forta
fortikaĵo ne plu minacas al la nigruloj: ili nun akiras oron ne por Ta-
Kem, sed por si mem, apud la muro mem.

Por trovi la vojon de la vero, la faraono deziras scii pri aliaj landoj,
ĉirkaŭantaj Ta-Kem-on, ĝis la limoj mem de la Granda Arko. Kiajn
trezorojn eblas akiri tie? Kien necesas sendi fidelajn kaj kuraĝajn
homojn? Se, krom la sentaŭgaj nigrulaĉoj, ĉe la rando de la Granda
Arko loĝas nur spiritoj... tiam necesas serĉi aliajn vojojn por levo
de la povo de Ta-Kem!
Ĝedefra eksilentis kaj demande rigardis al la pastro. Tiu atendis
kelkajn minutojn kaj ekparolis:

– La dekunua el la kvardek du grandaj kaj sekretaj libroj, nomataj


«Animoj de Rao», entenas liston de ĉiuj landoj kaj instruon pri tio,
kion ili enhavas en si. Ĝia skribisto estas Toto mem. Sed ĉu la
Granda Domo ne konas la testamenton de lia praulo Neterĥet-
Ĝoser?

La ĉefpastro rimarkis miron, glitintan en la vizaĝo de Ĝedefra, kaj


rapide demandis:

– Ĉu la ĉefpastro de Rao ne diris pri tio?

Ĝedefra leviĝis, lia vizaĝo iĝis minaca:

– Mi deziras vidi la testamenton tuj! Kie ĝi estas kaŝita? Ĉu en lia


altaĵo?

– Jes, sur tiu ĉi plata monto, kontraŭ la Blanka Muro, – respondis


la pastro kaj rigardis en la fenestron. – Rao eniras, – daŭrigis li, – en
la tempo de rikolto nokto estas bona por vojaĝo.

La pastro mallevis la okulojn kaj, deirinte en angulon de la


ĉambro, senvorte kaj senemocie eksidis sur la tapiŝo.

Laŭ voko de la faraono la silentaj ĉambroj ekvivis.

***

Vasta ŝipo kun alte levita poŭpo ekiris supren laŭ la larĝa rivero.
Ĝedefra lokis sin sur trono el nigra ligno sub markezo, farbita per
flavaj kaj bluaj kvadratoj, per la koloroj de reĝa kovrilo. Kvar
helhaŭtaj gigantoj-libianoj, starante pretaj kun pafarkoj kaj hakiloj,
gardis la sanktan personon de la reĝo.

La vojaĝo devis okupi la tutan vesperon kaj parton de la nokto:


de la faraona palaco ĝis la ĉefurbo de la lando – la urbo de Blankaj
Muroj – estis ne malpli ol sesdek mil ulnoj.
Malrapide pasadis pretere mornaj bordoj – glataj krutaj ŝtupegoj
de la altebenaĵo de la okcidenta dezerto, marĉaj kanaroj de la
orienta bordo. Senvivaj deklivoj de la valo ŝajnis de malproksime nur
nealta strieto, ruĝa en radioj de la subiranta suno. Inter ĝi kaj
la rivero balanciĝadis vasta verda spaco da densa marĉa kreskaĵaro.
Ie briletadis lagetoj da akvo. Grupoj da altaj palmoj tremadis per
malhelaj plumecaj foliaroj, cizele konturiĝante en la orkolora ĉielo.

Sub la vento alta herbo kliniĝadis, kvazaŭ arĝentaj ondoj vaste


ruliĝis laŭ kontinuaj densejoj de kareksoj.

Sveltaj «donacoj de la rivero» – papirusoj staris en la akvo mem,


levante stelecajn paniklojn el mallarĝaj folioj je preskaŭ du homaj
altoj, kaj apud ili estis disĵetitaj grandaj helaj kalikoj de lazuraj kaj
blankaj lotusoj.

De tempo al tempo palmoj kreadis negrandajn boskojn: post


la ringecaj trunkoj videblis malaltaj, densaj dometoj, konstruitaj
el verd-griza nila ŝlimo. Sur plataj tegmentoj de iuj domoj lokiĝis por
ripozo familioj de terkultivistoj. Iuj jam dormis, volvinte sin en molajn
matojn el papiruso, aliaj ankoraŭ estis finantaj magran
vespermanĝon el tigoj de sama papiruso, priverŝitaj per ricinoleo.
Vidante la barkon de la faraono, homoj vigle turnadis sin al la rivero
kaj enpikadis la fruntojn en argilon de tegmento aŭ en molan polvon
de tero, piedpremita ĉirkaŭ domoj.

La suno subiris, la vesperruĝo estis rapide malheliĝanta,


la malfortiĝinta vento iĝis malvarmeta. La faraono ekstaris, rompinte
la silenton:

– Mi iĝis laca, koro mia sekvas al dormo!

Ĝedefra foriris en la kajuton sur la poŭpo, akompanata de la


gardanto de sandaloj. La direktilisto skuis bastonon, kaj la remiloj
de la obeemaj remistoj malleviĝis en la akvon.

La pastro direktis sin al la plata pruo de la ŝipo, malalte pendanta


super la akvo, kie staris helpanto de la direktilisto kun stango,
senĉese mezurante la profundon. Antaŭ ol leviĝis la luno, necesis
navigi singarde. La rivero abundis je malprofundaĵoj, ofte ŝanĝantaj
sian lokon kaj nekonataj eĉ al la plej sperta direktilisto.

En krepuska aero rapide ekglitis malklaraj ĵetiĝantaj ombroj –


multegaj vespertoj elflugis el siaj tagaj kaŝejoj. Maldekstre, el post
malhela muro de la roka bordo, estis malrapide leviĝanta malnova
lunarko. Ĝiaj ruĝaj altaj kornoj unuaj ĵetis diseriĝantan lumon sur
la glataĵon de la larĝa rivero. Nigraj strioj de ombroj enpikiĝis en la
prilumitan randon de la dezerto.

La luno estis leviĝanta ĉiam pli alte, ĝia lumo estis akceptanta
ĉiam pli helan brilon de arĝento, kaj mallumo, pleniganta la valon,
estis rapide foriranta norden.

La pastro staris sur la pruo, profunde enpensiĝinte.

Li pensis pri tio, ke la testamento de Ĝoser ne plenumiĝis.


La potenca faraono, kreinta la unuecan kaj fortikan ŝtaton, kune kun
la povo semis ankaŭ aliajn semojn, kiuj povas doni pereigan rikolton.
La malnova dominado de la dio de sciencoj, skribo kaj arto Toto
cedis lokon al la dio de la suno Rao, la simbolo de senfina potenco,
identigita kun la personeco de faraono.

Estis kompreneble, kial la pastroj de Rao, delonge forpuŝantaj


disde la faraono la servantojn de Toto, kaŝis la testamenton.

Tute proksime sur sabla malprofundaĵo aŭdiĝis laŭta plaŭdo.


Granda emseĥ – krokodilo – montris en lumo de la luno sian krestan
dorson, kaj ondoj, disirantaj antaŭ lia kapo, ekbrilis, disvolviĝante kiel
arĝenta ventumilo. La pastro retrorigardis kaj dum minuto sekvis per
la okuloj la sanktan animalon. Poste li revenis al siaj pensoj.

La nova faraono mem vokis la pastrojn de Toto. Sekve, li ne


deziras regi laŭ montro de la pastroj de Rao. Li penas mem trovi sian
vojon, serĉas konsiliston. Tio estas racia kaj bona; bona tial, ke tia
konsilisto povas iĝi li, la ĉefpastro de Toto – Men-Kaŭ-Tot.
Tiam renaskiĝos la antaŭa gloro kaj forto de la pastroj de Toto,
multobliĝos ilia nombro kaj riĉaĵoj... Venis la tempo, ĉar malbone iĝis
en la lando, malriĉiĝinta dum la tempo de regado de Ĥufu: la nova
faraono ne scias, kion fari, kiel iĝi vera reganto. Ne vane la gardantoj
de la dia saĝo devas ne malkovri ĉion al faraono, por kontraŭstarigi
al la volo de reganto saĝon de la eterna scio, por bridi potencon kaj
forton...

Jam delonge foriris la helpanto de la direktilisto, la ŝipo iris pli


rapide, kaj la pastro plu meditis en silento.

Malantaŭe aŭdiĝis laŭta bojado de hundoj. Malofte stridaj kriegoj


de azenoj tratranĉadis la noktan mallumon – la ŝipo estis
alproksimiĝanta la Blankan Muron, kaj laŭ la bordo de la rivero
etendiĝis palacaj bienoj kaj ĝardenoj de temploj de la ĉefurbo.

La vekiĝinta faraono aperis sur la ferdeko kaj ordonis eniri


la ĉefurbon kaŝe. La ŝipo albordiĝis al granda ŝtona placeto ĉe la
templo de la falko Horuso, apud la norda rando de la urbo.

Ĝedefra eksidis en seĝoportilon, kaj fortikaj nigruloj rapide


ekportis la faraonon tra la dormema urborando. Kurbaj kaj malvastaj
polvaj stratoj estis baritaj per kadukaj argil-vergaj muroj de domoj,
kuniĝantaj unu kun la alia. La negranda gardistaro de la faraono,
uzante la lunan lumon, iris sen torĉoj.

Domoj ĉe la strataj flankoj estis iĝantaj malpli oftaj, la strato estis


larĝiĝanta. Subite antaŭ la okuloj de la irantoj malfermiĝis malkruta
leviĝo, priŝutita per akrangulaj ŝtonoj kaj kovrita per nigraj makuloj
de ombroj. Dekstre malforte brilis la rivero, kaj maldekstre la leviĝo
transiris en platan altaĵon, post kiu malklare konturiĝis deklivoj kaj
sablobuloj. De tie aŭdiĝis ridego de hienoj kaj ĝemaj krioj de ŝakaloj.
Antaŭ la deklivo, oblikve trairante la altaĵon, akre kontrastis grandega
rektangulo de blankaj muroj. En la centro de la rektangulo altis
je cent ulnoj ŝtupa piramido. Sub la luno ĝia blanka koloro ŝajnis
pura kaj malbrila, ombroj sur la ŝtupoj kuŝis per vicoj de horizontalaj
nigraj strioj. Ĉe la dekstra flanko de la piramido super la muroj
elstaris tegmentoj de iaj konstruaĵoj.
Sub pezaj paŝoj de la portistoj krakadis sablo, surŝutita fare
de vento sur platojn de malnova vojo, metita jam dum la konstruado.
La piramido estis proksimiĝanta, kreskante super la ĉirkaŭaĵo; jam
eblis distingi oblikvajn edrojn de ĝiaj ŝtupoj. Ĉe la plej proksima, sud-
orienta angulo de la muro kelkaj malaltaj malfortaj arboj signis
la lokon de eniro. Sub la arboj staris malalta argila kabaneto
de gardistoj.

La procesio alproksimiĝis al la muroj, konstruitaj el grandaj pecoj


de kalkoŝtono. Alta je kvar homaj altoj, kun elstaraĵoj en aspekto
de vertikalaj traboj, la muro faris impreson de nefrakasebla firmeco.

El la dometo elkuris du malhelaj figuroj kaj en timo falis en polvon


antaŭ la faraono. Sveltaj blankaj duonkolonoj, similaj al faskoj
da grandaj tigoj de papiruso, apogis super la enirejo platon kun noĉoj
en formo de festonoj. La alta porda aperturo estis alpremiĝanta
dense al la maldekstra kolono.

Oni fajrigis la torĉojn. En malglata kirla lumo Ĝedefra eniris


la pordan aperturon post la pastro kaj la korpogardistoj. Poste
komenciĝis longa koridoro, kadrigita per multaj fostoj, en la sekco
havantaj formon de longaj ovaloj. Sur rondaĵoj de la kolonoj estis
oblongaj listeloj en aspekto de papirusaj tigoj. Inter larĝaj mursimilaj
flankoj de la kolonoj regis profunda obskuro. En truojn, faritajn en la
tegmento, fluis oblikva luna lumo.

La koridoro elkondukis la venintojn sur glatan grandan korton,


ĉirkaŭkreskigitan per larĝaj kaj kurbaj sikomoroj. Sur platoj de la
korto kuŝis dika tavolo da sablo, surŝutita de vento. La grandega
piramido estis fermanta la malantaŭan finon de la korto. Rabobirdoj,
vekitaj per la bruo kaj la lumo de la torĉoj, leviĝis en la aeron,
eligante stridajn klukajn kriojn. Okuloj de strigoj ekbrilis en malhelaj
kavoj de tegmentoj kaj muroj, vespertoj flugadis tien kaj reen super
la korto.

La pastro, preninta sur sin la rolon de gvidisto, turnis sin


maldekstren, poste malantaŭen kaj tra mallonga pasejo kondukis
la faraonon en la duan, malpli grandan korton de la templo de Leona
Vosto (Ĥeb-Sed), konstruita por samnoma festo de tridekjariĝo
de regado de la granda faraono.

La korto estis plenigita per tomboj de proksimuloj kaj parencoj


de Ĝoser. Kiel kofroj kun facile konveksaj kovriloj, staris ili vice sur
siaj piedestaloj.

Kvar maldikaj, kiel palmaj trunkoj, kolonoj algluiĝis al fasado


de ĉiu tombo.

Mistere kaj morne staris tiuj pezaj, dense fermitaj kestoj kun sola
mallarĝa pordo meze, konservante interne tutan vivan ordon
de antaŭlonge mortintaj favoratoj de la faraono Ĝoser.

La templo de Leona Vosto finiĝis. Nova mallarĝa pasejo


elkondukis la venintojn al la orienta edro de la piramido. Dekstre post
la muroj vento balancis sikomorojn. Pli malproksime, post la arboj,
ree altis masivaj blankaj kolonoj de du tombegoj: de la filino de la
faraono – princino Int-Ka-S kaj de la patrino de Ĝoser Nimaat-Ĥapi.
Sur la muro, tute proksime de la angulo de la piramido, staris
fostetoj, kronitaj per masivaj skulptaĵoj de milvoj kun mallevitaj
flugiloj. Sur brusto de ĉiu birdo faŭkis granda ronda truo. Vento,
penetrante en tiujn truojn, produktadis melodiajn malaltajn sonojn,
plenajn je profunda malgajo. Ŝajnis, ke la muroj mem de la tombegoj
eterne ploras pri la virinoj, entombigitaj en ili.

Ĝedefra miregis pri la lerta elpensaĵo de la fama konstruisto, klera


kuracisto kaj la unua konsilisto de la granda Ĝoser – la saĝega
Imhotepo.

Apud la piedo de la piramido ĉe la norda flanko situis la templo


de Ĝoser mem. Al la bruo el tie eliris kelkaj preskaŭ nudaj pastroj,
haste kaj senvorte depaŝintaj en mallumon de flankaj pasejoj.

La pastro kondukis la faraonon tra mallongaj implikitaj pasejoj kaj


vandoj inter nigraj, ore kaj blue ornamitaj kolonoj, en la profundon
de la templo.
Nerimarkeble ili trovis sin malproksime profunde en la piramido.
Antaŭe nigris koridoro, kondukanta en kameron kun la sarkofago
de la faraono. La pastro haltis antaŭ plato el ruĝa granito. Sur
la maldekstra muro desegniĝis bareliefo de la faraono kun klabo,
levita super la kapo. La pastro rapide tuŝis la klabon.

La granita plato turniĝis, ekstaris per la eĝo transverse de la


pasejo, sub ĝi eknigris malplenaĵo. Malsupren kondukis larĝaj ŝtupoj.
La pastro rapide malleviĝis, prilumante la vojon por la faraono.
Ĝedefra sekvis lin, singarde subtenata de la korpogardistoj, kaj trafis
en vastan kvadratan ĉambron, situantan ĝuste sub la sarkofago
de Ĝoser kaj elhakitan rekte en roko.

Ĝedefra ordonis al siaj servistoj foriri reen en la koridoron kaj,


restinte duope kun la pastro, ĉirkaŭrigardis.

La tuta muro de la subtera ĉambro estis kovrita per platetoj


el verda fajenco, profundigitaj meze kaj pligrandigantaj spegulaĵon
de flamo de la torĉoj.

La malhel-blue farbita plafono, ŝajnis, foriris alte supren, kaj bildoj,


ore pentritaj sur ĝi, kvazaŭ ŝvebis en la nokta ĉielo. Maldekstre en la
muro estis neprofunda niĉo, antaŭ kiu staris kalkoŝtona statuo de la
faraono Ĝoser.

La granda Neterĥet-Ĝoser sidis sur sia vasta trono, alte levinte


la mentonon, alpreminte unu manon al la brusto, kaj la alian libere
metinte sur la genuojn. La kapon borderis striita reĝa kaptuko, ĉizita
per grandaj detaloj. La rigidiĝinta vangosta vizaĝo de la faraono, kun
malalta frunto, platigita nazo kaj elstaranta granda buŝo, estis plena
je forto. La ostecaj makzeloj, streĉe kunpremitaj, atestis pri
nefleksebla volo. La grandaj, profunde sidantaj okuloj estis faritaj
el nigra diafana ŝtono, la pupiloj estis el arĝento, la okulblankaĵoj
estis kovritaj per emajlo, kaj la palpebroj kaj la brovoj estis signitaj
per nigra kupro.

Ruĝaj fajretoj de lucernoj reflektiĝis en tiuj neordinare vivaj okuloj,


donante al la rigardo de la statuo sinistran persistecon. Farbitaj
malhel-brune, la vizaĝo kaj la manoj akre kontrastis sur blanka
ŝtono.

Du faraonoj de la Nigra Tero renkontiĝis per rigardoj – du


enkorpiĝoj de la ĉiopova surtera potenco.

Kun malklara maltrankvilo Ĝedefra forturniĝis kaj rigardis tien,


kien devis eterne rigardi la senmovaj okuloj de Ĝoser. Tie, en kadro
el helaj fajencaj platetoj kun bildoj de falko, altis nuda kaj polurita
parto de la ŝtona muro, kovrita per profunde ĉizitaj hieroglifoj, farbitaj
verde – per la koloro, reviviganta mortaĵon.

Ĉe la flankoj staris du fajnegaj antikvaj vazoj kun nomo de la diino


Maat, elĉizita el tutecaj pecoj de vitreca kvarco. Apud la vazoj ambaŭ
interspacojn gardis du grandaj bronzaj statuoj de la falko Horuso kun
la kapoj, gisitaj el oro, kaj kun la okuloj el ruĝa ŝtono. La birdoj,
kronitaj per komplikaj oraj kronoj, sidis tute simetrie, turninte unu
al la alia la rabajn kroĉajn bekojn. Simileco de la statuoj kun la vivaj
estaĵoj estis tiom granda, ke ne eblis ne kredi je efektiva ekzisto
de tiaj grandegaj falkoj. La poluritaj elstarantaj okuloj brilis
penetreme kaj orgojle.

Ĝedefra obtuze diris al la pastro:

– La surskribo estas farita per la sankta skribo, al vi konata. Legu!

La pastro povis flue legi la specialajn, sekretajn signojn, per kiuj


oni fojfoje faradis surskribojn, konsistigantajn sekreton por
profanuloj. Li rapide kaj laŭte komencis legadon. En sufoka mallumo
de la subteraĵo, sub obtuza krakado de lucernoj sonis abruptaj, iam
klakantaj sonoj de la lingvo de Ta-Kem, esprimantaj la lastan volon
de Ĝoser, mortinta antaŭ pli ol cent jaroj.

– «...Mi estis en mia palaco en granda maltrankvilo, – legis


la pastro, – ĉar la rivero ne leviĝis dum sep jaroj kaj la lando estis
en ega mizero. Tiam mi firmigis la koron kaj demandis la saĝegan
Imhotepon, kie troviĝas la patrujo de Ĥapi kaj kiu dio regas tie.
Imhotepo respondis: «Mi devas turni min al dio. Mi devas iri en la
konservejon de Toto kaj sciiĝi en “Animoj de Rao”». Li iris kaj baldaŭ
revenis kaj rakontis al mi pri leviĝo de la rivero kaj pri ĉiuj aferoj, kun
tio ligitaj: li malkovris al mi miraklojn, al kiuj ne estis ankoraŭ montrita
vojo al iu el la reĝoj dekomence...»*)

La pastro faris paŭzon. La faraono rapide demandis:

– Ĉu Neterĥet-Ĝoser ne iris laŭ bonaj vojoj, laŭ kiuj iradas virtuloj?


Kial la saĝuloj malkovris al li la sekretojn nur en granda malfeliĉo?

La rigardo de la pastro iĝis peza kaj atenta, li mergis ĝin, kvazaŭ


lancon, en la okulojn de Ĝedefra.

– Granda scio, – malrapide ekparolis li, – estas danĝera, se ĝi


estas malkovrita por tiuj, kiuj ne scipovas teni sian koron. Kaj saĝulo,
se la reĝo ne iros laŭ la vojo de dio, povos multon korekti...

Ĝedefra brue suspiris, ekbrulante per kolero.

La pastro haste finis:

– La granda Imhotepo malkovris al la reĝo sekretojn en la horo


de malfeliĉo. Pli frue pri tio ne estis neceso...

Ĝedefra retenis sin kaj per gesto ordonis al la pastro legi plu.

La voĉo de la pastro disvolvadis antaŭ la faraono miraklajn forojn


de nekonataj landoj. Ĝedefra eksciis, ke la vivo de lia lando – la
potenca rivero Ĥapi – tute ne elfluas el du kavernoj ĉe rando de la
Granda Arko. Malproksime sude ĝi komenciĝas en senlimaj marĉoj,
kaj el montoj de mistera Ta-Nuter fluas dua rivero de travidebla blua
akvo, kiu enfluas en Ĥapi-n super la lasta sesa kaskado. Pluvoj
de neordinara forto verŝiĝas en la lando Punt dum la tuta tempo
de inundo, kaj la blua rivero donas tiun leviĝon de la akvo je dek
du ulnoj, de kiu dependas la vivo de lia lando. Se la akvo leviĝas
je du ulnoj malpli alte, tiam la lando Ta-Kem estas kondamnita
al malsato.
Ses grandegaj ŝtonaj ŝtupoj-kaskadoj kondukas al la loko
de kunfluiĝo de ambaŭ riveroj; la unua estas ĉe la limoj de Kemt, sur
la insulo Neb.

Kaj ankoraŭ eksciis faraono Ĝedefra, ke la mondo estas granda


kaj loĝata de multegaj popoloj. Post sabloj de la orientaj dezertoj,
inter du potencaj riveroj, loĝas loksida kaj multenombra popolo,
ne malpli granda en scioj, ol la popolo de Ta-Kem. Malantaŭ Ta-Kem,
sur la Granda Verda maro, estas granda lando kun multenombra
loĝantaro. Tie estas urboj kun majestaj konstruaĵoj. La misteraj
loĝantoj de tiuj urboj kovras murojn per nekompreneblaj skribaĵoj,
kreas artajn bildojn de bestoj kaj homoj.

– «Neterĥet-Ĝoser parolas por siaj posteuloj, ordonante al ili


memori pri tio. En malfacila horo de la Nigra Tero eblas turni fortojn
de Kemt al konkero de la landoj, kaj ties popoloj fordonos siajn
riĉaĵojn.

Malfacilaj estas vojoj laŭ tero – nur la Granda Arko, obeante


al kuraĝaj koroj, transportas homojn al neimageblaj distancoj kaj
kunigas ilin inter si. En konkero de la Granda Arko estas estonta
feliĉo de la lando Kemt, en ekkono de tuta senfineco de la mondo
estas ĝia saĝo, en bona kaj multenombra floto estas ĝia forto.
Konstruu ŝipojn, kapablajn lukti kontraŭ la maro, kiel tio estis
malkovrita al mi per saĝego de Imhotepo...

Firmigu vian koron kaj sekvu tiun veran vojon...»

La aero en la subteraĵo iĝis sufoka. Flagrantaj rebriloj de torĉoj,


diseriĝantaj je miloj da helaj makuloj en glazuro de kaheloj,
la persista terura rigardo de la statuo de Ĝoser, la penetremaj ruĝaj
okuloj de la oraj birdoj, la majeste egalmezura voĉo de la pastro,
vortoj, falantaj kiel ŝtonoj... Ĝedefra eksentis, kiel lia volo malfortiĝas
kaj li, la reganto, iĝas knabo sur bordo de senfina maro, per la avide
malfermitaj okuloj rigardanta en nekonatan foron... La faraono sciis
pri setep-sa, la potenca hipnota efiko, kiun scipovis uzi pastroj.
Ĝedefra koncentris la volon kaj frapis per sia apogbastono je la
planko.
– Ĉu vi legis al mi ĉion? – demandis li la tremerintan pastron.

– Jes, ĉion, Granda Domo, – haste respondis la pastro. Liaj


brulantaj okuloj estingiĝis, sulkoj de laco ekkuŝis ĉirkaŭ la buŝo.

Tintante per armilaro, la korpogardistoj ekmoviĝis apud la ŝtuparo.


Ĝedefra lastfoje pririgardis la sekretan subteraĵon kaj direktis sin al la
elirejo.

Travidebla, brilanta mateno rigardis en aperturojn de la tegmento


de la templo de Ĝoser. En vasteco de la valo, disvolviĝinta dekstre,
ĉe la piedo de la brilanta blanka piramido, la verda subtera ĉambro
ŝajnis sonĝo.

Ĝedefra favore kapsignis al la pastro, haltinta en respekta pozo


ĉe la enirejo de la templo.

– Mi sendos mian trezoriston suden, al Punt, kaj pluen, al la


Lando de Spiritoj, por ekkoni la randon de la Granda Arko... Ĉu vi
estas kontenta?

La pastro silente riverencis al la faraono.

– Tiam respondu al mi ankoraŭ! Ĉu vi scias, kie troviĝas la templo


de Toto, en kiu estas konservataj sekretaj libroj, planoj kaj aĵoj
el malproksimaj landoj?

– La templo de la dio Toto, ho Granda Domo, en kiu estis planoj


kaj «Animoj de Rao», tio estas la sekreto de Imhotepo...

– Ĉu al vi nekonata? – akre demandis Ĝedefra, sagace rigardinte


al la pastro.

– Mi estas nur spuro sur polvo de la piedoj de la granda saĝulo, –


senpasie respondis la pastro.

La faraono forturniĝis, geste vokis la sklavojn kun la seĝoportilo.


La pastro akompanis la faraonon tra la kortoj de la temploj ĝis
la elirejo el la ekstera muro kaj restis, kruciginte la manojn, en la
porda pasejo.

Senmova, simile al statuo, li estis observanta, kiel facile


balanciĝetis la seĝoportilo de Ĝedefra sur vojo al la urbo de Blanka
Muro.

Du junuloj en solaj zontukoj estis larĝe paŝantaj ĉe ambaŭ flankoj


de la seĝoportilo. Ili portis sur longaj stangoj duonrondajn
ventumilegojn.

La junuloj tenis ilin tiel, ke la kapo de la faraono ĉiam estis


en ombro.

La oraj teniloj de la ventumilegoj, la fustoj de la seĝoportilo,


ornamo de la seĝo de la faraono, polurita kupro de armilaro de la
korpogardistoj brilis sur malfermita deklivo sub la hela suno.

La procesio kaŝiĝis post unuaj dometoj, kaj la pastro ekiris reen


en la templon de Ĝoser, ĝibiĝinta, en pensoj.

La pastroj de la templo ĉirkaŭis lin, kaj la plej altranga respekte


alproksimiĝis.

– Ĉu vi deziras scii, kial mi malkovris la sekretan ĉambron al la


faraono? – demandis la pastro, ne atendate demandon de la
maljunulo.

– Ĝuste tiel, ho saĝa Men-Kaŭ-Tot!

– Por obeigo de la faraono al ni, por levo de ni, la servantoj


de Toto! – laŭte diris la pastro, nomita Men-Kaŭ-Tot. – Ĉiam pli
foriras de la potenco la servantoj de Toto, – daŭrigis Men-Kaŭ-Tot. –
Lia reĝa moŝto, vivo, sano, forto, estas juna. La konsilo de la patro
de saĝo Imhotepo – ĉar kiu, se ne li, parolas per Ĝoser! – helpos al li
iri virte, tiel, kiel tion opinias ni. Sed eble, ne estos tiel. La pastroj
de Rao delonge revas pri dominado de la dio de la suno en la lando
Kemt. Delonge luktas ni kontraŭ ili por potenco kaj riĉo, por honoro
al niaj dioj, kiu estis en la antikvaj tempoj de Narmer. Tion scias vi...

– Mi aŭskultas kaj fermas buŝon mian, – mallaŭte respondis


la maljuna pastro. – Vi estas saĝa, kia devas esti granda
majstrestro...

Tiutempe la laca faraono, balanciĝante sur la seĝoportilo, same


estis pripensanta la viditaĵon. La grandega surskribo kun
la testamento de Ĝoser obsede staris antaŭ liaj okuloj.

«Mi konstruos multaj ŝipojn, – pensis Ĝedefra, – je cent ulnoj


longajn. Por la Nigra Tero proksimaj iĝos la Verda maro kaj la landoj
de Iaa post la Lazuraj Akvoj... Malkuraĝulo estas tiu, kiu estas
forpelita de sia limo, – mi fleksos malkuraĝulojn, frakasos nomadajn
popolojn kaj devigos labori por la Nigra Tero...»

Salutaj krioj malhelpis al la faraono pensi plu. Super pordego


de la granda palaco tremis flagoj sur altaj stangoj. Ruĝa krono super
la enirejo signifis, ke tio estas la norda pordego.

La faraono foriris por lavo kaj ripozo, ordoninte voki al si ĉati-n –


la estron super ĉiuj reĝaj laboroj (tio estas la ĉefkonstruiston kaj
la ĉefministron) – kaj unu el du «trezoristoj de la dio», estrantaj
la trezorejon de Supra kaj Malsupra Kemt.

Kiam Ĝedefra eniris la tronan halon, ambaŭ altranguloj jam estis


atendantaj sian reganton. Laŭ gesto de la faraono unue
alproksimiĝis la trezoristo de la dio Baŭrĝed. Tio estis ankoraŭ tute
juna homo. Lian glatan bronzan haŭton kontrastigis simpla blanka
antaŭtuko. Bunta kolumo ĉirkaŭis la kolon kaj la ŝultrojn. La larĝa
vizaĝo kun la ĝiba nazo kaj la malmola buŝo, kadrita per volvitaj tufoj
de la mallonga peruko, spiris per energio.

Baŭrĝed falis al la piedoj de la faraono. Ĝedefra montris al li


specialan favoron, permesinte kisi sian piedon anstataŭ polvo ĉe la
piedoj de la reĝo, kiel tio devus esti laŭ la rito. Poste, laŭ volo
de Ĝedefra, Baŭrĝed leviĝis kaj restis genufleksita ĉe la postamento
de la trono.

– Vi vizitis fremdajn landojn, vi transiris spacojn, – komencis


la faraono. – Mia moŝto estas kontenta en sia koro: vi alveturigis
el la Verda maro dudek ŝipojn kun cedro por temploj kaj palacoj,
vi estis ĉe la lagoj de Serpento kaj ĉe la pordego de la Sudo. Nun
devas vi direkti vin al Punt kaj esti okulo de la faraono en tiu
ĉi nekonata al ni lando de spiritoj. El Punt devas vi penetri eĉ pli
malproksimen al sudo, ĝis la limoj de la tero sur la bordoj de la
Granda Arko. – Ĝedefra eksilentis, atende rigardante al Baŭrĝed.

Tiu tremeris, iom levinte la kapon, liaj muskoloj streĉiĝis, kaj


la vizaĝo ricevis flavetan koloron. Sed preskaŭ momente la junulo
ekregis sin kaj senpasie mallevis la kapon.

– Elekti vojon por la vojaĝo, – daŭrigis la faraono, – ni konfidas


al vi: ĉu navigi laŭ la Lazuraj Akvoj aŭ iri tra la landoj Vavat kaj Iertet,
supren tra la kaskadoj de Ĥapi. Petu konsilon de la saĝa Men-Kaŭ-
Tot... Post du tagoj venu al mi, kaj mi donos al vi tian forton, kian
vi bezonos.

Ĝedefra eksilentis kaj ordonis alproksimiĝi al la ĉati – la


ĉefkonstruisto.

Baŭrĝed haste eliris el la halo. La ordono de la faraono estis por


li neatendita, li neniel povis atendi tian komision. Nekonata vojo
en senfinan foron, en la timigan Landon de Spiritoj... Kio povas esti
pli terura por filo de Kemt, ol eblo perei en fremda lando, sen
entombigo laŭ la magiaj ritoj, garantiantaj al la animo eternecon!

Perpleksa kaj konsternita, Baŭrĝed apogiĝis al ligna kolono kaj


longe staris, ĝis ekregis sin.

Ĝedefra kaj la ĉati longe konversaciis en la malpleniĝinta halo.


La faraono, forsendinte ĉiujn ĉeestantojn, tuj ordonis al la laborestro
eksidi apud si, sen ajna etiketo. La ĉati, korpulenta kaj malalta,
elstarigante la rondajn okulojn, demetis la perukon, nudiginte
la kalvan platan verton.

Venis vespero. La faraono kondukis sian proksimulon en la


ripozejon kaj daŭrigis la konversacion dum la vespermanĝo.

Ĝedefra deziris ion fari por vastigo de la dekadencinta irigacia


sistemo. La testamento de la granda Ĝoser persiste staris antaŭ li,
montrante vojon al granda gloro. Lia patro Ĥufu konstruis la plej
grandan piramidon, sed lian memoron damnas multegaj homoj,
malamo ŝvebas super lia tombo – ne, tio ne estas gloro! La juna
faraono komprenis, ke li ne povas elpensi ion pli bonan, ol tio, kio
estis dirita en la testamento, kie sperto de la elstara reganto de la
Nigra Tero kuniĝis kun saĝo de Imhotepo.

Ĝedefra sentis, ke necesas hasti. La kaŭzo de la nedifinita


maltrankvilo, restinta post la konversacio kun la granda klarvidulo,
nun iĝis pli klara por la faraono. Li komencis kompreni lukton
de diversaj fortoj por potenco kaj riĉo, okazantan en la ŝtato,
la lukton, en kiu pastroj, unuiĝinte kun parto de nobeloj, ludis
la ĉefan rolon. Se li deziras turni al la pasintaj tempoj de Ĝoser,
do lin subtenos riĉaj posedantoj de teroj en provincoj kaj la pastroj
de Toto. Sed tiam li iros kontraŭ intencoj de la pastroj de Rao,
donintaj al li la potencon. La povon de Rao li bone konas, kaj kun ili
ja estas la tuta nobelaro de la ĉefurbo, la armeo da oficistoj kaj
ankoraŭ unu forto – la pastroj de Ptaho. Estas danĝere eniri en tiun
lukton. Necesas dume kaŝi siajn intencojn...

La ĉati, singarda kaj ruza altrangulo, ne kontraŭis al la faraono,


sed penis sobrigi la junan reganton, montrante nenombreblajn
malfacilaĵojn de rekomenco de konstruaj laboroj en provincoj, nun,
kiam ĉiuj laboristoj de la ŝtato iĝis koncentritaj en la ĉefurba regiono,
kaj la provincoj malriĉiĝis, kaj la trezorejo de la dio jam ne povas
kolekti necesajn monrimedojn...

Dum Ĝedefra estis konsiliĝanta kun la ĉati, Baŭrĝed en tristo


solece sidis sur bordo de la rivero, ne kuraĝante reveni hejmen.
En lian kapon ne povis veni ideo peni ŝanĝi la ordonon de la
faraono, la ordonon de la viva dio. Kiel vera filo de la Nigra Tero,
la juna trezoristo nur sian landon opiniis la loko de sia vivo kaj morto.
Pro kio sendas al li la dioj tian malfacilan elprovon?

Malantaŭ la dorso de Baŭrĝed aŭdiĝis susuro.

La trezoristo turniĝis kaj ekvidis la superan direktiliston de sia


ŝipo. Li rememoris, ke nur hieraŭ li sendis al tiu ordonon veni.
Ŭaĥeneb respekte kliniĝis antaŭ Baŭrĝed:

– Mi malhelpis al vi en medito, sinjoro... Heroldo transdonis al mi


vian ordonon...

– Ne, estas bone, ke vi venis, Ŭaĥeneb! Vi necesos al mi... Lia


reĝa moŝto, vivo, sano, forto, ordonis al mi iri supren, en la Landon
de Spiritoj, ĝis atingos mi la randon de la tero, kaj ne reveni en Ta-
Kem-on, ne penetrinte suden, ĝis la Granda Arko mem...

La direktilisto, ĉe la mencio de la faraono kliniĝinta eĉ pli malalte,


forŝanceliĝis.

– Mi prenas vin kaj la ceterajn, irintajn kun mi al la Verda maro,


spertajn en vojaĝoj, – daŭrigis Baŭrĝed, atente rigardante al la
vizaĝo de la direktilisto kun nekonsciita deziro trovi en ĝi esprimon
de konsterniĝo kaj teruro. Sed la direktilisto ekregis sin, kaj lia
severa vizaĝo ne spegulis la timon, deziratan de Baŭrĝed. – Kial
do vi silentas, Ŭaĥeneb? – malkontente demandis la juna trezoristo.
– Ĉu vin ne timigas pereo tie, tiel malproksime de la Nigra Tero?

– Estas timinde resti sen entombigo malproksime de la tomboj


de prauloj, – mallaŭte diris la severa direktilisto. – Mi estas
malgranda, filo de simpla homo, kaj mia afero estas obei... Sed
mi scias – delonge vivas en la popolo la revo pri la riĉa Punt, pri
la lando, kie neniu estas fleksita de timo kaj malsato, kie vasta estas
la tero kaj abundas arboj kun dolĉaj fruktoj... Ne ekzistas pli granda
timo, ol perei en vojaĝo, sed ne estos ankaŭ pli granda gloro por
jarcentoj, se ni metos tien vojojn por filoj de la Nigra Tero... –
Ŭaĥeneb rompis la parolon, liaj ekbrilintaj okuloj estingiĝis.
– Bone, – diris mirigita Baŭrĝed. – Vi estas kuraĝa kaj hardita
en vojaĝoj... Mi vokis vin por alia afero, ankoraŭ ne sciante la volon
de la Granda Domo. Vi povas iri en hejmon vian, mi ree vokos vin,
kiam necesos.

La juna trezoristo sekvis per rigardo la forirantan direktiliston.


La konversacio kun la severa Ŭaĥeneb ŝajne faciligis lian animon.
Eble, Baŭrĝed eksentis sin malpli soleca, rememorinte, ke centoj
da fidelaj homoj servos al li dum la vojaĝo. Eble, plenumo de la volo
de la faraono komencis ŝajni ne tiom senespera.

Kaj ankoraŭ malklara ĉagreno pri si mem aldonis firmecon


al Baŭrĝed. La trezoristo konsciis, ke li, nobela kaj potenca
altrangulo, montris sin en io pli malforta ol lia direktilisto – simpla
homo, renkontinta la teruran ordonon kun kuraĝo kaj trankvilo, indaj
por batalisto.

Iom trankviliĝinte, la juna trezoristo malrapide direktis sin al la


hejmo. Sed impeta despero de lia juna edzino ree konsternis
Baŭrĝed-on. Li ne povis kaŝi de ŝi la teruran veron...

Post larmoj kaj desperaj krioj, post tenera petego la juna virino
ĵetiĝis al temploj, turninte sin al helpo de dioj.

Kune kun Baŭrĝed ŝi kliniĝadis en duonmallumaj sanktejoj antaŭ


bestokapaj bildoj de tiuj, kiuj devis savi Baŭrĝed-on de la sorto,
ŝanĝinte ĝin, kaj doni alian direkton al la pensoj de la faraono.

Teruraj, farbitaj je nigra kaj malhel-ruĝa koloroj, statuoj de dioj-


bestoj sidis antaŭ la juna geo en timiga senmoveco. Kaj ambaŭ
nevole suspiradis kun faciliĝo, elirante al la suna lumo el templo,
en kiu ambaŭ sentis sin solecaj, premitaj kaj elĵetitaj, malgraŭ flataj
kredigoj de pastroj.

La tristo, ronĝanta la junan trezoriston, nur plifortiĝis, kiam malfrue


vespere li kun la edzino revenis en sian riĉan kaj komfortan domon.
Kaj Baŭrĝed ree sentus malkontenton pri si, se li povus scii, kio
okazis tiutempe en la dometo de Ŭaĥeneb, starinta ĉe la bordo
mem, en la malsupra rando de la urbo. Kiam la veninta hejmen
direktilisto rakontis al la edzino pri la estonta ŝipvojaĝo, tiu ektimis,
sed rapide ekregis sin. Ankoraŭ fortika kvardekjara virino, kreskiginta
tri infanojn, ŝi kutimiĝis al malfacilaĵoj de vivo sen Ŭaĥeneb, tiel ofte
foriranta en siajn vojaĝojn. Ĉi tie estis alio: terura minaco ekpendis
super la neriĉa, sed bonstata vivo de la tuta familio. Sed tamen
la edzino de Ŭaĥeneb penis ne montri al la edzo sian kruelan
maltrankvilon, sciante, ke li neniel povos helpi kaj al ŝi, kaj al si.

Kuŝiginte la edzon por ripozo, ŝi komencis kuiri; elprenis bieron,


vokis amikojn. Kaj en tiu vespero sur la malgranda korto de Ŭaĥeneb
longe ne eksilentis bruo de ekscititaj paroloj, rememoroj pri travivitaj
danĝeroj, vigligaj kantoj, kiuj helpas vivi al ŝipistoj, terkultivistoj kaj
gvidistoj de karavanoj tra senĝojaj, senvivaj dezertoj...

Despero, larmoj kaj petegoj al dioj ne helpis: en la difinita tempo


Baŭrĝed ekstaris antaŭ la faraono. Longa konversacio kun la pastro
de Toto Men-Kaŭ-Tot vigligis la junulon. Post konsiloj de la pastro
Baŭrĝed ricevis esperon al reveno, kvankam en la hejmo oni lin estis
priplorantaj, kiel irantan al senduba pereo.

– Mi ordonis al la trezoristo de la nordo liberigi vin de zorgoj, –


diris Ĝedefra.

Baŭrĝed nenion respondis.

– Do, kian vojon vi elektis? – daŭrigis la faraono.

– Mi intencis iri supren, – respondis Baŭrĝed, – sed la saĝa Men-


Kaŭ-Tot malkonsilis al mi. Mi navigos laŭ la Lazuraj Akvoj – tiel estos
pli rapide...

Ĝedefra kontentigite klinis la kapon.

– Mi ordonos al sklavoj ŝmiri vin. Sendu en la havenon Suu mian


ordonon antaŭ vi, por ke la plej bonaj ŝipoj venu tien de la lagoj
de Serpento kaj staru pretaj. Prenu la plej bonajn batalistojn,
sklavojn, spertajn en navigado, armilaron, provianton kaj trezorojn,
kiom necesos. Kaj ne prokrastu la ekvojaĝon – la vojo estas
neimageble malproksima, ankoraŭ neniu el filoj de la Nigra Tero
aŭdacis trairi ĝin... Kaj mi deziras, ke vi revenu plej baldaŭ. Mesaĝo
pri malkovro de vojo en la teron de dioj vigligos malsatulojn, riĉaĵoj,
kiujn vi alveturigos, trankviligos soifon de nobeloj. Ĝis la limoj de la
mondo etendiĝos potenco de la Nigra Tero, kaj verŝiĝos riĉaĵoj
en ĝin per torento, simila al Ĥapi. Riĉaĵoj, prenitaj el fremda lando, pli
baldaŭ venigos Ta-Kem-on al nova forto, ol longa konstruado
de kanaloj kaj digoj. Jen kial je vi estas granda espero. Estu kuraĝa,
kiel indas por filo de Ta-Kem kaj por via alta rango.

Kaj brakumos vi infanojn viajn, trankviliĝos en tombo via. Kaj


mi zorgos, ke la tombo estu inda je vi! – La senmova vizaĝo de la
faraono eklumis per favora rideto.

Baŭrĝed, alpremiĝinte al la piedoj de la reganto, dankis Ĝedefra-n


kaj estis degnita per novaj favorsignoj.

***

Granda homamaso kunvenis ĉe elfrotitaj ŝtupoj, irantaj al la rivero


kontraŭ la ĉefa bazara placo. Tri grandaj ŝarĝoŝipoj malrapide eliris
sur la mezon de la rivero. Luktante kontraŭ la fluo, la remistoj batadis
laŭ la akvo, kaj facilaj ŝprucoj fajreris sub la suno ĉirkaŭ
la egalmezure balanciĝantaj remiloj.

Ĉiuj starintaj ĉe la haveno en apartaj amasetoj: altranguloj kaj


pastroj, militistoj, dense plenigintaj la placon kaj la bordon amasoj
da simpla popolo kaj da sklavoj, ĵus finintaj ŝarĝadon – ĉiuj estis
diversmaniere emociitaj per la ekvojaĝo de la senekzempla
ekspedicio. La multevoĉa bruo de la homamaso jen mallaŭtiĝadis,
jen denove fortiĝadis, igante malkontente sulkiĝi grupon
da altranguloj kaj pastroj, starantaj ĉe la norda rando de la haveno.

Multaj rigardis al la forveturantoj kun maltrankvilo kaj bedaŭro,


kvazaŭ ne dubante pri neevitebla pereo de la kuraĝuloj. Aliaj vigle
interparolis, esprimante kuraĝajn esperojn. Troviĝis ankaŭ tiuj, kiuj
enviis al la ekvojaĝantoj kaj dezirus esti inter ili. Plej multe da tiaj
estis inter malriĉaj metiistoj kaj ĝardenistoj de la ĉefurbo, speciale
inter la junaj, kiuj ankoraŭ ne rezignaciis pri monotoneco de sia
malfacila ĉiutaga laboro.

Postsekve al la ŝipoj, forirantaj ekster la limojn de la lando, silente


kaj malgaje rigardis sklavoj, kiuj estis kondamnitaj ĉi tie fini siajn
tagojn, kaptitaj kaj humiligitaj.

Plurfoje tro kuraĝaj ekkrioj, aŭdiĝantaj en la homamaso, igadis


homojn timigite retrorigardi malantaŭen. Tie, malproksime, sur
balkono de la palaco, apogita per altaj fostoj, nevidebla en profunda
ombro de markezo, ĉeestis la viva dio mem, la faraono, eĉ kies
nomon ne rajtis prononci loĝanto de Kemt...

Sur ĉiu masto, kunmetita el du altaj trunkoj, kuniĝantaj supre,


leviĝis grandegaj kvadrataj veloj. La majstro de velo, la granda
Neĥsi, sidanta alte sur la poŭpo, ektiris ŝnurojn – la larĝa velstango
turniĝis, kaj la velo ŝvelis. Direktilistoj-nigruloj ekpremis postremilojn,
alligitajn po du ĉe ĉiu flanko de la alta poŭpo. La ŝipoj komencis
rapide malproksimiĝi de la urbo de Blankaj Muroj.

Baŭrĝed de sur la poŭpo de la antaŭa ŝipo avide rigardis


la bordon. La urbaj konstruaĵoj estis malrapide ricevantaj nebulajn,
malklarajn konturojn.

Jam dum ĉirkaŭ horo iris la ŝipoj supren laŭ la rivero, sed
malantaŭe, sur la maldekstra bordo, plu eblis distingi malproksiman
verdon de palmoj kaj super ĝi apenaŭ rimarkeblan blankan strieton.
Sed jen la valo turniĝis rekte al la sudo, ruĝetaj krutaj rokoj elŝoviĝis
dekstre kaj ŝirmis la foran malaltan bordon...

Tagon post tago iris la ŝipoj preter vilaĝoj kaj urboj. Malaltaĵojn
ŝanĝadis rokoj. Nenio rompadis tagan kvieton de senhomaj marĉoj,
dormetantaj sub la varmega suno. La norda vento – la amiko de la
Nigra Tero – blovis preskaŭ senĉese, malfortiĝante nur antaŭ
mateniĝo, kaj tage ree komencadis sian benitan agadon.
Ĝis vintra malvarmo estis ankoraŭ malproksime, kaj birdoj
ne amasiĝadis sur la rivero en tia sennombra kvanto, kiel dum
inundo.

Belegaj ardeoj levadis supren siajn fleksiĝemajn kolojn kaj


rigardadis al la pasantaj ŝipoj per penetremaj, klaraj okuloj.

Sanktaj birdoj de Toto fojfoje traflugadis super la ŝipoj por ĝojo


de ĉiuj, kredantaj, ke ilia peza, anguleca flugo promesas sukceson
kaj bonan ŝancon. De tempo al tempo renkontaj ŝipoj sciigadis
novaĵojn el la provinco de la Sudo, kaj streĉegitaj voĉoj disflugadis
laŭ la rivero, ĝis malaperadis malproksime. Dek el la kvardek
du provincoj de ambaŭ landoj jam estis pasitaj de Baŭrĝed sur
la vojo for de la ĉefurbo de la ŝtato.

Pli alte laŭ la rivero la valo ree larĝiĝis, flankeniĝante orienten, –


komenciĝis la provinco de Antilopoj. Ekde antikvaj tempoj ĉi tie inter
hejma brutaro dominis antilopoj de diversaj specoj.

La ŝipoj pasadis proksime de ŝtonminejoj, en kiuj laboris multegaj


sklavoj. Ĉe la akvo mem homoj segis ŝtonojn, transformante krude
tajlitajn ŝtonpecojn en glatajn, regulajn platojn kaj blokojn.

Longaj kupraj segiloj briladis sub la suno, kun ŝriko kaj grinco
entranĉiĝante en ŝtonon helpe de senĉese alŝutata malseka sablo.
Nigraj kaj bronzaj korpoj de nudaj sklavoj brilis pro ŝvito.

Unu sklavon oni batis per bastonoj, sterninte sur varmega


ĉeborda sablo.

La kunvojaĝantoj de Baŭrĝed indiferente rigardis al la kutima


vidaĵo: sklavo, militkaptito, nomiĝis en la lando Kemt «viva mortigito»
– inter li kaj la veraj homoj kuŝis ombro de morto, ne donanta al li
tiun rajton je vivo, kiun posedis rome-oj, la veraj filoj de la Nigra Tero.

La ŝipoj de la ekspedicio turniĝis al la maldekstra bordo,


en kvietan akvon, trastrekitan per longaj elstaraĵoj de kanaj kaj
papirusaj veproj. La akvo de la rivero jam iĝis travidebla, papirusoj
balancis siajn ventumilojn, nebule speguliĝante sur ĝia flaveta
supraĵo. Subite el post sinuo de la ŝanceliĝanta verda muro aperis
du boatoj el faskoj da papirusaj tigoj, kun poŭpoj, fleksitaj, kiel
anseraj koloj, kaj longaj pruoj. Sur tiu, kiu estis pli proksima al la
ŝipoj, impona barba viro kun lanco en la mano estis fiksrigardanta
en la kanan densejon.

En la dua boato svelta junulo tenis preta krute fleksitan pafarkon,


kaj maljuna nubiano staris sur la genuoj sur la poŭpo, enpikinte
longan stangon en la fundon de la rivero.

La viro, turninte la vizaĝon, komencis rigardi al la ŝipoj, kaj


Baŭrĝed rekonis Sennoĝem-on – la estron mem de la Antilopa
provinco.

La boatoj rapide aliris la ŝipojn. Tiutempe el la kontraŭa bordo


aŭdiĝis krioj. Tie, kie laboris la sklavoj, segantaj ŝtonojn, ekkuris
sklavpelistoj en longaj buntaj vestoj, kun apogbastonoj en la manoj.
La homo, punata per bastonoj, elŝiriĝis el la fortikaj manoj de siaj
turmentantoj kaj momente ĵetis sin en la riveron. Li estis, evidente,
neordinara naĝisto – tiel facile kaj rapide tranĉis li la kvietan flavan
glataĵon de la rivero, kuŝante sur la flanko, per la vango al la akvo.
Krokodiloj ne aperis – ili aŭ ankoraŭ ne rimarkis la naĝanton, aŭ estis
malmultaj en tiu ĉi regiono. La naĝanto rapide atingis la mezon de la
rivero kaj jam alproksimiĝis al la maldekstra bordo. Li naĝis proksime
de la ŝipoj, kaj Baŭrĝed povis bone vidi la fuĝanton. Tio estis libiano
– helhaŭta junulo, kun grandaj bluaj okuloj, bela per tiu ĉarma,
meditema, preskaŭ knabina belo, kiu estas tipa por libianoj en juna
aĝo.

Ambaŭ boatoj, starantaj apude, iĝis inter la fuĝanto kaj la bordo.


La junulo, evidente la filo de Sennoĝem, rapide streĉis la pafarkon,
kaj sago, sendita per la lerta kaj senkompata mano, profunde
enpikiĝis en la flankon de la libiano. La fuĝanto malforte ekkriis,
turninte la blankiĝintan vizaĝon kun grandegaj, larĝe malfermitaj
okuloj al la boatoj. Kelkaj spasmaj moviĝoj – kaj la bela sklavo
malaperis sub la akvo.
La filo de la provincestro ridetis kaj fiere levis la kapon, sed
la patro, malkontente kuntirinte la brovojn, turnis sin al li kun riproĉo:

– Vane vi faris tion! Nia tero kaj niaj konstruaĵoj postulas multajn
laborajn manojn. Tio estas ne saĝa, kaj ne konvenas al viro tia
impetemo.

– Ho inda patro, ja se mi malfruus kun la pafo, la sklavo jam


kaŝiĝus en la kanejo, – penis pravigi sin la filo.

Sennoĝem kaŝis en la barbo severan subridon:

– Knabo, vi ne scias, ke el nia lando ne eblas fuĝi. Teruraj sablaj


montoj gardas la limon okcidente – tiu frenezulo ne travivus eĉ tagon
en flama varmego. Niajn akvojn gardas krokodiloj, veprojn – hienoj
kaj leonoj. Ne pasus eĉ du tagoj, kiam la fuĝinto pereus aŭ, kio estas
pli probabla, alrampus reen en sklavecon, fleksita de timo kaj
malsato.

La junulo kulpe mallevis la kapon, sed la patro daŭrigis:

– Vi eraris, sed tio estas leciono. Kaj nun ne estu malgaja kaj
ni iru renkonti altan oficiston – la trezoriston de Horuso mem, de la
faraono...

Kaj la provincestro la unua surgrimpis la ŝipon de Baŭrĝed,


subkaptita per dekoj da servilaj manoj.

Baŭrĝed haltis por unu tago por ripozo en la domo de Sennoĝem,


ĉirkaŭigita per miraklaj ĝardenoj.

La vojo laŭ la gepatra lando estis jam nelonga – nur kvin tagoj
da navigado restis ĝis la ĉefurbo de la antikvaj reĝoj de Ta-Kem. Tie
la valo de la rivero faris krutan arkon kaj iris rekte orienten je tri mil
ulnoj. La vivdona Ĥapi profunde entranĉiĝis en la dezerton,
apartigantan la Lazurajn Akvojn disde la Nigra Tero. De la mezo
de tiu sinuo ĝis la maro estis ne pli ol kvarcent mil ulnoj, kaj ĉi tie
kuŝis la sola vojo al la Lazuraj Akvoj kaj pluen – en antikvajn kuprajn
minejojn nord-oriente, en la lando Retenu.

Laŭ tiu vojo oni iradis tre malofte, unufoje dum dekoj da jaroj, nur
per grandaj militaj karavanoj. Malfacilaĵoj de vojo tra dezerto estis tre
grandaj.

Nur plej senprokrasta neceso devigadis filojn de Ta-Kem iri en tiun


ardigitan inferon. Eĉ la granda Ĝoser ne sukcesis en peno elfosi
putojn sur la terura vojo, kvankam en tiuj laboroj pereis multaj homoj.

La lastaj preparoj okupis kvar tagojn. Ŝarĝa karavano el tricent


azenoj, ŝarĝitaj plejparte per felsakoj kun akvo, jam ekiris antaŭen.
Ekiro de la ĉefa taĉmento kun Baŭrĝed mem estis difinita por
la noktomezo.

Vespera lumo, travidebla kaj milda, kuŝiĝis sur la benitan teron


de Kemt. Baŭrĝed, forsendinte ĉiujn, eliris sola sur la platan bordon.
Vento kvietiĝis, vilaĝoj de la kontraŭa bordo ŝajnis tute proksimaj –
tiel kvieta estis la rivero.

Liberaj terkultivistoj per grupoj kaj sole hastis al siaj dometoj, sub
ombron de sikomoroj kaj palmoj. Sklavoj, kondukataj
de sklavpelistoj, amase iris en sian vilaĝeton, ŝirmitan per alta barilo.
Sur nealta monteto, en verdo de vinberĝardenoj, tumultis homoj,
sonis rido kaj monotona kantado. Nudaj sklavoj portis en plektaĵoj,
balanciĝantaj sur longaj bastonoj, altajn, ĵus sigelitajn kruĉojn kun
vino.

Malproksime leviĝis rozkoloriĝanta polvo, disiris, en ĝi ekglitis


glataj flav-grizaj flankoj kaj dorsoj, elŝoviĝis longegaj kornoj: paŝtistoj
pelis gregon da grandaj antilopoj-oriksoj. Du paŝtistoj malantaŭe
portis sur vektoj en korboj malgrandajn ĵus naskitajn antilopojn; iliaj
patrinoj fideme iris apude kaj strabis per la nigraj humidaj okuloj al la
malrapide paŝantaj homoj.

Knaboj pelis en barilojn de birdaj kortoj gregojn da gruoj, kiujn ili


paŝtis sur la bordo de la rivero.
Kun rido kaj ŝercoj ĉasistoj kondukis sur ŝnuroj grandajn hienojn.
Grizaj akre-orelaj makulaj hundoj en larĝaj ĉirkaŭkoloj kuris antaŭe.

Kelkaj boatoj iris trans la riveron al la dekstra bordo. En ili oni


transportis el paŝtejoj antilopojn kaj kaprojn. La animaloj trankvile
kuŝis sur fundoj de la boatoj.

La paca vespera vigliĝo nur plufortigis la sopiron de Baŭrĝed.


Li sciis, ke li vidas sian patrujon lastfoje antaŭ nesciate longa,
danĝera vojo tien, kie ankoraŭ ne paŝis piedo de loĝanto de Kemt.
Al landoj, loĝataj de neviditaj homoj kaj bestoj... Senekzempla estas
la ordono de la faraono, sed li devas plenumi ĝin. Morti aŭ vivi, sed
iri foren, suden. Ne ekzistas alia vojo, kaj ne havas li nun alian
vivon...

Sur la nudan dorson de Baŭrĝed blovis varmego. Li retroturniĝis,


kaj lia rigardo, ĵus ripozinta sur la vidaĵo de kultivitaj ĝardenoj kaj
kampoj, transflugis al ruĝaj rokaj deklivoj, sulkigitaj per nigraj
akvospuroj kaj fendoj. Du ruĝaj muroj estis disirantaj al la rivero,
kreante ion similan al pordego, kaj malproksimen, orienten, iris
kvazaŭ koridoro el nudaj, senfruktaj rokoj, malaperanta en nebula
tremado de ardigita aero. Neniu sono venis el tie, neniu arbeto
vivigis la krutajn deklivojn, borderitajn ĉe la piedo per montetoj
da granda gruzo kaj per glataj ondoj da sablo. Post kelkaj horoj
Baŭrĝed kun sia karavano malaperos en tiu ĉi ardigita valo, trairanta
montojn de la orienta dezerto...

Sonora abrupta kanto traflugis super la rivero, aŭdiĝis plaŭdo kaj


tumulto. Junularo eliris por bani sin en la rivero, uzante lastajn
radiojn de la suno.

Baŭrĝed ree turniĝis al la rivero kaj ekvidis la respekte starantajn


malproksime oficistojn de sia ekspedicio. Ili venis kun raportoj, sed
ne aŭdacis rompi la mediton de la estro. Baŭrĝed profunde enspiris
la malvarmetan vivigan aeron kaj malrapide ekiris al siaj subuloj...

La lasta gluto da akvo el la amata potenca rivero. Ne el riĉa,


ornamita kaliko – ne, simile al simpla terkultivisto, merginte
la genuojn en humidan riveran sablon, malalte kliniĝinte super
arĝentantaj etaj ondoj.

Kiel fantomoj, kiel jam foririntaj en la okcidentan landon, silente


moviĝis la homoj en hela luna lumo. La mornaj rokaj muroj –
malfermita faŭko de la nekonata – akceptis ilin, kuniĝis malantaŭe,
fermiĝis, disiginte de la ĝojaj ĝardenoj de Ta-Kem. La gepatra tero
forturniĝis disde la vojaĝantoj, la pasinteco kaŝiĝis malantaŭe,
la estonteco estis nekonata, restis nur la nuno – la malfacila,
malproksima vojo. Sur ĝi altaj rokoj spiris per kolera ardo, iliaj
deklivoj, eroziitaj de varmegaj ventoj, estis alŝoviĝantaj, kiel minacaj
spiritoj de dezerto, sablaj buloj susuradis, fumante per subtilega
purpura sablo, blovanta morton super la mallevitaj kapoj de la
irantoj...

***

Du pastroj nehaste iris laŭ la interna korto de la templo de Rao.


La suno estis blindiganta, reflektiĝante de muroj kaj rektangulaj
fostoj el blankega kalkoŝtono. Ambaŭ pastroj, kiel laŭ ordono, rapide
retrorigardis kaj turnis sin dekstren, en altan portikon.

En ombro, sub dikaj platoj da ŝtono, peze premanta sur pintojn


de la kolonoj, tuj ekblovis malvarmeto. Pli profunde en la templo
la duonmallumo estis pli densiĝanta, kaj la pastroj, blindigitaj per
la transiro de la brilanta ekstere tago al la mallumo de la templo,
ekiris pli singarde, etendante antaŭen la manojn. Ili haltis ĉe nigra
aperturo de nealta enirejo.

– Ĉu tio estas vi, Kaameses, kaj vi, Ĥoriaĥuti? – Forta voĉo,


aŭdiĝinta el la mallumo, tremerigis ambaŭ pastrojn.

– Jes, tio estas ni, ho granda klarvidulo, koro kaj lango de la dio
sur la tero! – ĥore respondis la nomitaj.

– Eniru, dirinte la magiajn vortojn por purigo de la okuloj kaj de la


koro!
La pastroj, balbutante sorĉformulojn, eniris en la malhelan
pasejon. Antaŭe lumis eta lucerno, kaj ĝia fajreto montris al la
enirintoj la direkton. Tuj kiam la pastroj atingis la lucernon,
ĝi momente estingiĝis, kaj antaŭe kaj maldekstre eklumis la alia.

La venintoj atingis pezan ledan kurtenon. Tiam la dua lucerno


same estingiĝis, kaj ili haltis en obskuro.

La pli aĝa pastro laŭte diris sanktan formulon de rebato


al malbono. La sama voĉo ree permesis al ili eniri.

Post la kurteno troviĝis negranda kvadrata ĉambro, en la profundo


mem de la masivaj muroj de la templo. Molaj feloj sur la planko
mallaŭtigis paŝojn.

Ĉe la malantaŭa muro sur luksa fotelo el nigra ligno sidis


la granda klarvidulo – la ĉefpastro de la dio Rao. Naŭ oraj lucernoj
sur altaj postamentoj donis sufiĉe da lumo, por vidi la ordoneman
vizaĝon de la sidanto kaj akran brilon de liaj malmildaj, trankvilaj
okuloj. Ambaŭ venintoj falis sur la genuojn antaŭ la fotelo de la
ĉefpastro. Tiu almontris al ili leonan felon antaŭ si.

– Ne necesas respektaĵoj, ni estas solaj. Eksidu kaj parolu simple,


ne kaŝante malbonajn novaĵojn. Kaj timu nenion, mi delonge konas
vin.

La pastroj interrigardis, kaj la pli aĝa el ili ekparolis:

– Permesu unue sciigi vin. Poste Ĥoriaĥuti rakontos al vi novaĵojn


el la Sudo. Li ĵus venis el Ŝmun – la urbo de ok dioj.

La ĉefpastro de Rao silente kapjesis.

– Lia reĝa moŝto, vivo, sano, forto, – daŭrigis la pli aĝa pastro, –
kiel tion scias vi, ricevis el la haveno Suu sciigon pri tio, ke la
trezoristo de la dio sur sep ŝipoj bonorde ekvojaĝis, kaj poste dum pli
ol tri monatoj estis neniaj mesaĝoj pri la ŝipoj. El tio la Granda Domo
konkludis, ke la vojaĝo komenciĝis bone, kaj Baŭrĝed jam pasis
malproksime suden. Tiam lia reĝa moŝto donis cent ringojn al la
templo de Toto en la Blanka Muro, kaj al la antikva templo de Toto
en Ŝmun donacis teron, sklavojn kaj brutaron. Majstrestro Men-Kaŭ-
Tot ofte vizitadas la faraonon, vigligante lin en novaj aranĝoj. Antaŭ
du tagoj la ĉati ekveturis suden, por pririgardi lokon de fosado
de granda kanalo apud la piramidoj de Snofru. Kune kun li estis
sendita militistaro por la princo de la Sudo, kiu promesis al la Granda
Domo militiron en la landon Nub...

La pastro riverencis kaj eksilentis.

– Vi ankoraŭ ne diris al mi, kion oni diras en la ĉefurbo, kiom


granda estas forto de oniaj paroloj.

– Estas vere dirite: «Malamiko por urbo estas parolanto...» – La


pastro hipokrite mallevis la okulojn, rimarkinte, kiel brileris la okuloj
de la granda klarvidulo. – Multe da malkontentaj estas inter nobeloj.
Ĉiam pli kuraĝe parolas iliaj langoj en hejmoj. Ili malkontentas pri tio,
ke komenciĝas leviĝo de provincestroj, al kiuj la faraono malfermas
la trezorejon, sendas homojn por milito kaj konstruado. Ili timas,
ke amaso de malgrandaj homoj ekfuriozos, ĉar la popolo komencis
nun revi pri la lando Punt, kie ĉiuj vivas en kontento, kiel antikve
estis dirite en fabeloj. Pieco malkreskas... Antaŭnelonge militestro
Ŭaĥkart aŭdacis diri, ke estas pli bone konkeri malproksimajn
landojn, kiel tion faris Snofru, ol konstrui piramidojn!

La ĉefpastro de Rao kolere ekkaptis sian barbon.

– Mi estis en Ŝmun kiel okuloj de la majstrestro de Ptaho, –


malkuraĝe ekparolis la pli juna pastro. – La estro de la Antilopa
provinco Sennoĝem skribis al la estro de la Sudo. Sennoĝem estas
bona por siaj regatoj, li kolektas taĉmentojn de militistoj, li fanfaronas
pri sia grandeco, devenanta de la antikvaj reĝoj – idoj de Horuso.
La pastroj de Toto levas lin, ili faris aliancon kun la pastroj
de Ĥnumo, riĉigitaj fare de Ĥufu kaj nun kolerantaj kontraŭ la pastroj
de Rao kaj Ptaho... Sed la ĉefa malamiko nia estas Men-Kaŭ-Tot.
Li diris al la majstrestro de Ĥnumo, ke baldaŭ riĉo de la tri ĉefaj
temploj de Rao transiros al la temploj de Ĥnumo, kaj... kaj... pardonu
min, ho granda klarvidulo!.. Ke li, Men-Kaŭ-Tot, malrangigos vin
al simpla pastro en kaduka templo de la Delto!..

La ĉefpastro subite ekstaris:

– Vi komprenis ĝuste. Jen malamiko mia kaj via, infanoj miaj! Sed
vane penas li forpreni nian gloron kaj nian riĉon – baldaŭ ekkonos
li la tutan grandecon de la dio Rao sur aroga kolo sia! Mi laŭdas viajn
okulojn kaj orelojn, vi ambaŭ estos rekompencitaj kaj levitaj en la
konsilio.

***

Ĝedefra ekmalsanis.

Dum tutaj tagoj la juna faraono morne kuŝis en la supra ĉambro


de sia eksterurba palaco, rigardante en fenestrojn al la larĝa rivero
kaj al sia malgranda piramido – la estonta fortikaĵo en la posttomba
eterneco. Jam finita, ĝi apenaŭ superis palmojn de la ĉirkaŭanta
ĝardeno... Jam antaŭ pli ol du jaroj ekiris Baŭrĝed en nekonatajn
forojn de la Sudo. Ekde tiam neniaj sciigoj estis pri la sorto de la
senditoj, kaj ne povis esti. Ili aŭ pereis, aŭ ankoraŭ vojaĝas tie ie,
aŭ revenas kun bona akiraĵo. Tiel malrapide plenumiĝas grandaj
aferoj... La konstruado de la granda kanalo estas prokrastita laŭ
konsilo de la ĉati ĝis reveno de la militistaro el la lando Nub kun oro
kaj cetera predo. Estas bone almenaŭ tio, ke la granda klarvidulo
ĉesis tedi al li pri konstruado de granda piramido kaj de templo
de Rao ĉe ĝi. Nun, kiam la faraono estas malsana kaj malfortiĝis
spirite, al li estus malfacile kontraŭstari al insisto de la ĉefpastro...

La faraono suspiris, kiam, kvazaŭ responde al liaj pensoj, en la


pordo aperis la alta figuro de la ĉefpastro. Ĝemetante, li sterniĝis
antaŭ la faraono.

– Lia reĝa moŝto, vivo, sano, forto, estas malsana, ostoj liaj iĝis
arĝento, – karese ekparolis la pastro. – Granda kulpo estas sur mi –
delonge mi ne estis en la urbo, kaj ne aŭdis miaj maljunaj oreloj
vokon de dia neceso. Nun venis mi por rebati la malsanon, renaskigi
la forton de la dio!

Kaj la pastro, leviĝinta laŭ ordono de la faraono, sciigis al Ĝedefra


pri terura magia forto de antikva rito, skribita en sekreta libro, konata
nur al ĉefpastroj de Rao. Nur en la plej ekstremaj okazoj estis
permesite uzi tiun riton, diskonigo de ĝia sekreto estas punata per
tuja morto. Nun la malsano de la viva dio, certe, permesas uzi
la grandan forton de la rito por tuja kuraco de la reĝo. Sed plenumi
ĝin necesas en plena sekreto, nokte, en izolita loko, en ĉeesto de la
granda klarvidulo mem kaj de tri ĉefaj kaj fidataj pastroj. Ĉu trovos lia
reĝa moŝto fortojn, por jam hodiaŭ nokte sekrete foriri el la urbo?
La riton eblas fari proksime, en la piramido de Ĝedefra mem. Ĝia
konstruado estas ĵus finita, kaj tie estas neniu, krom ĝardenistoj, kiuj
nokte kviete dormos. Se la viva dio malfortiĝis, do pastroj portos lin.
Nur li devos malleviĝi sola, altirante nenies atenton, en la ĝardenon,
al la flanka pordo en la barilo.

Ĝedefra aŭskultis la karesan kaj sinceran parolon de la pastro, kaj


la antaŭa kredo je povo de Rao, la kredo, ekde la infaneco
enradikigata en lin, estis renaskiĝanta en la malfortiĝinta animo de la
faraono. La malsano senfortigis lin, kuraciloj helpis malmulte, kaj
li bezonis, tre bezonis rapide ree iĝi potenca kaj firma.

– Ĉu la servantoj de Rao scias pli, ol la servantoj de Nazulo,


posendantaj ĉiujn sekretojn de temploj de Toto? – demandis
Ĝedefra.

– La Granda Domo jam hodiaŭ nokte konvinkiĝos pri sentaŭgeco


de la pastroj de Toto! – ekkriis la granda klarvidulo, kaj liaj okuloj
ekbrilis.

La faraono konsentis plenumi ĉion, kiel diris la ĉefpastro, kaj


la alta maljunulo haste foriris. Malleviĝinte en la ĝardenon, li kaŝiĝis
en ombro de arboj kaj eliris tra la flanka pordeto, lasinte ĝin
neŝlosita.
Ĝedefra, vigligita per la eblo de baldaŭa kuraciĝo, malpacience
atendis la nokton. Vespere li forpermesis ĉiujn proksimulojn kaj
servistojn, deklarinte, ke li sola konversacios kun dioj kaj ke neniu
aŭdacu proksimiĝi al liaj ĉambroj.

La ĉefpastro sukcese elektis la tempon. Karbe-nigra mallumo


de la senluna nokto ĉirkaŭis la dormantan palacon, estingis brilon
de la rivero. En dometo de gardistaro ĉe la ĉefa pordego lumis
malforta fajreto.

La faraono, senbrue paŝante per la nudaj piedoj, ŝanceliĝante kaj


viŝante ŝviton pro malforteco, malleviĝis laŭ ŝtupareto rekte el la
balkono. Ĝedefra estis emociita per mistero de la estonta rito, sed
neniom timis. Kion povis timi la viva dio de Ta-Kem en la lando,
regata de li, kie ĉio viva obeeme sterniĝas en polvo, kisante spurojn
de la reganto!

Tuj kiam la faraono aliris la flankan vojeton, kvar ombroj aperis


antaŭ li, kliniĝante ĝis la tero. Subkaptita de fortikaj respektaj manoj,
Ĝedefra kun faciligita suspiro malleviĝis sur portilon. Lin oni rapide
ekportis al la rivero. Sub kovro de la mallumo ili trairis larĝan
placeton ĉe la rivera flanko de la palaco kaj malleviĝis al malgranda
varfo. Sur la malhela rivero la faraono distingis konturojn
de negranda boato. Ĉio estis, evidente, preparita anticipe.

La pastroj metis la portilon kun la faraono en la boaton.


La piramido situis sur la maldekstra bordo iomete malpli alte, ol la
palaco, kaj la boato malsupreniĝis laŭ la fluo. La akompanantoj de la
faraono nur kelkfoje remis.

Sur la maldekstra bordo ripetiĝis la samo. La portilon oni ekportis


ne al la ĉefa enirejo, sed maldekstren, post angulon de la suda
barilo. En malbonaŭgura silento facile ekknaretis negranda pordo
de la suda enirejo, fermiĝis ree, kaj paŝoj de la portantoj iĝis tute
senbruaj sur platoj de vojeto. Steloj malaperis, la mallumo ĉirkaŭe
iĝis tute netravidebla, blovis odoro de humida ŝtono. Ĝedefra
divenis, ke lin oni enportis internen de la piramido aŭ de la postmorta
templo, enfosita en la grundon ĉe ĝia orienta flanko. La portilo
malleviĝis sur glatajn platojn de la planko. La pastroj helpis al la
faraono ekstari kaj bruligis torĉon. Ĝedefra ĉirkaŭrigardis. Ili troviĝis
en la postmorta templo, konstruita por tiu momento, kiam li, Ĝedefra,
foriros en la eternecon, kiam por li, unuiĝinta kun la dioj, ĉi tie estos
farataj diservoj, kaj lia balzamita kadavro estos ŝlosita profunde sub
la ŝtona dikaĵo de la piramido.

Stranga, neklarigebla, simila al timo sento kunpremis la koron


de la faraono. Sed la severaj vizaĝoj de la pastroj estis trankvilaj. Ili
kondukis la faraonon en la sanktejon de la malgranda templo. Kvar
statuoj de Ĝedefra mem okupis tutan larĝan flankon de la sanktejo.
La faraono en kvar similaj aspektoj sidis kun morna kaj majesta
senmoveco, celante rigardojn el la postmorta mondo al la sentaŭgaj
kaj aŭdacaj venintoj. Kaj ree la bruston de la juna faraono kunpremis
maltrankvila angoro.

La granda klarvidulo, respekte fleksiĝinte, petis Ĝedefra-n ekstari


ĉe la altaro – granda peco da polurita granito, – rekte kontraŭ la kvar
statuoj.

Ĝedefra tuŝis per la genuoj kaj la manoj la malvarman ŝtonon kaj


tremeris. Subite la torĉo estingiĝis, en la obskuro Ĝedefra aŭdis nur
malfacilan spiradon de la pastroj, evidente, emociitaj pro la estonta
terura rito.

La faraono malfermis la buŝon, por demandi pri io, sed en tiu


ĉi momento malforta lumo aperis malantaŭe, brilinte sur la supraĵo
de la altaro.

La ĉefpastro de Rao, staranta apud la faraono, subite svingis


pezan klabon, ĉirkaŭvolvitan per ŝtofo, kaj faligis teruran baton sur
la nukon de Ĝedefra. En la cerbo de la faraono eksplodis blindiga
lumo kaj tuj estingiĝis. Sen sono Ĝedefra falegis sur la plankon,
ĉesinte esti la reganto, la viva dio de la Nigra Tero. La pastro
forŝoviĝis de la falanta korpo, kvazaŭ mem teruriĝinte pri la faritaĵo.
Dum longa tempo obskuro kaj silento regis en la ŝajne malplena
templo. Finfine, mallaŭta kaj raŭka, eksonis la voĉo de la granda
klarvidulo:
– Bruligu la fajron, ĉio estas finita!

La pastro aliris la sterniĝintan faraonon, alpremiĝis per la orelo


al la koro kaj palpis la nukon. Firmeco de la mano ne perfidis
la pastron – la bato estis preciza. La osto estis frakasita, sed
ekstere, sub la haroj kaj la peruko, estis nenio rimarkebla.

La pastroj levis la mortinton kaj kuŝigis sur la pecon da granito.

– Faru, kiel mi diris, – ree turnis sin al siaj kunuloj la granda


klarvidulo. – Necesas hasti!

Du pastroj de potenca kompleksio prenis kuprajn martelojn, la tria


alte levis la torĉon. Fleksiĝinte kaj maltrankvile retrorigardante,
turmentataj de timo, la pastroj samtempe batis la statuojn
de Ĝedefra. Bruego aŭdiĝis en la templo, ekŝutiĝis pecoj de kapoj,
ŝultroj, manoj, malfermante blankan rompaĵon de kalkoŝtono sub
malhela farbo.

– Ne timu, batu kuraĝe! – ekkriis per la refortiĝinta voĉo la granda


klarvidulo. – Ekstere neniu aŭdos. Kaj eĉ se aŭdos – kiu kuraĝos
eniri ĉi tien nokte, kiam regas mortintoj...

Post kelkaj minutoj ĉio eksilentis. La pastroj estingis la torĉon,


forportis el la pasejo la portilon. Sub klaraj steloj estis pli hele, la timo
ĉesis premi la murdintojn. La boato ekportis ilin sur la mezon de la
rivero, la pastroj samtakte remis supren kontraŭ la fluo, hastante
al la ĉefurbo. Longe antaŭ la mateniĝo ili albordiĝis al varfo ĉe la
urbo. Unu kondukis la boaton pluen, kaj tri pastroj, rimarkitaj
de neniu, kaŝiĝis en la templo de Rao.

La granda klarvidulo lace malleviĝis en fotelon.

– La frato de la mortinto – Ĥafra estos la faraono. Li jam estas


sciigita, kaj ĉio estas decidita inter ni... Ni eraris, elektinte unue
la alian, sed ni mem korektis la eraron! Nun la vojo de Rao pleniĝos
per gloro en jarcentoj kaj donos multajn bonojn al vi, fidelaj servantoj
de la dio. Via ripozo estu trankvila.
Kaj la granda klarvidulo kontentigite fermis la okulojn, por dormeti
antaŭ tumulto de la venonta tago.

***

Kvin jaroj pasis post tiu tago, terurinta la tutan Kemt-on, kiam
la faraono Ĝedefra estis trovita mortinta en sia postmorta templo, laŭ
nesciataj vojoj transportita tien el la palaco kaj trafita per la mano
de la dioj.

Dum kvin jaroj kuŝis Ĝedefra en sia piramido, kaj lia frato, morna,
despota Ĥafra, ree kun senekzempla forto firmigis senmezuran
potencon de faraono, identan al potenco de la dioj mem, kaj antaŭ
ĉio de la dio de la suno Rao.

Denove ĉiuj fortoj de la Nigra Tero estis kolektitaj por konstruo


de dua giganta piramido, simila al la piramido de Ĥufu. Sed eĉ tio
estis ne sufiĉa por la unueca centro de la tuta povo de la ŝtato, kiun
prezentis la faraono.

Konsilistoj de Ĥafra postulis novajn, senekzemplajn konstruaĵojn,


por afekcii la popolon kaj krei neŝanceleblan fundamenton por
la reĝa trono.

Sur la sama altebenaĵo, apud la konstruata piramido, miloj


da lertegaj laboristoj estis tajlantaj grandegan elstaraĵon de roko.
Ĉiam pli klare konturiĝis la giganta statuo de kuŝanta leono kun
homa kapo, kun vizaĝo de la faraono Ĥafra, kronita per reĝa pŝento
kaj serpento. La antaŭaj manegoj de la potenca besto, longaj
je dudek kvin ulnoj, fortege etendiĝis antaŭen, al la bordo de la
rivero, kvazaŭ penante ĉirkaŭpreni kaj premi la tutan landon Kemt.

La plej granda statuo – antikva simbolo de potenco de faraonoj, –


nomata Ĥu, rigardis al la rivero, fluanta sub ĝi, kvazaŭ Ĥafra mem
silente, majeste kaj minace rigardis al la sensignifa vivo de sia
popolo. Apud la statuo de Ĥu oni estis konstruantaj la postmortan
templon de Ĥafra – tutan el diafana alabastro kaj ruĝa granito;
el sama granito estis farata tegaĵo de la piramido, afekciante
la konstruantojn mem per lukso. Sep statuoj de Ĥafra kun grandega
peno estis tajlataj el tre malmola nigra ŝtono – eble, la nova faraono
memoris, kiel facile frakaseblas statuoj, kiujn oni antaŭe faradis
el kalkoŝtono.

Dum sep jaroj estis neniaj sciigoj pri la ekspedicio de Baŭrĝed.


La kuraĝaj vojaĝantoj estis forgesitaj de tiuj, kiuj sendis ilin. Aliaj
interesoj regis la ŝtaton de grandaj konstruaĵoj.

Pasis onidiro pri pereo de Baŭrĝed.

Sed en la popolo oni diris alion – siajn esperojn al pli bona vivo
la popolo enmetis en kantojn kaj fabelojn pri la kuraĝaj vojaĝantoj,
serĉantaj la landon de spiritoj.

La ĉefpastro de Toto, Men-Kaŭ-Tot, forigita el la kortego de la


faraono, izoliĝis en sia templo, morne aŭskultadis plendojn
de servantoj de sia dio pri ofendoj kaj persekutoj, farataj al ili de la
pastroj de Rao kaj Ptaho.

***

Sed tie, en la senmezura foro, la volo de la pereinta faraono plu


agis.

Senfortigita de malfacilaĵoj de la vojo, turmentata de malsanoj,


Baŭrĝed ĝisatendis siajn kunulojn, kiujn li sendis eĉ pli
malproksimen, ol Punt, ekster limojn de la mondo. Nur malgranda
amaseto da homoj revenis al Ta-Nuter el malproksimaĵoj de la sudo
– ĉio, kio restis de iam tiom multenombra ekspedicio.

Sklavoj, militistoj, nobelaj oficistoj – ĉiuj egale pereadis en ondoj


de furioza maro, en varmegaj febraj marĉoj, en dentoj de sovaĝaj
bestoj, sub lancoj kaj sagoj de malicaj kaj batalemaj triboj.

Nur forto de la ordono de mortinta Ĝedefra tenis ĉi tie


la vojaĝantojn, per ĉiuj pensoj strebantajn al la gepatra Kemt,
rigidiĝantajn pro teruro, ke, simile al multaj kamaradoj, iliaj animoj
por ĉiam restos en fremda lando. La sep ŝipoj, iam forlasintaj
la havenon Suu, delonge jam ĉesis ekzisti, sed estis pretaj la novaj,
zorgeme konservataj sur bordo en granda kana ŝedo, sur altaj fostoj.

Blankaj Muroj – Blanka Muro (Memfiso) – la ĉefurbo de Egiptujo


dum la Malnova Regno.

Ta-Kem – Ta-Kem – Nigra Tero. En popola lingvaĵo «kem»


aŭ «kemt» signifis «nigra». Tiel nomis la antikvaj egiptoj sian landon.

Granda Domo – metafora nomo de la reĝo (per-o), de kiu devenis


la hebrea «faraono».

ulno – ĉefa antikva mezurunuo de longo, egala proksimume


al duono de metro.

la sankta naŭopo – Naŭ ĉefaj dioj de Egiptujo.

nian malpli aĝan filon – nomojn de infanoj oni ne diris por eviti
envulton.

konstruinto de la granda piramido – nomon de faraono estis


malpermesite diri pro la sama kaŭzo.

neĝes-ojn kaj rome-ojn – neĝes – «malgranda», nomo de libera


loĝanto de Egiptujo; rome – egipto.

la Verda maro – tiel nomis la egiptoj Mediteraneon.

gruon – gruoj kaj antilopoj estis hejmigitaj kaj bredataj en Antikva


Egiptujo.

Punt – legenda lando, riĉa je oro kaj aromaĵoj, laŭ imagoj


de egiptoj, situanta ĉe la fontoj de Nilo, en la Lando de Spiritoj – Ta-
Nuter. Poste, kiam egiptoj komencis ŝipvojaĝi malproksime suden,
la landoj, malkovritaj de ili sur la orienta bordo de Afriko, sude
de Somalio, ricevis la nomon Punt.
kampoj de Ialu – en imagoj de egiptoj pri postmorta mondo ili estis
respektivaj al nia paradizo.

kvin sezonoj – proksimume jaro kaj duono. Egiptoj dividis la jaron


je tri sezonoj.

Ĥnumo – unu el la ĉefaj dioj, montrata kun ŝafa kapo.

majstrestro – titolo de ĉefpastro.

majstro de velo – ŝipisto, reganta la solan velon de la egipta ŝipo.

ne konantaj aĵojn – egipta termino, signifinta malriĉulojn.

la Lazuraj Akvoj – la Ruĝa Maro.

Ĝedefra – faraono de la IV dinastio de la Malnova Regno (2877–


2869 jj. antaŭ nia erao [laŭ modernaj fontoj, 2566–2558 – trad.]).

pŝento – duobla krono de egipta reĝo.

ĉiujn kvar nomojn de la reĝo – faraono, krom la propra nomo,


havis ankoraŭ kelkajn tiel nomatajn tronajn nomojn.

«sankta altaĵo» – en la antikva egipta «perema»; de tio devenas


«piramido».

Ĝoser – elstara faraono de la III dinastio (2980 j. antaŭ nia erao


[laŭ modernaj fontoj, 2668–2649 – trad.]).

Ĥufu – alie Ĥeopso – faraono de la IV dinastio (2900 j. antaŭ nia


erao [laŭ modernaj fontoj, 2589–2566 – trad.]), la konstruinto de la
plej granda piramido.

Ĥaseĥemvej – la lasta faraono de la II dinastio, la patro de Ĝoser.

Snofru – faraono-konkeranto, la lasta en la III dinastio (2980–


2900 antaŭ nia erao [laŭ modernaj fontoj, 2613–2589 – trad.]).
la lando Kuŝ – parto de Nubio, sude de Egiptujo, pli alte laŭ Nilo.

la granda klarvidulo – la titolo de la ĉefpastro de Rao.

vivo, sano, forto – nepra aldonaĵo al ĉia mencio de faraono.

Nazulo – familiara nomo de la dio Toto, montrata kun la kapo


de ibiso.

La dekunua... Ĝia skribisto estas Toto mem – Aŭtentika teksto.

Rao eniras – Rao estis la nomo de la dio de la suno; en la


Malnova Regno ĝi estis la supera dio. Rao eniras (subkomprenate –
en la okcidentajn landojn) – la suno subiras.

la tempo de rikolto – la tempo de rikolto, la tempo de inundo,


la tempo de semado – tri sezonoj de egiptoj.

Mi iĝis laca... – Aŭtentika teksto.

kornoj – En sudaj landoj la luna serpo situas horizontale.

la falko Horuso – Horuso estis supera antikva dio, montrata kiel


falko.

Tio devenis de genta totemo de antikvaj reĝoj.

Maat – «vidanta», la diino de la vero.

Ĥapi – tiel egiptoj nomis Nilon.

*) – Aŭtentika surskribo en traduko de akademiano B. A. Turajev.

rivero de travidebla blua akvo – Blua Nilo.

multenombra popolo – La ŝumero-babilona kulturo


en Mezopotamio.
urboj kun majestaj konstruaĵoj – La kreta kulturo sur la insulo
Kreto.

Narmer – Narmer, aŭ Menes, alie Aha (3400 j. antaŭ nia erao [laŭ
modernaj fontoj, ĉirkaŭ 3100 – trad.]) – la unua faraono, unuiginta
sub sia regado ambaŭ landojn – Supran kaj Malsupran Egiptujojn.
Oni opinias lin la fondinto de dinastioj de faraonoj.

Iaa – lando malantaŭ la Ruĝa maro, parto de la Sinaja


duoninsulo.

la lagoj de Serpento – lagoj en Sueza terkolo.

Vavat kaj Iertet – partoj de la nuna Nubio en la parto de la Nila


valo inter Asuano kaj Kartumo.

Suu – nun Kosseir en la Ruĝa maro.

Kaj brakumos vi infanojn viajn... – ordinara egipta formulo


de bonstato.

Sanktaj birdoj de Toto – ibisoj.

ambaŭ landoj – Komenca disa ekzisto de Supra kaj Malsupra


Egiptujoj tre longe estis spegulata en ŝtataj nomoj.

antilopoj-oriksoj – Antilopoj, gruoj, hienoj estis hejmigataj


en Antikva Egiptujo.

rebato al malbono – Rebato al malbono, rebato al krokodilo – ritaj


preĝoj.

Ŝmun – la urbo de ok dioj – La nuna Eŝmun.

en la landon Nub – Nub en la antikva egipta signifas «oro»,


la nuna Nubio.

Ptaho – unu el la ok ĉefaj dioj de Egiptujo.


Ĥu – en la antikva egipta: sfinkso.
Ĉapitro 2
Subakvaj ĝardenoj
Sub alta suno la maro, pigre balanciĝante, malklare fumis per
pezaj vaporoj. Sur malkruta ĉeborda ebenaĵo amasiĝis sablaj buloj,
iuloke levis siajn larĝajn ombrelojn solecaj akacioj.

Deĵora observanta militisto, frotante la okulojn, larmantajn pro


la suno, ankoraŭfoje rigardis al la lazura nebula strio de la horizonto
kaj rapide elkuris el sub kana markezo sur pinto de alta amaso
da diligente kunmetitaj ŝtonoj. Li kure malleviĝis de sur la monteto
kaj enkuris en pordegon de dikaj argilaj muroj de la fortreso Suu – la
ekstrema haveno de Ta-Kem en la Lazuraj Akvoj.

La estro de la fortreso, je minuto antaŭ tio suferinta pro varmego,


enuo kaj nenifarado, tuj forskuis la dorman malviglon.

– Ĉu vi ne eraris? – redemandadis li la militiston, hastante al la


observa turo.

– Ne, mi bone vidis: la ŝipo ne similas al nia, sed la velo estas kiel
blanka muro, tre larĝa.

– Nia ŝipo, de tie – tio povas esti nur li, – anhelante, diris la estro.

– Mi kuraĝas demandi – kiu «li»? – nelaŭte diris unu el la oficistoj,


akompanantaj la estron, sed tiu malkontente kuntiris la brovojn kaj
silentis.

La soleca velo estis proksimiĝanta, kreskante; jam estis videblaj


ŝipaj flankoj, farbitaj nigre kaj ruĝe, stranga alta pruo kaj nekutima
konstruaĵo super la poŭpo. Malfortaj krioj aŭdiĝis en obtuza plaŭdo
de ondoj, frakasiĝantaj kontraŭ ĉeborda rifo.
La pruo de la ŝipo impetis en pasejon inter la rifoj; frapinte, falis
peza velstango, remiloj kirlis ŝaŭmon, kaj la kilo eksusuris laŭ
ĉeborda sablo. Nigruloj ĝiszone en la akvo ektrenis ŝnuregon, aliaj
deĵetis kadukan ŝtupetaron. Aŭdiĝis klaraj batoj – en la sablon oni
estis enbatantaj albordigan foston.

Du homoj en ĉifitaj koloraj kolumoj kondukis sub la brakoj


maldikegan homon en longa vesto.

Ora signo de faraono Ĝedefra blindige brilis sur lia brusto. Paŝinte
sur la bordon, la veninto ŝanceliĝis kaj malleviĝis sur la genuojn,
kunpreminte la manojn kaj klininte la kapon. La akompanantoj
ĉirkaŭis lin, kelkaj sekvis lian ekzemplon, aliaj staris en silento.
La estro de la fortreso, hastinta renkonten kun sia akompanantaro,
haltis, eksentinte, ke por tiuj homoj nun ne konvenas salutaj vortoj.

Finfine la veninto leviĝis kaj raŭke ekparolis, turnante sin al siaj


kunuloj:

– Jen, atingis ni la patrujon; estas prenita la marteleto, estas


enbatita la fosto, la prua ŝnurego estas ĵetita. Baldaŭ, ho, baldaŭ
ekvidos ni vin, benita rivero Ĥapi!

Li ekiris renkonten al la estro de la fortreso, etendante la manojn.


Maloftaj larmoj ruliĝis laŭ la maldikegaj faltiĝintaj vangoj.

La dika, ŝvelinta pro nenifarado fortresestro konfuziĝis. La grandaj


emocioj de tiuj filoj de Ta-Kem, tiom longe estintaj foraj de la patrujo,
trovis respondon en lia animo. Liaj okuloj larĝe malfermiĝis; li,
afekciita, ekploris en brakumoj de la altranga kortegano.

En sia palaco, apud la konstruata giganta piramido, faraono Ĥafra


atendis la heroldon de malproksimaj landoj, mirakle revenintan
Baŭrĝed-on.

Ŝtone senmova sidis Ĥafra sur masiva ora trono en fino


de mallarĝa halo, borderita per du vicoj da lignaj kolonoj el palmaj
trunkoj. Post la dorso de la faraono rigidiĝis du servistoj kun
ventumilegoj.

Baŭrĝed haltis ĉe la enirejo, tegita per blankaj fajencaj platetoj,


atendante la ceremoniestron, kiu regis la aŭdiencon. Baŭrĝed venis
ĉi tien kun stranga sento, ne forlasanta lin ekde tiam, kiam li revenis
en la longe sopiratan patrujon. Li kvazaŭ kreskis en la suferoj dum
la longa vojo, kvazaŭ vizitis ĉielan alton, de kie unuafoje disvolviĝis
antaŭ li tuta senfineco de la mondo, senmezura senlimeco de la
Granda Arko, nekredebla etenditeco de la firmaĵo.

Kaj la arde amata patrujo ŝajnis al li nun strieto da ĝardenoj antaŭ


vastaĵoj de montoj, stepoj kaj arbaroj de la fora sudo. Kaj la gigantaj
piramidoj! Nur li kaj liaj kunvojaĝintoj, vidintaj grandecon de gigantaj
montoj de Punt, vidas mizerecon de konstruaĵo, plenumita laŭ
ordono de faraono. Tie, en vicoj da akrepintaj montoĉenoj,
la piramidoj perdiĝus kiel etaj buloj...

Baŭrĝed kaŝe rigardis al Ĥafra, kiu rigidiĝis, metinte la manojn sur


la genuojn, antaŭ kiu sterniĝis la plej nobelaj homoj de la lando,
ne kuraĝante levi la kapon kaj rigardi super la altaĵo, sur kiu staris
la trono de la faraono.

La granda reganto, la viva dio – faraono. Tiu, kiu sendis lin, jam
mortinta, tiu, kiu antaŭ sep jaroj ŝajnis al li la plena mastro de ĉiuj liaj
pensoj kaj agoj... Kaj tiu ĉi, eĉ pli majesta kaj ordonema, obeiginta
ĉiujn al sia deziro...

Antaŭ mensa rigardo de Baŭrĝed traflugis landoj, pasitaj de li,


senfina maro, multegaj viditaj de li homoj de diversa haŭtkoloro,
de diversa vivo, dioj kaj moroj, rememoriĝis rakontoj pri novaj landoj
kaj loĝlokoj tie, post la atingitaj limoj.

La grandeco de la faraono malheliĝis, la faraono ne plu estis dio;


unuafoje Baŭrĝed perceptis lin nur nelimigita mortema reganto
de sia riĉa kaj potenca, sed tamen negranda lando. Unuafoje
eksentis Baŭrĝed, kiel malmulte povis signifi la faraono en la tuta
granda mondo, kiel mizera estas volo de la reganto antaŭ la iro
de vivo de tiu ĉi senfina mondo. Fundamentoj de la kutimaj
konceptoj estis falantaj, eĥante per timo en la animo de la vojaĝinto.

Li tremeris, kiam la ceremoniestro senbrue aliris lin kaj tuŝis lian


ŝultron. La vizaĝo de la kortegano estis plena je orgojla severeco:
faraono Ĥafra ne sendis siajn donacojn renkonten al Baŭrĝed kaj
ankoraŭ per nenio montris sian favoron pro la granda heroaĵo, farita
de la vojaĝinto. Donacoj de foraj landoj, alveturigitaj de Baŭrĝed, jam
kuŝis en la reĝa trezorejo, kaj tion, certe, sciis la faraono...

La kortegano alkondukis Baŭrĝedon al la ŝtupetaro el blankega


alabastro, kondukanta sur la tronan altaĵon. Ĉi tie sternis sin
Baŭrĝed, kaj la faraono, iomete mallevinte la okulojn, glitis per
rigardo laŭ la dorso de la vojaĝinto, kovrita per makuloj kaj cikatroj
pro kuracitaj vundoj kaj ulceroj. Ne levante la kapon, Baŭrĝed
rakontis per nemultaj vortoj pri sia alveno, pri la plenumita vojo, pri
la celoj, por kiuj sendis lin Ĝedefra.

– Vi aspektas malsana, – malrapide diris la faraono, – iru ripozi


inter viaj parencoj. Post kelkaj tagoj mi vokos vin, kaj vi rakontos
al mi ĉion, kion vi vidis kaj eksciis en la lando de spiritoj.

Laŭ apenaŭ rimarkebla signo de Ĥafra sur la fingron de Baŭrĝed


oni surmetis pezan oran ringon. La aŭdienco finiĝis – Baŭrĝed
retroiris rampe ĝis la dua kolono, leviĝis kaj kaŝiĝis malantaŭ ĝi,
kondukata de la ceremoniestro, nun iĝinta afabla.

Baŭrĝed eliris tra flanka pordo en la palacan ĝardenon, haltis kaj


kun suspiro rigardis al la donaco de la faraono. Tiu malgranda
peceto da oro, eĉ kun la nomo de la dia reganto, – ĉu tion bezonas
li, trairinta spacojn? Kia rekompenco redonos la perditan sanon,
la jarojn malproksime de la parencoj kaj proksimuloj, donos al li
infanojn, kiujn li povus havi, renaskigos la belon de lia edzino?.. Kaj
kion entute bezonas li, fordoninta tiom multe?..

– Ne ĉagrenu! Ne estas rekompenco, ne estos ankaŭ puno, –


aŭdis li konatan firman voĉon.
Subite elirinta el post florantaj arbustoj Men-Kaŭ-Tot rigardis
al Baŭrĝed kun severa kompato.

– Ni iru for de ĉi tie. Mi venis por paroli kun vi, – daŭrigis


la maljuna pastro en sia antaŭa ordonema maniero.

Ili eliris el la pordego de la palaco kaj turnis sin maldekstren al la


rivero. Men-Kaŭ-Tot silentis, kaj nur kiam ili soliĝis sub la bunta
kolonaro de malgranda templo de Nejto, la maljunulo ekparolis ree.

– Mi scias, kio premas vin, – atente rigardante al Baŭrĝed,


komencis la pastro. – Estu singarda kaj timu la faraonon.

Senĝoje subridis la vojaĝinto, kaj, legante liajn pensojn, Men-Kaŭ-


Tot akre demandis:

– Ĉu vi pensas, ke vi estas tro sensignifa por voki koleron


de Ĥafra? Tiam aŭskultu min, filo mia. Mi diros ĉion, kaj veraj estos
tiuj vortoj. Dum la sep jaroj, ekde kiam vi foriris, malmulte estis
en Ta-Kem da homoj, kiuj tiel atendis vin, kiel mi. Vi servis por miaj
celoj, kaj nun vi kaj mi estas unu...

Mirigita Baŭrĝed deziris demandi la maljunulon, sed tiu haltigis lin.

– Tio ne gravas nun – por mi restis nelonga vivo. Sed vi devas


ankoraŭ multon fari... Gardu vin de la faraono – li estas blindigita per
la propra potenco. Kaj vi vidis la grandan mondon kaj tro multe scias.
La faraono ne bezonas ekkonon de foraj landoj – la tuta mondo por
li estas nur rimedo por propra leviĝo, por finigo de konstruado de lia
altaĵo. Sed li deziras ekscii pri vojoj de facila ekposedo de trezoroj
de la landoj, kuŝantaj ĉirkaŭ la Nigra Tero. Havu lian deziron en la
koro, kiam vi rakontos pri via vojaĝo.

– Mi ne povos, patro, – malgaje respondis Baŭrĝed, – kaj


ne necesas. Vi pravas: mi ne atendas rekompencon, kaj mian koron
premas malgajo.
– Ankoraŭfoje mi diras – gardu vin, filo mia! Vi jam ricevis tiom
multe, vidinte tion, pri kio revis neniu reganto de Kemt. Via lando, via
popolo – ĉu ili ne rekompencis vin pro la fidelo kaj pro la firma koro?
Vi ankoraŭ ne aŭdis, kiaj fabeloj cirkulas pri vi en la popolo, kiel
gloris la popolo en siaj kantoj vin kaj viajn kunvojaĝintojn. Via nomo
en la popolo estas preskaŭ egala kun la nomo de la patro de saĝo
Imhotepo. Kaj ankaŭ tial gardu vin de Ĥafra. Kiam via famo atingos
la pastrojn de Rao... – La maljunulo eksilentis kaj sendezire levis sin
de sur la ŝtupoj.

Malsupre preskaŭ sensone fluis rivera akvo.

– Devas ni disiĝi, – mallaŭte diris Men-Kaŭ-Tot. – Venos la tempo


– kaj mi venos al vi. – Kaj la pastro kaŝiĝis inter la kolonoj.

Sur malgranda placeto apud la templo kunvenis negranda


homamaso. Homoj de malsamaj aĝoj kaj profesioj ĉirkaŭis maldikan
grandokulan junulon kun liro, pendanta sur la ŝultro – stratan
kantiston kaj fabeliston.

Li komencis kante rakonti ion, starante kaj frapante per la piedo


je la tero samtakte kun la recitativo kaj abrupta zumado de la kordoj.
La homoj aŭskultis kun avida atento, de tempo al tempo subkaptante
akcentojn en samsonaj silaboj.

– Maasen pet, maasen ta, maka ŝebsen er maaŭ, – duonkantis


la junulo.

Ĝoje emociita, Baŭrĝed komprenis, ke la kanto estis gloranta lin


kaj liajn kamaradojn.

– Ili vidis ĉielon kaj vidis teron, kaj kuraĝaj estis iliaj koroj, pli ol de
leonoj, – mallaŭte ripetis la vojaĝinto.

La kanto-fabelo, naskita de la animo de la popolo – libera en sia


amo kaj malamo, nesubaĉetebla en takso de faroj, – gloris lin. Lin,
sentintan sin senhelpa elpelito, pensinta, ke la patrujo forgesis lin.
Kio povis esti pli alta kaj bela ol tia rekompenco!..
Baŭrĝed ĉirkaŭiris la templon ĉe alia flanko de la placeto kaj
direktis sin al la boato, atendanta lin ĉe la faraona varfo, por veturi
hejmen, en la nordan randon de la urbo de Blanka Muro.

Eksidinte sur tapiŝo meze de malalta malheligita ĉambro, Baŭrĝed


komencis sian rakonton. Faraono Ĥafra, ĉirkaŭita de filoj kaj
proksimuloj, sidis sur fotelo apud la ĉefa edzino.

Baŭrĝed estis malbona rakontisto. Sed nun, en la palaco


de Ĥafra, li ree eksentis sin homo el alia, grandega mondo, kiu
etendas siajn spacojn malproksime ekster la limojn de Ta-Kem. Kaj
antaŭ ĝi, tiu mondo, la tuta lukso de la palaco kaj la minaca
proksimeco de la faraono ŝajnis ne pli ol majesta ludo de infanoj
en malnova kaj malvasta patra domo...

Li parolis malrapide, penante transdoni per fragmentaj bildoj


la tumultantajn rememorojn.

Li komencis de tio, kiel antaŭ sep jaroj lia ekspedicio trais


la orientan dezerton.

La tempo de la vojaĝo ne estis favora: apenaŭ atinginte la striitan


monton de Setĥ, la ekspedicio perdis pro soifo kaj varmego ducent
sklavojn kaj cent kvindek azenojn. Ili iris pluen kun grandega hasto,
bruligataj de varmego, ekkonintaj la guston de la morto sur siaj lipoj.

Finfine en balanciĝantaj ondoj de la varmega aero malaperis


malantaŭe la lastaj rokoj, de sur la plata ebenaĵo ekbrilis antaŭe
la lumanta lazura maro. La ekspedicio venis en la havenon Suu.
Baldaŭ sep plej bonaj ŝipoj enprofundiĝis en nekonatan foron en la
sudo.

Baŭrĝed komence intencis navigi laŭ alta maro – tie, kie logis
maristojn mirakla lumanta bluo. Li esperis pri malvarmeto kaj pri pli
fortaj dorsoventoj.

Tio evidentiĝs neplenumebla. Sufoka humida varmego turmentis


homojn, ĉiuj aĵoj kovriĝadis per sala glueca muko, fortajn
ventoblovojn anstataŭadis longa kvieto. Sperta en navigadoj
direktilisto Ŭaĥeneb konsilis reveni al la bordo, de kiu ili tiel
nepripensite malproksimiĝis. Je kelkaj miloj da ulnoj for de la bordo
la lazura akvo estis kvazaŭ tranĉata de blanka strieto da ŝaŭmo –
ondoj senĉese batiĝadis kontraŭ elstaraĵojn de subakvaj rifoj, per
senfina ĉeno tiriĝantaj laŭlonge de la bordo. Post tiu ŝaŭma strio
la akvo ricevis koloron de smeraldo kaj preskaŭ ne ondiĝis. La ŝipoj
ekiris laŭ la smeralda akvo inter la bordo kaj la rifoj. Tiu vojo iĝis
la plej bona. Ĉi tie blovis perskaŭ seninterrompe nordaj ventoj,
la ŝipoj iris rapide, ne lacigante la remistojn. La dezerta bordo estis
nuda kaj senviva – tre malofte arboj aŭ altaj arbustoj vidiĝis
malproksime sur la plata apudborda ebenaĵo, kaj nokte aŭdiĝadis
krioj de ŝakaloj. Eĉ unu spuron de estado de homo ne renkontis
la vojaĝantoj dum sesdek tagoj da navigado.

Tamen en la maro ili sukcesis vidi neforgeseblajn miraklojn.


Komence la ŝipojn, perdiĝintajn inter la akvo, brilanta, kiel fandita
arĝento, rapide pelis fortaj ventoj, kaj la maristoj, observante
malprofundaĵojn kaj insuletojn, rimarkis nenion krome. Poste ili
kutimiĝis al navigado, kaj foje, kiam la vento malfortiĝis kaj la ŝipoj
estis malrapide irantaj laŭ la spegula glataĵo de la kristale travidebla
verda akvo, unuafoje aperis antaŭ la filoj de Kemt belegaj subakvaj
ĝardenoj.

En varma akvo sub la ŝipoj la mara fundo estis sur profundo


je nur kvar ulnoj, kovrita per arĝenteca blanka sablo. Unue oni
rimarkis flavajn kaj ruĝajn arbustetojn de iaj vegetaĵoj, evidentiĝintaj
post provo per remilo malmolaj, kiel ŝtono.

Poste sub la ŝipoj ekglitis grandaj lilaj globoj, brunaj faskoj


da travideblaj pokaloj, malhel-ruĝaj tuberoj, kovritaj per amaso
da etegaj truoj. Buntaj konkoj kuŝis sur la fundo, inter la ŝtonaj
arbustoj tumultis malgrandaj nigre-blankaj fiŝetoj. Morne bulis super
la fundo nigraj, molaj kaj poraj masoj – tio estis spongoj, konataj
al tiuj, kiuj estis ĉe la Verda maro. Homoj ofte ĵetadis sin en la akvon,
pelante en retojn arojn da grandaj arĝentaj fiŝoj.
Tamen post kiam la vojaĝantoj konatiĝis kun danĝeroj de tiuj
ĉi smeraldaj akvoj, la senzorgecon anstataŭis singardemo.

Iaj plataj aĉaj fiŝoj pereigis du militistojn, distranĉinte iliajn ventrojn


per siaj maldikaj vostoj.

Gigantaj nigraj marerinacoj kun pingloj, longaj je ulno, faris longe


ne saniĝantajn vundojn.

Penoj kapti mirinde travideblajn, similajn al galantino animalojn,


ŝanĝbrilantajn per miksaĵo de roza kaj ĉiel-blua koloroj, finiĝadis per
kriegoj de nekompreneble kiel brulvunditaj homoj.

Sed la vera sorĉo de la ĝardenoj malfermiĝis nur post kiam


la ŝipoj proksimiĝis al la blanka strio de surfo. Malprofunda smeralda
akvo etendiĝis kiel larĝa kanalo laŭlonge de la bordoj. Subakvaj
rokoj disigis tiun kanalon disde la blua alta maro. Kiam oftaj
malprofundaĵoj bremsis pluan moviĝon, la direktilisto de la antaŭa
ŝipo Ŭaĥeneb ekkondukis la ŝipojn laŭlonge de la subakvaj rokoj.

Nevola krio elŝiriĝis el la observantoj – el la blu-verda profundo


subite komencis leviĝi arbustoj, fungoj, arboj, bizaraj puntoj,
malklaraj, kovritaj per milde verda nebulo. Iom pli malproksime klare
konturiĝis, kvazaŭ elĉizitaj, lakte blankaj kaj turkisaj ŝtonaj arbustoj.
Iliaj blankaj kaj blu-violaj branĉoj interplektiĝis kiel fabela ornamaĵo,
hele prilumitaj de sunaj radioj. La arbustojn anstataŭis fajnega
interplektaĵo de krema koloro, alternanta kun maldikaj hele skarlataj
kaj purpuraj arbustetoj.*)

Forgesinte ĉion, la homoj fiksrigardis en la travideblan akvon, kaj


tie laŭ irado de la ŝipoj la subakvaj ĝardenoj disvolviĝadis en luksa
diverseco de koloroj kaj tonoj, en neelĉerpebla riĉo de nuancoj,
dependaj de profundo de akvo. Jen ili apenaŭ diveneblis
en duonmallumo kiel travideblaj bluaj, ruĝaj kaj smeraldaj ombroj,
jen elstaradis tute proksime al la supraĵo, ricevante mirinde klaran
kaj puran koloron.
Pli proksime al la rando mem de la rifoj estis per ŝtupetoj
forkurantaj en profundon blankaj kaj violaj ombreloj kaj tasoj, pladoj,
kvazaŭ faritaj el eburo; altaj travideblaj rozkoloraj pokaloj, sinuoj
de tralumantaj per blua fajro platoj kaj kombiloj.

Super deklivoj en balanciĝantaj sunaj rebriloj pendis sur elstaraĵoj


rondaj kupoloj kvazaŭ el purega neĝblanka porcelano, prisemita per
turkisaj makuloj kaj steloj.

Senfina diverseco de formoj kaj koloroj blindigadis la perpleksajn


observantojn. Longe iris la ŝipoj super la subakvaj ĝardenoj de la
Lazuraj Akvoj. Ĉiuj anoj de la ekspedicio, kaj Baŭrĝed mem, pasigis
multajn horojn, kuŝante sur randoj de la ŝipoj kaj senlace observante
preternaĝantajn bildojn.

Beleco de subakvaj ĝardenoj estis sorĉa. Dekojn da fojoj homoj,


ĉarmitaj de ĉielblua arbusto aŭ de skarlata punto, ĵetadis sin en la
akvon kaj rompadis ŝtone malmolajn branĉojn aŭ festonojn,
brulvundantajn per mistera fajro. Sed, eltiritaj el la akvo, ili en la aero
tuj iĝadis grizaj aŭ malpuraj rompaĵoj, perdante tutan sian belon.

Flavaj kaj helverdaj vivaj floroj, movetantaj longajn tentaklojn inter


sorĉaj arbustoj, tuj kiam oni levadis ilin sur ŝipon, iĝadis senformaj
buloj da abomena muko.

La subakva belo ne donis sin en la homajn manojn, senrevene


perdiĝis, tuj kiam homoj deziris kapti ĝin, reteni por si. Superstiĉa
timo ekregis la filojn de Kemt ĉe vido de la neklarigeblaj
metamorfozoj.

Tiujn la plej pasiajn, kiuj deziris, plonĝinte, ĝui pri ĉarmo de la


sorĉaj ĝardenoj subakve, embuskis teruraj venenaj fiŝoj. Similaj
al dikaj serpentoj, je sep ulnoj longaj, tiuj fiŝoj estis de bruna kaj
ŝtalgriza koloroj, kovritaj sur la dorso per etaj nigraj makuloj. Ili havis
faŭkon kun neordinaraj, akraj kaj longaj dentoj. Kaŝiĝante
en malhelaj pasejoj inter la miraklaj arbustoj, ili levadis supren
la kapojn kaj per la teruraj elstaraj okuloj observadis la naĝantojn,
malfermante la faŭkojn.
Randoj de la rifoj, turnitaj al la alta maro, estis rompiĝantaj
abrupte en nekonatan malhelan profundon. Tie estis malaperantaj,
dissolviĝante en mallumo, lastaj siluetoj de arbustoj kaj elstaraĵoj sur
kruta deklivo, kaj la profunda mistera abismo estis senviva kaj
malhela.

Fojfoje el tie leviĝadis gigantaj fiŝoj kun akra nazo kaj fenda buŝo,
provizita per segilo de akregaj dentoj. Ili senkompate kaptadis
nesingardajn baniĝantojn, momente formordante brakojn aŭ krurojn.
La kvieta brilanta maro estis bruigata per malesperaj krioj, farbata
per sango. Spertiĝinte, la vojaĝantoj banis sin nur en malprofunda
verda akvo post la rifoj. Kiam sur la supraĵo de la maro aperadis
triangulaj dorsaj naĝiloj de la fiaj fiŝoj, timo kaj abomeno plenigadis
la marvojaĝantojn.

En la unua monato de la navigado la ekspedicio sentis mankon


nek pri provianto, nek pri dolĉa akvo. Sur la bordo troviĝadis fontoj,
fiŝkaptado aŭ ĉasado al birdoj liveradis bongustan manĝon dum
noktadoj. La maristoj kondukadis la ŝipojn laŭlonge de la bordo,
pretaj ĉe unuaj signoj de tempesto savi la ŝipojn sur la sekaĵo.

Fine de la unua monato la ŝipoj ĉirkaŭiris obtuzan ruĝan kabon,


post kiu la bordo per grandega malkruta arko entranĉiĝis en la
kontinenton. Stranga blanka akvo ĉirkaŭis la ŝipojn.

La vojaĝantoj komence ektimis, sed poste distingis, ke la


blankeco de la akvo devenas de subtilega blanka sablo, kirlita
de surfo, surkuranta sur la platan fundon. Sur la bordo leviĝis alta
monto kun rondigita pinto, sur kiu brilis grandega ronda okulo,
blindiganta per speguliĝo de la suno. Kvazaŭ okulo de nekonata dio
severe rigardis al la nevokitaj venintoj, semante konfuzon en la
superstiĉemaj koroj de la filoj de la Nigra Tero. Baŭrĝed sukcesis
trankviligi la kunulojn, klariginte, ke tiajn brilantajn makulojn
li renkontis ankaŭ pli frue sur deklivoj de montoj, kie estas nudigitaj
rokoj el kvarco aŭ gipso.

Tamen la severa okulo de la monto altiris al la ekspedicio tutan


ĉenon da malfeliĉoj.
Jam ekde la mateno la maristoj rimarkis foreston de birdoj. Ĝis
nun pelikanoj, kormoranoj kaj mevoj en granda kvanto amasiĝadis
sur rokaj insuletoj, elstarantaj ĉe rando de la rifaj vicoj, ĉe la surfa
strio. Ĉi tie ili manĝadis kaptitan fiŝon kaj fideme allasadis ĉasistojn.
En tiu ĉi tago la birdoj malaperis, kaj kvankam la rifoj plu iris per
senfina vico al la sudo, ĝis la horizonta rando eĉ unu birdo ne estis
videbla. Eksentinte malbonaĵon, spertaj gvidistoj kaj direktilistoj
decidis singarde albordiĝi.

Ĉirkaŭ la tagmezo la ĉiam helan ĉielon antaŭe fermis sinua vico


da nigre-ruĝaj nuboj, similaj al grego da grandegaj bovoj. Baldaŭ
je tuta alto de la ĉielo ekstaris torditaj fostoj de malhelaj nuboj,
la vento kvietiĝis, sufoka mallumo kaŝis la ŝipojn unu de la alia.
Super la maro ekpendis terura obskuro de sanga koloro, kaj la akvo
same ŝajnis lago da malhela sango.

La vojaĝantoj en teruro falis malsupren. Varmega vento subite


falegis sur la ŝipojn kun strida fajfo. La aero pleniĝis per subtila sabla
polvo, forte doloriganta la okulojn, la nazon kaj la gorĝon. Plendaj
ĝemoj aŭdiĝis sur la ŝipoj, rapide silentigataj de maso da varmega
sablo, fluganta en la maron el la dezerto.

La sanga venta obskuro disigis la homojn, ĉiu iĝis izola, sola


antaŭ la vizaĝo de la senekzempla plago. Baŭrĝed, adiaŭante
la vivon, ĉirkaŭvolvis la vizaĝon per la mantelo kaj falis sur la saman
lokon, kie li staris, kaj sur lin falis ĉirkaŭantaj lin homoj. La turniĝanta
sablo furiozis dum ne pli ol du horoj. Same subite ĉio finiĝis, hela
pura ĉielo ekstaris super la ŝipoj, arĝenta brilo de la maro ree
disverŝiĝis ĝis la horizonto mem. Kelkaj homoj pro timo elsaltis sur
la bordon, aliaj, falinte en la akvon, ne sukcesis eliri, sufokiĝinte
en sablaj nuboj.

La homoj, ŝokitaj de la travivaĵo, pensis nur pri akvo, sed, je ilia


malfeliĉo, la akvo, rezervita sur la ŝipoj, preskaŭ tute sekiĝis, kaj sur
la bordo oni nenie sukcesis trovi fontojn. Baŭrĝed ordonis haste
navigi pluen, haltante nur por serĉado de akvo. Feliĉe, dorsa vento
firmiĝis kaj ekpelis la ŝipojn, alie la soifegantaj remistoj ne povus
longe movi la ŝipojn. Ĝis la sunsubiro oni ne sukcesis trovi akvon
en ĉebordaj ravinoj.

Oni devis navigi nokte. Ĝis nun ĉe noktiĝo la ŝipoj albordiĝadis,


kaj la vojaĝantoj starigadis tendaron sur la bordo, ne kuraĝante
konfidi sian noktadon al la ŝanĝiĝema maro. Same ĉe unuaj signoj
de tempesto ili rapide eltrenadis siajn ŝipojn sur la bordon kaj,
neatingeblaj por furiozo de la maro, trankvile atendadis forpason
de malbona vetero. Nun, unuafoje, la ŝipoj ĉe lumo de vesperruĝo,
malheliĝanta en la dezerto, forlasis la bordan kanalon kaj eliris
ekster la rifajn vicojn, en bluan maran foron. Profundega nigreco
de nokto jam ne mirigis Baŭrĝed-on. La ĉielo estis tiom nigra, ke la
steloj ŝajnis arĝentaj kaj iliaj helaj rebriloj balanciĝadis en malhelaj
ondoj. Suferoj de la homoj estis plifortiĝantaj – raŭka spirado apenaŭ
pasis tra la sekiĝinta gorĝo, la fendiĝintaj lipoj kramfis, al ili ŝajnis
fojfoje, ke la steloj turniĝas en deliro antaŭ la inflamantaj okuloj.

Subite Baŭrĝed ekvidis, ke la konturoj de la ŝipo klare desegniĝis


sur la akvo, la vizaĝoj de la kunuloj elstaris el la mallumo. Li nevole
kaptis la ŝiprandon per la mano – ŝajnis, ke la ŝipo leviĝas en la
aeron en ondoj da nekomprenebla lumo. Ĥoro de timigitaj voĉoj
montris al Baŭrĝed, ke li ne sonĝas. Venkinte la kapturniĝon,
li ĉirkaŭrigardis. La tuta maro ĉirkaŭe estis kaptita de flamo, ondoj
estis turnantaj kaj ĵetantaj bluajn ekbrilojn, kaj ŝaŭmaj plaŭdoj ĉe la
pruoj de la ŝipoj disŝutadis milionojn da oraj fajretoj. Ĉiu remilo,
malleviĝante sur la akvon, estis naskanta luman ekbrilon, kaj fajra
strio estis foriranta malproksimen post la poŭpo de la ŝipo.

La akvo, penetrita de lumo, iĝis travidebla kaj malpeza, la ŝipo


balanciĝis en ĝi, kvazaŭ ĵetita en nekonatan mondon inter la akvo kaj
la ĉielo.

Kutimiĝinte al la antaŭe nevidita spektaĵo kaj kompreninte, ke al ili


ne minacas danĝero, la homoj komencis rimarki en la akvo
animalojn de nekredebla aspekto.

Similaj al travideblaj rubandoj, kombiloj, ombreloj, kvazaŭ faritaj


el sorĉa fleksebla vitro, tiuj animaloj estis balanciĝantaj en la
brulantaj ondoj, mem eligante eĉ pli fortan bluan aŭ oran lumon.
Kelkaj el ili estis grandegaj – iliaj travideblaj kupoloj estis atingantaj
dudek ulnojn diametre, videblaj de malproksime, kiel brilantaj
insuletoj.

Kuraĝa remisto – aziano, ĵetinta sin en la maron por kapti unu


el tiuj estaĵoj, – preskaŭ momente pereis. Kamaradoj, hastintaj al li
por savo, kovriĝis per kontinuaj brulvundoj, kiujn kaŭzis maldikaj
fadenoj, pendantaj de randoj de la ombrelo kaj atingantaj multajn
ulnojn da longo.

Longe iris la ŝipoj laŭ la lumanta maro, kaj la afekciitaj homoj


forgesis pri siaj malfeliĉoj. Sed, kiam la ondoj subite estingiĝis,
la soifo ree ekturmentis la homojn.

Ĉe la sunleviĝo la vento kvietiĝis, ĉe la hela suno la ŝipoj ankoraŭ


moviĝis al la bordo per remiloj.

La brilantan bluon de la maro ĉi tie trais mallarĝaj strioj de sanga


koloro, etendiĝantaj antaŭen kaj malantaŭen ĝis la horizonto. Kiel
ruĝaj serpentoj, sinuis tiuj strangaj strioj, kun mirinda klareco
distingiĝantaj sur travidebla blua akvo. Laŭ ordono de Ŭaĥeneb,
kiam la ŝipo situis sur unu el la ruĝaj strioj, oni ĉerpis akvon. La akvo
en la vazo estis skarlata, perdinte travideblecon, kaj vere similis
al likva sango, sed sen odoro. De kie aperis en la maro tiuj kolosaj
fluoj da akvo, kiaj animaloj, spiritoj aŭ dioj povis verŝi tioman kvanton
da ĝi? Aŭ tio estis sango de la maro mem?

Timo antaŭ la nekomprenebla same regis Baŭrĝed-on, kiel ĉiujn


liajn subulojn.

Sed lin subtenis kuraĝo de la kunvojaĝantoj – spertaj militistoj kaj


ŝipistoj: direktilisto Ŭaĥeneb, lia helpanto Ahaver, vela majstro Neĥsi,
estro de la militistoj Imtour. Ili per sia kuraĝo fojfoje igadis Baŭrĝed-
on – la estron de centoj da homoj – perpleksiĝi kaj miri: de kie, el kiuj
profundoj de la animo ĉerpas ili trankvilan kuraĝon, gajan viglon kaj
nelacigeblon, kiam, ŝajne, iliaj lacaj korpoj devus senhelpe sterniĝi
sur la ferdeko? Kuraĝo de la homoj, konstante, dum multaj tagoj
troviĝantaj apud li, venkadis timon antaŭ supernaturaĵoj, antaŭ
manifestiĝoj de nekonataj fortoj, sub kies potenco li troviĝis...

Streĉante lastajn fortojn, la remistoj elirigis la ŝipojn el la sangaj


strioj. Baldaŭ eksonis bruo de surfo, kaj finfine la ŝipoj trovis sin post
la ŝaŭma limo, ĉe la bordo. Jam el malproksime estis videbla larĝa
buŝo de interkrutejo, tra kiu estis dekurantaj al la maro densejoj
de altaj arboj – unuaj boskoj, renkontitaj de la ekspedicio. Ankoraŭ
neniam remiloj moviĝis kun tia rapido, neniam albordiĝo de ŝipoj
estis plenumita tiel rapide. Kaj poste, post sablaj montetoj estis akvo,
freŝa kaj pura, de admirinda gusto, elfluanta per abunda rojo
en malvarmeta ombro de palmoj, en densejo de hundaj ŝuoj...

En tiu loko Baŭrĝed rompis sian rakonton kaj, mallarĝiginte


la okulojn, kvazaŭ laciĝinta pro brilo de la varmega maro, rigardis
al la faraono.

Tiu sidis rigidiĝinte; la buŝo de la minaca reganto


duonmalfermiĝis, la okuloj, fermitaj per pezaj palpebroj, estis celitaj
malproksimen, tien, kie en aperturo de fenestro videblis longa
altebenaĵo kun la konstruata piramido.

Ĥafra malrapide rektigis sin, akceptante denove la aspekton


de dieca reganto, kaj ordonis alporti regalaĵon.

Sed tuj kiam la ĉeestantoj ekparolis, interŝanĝante impresojn,


redemandante Baŭrĝed-on, la faraono interrompis ilin per
malpacienca gesto.

En silento ili refortiĝis per manĝo kaj vino, kaj Baŭrĝed ree
daŭrigis la rakonton.

En la boskoj ĉe pura akvo la ekspedicio ripozis dum kelkaj tagoj,


entombiginte dek kvar kunulojn, pereintajn dum la navigado sen
akvo. La ĉirkaŭaĵo abundis per ĉasaĵo, kaj la vojaĝantoj ĝuis freŝan
viandon de antilopoj kaj sovaĝaj porkoj. Lertaj majstroj ŝanĝis ujojn
por akvo, por eviti ripeton de la spertita malfeliĉo.
Turninte post la kabon, finiĝantan per monteto de mirinde ronda
formo, la ŝipoj longe iris laŭlonge de senviva plata ebenaĵo, kovrita
de salo kaj blindige brilanta sub la suno. Sur hela lazuro de la maro
estis disĵetitaj sovaĝaj rokaj insuloj. Ilia nombro estis ĉiam
pligrandiĝanta, kreskis ankaŭ ampleksoj. Troviĝadis insuloj kun bona
dolĉa akvo, ĉirkaŭkreskitaj de arbaro aŭ arbustaro aŭ kronitaj de altaj
montetoj, altaj je kvincent ulnoj.

Sur la bordo per longa strio etendiĝis sabla ebenaĵo kun sablaj
buloj, fumantaj sub vento, kaj post ĝi, el seka mallumo, komencis
emerĝi apartaj montoj de tia alto, pri kiu la vojaĝantoj havis nenian
koncepton. La unua grandega pinto per larĝa kupolo leviĝis
en transnuban alton, post ĝi malproksime la alia, malpli alta, estis
kovrita de arbaro. Akraj vicoj da nigraj ŝtonoj trais la ebenaĵon,
alrampante al la maro mem, la bordaj deklivoj estis distranĉitaj
de mallarĝaj, sinistraj ravinoj.

La navigado iris sen specialaj aventuroj. Post la blankaj rokoj sur


la bordo komenciĝis vastaj marĉoj, ĉirkaŭkreskitaj de arboj kun
neordinaraj, elstarantaj en la aeron radikoj.

La marĉojn gardis tri gardistoj – apud la maro altis tri akraj nigraj
konusoj, altaj je ne malpli ol kvarcent ulnoj.

Tuj kiam la ŝipoj preteris la marĉojn kun iliaj malsanigaj vaporoj,


en la klariĝinta malproksimo de la bordo aperis vicon post vico
majestaj akrepintaj montoj. Ili aperadis malproksime, kvazaŭ
naĝante en blueta nebulo. Tuj senteblis, ke ili devas havi
nekredeblan alton. Baŭrĝed kaj liaj kunuloj estis certaj, ke tiuj montoj
estas ĝuste tiuj, kiuj apartigas la Landon de Spiritoj disde
la komenco de Ĥapi, kaj ĝojo penetris en iliajn korojn. Ĉi tie ili
unuafoje rimarkis homojn sur la bordo – nigrajn nudajn sovaĝulojn,
rapide kaŝiĝintajn en densejo. Nur tiam la fieraj filoj de la Nigra Tero,
malestimantaj aliajn, ne similajn al ili homojn, komprenis ĝojon
de renkontiĝo kun homo.

Senlimaj malplenaj spacoj dum centoj da tagoj etendiĝadis antaŭ


ili, kaj teruro de soleco en grandega kaj malplena mondo, sento
de senhelpeco antaŭ la senfina naturo regis la vojaĝantojn. Nun
evidentiĝis, ke ili estas ne solaj; ĉi tie loĝas, kvankam nigraj kaj
nudaj, sed veraj, similaj al ĉiuj aliaj homoj. Ĉiuj maristoj kun sopiro
rigardis post ili, malaperintaj, kiel fantomoj.

Baldaŭ la vojaĝantoj suferis pro nova malfeliĉo. La ĉielo


malheliĝis pro pezaj nuboj, kaj en furioza brilado de fulmoj kaj
frakasa bruo de tondro sur la filojn de Ta-Kem verŝiĝis tia pluvo, pri
kiu oni neniam aŭdis en ilia patrujo, kie pluvo estas evento, okazanta
unufoje dum kelkaj jaroj. Malhelaj nuboj serpentumis super la ŝipoj,
similante al la bildo de vokanta tempeston malica serpento Apop,
ekbriloj de fulmoj prilumadis malfermitajn faŭkojn kaj rabajn
manegojn.

Kontinuaj torentoj de muĝanta akvo faladis de la ĉielo,


surverŝante la ŝipojn; la homoj sufokiĝadis, apenaŭ restarigante
la spiradon; ĉio momente sorbis akvon. Timigitaj de furioza tondro
kaj blindigitaj de senĉesaj ekbriloj de fulmoj, la sufokiĝantaj maristoj
estis despere elĉerpantaj akvon, kiu plenigis la ŝipojn.

La pluvego baldaŭ ĉesis; ĉio kvietiĝis, ekbrilis la varmega suno,


kaj nur sur la fumantaj bordoj plu longe lirlis torentoj, defluantaj en la
maron.

Estis finiĝanta la dua monato de la navigado. La vojaĝantoj lernis


ne timi mornajn rokojn, furiozon de surfo, neteran belon de subakvaj
ĝardenoj. Eĉ en purpura mallumo de sabla tempesto aŭ en torentoj
de furiozaj pluvegoj la ŝipoj iris antaŭen, plonĝante per la nigre-ruĝaj
pruoj, obeante al la volo de la granda faraono Ĝedefra, pelataj
de persisto de la homoj, hardiĝintaj en lukto kontraŭ nekonataĵoj.
Kvazaŭ serpentoj, drakoj kaj ceteraj fabelaj estaĵoj, senfine
elrampadis en la maron rokaj kaboj, foriradis malantaŭen post
la poŭpon golfetoj, brulantaj sub la suno.

Sed novaj malfacilaĵoj atendis la kuraĝajn vojaĝantojn, embuskis


ilin malantaŭ elstaraĵoj de la bordo, kaŝiĝis post la flamanta suda
horizonto.
Ĝis nun la bordo de la Lazura maro estis preskaŭ rekta, mallongaj
kaboj kaj neprofundaj golfoj rompadis monotonecon de tiu linio,
strebanta foren, simile al flugo de sago. Komence de la tria monato
de la navigado la ŝipoj eniris en profundan golfeton, entranĉitan en la
bordon en suda direkto. Antaŭ la ŝipoj kuniĝis bordaj rokoj, pasejo
antaŭen ne estis, kaj oni devis ĉirkaŭiri per remiloj longegan rokan
kabon, kontraŭ kiu en la maro videblis grandaj insuloj. Post tiu kabo
la ŝipoj renkontis fortegan venton. Laŭ glata, kovrita de etaj sulkoj
supraĵo de la maro rapide trakuradis apartaj maloftaj ondoj. Ĉiuj el la
ondoj ruliĝis, leviĝante kiel ronda ĝibo kun ŝaŭma bordero antaŭe. Ili
komencis ĵeti la ekkrakintajn ŝipojn, surverŝi ilin trans la pavezojn.
La maristoj apenaŭ sukcesis kaŝiĝi inter la insuloj. Vespere la vento
malfortiĝis, kaj eblus iri laŭ la kvietiĝinta maro, sed evidentiĝis, ke la
forto de la remistoj ne kapablas venki reziston de la senĉese
blovanta vento. Tagon post tago blovis renkontaj ventoj, la homoj
senfortiĝis. La ŝipoj pasadis etajn distancojn.

Baŭrĝed decidis eliri en la altan maron, sed ankaŭ tie renkontaj


ventoj ne permesis iri al la ŝipoj, poiomete depelante ilin orienten.

Baldaŭ la vojaĝantoj ekvidis bordon kaj kun plezuro eksciis,


ke larĝo de la Lazuraj Akvoj ĉi tie estas same negranda, kiel norde,
kie ŝipoj de Kemt tranavigadis ilin, irante en militajn ekspediciojn
al minejoj de orientaj landoj. Do, simile al giganta kanalo, la Lazuraj
Akvoj etendiĝis per rekta mallarĝa strio malproksimen je milionoj kaj
milionoj da ulnoj da longo. La orienta bordo de la maro ĉi tie estis
tute senviva kaj senakva.

Suferante pro bruliganta varmego, la maristoj uzis ĉiujn penojn


por trabatiĝi reen al sia bordo, kaj albordiĝis tien preskaŭ en la sama
loko, de kie ili debordiĝis, – ĉe la grandaj insuloj. Dum la vojo ili vidis
nigrajn fiŝojn de nekredebla grandeco, superantajn kelkoble
la longon de la ŝipoj. Tiuj fiŝoj elstarigadis super la mara supraĵo
siajn glatajn nigrajn dorsojn, similajn al insuloj el nigra granito, laŭte
snufadis, elĵetante fontanojn da akvo, kaj disbatadis la akvon per
monstraj vostoj. La vojaĝantoj foriris de tiuj fiŝoj kun tuta ebla rapido.
La fortikaj ŝipoj de Kemt unuafoje ŝajnis al ili rompeblaj, nefidindaj
ŝeletoj.

La renkontaj ventoj ne nur ne ĉesis, sed male, blovis preskaŭ


kontinue. Baŭrĝed kapitulacis, provizore venkita. Elektinte oportunan
lokon, abundan je akvo kaj ĉasaĵo, la vojaĝantoj eltrenis la ŝipojn
malproksimen sur la bordon. Ĉi tie ili pasigis restaĵon de la tempo
de inundo kaj tri monatojn de la semado en turmenta atendo
de ŝanĝiĝo de ventoj, batalante kontraŭ multegaj rabobestoj kaj
venenaj araneoj, ŝajne, kunvenintaj el la tuta ĉirkaŭanta dezerto.
La homoj suferis sen kutima manĝo – frukta kaj tritika pano, legomoj.
Ĉiuj rezervoj finiĝis, kaj plua nutrado tute dependis de sukceso
de ĉasistoj aŭ de tiuj manĝeblaj vegetaĵoj, kiujn oni malofte trovadis
en negrandaj arbaretoj, plenigantaj montajn valojn de la alta bordo.

En la lasta monato de la semado ree ekblovis fortaj kaj konstantaj


nordaj ventoj, kaj la ŝipoj, riparitaj kaj pririgarditaj, daŭrigis
la vojaĝon.

La orienta bordo de la Lazuraj Akvoj subite komencis proksimiĝi


al la okcidenta. Por mirego de Baŭrĝed, la maro mallarĝiĝis ĝis
kvindek mil ulnoj. Ambaŭ bordoj estis mornaj kaj senfruktaj – nigraj
montoj staris simile al aro da porkaj mampintoj. Kruda nigra grundo,
ne naskinta eĉ herbeton, kovris ĉion ĉirkaŭe.

Tuj kiam la ŝipoj preteris tiun mallarĝan lokon, la bordoj komencis


rapide disiri, senordaj ondoj puŝadis la ŝipojn, danĝere kliniĝantajn
kaj fojfoje ĉerpantajn akvon.

Sur du ŝipoj deŝiriĝis velstangoj, la ŝipo de Baŭrĝed komencis liki.


Dum duontago ili navigis en tiaj minacaj cirkonstancoj, poste
grandega, vasta golfo malfermis sian glatan, kvietan supraĵon.

La maristoj estis afekciitaj pro la subita ŝanĝo – malaperis humida


kaj sufoka varmego, akompaninta tutan ilian longan navigadon laŭ
la Lazuraj Akvoj. La aero iĝis malpeza kaj pura, kiel la aero de la
benita Kemt. La homoj ekĝojis pri tio, kiel pri feliĉa antaŭsigno.
La malproksimaj bordoj verdis, de malproksime sentiĝis stranga
aromo, alfluganta de la tero.

Montoj estis kovritaj de arbustoj kaj malaltaj arbetoj kun densa


brilanta foliaro. Ĉiuj ĉi vegetaĵoj estis eligantaj tre agrablan odoron.

La ŝipoj iris dum ankoraŭ kelkaj tagoj laŭlonge de la bordo, suden,


kaj tiam okazis nekompreneblaĵo. La bordo ekstaris kontraŭ la taga
suno, vojo suden ne plu ekzistis. Baŭrĝed kaj liaj kunvojaĝantoj
konsterniĝis: anstataŭ ol atingi randon de la sekaĵo sur bordo de la
Granda Arko, ili atingis randon de la maro. Konfuzo penetris en la
korojn – la ordono de la faraono iĝis neplenumebla.

La ŝipoj turniĝis orienten kaj dum dek du tagoj iris laŭlonge de la


bordo, longe starante sur sekaĵo pro fortaj blovegoj de vento kaj
ondoj, altaj je ok ulnoj. Teruraj malhel-ruĝaj nuboj estis pelataj
de furiozaj skualoj, fortegaj pluvoj kun muĝo verŝiĝadis sur
la dezertan bordon, kovritan de sablaj montoj. Kaj la bordo estis
ĉiam pli forturniĝanta de la orienta direkto al la norda.

Duboj ne estis – la Granda Arko estis mistere malaperanta ien,


kaj ili atingis la limojn de la mondo. Sed kie do estas la sorĉa Punt
kun ĝiaj riĉaĵoj, kun loĝantoj, similaj al la popolo de la Nigra Tero, kun
multegaj loĝlokoj sur maraj bordoj?

En neĉirkaŭvideblan malproksimon antaŭen estis foriranta


la senhoma bordo, kaj same en profundo de la firmaĵo super ĝi altis
ebena kaj nealta roka ŝtupego, pritranĉita de sekaj ravinoj.

Baŭrĝed haltigis la ekspedicion. Neniu atendis tian finon. Oni


prepariĝis al novaj, senekzemplaj malfacilaĵoj, al nekredeblaj
mirakloj, eble al pereo. Sed ĉi tie, post la mirindaj aventuroj sur
la vojo laŭ la Lazuraj Akvoj, estas seka kaj varmega neloĝata lando,
barinta la vojon suden.

Oni ree eltrenis la ŝipojn sur la bordon, konstruis kabanojn. El la


tendaro ĉe piedo de flavaj klifoj disiris en diversajn flankojn armitaj
taĉmentoj – por skoltado de la lando kaj por serĉado de manĝo.
Baŭrĝed mem, estrante cent dudek militistojn kaj armitajn
sklavojn, ekiris suden. Li leviĝis sur nudajn platajn montojn, pasinte
kvincent mil ulnojn for de la bordo.

Malproksime okcidente altis armeo da montoj de sama


senekzempla alto, kiajn ili vidis malantaŭ la grandaj marĉoj dum
la vojo laŭ la Lazuraj Akvoj. Ili staris dense per minaca amaso,
ĉirkaŭkreskitaj de arbaroj, kovritaj de nuboj, kiuj kuŝis, kvazaŭ
ripozante, sur iliaj akraj, breĉetitaj ŝultroj. Sude antaŭ Baŭrĝed
sterniĝis, kiom povis vidi la okulo, flava varmega dezerto sen ravinoj,
boskoj aŭ oazoj. Neniu rivero trais la helan, ŝajnantan loza,
ebenaĵon, neniu lago brilis per ĝoja lumeto sur la monotona ebeno.

Kaj oriente – tie iris sen fino samaj platpintaj ŝtupegoj, kiel tiu,
de kiu Baŭrĝed penis penetri per rigardo en la nekonatan. Ne estis
eĉ spuro de urboj aŭ vilaĝoj, nek signo de eĉ mallonga estado
de homo.

En malfacila medito Baŭrĝed revenis reen. Malfacilaĵoj de la iro


de lia taĉmento, tagoj sen trinkado sub la kolera, premanta suno,
sendormaj noktoj, plenaj je maltrankvilaj pensoj, – ĉio iĝis vana,
la enigmo restis nesolvita.

Sed en la tendaro lin renkontis neatenditaj novaĵoj.

Unu el la taĉmentoj, senditaj okcidenten, post kvintaga vojo trovis


malgrandan vilaĝon, situantan en arbara valo, foriranta al piedoj
de la okcidentaj minacaj montoj. La nekonataj homoj estis saĝaj kaj
komprenemaj. Armitaj nur per malpezaj lancoj kaj silikaj tranĉiloj, ili
paŝtis gregojn da kaproj sur deklivoj de montoj, abunde loĝataj
de sovaĝaj bestoj. Ilian lingvon sciis neniu el la sklavoj, prenitaj
el post la Pordego de la Sudo. Sed helpe de gestoj kaj desegnoj sur
sablo la homoj de Baŭrĝed sukcesis interkompreniĝi kun ili. Kuraĝaj
kaj fieraj, ili neniom timis la strangajn venintojn kun armilaro
el nekonata metalo, havantajn maproksime pafantajn pafarkojn.
Neniu el ili konsentis iri en la tendaron, kaj minacoj de militestro
Imtour preskaŭ fiaskigis la aferon.
Finfine ili komprenis, ke la venintoj bezonas ekscii pri
la ĉirkaŭanta lando. Kontraŭ prezo de glavo el brilanta kupro
du junuloj ekiris supren laŭ la valo kaj revenis post dek tagoj kun tri
kadukuloj, pasigintaj sian longan vivon en senĉesaj nomadoj laŭ
la landoj kun gregoj da brutaro kaj en ĉasaj iradoj. Post longaj kaj
malfacilaj klarigoj evidentiĝis senekzemplaj aferoj.

Sude kuŝis senfina riĉa lando, sed la vojo al ĝi estis barita de altaj
montoj kaj senakvaj dezertoj. La distanco estis tiom granda, ke ĝi
postulis kelkajn monatojn da vojo, kaj sen ŝarĝobrutoj ne eblis
eĉ pensi komenci tian entreprenon. Sed la maro, kiel evidentiĝis, tute
ne estis finiĝanta ĉi tie. La maljunuloj ne povis klarigi tion en detaloj,
sed unuanime asertis, ke pli malproksime sude troviĝas rando de la
tero kaj nur sola senlima maro ĉirkaŭlavas tiun limon de la mondo.

Ĝojigita de la sciigoj, Baŭrĝed decidis navigi pluen. Sed antaŭ


ol la ŝipoj povis ekiri, oni devis malŝpari ankoraŭ tri monatojn por
rezervado de provianto.

Dum tri monatoj la senditoj de Ta-Kem loĝis apud la loĝantoj de la


senfruktaj montoj. La orgojla kortegano Baŭrĝed, en sia Ta-Kem
rigardinta al ĉiu malhelhaŭta homo el la Sudo kiel al senduba sklavo,
ĉi tie estis ravita de siaj hazardaj najbaroj, admiris iliajn fleksiĝemajn,
fortajn korpojn, fabelan kuraĝon de ĉasistoj, sole elirantaj kun lancoj
kontraŭ leonoj.

Plurfoje Baŭrĝed ĉasis kune kun tribestroj, forgesinte pri ajna


orgojlo, admiris junajn sveltajn knabinojn, apenaŭ kovrantajn sian
nudon per malgranda vesto.

Por eĉ eta ofendo, farita al la lokaj loĝantoj, Baŭrĝed difinis tujan


mortekzekuton, sed la severan ukazon oni ne devis plenumi: neniu,
eĉ arogemaj libianoj, kverelis kun la najbaroj – tiel forta estis en ili
sopiro pri homo post teruraĵoj de la senhoma maro.

Dum kvin monatoj staris ĉi tie la ŝipoj; jam jaro pasis post
la eknavigo el la haveno Suu.
Jen, atingis ni la patrujon... – traduko de aŭtentika teksto.

Nejto – diino de la ĉielo, saĝo kaj amo en Malsupra Egiptujo.

Maasen pet... – aŭtentika teksto.

plataj aĉaj fiŝoj – vostpikilaj rajoj.

similaj al galantino animaloj – meduzoj de diversaj specioj.

*) – Estas priskribitaj koralaj rifoj de la Ruĝa maro. Estas menciitaj


diversaj koraloj: madreporoj, mileporoj, turbinarioj de diversaj
specioj.

Flavaj kaj helverdaj vivaj floroj – aktinioj, aŭ maranemonoj.

venenaj fiŝoj – angiloformaj rabaj fiŝoj – murenoj.

gigantaj fiŝoj kun akra nazo kaj fenda buŝo – ŝarkoj.

obtuza ruĝa kabo – la kabo Ras-Ĥamra (vd. maristan gvidlibron


de la Ruĝa maro).

subtilega blanka sablo – korala sablo.

Similaj al travideblaj rubandoj, kombiloj, ombreloj – salpoj,


ktenoforoj, meduzoj.

brilantaj insuletoj – gigantaj tropikaj meduzoj ĝis 11 metroj


diametre.

mallarĝaj strioj de sanga koloro – amasiĝoj de mikroskopaj algoj,


ĝuste pro kiuj la Ruĝa maro ricevis sian nomon.

hundaj ŝuoj – antikv-egipta nomo de dornaj arbustoj.

monteto de mirinde ronda formo – ĉe la kabo Theraŭba (vd.


maristan gvidlibron de la Ruĝa maro).
arboj kun neordinaraj, elstarantaj en la aeron radikoj – manglaro.

majestaj akrepintaj montoj – montoj de Abisenujo.

Apop – la enkorpiĝo de tempesto, obskuro kaj teruro en la egipta


panteono.

nigrajn fiŝojn de nekredebla grandeco – t.e. balenojn.

la maro mallarĝiĝis ĝis kvindek mil ulnoj – la markolo Bab


el Mandeb.

grandega, vasta golfo – la Adena golfo, kie estas multe pli


malvarme, ol en la Ruĝa maro.

post la Pordego de la Sudo – t.e. post la suda limo de Egiptujo.


Ĉapitro 3
La Granda Arko
Denove leviĝis la ĉifoniĝintaj, multfoje riparitaj veloj, ekknaris
la remiloj en elfrotita ligno. Ne suspektante minacan danĝeron,
Baŭrĝed kondukis siajn sep ŝipojn al nova serĉado de la rando de la
Granda Arko kaj de la sorĉa Punt. Ree malvarmeta, potenca vasto
de mara aero vigligis la maristojn, kutimiĝintajn al ĝi. Kiel longa
rubando estis disvolviĝanta la monotona sabla bordo; malproksimaj
altaj klifoj en sunaj radioj farbiĝis je diverskoloraj, jen mornaj, jen
ĝojaj arabeskoj. Renkonta fluo malrapidigis la iron, sed spite al ĉio,
okcidenten foriradis ĉiam novaj kaj novaj miloj da ulnoj de la bordo,
senĉese pligrandigante la distancon ĝis la Nigra Tero,
malproksimigante la daton de reveno.

Kiam aperadis purpuraj nuboj, la ŝipoj haste kaŝadis sin sur


la bordo, eltrenataj de dekoj da fortaj manoj. Tiel oni sukcesis eviti
subitajn ventojn de nekredebla forto, kiuj alie jam antaŭlonge
neniigus la ekspedicion de Baŭrĝed. Ĉi tie oni devis navigi pli ofte
nokte, ol tage. Post tagmezo ventoj blovadis de la maro kaj
forŝovadis la ŝipojn sur malprofundaĵojn al la bordo. Nokte hela luno
bone helpis al la maristoj evitadi negrandajn, sed akrajn subakvajn
rokojn, kiujn en la brilanta arĝento de la maro signis malbrilaj rondoj
de rompitaj ondoj.

La luno estis jam tre malnova, kiam nokte la maristoj rimarkis,


ke la nigra muro de la roka bordo turniĝis dekstren, suden.
La maltrankviligita direktilisto vekis Baŭrĝed-on. Sed la bordo
ne finiĝis, kaj la ŝipoj iris laŭlonge de ĝi dum la tuta nokto. Leviĝis
aŭroro. La pruoj de la ŝipoj estis direktitaj al ĝia ruĝa fajro, kaj subite
la bordo dekstre malaperis, forirante malantaŭen, post la poŭpon
de la lasta ŝipo.
Renkonten ekstaris ondoj de antaŭe ne vidita grandeco. Per
la alto ili nur nemulte superis la jam viditajn de la maristoj ok-ulnajn
ondojn de la Lazuraj Akvoj. Sed tiuj aperadis nur ĉe fortaj ventoj,
leviĝante kun furioza rapideco, kaj, kvazaŭ kolerigitaj spiritoj
de maro, ĵetiĝadis, serĉante viktimon.

Sed nun la ondoj ĉe malforta borda vento estis larĝe disvolvantaj


antaŭ la maristoj siajn malhelajn deklivojn, majeste, malrapide kaj
minace levante siajn pintojn, kronitajn per purpura lumo de la aŭroro.
Ili ne estis ĵetiĝantaj, kunpuŝiĝante unu kun la alia, – ne, la ondoj iris
trankvile per vicoj, ĉeno post ĉeno, kvazaŭ ofensivanta militistaro
da potencaj gigantoj. Kaj la neĉirkaŭvidebla maro mem ŝajnis
monstra brusto, spiranta egalmezure kaj glate, naskante ĉe ĉiu spiro
novan ĉenon da akvaj montoj. Timo ekregis la homojn, kvazaŭ ilia
vivo mem estis malaperanta en la majesta senfineco de la oceano.

Ne plu estis la blua brilo, la lazura koloro de la travidebla varma


maro. La akvo malheliĝis, ĝia malhel-verda maso ne permesis
al rigardoj penetri profunden, blu-grizaj rebriloj kuŝiĝis sur glatajn
deklivojn de la balanciĝanta abismo.

La ŝipoj surflugadis sur pezan bruston de ondego, rapide faladis


en malhelajn profundaĵojn kaj ree, levinte la pruojn kaj mallevinte
la poŭpojn, strebadis supren ĝis la sekva falo. Ŝajnis, ies potencaj,
senkompataj manoj ludis per la ŝipoj, kiel per nuksoŝeloj,
egalmezure suprenĵetante kaj mallevante la senhelpajn ŝipojn.
La veloj ekplaŭdis, ekpendante, kaj ree ŝvelante, ekbruis
la velstangoj, ekkrakis la remiloj sub premo de akvaj montoj.
La direktilistoj, kovriĝintaj per ŝvito ekde la kapoj ĝis la piedoj,
timigite vokis la remistojn al helpo. Malĝusta stirado minacis per
terura malfeliĉo, ĉe eĉ plej malgranda eraro de perpleksiĝintaj
remistoj remiloj rompiĝadis, kiel kanoj, aŭ peze batadis homojn,
kripligante ilin.

Silento ekpendis super la ŝipoj, rompata nur de batoj de la akvo


kaj de krakado de ligno. Streĉita, interrompiĝanta spirado montris
emociiĝon de la homoj. Ĉiuj komprenis, ke antaŭ ili estas ia nova,
antaŭe ne vidita maro, pli minaca, ol tiu, laŭ kiu ili tiom longe navigis.
Nevenkebla povo senteblis en ĝia vasto, premis per leviĝantaj vicoj
da akvaj montoj.

Baŭrĝed ordonis ĉiel ajn turniĝi reen al la bordo. Kun granda timo
la direktilistoj komencis plenumi la danĝeran manovron. Danke
al remiloj oni sukcesis rapide turni la ŝipojn, ne submetante iliajn
malfermitajn flankojn al batoj de grandegaj ondoj.

La bordo estis krute foriranta suden, strebante eĉ pli dekstren, kaj


Baŭrĝed finfine komprenis. Ili ĉirkaŭiris grandegan, grandan je tuta
lando, elstaraĵon de la firmaĵo kaj atingis la Grandan Arkon, spertinte
unuafoje ĝian minacan spiradon.

La Lazuraj Akvoj evidentiĝis ne pli ol ĝia golfo, mallonga


apendico. Nun la bordo estis flankeniĝanta okcidenten; se estas tiel,
do baldaŭ ili ekvidos la sudan randon de la mondo sur la bordo de la
Arko.

Baŭrĝed komunikis siajn rezonojn al la kunuloj. Nepriskribebla


ĝojo prilumis la vizaĝojn, ĵus morniĝintajn antaŭ la vidaĵo de la
oceana povo. Do, baldaŭ estos plenumita la komisio de la faraono,
baldaŭ komenciĝos la revena vojo, eĉ se senfine malproksima, eĉ se
ree minacanta per ĉiuj travivitaj teruraĵoj, danĝeroj kaj suferoj, sed
la vojo, kondukanta al la pacaj kampoj de la sankta Ĥapi!

Kiel malproksimaj estis tiuj naivaj revoj disde la terura realo!


La ŝipoj alproksimiĝis al la bordo, kaj tuj nova timo ĉifis la ĵus
aperintan ĝojon.

Mornaj rokoj altis vertikale, priverŝitaj de lumo de la matena suno.


La maro estis batiĝanta je ili kun surdiga bruego, alte supren
ekflugadis fostoj da brilantaj gutoj. Grandegaj akvaj ĝiboj,
blankiĝintaj supre, estis ŝvelantaj sub la bordo, nigraj vicoj da malice
faŭkantaj rokoj ekstaradis kaj ree malaperadis en falegantaj rulaĵoj
da ŝaŭmo. Ĉe ĉiu falo de ondo la nigraj dentoj de la klifoj kvazaŭ
rektiĝadis, deĵetante de si freneze verŝiĝantajn akvostriojn. Tiu
ĉi bordo ne plu promesis sekuran restadejon por la ŝipoj de Baŭrĝed.
La akraj rokoj minacis per morto, muĝo de la surfo heroldis tujan
pereon.

Kaj la ŝipoj, obeante al la ĉiopova forto, en kies potencon ili tiel


subite kaj nerimarkite eniris, ree turnis sin for de la sava firmaĵo al la
minaca vizaĝo de la Granda Arko.

Ĉirkaŭe la akvo estis neordinare malvarma kaj malhela. Putra,


malagrabla odoro batis en la vizaĝon kune kun gutoj de ŝaŭmo.
La ŝipoj iris malrapide, senhelpe ŝanceliĝante en grandegaj ondoj.
La direktilistoj penis konservi la kurson laŭlonge de la bordo, apenaŭ
rimarkebla dekstre.

En sia kuna persisto la homoj ne rompiĝis, sed daŭrigis la lukton


eĉ pli abnegacie. Poiomete la maristoj kutimiĝis al la ondado,
la remistoj eklaboris pli certe kaj kuraĝe, ofte anstataŭante unu
la alian. Post la tagmezo vento el la maro ekportis la ŝipojn pli rapide
kaj rekte suden, kaj ĝis la vespero la ŝipoj trairis grandan distancon,
aliris la bordon, kaj la maristoj ree konvinkiĝis pri neeblo albordiĝi.

La vento estis iĝanta pli forta, kun bruo ŝiradis la velojn; ilin oni
devis malhisi.

Kun mallevita kapo Baŭrĝed staris sur la antaŭa ŝipo,


pririgardante la ceterajn ses, plonĝantajn kaj ŝanceliĝantajn kiel ludaj
lignaj anasoj, kiajn li, estinte knabo, ŝatis irigi laŭ la ĝardena baseno.
En la memoro glitis varmaj, helaj koloroj de la gepatraj ĝardenoj,
kvieto kaj silento de la patra domo.

Kun sento de kaptita besto Baŭrĝed ĉirkaŭrigardis.

Plu egalmezure leviĝadis grandegaj ondoj, nur la ritmo de ilia


spirado rimarkeble plirapidiĝis. La lastaj radioj de la suno estis
estingiĝantaj malproksime, post la blanka strio de la surfo, kaj en la
ĉielo pendis sinistra densa nuba maso, prilumata demalsupre
de oftaj ekbriloj de fulmoj.
Peza antaŭsento de malbonaĵo, atendanta lin kaj liajn kunulojn,
premis Baŭrĝed-on. La etaj, antaŭnelonge ŝajnintaj tiaj komfortaj kaj
fidindaj ŝipoj amasiĝis ĉirkaŭ la antaŭa – la ŝipestroj atendis
ordonon, malakceptitaj de la tero, perditaj en la maro ĉe rando de la
mondo.

Ĉe Baŭrĝed estis ĉiam pli firmiĝanta la konscio, ke la ŝipoj de Ta-


Kem ne taŭgas por navigado laŭ la Granda Arko.

Sed nenion eblis fari. Li – la plena reganto de la animoj kaj


la korpoj de siaj kunuloj, la estro de militistoj, la plenumanto de la
volo de la ĉiopova faraono – sentis sin nun nesperta, malkuraĝa
knabeto, preta kaŝi la kapon en la genuoj de la patrino, se ŝi estus
ĉi tie.

Mallumo estis densiĝanta super la maro, la fajfado de la vento


iĝadis pli akra kaj morna, kaj fulmoj ĉiam pli ofte briladis, prilumante
ŝiritajn randojn de malhelaj nuboj.

De sur ŝipo al ŝipo oni trakriis la ordonon de Baŭrĝed – navigi


dum la tuta nokto laŭ la vento, neniuokaze disiĝi, tenante sin
proksime unu de la alia. Sendi konstantajn signalojn per frapoj
je kupraj ŝildoj...

La obskuro disigis la ŝipojn, merginte la homojn en solecon.


Ĝi estis tiel densa, ke de sur pruo ne eblis vidi, kio okazas sur
la poŭpo. Nur lumoj de fulmoj ebligis observi la najbarajn ŝipojn.

Teruraj krioj, hurlo kaj suspiroj aŭdiĝadis el post la nuboj, kvazaŭ


la morna Seto mem aŭ la minaca Saĥmeto, – leonino, vorantino
de homoj, kverelis tie pro ĉasaĵo. En hurlado de la vento la homoj
aŭdis voĉojn, vokantajn ilin, kaj en timo retrorigardadis kun batantaj
koroj. Sinistra premateco kaj tristo ekregis la homojn, kvazaŭ
la voĉo, vokanta ilin, apartenis al la morto mem.

En la orelŝiran knaradon de ligno kaj en la mornan hurladon de la


vento el ĉiuj flankoj estis enplektiĝantaj kupraj frapoj, similaj
al neesprimeble streĉitaj ekkrioj. Al ili malofte resonadis obtuze
aŭdeblaj homaj vortoj – fragmentaj, senligaj kaj pro tio ŝajnantaj
timaj.

En la minacplena nokto la ŝipoj rapide iris suden, pelataj, kiel


sekaj folioj dum venta vetero. Maldekstre kaj antaŭe parto de la
horizonto senĉese lumadis, kvazaŭ tie kolektiĝis el la tuta mondo
aŭroroj kaj fulmoj.

Suspiro, elŝiriĝinta el la brusto de Baŭrĝed, dronis en tondra


muĝo de subite alfluginta vento. La ŝipo ege kliniĝis flanken, kaj
Baŭrĝed falis sur la genuojn, forte batiĝinte per la kapo. La konscio
forlasis lin, kaj li neeviteble flugus ekster la ŝipon, se kuraĝa maristo,
nomita Antef, ne retenus lin, kovrinte per la propra korpo en angulo
inter la ŝiprando kaj la ferdeko.

Kiam Baŭrĝed ree malfermis la okulojn kaj la konscio revenis al li,


li dum longa tempo ne povis kompreni, kie li troviĝas. Lin ĉirkaŭis
io gigante grandega, kuranta, premanta. Li plu sentis sub si la firman
ferdekon de la ŝipo, sed ĝi estis malaperanta sub turniĝanta ŝaŭmo.
Svingiĝoj de la ŝipo iĝis rapida ŝanĝo de ekflugoj kaj faloj, simila
al galopo de vundita antilopo. Poiomete Baŭrĝed devigis sin pensi,
despere kunpremante la kapon en la manplatoj.

La kolerplena muĝado de la vento, sufokanta lin, malhelpis al li


rekonsciiĝi.

Tondro de la baŭmanta maro mortigis ĉiujn sonojn. Nur la muĝado


de la vento estis furioze disputanta kun la bruo de akvaj montoj.

Sur la ferdeko de la ŝipo, sub rompaĵoj de la rompiĝinta masto,


kuŝis remistoj, alkroĉiĝinte al remiloj, eltrenitaj sur la ferdekon. Parto
de la homoj, ĉirkaŭliginte sin per ŝnuroj, tenis direktoremilojn. Grupo
da militistoj sterniĝis sur la ferdeko, tenante per siaj korpoj kovrilojn
de holdaj aperturoj, haste faritajn el veloj.

Pale griza senviva lumo malforte prilumis ĉion okazantan. Fojfoje


ĝi subite desegniĝadis kun terura klareco en blindiga ekbrilo
de fulmo, simile al delira bildo.
Baŭrĝed en morta maltrankvilo penis ekvidi la aliajn ŝipojn,
kaŝitajn per ondokavoj kaj strioj de ŝaŭmo. Ekvidinte tiujn ŝeletojn,
priverŝatajn de akvo, li komprenis ĝisfine la tutan teruron de sia
stato.

Du ŝipoj iomete antaŭis la ŝipon de Baŭrĝed, tenante sin dekstre


de ĝi. Tra sovaĝa danco de ondaj eĝoj kaj svingoj de ŝaŭmaj vostoj
li distingis sur ili maldikajn triangulojn de restintaj mastoj. Maldekstre
kaj malantaŭe iris ankoraŭ tri ŝipoj, kaj la sepa estis videbla nenie.
La granda miraklo estis en tio, ke la ses ŝipoj ankoraŭ plu iris, kaj
eĉ pli granda miraklo estis, ke la furioza forto de la tempesto
ne disĵetis ilin laŭ la malhela bolanta maro.

Subite unu el la ŝipoj, irantaj maldekstre, abrupte kliniĝis; glitis


homaj manoj, levitaj remiloj. Post momento la fundo de la
renversiĝinta ŝipo montriĝis en hirtita kresto de giganta ondego kaj
malaperis. Rigidiĝinte pro teruro, Baŭrĝed kaj la tenanta lin militisto
rigardis al la pereo de la kunvojaĝantoj. En la ondoj apenaŭ videblis
kapoj de kelkaj homoj.

Batala fajro de indigno ekbrulis en premita Baŭrĝed. Li devis ion


fari, batali kontraŭ tiu pereiga forto, eĉ se ĝi estas nevenkebla.
Alkroĉiĝante al ĉio ajn, li ekrampis al la poŭpa parto de la ŝipo, kie
pordo en la malantaŭan, tegmentitan ejon jam estis cedanta
al premo de la akvo, surverŝanta la ŝipon. Ĉion postan Baŭrĝed
memoris kiel malklarajn, miksitajn fragmentojn. Li memoris, kiel oni
hakis ŝipflankojn, por plifaciligi defluon de akvo de sur la ferdeko, kiel
li mem kaj la nobelaj oficistoj de lia sekvantaro kune kun sklavoj estis
freneze ĉerpantaj akvon en nigra mallumo interne de la ŝipo, batataj
per frapoj de ondoj, kiel ili furioze penis fermi ĉiujn truojn en la
ferdeko, nepripensite tratranĉitajn de la ŝipkonstruistoj, neniam
sciintaj ion ajn pri la Granda Arko. Baŭrĝed memoris misformitajn,
malsekajn nerekoneblajn vizaĝojn, aperantajn ĉirkaŭ li en ekbriloj
de fulmoj. Filoj de Kemt kaj sklavoj – nigruloj, libianoj, azianoj –
batalis kontraŭ la naturo por la vivo.

Kun sento de dankemo kaj admiro Baŭrĝed observis la fortikan


figuron de Ŭaĥeneb, konturiĝantan sur la poŭpo tra kurteno
de fluganta ŝaŭmo. Foje speciale helaj ekbriloj de fulmoj elŝiradis
el la mallumo lian firman vizaĝon kun la vangoj, kaviĝintaj pro
nekredebla streĉo. La direktilisto kun tri helpantoj estis senfortiĝanta,
tenante la direktan remilon – la solan esperon de la ŝipo.

Ŭaĥeneb per krioj estis vigliganta la kamaradojn ĉe la alia flanko


de la poŭpo, liaj akraj komandoj traŝiriĝadis tra surdiga furiozo de la
tempesto. Kaj la homoj, forgesante timon de morto, estis sen
kontraŭdiroj obeantaj al la direktilisto, sukcesanta teni la ŝipon
kontraŭ la senekzempla forto de la Granda Arko, meti esperon
en iliajn afekciitajn korojn, helpi trovi forton en la lacaj korpoj. Kaj ili
laboris kun superhoma streĉo.

Baŭrĝed memoris ankoraŭ unu teruran vidaĵon, por ĉiam lasintan


spuron en lia animo. Al lia ŝipo alproksimiĝis du aliaj. Unu – kun
la pruo, ornamita per kupro, kie estris la favorato de Baŭrĝed, la gaja
Simeĥet, – subite komencis mergiĝi per la poŭpo. Dekoj da homoj
ekŝutiĝis ekster la ŝiprandon, en la pereigajn ondojn, strebante al la
apude iranta ŝipo de Merir. Etenditaj manoj estis konvulsie
alkroĉiĝantaj al ĝiaj flankoj, la savo de la naĝantoj ŝajnis tute
proksima.

Sed tiam, ŝirmante duonon de la ĉielo kaj tuŝante per la pinto


malaltajn nubojn, leviĝis ondego alta je dudek ulnoj. La ŝipo de Merir,
pezigita per la saviĝantoj, ne sukcesis ĝustatempe turniĝi kaj forgliti
de la monstro. La hirtita pinto de la giganta ondo rabobeste fleksiĝis
antaŭen, kaj peza maso da akvo falis sur la ŝipon, forĵetinte flanken
la ŝipon de Baŭrĝed. Neniu elnaĝis sur la loko de la pereo de ambaŭ
ŝipoj, nur iaj rompaĵoj fojfoje glitis inter ondoj.

La morto estis neevitebla, sed tamen la homoj sur la ŝipoj daŭrigis


la lukton, ĉesinte konscii ĉion, krom neceso de konservo de la ŝipo.

La maristoj ne rimarkis, ke la lukto iĝas pli facila, ke raŭkaj,


abruptaj ekkrioj jam estas aŭdeblaj tra la tempesto, ke la griza
duonmallumo bluiĝas kaj la svingiĝoj de la ŝipo malrapidiĝas. Sed
nur kiam hela suna lumo priverŝis ĉion ĉirkaŭe, ili komprenis,
ke elŝiriĝis el la manegoj de la muĝanta senkompata morto, ke ili
vivos.

La suno jam estis subironta – tiom longe portis la ŝipojn la terura


tempesto. El restintaj rompaĵoj oni longe muntis maston; oni levis
ĝin, hisis grandan bluan flagon – Baŭrĝed donis signalon al tiuj ŝipoj,
kiuj saviĝis. Se saviĝis... Sed baldaŭ alvenis unu ŝipo, poste alia.
Neesprimeble granda estis la ĝojo ree ekvidi la kamaradojn. La tri
ŝipoj direktis sin al la subiranta suno kaj tiam rimarkis antaŭe,
en malproksime furiozantaj ondoj, ankoraŭ unu nigran punkton. Tio
estis la kvara ŝipo...

Baŭrĝed eksilentis kaj movis la manon laŭ la ŝanĝiĝinta, emociita


vizaĝo. La afekciita faraono ordonis alporti vinon kaj fortan bieron.

Ripozinte iomete, Baŭrĝed daŭrigis la rakonton.

Ĉiu el la vojaĝantoj post la tempesto iĝis «simila al homo, kaptita


en mallumo. Iliaj korpoj tremis, la koroj malestis en ili, kaj ili ne povis
distingi la vivon disde la morto».

Rompitaj, plenigitaj de akvo ŝipoj peze ruliĝadis sur altaj ondoj,


krakante kaj tremante, kvazaŭ rememorante la travivaĵon. Ĉiuj
pensoj de la homoj estis strebantaj al la bordo. Se la tero ree
malakceptos ilin, renkontinte per bruego kaj surfa ŝaŭmo, do la
morto estos neevitebla. Al ili ne sufiĉos fortoj por pasigi ankoraŭ unu
nokton en brakumoj de la Granda Arko, ne eblas savi la damaĝitajn
ŝipojn...

Malrapide iradis la ŝipoj al la bordo – la malproksima nebula


strieto kontraŭ la suno restadis sama, ne donante respondon al la
demando, turmentanta la maristojn.

La ŝipo de Baŭrĝed, sur kiu restis plej multe da remiloj, ree iris
antaŭe. Nerimarkite la maro heliĝis, la ondiĝo malfortiĝis – la ŝipoj
estis malrapide ekflugantaj supren kaj glate malleviĝantaj sur
maloftaj longaj ondoj. Dum ekflugo el alto de granda ondo el la ŝipo
oni subite ekvidis la bordon, evidentiĝintan tute proksime. Malalta kaj
sabla, ĝi estis malkrute subiranta sub larĝajn disfluojn kaj plaŭdojn
de alruliĝantaj ondoj. La ondoj estis malrapide ekstarantaj per longaj
muroj, iliaj pintoj ĝibiĝis, brilante sub la suno, kiel dorsoj
de grandegaj animaloj. Nerimarkeble rapide la krestoj de la ondoj
volviĝadis antaŭen kaj kun obtuza bruo etendiĝadis sur glata sablo.

La vojaĝantoj ne sukcesis rimarki, kiel la ŝipoj trafis sur sablan


malprofundaĵon, priverŝataj de akvo.

Ĝis la gorĝo en la akvo, sub potencaj kaj pigraj batoj de ondoj


la maristoj per desperaj penoj eltrenis siajn ŝipojn pluen sur
la bordon.

Kelkaj palmoj, obeeme klinintaj siajn sveltajn ringecajn trunkojn


antaŭ la vizaĝo de la Granda Arko, atestis pri ĉeesto de dolĉa akvo.

Sub ilia foliaro, taŭzita de mara vento, sento de trankvilo kaj


sekureco plenigis la korojn de la elturmentitaj homoj. Tre baldaŭ ĉiuj
forgesiĝis per malfacila dormo, ne pensante pri estonteco, plu
travivante la okazintaĵon.

Ĉi tie, sur tiu dezerta bordo, al Baŭrĝed kun plena klareco venis
konscio pri neĉirkaŭprenebleco de la mondo, pri kolosa grandeco
de la naturo, ankoraŭ ne konkerita de la homo, kaj sento de senfina
deŝiriteco disde la kara patrujo.

Matene la ŝipoj situis malproksime de la maro, sur nuda sablo.


La vojaĝantoj jam sciis, ke la maro kun regulaj tempaj intervaloj jen
alvenas al sekaĵo, jen foriras de ĝi, kaj tial ne miris. Esploro de la
ŝipoj montris vicon da gravaj damaĝoj.

Oni denove konstruis tendaron sur la nekonata bordo, denove


al diversaj direktoj disiris taĉmentoj por serĉi necesan lignon, rezinon
kaj manĝon.

La lando estis varmega, dezerta kaj malafabla, sed pasis multa


tempo, antaŭ ol oni sukcesis forlasi ĝin. La vojo suden daŭriĝis.
Restis jam malpli ol duono de la homoj, eknavigintaj el la haveno
Suu, eluziĝis la vestoj, finiĝis la rezervoj, prenitaj el la patrujo.

La ŝipoj iris kaj iris laŭlonge de la bordo, evitante fortan ondadon,


persiste strebante suden, en malpacienca atendo de la definitiva
turniĝo okcidenten.

Dum noktoj sur la bordo malfermiĝadis super ili la neordinare


nigra ĉielo, sur kiu leviĝadis de la sudo novaj stelfiguroj, fremdaj laŭ
la konturoj, kaj la konataj, karaj steloj ĉiutage malleviĝadis ĉiam pli
malalten, al la norda horizonto.

La fremda ĉielo timigis la homojn, ĝia eterna neŝanĝeblo, ekkonita


per la sperto de multaj jarcentoj en Ta-Kem, estis detruiĝanta,
nekonataĵo ree ekstaris antaŭ la homa menso, kiu perpleksiĝis
en penoj kompreni.

Kaj eĉ la suno kvazaŭ estis grimpanta ĉiam pli alten sur la ĉielon;
tagmeze ĝi staris rekte super la kapo, faligante kaskadojn da rektaj,
kiel sagoj, ĉion penetrantaj radioj.

Ventoj, blovantaj de sur la firmaĵo, alportadis strangajn odorojn.


En ili sentiĝis aromoj de nekonataj floroj, sufokaj vaporoj
de grandegaj marĉoj, seka kaj amara blovo de forbruligitaj stepoj.
Tie, post malaltaj montoj, okcidenten iris mistera, enigmoplena
lando, sendube abunda je ĉiaspecaj mirakloj. Sed la bordo restis
dezerta dum dudek tagoj da navigado, ĝis la apudbordaj montoj iĝis
altaj kaj rondpintaj kaj vestiĝis en verdan tapiŝon da densegaj
arbaroj. Dum varmegaj tagaj horoj de ili venadis ebriiga odoro,
kaŭzanta kapturniĝon. Kvazaŭ ĉiuj altvaloraj aromoj miksiĝis kaj
ensorbiĝis en la pezan aeron. La arbaroj alrampis al la bordo,
raregaj simioj guf kaj kiu multope saltadis laŭ branĉoj kaj
malleviĝadis sur la teron, altiritaj de la aspekto de la ŝipoj.

Tiam evidentiĝis nova malfeliĉo – en la fundoj de la ŝipoj kreiĝis


grandaj truoj. Iaj maraj vermoj prironĝis la fortikan lignon, kaj
ĝi komencis disfali ĉe batoj de ondoj aŭ ĉe frotado je sablo dum
albordiĝoj.
Elprovitaj en ĉiuj danĝeroj, evitintaj tiom da mortoj, la vojaĝantoj
trafis en seneliran malesperon.

La unusola firma ponteto, liganta ilin kun la malproksima patrujo,


estis la ŝipoj – la garantio de reveno. Sen la ŝipoj sur fremdaj bordoj
de la rando de la tero en la senmezura foro disde la Nigra Tero – kiel
povos ili reveni, kiel trovos trankvilon de morto en Kemt?

Riparante la disfalantajn ŝipojn, la ekspedicio daŭrigis la vojaĝon.

Kaj jen finfine gigantaj arboj de senekzempla, neimagebla alto


alvenis proksime al la maro. Enfluejo de granda rivero signiĝis per
makulo da malhela akvo, enŝiriĝinta en la blu-verdajn ondojn de la
Granda Arko. Miloj da bluaj birdoj kun longaj bekoj estis kovrantaj
la akvon ĉe la bordoj, rozkoloraj nuboj da flamingoj brilis sub la suno,
blankaj ardeoj tumultis ĉie, kaj gravaspektaj pelikanoj estis
ripozantaj, balanciĝante sur glataĵo de vasta malfermita golfeto.

La ŝipoj ĉirkaŭiris negrandan platan kabon, kaj tiam antaŭ


la okuloj de la vojaĝantoj ekstaris ĉio, pri kio ili revis en tempestaj
ondoj de la maro aŭ sur senvivaj bordoj sub silentaj steloj dum
la tutaj longaj tagoj de la nekredebla vojo.

Granda vilaĝo etendiĝis sur la plata marbordo. Rondaj domoj kun


konusaj tegmentoj el kano staris sur altaj palisegoj, en ombro
de arboj, pezigitaj de fruktoj. Malproksime, sur deklivoj de montetoj,
videblis prisemitaj kampoj. Grandega grego da kaproj kaj bovoj kun
nekredeble longaj kornoj estis ripozanta en ombro de larĝfoliaj dikaj
arboj. Flavaj pendorelaj hundoj estis kurantaj laŭ la bordo kaj bojis
al la proksimiĝantaj ŝipoj.

Renkonten amase hastis fortikaj, sveltaj viroj en blankaj zontukoj


kaj virinoj en mallongaj blankaj roboj kun samaj mallarĝaj blankaj
rubandoj super longaj krispaj haroj. La koloro de la haŭto de la
nekonatoj estis sama, kiel ĉe la filoj de Kemt.

Retenante la spiron, ili observis, kiel unu post la alia estis


alproksimiĝantaj kaj albordiĝantaj la neniam viditaj ŝipoj.
Malrapide aliris barba estro kun ponardo sub la zono, kun multaj
oraj braceletoj sur la dekstra kruro.

Obeante al lia signo, renkonten al Baŭrĝed oni portis platajn


korbojn kun amasoj da helflavaj kaj verdaj skvamaj fruktoj.

Tiel efektiviĝis la revo de la popolo de la Nigra Tero, la antaŭvido


de Ĝoser, la volo de Ĝedefra, – la ekspedicio atingis la fabelan Ta-
Nuter-on, aŭ Punt-on, post jaro kaj duono da senekzempla navigado.
La lando estis vasta, riĉa je aromaĵoj kaj oro; neordinare bongustaj
fruktoj liveradis abundan kaj diversan manĝon.

La loĝantoj de Punt vere similis al la filoj de Kemt, kaj, malgraŭ


tio, ke ili ne komprenis ties lingvon, gasteme akceptis la vojaĝantojn,
al kiuj ŝajnis, ke ili venis en la fabelan landon de spiritoj de feliĉo.
Sed tio estis nur la unua impreso post multaj monatoj da lukto
kontraŭ la maro kaj la dezertoj, kontraŭ teruraj fortoj de la Granda
Arko.

Baŭrĝed bone enmemorigis, kiel foje responde al lia admiro pri


la lando direktilisto Ŭaĥeneb kolere diris, ke altranguloj en Ta-Kem
kaj ĉi tie, en Punt, ne deziras vidi suferojn de simplaj neĝes-oj –
malriĉuloj. Kaj Punt, laŭ la opinio de Ŭaĥeneb, nur per tio diferencas
disde la Nigra Tero, ke ĉi tie ne estas armeo da oficistoj, sed
anstataŭe super ĉiu gento staras propra estro, premanta siajn
regatojn laŭ siaj propraj leĝoj – alivorte, sen ajna leĝo.

Baldaŭ Baŭrĝed mem konvinkiĝis pri tio. La legendo pri la feliĉa


lando disbloviĝis kiel fumo de lignofajro sur mara bordo. Li ne deziris
reveni kun tia scio en la patrujon, kiu ĉiam, ekde tre antikvaj tempoj,
vidis en Punt la landon de la revo, la landon de esperoj de la popolo
pri bona vivo.

Restis ekkoni la randon de la tero sur la Granda Arko, kaj tiu


tasko ŝajnis facila: tiel malproksime foriris la ŝipoj de Baŭrĝed,
ke neniu dubis pri proksimeco de Punt al la rando de la mondo. Nun
ili atingos ĝin eĉ laŭ la sekaĵo, sen siaj ŝipoj, prironĝitaj de vermoj.
Dum duonjaro la ekspedicio estis konatiĝanta kun la lando de la
imagitaj spiritoj; ĝi lernadis morojn kaj la lingvon, eksciadis vojojn,
faradis komercon, interŝanĝante armilaron, ŝtofojn kaj ornamaĵojn
kontraŭ oro kaj aromaj rezinoj de arboj de Punt. Poste venis
la tempo iri por serĉi la randon de la sekaĵo. Nur post plenumo de tio
oni devis pensi pri reveno.

Sed pli ol tri jarojn ili devis pasigi en la fora lando, kaj la limoj de la
sekaĵo plu ne estis atingitaj.

Lasinte la plej lertajn homojn sur la bordo por konstruado de novaj


ŝipoj, Baŭrĝed sendis taĉmenton okcidenten, kaj mem ekiris suden
kun ĉefa aro da restintaj militistoj, uzante kiel ŝarĝobrutojn
malgrandajn buntajn bovojn kun longaj kornoj. En la oka tago de la
vojo forta febro faligis Baŭrĝed-on. Lin oni forportis reen en la
apudbordan urbeton, kaj la ekspedicion anstataŭ li ekkondukis
la estro de militistoj Imtour kaj direktilisto Ŭaĥeneb.

Baŭrĝed mallevis la kapon kaj malgaje rigardis al la faraono.


Radioj de la subiranta suno prilumis lian vizaĝon kun kaviĝintaj
vangoj, profundaj ombroj ekkuŝis ĉirkaŭ la okuloj kaj la buŝo, kiel
sigelo de senfina laco. La longa rakonto, la afekciaj rememoroj
elturmentis la vojaĝinton. Baŭrĝed levetis sin kaj elprenis el la
skatolo, alportita kun si, kelkajn rulaĵojn, kiujn li kun malalta riverenco
donis al la faraono.

– Plue mia rakonto ne povas esti plena, – mallaŭte diris li. – Mi


estis inter vivo kaj morto dum multaj monatoj, kaj poste iĝis pli
malforta, ol ĵus naskita bebo. Jen ĉi tie la skribistoj, laŭ mia ordono,
registris ĉion, kio okazis al ni dum la penoj atingi la randon de la tero.
Mi kuraĝas proponi tiujn librojn al lia reĝa moŝto, vivo, sano, forto...

Ĥafra malkontente kuntiris la brovojn.

– Ni aŭdis de vi tiom multe da mirakloj, – eksonis la metale klara


voĉo de la faraono, – kaj dezirus ekscii pli baldaŭ la finon de la
vojaĝo. Refortigu vian koron, ripozu en mia palaco kaj antaŭ la nokto
daŭrigu la rakonton. Memoru, ke mi ankoraŭ ne aŭdis de vi
la ĉefan...

Mirigita de la vortoj de la faraono, Baŭrĝed obeeme permesis


forkonduki sin en malgrandan angulan ĉambron. Tie la vojaĝinto
kuŝis sola, ĝuante malvarmeton. Antaŭ liaj fermitaj okuloj senfine
naĝis vizioj el la malproksima mondo, malkvietigitaj en la memoro.
Baŭrĝed ne povis ekdormi, pensante pri tio, kion do deziras de li
la faraono, kaj rememorante la antaŭnelongan konversacion kun
la maljuna pastro de Toto.

Venis nokto, kiam oni lin ree vokis al la faraono.

Malforta flagrado de lucernoj profunde de vasta balkono


ne malhelpis al lumoj de helaj steloj. Ofte stumblante kaj
konfuziĝante, Baŭrĝed hastis fini la raporton al la faraono pri sia
ekspedicio.

Li rakontis pri tio, kiel la okcidenta taĉmento atingis

grandegan dolĉakvan maron, transnaĝi kiun ili ne sukcesis kaj


revenis.

Dum la revena vojo la taĉmento iris preter giganta monto, foririnta


en la profundon de la ĉielo per sia dukapa pinto de purega brilanta
blanko. De sur la deklivoj de la monto rampis malsupren, en la
valojn, tavoloj da neordinare malvarma lazura ŝtono. Tiu ŝtono estis
travidebla kaj en la manoj transformiĝis en akvon, malaperinte
senspure.

Baŭrĝed parolis pri arboj de monstra alto, tuŝantaj stelojn per siaj
pintoj, pri aliaj arboj, pli malaltaj, sed per la diko superantaj ajnan
fantazion.

Milionoj da malicaj muŝoj kaj diverskoloraj formikoj turmentis


la vojaĝantojn.
Senfinaj gregoj da antilopoj, ferocaj bovoj, elefantoj, ĝirafoj
tumultis sur vastaĵoj de stepoj, sur randoj de malhelaj arbaroj... Miloj
da bestoj, similaj al grandaj azenoj, sovaĝe farbitaj per nigraj kaj
blankaj strioj, freneze trakuradis antaŭ la vojaĝantoj; nigraj monstroj
kun kornoj sur la nazo kaj sur la frunto ĵetadis sin el post arbustoj
kun teruranta feroco.

Diversajn popolojn renkontis la vojaĝantoj, diversajn kolorojn


de haŭto, diversajn sonojn de nekompreneblaj lingvoj, diversajn
specojn de armiloj – ĉio miksiĝis en ilia memoro.

La taĉmento, sendita suden, iris senfine longe, ĝis atingis altajn


montojn. Sur tiuj montoj kreskis mornaj arbaroj el arboj kun pingloj
anstataŭ folioj. Dum noktoj ĉiuj arboj lumis per timiga blueta lumo.
Samtie oni vidis lumantajn bestojn, kaj – estas terure diri! – la homoj
komencis lumi mem, kovriĝante kvazaŭ per vesto el malvarma fajro.
Tiu lumo aŭguris terurajn fulmotondrojn, senkompate detruantajn
ĉion ĉirkaŭe, batante homojn, rompante arbojn kaj fajrigante
arbarojn.

En timo la taĉmento haste trairis la montojn kaj aliris grandan


riveron, egalan al la sankta Ĥapi mem. Ĉi tie loĝis homoj kun stranga
griza haŭtkoloro, lertaj en bestobredado kaj en elfarado de armiloj.

La senditoj de Baŭrĝed longe vivis ĉi tie, konatiĝis kun la lingvo


de la grizaj homoj kaj sukcesis ekscii pri vojo pluen al la sudo.

Evidentiĝis, ke la rando de la firmaĵo estas neimageble


malproksima, neniu konas ĝiajn limojn. La lokaj loĝantoj kredigis,
ke pli sude, post montoj kaj arbaroj, iras vastaĵoj de stepoj kun bluaj
herboj. Tie, sude, estas pli malvarme, ol ĉi tie, kaj loĝas militemaj
triboj. Iliaj batalistoj kuras pli rapide ol antilopoj kaj ĵetas lancojn pli
malproksimen, ol flugas sago.

Malgraŭ la avertoj pri danĝero, Imtour kaj Ŭaĥeneb direktis sin


suden for de la rivero, strebante iel ajn plenumi la volon de la
faraono.
En sangaj bataloj la taĉmento rapide perdis la plej bonajn,
elprovitajn, fortajn batalantojn kaj haste retiriĝis, ne plenuminte
la intencon. Pereis la estro Imtour mem, estis vundita Ŭaĥeneb, el la
sepdek homoj al la granda rivero revenis nur dek kvar.

Baŭrĝed parolis, kiel longe li suferis en la fremda lando, atendante


revenon de la taĉmentoj, senditaj de li. Cent tri homoj, harditaj per
jaroj da malfacila vojo, timintaj nek senfinan maron, nek bestojn, nek
homojn, malaperis, dissolviĝis en vasto de la grandega, vere senfina
mondo.

Tuj post la resaniĝo, Baŭrĝed ekiris por serĉo de la suda


taĉmento, kolektinte ĉiujn homojn, kapablajn al longa iro.

Pro volo de la dioj ili sukcesis renkonti malgrandan grupon da filoj


de Kemt, trabatiĝantaj norden, al Punt. Apenaŭ vivaj, ili rakontis al la
estro, ke la limoj de la mondo plu restas neekkonitaj. Iĝis klara nur
unu afero – la tero etendiĝas suden je tiom granda distanco, antaŭ
kiu la tuta lando Kemt estas ne pli ol malgranda insuleto en la delto
de Ĥapi. Pasi ĝis la fino de la firmaĵo eblas nur kun miloj da militistoj,
kaj por tio necesos jardekoj...

La ŝipkonstruistoj, restintaj sur la bordo, preparis tri ŝipojn, jam


delonge zorgeme konservatajn en kana ŝedo, sur ŝtupego de la
bordo. Tiuj ŝipoj estis konstruitaj novmaniere – la lukto kontraŭ ondoj
de la Granda Arko ne pasis vane. La altajn kaj rektajn pruojn oni
kovris per tabuloj el malmola ligno, la fortika ferdeko havis neniun
aperturon, ne fermatan per densaj kovriloj. La direktilojn oni metis
sur alta soklo, defendita kontraŭ ondoj, la fundoj de la ŝipoj estis
tegitaj per maldikaj oraj lamenoj, por eviti detruon de la ligno pro
la maraj vermoj.

Sed ĉiuj restintaj kunvojaĝantoj de Baŭrĝed lokiĝis sur unu ŝipo.


Por du aliaj ne estis ŝipanoj. Vane penis Baŭrĝed persvadi la estrojn
de Punt doni al li remistojn, vanaj estis ankaŭ penoj tenti iun per
malavaraj promesoj. Ĉiuj loĝantoj de Punt kategorie rifuzis forlasi
la patrujon.
Do, oni devis iri sur unu ŝipo, malgraŭ la tuta danĝereco de tia
navigado. Post pli ol kvar jaroj da estado sur sekaĵo la homoj
de Baŭrĝed kun ĝojaj ekkrioj lanĉis la ŝipon en brakumojn de la
Granda Arko. Nun ĝiaj ondoj estis malpezaj, gaje kaj karese kuris ili
el senlima foro de la nekonataĵo. La ŝipon oni ŝarĝis per mil grandaj
ringoj da oro kaj arĝento, metis dudek dikajn trunkojn da nigra ligno,
kvindek grandegajn elefantajn dentegojn, kvincent mezurojn
da valoregaj aromaĵoj, felojn kaj kornojn de neordinaraj bestoj,
plumojn de antaŭe neviditaj birdoj. Ĉio ĉi venis bonorde kaj kuŝas
nun en la trezorejoj de ambaŭ landoj, ĉe la trezoristo de la dio.

Malfacila kaj longa estis la revena vojo, dum pluraj monatoj oni
devis staradi, atendante favorajn ventojn. Sed ili trabatiĝis tra
tempestoj kaj pluvoj, tra teruraj dentoj de subakvaj rokoj, saviĝis
de grandegaj ondoj, estis indulgitaj de sablaj uraganoj, por meti al la
piedoj de lia reĝa moŝto ĉion akiritan en malfacilaj suferoj, por sciigi
la ekkonitan pri la granda kaj mirakla mondo, etendiĝanta suden
de la kara Kemt...

Laŭ signo de la faraono ĉiuj ĉeestantoj forlasis la balkonon. Restis


nur la ĉati kaj la ĉefpastro de Rao.

– Vi faris senekzemplajn heroaĵojn, – malrapide ekparolis Ĥafra, –


trairis senfinajn spacojn, kaj koro via estas pli fortika, ol la ruĝa
ŝtono de la Pordego de la Sudo.

Baŭrĝed kliniĝis kun la frunto al la planko, respekte atentante


la vortojn de la faraono.

– Sed vi revenis kun malgranda akiraĵo, perdis multajn kuraĝajn


militistojn kaj lertajn sklavojn, – daŭrigis la faraono. – Per kio
do gloris vi la dian nomon de reĝoj de Kemt en la foraj landoj, vizititaj
de vi?

Baŭrĝed silentis – li ne havis, kion respondi.

Ĥafra paŭzis, dum la ĉati kaj la ĉefpastro aprobe ekbalancis


la kapojn.
– Mi ne mallaŭdas vin, – la vortoj de la faraono estis peze falantaj
sur la koron de la vojaĝinto, – vi plenumis la volon de mia dia frato
kaj nenion povis scii pri la ŝanĝoj en la Nigra Tero. Alie vi revenus,
ĵus atinginte Punt-on, kun granda akiraĵo, kaj ne submetus vin mem
al suferoj en penoj atingi neatingeblan. Mi bezonas scii, ĉu multe
da militistoj necesos, por frakasi tiujn sudajn landojn, ĉu bonaj estos
sklavoj de tiuj triboj, ĉu multe da juvelŝtonoj eblas preni de tie por
ornamo de mia templo. Vi ankoraŭ nenion diris pri tio.

Indigno ekpremis la bruston de Baŭrĝed. Li ĵus ree travivis la tutan


grandecon de la vasta mondo, kaj la orgojla memamo de la reganto
vokis en li preskaŭ abomenon.

– Granda Domo, filo de Horuso, – mallaŭte respondis la vojaĝinto,


– tie estas multe da diversaj triboj, ne unuigitaj per amikeco, kaj
neniu el ili aparte povus kontraŭstari al la granda militistaro de Ta-
Kem. Sed la suda tero estas granda, kaj da homoj tie estas, kiel
da sablo en la okcidenta dezerto, – la tuta militistaro, la tuta popolo
de la Nigra Tero solviĝus tie simile al manpleno da salo, ĵetita
en akvon. Ni ne povus reteni la konkeritan, ĉar nia forto estas
granda, dum ni estas kune sur nia tero, kiel formikoj en formikejo...

– Ĉu vi deziras diri, – kolere interrompis la faraono, – ke mi kaj


mia popolo, elektita de la dioj, ne povas obeigi landojn de mizeraj
nigrulaĉoj? Jen kiel vi firmigis grandecon de la faraono en la fora
Punt!

– Filo de Horuso, vivo, sano, forto, – haste respondis Baŭrĝed, –


mi nur deziris diri, ke la mondo estas tiel granda...

– Ke la tuta lando Kemt antaŭ ĝi estas ne pli ol insuleto


en vastaĵoj de la Delto? – rapide demandis Ĥafra.

Baŭrĝed jese klinis la kapon.

– Eble, eĉ mia altaĵo, kiu iĝos pli granda ol ĉio, kio estis kaj estos
farita de la homoj, ŝajnos al vi nur sensignifa monteto? Aŭ eble,
vi aŭdacis min, dion kaj reganton de la mondo, kompari kun
malestimindaj estroj de malestimindaj foraj triboj? – sekvis la rapidaj
demandoj de la faraono.

Konsterniĝinta Baŭrĝed alpremiĝis per la frunto al la planko.

La faraono divenis liajn pensojn, ankoraŭ malklarajn kaj nebulajn,


naskitajn de sopiro pri libero kaj vasteco de la pasintaj jaroj de la
vojaĝo.

Ĥafra eksilentis kaj celis la senmovan rigardon super la kapo


de Baŭrĝed, levinte kaj kunpreminte la makzelojn.

Retenante la spiron, Baŭrĝed estis prepariĝanta renkonti novan


baton de la sorto. Pasis kelkaj turmentaj minutoj.

– Iru hejmen, – finfine ekparolis Ĥafra. – Morgaŭ matene


vi kunvokos viajn kunvojaĝintojn kaj transdonos al ili mian
malpermeson rakonti fabelojn pri via vojaĝo. Ĉiun, kiu malobeos
la ordonon, atingos puno. Kaj vi mem memoru miajn vortojn...

La perpleksa vojaĝinto malleviĝis de sur la balkono, akompanata


per silentaj rigardoj de la du unuaj konsilantoj de la reganto de Kemt.
Nokta mallumo fermiĝis ĉirkaŭ Baŭrĝed, kaj same mallume iĝis en lia
animo; la nuno kaj la estonteco de lia vivo perdiĝis en obskuro.

La venkinto de la senfinaj spacoj ektrenis sin, stumblante, laŭ


rekta palma aleo al la pordego de la palaco...

Fortaj batoj de remiloj estis diserigantaj la malklaran akvon


de Ĥapi.

Tri potencaj nigruloj-remistoj rapide pelis supren kontraŭ la fluo


malpezan boaton. Sub plektita markezo sidis duopo. Tio estis
Baŭrĝed kaj la maljuna Men-Kaŭ-Tot.

La severa vizaĝo de la pastro estis malgaja; li parolis,


ne mallevante la okulojn disde Baŭrĝed, avide atentanta lin:
– Pezaj estas ŝtonoj de la sorto, kaj ve al tiu, kiu iĝis sub ili. Sed
en malhela nokto saĝulo ekkonas sian parencecon kun abismoj de la
nekonataĵo. Koro lia tremas, kaj la pensoj vastiĝas... Grandan aferon
plenumis vi, sed ĝia sorto estas resti senutila por la patrujo, malaperi
por la tempo en la trezorejo de la sekreta saĝo. Mi antaŭvidas falon
de la pastroj de Toto, antaŭvidas pli malbonajn plagojn kaj falon de la
potenco de Kemt, se ĝiaj regantoj iros laŭ la vojo de Ĥufu kaj Ĥafra.
Estas amare, ke ne ekzistas nun homo, simila al la saĝega
Imhotepo, ĉar la forto de la faraono kreskis grandege. La popolo
de la Nigra Tero iĝis herbeto, dispremita sub hufo de bovo...

Men-Kaŭ-Tot malfacile suspiris, mezurante per la okuloj


la malproksimen forirantan valon, kvazaŭ penante ekvidi
la estontecon.

– Sciu do, – silentinte, ree ekparolis la pastro, – ke la faraono


ordonis forbruligi ĉion, registritan de viaj skribistoj pri la vojaĝo.
Eĉ pli, en la templo de Ĝedefra estis tabulo de nigra granito kun listo
de la aferoj de la forpasinta faraono. Tie estis skribite ankaŭ pri tio,
ke li sendis vin serĉi Punt-on kaj la randon de la Granda Arko. Laŭ
ordono de Ĥafra la skribaĵo estas forviŝita, via nomo neniigita, kaj
nun nenio transdonos al jarcentoj la heroaĵon, plenumitan de vi. Viaj
remistoj kaj militistoj estas por longe forsenditaj al la lagoj
de Serpento. Ŭaĥeneb malaperis.

Sed la popolo – ĝi ne forgesis vin kaj plu gloras vin en kantoj,


novaj fabeloj pri vi estas transdonataj el buŝo al buŝo en urboj kaj
vilaĝoj. Jen kial, antaŭ ol la kolero de Ĥafra falis sur vin per la tuta
forto, mi konsilis al vi kaŝiĝi en la palacoj de Toto. Jam delonge
la faraono serĉas ilin, sed neniam trovos, ĉar fidelaj estas
la servantoj de la dio de saĝo. Tie lertaj ĉizistoj povos eternigi sur
malmola ŝtono priskribon de via vojaĝo, kaj kleraj pastroj registros
ĉion, kion ekkonis vi dum la vojaĝado laŭ la malproksima sudo. Tiel
en homaj generacioj konserviĝos memoro pri potenco kaj scioj de la
pastroj de Toto. Kaŝiĝu de la vivo provizore, ĝis forgesiĝos
la konfuzo, enportita de vi, sub piedo de la granda piramido. Kaj
la tombo via konserviĝos por vi, kaj la danco Muu estos plenumita
antaŭ ĝia pordo. Tiuj viaj kunuloj, kiuj atentis al la voĉo de la saĝo,
same estos nedamaĝitaj...

– Kiel mi danku vin, patro mia! – emociite diris Baŭrĝed. – Kiom


da fojoj mi jam iris laŭ vojoj de via saĝo, kaj ĉio plenumiĝis, kiel
vi diris... Akceptu do donace la belan memoraĵon de la fora mondo,
kiun konservis mi por mi mem dum ĉiuj travivaĵoj...

Baŭrĝed fosis en faldoj de la vesto kaj elprenis el tie platan


rompopecon de ŝtono, grandan je pinto de lanco, kun rondaj randoj.
La ŝtono estis malmola, ege pura kaj travidebla, kaj ĝia blu-verda
koloro estis nepriskribeble ĝoja, hela kaj profunda, kun varma tono
de travidebla vino. La spegula supraĵo de la ŝtono estis polurita,
verŝajne, fare de homa mano.

– Ĝin liveris Ŭaĥeneb, – daŭrigis Baŭrĝed, etendante la brilantan


ŝtonon al la pastro, – de bordoj de granda suda rivero. Tiajn ŝtonojn
akiradas malproksime sude tiuj, kiuj sukcesas pasi preter ferocaj
triboj. Por mi ĝi enkorpigas la brilantan foron de la Granda Arko,
vidinte kiun almenaŭ fojon, ne eblas jam forgesi...

Men-Kaŭ-Tot prenis la ŝtonon kun apenaŭ rimarkebla rideto:

– Mi, servanto de Toto, bezonas nenion. Sed ni kaŝos la ŝtonon


en la trezorejo de Toto, inter aliaj aĵoj, ĉar nun por ĝi estas pli bone
konserviĝi ne ĉe vi.

Baŭrĝed konsente klinis la kapon kaj direktis trankvilan rigardon


al la spegula glataĵo de la rivero.

Post la poŭpo de la boato estis forkuranta malantaŭen, al la


malproksima urbo de Blankaj Muroj, stria mallarĝa spuro. Ĝi vigle
rememorigis al Baŭrĝed larĝajn striojn, plugitajn de liaj ŝipoj
en vastaĵoj de nekonataj maroj. Kiomfoje, sopirante pri la patrujo,
li dum horoj observadis disvolviĝantan fadenon de ŝaŭma spuro,
dissolviĝanta en la foro, disiganta lin de la Nigra Tero...
Kaj nun sur la gepatra rivero tiu spuro de la malgranda boato
rapide malaperas sur la glata akvo. Tio estas ĉio, per kio finiĝis liaj
revoj kaj streboj, pensoj, kovitaj ekster limoj de la konata mondo,
esperoj, zorgeme flegitaj en minacaj danĝeroj...

En nehastaj konversacioj kun Men-Kaŭ-Tot estis pasanta la tempo


de la navigado supren laŭ Ĥapi. La vojaĝantoj hastis. Haltojn
en vilaĝoj ili evitadis, kaj nur malofte la boato albordiĝadis al ŝtupo
de iu soleca, malriĉa templo, staranta sur la bordo. Tie ili prenadis
provianton kaj refortiĝadis per vino.

En la kvara tago de la vojo, ĉe sunleviĝo, la boato eniris


en labirinton de verdaj insuletoj, disigitaj per mallarĝaj strioj da pura
akvo. En duonmallumo, inter altaj papirusoj, la boato, turniĝante jen
dekstren, jen maldekstren, enprofundiĝis en nepenetreblan muron
de marĉaj kreskaĵoj. Post ĝi montriĝis kvieta golfo kun pura sabla
fundo. La boato albordiĝis. Men-Kaŭ-Tot, akompanata de Baŭrĝed,
eliris kaj direktis sin laŭ apenaŭ rimarkebla pado, leviĝanta
al ĉebordaj rokoj.

Sunaj radioj, ekbrilinte, prilumis la supran randon de la deklivo,


ĉe kies piedo ankoraŭ kuŝis duonmallumo. Por momento en tiu
duonmallumo aperis du figuroj en blankaj vestoj kaj malaperis...

Transe de la mallarĝa kaj longa interkrutejo en rokoj, per nenio


diferencantaj de miloj da similaj al ĝi, montriĝis valo, fermita
en nudaj, bruligitaj klifoj. En ĝia centro altis plata monteto, borderita
de verdaj arbustoj. Duobla ringo de irigaciaj fosaĵoj, plenigitaj per
akvo, ĉirkaŭis la monteton.

En la valo estis sufoka kaj senventa aero, malklara nebulo estis


leviĝanta de la nigraj brilantaj rokoj.

En la kontraŭa flanko de la valo videblis negranda montfendeto.


Men-Kaŭ-Tot certe direktis sin al la maldekstra flanko de la monteto,
disŝovis densan kreskaĵaron kaj grimpis sur la pinton. Baŭrĝed
sekvis la maljunulon.
Akra krio de sankta birdo de Toto traflugis la valon. Antaŭ
la venintoj elkreskis nesciate de kie aperintaj kvar grandegaj nigruloj,
armitaj ĝisdente. Ili respekte salutis la maljunan pastron kaj helpis
malleviĝi al la piedo de la monteto sur ĝian kontraŭan flankon. Kelkaj
maljunaj sikomoroj kreskis ĉi tie, ĵetante densan ombron sur
la deklivon, en kiu Baŭrĝed rimarkis pasejon, eltranĉitan rekte en la
roko.

En malvarma mallumo laŭ la longa kaj alta koridoro la pastro kaj


Baŭrĝed penetris en rondan subteraĵon. Ĉirkaŭe en la muroj, dividite
per egalaj spacoj, videblis mallarĝaj, kiel fendoj, naŭ enirejoj. Milda
lumo estis falanta de ie supre – evidente, la subteraĵo komunikiĝis
kun la supraĵo de la monteto.

Pli ol dudek pastroj, malalte riverencante, eliris por renkonti Men-


Kaŭ-Tot-on kaj la vojaĝinton. Tri el ili, evidente pli altrangaj, elpaŝis
antaŭen.

– Ni salutas vin, patro de saĝo! – ekparolis unu, la malalta. –


Delonge ni atendas vin, kaj ĉio estas preparita laŭ la ricevitaj
ordonoj! – La pastro turniĝis kaj per gesto forpermesis la ceterajn.

La tri altranguloj gvidis la novvenintojn ĉirkaŭ la halo en la naŭan,


la lastan enirejon. La mallarĝa malplena koridoro estis firme barita
per ŝtona plato. La akompanantaj pastroj frapis la muron – la plato
leviĝis per meĥanismo, kaŝita interne. Ili eniris en oblongan grandan
ĉambron, kadritan per kolonoj el granito. Inter la kolonoj estis fiksitaj
glataj platoj de nigra diabazo, sen ajnaj skribaĵoj aŭ bildoj. Meze
staris statuo de Nazulo, la dio Toto, sur alta piedestalo. Ĉe la piedoj
de la statuo Baŭrĝed rimarkis platan tason.

– Ĉirkaŭrigardu, filo mia, – diris al Baŭrĝed Men-Kaŭ-Tot, – en tiu


azilo vi devos resti ĝis certa tempo. Vidu, pretas platoj el ŝtono
de eterneco. Sur ili neforviŝeble estos elĉizita la tuta rakonto pri via
vojaĝo, kaj konserviĝos ĝi en jarcentoj. Ni laŭdu la grandan dion
de saĝo, instruintan la homojn pri la lingvo kaj la skribo, levintan nin,
liajn fidelajn servantojn! Via ŝtono el neatingeble foraj landoj de la
sudo estu humila donaco al la dio kaj konserviĝu eterne antaŭ liaj
okuloj. – Kaj Men-Kaŭ-Tot metis la brilantan kristalan pecon sur
la kupran tason ĉe la piedoj de la statuo.

Ektreniĝis vico da malrapidaj tagoj, kiel gutoj de viskoza rezino,


elfluanta el arboj sur varmegaj bordoj de la Lazuraj Akvoj, bruligataj
de la senkompata suno. Tiel malsimila estis la nuna vivo de Baŭrĝed
al la tuta pasinta vivo, ke al la vojaĝinto ĝi ŝajnis nur provizora
sveno, simila al tiu, kiu venadis post grava atako de febro...

Ĉe sunsubiro pastroj iradis sin bani en la rivero, kondukataj


de Men-Kaŭ-Tot. Ili paŝadis pigre kaj gravmiene, kiel tion povas fari
nur homoj, kiujn la vivo neniam devigis hasti. Post facila sinlavado
la procesio same nehaste revenadis, kaj la homoj, manĝinte,
ekokupiĝadis pri sia afero.

Baŭrĝed-on oni sidigadis en malvarma subteraĵo, kontraŭ altaj


lucernoj, apud spertaj skribistoj, sidantaj, submetinte la piedojn sub
sin. Ree kaj ree estis registrataj ĉiuj detaloj de la vojaĝo, kiujn nur
povis rememori Baŭrĝed. Poste oni lin sendadis ripozi, kaj konsilio
de pastroj ree aŭskultadis la registritan kaj decidadis, kion indas
inkludi en la eternan skribaĵon sur ŝtono.

En granda halo komenciĝis laboro. Ŝtonhakistoj etendadis vicojn


da paralelaj ŝnuretoj, strekante laŭ ili la glatan supraĵon de diabazo.
Sed la malrapida kaj zorgema dismarkado de platoj iĝis malgranda
afero kompare kun terura laborego de elĉizado de skribaĵoj. Fulganta
flamo de lucernoj varmigadis la aeron de la subteraĵo, kaj ĉizistoj
priverŝiĝadis per ŝvito kaj sufokiĝadis, laborante matene, tage kaj
vespere, ricevante nur mallongan tempon por dormo.

La vizaĝoj, malpurigitaj per fulgo kaj kovritaj per ŝtona polvo, estis
mornaj, la homoj silente toleris malfacilecon de la laboro, obeante
al minacaj krioj kaj gestoj de la pastroj, observantaj ilin. Post kiam
lertaj desegnistoj desegnis per kreto skribaĵojn, akre kontrastantajn
sur la nigra muro, ilian lokon sur la skafaldo okupadis sklavoj kun
bronzaj ĉiziloj kaj pezaj kupraj marteloj. Ili krude elĉizadis la mezon
de la desegnitaj konturoj, furioze luktante kontraŭ malmola kaj
malfacile rompebla ŝtono. Malĝusta bato povis difekti la tutan
laboraĵon, kaj la tutan platon necesus fari dekomence. Tial la sklavoj
plenumadis sian taskon sub minaco de morto – la puno pro difekto
de plato estis ĝuste tia. Malrapidege, tre singarde iris la laboro.
Tempo, kvanto da homa laboro, penoj, suferoj ne gravis.

Post unua kruda prilaboro majstroj-ĉizistoj kun akraj ĉiziloj kaj


lignaj marteloj finadis la elĉizadon de la konturo. Post ili ree venadis
desegnistoj, kiuj sen marteloj, per sola premo de la manoj, glatigadis
per ĉiziloj randojn de la kavetoj, atingadis fajnecon kaj klarecon
de linioj. Finfine ĉiuj breĉetoj kaj spuroj de ĉiziloj estis forviŝataj per
ledo kun subtila sablo kaj akvo, estis polurataj per okra tero – nur
tiam la skribaĵo estis preta.

Baŭrĝed neniam antaŭe imagis, kiel granda estas laboro por


elĉizado de surŝtonaj skribaĵoj, ĉiam ravantaj lin per sia fajneco,
mirigantaj per preciza simileco de samaj signoj, egalaj en la tuta
skribaĵo.

Observante dum monato post monato la monstran laboron,


la vojaĝinto teruriĝis. La tempon de rikolto anstataŭis semado,
inundo, ree rikolto, kaj frapado de marteloj en la morna subtera halo
daŭris, interrompiĝante nur en malfrua nokto. Fojfoje de sur
la skafaldo faladis unu el la laborantoj, faligita de la senfortiga
laboro. En sekva tago li aŭ revenadis kaj daŭrigis la laboron, eĉ pli
ĝibiĝinta, ŝanceliĝante kaj duonferminte la okulojn, aŭ malaperadis
kaj estis anstataŭigata de aliulo.

Malrapide kaj senĉese, hieroglifon post hieroglifo, platon post


plato, la muroj de la halo estis kovriĝantaj per la rakonto pri la vojaĝo
de Baŭrĝed.

La homoj de la Nigra Tero, ne ŝparintaj penojn por eternigo de sia


memoro, opiniis, ke necesas je ajna kosto fari registraĵojn, kapablajn
kontraŭstari al jarmiloj da ĉion detruanta tempo. Ili ne povis suspekti,
ke iliaj surskriboj, efektive konserviĝintaj por jarmiloj, kaj kun egaj
mensaj streĉoj legitaj de la posteuloj, ĝisvivos tempon de tia potenco
de la homo, ke la plej grandaj heroaĵoj de la filoj de Kemt sukcesos
afekcii nenies fantazion.
Malgraŭ la tuta saĝo de Men-Kaŭ-Tot, malgraŭ la tuta grandeco
de la heroaĵo de Baŭrĝed, ĉu povis ili scii, ke venos la tempo, kiam
la vojon el la Blanka Muro en la Landon de Spiritoj iros senzorgaj
junuloj laŭ la aero dum tempo, ne sufiĉa, por plenumi la riton
de matena sinlavo, kiam elĉerpiĝos limoj de la mondo sur la tuta tero
kaj la homoj, multe pli potencaj, ol la teruraj bestodioj de la Nigra
Tero, turnos siajn pensojn al vojoj inter steloj! Nenion tian konjektis
la limigita saĝo de la antikva homo, kaj la unua malproksima iro laŭ
la oceano ŝajnis neripetebla, nekredebla heroaĵo.

Baŭrĝed haste iris laŭ pado tra la roka interkrutejo. Baldaŭ


li atingis la bordon de la rivero, kie en kvieta golfo, prikreskita
de kano, kiel li sciis, estis kaŝitaj boatoj. La vojaĝinto longe serĉis,
disŝovante kanojn kaj papirusojn, ĝis ekvidis finfine du boatojn,
kaŝitajn ĉe la bordo inter densejo de dornaj arbustoj sur la bordo kaj
muro da verdaĵo en la akvo.

Baŭrĝed elektis la malgrandan kaj malpezan boaton.

La verda muro disŝoviĝis sub premo de la kurba pruo de la boato


kaj malfermis brilantan vaston de la larĝa rivero. Norda vento, egala
kaj malvarmeta, faldetigis la supraĵon de la akvo. Energie remante
per remilo, Baŭrĝed eliris sur la mezon de la rivero. La boato turniĝis
per la pruo norden kaj rapide ekkuris malsupren, al la malproksima
ĉefurbo de la Nigra Tero.

Malantaŭe restis la sekreta templo en la rokoj, kie Baŭrĝed


pasigis kelkajn turmentajn monatojn.

Baŭrĝed ĉirkaŭrigardis kun sento de liberigito el morna karcero,


lia brusto larĝiĝis, enprenante vigligan venton, la mallarĝigitaj okuloj
fiksrigardis al la malproksima horizonto de la dezerta ebenaĵo de la
maldekstra bordo.

La vojaĝinto kuŝigis la remilon, lasinte la boaton, malrapide


turniĝante, iri laŭ la fluo, kaj enpensiĝis.
Bonon ne atendis li antaŭ si, minaca nedifiniteco de la estonteco
venenis lian ĝojon pri la reveno en la mondon.

Sed kio ajn estu preparita por li fare de la sorto, Baŭrĝed sciis,
ke li ne plu povas kaŝiĝi en la templo de Toto. Lin premis la monatoj,
pasigitaj en la silentaj kaj malvarmaj subteraĵoj, solecaj promenoj laŭ
la malgranda valo inter rokaj krutaĵoj, la fremda al li socio de la
pastroj kun iliaj ĉiamaj sekretoj, misteraj duonvoĉaj konversacioj,
forveturoj ne sciate kien... De la pastroj, penantaj eĉ simplajn
ĉiutagajn aferojn kovri per sekreteco.

Baŭrĝed dum sia malfacila vivo de vaganto ellernis ĝuste taksi


homajn agojn kaj aĵojn, ellernis tiun komprenon de la mondo, kiun
donas la viva sperto. Kaj tuta tiu mistereco ne plu ŝajnis al li saturita
de sankta kaj senpeka saĝo. Fojfoje ĝi jen ridigis, jen incitis lin.

Baŭrĝed sentis profundan estimon al la saĝa, maljuna Men-Kaŭ-


Tot, sed estis ĉiam pli klare komprenanta, ke li neniam sukcesos aliĝi
al la vivo de pastroj.

Ĉu li, vidinta senfinajn vastaĵojn de la mondo, venkinta la Grandan


Arkon, finu siajn tagojn en malvastaj subteraĵoj?

Neniam li povos vivi sen siaj fidelaj kunuloj, kuraĝaj kaj kapablaj
al ajna afero. Nun, vivinte preskaŭ jaron sen ili, li sentas, kiel
li parenciĝis kun ili dum la sep jaroj de la granda vojaĝo. Kun miro
Baŭrĝed komprenis, ke eĉ sklavoj, akompanantaj dum vojaĝo, estas
pli proksimaj kaj karaj por li, ol gravmienaj pastroj de Toto. Kaj,
kompreninte tion, li decidis iri renkonten al la sorto, kiel multfoje
iradis antaŭe, en muĝo de maro kaj vento, en varmego de la suno
kaj brilo de fulmoj.

Malgraŭ ĉiuj persvadoj de Men-Kaŭ-Tot, la vojaĝinto forlasis


la sekretan templon, kaj jen – li estas sur la rivero, sur la vojo al la
homoj kaj la mondo!

Baŭrĝed havis neniajn klarajn planojn. Li sciis, ke li ne povas


forlasi sian landon, kvankam tio estus facile por li, koninta kaj
la Verdan Maron, kaj la orientajn landojn, kaj la forojn de la sudo. Ne,
dum vojaĝoj li komprenis, kiel kara estas por li la patrujo.

Li ne forlasos la Nigran Teron, ne disiĝos de la parencoj,


ne forlasos la kamaradojn-kunulojn. Antaŭ ĉio li devas trovi ilin,
almenaŭ Ŭaĥeneb-on, tiun trankvilan kuraĝulon, sukcesintan reveni
el tiaj ekstremaj limoj de la tero, kiuj eĉ por Baŭrĝed mem ŝajnis
neatingeblaj. Li trovos Ŭaĥeneb-on, kune ili kolektos la kamaradojn
kaj petos sendi ilin al servo en la malsupran Delton, en bordan
gardistaron de la Verda maro, aŭ kondukados ŝipojn al insuloj,
kuŝantaj malantaŭe, kaj oriente, post la arbaro. La faraono
ne persekutos ilin, ne okupantajn altan staton, forigitajn de la urbo
kaj vilaĝoj al la limo de la lando...

Baŭrĝed prenis la remilon, rektigis la boaton kaj certe ekpelis ĝin


malsupren laŭ la fluo. Antaŭe estas ankoraŭ kelkaj tagoj da vojo, kaj
necesos zorgi pri nutrado. Sed ĉu ne brilas sur lia fingro la peza
ringo kun la nomo de faraono Ĥafra? Kaj sur la maldekstra mano
estas du ringoj da oro, antaŭzorge surmetitaj, kiel braceletoj.

Nebulo de blanka polvo estis pleniganta gigantan kavaĵon


de ŝtonminejo. Bruego de marteloj, knarado de lignaj glitiloj por
trenado de ŝtonpecegoj, krioj de sklavpelistoj estis kuniĝantaj
en senĉesan obtuzan muĝon. En la ŝtonminejo ne estis eĉ venteto,
kaj la bruliganta varmego ŝajnis speciale netolerebla. Baŭrĝed viŝis
ŝviton de sur la frunto kaj ekiris laŭ vojo, metita al la rivero, atente
rigardante al ĉiuj renkontatoj.

Sklavpelistoj rigidiĝadis pro miro, vidante Baŭrĝed-on – la


promenado de tiu ĉi, evidente, nobela homo laŭ la ŝtonminejo estis
senekzempla evento. Renkonten al la vojaĝinto grupo da homoj
trenis pezan pecegon de kalkoŝtono, ĉirkaŭvolvitan per ŝnuroj kaj
fiksitan sur lignaj glitiloj. Laboristoj premadis jen per la brustoj, jen
per la dorsoj al kanabaj rimenoj, aliaj helpadis al ili per stangoj
malantaŭe. La glitilojn estis malpermesite haltigi – ilin estis tre
malfacile ekmovi. La homoj, malsekaj pro ŝvito, penegis per tutaj
fortoj, suspiro elŝiriĝadis samtempe el kelkaj brustoj.
Unu el la antaŭaj tirantoj, irinta kun la dorso al Baŭrĝed, subite
turniĝis en la rimeno, submetinte al ĝi la bruston anstataŭ
la doloranta dorso. La vojaĝinto ne retenis ekkrion – li rekonis
Ŭaĥeneb-on...

La eksa direktilisto rigardis al sia estro, morne forturnis la okulojn


kaj pli forte ekpremis la rimenon. Sed Baŭrĝed jam hastis renkonten
kun la levita mano. La ŝtonpecego haltis, du sklavpelistoj, alkurintaj
kun blasfemoj, timigite kliniĝis kaj retiriĝis, kiam Baŭrĝed ŝovis al unu
el ili rekte en la vizaĝon la ringon kun la nomo de la faraono.

Ŭaĥeneb, anhelante, alproksimiĝis al Baŭrĝed, malpura, ŝvita kaj


perpleksa.

– Kiom ankoraŭ estas ĉi tie da viaj kamaradoj, Ŭaĥeneb? –


demandis Baŭrĝed, ne perdante tempon por klarigoj.

– Ĉi tie estas Neĥeb-ka kaj Antef, Ahaver kaj la granda Neĥsi, kaj
aliaj, konataj al vi, entute deksep homoj, – haste raŭkis Ŭaĥeneb.

Baŭrĝed per gesto vokis la malkuraĝiĝintan sklavpeliston, sur kies


frunto restis ruĝa premspuro de la nomo de la faraono.

Post kelkaj minutoj ĉirkaŭ Baŭrĝed amasiĝis liaj eksaj kunuloj


el simplaj neĝes-oj. La elturmentitaj vizaĝoj eklumis per ĝojo,
la homoj salutis sian estron.

– Ni iru, sur la rivero atendas granda boato! – malpacience kriis


Baŭrĝed kaj ekpaŝis reen laŭ la larĝa vojo al la bordo.

La homoj ekhastis post la vojaĝinto, obeante al li plene, kiel dum


la pasintaj tagoj.

Ŭaĥeneb atingis Baŭrĝed-on:

– Kiel sukcesis vi liberigi nin, sinjoro? Ĉu la Granda Domo...

– Tute ne, – interrompis la direktiliston Baŭrĝed, retrorigardis kaj


daŭrigis duonvoĉe: – Mi same estas en malfavoro kaj iras sub
minaco de puno!

– Sed kiel do?..

– Ĝuste tial mi hastas. Ĉi tie oni ne konas min, kaj la ringo de lia
reĝa moŝto donas al mi potencon... dume. Mi trovis vian hejmon,
Ŭaĥeneb, kaj tie eksciis, ke oni vin kaptis pro rakontoj pri la lando
Punt, kie ne troviĝis spiritoj, kaj sendis ĉi tien por mini ŝtonojn por
la granda piramido. Kaj kune kun vi estis kaptitaj ankaŭ aliaj miaj
homoj. Mi trovis boaton kaj venis ĉi tien... Tie ĉe la remiloj estas viaj
amikoj – jen, rigardu!

La remistoj estis mansvingantaj al ili de sur la rivero.

La liberigitaj ŝtonministoj deziris bani sin, sed Baŭrĝed


ne permesis kaj ordonis eksidi en la boaton. Nur kiam ili debordiĝis,
Baŭrĝed faciligite suspiris.

– Kion deziras vi fari plu, sinjoro? – singarde demandis Ŭaĥeneb.


– Ĝis la Blanka Muro ni navigos supren nur tridek mil ulnojn, sed tie
oni baldaŭ ekscios...

– Ni ne iros al la urbo, sed navigos malsupren, en la Delton,


okcidenten, al la monto de Teraj Kornoj. Tie kaŝiĝos vi ĉiuj ie ĝis
la tempo, kaj mi revenos en la urbon por peti favoron de la Granda
Domo – permeson al ni esti en borda gardistaro aŭ sur ŝipoj de la
Verda maro: la Nigra Tero bezonas multan lignon por konstruaĵoj!

– Mi timas pri vi kaj pri ni ĉiuj, sinjoro, – morne grumblis Ŭaĥeneb.


– Laŭ mi mem mi eksciis, kiel malmilda estas la koro de la Granda
Domo kaj de liaj korteganoj. Estas malbone esperi pri ilia favoro, kaj
speciale por ni, malriĉuloj, al kiuj ĉiuj grandaj homoj rigardas kiel
al malamikoj.

– Vane vi tiel diras, Ŭaĥeneb, – kuntiris la brovojn Baŭrĝed, – mi


estas certa, ke...
La vojaĝinto interrompis la parolon, fiksrigardante al la bordo.
Malklara bruo aŭdiĝis el la ŝtonminejo, granda homamaso kuris al la
rivero, kaj antaŭe impetis, implikiĝante en faldoj de siaj longaj
ĉemizoj, kelkaj sklavpelistoj kaj du oficistoj, estrantaj la laborojn.

– Persekuto post ni! – emociite kriis Baŭrĝed.

Ŭaĥeneb nege balancis la kapon; liaj okuloj eklumis, li etendis


la kolon, kvazaŭ penante proksimigi la kapon al la bordo. Liaj
kamaradoj ekscitite ekstaris, la remistoj levis la remilojn.

La bruo kreskis, eĥe disirante laŭ la rivero. En polvo sur la bordo


videblis malklaraj figuroj de kurantoj, iuloke militistoj svingadis
lancojn kaj, ĉirkaŭigitaj de ĉiu flanko, faladis.

Amasetoj de interbatiĝantoj degeladis, kaj disŝutadis, kaj ree


aperadis en alia loko.

– Tio estas ribelo, sinjoro! – ekkriis Ŭaĥeneb. – Neestingeble


brulas flamo de kolero en homoj, fleksitaj de malfacila laboro,
ne sciantaj aĵojn, juĝitaj kruele kaj senkulpe... Ili estas premitaj per
forto, bastonoj kaj minacoj, sed soifo de justo kaj libero ne mortas!
Vidu, malgranda kaŭzo sufiĉas, por ribeligi la amason. Ĉi tie, al ni,
venis vi kaj liberigis nin, konfuzis la pelistojn kaj militistojn, kolerigis
ĉiujn laboristojn. Kaj jen, vidu, ili same deziras liberiĝon. – La
direktilisto ekstaris sur la genuojn sur la fundon de la boato kaj levis
petegan rigardon al Baŭrĝed. – Sinjoro, vi estas kuraĝa kaj justa,
ni konas vin dum multaj jaroj... Tie estas niaj kamaradoj,
ni parenciĝis kun ili. Same, kiel ili, ni ne atendas liberon kaj feliĉon
de nobelaj regantoj kaj senkompataj juĝistoj. Vi eksciis, ke en
malproksima vojaĝo sklavoj montris sin samaj homoj, kiel ni, kuraĝaj
kaj fortaj, niaj kamaradoj. Tiel estis ankaŭ ĉi tie por ni, perdintaj vin,
sendefendaj kaj kondamnitaj. Kaj ni ĉiuj petas vin, sinjoro: turnu
la boaton, prenu regon super la amaso. Pli proksime al la Blanka
Muro estas ankoraŭ unu ŝtonminejo kaj labordomoj. Ni iros tien,
malfermos ilin, nia nombro multobliĝos, kaj ni venos en la urbon, kie
nun malmultas militistaro...
– Kaj kio poste? – maltrankviligite demandis Baŭrĝed.

– La tuta malriĉa popolo, ĝemanta sub la kalkano de la granda


piramido, iros kun ni. Ni dispelos la militistojn, neniigos la oficistojn,
frakasos domojn de grandaj homoj... Ankaŭ vi estis granda, vi konas
vojojn kaj tenejojn de armilaro, kaj vi povas regi militan forton! –
Ŭaĥeneb eksilentis pro emociego.

La ceteraj liberigitaj kunuloj de Baŭrĝed konsente ekbalancis


la kapojn, ĉiuj okuloj turniĝis al la vojaĝinto.

Baŭrĝed senhelpe ĉirkaŭrigardis.

La amaso sur la bordo estis ĉiam pligrandiĝanta, militistoj kaj


oficistoj malaperis, centoj da manoj faradis alvokajn gestojn al la
boato, malklaraj krioj iĝadis pli laŭtaj, kaj la vojaĝinto distingis
la nomon de Ŭaĥeneb.

Neniam pensis la eksa trezoristo de la faraono pri eblo de ribelo.


Leviĝi kontraŭ la dia potenco ŝajnis al li la plej supera krimo.
Absorbitaj ekde la infanaĝo edifoj ripetadis nur unu aferon:
ke enviemaj kaj mallertaj malriĉuloj ĉiam estas malamikaj al riĉuloj
kaj nobeloj, enkorpigantaj la bonon kaj la veron.

«Justa estas tiu, kiu estas riĉa, ĉar li estas posedanto de aĵoj,
ne havanta mizeron» – tia estis la plej ŝatata aforismo de lia patro.

En siaj vagoj Baŭrĝed ekkonis mizeron, ekvidis la homan


grandecon en simplaj homoj. Ĉio ĉi ŝancelis la komencajn
konceptojn de la nobela kortegano pri la vivo. Sed ribelo! Iĝi estro
de malpuraj malriĉuloj kaj sklavoj, konduki ilin al la ĉefurbo, al la
palacoj, al proksimuloj de la faraono, eble al la reganto mem... Ne,
tio estas neebla! Baŭrĝed nege elstarigis antaŭen la manon:

– Ne, Ŭaĥeneb, tion mi ne povas fari. Eĉ sen tio nin ĉiujn oni
kulpigos pri tio, ke ni kolerigis la amason. Necesas rapide navigi
malsupren, kaŝiĝi kaj plu fari tiel, kiel mi diris!
La vizaĝo de la direktilisto fermiĝis kaj iĝis netravideble severa.

– Tiam, sinjoro, remetu min sur la bordon. Mi ne kredas al favoro


de la Granda Domo kaj ne povas lasi tiujn, kiuj dum longa tempo
dividis kun mi kaj laboron, kaj malsaton, kaj batojn. Mi iros kun ili...
Kaj vi? – potence turnis sin Ŭaĥeneb al la ceteraj kamaradoj.

– Ni estas kun vi! – sen pripensoj respondis dek kvar homoj; nur
tri apartiĝis kaj petege rigardis al Baŭrĝed.

– Vi pereos, Ŭaĥeneb! – ekkriis mireginta kaj indigninta Baŭrĝed.

– Kaj vi, sinjoro, same, – trankvile, kun malgaja tono respondis


la direktilisto. – Adiaŭ! Vi estis bona por ni kaj povus iĝi bona por
la tuta Nigra Tero... Ordonu navigi al la bordo, sinjoro!

Densa amaso ĉirkaŭis la eksajn kunulojn de Baŭrĝed, elsaltintajn


sur la varfon, salutante ilin per ekstaza kriego.

Ŭaĥeneb atente rigardis rekte en la vizaĝon de sia estro, kaj en la


okuloj de la maljuna direktilisto Baŭrĝed legis la lastan demandon,
peton kaj sopiran maltrankvilon.

– Ili sekvos min, – mallaŭte diris Ŭaĥeneb, – kaj mi scias, kie


estas la vero, sed mi ne konas la vojojn... Kiel veni al alia, pli bona
vivo, kien fari batojn?

– Ankaŭ mi ne scias, – same mallaŭte respondis Baŭrĝed, – kaj


ne kredas, ke tio povas esti...

– Kaj mi kredas. Ni povas perei, sed ni pereos ĉiuj kune. Kaj


la kamaradoj pardonos al mi mian nescion, se ĝis la fino mi estos
kun ili... – La direktilisto eksilentis kaj subite vigliĝis, kvazaŭ
rememorinte ion. – Kie konserviĝas armilaro por novaj militistoj en la
urbo? Diru al mi tion, sinjoro, kaj ni ĉiam bone memoros vin...

– En granda tenejo ĉe la trezorejo de la dio, apud la strato


de Forĝistoj, – sen hezitoj respondis Baŭrĝed. – Vi rekonos tiun
domon laŭ ruĝa kaj blanka strio supre de la muroj, sub la tegmento...

Ŭaĥeneb riverencis al la estro.

Baŭrĝed suspiris kaj geste ordonis al la remistoj depuŝi la boaton.

Subite kvar remistoj – ĉiuj estintaj kamaradoj laŭ la vojaĝo en la


Landon de Spiritoj – elsaltis sur la varfon.

Baŭrĝed ŝajnigis, ke nenion rimarkis. La remilojn kaptis tri remistoj


el la restintaj. La boato debordiĝis.

La ribelantoj, ĉirkaŭintaj Ŭaĥeneb-on kaj atente aŭskultantaj lin,


ne atentis la forveturantojn. Sentante sin laca, Baŭrĝed malleviĝis
sur la poŭpan sidilon. Kaj denove, kiel tiam, tre antaŭlonge, dum
la interparolo kun Ŭaĥeneb pri la ordono de la faraono iri en la
Landon de Spiritoj, sopira malkontento pri si kaj honto ekposedis
Baŭrĝed-on. Kvazaŭ denove lia direktilisto iĝis en io pli alta ol li, pli
kuraĝa kaj pli prava.

– Ho inda Men-Kaŭ-Tot, ĉu vi memoras, kiel saĝe vi avertis nian


gaston?

– Parolu plu! – ekkriis la maljuna pastro. – Diru ĉion, kion eksciis


vi en la Blanka Muro.

– Baŭrĝed liberigis la ekzilitojn en la ŝtonminejon, ekscitis


homamason. La ribelantoj atingis la urbon, okupis ĝiajn randojn. Ilin
kondukis la kunuloj de Baŭrĝed, al kiuj li ordonis estri la ribelantojn.
Ili akiris armilaron, sed ilia venko daŭris nelonge. La ribelantoj disiris,
kaj la militistoj de la faraono, gardistaro de la temploj kaj junaj ĝamu-
oj kunigis sian forton, eksterminte ĉiujn dise. Baŭrĝed mem kaŝiĝis
en la Delto, sed ial decidis reveni.

La ribelanto el la Delto estas en la mano de la dio, kaj nun


li malaperis sen spuro kaj vorto.
– Pasas vivo de la ribelanto sur la tero, ne daŭros ĝi, – morne
balbutis la maljuna pastro, – batas la dio pekojn liajn per sango lia!
Ne atendis mi, ke Baŭrĝed iĝos gvidanto de ribelo... Tamen, li donis
al ni ĉion, kion li havis, plenumis sian destinon kaj ne plu necesas.
En granda sekreto ni konservos ĉion registritan. Estos ĝi malfermita
nur al tiu reganto, kiun ni trovos kaj direktos laŭ niaj vojoj.

– Vere, ho saĝa Men-Kaŭ-Tot. Ne uzu la scion la servantoj de Rao


kaj Ptaho, ne tentiĝu ankaŭ la simpla popolo per rakontoj pri libera
vivo! Ĉio estos kaŝita en niaj subteraĵoj!

Sed la saĝa ĉefpastro eraris.

Plu en kabanoj de malriĉaj terkultivistoj, kazernoj de militistoj,


templaj gardejoj, labordomoj oni rakontadis la rakonton pri la granda
kaj kuraĝa vojaĝo de filoj de Kemt. Nekonataj kantistoj el popolo
verkadis ĉiam novajn kantojn, enplektante en la realon delongajn
revojn pri justeco kaj libero, kompletigadis la rakonton per tio, kion
ĉiu dezirus vidi en sia reala vivo. Kaj ĉiam pli multa nombro
da mensoj komencadis pensi pri serĉo de vojoj al la vero kaj dubi pri
dieco de la grandeco de faraonoj.

post la poŭpon de la lasta ŝipo – La ŝipoj pasis la orientan finon


de la Somalia duoninsulo – la kabon Gvardafuj.

la morna Seto mem – Seto, aŭ Seth – la dio de la subtera regno,


la estro de malhelaj fortoj.

Saĥmeto – la diino de milito, malsato kaj malsanoj en aspekto


de leonino.

«simila al homo...» – Aŭtentika teksto.

flamingoj – Flamingo – marĉa birdo de bela roza koloro, kun longa


kolo, longaj kruroj kaj granda, krute malsupren fleksita beko.

grandega dolĉakva maro – la lago Viktorio.


giganta monto – la monto Kilimanĝaro.

arboj kun pingloj anstataŭ folioj – arbo vidringtonio.

Tiu lumo – amasiĝoj de atmosfera elektro, oftaj sur altebenaĵoj


de Afriko.

granda rivero – Zambezo.

vastaĵoj de stepoj kun bluaj herboj – Stepoj de Suda Afriko.

ringoj – monunuo.

Muu – rita danco dum sepulto.

malantaŭe – tio estas norde, antaŭe – sude. Tiel signis la antikvaj


egiptoj la du ĉefajn direktojn.

«Justa estas tiu, kiu estas riĉa, ...» – Aŭtentika teksto.

ĝamu-oj – volontulaj militistoj el nobela junularo kaj riĉuloj.

La ribelanto el la Delto estas en la mano de la dio – Aŭtentika


teksto.

Pasas vivo de la ribelanto sur la tero... batas la dio pekojn liajn... –


Aŭtentika teksto.
Postparolo
La novelo estis verkita kun la celo konatigi la legantojn kun la plej
antikva periodo de evoluo de la historia kulturo, pri kiu la scienco
havas sufiĉajn informojn – pri la malnova regno de antikva Egiptujo.

En nia literaturo tute mankas verkoj, temantaj pri tiom


malproksimaj epokoj de la historio, kaj juna leganto tute ne povas
konatiĝi kun ili alie, ol per specialaj verkoj.

Samtempe mi opiniis interese peni rekrei antikvajn konceptojn pri


la landoj, ĉirkaŭantaj Egiptujon kaj montri, kiel vastiĝadis la koncepto
pri la mondo kaj detruiĝadis la malnova naiva mondkoncepto, fiksita
kaj subtenata de la religio.

Tial la novelo rakontas pri la plej antikva ŝipvojaĝo en la oceanon


– en la Grandan Arkon, kiu, laŭ la imagoj de egiptoj, ĉirkaŭis
la firmaĵon.

La novelo baziĝas sur precizaj historiaj datumoj. La sola


«licenco», permesita al si de la aŭtoro, estas transporto de la vojaĝo
de Baŭrĝed el la tempo de faraono de la V dinastio Sahur al la
tempo de faraono Ĝedefra (IV dinastio), do je 100–120 jaroj pli fruen.
Tio estis farita kaj pro beletraj konsideroj, kaj pro tio, ke informoj pri
komunikado kun Punt, kvankam fragmentaj kaj nefidindaj, ekzistas
ankaŭ por pli fruaj etapoj de la historio de Egiptujo.

Plejmulto de skribaĵoj, diraĵoj, proverboj k.t.p., renkonteblaj en la


novelo, estis prenitaj el aŭtentikaj antikv-egiptaj fontoj en tradukoj
de niaj plej grandaj egiptologoj kaj precipe de B. A. Turajev.
La aŭtoro penis konservi, kiom eblis, ilian sonon kaj samtempe
aldoni guston de egipta etimologio al ĉiuj dialogoj kaj priskriboj de la
novelo.

La Ruĝa maro kun ĝiaj koralaj rifoj en la ŝipvojaĝo de egiptoj estis


priskribita tute ekzakte, pri kio povas konvinkiĝi ĉiu, konanta
la maristan gvidlibron de tiu ĉi maro, kaj ankaŭ de la Hinda oceano
ĉe la bordoj de Afriko.
Parto dua
Ĉe la rando de la Ekumeno

Prologo
Freŝa aŭtuna vento flugis super vastaĵo de Nevo, kovrita
de faldetoj.

La akra pinto de la Petropaŭla fortikaĵo en brilo de la suna tago


ŝajnis ora radio, leviĝinta en bluan alton de la ĉielo. Sub ĝi glate
ĝibigis sian larĝan, potencan dorson la Palaca ponto. Ondoj,
balanciĝante kaj brilante, egalmezure plaŭdis sur helajn granitajn
ŝtupojn de la kajo.

Sidinta sur benko juna maristo rigardis al la horloĝo, ekstaris kaj


rapide ekiris laŭ la kajo laŭlonge de la Admiralejo. La flavaj muroj
estis facile levantaj sian kronon de blankaj kolonoj en la travidebla
aŭtuna aero.

Aŭtoj estis milde kurantaj laŭ polurita asfalto, ludante per


ĵetiĝantaj sunaj rebriloj sur puraj vitroj kaj sur diverskolora emajlo
de karoserioj.

La junulo rapide iris laŭ la kajo, ne atentante la ĉirkaŭan festan


viglon. Li paŝis certe kaj facile. Al la junulo iĝis varme, li ŝovis sur
la nukon sian maristan kaskedon. Sonoris tramoj, derampante de sur
la ponto. La maristo trais ĝardeneton kun arboj, brulantaj per aŭtuna
skarlato, iris laŭlonge de granda placeto kaj por sekundo haltis antaŭ
enirejo, kie gigantoj el polurita granito estis apogantaj masivan
balkonon super ĝiba leviĝo de la trotuaro. Kuracitaj cikatroj pro
faŝistaj bomboj ankoraŭ videblis sur du kolosaj granitaj korpoj.
La junulo eniris en la pezan pordon, demetis la nigran militistan
mantelon kaj hastis al larĝa ŝtuparo el blanka marmoro, kiu strebis
el la duonmalhela vestiblo al hela kolonaro, kadrita per vico
de marmoraj statuoj.

Renkonten al li, ĝoje ridetante, iris svelta junulino. Ŝiaj atentaj,


larĝe dismetitaj grizaj okuloj malheliĝis, iĝinte varmaj. La maristo
iomete konfuzite rigardis al la junulino. Ŝi dum iro estis kaŝanta
ĵetonon de la vestejo en la malfermitan mansaketon – sekve, li ne
malfruis. La junulo vigliĝis kaj certe proponis komenci la pririgardon
de malsupre, ekde fakoj de antikvaĵoj.

Trapuŝiĝinte tra amaso da vizitantoj, la gejunuloj trairis inter


kolonoj, apogantaj la plafonon, farbitan per intensaj koloroj. Ili
preteris kelkajn grandegajn halojn. Post rompaĵoj de vazoj kaj platoj
kun nekompreneblaj surskriboj, post mornaj, nigraj skulptaĵoj
de Antikva Egiptujo, sarkofagoj, mumioj kaj ĉiuj ceteraj entombigaj
aĵoj, aspektantaj eĉ pli morne sub volboj de nehelaj haloj de la
malsupra etaĝo, ili ekdeziris helajn kolorojn kaj sunon. La gejunuloj
ekhastis supren.

Ili rapide trairis ankoraŭ du ĉambrojn, direktis sin al flanka


ŝtuparo, kondukanta en la suprajn halojn el malgranda ejo kun
mallarĝaj fenestroj, tra kiuj rigardis la pala ĉielo. Kelkaj okedraj
konusaj vitrinoj staris inter blankaj kolonoj, – malgrandaj antikvaj
artaĵoj, ekspoziciitaj en ili, ne estis altirantaj atenton de la
preterpasantoj.

Subite antaŭ la okuloj de la junulino en la tria vitrino aperis makulo


de mirakla blu-verda koloro, tiom hela, ke, ŝajnis, ĝi radiis sian
propran lumon. La junulino alirigis sian kunulon al la vitrino. Sur
arĝenteca veluro estis klinite alfiksita plata ŝtono kun rondaj randoj.
Ĝi estis ekstreme pura kaj travidebla, ĝia brilanta blu-verda koloro
estis neatendite ĝoja, hela kaj profunda, kun varma nuanco
de travidebla vino. Sur la glata supra edro, evidente, polurita per
homa mano, videblis klare eltranĉitaj homaj figuretoj, grandaj
je etfingro.

La koloro, la brilo kaj la lumporta travidebleco de la ŝtono akre


kontrastis kun la morna severeco de la halo kaj la palaj koloroj de la
aŭtuna ĉielo.

La junulino aŭdis bruan suspiron de sia kunulo, ekvidis lian


rigardon, nebuligitan per rememoro.

– Tia estas suda maro dum serena vetero, en tagmezaj horoj, –


malrapide diris la juna maristo. Senceda certeco de vidinto sonis
en liaj vortoj.

– Mi ne vidis tion, – respondis la junlino, – sed mi sentas en tiu


ĉi ŝtono ian profundecon, lumon aŭ ĝojon, mi ne povas diri, kion
ĝuste... Kie oni trovas tiajn ŝtonojn?

Nek granda, komuna por kvar vitrinoj subskribo «Orientslavaj


tomboj de la VII jarcento, regiono de meza Dnepro, rivero Ros», nek
eta etikedo en la vitrino mem: «Tombomonteto Grebeneckij, antikva
genta sanktejo» – nenion klarigis al la gejunuloj. Nekompreneblaj
estis ankaŭ la aĵoj, ĉirkaŭantaj la rimarkindan ŝtonon: rustiĝintaj ĝis
nerekonebleco rompaĵoj de tranĉiloj kaj lancoj, plataj tasoj, iaj
pendaĵoj en formo de trapezoj el nigriĝinta bronzo kaj arĝento.

– Tio estis elfosita en la Kieva regiono, – penis kompreni la junulo,


– sed mi ne aŭdis, ke tie aŭ ie ajn en Ukrainio oni trovadus tiajn
ŝtonojn... Kiun ni demandu? – La junulo ĉirkaŭrigardis la vastan
halon.

Neniu gvidisto, kvazaŭ spite, estis apude, nur en angulo ĉe la


ŝtuparo sidis gardistino.

Aŭdiĝis paŝoj: en la halon estis malleviĝanta alta homo


en zorgeme gladita nigra vesto. Laŭ tio, ke la gardistino ekstaris
de sur la seĝo kaj salutis lin respekte, la junulino senerare divenis,
ke tiu homo estas ia estro ĉi tie. Li facile puŝetis sian kunulon, sed tiu
jam estis paŝanta renkonten al la veninto kaj, rektiĝinte militiste,
komencis:

– Permesu demandi?
– Mi permesas. Kion vi deziras? – diris la sciencisto, kaj liaj
trankvilaj okuloj miope mallarĝiĝis, pririgardante la gejunulojn.

La junulo klarigis, kio ĝuste interesas ilin. La sciencisto ridetis.

– Vi havas intuicion, junulo! – aprobe ekkriis li. – Vi trafis al unu


el la plej interesaj aĵoj de nia muzeo! Ĉu la bildon sur la ŝtono
vi bone vidis?.. Ĉu ne?.. Malgranda! Sed por kio ja ĉi tie estas jena
ilo? Rigardu!

La sciencisto kaptis lignan kadron, fiksitan sur la supra flanko


de la vitrino, mallevis ĝin. Ĝuste kontraŭ la ŝtono ekstaris granda
lupeo. Klakis ŝaltilo, hela lumo priverŝis la supraĵon de la ŝtono.

Interesigitaj eĉ pli, la gejunuloj rigardis en la lupeon. La figuretoj,


eltranĉitaj sur la ŝtono, pligrandiĝinte, iĝis vivoplenaj. Ĉe unu rando
de la travidebla blu-verda plataĵo per maldikaj avaraj linioj estis
skizita figureto de nuda junulino, staranta kun la dekstra mano, levita
al la vango. Bukloj de la densaj krispaj haroj kuŝiĝis sur rondaĵon
de la ŝultro, skizitan per klara arko.

La tutan ceteran supraĵon de la ŝtono okupis tri brakumiĝintaj viraj


figuroj, plenumitaj kun eĉ pli granda majstreco, ol la bildo de la
junulino.

La sveltaj, muskolaj korpoj rigidiĝis en momento de moviĝo.


Turniĝoj de la korpoj estis fortaj, akraj kaj samtempe delikate
moderaj. En la centro potenca homo, pli alta ol la du, starantaj
flanke, larĝe dismetis la brakojn sur iliajn ŝultrojn. Ĉe liaj flankoj la du
viroj, armitaj per lancoj, staris, atente klininte la kapojn. En iliaj pozoj
estis streĉita preteco de povaj batalistoj, pretaj certe rebati ajnan
malamikon.

La tri malgrandaj figuretoj estis plenumitaj kun granda majstreco.


La ideo – frateco, amikeco kaj kuna lukto – estis esprimita en ili kun
neordinara forto.
Profundeco de la travidebla kaj hela ŝtono, servanta samtempe
kiel fono kaj kiel materialo, plifortigis belecon de la verko. Varma
humida rebrilo, ŝajne eliranta el interno de la ŝtono, aldonis al la
korpoj de la tri brakumiĝintaj homoj orecan gajon de suna lumo...

Sub la figuroj kaj sur glata rompsurfaco de la malsupra rando


eblis rimarki malglate kaj haste skrapitajn nekompreneblajn signojn.

– Ĉu vi satrigardis? Mi vidas, ke ĝi absorbis vin! – La voĉo de la


sciencisto tremerigis ambaŭ gejunulojn. – Bone. Ĉu vi deziras,
mi iomete rakontu pri la ŝtono? Tiu ĉi ŝtono estas unu el enigmoj,
kiajn ni fojfoje renkontas en historiaj dokumentoj de antikveco. En kio
estas la enigmo? Aŭskultu laŭ la ordo. Tio estas berilo, mineralo
ne tre malofta. Sed tiaj blu-verdaj puregaj beriloj estas ekstreme
raraj. En la tuta mondo ili troveblas nur en la sudo de Afriko. Tio
estas unue. Plie, sur la ŝtono estas eltranĉita intajlo – tielaĵojn oni
ŝatis fari dum disfloro de la helena arto en Antikva Helenujo. Sed
berilo estas tre malmola ŝtono. Por eltranĉi sur ĝi bildojn kun tia
precizeco, oni devas tranĉi nur per diamantoj – helenaj majstroj ilin
ne havis. Tio estas due. Plie, el la tri viraj figuroj la meza, sendube,
montras negron, la dekstra – helenon, kaj la maldekstra – tio estas
iu homo el aliaj mediteraneaj popoloj: eble, kretano aŭ etrusko. Kaj
finfine, laŭ la teĥniko de montro de homa korpo la intajlo devus rilati
al la epoko de disfloro de Helenujo; samtempe tuta vico da specifaĵoj
indikas la tempon multe pli fruan. Mi jam ne diras pri tio, ke la lancoj,
montritaj ĉi tie, havas tute apartan formon, karakterizan nek por
Helenujo, nek por Egiptujo... Tuta vico da kontraŭdiraj, nekunigeblaj
indikoj... Sed la intajlo ja ekzistas, jen ĝi...

La sciencisto silentis iom, poste daŭrigis same abrupte:

– Ekzistas ankoraŭ multaj historiaj enigmoj. Ĉiuj ili pruvas unu


aferon: malmulte, malmulte ni scias! Malbone imagas la vivon
de antikveco. Ekzemple, ĉi tie en la ora deponejo ni havas inter skitaj
laboraĵoj unu oran bukon. Ĝi aĝas du mil sescent jarojn, sed sur
ĝi estas montrita fosilia sabrodenta tigro en ĉiuj detaloj. Jen. Kaj
paleontologoj diros al vi, ke tiu tigro formortis antaŭ tricent mil jaroj...
Ha!.. En egiptaj tomboj vi vidos freskojn, kie kun mirinda precizeco
estas pentritaj ĉiuj specoj de animaloj, vivintaj en Egiptujo. Inter ili
estas nekonata grandega besto, simila al giganta hieno, – tia estas
konata nek en Egiptujo, nek en la tuta Afriko. Aŭ en la Kaira muzeo
estas statuo de junulino, trovita en ruinoj de la urbo Aĥetaton,
en Egiptujo, kiu estis konstruita en la XIV jarcento antaŭ nia erao, –
de tute ne egiptino, kaj la verko tute ne estas egipta – kvazaŭ el alia
mondo. Miaj kolegoj al vi tuj klarigos – sti-li-go, – ŝerce distiris
la vorton la sciencisto. – Kaj mi en tiaj okazoj ĉiam rememoras unu
historion. En la samaj egiptaj muraj pentraĵoj oni ofte renkontadis
unu fiŝeton. Negrandan, per nenio specialan. Sed ĝi estis pentrita
ĉiam per la ventro supren. Kiel tio povis esti: egiptoj estis tiaj precizaj
pentristoj, kaj jen la nenatura fiŝo? Oni klarigis, certe: kaj stiligo ĉi tie
estis, kaj religio, pro influo de la dio Ammon. Tute konvinke, kaj oni
trankviliĝis. Kaj post dek kvin jaroj oni trovis: ekzistas en Nilo eĉ nun
tia fiŝeto, kaj – tute ĝuste – ĝi naĝas ĉiam per la ventro supren.
Instrue!.. Aĥ, tro longe mi parolas, absorbiĝis! Ĝis revido, gejunuloj,
interesiĝu pri enigmoj de historio.

– Unu minuton... profesoro! – ekkriis la junulino. – Ĉu vi mem


ne povas klarigi tiun aĵon? Nu tiel, por vi mem. Diru al ni... – La
junulino konfuziĝis.

La sciencisto ridetis:

– Kion fari kun vi! Tio, kion mi diros al vi, estos simple konjekto,
ne pli. Unu afero estas senduba: vera arto reflektas la vivon, vivas
mem kaj leviĝas al novaj altaĵoj nur en lukto kontraŭ malnovo. En tiuj
foraj tempoj, kiam estis kreita tiu intajlo, floris senrajteco kaj
sklaveco. Multegaj homoj trenis sian seneliran vivon. Sed
subprematoj levadis armilojn kontraŭ la senkompata sklaveco. Kaj
jen, rigardante al la bildo de tri batalistoj, mi deziras pensi, ke ilia
amikeco aperis en batalo por libero... Eble, ili kune fuĝis al la patrujo
el kaptiteco... Al mi ŝajnas, ke tiu intajlo estas ankoraŭ unu atesto
de malproksima lukto, kiu furiozis tiam, sed kiun kaŝis disde ni la
jarcentoj. La nekonata artisto mem, eble, partoprenis la lukton...
Ja tio eĉ ne povas esti alie... Ĝuste pro tio tiel perfekta estas lia
verko. Tio estis, se eblas tiel diri, unuopa venko de novo super
malnovo, farita en profundo de pasintaj jarcentoj. Tiaj atestoj,
atingantaj nin, speciale altiras atenton de niaj homoj, kiuj leviĝis
al lukto kontraŭ tio, kio malhelpas al kresko de novo. En ĉio – en
la vivo, en la scienco, en la arto. Jen kial ankaŭ vi tuj atentis tiun
intajlon inter multaj pritranĉitaj gemoj.

La gejunuloj ree alpremiĝis al la vitro, afekciitaj per la torento


da informoj. La ŝtono ŝajnis al ili mistera kaj altira.

Profunda, hela kaj pura koloro de maro... Sur ĝi estis frata


brakumo de tri homoj. La brilanta ŝtono, kvazaŭ transdonanta sian
lumon al la belaj korpoj – ĉi tie, en la malhela, severa halo...
La eltranĉita junulino, plena je vivo kaj virina ĉarmo, staris kvazaŭ
ĉe la rando de maro.

La juna maristo kun suspiro rektigis la laciĝintan dorson.


La junulino plu rigardis. El malproksime laŭ eĥoplenaj pasejoj aŭdiĝis
paŝado de piedoj kaj bruo de proksimiĝanta ekskurso. Tiam ankaŭ
la junulino deŝiriĝis de la vitro. Klakis la ŝaltilo, la kadro estis levita,
kaj la blu-verda kristalo plu brilis sur la veluro.

– Ni ankoraŭ venos ĉi tien, ĉu? – demandis la maristo.

– Certe, venos! – respondis la junulino.

La junulo karese prenis ŝin sub la brako, kaj ili mediteme ekiris
supren laŭ blankaj ŝtupoj de la ŝtuparo.

Nevo – rivero en Leningrado/Sankt-Peterburgo (rim. de la


tradukinto).

gigantoj el polurita granito – atlantoj en portiko de Ermitejo (nun


fama arta muzeo) (rim. de la tradukinto).

berilo – mineralo el grupo de alumini-siliciatoj kun malmoleco 7.5–


8. Ĝiaj specoj, travideblaj kaj havantaj verdan koloron, nomiĝas
smeraldoj kaj estas multekostaj juvelŝtonoj. Bluaj specoj nomiĝas
akvamarinoj, rozkoloraj – vorobjevitoj.

intajlo – eta bildo, eltranĉita sur ŝtono. La priskribita intajlo


ekzistas nek en Ermitejo, nek en aliaj muzeoj.

sabrodenta tigro – Sabrodentaj tigroj – elmortinta grupo


de grandaj felisedoj. Ili vivis en la fino de la terciaro kaj en la
kvaternaro (antaŭ de 6 milionoj ĝis 300 mil jaroj). Distingiĝis per
longaj (ĝis 0.3 m) kojnodentoj de la supra makzelo kaj per ligita kun
ties grandeco kapablo tre larĝe malfermi la faŭkon. Probable, ili
ĉasadis plej grandajn herbomanĝantojn.
Ĉapitro unua
Disĉiplo de artisto
Plata ŝtono estis malproksimen elstaranta en la maron. Tiu,
nevidebla en la nokta mallumo, malforte plaŭdis sube. La ŝtono
ankoraŭ ne perdis tagan varmon, kaj al la junulo ne malhelpis blovoj
de malvarmeta vento, trakurantaj inter rokoj.

La junulo mediteme rigardis malproksimen, tien, kie dronis


en mallumo fino de la arĝenta strio de la Lakta Vojo. Li observis
falantajn stelojn. Ili ekbriladis samtempe multope, penetradis
la ĉielon per brilantaj pingloj kaj malaperadis post la horizonto,
estingiĝante, kiel ardigitaj sagoj, falintaj en akvon. Denove
disŝutiĝadis laŭ la ĉielo fajraj sagoj kaj forflugadis en nekonatan
malproksimon, en fabelajn landojn, kuŝantajn trans la maro, ĉe la
randoj mem de la Ekumeno.

«Mi demandos la avon, kien ili falas», – decidis la junulo kaj tuj
pensis, kiel bone estus flugi tiel trans la ĉielon, rekte al nekonata
celo.

Jes, li jam estas ne junulo – pasos ankoraŭ kelkaj tagoj, kaj


li atingos la aĝon de batalisto. Tamen li estos ne batalisto, sed iĝos
fama artisto, glora skulptisto. Li diferencas de multaj homoj per
denaska kapablo vidi formojn de la naturo, senti kaj memori ilin... Tiel
diris al li la instruisto – artisto Agenoro. Kaj vere, tie, kie aliaj homoj
indiferente pasadis pretere, li haltadis, afekciita ĝis profundo de la
animo, rimarkante tion, kion ankoraŭ ne povis kompreni kaj klarigi.
Diversaj vizaĝoj de la naturo altiradis lin per siaj ĉiuhoraj ŝanĝiĝoj.
Poste lia rigardo iĝis pli akra. La junulo povis mem elpreni kaj longe
teni en la memoro tiujn trajtojn, kiujn li trovis belaj. Nekaptebla belo
kaŝiĝis ĉie – en fleksiĝo de eĝo de kuranta ondo kaj en flirtigataj
de vento bukloj de haroj de Tessa, la filino de la instruisto, en sveltaj
kolonoj de pinaj trunkoj kaj en minacaj klifoj, orgojle altantaj super
la maro. Ekde tiam strebo al kreo de belaj formoj iĝis lia celo. Montri
belon al tiuj, kiuj ne kapablas kapti ĝin. Kaj kio povas esti pli bela,
ol korpo de homo! Sed transdoni ĝin – tio estas ĝuste la plej
malfacila...

Jen kial tiel malsimilas tiuj ĉi vivaj trajtoj, kaptitaj de la memoro,


al tiuj bildoj de dioj kaj herooj, kiujn li vidas ĉirkaŭe, kiujn li mem
lernis fari! Eĉ verkoj de la plej lertaj majstroj de Eniado ne povis doni
konvinkan bildon de viva homa korpo.

La junulo malklare sentis, ke en ili estas artefarite emfazitaj kaj


krude plifortigitaj nur apartaj trajtoj, esprimantaj ĝojon, volon, koleron
aŭ kareson, sed ne pli. Por forto de impreso skulptisto oferadis ĉion
ceteran. Ne, li devas sukcesi transdoni la belon! Tiam li iĝos la plej
granda skulptisto de sia lando kaj homoj gloros lin, admirante liajn
verkojn. En ili belo unuafoje estos por ĉiam fiksita en bronzo
aŭ ŝtono!

La junulo forflugis malproksimen en la kuraĝaj revoj, sed tiam


forta ondo brue plaŭdis malsupre. Kelkaj gutoj trafis sur ŝtonojn kaj
sur la vizaĝon de la junulo. Li tremeris, rekonsciiĝinte, kaj
konfuziĝinte ridetis en mallumo. Dioj! Verŝajne, ankoraŭ
malproksima estas tiu tempo... Kaj nun Agenoro ofte skoldas lin pro
mallerta laboro kaj ial ĉiam iĝas prava... Kaj la avo? Tiu malmulte
interesiĝas pri liaj sukcesoj en arto. Li zorgas nur pri tio, kiel fari
el sia nepo faman luktiston. Kvazaŭ por artisto necesas forto! Sed
tamen estas bone, ke la avo tiel edukis lin!.. La junulo sciis, ke li
estas rare forta kaj eltenema. Kiel agrable estas montri sian forton
kaj lertecon en vesperaj konkuroj en la vilaĝo antaŭ Tessa, ĝoje
rimarkante lumeton de aprobo en la okuloj de la junulino!

La junulo salte ekstaris kun brulantaj vangoj, ĉiuj muskoloj de lia


korpo streĉiĝis. Li defie submetis la bruston al la vento, levis
la vizaĝon al la steloj kaj subite mallaŭte ekridis.

Malrapide aliris li la randon de la ŝtono, rigardis en la mallumon,


kiu ŝajnis senfunda, kaj, sonore ekkriinte, saltis malsupren. Tuj
ekvivis la kvieta, silenta nokto. Malsupre estis la maro, karese
malvarmiginta lian varmegan haŭton, ekbrilinta per etaj lumetoj
ĉirkaŭ la brakoj kaj la ŝultroj.

Ondoj, ludante, elpuŝadis la junulon supren, strebis deĵeti


malantaŭen. Li eknaĝis, divenante en mallumo balanciĝojn de la
akvo, certe leviĝante sur altajn ondojn, kiuj subite ekstaradis antaŭ li.
La koro facile svenadis – la maro kvazaŭ havis nek fundon, nek
randon, kuniĝante kun la malhela ĉielo en unu tutaĵon. Li estis sola
kun la steloj.

Granda ondo subĵetis la junulon; li ekvidis sur la bordo


malproksiman ruĝan fajron. Facila movo – kaj ondoj obeeme
ekportis la junulon al la bordo, al apenaŭ videbla griza makulo
de sablaĵo.

Iomete tremante pro malvarmo, li ree grimpis sur la platan ŝtonon,


levis sian mantelon el kruda lano, volvis ĝin kaj ekkuris laŭ la bordo
al la lumeto de lignofajro.

Malproksimen ĉirkaŭe estis disiranta aroma fumo de la brulanta


branĉetaĵo, kolektita en vepro.

En la malforta lumo de la nehela flamo aperis muro de malgranda


domo, masonita el angulecaj ŝtonoj, kaj super ĝi – elstaraĵo de kana
tegmento. Longe etenditaj branĉoj de unuopa platano kovris
la loĝejon kontraŭ malbona vetero. Ĉe la lignofajro mediteme sidis
maljunulo en griza mantelo. Aŭdinte la paŝojn, li kun rideto turnis
al la aliranta junulo la faltan vizaĝon, kies malhelan sunbrunon
kontrastigis la griza krispa barbo.

– Kie vi estis tiel longe, Pandiono? – kun riproĉo diris la maljunulo.


– Mi jam antaŭlonge revenis kaj deziris paroli kun vi.

– Mi ne pensis, ke vi venos tiel baldaŭ, – ekskuzis sin la junulo, –


kaj kuris por naĝi. Mi pretas aŭskulti vin eĉ tutan nokton.

La maljunulo nege balancis la kapon:


– Ne, la konversacio estos longa, kaj matene vi devos frue vekiĝi.
Mi deziras morgaŭ fari elprovon por vi, kaj necesas, ke vi estu
en plena forto. Jen freŝaj flanoj – mi alportis novan rezervon – kaj
mielo. Hodiaŭ estas festa vespermanĝo: manĝu, sed, kiel decas
al batalisto, nemulte kaj sen avido.

La junulo kun plezuro disrompis flanon kaj mergis ĝian blankan


molan rompaĵon en la argilan poteton kun mielo. Li manĝis,
ne deŝirante la okulojn disde la avo, kiu silente kaj karese rigardis
al la nepo. Mirindaj kaj tute similaj estis la okuloj de la maljunulo kaj
de la junulo – brilantaj, orecaj, similaj al densigita koloro de suna
radio. Popola kredo diris, ke homoj kun tiaj okuloj devenis de teraj
amoratinoj de la «filo de alto» Hiperiono mem, la dio de suno.

– Mi pensis hodiaŭ pri vi, kiam vi forveturis, – ekparolis la junulo. –


Kial aliaj aedoj loĝas en bonaj domoj kaj sate manĝas, nenion
sciante, krom siaj kantoj? Kaj vi, avĉjo, scias tiel multe, tiel lerte
kreas novajn kantojn, sed devas labori ĉe la maro. La boato estas
jam malfacila por vi, kaj nur mi sola estas via helpanto. Ja ni
ne havas sklavojn!

La maljunulo ridetis kaj mallevis la vejnecan manon sur la krispan


kapon de Pandiono:

– Ankaŭ pri tio mi deziris paroli kun vi morgaŭ. Nun mi diros nur,
ke malsamajn kantojn oni povas krei pri dioj kaj homoj. Kaj se vi
estas honesta antaŭ vi mem kaj viaj okuloj estas malfermitaj, do tiuj
kantoj ne estos agrablaj por altaj terposedantoj kaj militestroj. Kaj
vi havos nek riĉajn donacojn, nek sklavojn, nek gloron, vin oni
ne vokos en grandajn domojn, kaj la kantoj ne donos al vi nutron...
Tempas dormi, – interrompis sin mem la maljunulo. – Rigardu, la
Nokta Ĉaro jam turniĝas al la alia flanko de la ĉielo. Rapide kuras
ĝiaj nigraj ĉevaloj, kaj ripozo necesas al homo, por esti forta.

– Ni iru. – Kaj la maljunulo direktis sin al la mallarĝa enirejo de la


mizera kabano.

La maljunulo frue vekis Pandionon.


Estis proksimiĝanta la malvarma tempo de aŭtuno: la ĉielo estis
en nuboj, penetra vento susuris per sekaj kanoj, la platano froste
tremis per distranĉitaj folioj.

Sub severa kaj postulema observo de la avo Pandiono okupiĝis


pri gimnastikaj ekzercoj. Miloj da miloj da fojoj, ekde la infanaj jaroj,
faradis li ilin ĉe sunleviĝo kaj sunsubiro, sed hodiaŭ la avo estis
elektanta la plej malfacilajn ekzercojn kaj ĉiam pligrandiganta ilian
nombron.

La junulo ĵetadis pezan lancon, ŝtonojn, transsaltadis barojn kun


sako da sablo sur la ŝultroj. Finfine la avo alligis al lia maldekstra
mano pezan tuberon de juglandujo, en la dekstran donis nodan
klabon, kaj al la kapo alfiksis rompopecon de ŝtona poto. Retenante
ridon, por ne perdi la spiradon, Pandiono laŭ signo, donita de la avo,
ekkuris norden, tien, kie la borda pado ĉirkaŭis krutan ŝtonan
deklivon. Li kiel vento trakuris la padon, grimpis sur la unuan
ŝtupegon de la deklivo, malleviĝis kaj eĉ pli rapide ekkuris
malantaŭen. La maljunulo renkontis la nepon ĉe la kabano, liberigis
de la tuta ekipaĵo kaj alpremiĝis per la vango al lia vizaĝo, penante
laŭ la spirado determini gradon de laco.

La junulo, silentinte iom, diris:

– Mi povus fari ĉi tion ankoraŭ multfoje, antaŭ ol peti ripozon.

– Jes, estas tiel, – respondis la maljunulo malrapide kaj fiere


rektigis sin: – Vi povas esti batalisto, kapabla batali senlace kaj porti
pezon de kupra armilaro! Mia filo, via patro donis al vi sanon kaj
forton, mi plifortigis ilin en vi kaj faris vin eltenema kaj kuraĝa. – La
maljunulo ĉirkaŭrigardis la figuron de la junulo, aprobe rigardis
la larĝan konveksan bruston, la fortajn muskolojn sub la glata
senmakula haŭto kaj daŭrigis: – Vi ne havas parencojn, krom mi,
malforta maljunulo, ne havas riĉaĵojn kaj servistojn, kaj tuta nia

fratrio estas tri negrandaj vilaĝoj sur ŝtona bordo... La mondo


estas granda, kaj multaj danĝeroj minacas al soleca homo. La plej
granda el ili estas – perdi liberon, esti prenita en sklavecon. Tial
mi faris tiom da penoj, por fari el vi bataliston, kuraĝan kaj kapablan
al ajna milita afero. Nun vi estas libera kaj povas servi al via popolo.

– Ni iru nun doni oferon al Hiperiono, nia protektanto, honore al la


veno de via matureco.

La avo kaj la nepo direktis sin laŭlonge de densejo de bruniĝintaj


kareksoj kaj kanoj tien, kie, elstarante malproksimen en la maron,
kiel longa remparo altis mallarĝa kabo.

Du dikaj, larĝaj kverkoj kreskis sur la fino de la kabo. Inter ili


el krudaj plataĵoj de kalkoŝtono estis kunmetita altaro, kaj poste
staris malheliĝinta ligna fosto, tajlita en formo de homa figuro. Tio
estis antikva templo, dediĉita al la loka dio – al la rivero Aĥeloo,
enfluanta ĉi tie en la maron. La enfluejo de la rivero perdiĝis
en verda densejo, abunda je birdoj, kiuj alflugadis el la nordo.

Antaŭe malfermiĝis la nebuliĝinta maro. De tie venadis ondoj, kun


plaŭdo alkurantaj sur la akran finon de la kabo, similan al kolo
de grandega animalo, merginta la kapon en la akvon.

Majesta murmuro de ondoj, akraj krioj de birdoj, fajfo de vento


en kanoj kaj bruo de kverkaj branĉoj – ĉiuj ĉi sonoj estis kuniĝantaj
en unu maltrankvilan kontinuan melodion.

Sur la kruda ŝtona altaro la maljunulo bruligis fajron. Li ĵetis en la


flamantan lignofajron pecon de viando kaj flanon. Fininte
la oferadon, la maljunulo alkondukis Pandionon al granda ŝtono
ĉe kruta rando de muska roko kaj ordonis defaligi ĝin flanken.
La junulo facile venkis la pezon kaj laŭ ordono de la avo ŝovis
la manon en profundan fendon inter du tavoloj de kalkoŝtono. Tintis
metalo – Pandiono elprenis kovritajn per verdaj oksidaj makuloj
kupran glavon, helmon kaj larĝan zonon el kvadrataj kupraj platoj,
kiu servis kiel karapaco por la malsupra parto de la korpo.

– Tio estas la armilaro de via frue pereinta patro, – mallaŭte diris


la avo. Ŝildon kaj pafarkon vi devos akiri por vi memstare.
La junulo, emociita, kliniĝis super la batalaj armiloj, singarde
purigante la metalon disde la oksida tavolo.

La maljunulo eksidis sur ŝtonon kaj, apoginte sian dorson al la


roko, silente observis la nepon, penante kaŝi de li sian malgajon.

Pandiono, lasinte la armilaron, ĵetiĝis al la avo kaj impete


brakumis lin. La maljunulo ĉirkaŭprenis per la mano la torson de la
junulo, sentante malmolecon de liaj potencaj muskoloj. Al la avo
ŝajnis, ke li kaj lia antaŭlonge pereinta filo kvazaŭ renaskiĝis en tiu
juna korpo, kreita por lukto.

La maljunulo turnis al si la vizaĝon de la nepo kaj longe rigardis


en la malfermitajn orecajn okulojn:

– Nun vi devos decidi, Pandiono: ĉu vi iros al la estro de nia


fratrio, por iĝi lia batalisto, aŭ restos helpanto de Agenoro.

– Mi restos ĉe Agenoro, – sen pripensoj respondis Pandiono. – Se


mi iros en la vilaĝon al la estro, mi devos loĝi tie, manĝi kune kun
ĉiuj en la vira kunvenejo, kaj tiam vi restos sola. Mi ne deziras disiĝi
kun vi kaj plu helpos al vi.

– Ne, nun ni devas disiĝi, Pandiono, – kun peno, sed firme diris
la maljunulo.

La junulo mire deŝoviĝis, sed la mano de la avo retenis lin.

– Mi plenumis la promeson, donitan al mia filo – al via patro,


Pandiono, – daŭrigis la maljunulo. – Nun vi eniras en la vivon.
La komenco de via vojo devas esti libera, sed ne pezigita per zorgo
pri senhelpa maljunulo. Mi foriros el nia Eniado en la
fekundan Elidon, kie loĝas miaj filinoj kun siaj edzoj. Kiam vi iĝos
fama majstro, vi trovos min...

Al ardaj protestoj de la junulo la maljunulo nur nege balancis


la kapon. Multajn karesajn, petegajn, indignajn vortojn diris
Pandiono, antaŭ ol li komprenis, ke la senceda decido de la avo
estis kovita dum jaroj, firmigita per la viva sperto.

Kun malgajo, kiel ŝtono kuŝanta sur la animo, la junulo dum


la tuta tago ne deiradis de la avo, helpante al li prepari sin al la
forveturo.

Vespere ili ambaŭ eksidis ĉe la renversita, ĵus rekalfatrita boato,


kaj la avo elprenis sian malnovan, eluzitan liron. La junece forta voĉo
de la maljuna aedo ekflugis laŭ la bordo, silentiĝante malproksime.
La malgaja melodio similis egalmezuran plaŭdon de maro.

Laŭ peto de Pandiono la maljunulo kantis al li legendojn pri


deveno de ilia popolo, pri najbaraj teroj kaj landoj.

Konsciante, ke li aŭdas la avon lastfoje, la junulo avide kaptadis


ĉiun vorton, penante enmemorigi la kantojn, ekde la infaneco firme
ligitajn por li kun la bildo de la avo. Pandiono vive imagis al si
antikvajn heroojn, unuigintajn diversajn tribojn.

La maljuna aedo kantis pri severa ĉarmo de sia patrujo, kie


la naturo mem estas tera enkorpiĝo de dioj, pri grandeco de homoj,
scipovantaj ami la vivon kaj venki la naturon, ne kaŝiĝante de ĝi
en templojn, ne forturniĝante de la nuno.

Kaj la koro de la junulo emociite batis antaŭ vojoj, irantaj


en nekonatan foron, malfermantaj post ĉiu turno ion novan kaj
neatenditan.

Matene kvazaŭ revenis varmega somero. Pura bluo de la ĉielo


spiris per ardo, la senmova aero pleniĝis per sonoro de cikadoj, kaj
la suno blindige reflektiĝis de blankaj rokoj kaj ŝtonoj. La maro iĝis
travidebla kaj pigre balanciĝis ĉe la bordoj, akceptinte aspekton
de malnova vino, ŝanceliĝanta en giganta tasego.

Kiam la boato de la avo malaperis malproksime, sopiro kunpremis


la bruston de Pandiono. Li falis, alpreminte la frunton al la krucigitaj
manoj. Li eksentis sin knabo, soleca kaj forlasita, perdinta kun
la forveturo de la amata avo parton de sia koro. Larmoj fluis laŭ
la manoj de Pandiono, sed tio jam ne estis larmoj de infano, ili ruliĝis
per maloftaj pezaj gutoj, ne faciligante la malfeliĉon.

Malproksimen foriris la revoj pri grandaj aferoj. Nenio konsolis


la junulon – li deziris esti kune kun la avo.

Malrapide kaj senkompate venis konscio de nerevenigeblo de la


perdo, kaj la junulo ekregis sin. Hontinte pri la larmoj, mordinte
la lipojn, li levis la kapon kaj longe rigardis en la maran foron, ĝis
la konsternitaj pensoj ekfluis konsekvence kaj glate. Pandiono
ekstaris, ĉirkaŭrigardis la bordon, brulantan sub la suno,
la malgrandan dometon sub la platano, kaj ree la sopiro iĝis
netolerebla. Li komprenis, ke la tagoj de juneco pasis, ke ne revenos
jam neniam la senzorga vivo kun liaj naivaj, duoninfanaj revoj.

Malrapide ektrenis sin Pandiono al la hejmo. Tie li zonis sin per


la glavo kaj volvis en la mantelon siajn aĵojn. La junulo dense firmigis
la pordon, por ke tempesto ne penetru en la domon, kaj ekiris laŭ
la ŝtona padeto, pure balaita de maraj ventoj. Seka kaj malmola
herbo malgaje susuris sub la piedoj. La pado atingis monteton,
kovritan de densa malhel-verda arbustaro, kies etaj folioj, varmigitaj
de la suno, eligadis aromon de freŝaj olivaj rekrementoj. Ĉi tie
la pado disforkiĝis je du: unu kondukis dekstren, al grupo da fiŝistaj
kabanoj, starantaj sur la mara bordo, la alia iris laŭlonge de la rivera
bordo al la vilaĝo. Pandiono turnis sin maldekstren; post la monteto
liaj piedoj mergiĝis en varmegan blankan polvon, ĉirpado de cikadoj
superis bruon de la maro. La piedo de ŝtona deklivo de la monto
ĉe la rivero dronis en arboj. Mallarĝaj folioj de oleandroj, peza verdo
de figarboj alternis kun pufaj foliaroj de grandaj juglandujoj – ĉio
ĉi estis kuniĝanta en kontinuan fumantan mason, kiu ŝajnis preskaŭ
nigra ĉe blankaj kalkoŝtonaj deklivoj. La padeto plonĝis
en malvarmetan ombron kaj post kelkaj turnoj alkondukis
al kampeto, prikonstruita per negrandaj dometoj, dense starantaj
ĉe oblikvaj deklivoj de vinberĝardenoj.

La junulo plirapidigis la paŝojn kaj direktis sin al malalta blanka


konstruaĵo, kaŝiĝanta post nodaj trunkoj de olivoj. Li eniris sub
markezon, kaj renkonten al li levis sin nealta nigrabarba maljuna viro
– majstro-artisto Agenoro.

– Vi venis, Pandiono! – ĝoje salutis la junulon la artisto. – Kaj


mi jam pensis sendi iun por vi... Ha, jen kio! – Agenoro rimarkis
la armilaron de Pandiono. – Permesu brakumi vin, mia knabo...
Tessa, Tessa! – kriis li. – Rigardu, kia batalisto venis al ni!

Pandiono rapide turniĝis. El la interna pordo elrigardis junulino


en malhel-ruĝa himatio, surĵetita super velkinta lazura ĥitono. Ĝoja
rideto montris senriproĉajn dentojn, tamen post momento la junulino
kuntiris la brovojn, kaŝinte la rideton, kaj malvarme ĉirkaŭrigardis
la junulon.

– Vidu, Tessa koleras kontraŭ vi: dum du longaj tagoj vi ne povis


alkuri al ni kaj averti, ke vi ne laboros, – riproĉis Pandionon la artisto.

La junulo staris silente, mallevinte la kapon, kaj el sub la klinita


frunto rigardis jen al la junulino, jen al la instruisto.

– Kio okazis al vi, mia knabo... tamen jam ne knabo, sed


batalisto? – demandis Agenoro. – Vi estas malgaja hodiaŭ. Kaj kio
estas la volvaĵo, kiun vi alportis?

Per rompiĝanta voĉo, malkonsekvence, denove travivante


la spertitan, Pandiono rakontis pri la forveturo de la avo.

Venis la edzino de la artisto – la patrino de Tessa.

La artisto metis ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de la junulo:

– Ni delonge amas vin, Pandiono, kaj ĝojas vin vidi. Kaj mi estas
feliĉa, ke vi elektis la vojon de artisto kaj preferis ĝin al la vivo
de batalisto. Ĝi ne preteros vin poste, sed nun vi devos atingi
multon, kion donas nur longa laboro kaj medito.

Pandiono, laŭ la moro, kliniĝis antaŭ la edzino de Agenoro, kaj tiu


kovris lian kapon per la rando de la mantelo, kaj poste karese
alpremis al la brusto.

La junulino ĝoje ekkriis kaj, konfuziĝinte, kaŝiĝis en profundo de la


domo, akompanata per rideto de la patro.

Agenoro, ripozante, eksidis ĉe la enirejo de la metiejo. Apud


la hejmo kreskis maljunaj olivarboj. Iliaj grandegaj nodaj trunkoj estis
bizare interplektitaj, kaj meditema rigardo de la artisto trovadis en ili
konturojn de homoj kaj animaloj. Unu arbo similis starantan sur
la genuoj giganton, levintan super la fleksita kolo larĝe dismetitajn
manojn. Ĉe alia arbo kurbaj elstaraĵoj de la trunko estis kuniĝantaj
en malbelan korpon, kripligitan de sufero. Kaj ĉiuj arboj estis fleksitaj,
kvazaŭ kun peno puŝante supren la pezan mason da sennombraj
branĉoj, kovritaj per arĝentecaj folietoj.

Ĉe la alia flanko de la hejmo glitis virina figuro en festa intense


blua himatio kun oraj brilaĵetoj. La artisto rekonis la filinon ĝuste en la
momento, kiam la junulino malaperis post deklivo de la monteto.
Senbrue paŝante per la nudaj piedoj, al Agenoro proksimiĝis lia
edzino kaj eksidis apude.

– Tessa ree ekiris en la pinan boskon al Pandiono, – diris la artisto


kaj aldonis: – La infanoj pensas, ke ni ne scias pri ilia eta sekreto!

Lia edzino gaje ekridis, sed, subite iĝinte serioza, demandis:

– Kion vi pensas pri Pandiono nun, kiam li loĝis ĉe ni pli ol jaron?

– Mi ekamis lin eĉ pli, – respondis Agenoro, kaj la edzino


konsente klinis la kapon. – Sed... – La artisto eksilentis, pripensante
pluajn vortojn.

– Li deziras tro multe, – finis anstataŭ li la edzino.

– Jes, li deziras multon, kaj multon donis al li la dioj. Kaj estas


neniu, kiu povus instrui lin – mi ne povas doni al li tion, kion li serĉas,
– diris la artisto kun malgaja noto en la voĉo.
– Kaj al mi ŝajnas, ke li ĵetiĝas, ne trovante sin. Li ne similas
al aliaj junuloj, – mallaŭte diris la edzino. – Kaj mi ne komprenas,
kion li ankoraŭ bezonas, kaj iufoje mi simple kompatas lin.

– Ho, kara, vi pravas: ne donos al li feliĉon la strebo atingi tion,


kion ankoraŭ neniu sukcesis fari. Kaj via maltrankvilo...
Mi komprenas ĝian kaŭzon: vi timas pri Tessa, ĉu?

– Ne, mi ne timas, mia filino estas fiera kaj kuraĝa. Sed mi sentas,
ke la amo al Pandiono povos alporti al ŝi multe da malfeliĉo. Estas
malbone, kiam homo, kiel Pandiono, estas obsedata de serĉado –
tiam amo ne kuracos lin de eterna sopiro...

– Kiel kuracis min, – karese ridetis la artisto al la edzino. – Kaj iam


mi, ŝajne, similis Pandionon...

– Nu ne, vi ĉiam estis pli trankvila kaj pli fortika, – diris la edzino,
karesinte la grizhariĝantan kapon de Agenoro.

Tiu rigardis malproksimen, post la arbojn, kien malaperis Tessa.

La junulino haste iris al la maro, ofte retrorigardante, kvankam


sciis, ke tiel frue en festa tago neniu iros en la sanktan boskon.

De blankaj deklivoj de senfruktaj ŝtonaj montoj jam blovis ardo.


Komence la vojo iris laŭ ebenaĵo, kovrita de dornoj, kaj Tessa iris
singarde, por ne ŝiri la baskon de sia plej bona ĥitono el maldika,
diafana ŝtofo, alveturigita el trans la maro. Poste la tero ŝvelis per
monteto, plene kovrita de sangruĝaj floroj. Sub la hela suno
la monteto brulis, kvazaŭ priverŝita per malhela flamo. Ĉi tie ne estis
dornoj, kaj la junulino, alte levinte faldojn de la ĥitono, ekkuris.

Rapide preterinte unuopajn arbojn, Tessa iĝis en la bosko. Sveltaj


trunkoj de pinoj lumis per vaksa lila rebrilo, larĝaj pintoj bruis pro
vento, kaj branĉoj, kovritaj de molaj pingloj, longaj je mano, estis
transformantaj helan sunan lumon en oran polvon.
Odoro de varmigita rezino kaj pinglaro miksiĝis kun freŝa spirado
de la maro kaj disverŝiĝis laŭ la tuta bosko.

La junulino ekiris pli malrapide, senkonscie obeante al la solena


kvieto de la bosko.

Dekstre inter trunkoj antaŭ ŝi altis griza roko, priŝutita per


pinglaro.

Sur la kampeton estis falanta fosto de suna lumo, kaj la ĉirkaŭaj


pinoj ŝajnis gisitaj el ruĝa kupro. Ĉi tien estis pli klare venanta
murmurego de la maro – nevidebla, ĝi rememorigadis pri si per basaj
egalmezuraj akordoj.

El post la roko renkonten al Tessa elkuris Pandiono kaj altiris


la junulinon al si, poste facile depuŝis ŝin kaj atente pririgardis,
kvazaŭ penante enpreni en sin tutan ŝian aspekton.

Bukloj de ŝiaj brilaj nigraj haroj tremetis ĉirkaŭ la glata frunto,


la maldikaj brovoj estis leviĝantaj al la tempioj, apenaŭ rimarkeble
rompiĝante, kaj tio donis al la grandaj bluaj okuloj apenaŭ kapteblan
esprimon de ironia fiero.

Tessa per milda moviĝo liberiĝis.

– Hastu, ĉi tien oni baldaŭ venos! – diris ŝi, karese rigardante al la


junulo.

– Mi estas preta. – Kun tiuj vortoj Pandiono aliris la rokon,


dissekcitan de mallarĝa vertikala kaverno.

Sur pecego de kalkoŝtono staris nefinita statuo je duono de homa


alto el densa argilo. Samloke estis dismetitaj lignaj instrumentoj
de skulptisto – kurbigitaj segiletoj, tranĉiloj kaj truloj.

La junulino deĵetis la bluan himation kaj malrapide levis la manojn


al la agrafoj, kiuj fiksis faldojn de la malpeza ŝtofo, distranĉita
laŭlonge de la ŝultroj.
Pandiono observis ŝin, ridetante kaj remetante la instrumentojn,
sed, kiam li forturniĝis al la statuo, la ravita rideto malrapide foriris
de lia vizaĝo. Tiu ĉi kruda bildo estis ankoraŭ tre malproksima de la
admirinda viva Tessa. Sed tamen en la argilo jam aperis ĉiuj
proporcioj de ŝia korpo. Hodiaŭ estas la decida tago: la preparo
estas finita. Li transportos sur la senmovan argilon ĉarmon de vivaj
linioj.

Pandiono malserene kaj decideme turnis sin al Tessa. Tiu, oblikve


rigardinte al li, kapjesis. Mallevinte la okulojn, la junulino apogis sin
je pina trunko, submetinte unu manon sub la nukon. Pandiono
silente enprofundiĝis en la laboron. La rigardo de la junulo iĝis akra,
la okuloj kuradis de la korpo de la amikino sur la argilon kaj reen,
enmemorigante, mezurante kaj komparante.

Jam dum multaj tagoj okazadis tiu lukto de la kreaj manoj kontraŭ
la senviva, indiferente obeema argilo, kiun necesis devigi akcepti
belan formon de vivaĵo.

La tempo estis pasanta. La sentiva orelo de la junulo jam kelkfoje


kaptis subpremitajn suspirojn de la laca Tessa.

Pandiono ĉesigis la laboron, depaŝis de la statuo, kaj Tessa


nevole tremeris, aŭdinte amaran ĝemon de elreviĝo. La bildo iĝis
multe pli malbona. Tio, kio vivis en ĝi kaj altiradis per apenaŭ skizitaj
trajtoj, nun, glatigita kaj difiniĝinta, mortis. La skulptaĵo iĝis nur peza
similaĵo de la sunbruna korpo de Tessa, kiu staris antaŭ la granda
pina trunko.

Mordinte la lipojn, la junulo estis komparanta Tessa-n kun


la statuo, streĉite penante trovi la eraron. Eraro ne estis – tion
ne eblis nomi eraro: simple li ne sukcesis transdoni la vivon, haltigi
ŝanĝiĝeman moviĝon de formoj de la korpo. Al li ŝajnis, ke forto
de lia amo, lia admiro pri la belo de Tessa permesos al li leviĝi alte,
fari grandegan krean heroaĵon – kaj al la mondo aperos
senekzempla statuo... Tiel estis hieraŭ, estis ankoraŭ antaŭ
duonhoro! Kaj jen li ne povas... ne scias... ne kapablas... Eĉ por
Tessa, kiun li tiel amas! Kion do li faru nun? La tuta mondo
malheliĝis por Pandiono, la instrumentoj falis sur la teron, la sango
ĵetiĝis en la kapon. En malespero, konsciante sian senfortecon,
la junulo ĵetis sin al la junulino kaj falis, brakuminte ŝiajn genuojn,
antaŭ ŝi.

La junulino, ĝenita kaj perpleksa, metis la manplatojn sur


la varmegan, supren levitan vizaĝon de Pandiono.

Kaj subite per instinkta sento de virino ŝi komprenis, kio okazas


en la animo de la artisto. Kun patrineca amo ŝi kliniĝis super
la junulo, parolis karesajn vortojn, alpremadis al si la kapon
de Pandiono, glitante per la maldikaj fingroj laŭ ringoj de liaj
mallongaj haroj.

La impeta malespero de la junulo kvietiĝis.

Malproksime aŭdiĝis voĉoj. Pandiono rigardis ĉirkaŭe; lia impeto


estingiĝis, kaj kun ĝi foriris ankaŭ la fiera espero. Al li ŝajnis, ke lia
junula revo neniam efektiviĝos. La skulptisto aliris al sia statuo kaj
haltis en hezito. La eta mano de Tessa kuŝiĝis sur la fleksiĝon de lia
kubuto.

– Ne faru tion, malsaĝa knabeto, – flustris la junulino.

– Mi ne povas, ne kuraĝas, Tessa, – konsentis Pandiono,


ne deŝirante la rigardon disde la skulptaĵo. – Se tiu ĉi... – la junulo
stumblis, – ne montrus vin, se ne vi, mi neniigus ĝin tuj. Tiu aĵo estas
tiel kruda kaj malbela, ke ĝi ne devas ekzisti kaj per io rememorigi
vian aspekton... – Kun tiuj vortoj la junulo facile ŝovis la ŝtonon kune
kun la statuo en profundon de la kaverno. Li zorgeme kaŝmaskis
la maldikan fendon per rompaĵoj de ŝtonoj kaj per manplenoj da seka
pinglaro...

La gejunuloj direktis sin al la sono de la mara surfo. Ili longe iris


silente. Pandiono ekparolis, penante transdoni al la amatino sian
sopiron kaj elreviĝon. La junulino penis persvadi Pandionon ne lasi
penojn, parolis pri sia certeco pri li, pri lia kapablo plenumi la ideon.
Sed Pandiono estis malcedema. Hodiaŭ li komprenis, ke li ankoraŭ
estas tre malproksima de la vera majstreco, kaj vojo al la vera arto
iras tra longaj jaroj da persista laboro.

– Ne, Tessa, mi nun scias, ke mi ne povas enkorpigi vin en statuo!


– pasie diris li. – Mi estas malriĉa ĉi tie kaj ĉi tie, – li tuŝis la koron kaj
la okulojn, – por transdoni vian belon...

– Ĉu ĝi ne estas via, Pandiono? – La junulino impete ĵetis


la manojn trans la kolon de la artisto.

– Jes, Tessa, sed kiel mi fojfoje suferas pro ĝi! Mi neniam laciĝos
admiri vin kaj samtempe... mi ne povas tion esprimi... Ĉiu momento
ŝajnas la lasta. Kvazaŭ tuj malaperos via belo, simile al forfluginta
sono de kanto... Vi foriris, kaj mi ne povas montri viajn trajtojn, al mi
mem rakonti pri ili! Sed mi devas realigi vin en argilo, ligno, ŝtono.
Mi devas kompreni, kial estas tiel malfacile transdoni belon, ĉar
se mi mem ne komprenos tion, do kiel mi povos fari vivaj miajn
verkojn?

Tessa atente aŭskultis la junulon kaj, sentante, ke nun antaŭ


ŝi estas malfermita la tuta animo de Pandiono, kun amaro komprenis
sian senfortecon. La sopiro de la artisto transdoniĝis ankaŭ al ŝi,
en la koro kreskis nedifinita maltrankvilo.

Subite Pandiono ridetis, kaj Tessa ne sukcesis rekonsciiĝi, kiam


la potencaj manoj levis ŝin en la aeron. Pandiono ekkuris al la bordo,
mallevis la junulinon sur malsekan sablon kaj mem malaperis post
ronda monteto.

Momento – kaj la junulino ekvidis la kapon de Pandiono sur eĝo


de proksimiĝanta ondo. Baldaŭ la junulo revenis. De la ĵusa malgajo
ne restis eĉ spuro. Kaj la okazintaĵo en la bosko ekŝajnis al Tessa
ne tiom serioza. Ŝi mallaŭte ekridis, rememorinte sian mizeran
argilan similaĵon kaj la afliktitan vizaĝon de ĝia kreinto.

Ankaŭ Pandiono ridis pri si, kiel knabo, fanfaronis antaŭ


la junulino pri sia lerteco kaj forto. Tiel, malrapide, ofte haltante, ili iris
al la hejmo. Kaj nur sur la fundo mem de la animo de Tessa plu
nestis maltrankvilo.

Agenoro tuŝis per la mano la genuon de Pandiono:

– Nia popolo estas ankoraŭ juna kaj malriĉa, mia filo. Necesas
jarcentoj da vivo en bonhaveco, por ke centoj da homoj povu dediĉi
sin al la alta metio de artisto, por ke centoj da homoj povu fordoni sin
al esploro de belo de la homo kaj de la mondo. Kaj ni ankoraŭ tiel
antaŭnelonge montradis niajn diojn, tajlante ŝtonajn aŭ lignajn
fostojn... Sed jen vi strebas kompreni leĝojn de la belo, kaj mi povas
antaŭdiri, ke nia popolo multe progresos sur la vojo de montro
de belo. Sed nun en antikvaj kaj riĉaj landoj majstroj estas multe pli
lertaj, ol ni...

La artisto ekstaris kaj prenis el angulo de la ĉambro grandan


skatolon el flava ligno, elprenis el ĝi volvaĵon, kovritan per ruĝa ŝtofo.
Demetinte ĝin, li singarde starigis antaŭ Pandiono statueton,
grandan je ulno, faritan el eburo kaj oro. La eburo pro tempo
rozkoloriĝis, kaj ĝia polurita surfaco kovriĝis per etegaj nigraj
fendetoj.

La statueto montris virinon, tenantan en la etenditaj manoj


du serpentojn, volviĝintajn ringe ĝis la kubutoj. Strikta zono kun
rulaĵoj ĉe la randoj ĉirkaŭis la neordinare maldikan talion, subtenante
longan, ĝis la kalkanoj, jupon, forte larĝiĝantan malsupre kaj
ornamitan per kvin transversaj oraj strietoj. La dorson, la ŝultrojn,
la flankojn kaj la suprajn partojn de la brakoj kovris malpeza mantelo,
lasanta nudaj la bruston kaj la ventron ĝis la talio.

La pezaj ondaj haroj estis levitaj node ne sur la nuko, kiel


ĉe helenaj virinoj, sed sur la verto. De la nodo estis deirantaj densaj
tufoj, kovrante malantaŭe la kolon kaj la dorson.

Ion similan Pandiono ankoraŭ ne vidis. Senteblis, ke tiu statueto


estas kreitaĵo de granda majstro. Speciale altiris atenton la strange
indiferenta vizaĝo de la statueto – plateta kaj larĝa, kun peze
montritaj vangostoj, kun dikaj lipoj, kun iomete elstaranta antaŭen
malsupra parto.

La rektaj larĝaj brovoj plifortigis la esprimon de indiferenteco sur


la vizaĝo de la virino, sed la pufa brusto altis, kvazaŭ
en malpacienca suspiro.

Pandiono rigidiĝis! Se li posedus la arton de la nekonata majstro!


Se lia ĉizilo povus kun sama precizeco kaj fajneco transdoni
la formon, viviĝantan sub la roz-flava surfaco de la malnova osto!

Agenoro, kontenta pri la farita impreso, observis la junulon kaj


malrapide glatigadis la vangon per la fingropintoj.

Ĉesiginte la silentan kontempladon, Pandiono metis la valoregan


statueton pli malproksimen. Ne deŝirante la okulojn disde
la briletanta verko de antikva majstro, la junulo mallaŭte kaj malgaje
demandis la instruiston:

– Ĉu tio estas el la antikvaj orientaj urboj?

– Ho ne! – respondis Agenoro. – Ĝi estas pli antikva, ol ili ĉiuj, pli


antikva, ol la orriĉaj Mikeno, Tirinto kaj Orĥomeno. Mi prenis ĝin
de Ĥrizaoro, por montri al vi. Lia patro en juneco navigis kun
taĉmento al Kreto kaj trovis ĝin inter restaĵoj de antikva templo
je dudek stadioj for de ruinoj de la urbo de maraj reĝoj, kiun detruis
teruraj tertremoj.

– Patro, – la junulo, retenante emociiĝon, kun petego tuŝis


la barbon de la artisto, – vi scias tiel multe. Ĉu vi ne povus,
se dezirus, transpreni la arton de antikvaj majstroj, instrui nin,
konduki tien, kie konserviĝis belaj verkoj? Ĉu vi neniam vidis tiujn
palacojn, prikantitajn en legendoj? Mi multfoje revis pri ili,
aŭskultante la avon!

Agenoro mallevis la okulojn. Ombro kovris la trankvilan kaj


afablan vizaĝon.
– Mi ne sukcesos klarigi al vi, – respondis li post nelonga
pripenso, – sed vi mem baldaŭ eksentos tion: tion, kio mortis, oni
ne povas revivigi. Ĝi estas fremda por nia mondo, por nia animo...
ĝi estas bela, sen senespera... ĝi ĉarmas, sed ne vivas.

– Mi komprenis, patro! – pasie ekkriis Pandiono. – Ni estos nur


sklavoj de mortinta saĝo, kvankam perfekte imitos ĝin. Sed ni devas
iĝi egalaj al antikvaj majstroj aŭ pli fortaj ol ili, kaj tiam... ho, tiam!.. –
la junulo eksilentis, ne trovante vortojn.

Agenoro per la eklumintaj okuloj rigardis al sia disĉiplo, kaj lia


malmola eta mano aprobe kunpremis la kubuton de la junulo.

– Vi bone diris tion, kion mi ne povis esprimi. Jes, la antikva arto


por ni devas esti mezurilo kaj provilo, sed iri ni devas laŭ propra vojo.
Kaj por ke tiu vojo ne iĝu tro malproksima, ni devas lerni de la
antikva saĝo. Vi estas saĝa, Pandiono...

Subite Pandiono milde glitis sur la argilan plankon kaj brakumis


la krurojn de la artisto:

– Patro kaj instruisto, forpermesu min rigardi antikvajn urbojn...


Mi ne povas, la dioj estu atestantoj... mi devas vidi ĉion ĉi. Mi sentas
en mi forton por atingi alton... Mi devas ekkoni la patrujon de tiuj
raraĵoj, kiuj fojfoje renkontiĝas ĉe niaj homoj, afekciante ilin. Eble,
mi... – La junulo eksilentis, ruĝiĝinte ĝis la oreloj, sed lia rekta kuraĝa
rigardo plu serĉis rigardon de Agenoro.

Tiu koncentrite rigardis flanken, sulkigis la brovojn kaj silentis.

– Ekstaru, Pandiono, – finfine diris la artisto. – Mi delonge atendis


tion. Vi ne estas knabo, kaj mi ne povas reteni vin, kvankam dezirus.
Vi rajtas iri kien vi deziras, sed mi diras al vi, kiel al filo, kiel
al disĉiplo... eĉ pli, kiel egalulo al amiko... ke via deziro estas
pereiga. Ĝi minacas al vi per teruraj malfeliĉoj.

– Mi timas nenion, patro! – Pandiono deĵetis la kapon malantaŭen,


liaj nazotruoj larĝiĝis.
– Mi eraris: vi estas tute knabo, – trankvile kontraŭdiris Agenoro. –
Aŭskultu, metinte la koron sur la manplatojn, se vi amas min.

Kaj Agenoro rakontis, ke en la orientaj urboj, kie ankoraŭ vivas


antikvaj moroj, restis multaj verkoj de antikva arto. Virinoj, samkiel
antaŭ jarmilo sur Kreto, portas longajn malmolajn jupojn, farbitajn
neordinare bunte, kaj nudigas la bruston, kovrante la ŝultrojn kaj
la dorson. Viroj havas mallongajn ĉemizojn sen manikoj, longajn
harojn, estas armitaj per malgrandaj pezaj bronzaj glavoj.

La urbo Tirinto estas ĉirkaŭigita per giganta muro, alta je kvindek


ulnoj. Tiuj muroj estis masonitaj el kolosaj tajlitaj rokpecoj, ornamitaj
per oraj kaj bronzaj floroj, kiuj el malproksime brilas sub la suno, kiel
fajroj, disĵetitaj laŭ la muro.

Mikeno estas eĉ pli majesta. Sur pinto de alta monteto situas tiu
ĉi urbo, la pordego el grandegaj ŝtonoj estas fermita per kupraj
kradoj. Grandaj konstruaĵoj malproksime videblas el la ebenaĵo,
ĉirkaŭanta la monteton.

Kvankam freŝaj kaj klaraj estas farboj de surmuraj pentraĵoj


en palacoj de Mikeno, Tirinto kaj Orĥomeno, kvankam plu laŭ glataj
vojoj, pavimitaj per grandaj blankaj ŝtonoj, iufoje trakuras ĉaroj
de riĉaj terposedantoj, sed ĉiam pli kaj pli kreskas herbo de forgeso
sur tiuj ĉi vojoj, sur kortoj de malplenaj domoj, eĉ sur deklivoj de la
potencaj muroj.

Antaŭlonge pasis la tempoj de riĉo, la tempoj de foraj marvojaĝoj


en la fabelan Aegyptos-on. Nun ĉirkaŭ tiuj urboj loĝas fortaj fratrioj,
kiuj havas multegajn batalistojn. Iliaj estroj subigis al si ĉion ĉirkaŭe
je malproksimaj distancoj, prenis la urbojn en siajn temenojn, obeigis
malfortajn gentojn kaj deklaris sin regantoj de la lando kaj de la
homoj.

Ĉi tie, en Eniado, ankoraŭ ne ekzistas tiaj potencaj estroj, samkiel


ne ekzistas urboj kaj belaj temploj. Sed anstataŭe tie estas pli
da sklavoj – kompatindaj, perdintaj liberon viroj kaj virinoj. Kaj inter ili
estas ne nur kaptitoj en aliaj landoj, sed ankaŭ sklavoj
el samlandanoj, kiuj apartenas al malriĉaj gentoj.

Kaj kion do diri pri fremdlandaj vagantoj: se ne staras malantaŭ


iliaj ŝultroj potenca fratrio aŭ tribo, malpaciĝi kun kiu estas
nesendanĝere eĉ por fortaj estroj, aŭ se ne havas la vojaĝanto
multehoman taĉmenton da batalistoj, tiam nur du vojoj povas esti por
la vagulo – morto aŭ sklaveco.

– Memoru, Pandiono, – la artisto kaptis la junulon je ambaŭ


manoj, – ni vivas dum severa kaj danĝera tempo! Gentoj kaj fratrioj
malamikas inter si, komunaj leĝoj ne ekzistas, ĉiama timo
de sklaveco pendas super kapo de ĉiu vojaĝanto. Tiu ĉi bela lando
ne taŭgas por vojaĝo. Memoru, ke, forlasinte nin, vi estos en fremda
lando sen hejmo kaj leĝo, ĉiu povos vin humiligi aŭ eĉ murdi, ne
timante monpunon kaj venĝon. Vi estas sola kaj malriĉa, ankaŭ
mi per nenio povas helpi al vi – sekve, vi ne kolektos eĉ malgrandan
taĉmenton. Kaj sola vi pereos tre rapide, se nur dioj ne faros vin
nevidebla. Vidu, Pandiono, kvankam tio ŝajnas tiel simpla: navigi laŭ
la markolo mil stadiojn de nia Aĥeloa kabo ĝis Korinto, de tie
duontagon ĝis Mikeno, tagon ĝis Tirinto kaj tri ĝis Orĥomeno, sed por
vi tio estas same, kiel vojaĝi ekster la limojn de la Ekumeno! –
Agenoro ekstaris kaj direktis sin al la elirejo, tirante post si la
junulon. – Vi iĝis kara por mi kaj mia edzino, sed mi ne diras pri ni...
Imagu suferojn de mia Tessa, se vi mizere vegetos en sklaveco
en fremda lando!

Pandiono dense ruĝiĝis kaj nenion respondis.

Agenoro sentis, ke ne konvinkis Pandionon, kaj tiu nedecideme


hezitis inter du potencaj altiroj: unu – tenanta lin sur la loko, kaj alia –
tiranta malproksimen, malgraŭ neevitebla danĝero.

Kaj Tessa, ne sciante, kio estos pli bona, jen ribeladis kontraŭ lia
vojaĝo, jen, plena je nobla fiero, petadis Pandionon forveturi...

Pasis kelkaj monatoj, kaj, kiam printempaj ventoj alportis


el trans la markolo malfortan odoron de florantaj montetoj kaj montoj
de Peloponezo, Pandiono definitive elektis sian vivan vojon.

Nun lin atendis soleca lukto kontraŭ la fremda kaj fora mondo.
Jarduono, kiun li deziris pasigi malproksime de la patrujo, ŝajnis al li
eterno. De tempo al tempo Pandionon maltrankviligis sento, kvazaŭ
li por ĉiam forlasas sian patrujon... Laŭ konsilo de Agenoro kaj aliaj
saĝaj viroj de la vilaĝo Pandiono estis veturonta al Kreto – la loĝejo
de posteuloj de la mara popolo, la patrujo de la antikva kulturo.
Kvankam la giganta insulo situis meze de la maro, multe pli
malproksime ol la antikvaj urboj de Beotujo kaj Argolido, vojaĝo tien
ŝajnis pli sekura por unuopa vojaĝanto.

La insulo, kuŝanta en centro de maraj vojoj, estis loĝata nun


de diversaj triboj. Sur ĝiaj bordoj ĉiam renkonteblis fremdlandanoj –
komercistoj, maristoj, ŝarĝistoj. La diverslingva loĝantaro de Kreto
okupiĝis pri komerco kaj loĝis en pli granda mondo, ol Helenujo, kaj
pli bone rilatis al fremduloj. Nur en la profundo de la insulo, trans
montopasejoj, ankoraŭ loĝis posteuloj de antikvaj triboj, kiuj
malamike rilatis al venantoj.

Pandiono devis transveturi la Kalidonan golfon al akra kabo,


situanta kontraŭ malsupra Aĥajo, kaj ĉi tie dungiĝi kiel remisto sur
unu el ŝipoj, ekirantaj al Kreto kun lano post la vintra paŭzo; en la
tempesta sezono malfortikaj ŝipoj evitadis malproksimajn vojaĝojn.

En la tago de plena luno la junularo de la vilaĝo kolektiĝis por


dancoj sur granda kampeto de la sankta bosko.

Pandiono en medito sidis en la malgranda korteto ĉe la hejmo


de Agenoro, premata de sopiro. Morgaŭ okazos la neevitebla – li
deŝiros de la koro ĉion amatan kaj karan por li kaj alfrontos
la nekonatan sorton. Sopiro de disiĝo, kompato al la forlasita
amatino, dubinda estonteco – jen la venena taso de lia vojo,
de soleca serĉado.

En la malhela kaj silenta hejmo Tessa susuris per la vestoj, poste


aperis en la nigra aperturo de la pordo, korektante faldojn de la
kovrilo, surĵetita sur la ŝultrojn. La junulino nelaŭte vokis Pandionon,
kiu momente ekstaris kaj impetis renkonten al ŝi. La nigraj haroj
de Tessa estis volvitaj sur la nuko en pezan nodon kaj kadritaj laŭ
la verto per tri rubandoj, kuniĝantaj sub la nuko.

– Vi aranĝis viaj harojn hodiaŭ, kiel atika junulino! – ekkriis


Pandiono. – Tio estas bela!

Tessa, ridetinte, malgaje demandis:

– Ĉu vi ne iros danci lastfoje, Pandiono?

– Kaj ĉu vi deziras iri?

– Jes, mi dancos por Afrodito, – firme diris Tessa. – Kaj ankoraŭ


la gruon.

– Dancos la gruon, tiun atikan dancon! Do, ĝuste por ĝi vi faris


tian hararanĝon. Ĉe ni oni ĝin, ŝajne, ne dancis eĉ unu fojon.

– Sed hodiaŭ dancos ĉiuj – por vi, Pandiono!

– Kial por mi? – miris la junulo.

– Ĉu vi forgesis – la gruon en Atiko oni dancas por memoro, – la


voĉo de Tessa ektremis, – de feliĉa reveno de Tezeo el Kreto kaj
de lia venko... Ni iru, kara! – Tessa etendis ambaŭ manojn
al Pandiono, kaj, alpremiĝinte unu al la alia, la gejunuloj eniris sub
arbojn ĉe la rando de la vilaĝo.

La maro bruis renkonten, vokante malfermadis sian senliman


larĝon. En fruaj sunaj radioj la mara foro ŝveladis kiel konveksa
supraĵo de giganta ponto. Kaj vere, la maro estis ponto al foraj
landoj, ponto, kuniganta popolojn.

Malrapidaj ondoj, rozkoloriĝante kun aŭroro, portis


el malproksime, eble de la fabela Aegyptos mem, flokojn de oreca
ŝaŭmo. Kaj sunaj radioj dancis, diseriĝante kaj balanciĝante, sur
la senlaca, ĉiam moviĝema akvo, penetrante la aeron per malforta
flagranta lumo.
Post monteto malaperis la padeto, de sur kiu ankoraŭ estis
videblaj la domoj kaj la familio de Agenoro, sendanta la lastajn
salutojn.

La ĉeborda ebenaĵo estis dezerta. Pandiono restis duope kun


Tessa antaŭ la maro kaj la ĉielo. Antaŭe, sur sablo, nigris malgranda
boato, sur kiu Pandiono devis ĉirkaŭiri la kabon ĉe la enfluejo
de Aĥeloo kaj transiri la Kalidonan golfon.

La gejunuloj iris silente. Iliaj malrapidaj paŝoj estis malcertaj:


Tessa rekte rigardis al Pandiono, kaj li ne povis deŝiri la rigardon
de la vizaĝo de la amatino.

Baldaŭ, tro baldaŭ ili venis al la boato. Pandiono rektigis sin,


en profunda suspiro larĝigis la kunpremitan bruston. Venis
la momento, kies atendo dum tagoj kaj noktoj premadis Pandionon.
Tiel multe necesis diri al Tessa en tiuj lastaj minutoj, sed mankis
vortoj.

Pandiono konfuzite staris, en la kapo glitis ŝirpecoj de pensoj,


nekonsekvencaj kaj senligaj.

Subite Tessa per neatendita movo forte brakumis Pandionon je la


kolo kaj, kvazaŭ timante, ke oni povas subaŭskulti ilin, haste kaj
abrupte ekflustris:

– Ĵuru al mi, Pandiono, ĵuru je Hiperiono... je la terura Hekato...


Ne, prefere je via kaj mia amo, ke vi ne veturos pli malproksime
ol Kreto, tien, en la foran Aegyptos-on... kie oni vin faros sklavo kaj
vi malaperos el mia vivo... Ĵuru, ke vi revenos baldaŭ... – La flustron
de Tessa rompis premita ploro.

Pandiono alpremis la junulinon al si kaj diris la ĵuron, kaj tiutempe


antaŭ lia mensa rigardo trakuris maraj foroj, klifoj, boskoj kaj ruinoj
de nekonataj urboj – ĉio, kio nun disigos lin de Tessa por ses longaj
monatoj – monatoj, dum kiuj li scios nenion pri la amata kaj ŝi pri li.

Pandiono fermis la okulojn, sentante, kiel batas la koro de Tessa.


Minutoj pasadis, la neeviteblo de la disiĝo proksimiĝadis,
la atendo iĝadis neeltenebla.

– Al la vojo, Pandiono, rapide... Adiaŭ... – flustris la junulino.

Pandiono tremeris, lasis Tessa-n kaj rapide aliris la boaton.

Cedante al la fortaj manoj, la boato malrapide ekmoviĝis,


la kareno eksusuris laŭ sablo. Pandiono eniris ĝis la genuoj
en malvarman plaŭdantan akvon kaj retrorigardis. Flanko de la
boato, ĵetata de ondoj, facile batadis lian kruron.

Tessa, senmova, kiel statuo, staris, direktinte la rigardon al la


kabo, post kiu devis nun malaperi la boato de Pandiono.

En la animo de la junulo io rompiĝis. Li deŝiris la boaton de la


sablaĵo, saltis en ĝin kaj prenis la remilojn. Tessa abrupte turnis
la kapon, kaj blovo de okcidenta vento subkaptis ŝiajn harojn,
malligitajn kiel signo de malgajo.

La boato rapide debordiĝis, obeante al fortaj batoj de la remiloj,


kaj li, ne deŝiriĝante, rigardis al la rigidiĝinta junulino. Ŝia vizaĝo
estis alte levita rekte super la nuda ŝultro.

La vento fermis la vizaĝon de Tessa per ŝiaj nigraj haroj, kaj


la junulino ne penis korekti ilin. Tra la haroj Pandiono vidis
la brilantajn okulojn, la tremetantajn truojn de la rekta eta nazo kaj
la helajn duonmalfermitajn lipojn. Kaj la haroj, movetiĝante pro
la vento, per densa maso ĉirkaŭis la kolon. Iliaj finoj volviĝis per
senfinaj ringetoj sur la vango, la tempio kaj la alta brusto. La junulino
staris senmove, ĝis la boato malproksimiĝis de la bordo kaj turniĝis
per la pruo sud-orienten.

Al Tessa ŝajnis, ke ne la boato ĉirkaŭiras la kabon, sed la kabo,


malhela kaj morna, en ombro de la malalta suno, elŝoviĝas
maldekstre en la maron, poiomete proksimiĝante al la boato. Jen
ĝi tuŝis la malgrandan nigran streketon en la brilanta maro, jen tiu
malaperis post ĝi...
Tessa, nenion plu konsciante, malleviĝis sur la densan humidan
sablon.

La boato de Pandiono perdiĝis inter sennombraj ondoj. Jam


antaŭlonge malaperis la Aĥeloa kabo, kaj Pandiono plu remis per
ĉiuj fortoj, kvazaŭ timis, ke sopiro devigos lin reveni. Li pensis pri
nenio, penante elturmenti sin per laboro sub la arda suno...

La suno transiris al la poŭpo de la boato, kaj malrapidaj ondoj


akceptis koloron de malhela mielo. Pandiono ĵetis la remilojn sur
la fundon de la boato. Singarde depuŝiĝinte per unu piedo, por
ne renversi la mallarĝan boaton, la junulo saltis en la maron.
Freŝiĝinte, li eknaĝis, puŝante la boaton antaŭ si, poste ree
engrimpis en ĝin kaj rektiĝis plenalte.

Antaŭe videblis akra kabo, kaj maldekstre nigris oblonga insuleto,


limiganta sude la Kalidonan havenon – la celon de lia navigado.
Pandiono ree komencis remi, kaj la insuleto estis malrapide
kreskanta, leviĝante el la maro. Ĝia pinto disiĝis je apartaj pinglecaj
foliaroj de arboj. Baldaŭ vico de sveltaj cipresoj, similaj al nigraj
pintoj de gigantaj lancoj, aperis antaŭ Pandiono. La arboj, kiujn
defendis kontraŭ ventoj la hokeca roka kabo, leviĝanta sude, strebis
en puran bluon de la ĉielo. La junulo singarde kondukis la boaton
inter ŝtonoj, kovritaj de glitaj rufetaj algoj. La glata sabla fundo estis
klare videbla tra la diafana verde-ora akvo. Pandiono eliris sur
la bordon, trovis nemalproksime de malnova muskokovrita altaro
kampeton kun mola printempa herbo kaj fintrinkis la akvon,
rezervitan por la vojo. Manĝi li ne deziris.

Ĝis la haveno, kaŝiĝanta sur la transa flanko de la insulo, estis


ne pli ol du dekoj da stadioj.

La junulo decidis veni vigla kaj freŝa al la ŝipposedanto. Li ekkuŝis


sub arabeskaj branĉoj.

Kun neordinara klareco antaŭ la fermitaj okuloj de Pandiono


aperis bildoj de la hieraŭa festo...
Pandiono kaj ceteraj junuloj de la vilaĝo kuŝis en herbo,
atendante, kiam la junulinoj finos la dancon por Afrodito. La junulinoj
en malpezaj jupoj, falditaj ĉirkaŭ la talioj sur buntaj rubandoj, dancis
pare, unu dorse al la alia. Preninte la manojn de la parulinoj, ili
rigardadis trans la ŝultrojn, kvazaŭ ĉiu el ili admiris belon de sia
amikino.

Per arĝentaj ondoj en luna lumo ekflugadis kaj faladis faldoj


de blankaj jupoj, la sunbrunaj korpoj de la dancantinoj fleksiĝadis,
kiel elastaj tigoj, samtakte kun karesaj kaj longaj, malgajaj kaj ĝojaj
sonoj de fluto.

Poste la junuloj miksiĝis kun la junulinoj kaj komencis la dancon


de gruo, leviĝante sur la fingropintoj kaj disĵetante la brakojn,
streĉitajn, kiel flugiloj. Pandiono estis apud Tessa, kiu ne deŝiradis
de li la maltrankvilajn okulojn.

La tuta junularo de la vilaĝo estis pli ol kutime atenta al Pandiono.


Nur la vizaĝo de sola Eŭrimaĥo, enamiĝinta al Tessa, lumis,
montrante, kiel li ĝojas pri la forveturo de la rivalo. Pandiono
rimarkis, ke la ceteraj ne ŝercis kun li, kiel antaŭe, estis malpli
da pikantaj mokoj – kvazaŭ inter li, la forveturanto, kaj ĉiuj restantoj
jam kuŝiĝis ia limo. Rilato de la amikoj samtempe esprimis envion
kaj kompaton, kiel al homo, staranta sur sojlo de granda danĝero kaj
apartigita inter ĉiuj ceteraj.

La luno estis malrapide malaperanta post la arboj. Sur


la kampeton elŝoviĝis larĝa kovrilo de nigra ombro.

La dancoj finiĝis. Tessa kun amikinoj kantis Iresionon – la kanton


pri hirundo kaj printempo, ŝatatan de Pandiono. Finfine la junularo
pare ekiris al la pado, kondukanta al la vilaĝo. Pandiono kaj Tessa
iris post ĉiuj, intence malrapidigante la paŝojn. Tuj kiam ili leviĝis sur
la eĝon de la monteto antaŭ la vilaĝo, Tessa tremeris kaj haltis,
alpremiĝinte al Pandiono.

Vertikalaj deklivoj de kalkoŝtonaj krutaĵoj, leviĝantaj post


la vinberĝardenoj, reflektis la lunan lumon, kiel giganta spegulo.
Ŝajnis, ke super la vilaĝo, la apudborda ebenaĵo kaj la malhela maro
staris diafana kurteno de arĝenta lumo, plena je sinistra ĉarmo kaj
je silenta malgajo.

– Mi timas, Pandiono, – flustris Tessa. – Granda estas la potenco


de Hekato – la diino de luna lumo, kaj vi iras en tiujn lokojn, kie
ŝi regas...

La emocio de Tessa transdoniĝis al Pandiono.

– Ne, Tessa, ne sur Kreto, sed en

Kario regas Hekato, tien ne iras mia vojo! – ekkriis la junulo,


tirante la junulinon hejmen...

Pandiono rekonsciiĝis de revoj. Necesis manĝi kaj daŭrigi


la vojon. Li faris oferon al la mara dio kaj, elirinte sur
la bordon, mezuris sian ombron, metante la piedojn laŭ ĝia markita
longo. La ombro je naŭdek piedoj montris al li, ke necesas hasti – ĝis
la vespero necesis dungiĝi al ŝipo.

Pandiono, ĉirkaŭirinte sur la boato la insulon, ekvidis blankan


ŝtonan foston – la signon de la haveno – kaj ekremis pli rapide.

Ekumeno – loĝata tero; laŭ konceptoj de antikvaj helenoj,


ĉirkaŭita de ringo de dezerta, neloĝata firmaĵo, ĉirkaŭfluata de la
oceano.

Eniado – la suda angulo de Akarnanio, la lando sur la sud-


okcidenta fino de Norda Helenujo. Temas pri Antikva Helenujo antaŭ
ĝia unuiĝo kaj disfloro.

Hiperiono – Hiperiono, poste Febo – dio de suno ĉe helenoj.

aedoj – popolaj kantistoj en antikvaj tempoj de Helenujo. Poste ili


komencis nomiĝi rapsodoj.

la Nokta Ĉaro – la Granda Ursino.


fratrio – unuiĝo de kelkaj gentoj. El fratrioj konsistis tribo
en antikvaj tempoj, kiam ankoraŭ forta estis genta socia vivordo.

Elido – regiono en la nord-okcidenta parto de la Peloponeza


duoninsulo.

himatio – supera vesto de helenaj virinoj: rektangula peco


de ŝtofo en aspekto de ŝalo. Oni surĵetadis ĝin trans la ŝultron, dum
malbona vetero surmetadis ankaŭ sur la kapon.

ĥitono – longa vesto sen manikoj el maldika ŝtofo. Hejma vesto


de helenaj virinoj.

la antikvaj orientaj urboj – Pandiono subkomprenas la orientan


parton de Helenujo, kie en antaŭhelena tempo, en la dua duono
de la II jarmilo antaŭ nia erao (1600–1200 jj.), estis disfloro de tiel
nomata mikena kulturo, anstataŭinta la kretan.

Mikeno, Tirinto kaj Orĥomeno – kulturaj centroj de la mikena


epoko.

stadioj – mezurunuo de distanco, proksimume egala al 180


metroj.

la urbo de maraj reĝoj – urbo Knoso, la centro de la Egea (kreta)


kulturo.

tuŝis la barbon – gesto de peto en Antikva Helenujo.

Aegyptos – helena nomo de Antikva Egiptujo; ĝi devenis


de misformita egipta Ĥet-Ka-Pta (Palaco de Spirito de Ptaho) – alia
nomo de la urbo de Blanka Muro (Memfiso).

temeno – bieno de granda tribestro.

ne timante monpunon kaj venĝon – Murdinto estis sange venĝata


fare de parencoj, sed povis pagi monpunon laŭ interkonsento kaj per
tio liberiĝi de persekuto.
la markolo – estas subkomprenata la Korinta golfo.

Argolido – regiono de la orienta parto de Grekujo.

Tezeo – heroo de helenaj mitoj, vojaĝinta al Kreto kaj tie venkinta


en subteraĵoj de labirinto monstron Minotaŭron. Ĉiujare la plej belaj
gejunuloj estis oferataj al la monstro. Tezeo liberigis la gepatran
Atikon de la sanga tributo al la reĝo de Kreto.

Hekato – (malproksime batanta) – diino de luno kaj sorĉo


ĉe helenoj.

Kario – lando sur bordo de la okcidenta fino de Malgrand-Azio.

mezuris sian ombron – Per mezurado de la ombro oni


determinadis tempon en Antikva Helenujo.
Ĉapitro dua
Ŝaŭma lando
Vento morne fajfis en malmolaj arbustoj, levante malsubtilan
sablon. Montoĉeno etendiĝis orienten, kiel vojo, metita de nekonataj
gigantoj. Ĝi, sinuante, kadris vastan verdan valon. La montoj per
malkruta deklivo estis malleviĝantaj al la maro. La deklivo estis
kovrita de tapiŝo da hel-flavaj floroj kaj el malproksime ŝajnis
grandega peco da oro, borderanta brilantan bluon de la maro.

Pandiono plirapidigis la paŝojn. Hodiaŭ li speciale akre sentis


sopiron pri forlasita Eniado. Oni malkonsilis al li iri tiel malproksime,
en tiun fermitan de montoj parton de Kreto, kie posteuloj de la
antikva mara popolo estis malafablaj al venantoj.

Pandiono hastis. Dum kvin monatoj li vizitis diversajn finojn de la


grandega insulo, kiu per longa monta strio etendiĝis meze de la
maro. La juna skulptisto vidis mirindajn kaj strangajn aĵojn, kiuj restis
post la antikva popolo en malpleniĝintaj temploj kaj en preskaŭ
senhomaj urboj.

Multajn tagojn pasigis Pandiono en ruinoj de giganta Palaco


de Halebardo en la urbo Knoso, kies unuaj konstruaĵoj apartenis
al tempoj de nememorebla malproksimo. Vagante laŭ senfinaj
ŝtuparoj de la palaco, la junulo unuafoje ekvidis grandajn halojn kun
ruĝaj kolonoj, mallarĝiĝantaj malsupre, admiris kornicojn, hele
pripentritajn per nigraj kaj blankaj rektanguloj aŭ ornamitajn per
nigraj kaj lazuraj volvaĵoj, rememorigantaj pri vico de kurantaj ondoj.

Sur la muroj restis bonegaj freskoj. Pandiono perdadis spiradon


pro raviĝo, kiam li rigardis al bildoj de sanktaj ludoj kun virbovoj,
al procesioj de virinoj kun vazoj en la manoj, al junulinoj, dancantaj
ene de baraĵo, ekster kiu amasiĝis viroj, al nekonataj fleksiĝemaj
bestoj en montoj kaj en strangaj vegetaĵoj. Konturoj de la figuroj
ŝajnis al Pandiono nenaturaj kun iliaj nekredeble maldikaj talioj,
larĝaj koksoj kaj afektaj moviĝoj. La vegetaĵoj tiris sin supren sur tre
longaj tigoj, preskaŭ sen folioj. Pandiono komprenis, ke pentristoj
de la pasintaj tempoj intence misformis la naturajn proporciojn
en strebo esprimi ian penson, sed ĝi estis nekomprenebla por
la junulo, kreskinta en libero, inter la bela, severa naturo.

En Knoso, Tiliss kaj Elira kaj en misteraj ruinoj de la antikva


haveno, kies ĉiuj domoj anstataŭ ordinaraj tajlitaj rokpecoj estis
konstruitaj el egalaj kaj glataj platoj de griza tavoleca ŝtono,
Pandiono vidis multegajn virinajn statuetojn el eburo kaj fajenco,
pladojn kaj tasojn el alojo de oro kaj arĝento, kovritajn per fajnegaj
bildoj, fajencajn vazojn kun mirakla bunteco de ornamaĵoj aŭ kun
bildoj de maraj animaloj.

Sed la arto, afekcianta la junan skulptiston, restis por


li nekomprenebla, same kiel misteraj surskriboj, renkontiĝantaj en la
ruinoj kaj faritaj per forgesitaj signoj en mortinta lingvo. Grandega
majstreco, riveliĝanta en ajna eta detalo de ĉiu verko, ne kontentigis
Pandionon: li deziris plian – realigi vivan belon de homa korpo, kiun
li admiris.

Kaj neatendite por si bildojn de homoj kaj animaloj, plenumitajn


kun granda realeco, Pandiono ekvidis en artaĵoj, alveturigitaj el la
fora Aegyptos.

Loĝantoj de Knoso, Tiliss kaj Elira, montrintaj ilin al Pandiono,


diris, ke multe da similaj aĵoj konserviĝis sur Kreto en la distrikto
Festa, kie loĝis posteuloj de la mara popolo. Kaj Pandiono, malgraŭ
avertoj pri danĝero, kuraĝis penetri en la montan ringon sur la suda
bordo de Kreto.

Pasos ankoraŭ kelkaj tagoj – kaj, pririgardinte ĉion, kion eblis,


li navigos hejmen, al Tessa. Pandiono estis nun certa pri siaj fortoj.
Malgraŭ tuta lia deziro lerni ĉe majstroj de Aegyptos, la amo al la
patrujo kaj al Tessa estis pli forta, lin firme tenis la ĵuro, donita al la
junulino.
Kiel mirakle estos reveni hejmen kun lastaj aŭtunaj ŝipoj, rigardi
en la bluajn brilantajn okulojn de la amatino, ekvidi diskretan ĝojon
de Agenoro, la instruisto, kiu anstataŭis por li la patron kaj la avon!

Pandiono, mallarĝigante la okulojn, rigardis al senfina vasto de la


maro. Ne, tie, antaŭe, estas fremdaj foraj landoj, Aegyptos, sed lia
maro estas malantaŭe, trans la alta montoĉeno. Li dume plu iras for
de ĝi, sed ne al ĝi. Necesas pririgardi ĉi tie, en Festa, antikvajn
templojn, pri kiuj li multe aŭdis en la apudborda regiono. Suspirinte,
Pandiono plirapidigis la paŝojn, preskaŭ ekkuris. Branĉo de la
montoĉeno estis malleviĝanta malsupren per larĝa deklivo, kovrita
de ŝtonoj, kiel de terbuloj, inter kiuj malhelis makuloj de arbustoj.
Ĉe la bazo de la deklivo inter arboj malklare videblis ruinoj
de grandega konstruaĵo, duonfalintaj muroj, restaĵoj de volboj kaj
restinta pordego en kadro de nigra-blankaj kolonoj.

La ruinoj staris silente, sinuoj de la muroj estis malfermitaj antaŭ


Pandiono, kvazaŭ gigantaj brakoj, pretaj ĉirkaŭkapti viktimon. Larĝaj
freŝaj fendoj – spuro de antaŭnelonga tertremo – sulkigis la surfacon
de la muroj.

La juna skulptisto ekiris malrapide, penante ne rompi kvieton de la


ruinoj, atente rigardante al malhelaj anguloj sub restintaj kolonoj.

Ĉirkaŭirinte elstarantan angulon, Pandiono trafis en kvadratan


halon sen tegmento, kies muroj estis pripentritaj per jam konataj
klaraj freskoj. Atente rigardante al alternado de brunaj kaj nigraj viraj
figuroj, portantaj ŝildojn, glavojn kaj pafarkojn inter strangaj bestoj kaj
ŝipoj, Pandiono, rememorinte rakontojn de la avo, komprenis,
ke antaŭ li estas bildoj de vojaĝo de milita taĉmento en la landon
de nigruloj, kiu, laŭ antikvaj legendoj, situis ĉe la rando mem de la
Ekumeno.

Mirigita de tiu atesto de malproksimaj vojaĝoj de la antikva


popolo, Pandiono longe fiksrigardis al la muraj pentraĵoj, ĝis,
turniĝinte maldekstren, ekvidis meze de la halo marmoran kubon,
ornamitan per bluaj finialoj kaj volvaĵoj el vitro. Ĉe la bazo de la kubo
kuŝis amasoj de tute freŝaj, antaŭnelonge plukitaj floroj.
Sekve, ĉi tie estis iu, inter tiuj ruinoj loĝas homoj! Reteninte
la spiron, la junulo impetis al la elirejo, en la portikon, prikreskitan
de alta herbo.

La portiko el du blankaj kvadrataj fostoj kaj du ruĝaj kolonoj staris


ĉe rando de negranda krutaĵo, apenaŭ leviĝanta super densa foliaro
de arboj. Laŭ la krutaĵo sinuis pritretita polva padeto. La junulo
malleviĝis en la valon kaj trafis sur glatan, pavimitan vojon. Pandiono
ekiris orienten, penante senbrue paŝi laŭ la varmegaj ŝtonoj. Larĝaj
folioj de platanoj ĉe la dekstra flanko de la vojo, apenaŭ tremetantaj
en la varmega aero, estis ĵetantaj strion de ombro. La vojaĝanto
faciligite suspiris, kaŝiĝinte de la arda suno. Pandiono delonge
deziris trinki, sed en sia patrujo, malriĉa je akvo, li estis kutimigita
al sindeteno. Pasinte ĉirkaŭ du stadiojn, la junulo rimarkis antaŭe,
ĉe negranda monteto, kie la vojo estis turniĝanta norden, longan
malaltan konstruaĵon. Kelkaj ejoj, kiel vico de samaj kestoj, estis
malfermitaj flanke de la vojo kaj tute malplenaj. Pandiono rekonis
malnovan domon por ripozo de vojaĝantoj: li ofte vidis tiajn sur vojoj
de la norda bordo kaj hastis eniri en la bunte farbitan centran
enirejon, disigitan per sola kolono. Malforta lirlado altiris la junulon,
lacigitan de la varmego kaj de la longa vojo. Pandiono eniris en la
kuvan fakon, kie akvo el granda tubo de fonto, tegita per pezaj platoj,
estis defluanta en larĝan funelon, faritan en la muro, transverŝiĝante
trans randojn de tri basenoj.

Demetinte la veston kaj la sandalojn, Pandiono banis sin en la


pura malvarma akvo, sattrinkis kaj ekkuŝis por ripozi sur larĝa ŝtona
benko. Lirlado de akvo kaj facila flustro de folioj lulis lin, kungluigis
la okulojn, inflamigitajn de la suno kaj vento sur montopasejoj.

Pandiono ekdormetis.

Li dormis nelonge: la ombro de la kolono, transiranta la plankon,


prilumitan de la suno, preskaŭ ne ŝanĝis sian lokon. Pandiono
ekstaris freŝigita kaj rapide surmetis sian simplan veston. Manĝinte
sekan fromaĝon kaj ree sattrinkinte, la junulo direktis sin al la elirejo
kaj subite rigidiĝis: malproksime aŭdiĝis voĉoj. Li eliris sur la vojon
kaj komencis ĉirkaŭrigardi. Jes, sendube, flanke for de la vojo, trans
densa vepro, estis aŭdebla rido, fragmentoj de nekompreneblaj
vortoj kaj fojfoje abrupta sono de kordoj.

Pandiono eksentis samtempe ĝojon kaj antaŭtimon, liaj muskoloj


streĉiĝis, li nevole palpis la tenilon de la patra glavo. Flustrinte
kelkajn preĝajn vortojn al sia protektanto kaj prapatro Hiperiono,
la junulo ekiris tra la densejo rekte al la voĉoj. La aero en la densejo
estis sufoka, akra odoro de aromaĵo ĝenis la jam sen tio retenitan
spiradon.

Singarde ĉirkaŭirante altajn arbustojn kun grandegaj dornoj,


trairante inter trunkoj de arbutujo kun ties maldikega, hela kaj glata
ŝelo, Pandiono proksimiĝis al grupo da mirtoj, kiel muro barantaj al li
la vojon.

Inter la densa foliaro pendis grapoloj da neĝblankaj floroj. Por


momento antaŭ Pandiono aperis bildo de Tessa – mirto en lia patrujo
estis dediĉita al knabina juneco. La voĉoj nun sonis tre proksime – la
homoj ial parolis obtuzigite, kaj la junulo komprenis, ke li malĝuste
determinis la distancon. La decida momento venis. Pandiono,
fleksiĝinte, plonĝis sub malaltajn branĉojn kaj singarde disŝovis ilin
per la manoj: sur la kampeto, prikreskita de freŝa herbo, li ekvidis
neordinaran spektaĵon.

Centre de la kampeto kuŝis grandega neĝblanka virbovo kun


longaj kornoj. Laŭ la brilanta, prizorgita hararo de la animalo sur
la flankoj kaj la buŝego estis disĵetitaj etaj nigraj makuloj.

Malproksime en ombro lokiĝis grupo: junuloj, junulinoj kaj


maljunuloj. Svelta homo kun krispa barbo, kun ora ringo sur la kapo,
vestita en mallonga ĉemizo, kuntirita per bronza zono, elpaŝis
antaŭen kaj donis ian signon. Tuj el la grupo apartiĝis junulino,
ĉirkaŭvolvita per longa peza mantelo. Ŝi levis supren la larĝe
dismetitajn manojn. Pro tiu movo la mantelo falis. La junulino restis
en sola zontuko, fiksita per larĝa blanka zono, brodita per lanugeca
nigra ŝnureto. La nigregaj haroj estis malnoditaj, sur ambaŭ brakoj
super la kubutoj brilis mallarĝaj braceletoj.
Per rapidaj, facilaj paŝoj, kvazaŭ dancante, la junulino proksimiĝis
al la virbovo kaj subite rigidiĝis, eliginte gorĝan krion. La dormemaj
okuloj de la virbovo malfermiĝis kaj ekbrilis, ĝi fleksis la antaŭajn
krurojn kaj komencis levi la pezan kapon. La junulino kiel sago ĵetis
sin antaŭen kaj alpremiĝis al la grandega animalo. Por kelkaj
momentoj la junulino kaj la virbovo rigidiĝis. Pandiono eksentis
froston sur la dorso.

La virbovo rektigis la antaŭajn krurojn, dum la malantaŭaj ankoraŭ


kuŝis sur la tero, kaj alte levis la buŝegon. La animalo kreis kvazaŭ
pezan piramidon de minacaj muskoloj. La sunbruna korpo de la
junulino, alpremiĝinta al la kruta deklivo de la larĝa dorso de la
virbovo, klare kontrastis sur la blanka felo. Per unu brako ŝi kroĉiĝis
al la kornoj, per la alia ĉirkaŭprenis la gigantan kolon. Unu el la fortaj
kruroj de la junulino etendiĝis laŭlonge de la dorso de la monstro,
la torso arke fleksiĝis antaŭen. La kontrasto inter la belaj, sed
monstraj laŭ forto kaj pezo formoj de la animalo kaj la fleksiĝema
homa korpo afekciis Pandionon.

Por momento la juna heleno ekvidis la severan vizaĝon de la


junulino kun firme kunpremitaj lipoj. Kun obtuza muĝo la virbovo
ekstaris sur la krurojn kaj saltis kun facileco, mirinda por ĝia giganta
korpo. La junulino, ĵetita en la aeron, apogiĝis per la manoj je lia
potenca dorsa ĝibaĵo, ĵetis supren la krurojn kaj renversiĝis,
trafluginte inter la altaj kornoj. Ŝi ekstaris sur la piedojn je tri paŝoj for
de la buŝego de la monstro kaj, etendite antaŭen la manojn,
klakfrapis per la manplatoj kaj denove abrupte ekkriis. La virbovo
mallevis la kornojn kaj furioze ĵetiĝis al ŝi. Pandiono teruriĝis: pereo
de la bela kaj kuraĝa junulino ŝajnis neevitebla. Forgesinte pri
necesa singardo, la junulo kaptis la glavon kaj deziris elsalti sur
la kampeton, sed la junulino ree kun nekaptebla rapido saltis sur
la virbovon kaj, preterinte la mallevitajn mortoportajn kornojn, iĝis
sidanta sur ĝia dorso. La animalo en furiozo ekkuris laŭ la kampeto,
fosante la teron per la hufoj kaj eligante minacan muĝon. La juna
venkintino trankvile sidis sur la rabia virbovo, forte kunpremante per
la genuoj ĝiajn rondajn flankojn, pufigatajn de ofta spirado.
La virbovo alkuris la grupon da homoj, kiuj salutis ĝin per ĝojaj krioj.
Aŭdiĝis sonora manfrapo – la junulino fleksiĝis malantaŭen kaj
desaltis sur la teron malantaŭ la animalo. Ŝi, emociite spirante, aliĝis
al la spektantoj.

La virbovo inercie trakuris ĝis la rando de la kampeto, turniĝis kaj


impetis al la homoj. Antaŭen eliris samtempe kvin homoj – tri junuloj
kaj du junulinoj; la sama ludo estis farata en pli rapida ritmo.
La virbovo, stertorante, per bruaj paŝoj ĵetiĝadis al la junuloj, kiuj
fortiradis ĝian atenton per krioj kaj manfrapoj, kaj ili transsaltadis ĝin,
sursaltadis ĝian dorson, por momento alpremiĝadis al ĝi flanke, lerte
evitante la terurajn kornojn. Unu el la junulinoj sukcesis ekrajdi rekte
sur la kolo de la virbovo, antaŭ la pufa dorsa ĝibaĵo. La okuloj de la
besto elorbitiĝis, ŝaŭmo aperis sur la buŝego. Mallevante la kapon,
preskaŭ enpikante la nazon en la teron, la virbovo penis deĵeti
la sentiman rajdantinon. Ŝi fleksiĝadis malantaŭen, kroĉiĝante al la
ĝibaĵo per la manoj, metitaj malantaŭen, kaj apogiĝis per la piedoj
je la radikoj de la oreloj. Teninte sin sur la virbovo dum kelkaj
sekundoj, la junulino desaltis sur la teron.

La gejunuloj ekstaris anservice, en ioma distanco unu de alia, kaj


vice transsaltadis la atakantan ilin animalon. La ludo daŭris longe –
la virbovo kuradis kun teruriga muĝo, minacante per morto, kaj
la fleksiĝemaj homaj figuroj sentime flugadis ĉirkaŭ ĝi.

La muĝo de la virbovo iĝis raŭka ĝemo, la felo malheliĝis pro


ŝvito, el la buŝo kune kun malglata spirado elflugadis ŝaŭmo.
Ankoraŭ nemulte – kaj la virbovo haltis, mallevinte la kapon kaj
movante la okulojn. Ekbruis krioj de la spektantoj. Laŭ signo, donita
de la homo kun ora kapringo, la ludantoj lasis la venkitan animalon.
La homoj, starintaj kaj sidintaj sur la tero, kunvenis, kaj Pandiono
ne sukcesis rekonsciiĝi, kiam ili malaperis en arbustoj.

Sur la malpleniĝinta kampeto restis la elturmentita virbovo, kaj nur


ĝia raŭka spirado kaj ĉifita herbo atestis pri la okazinta batalo.

Emociita Pandiono nur ĵus komprenis, kiel fortunis al li.


Li sukcesis vidi la antikvan ludon kun virbovo, antaŭ jarcentoj
disvastiĝintan sur Kreto, en Mikeno kaj aliaj antikvaj urboj
de Helenujo.

Fleksiĝema, lerta homo venkadis en sensanga lukto virbovon – la


sanktan animalon de antikvuloj, la enkorpiĝon de batalema povo,
de peza kaj minaca forto. Al fulma rapido de la animalo oni
kontraŭstarigadis eĉ pli grandan rapidon. Precizeco de moviĝoj
savadis al homo vivon. Pandiono ekde la infanaj jaroj penis evoluigi
forton kaj lertecon kaj bone imagis, kiel multe da penoj kaj tempo
postulis prepariĝo al partopreno en tiom danĝera amuzo.

Pandiono ne sekvis la ludintojn kaj revenis sur la vojon.

Li decidis, ke li prefere serĉu gastemon de homoj en tiu momento,


kiam ili estas hejme.

La vojo dum kelkaj stadioj iris rekte kaj poste subite turniĝis
suden, al la maro. Arboj, kiuj borderis ĝin, malaperis, anstataŭitaj
de polvokovrita arbustaro. La ombro de Pandiono rimarkeble
plilongiĝis, kiam li aliris la vojturnon. En la arbustoj aŭdiĝis susuro.
La junulo haltis, fiksaŭskultante. Ia birdo, nedistingebla kontraŭ
la suno, brue ekflugis kaj malaperis en la arbustoj. Trankviligita,
Pandiono ekiris pluen, jam ne atentante la sonojn. Malproksime
aŭdiĝis karesaj, melodiaj vokoj de sovaĝa kolombo. Al la voko
respondis ankoraŭ du birdoj, kaj ree venis silento. En tiu momento,
kiam Pandiono estis trairanta la vojturnon, kolombaj krioj sonis tute
proksime. La junulo haltis, por rigardi la birdon. Subite malantaŭ
si Pandiono aŭdis bruon de flugiloj; super li leviĝis du koracioj.
Pandiono retroturniĝis kaj ekvidis tri homojn kun dikaj bastonoj en la
manoj.

La nekonatoj, surdige kriegante, ĵetis sin al la junulo. Pandiono


momente nudigis la glavon, sed ricevis baton kontraŭ la kapo. En la
okuloj de la junulo estiĝis mallumo, li ŝanceliĝis sub pezo de korpoj,
falintaj sur lin, – ankoraŭ kvar homoj, aperintaj el post la arbustoj,
atakis lin malantaŭe. La konscio de Pandiono nebuliĝis; li komprenis,
ke li pereis, kaj plu despere defendadis sin. Pro forta bato laŭ
la mano li faligis la glavon. La junulo falis sur la genuojn, transĵetinte
trans sin homon, sursaltintan lian dorson, per bato de la pugno faligis
la alian, la tria kun ĝemo deflugis pro piedbato.

La atakantoj, evidente, ne intencis murdi la veninton. Ili deĵetis


la bastonojn kaj, entuziasmigante sin per batalaj krioj, ree atakis
Pandionon. Sub pezo de kvin korpoj li falis sur la teron per la vizaĝo
en vojan polvon, kiu plenigis liajn buŝon kaj nazon, trafis en la
okulojn. Sufokiĝante pro terura streĉo, Pandiono leviĝis sur
la genuojn, penante forskui de si la malamikojn. Ili ĵetadis sin sub
liajn piedojn, premadis la kolon. Amaso da korpoj ree falis sur
la teron, polvo ekfumis ĉirkaŭe, ruĝiĝante en sunaj radioj.
La atakantoj, eksentinte neordinaran forton kaj eltenemon de la
junulo, ne plu kriis – sur la dezerta, silenta vojo aŭdeblis nur bruo
de la lukto, ĝemoj kaj raŭkaj suspiroj de la batalantoj.

Polvo kovris la korpojn, la vestoj iĝis malpuraj, ŝiritaj ĉifonoj, sed


la lukto plu daŭris.

Kelkfoje Pandiono ekstaradis, liberiĝinte de la kontraŭuloj, sed


la malamikoj ree superadis, kroĉiĝante al la piedoj de la junulo.
Subite aŭdiĝis venkaj krioj: al la atakantoj venis helpo – ankoraŭ kvar
homoj aliĝis al la lukto. La brakojn kaj la piedojn de la junulo ligis
fortikaj rimenoj. Apenaŭ viva pro laco kaj malespero, Pandiono
fermis la okulojn. Liaj venkintoj, vigle interparolante
en nekomprenebla lingvo, etendiĝis en ombro apud li, ripozante post
la malfacila lukto.

Leviĝinte, ili per gestoj ordonis al la junulo iri kun ili. Pandiono,
komprenante senutilecon de rezisto, decidis ŝpari fortojn por
konvena okazo kaj kapjesis. La nekonatoj malligis liajn piedojn.
Ĉirkaŭita de densa ringo de malamikoj, Pandiono, ŝanceliĝante,
ektrenis sin laŭ la vojo.

Baldaŭ li ekvidis kelkajn mizerajn konstruaĵojn el neprilaboritaj


ŝtonoj. El la domoj eliris loĝantoj: maljunulo kun bronza ringo en la
haroj, kelkaj infanoj kaj virinoj. La maljunulo aliris al Pandiono,
aprobe ĉirkaŭrigardis la kaptiton, palpis liajn muskolojn kaj gaje diris
ion al la homoj, akompanantaj Pandionon. La junulon oni alkondukis
al malgranda dometo.

Kun akrega knaro malfermiĝis la pordo – interne estis malalta


fajrujo, amboso kun disĵetitaj ĉirkaŭe instrumentoj kaj braĝa amaso.
Sur la muroj pendis du malpezaj grandaj radoj. Nealta maljunulo kun
kolera vizaĝo kaj longaj manoj ordonis al unu el la akompanantoj
de Pandiono priblovi la braĝojn, demetis de najlo metalan ringon kaj
aliris la kaptiton. Malafable subpuŝinte lin sub la mentono, la forĝisto
malfleksis la ringon, mezuris sur la kolo de la junulo, malkontente
grumblis ion kaj plonĝis en profundon de la forĝejo; li kun bruego
eltrenis metalan ĉenon, ŝovis la finan ĉeneron en flamon kaj
komencis fleksi la bronzan ringon sur la amboso, per oftaj batoj
de martelo alĝustigante ĝin al la necesa amplekso.

Nur nun la junulo komprenis tutan malfeliĉon de la okazintaĵo.


La karaj imagoj, anstataŭante unu la alian, trapasis antaŭ li. Tie, sur
la hejma bordo, atendas Tessa, certa pri li, pri lia amo kaj reveno.
Nun oni surmetos sur lin bronzan kolringon de sklavo, li estos
alforĝita al longa ĉeno, sen espero pri baldaŭa liberiĝo. Kaj li ja estis
kalkulanta la lastajn tagojn de sia estado sur Kreto... Li baldaŭ povus
alnavigi la Kalidonan golfeton, de kiu komenciĝis la vojo, iĝinta
fatala.

– Ho Hiperiono, mia praulo, kaj vi, Afrodito, sendu al mi morton


aŭ savu! – mallaŭte flustris la junulo.

La forĝisto trankvile kaj metode daŭrigis sian laboron, ankoraŭfoje


almezuris la kolringon, platigis ĝiajn finojn, malfleksis kaj trabatis
truojn. Restis niti la ĉenon. La maljunulo ion grumblis. Oni kaptis
Pandionon, per signoj ordonis kuŝiĝi sur la teron apud la amboso.
La junulo kolektis ĉiujn fortojn por la lasta peno de liberiĝo. El sub
la rimenoj, ligantaj la kubutojn, ŝprucis sango, sed Pandiono forgesis
pri doloro, sentante, ke la rimenoj cedis. Momento – kaj ili krevis.
Pandiono batis per la kapo en makzelon de homo, subpreminta lin,
kaj tiu falis. La junulo renversis ankoraŭ du homojn kaj ekkuris laŭ
la vojo. Kun furiozaj kriegoj la malamikoj ekpersekutis lin. Al la krioj
elkuradis homoj, armitaj per lancoj, tranĉiloj kaj glavoj; nombro de la
persekutantoj estis ĉiam pligrandiĝanta.

Pandiono turnis sin for de la vojo kaj, saltante trans arbustojn,


ekkuris al la maro. Laŭ liaj spuroj kun kolera muĝo kuris
la persekutantoj.

La arbustoj maldensiĝis, komenciĝis negranda leviĝo. Pandiono


haltis – malproksime malsupre, sub muro de krutaj rokoj, etendiĝis
la maro, brilanta sub sunaj radioj. Je deko da stadioj for de la bordo
estis bone videbla malrapide iranta ruĝa ŝipo.

La junulo ekĵetiĝis laŭ la rando de la krutaĵo, penante trovi padon


por malleviĝo, sed la vertikalaj rokoj etendiĝis malproksime
en ambaŭ flankojn. Elirejo ne estis – el la arbustoj jam estis kurantaj
la malamikoj, dum la kuro viciĝante en arkan linion, por el tri flankoj
ĉirkaŭi Pandionon.

La junulo retrorigardis al la persekutantoj, rigardis malsupren. «Ĉi


tie estas morto, tie – sklaveco, – glitis en lia kapo. – Vi pardonos
min, Tessa, se ekscios...» Jam ne eblis pli prokrasti.

La ŝtona roko, sur kies rando staris Pandiono, pendis super


la abismo. Sub dudek ulnoj elstaris alia roko. Sur ĝi kreskis malalta
pino.

Adiaŭe ĉirkaŭrigardinte la amatan maron, la junulo saltis


malsupren, sur densajn branĉojn de la soleca arbo. Furioza krio
de la malamikoj por sekundo atingis liajn orelojn. Pandiono traflugis,
rompante branĉojn kaj disŝirante la korpon, ĝis la malsupraj dikaj
branĉoj, preteris la elstarantan eĝon de la klifo kaj falis sur molan
lozan deklivon. La junulo ruliĝis je ankoraŭ dudek ulnoj pli malsupren
kaj haltis sur elstaraĵo de roko, humida pro ŝaŭmo, alfluganta ĉi tien
de la surfo. Konsternita, ankoraŭ ne konsciante, ke li saviĝis,
la junulo leviĝis kaj ekstaris sur la genuojn. Supre la persekutantoj
penis trafi lin per ŝtonoj kaj lancoj. La maro plaŭdis sub la piedoj.
La ŝipo alproksimiĝis, kvazaŭ la maristoj ekinteresiĝis pri tio, kio
okazas sur la bordo.

En la kapo de la Pandiono sonis obtuza bruo, li sentis fortan


doloron en la tuta korpo, la okulojn kovris larmoj. Li malklare
konsciis: kiam liaj persekutantoj alportos pafarkojn, la pereo estos
neevitebla. La maro vokis lin, la proksima ŝipo ŝajnis savo, sendita
de dioj. Pandiono forgesis, ke la ŝipo povis esti fremdlanda
aŭ aparteni al malamikoj, – al li ŝajnis, ke la kara maro ne trompos.

Pandiono ekstaris sur la piedojn kaj, konvinkiĝinte, ke la manoj


funkcias, saltis en la maron kaj eknaĝis al la ŝipo. Ondoj kovradis lin
kun la kapo, la batita korpo malbone obeis al lia volo, la vundoj
turmente brulis, la gorĝo sekiĝis.

La ŝipo estis proksimiĝanta al Pandiono, de ĝi sonis vigligaj krioj.


Aŭdiĝis akra knaro de remiloj, la ŝipo elkreskis super la kapo de la
junulo, fortaj manoj subkaptis Pandionon kaj levis sur la ferdekon...
La junulo senvive sterniĝis sur la varmaj tabuloj, mergiĝinte
en svenon. Oni lin rekonsciigis, donis akvon – li longe kaj avide
trinkis. Pandiono sentis, ke lin oni fortrenis flanken kaj kovris per io.
La juna skulptisto mergiĝis en profundan dormon.

La montoj de Kreto apenaŭ videblis ĉe la horizonto. Pandiono


moviĝetis kaj, nevole ekĝeminte, vekiĝis. Li troviĝis sur ŝipo,
ne simila al ŝipoj de lia patrujo – kun malaltaj ŝiprandoj, kun flankoj,
defenditaj per verga plektaĵo, kun remiloj, eligitaj super la holdo. Tiu
ĉi ŝipo havis altajn ŝiprandojn, la remistoj sidis sub ferdekaj tabuloj,
ĉe ambaŭ flankoj de tranĉaĵo, larĝiĝanta en profundon de la holdo.
La velo en la centro de la ŝipo estis pli alta kaj mallarĝa, ol sur
helenaj ŝipoj.

Amasoj da ledoj, faligitaj sur la ferdeko, estis eligantaj pezan


odoron. Pandiono kuŝis sur triangula placeto ĉe la akra pruo de la
ŝipo. Al la junulo aliris barba ĝibnaza homo en dika lana vesto,
etendis al li taseton da varma akvo, miksita kun vino, kaj ekparolis
en nekonata lingvo kun akraj metalaj intonacioj... Pandiono balancis
la kapon. La homo tuŝis lian ŝultron kaj per ordona gesto almontris
la poŭpon de la ŝipo. Pandiono volvis ĉirkaŭ la koksoj la ĉifonaĵojn,
malsekigitajn per la sango, kaj ekiris laŭlonge de la ŝiprando
al markezo sur la poŭpo.

Tie sidis maldika homo, same ĝibnaza, kiel tiu, kiu venigis
Pandionon. Li disŝovis en rideto la lipojn, kadritajn de malmola
barbo, elstaranta antaŭen. Lia seka, malmola pro vento kaj raba
vizaĝo, ŝajnanta gisita el bronzo, esprimis kruelecon.

Pandiono komprenis, ke li trafis sur komercan ŝipon de fenicoj kaj


vidas antaŭ si estron aŭ mastron de la ŝipo.

Du unuajn demandojn, faritajn al li de la estro, Pandiono


ne komprenis. Tiam la komercisto ekparolis en la kripligita ionika
dialekto, konata al Pandiono, almiksante al ĝi kariajn kaj etruskajn
vortojn. Li demandis Pandionon pri lia aventuro, eksciis, de kie
li devenas, kaj, alproksimiginte al li la ĝibnazan vizaĝon kun akraj
nepalpebrumantaj okuloj, diris:

– Mi vidis, kiel vi fuĝis, – tio estas ago, inda je antikva heroo.


Mi bezonas tiajn sentimajn kaj fortajn batalistojn – en tiuj ĉi maroj kaj
sur iliaj bordoj abundas rabistoj, kiuj prirabas niajn komercistojn.
Se vi servos al mi fidele, facila estos via vivo kaj mi rekompencos
vin.

Pandiono nege balancis la kapon kaj senlige rakontis, ke li plej


baldaŭ devas reveni en la patrujon, petegante elŝipigi lin sur la plej
proksima insulo.

La okuloj de la estro kolere ekbrilis.

– Mia ŝipo direktas sin rekte al

Tiro, sur mia vojo estas nura maro. Mi estas reĝo sur mia ŝipo, kaj
vi estas en mia potenco. Mi povas ordoni tuj mortigi vin, se tio
necesos. Nu, elektu: aŭ ĉi tie, – la fenico almontris malsupren, kie
sub la ferdeko estis egalmezure moviĝantaj la remiloj kaj aŭdiĝis
malgaja kanto de la remistoj, – vi estos sklavo, alforĝita ĉe remilo,
aŭ vi ricevos armilon kaj aliĝos jen al tiuj! – La fingro de la
komercisto turniĝis malantaŭen kaj almontris sub la markezon: tie
pigre kuŝis kvin fortikegaj duonnudaj homoj kun malspritaj kaj
brutalaj vizaĝoj. – Mi atendas, decidu rapide!

Pandiono senhelpe rigardis ĉirkaŭe. La ŝipo estis rapide


malproksimiĝanta de Kreto. La distanco inter Pandiono kaj lia patrujo
estis ĉiam pligrandiĝanta. Helpon ne eblis atendi.

Pandiono decidis, ke en la rolo de batalisto al li estos pli facile


fuĝi. Sed la fenico, bone konanta la morojn de helenoj, devigis lin fari
tri terurajn ĵurojn pri fideleco.

La estro ŝmiris la vundojn de la junulo per kuraca miksaĵo kaj


kondukis al la grupo de militistoj, ordoninte manĝigi lin.

– Sed observu lin bone! – ordonis li, forirante. – Memoru, ke vi ĉiuj


responsas antaŭ mi pri ĉiu aparte!

La pli aĝa el la batalistoj, aprobe subridante, frapis la ŝultron


de Pandiono, palpis la muskolojn kaj ion diris al la ceteraj. Tiuj laŭte
ekridegis. Pandiono nekomprene rigardis al ili; profunda sopiro nun
apartigis lin de ĉiuj homoj.

Ĝis Tiro restis ne pli ol du tagoj da navigado. Dum la kvar tagoj,


pasigitaj sur la ŝipo, Pandiono iomete kutimiĝis al sia stato.
La kontuzoj kaj vundoj, kiuj evidentiĝis neprofundaj, saniĝis.

La ŝipestro, rimarkinte saĝon kaj diversajn sciojn de Pandiono,


estis kontenta pri la junulo kaj kelkfoje konversaciis kun li. De li
Pandiono eksciis, ke li veturas laŭ la antikva mara vojo, metita de la
popolo de la insulo Kreto en la sudan landon de nigruloj. La vojo
de ŝipoj iris preter la malamika kaj potenca Aegyptos, laŭlonge
de bordoj de grandega dezerto ĝis la Pordego de Nebuloj.

Trans la Pordego de Nebuloj, kie rokoj de la sudo kaj la nordo


estis alproksimiĝantaj, kreante mallarĝan markolon, kuŝis ekstremaĵo
de la tero – la grandega Nebula maro. Ĉi tie ŝipoj turniĝadis suden
kaj baldaŭ atingadis la bordon de la varmega lando de nigruloj, riĉa
je eburo, oro, oleo kaj ledoj. Ĝuste laŭ tiu ĉi vojo iradis foraj
ekspedicioj de kretanoj – Pandiono vidis bildon de tia vojaĝo en la
tago, fatala por li. La mara popolo atingis forajn landojn de la sudo
okcidente, kien ne atingadis senditoj el Aegyptos.

Nun ŝipoj de fenicoj navigas laŭlonge de bordoj de la sudo kaj


la nordo, akirante malmultekostajn varojn kaj fortajn sklavojn, sed
malofte iras trans la Pordegon de Nebuloj.

La fenico, konjektante pri neordinaraj kapabloj de Pandiono,


deziris teni lin ĉe si. Li logadis la junulon per ĉarmo de vojaĝoj,
pentradis al li bildojn de estonta leviĝo, antaŭdiradis, ke post dek-
dekkvin jaroj da bona servado la heleno mem povos iĝi komercisto
aŭ ŝipestro.

La junulo aŭskultis fenicojn kun intereso, sed sciis, ke la vivon


de artisto li ne ŝanĝos al riĉo en fremda lando.

Kun ĉiu tago ĉiam pli netolerebla iĝadis la deziro vidi Tessa-n
almenaŭ por momento, ree aŭdi la potencan bruon de la sankta pina
bosko, kie pasis tiom da feliĉaj horoj. La junulo longe ne povis
ekdormi, kuŝante apud ronkantaj kunvojaĝantoj, kaj kun batanta koro
retenadis malesperajn ĝemojn.

La ŝipestro ordonis al li lerni la arton de direktilisto. Turmente


rampis la tempo por Pandiono, kiam li staris ĉe la direkta remilo,
konformigante la kurson de la ŝipo kun moviĝo de la suno, aŭ,
sekvante al ordonoj de la direktilisto, orientiĝis laŭ steloj.

Tiel estis ankaŭ en tiu ĉi nokto. Pandiono apogiĝis per la femuro


je la ŝiprando kaj, alkroĉiĝinte al la tenilo de la direktilo, superadis
reziston de plifortiĝanta vento.

Sur la alia flanko de la ŝipo staris la direktilisto kun unu el la


batalistoj. Steloj flagradis en disŝiraĵoj de nuboj, por longe
malaperante en mallumo de la malserena ĉielo, kaj la morna voĉo
de vento, poiomete malaltiĝante, estis transiranta en minacan
muĝon.

Ondoj ĵetadis la ŝipon, la remiloj obtuze frapadis, de tempo


al tempo aŭdiĝadis akra voĉo de batalisto, pelanta sklavojn per
blasfemado kaj per batoj de skurĝo.

La estro, dormetinta en profundo de la markezo, eliris sur


la ferdekon. Li atente rigardis la maron kaj, evidente maltrankviligita,
aliris la direktiliston. Ili longe interparolis. La estro vekis dormintajn
batalistojn kaj, sendinte ilin al la direktaj remiloj, mem ekstaris apud
Pandiono.

La vento abrupte turniĝis kaj furioze ekatakis la ŝipon, ondoj


leviĝadis ĉiam pli alte, superverŝante la ferdekon. La maston oni
devis forigi – kuŝigita sur ledajn amasojn, ĝi elstaris antaŭ la pruo,
obtuze frapante je la alta ondrompilo.

La lukto kontraŭ ondoj kaj vento iĝadis ĉiam pli despera. La estro,
balbutante ĉu preĝojn, ĉu malbenojn, ordonis turni la ŝipon al la
sudo. Subkaptita de la vento, la ŝipo rapide ekkuris en nekonatan
foron de la maro. Dum malfacila laboro ĉe la direktilo rapide pasis
la nokto. Mateniĝis. En la griza krepusko iĝis pli klare videblaj
ĵetiĝantaj minacaj ondoj. La tempesto ne kvietiĝis. La vento,
ne malfortiĝante, alflugadis, premadis la ŝipon.

Maltrankvilaj krioj aŭdiĝis sur la ferdeko – ĉiuj homoj, troviĝantaj


tie, almontris al la estro en direkto de la dekstra flanko de la ŝipo.
Tie, en morna lumo de la naskiĝanta tago, la maron estis trairanta
grandega ŝaŭma strio. Ondoj estis malrapidigantaj sian frenezan
kuron ĉe aliro al tiu ĉi blu-griza rubando.

La tuta ŝipanaro ĉirkaŭis la estron, eĉ la direktilisto fordonis


la direktilon al batalisto. La maltrankvilajn elkriojn anstataŭis rapida,
pasia parolo. Pandiono rimarkis, ke ĉies atento estis direktita al li:
en lia direkto oni almontris per fingroj, minacis per pugnoj. Nenion
komprenante, Pandiono observis la estron, liajn kolerajn, protestajn
gestojn. La maljuna direktilisto, kaptinte la mastron je la mano, ion
longe parolis, alproksimiginte la lipojn al lia orelo. La estro nege
balancadis la kapon, kriante abruptajn vortojn, sed finfine, evidente,
cedis. Momente la homoj ĵetiĝis al la perpleksa junulo, fleksante liajn
brakojn malantaŭen.

– Ili diras: vi alportis al ni malfeliĉon, – diris la estro al Pandiono,


malestime montrante al la starantoj ĉirkaŭe. – Vi estas heroldo
de plago, pro via ĉeesto sur la ŝipo okazis malfeliĉo: la ŝipo estas
forportita al la bordoj de Ta-Kem, en via lingvo – de Aegyptos. Por
favorigi la diojn, vin necesas mortigi kaj ĵeti ekster la ŝipon – tion
postulas ĉiuj miaj homoj, kaj mi ne povas defendi vin.

Pandiono, plu ne komprenante, fiksrigardis la fenicon.

– Vi ne scias, ke trafi sur la bordon de Ta-Kem por ni ĉiuj estas


morto aŭ sklaveco, – grumblis tiu morne. – En antikvaj tempoj Kemt
havis militon kontraŭ maraj popoloj. Ekde tiam tiu, kiu albordiĝas
al tiu lando ekster la tri havenoj, preskribitaj por fremdlandanoj, estas
sklavigenda aŭ ekzekutenda, kaj lia havaĵo iras en la trezorejon de la
reĝo de Ta-Kem... Nu, ĉu vi komprenis nun? – rompis li sian parolon,
forturniĝante de Pandiono kaj fiksrigardante al la proksimiĝanta
ŝaŭma strio.

Pandiono komprenis: al li denove minacas morto. Preta ĝis


la lasta minuto batali por la vivo, kiun li tiel amis, li ĉirkaŭis per
senhelpa kaj malama rigardo la koleran homamason sur la ferdeko.

La senelireco de la stato igis lin decidi.

– Estro! – ekkriis la junulo. – Ordonu al viaj homoj lasi min – mi


mem ĵetos min en la maron!

– Mi ĝuste tiel pensis, – diris la fenico, turniĝinte al li. – Tiuj


malkuraĝuloj lernu de vi!

Obeante al ordona gesto de la estro, la batalistoj lasis Pandionon.


Rigardante al neniu, la junulo aliris la ŝiprandon. Ĉiuj silente disiris
antaŭ li, kiel antaŭ mortanto. Pandiono koncentrite rigardis al la
ŝaŭma strio, ŝirmanta la platan bordon, instinkte konformigante siajn
fortojn kun rapideco de la malicaj ondoj. En la kapo glitadis
fragmentoj de pensoj: «La lando trans la strio de ŝaŭmo, de afros –
ŝaŭma lando... Afriko».

Ĝuste tio estas tiu terura Aegyptos!.. Kaj li ĵuris al Tessa je sia
amo, je ĉiuj dioj eĉ ne pensi pri vojo ĉi tien!.. Dioj, kion faras kun li la
sorto... Sed li, verŝajne, pereos, kaj tio estos la plej bona...

Pandiono ĵetis sin la kapon malsupren en la bruantan abismon kaj


per fortaj svingoj de la manoj denaĝis de la ŝipo. Ondoj subkaptis
la junulon. Kvazaŭ ĝuante pereon de homo, ili ĵetadis lin supren,
mallevadis en profundajn kavaĵojn, faladis sur lin, premadis kaj
dronigadis, plenigante la buŝon kaj la nazon per akvo, vipante
la okulojn per ŝaŭmo kaj ŝprucoj. Pandiono ne plu pensis pri io ajn –
li despere luktis por la vivo, por ĉiu gluto da aero, furioze laborante
per la manoj kaj la piedoj. La heleno, naskita ĉe maro, estis bonega
naĝisto.

La tempo pasadis, kaj ondoj plu portis Pandionon al la bordo. Al la


ŝipo li ne rigardis, forgesinte pri ĝia ekzisto eĉ antaŭ la neevitebla
morto. Saltoj de ondegoj iĝis malpli oftaj. Ondoj ruliĝis malpli rapide,
per longaj vicoj, levante kaj faligante tondrantajn markezojn
de ŝaŭmaj pintoj. Ĉiu ondo transportadis la junulon je cent ulnoj
antaŭen. Fojfoje Pandiono deglitadis malsupren, kaj tiam kolosa
pezo de akvo faladis sur lin, mergante en malhelan profundon, kaj
la koro de la naĝanto pretis krevi pro streĉo.

Kelkajn stadiojn tranaĝis Pandiono, longe daŭris la lukto kontraŭ


ondoj, kaj finfine liaj fortoj elĉerpiĝis en la brakumoj de la akvaj
gigantoj. Estingiĝis ankaŭ la volo al vivo, ĉiam pli malfacile iĝadis
streĉi la malfortiĝintajn muskolojn, malaperis deziro daŭrigi la lukton.
Per svingoj de la preskaŭ senvolaj manoj la junulo levis sin sur eĝon
de ondo kaj, turninte la vizaĝon al la fora patrujo, ekkriis:

– Tessa, Tessa!..
La nomo de la amatino, dufoje ĵetita al la vizaĝo de la sorto, al la
vizaĝo de la terura kaj indiferenta povo de la maro, estis tuj
superbruita de muĝo de furiozaj ondoj. Ondego kovris la senmovan
korpon de Pandiono, kun bruego disŝutiĝis super li, kaj la junulo,
mergiĝante, subite frapiĝis je la fundo en kirlo de turniĝantaj sableroj.

Du deĵoraj militistoj en mallongaj verdaj jupoj – signo de aparteno


al la borda gardistaro de la Granda Verda maro, apogante sin per
longaj maldikaj lancoj, estis pririgardantaj la horizonton.

– Estro Seneb vane sendis nin, – pigre diris unu el ili, la pli aĝa.

– Sed la ŝipo de fenicoj estis ĉe la bordo mem, – kontraŭdiris


la alia. – Se ne ĉesus la tempesto, ni ricevus facilan predon – ĉe
la fortikaĵo mem.

– Rigardu tien, – interrompis lin la pli aĝa, almontrante laŭlonge


de la bordo. – Mi restu sen entombigo, se tio ne estas homo el la
ŝipo!

Ambaŭ militistoj longe fiksrigardis al la makulo sur la sablo.

– Ni iru malantaŭen, – proponis finfine la pli juna. – Ni eĉ sen tio


tro multe vagis laŭ la sablo. Kiu bezonas kadavron de malestiminda
fremdlandano anstataŭ riĉa predo – varoj kaj sklavoj, kiuj foriris kune
kun la ŝipo...

– Vi diris, ne pensinte, – ree interromplis lin la pliaĝulo. – Fojfoje


tiuj komercistoj estas riĉe vestitaj kaj portas sur si juvelaĵojn. Ora
fingroringo ne malutilos al vi – ni ne nepre raportu al Seneb pri ĉiu
droninto...

La militistoj ekiris laŭ la dika strio de sablo, kompaktigita de la


tempesto.

– Kie do estas viaj juvelaĵoj? – moke demandis la malpliaĝulo


la pliaĝulon. – Li estas tute nuda!
La pliaĝulo morne balbutis malbenon.

Vere, la homo, kuŝanta antaŭ ili, estis tute nuda, liaj manoj estis
senhelpe subfleksitaj sub la korpon, la mallongaj krispaj haroj estis
kovritaj de mara sablo.

– Rigardu, tio estas ne fenico! – ekkriis la pliaĝulo. – Kia potenca


kaj bela korpo! Estas domaĝe, ke li mortis – estus bona sklavo, kaj
Seneb rekompencus nin.

– El kiu popolo li estas? – demandis la malpliaĝulo.

– Mi ne scias: eble, tio estas turuŝa, aŭ kefti, aŭ ankoraŭ iu el


la nordaj maraj triboj – ĥanebu. Ili malofte trafas en nian benitan
landon kaj estas valoraj pro eltenemo, saĝo kaj forto. Antaŭ tri jaroj...
Atendu, li estas viva! Ho, gloron al Amono!

Facila kramfo trairis la korpon de la kuŝanto.

La militistoj, forĵetinte la lancojn, turnis la senkonsciulon, komencis


froti lian ventron, fleksi la krurojn. Iliaj penoj atingis sukceson. Baldaŭ
la droninto – tio estis Pandiono – malfermis la okulojn kaj turmente
ektusis.

La forta organismo de la junulo venkis la malfacilan travivaĵon.


Ne pasis eĉ duonhoro, kiam la gardistoj ekkondukis Pandionon,
subtenante lin sub la brakoj, en la fortikaĵon.

La militistoj ofte ripozadis, sed jam antaŭ la plej varmegaj horoj


de tago la juna skulptisto estis kondukita en la malgrandan fortikaĵon,
kiu staris sur unu el sennombraj brakoj de Nilo, okcidente de granda
lago.

La militistoj donis al Pandiono akvon, kelkajn pecojn de flano,


malsekigitajn en biero, kaj kuŝigis sur la planko de malvarmeta argil-
verga ŝedo.
La terura streĉo ne pasis senspure – akra doloro tranĉis
la bruston, la koro malfortiĝis. Antaŭ la fermitaj okuloj flagris
sennombraj ondoj. Dum peza dormo Pandiono aŭdis, kiel
malfermiĝis la kaduka pordo, kunmetita el pecoj de ŝipa ŝelo. Super
Pandiono kliniĝis la estro de la fortikaĵo – juna homo kun malagrabla
kaj malsaneca vizaĝo. Li singarde demetis la mantelon, surĵetitan sur
la krurojn de la junulo, kaj longe pririgardis sian kaptiton. Pandiono
ne povis suspekti, ke la decido, maturiĝinta en la menso de la estro,
kondukos al novaj senekzemplaj suferoj.

La estro kovris Pandionon kaj, kontenta, eliris.

– Al ĉiu po du ringoj da kupro kaj po kruĉo da biero, – abrupte


diris li.

La militistoj de la borda gardo humile kliniĝis antaŭ li, kaj poste


enpikis en lian dorson kolerajn rigardojn.

– Ho pova Saĥmeto, kion ni ricevis kontraŭ tia sklavo... – flustris


la pli juna, tuj kiam la estro malproksimiĝis de ili. – Vi vidos, li sendos
lin en la urbon kaj ricevos ne malpli ol dek ringojn da oro...

La estro subite retroturniĝis.

– He, Senni! – kriis li.

La pli aĝa militisto servile alkuris.

– Observu lin bone, mi konfidas lin al vi. Diru al mia kuiristo, ke li


donu bonan manĝon, sed estu singarda – la kaptito aspektas
potenca batalisto. Morgaŭ preparu malpezan boaton – mi sendos
la kaptiton donace al la Granda Domo. Ni trinkigos lin per biero kun
dormiga drogo, por eviti klopodojn.

...Pandiono malrapide levis la peziĝintajn palpebrojn. Li dormis tiel


longe, ke perdis ajnan imagon pri tempo, pri tio, kie li troviĝas.
Malklare, fragmente li rememoris, ke post la kruela lukto kontraŭ
la furiozanta maro li estis ien kondukita, ie kuŝis en silento kaj
mallumo. La junulo movetiĝis kaj eksentis ligitecon en la tuta korpo.
Li kun peno turnis la kapon kaj ekvidis verdan muron de kanoj kun
stelformaj panikloj supre. Super la kapo estis travidebla ĉielo,
proksime, ĉe la orelo mem, malforte lirlis kaj plaŭdis akvo. Iom post
iom Pandiono komprenis, ke li kuŝas en mallarĝa kaj longa boato,
ligita ĉe la manoj kaj la piedoj. Levetinte la kapon, la junulo ekvidis
nudajn piedojn de homoj, puŝantaj la boaton per stangoj. La homoj
estis bonstaturaj, kun malhela bronza haŭto, vestitaj en blankaj
zontukoj.

– Kiuj vi estas? Kien vi veturigas min? – ekkriis Pandiono,


penante vidi la homojn, starantajn sur la poŭpo.

Unu, kun glate razita vizaĝo, kliniĝis super Pandiono kaj rapide
ekparolis. La stranga lingvo kun melodia klakado kaj klaraj akcentoj
de vokaloj estis tute nekonata al la junulo. Pandiono streĉiĝis,
penante ŝiri siajn ŝnurojn, kaj senĉese ripetadis la saman
demandon. Baldaŭ al la malfeliĉa kaptito iĝis klare, ke oni lin
ne komprenas kaj ne povas kompreni. Pandiono sukcesis balanci
la ŝanceliĝeman boaton, sed unu el la gardistoj alportis la pinton
de bronza ponardo al lia okulo. Kun abomeno al homoj, al si kaj al la
tuta mondo Pandiono lasis penojn rezisti kaj ne plu faris ilin dum
la tuta longa vojo laŭ labirinto de marĉaj veproj. Jam delonge subiris
la suno, la luno alte leviĝis en la ĉielo, kiam la boato alnavigis larĝan
ŝtonan varfon.

Al Pandiono oni liberigis la piedojn, lerte kaj rapide frotis ilin, por
restarigi sangocirkuladon. La militistoj lumigis du torĉojn kaj direktis
sin al alta argil-verga muro kun peza pordo, priforĝita per kupraj
strioj.

Post longa disputo kun la gardistaro, la homoj, kiuj alveturigis


Pandionon, fordonis al dormema barba homo, aperinta de ie, etan
rulaĵon kaj ricevis anstataŭe peceton de nigra ledo.

Ekŝrikis la peza pordo en la hokringoj. Al Pandiono oni malligis


la manojn, enpuŝis enen de la malliberejo. La gardistoj, armitaj per
lancoj kaj pafarkoj, riglis la pordon per peza lignobloko. Pandiono
trovis sin en malvasta kvadrata ĉambro, plenŝtopita per homaj
korpoj, kuŝantaj falamase. La homoj peze spiris kaj ĝemis
en maltrankvila dormo. Sufokiĝante pro fetoro, ŝajne iranta de la
muroj mem, Pandiono trovis por si liberan lokon sur la planko kaj
singarde eksidis. La junulo ne povis dormi. Li pensis pri la eventoj
de la lastaj tagoj, kaj sur lia koro kuŝis peza ŝarĝo. Malrapide estis
pasantaj sendormaj horoj de soleca nokta pensado.

Pandiono pensis nur pri libero, sed ne trovadis vojojn al saviĝo


el la kaptiteco. Li trafis en profundon de tute nekonata lando. Soleca,
senarmila kaptito, ne scianta la lingvon de la ĉirkaŭanta malamika
popolo, li nenion povis entrepreni. Pandiono komprenis, ke oni lin
ne intencas mortigi, kaj decidis atendi. Poste, kiam li almenaŭ iomete
ekkonos la landon... sed kio atendas lin en tiu «poste»? Pandiono
sentis, kiel neniam antaŭe, akran sopiron pri kamarado, kiu helpus
al li venki la teruran solecon. Li pensis pri tio, ke por homo
ne ekzistas pli malbona stato, ol esti sola inter fremdaj kaj malamikaj
homoj, en nekomprenebla kaj nekonata lando – esti sklavo,
apartigita de ĉio per nepenetrebla muro de sia stato. Soleco ene
de la naturo estas multe pli facile eltenebla: ĝi hardas la animon, sed
ne humiligas ĝin.

La heleno obeis al la sorto kaj mergiĝis en strangan rigidiĝon.


Li ĝisatendis la mateniĝon, indiferente pririgardante siajn kamaradojn
laŭ la malfeliĉo: kaptitojn, apartenantajn al diversaj kaj nekonataj al li
aziaj triboj. Ili estis pli feliĉaj, ol li – ili povis interparoli inter si, rakonti
pri la malfeliĉo, rememori pasintecon, kune pridiskuti estontecon.
Al silentanta Pandiono estis direktitaj sciavidaj rigardoj de la
malliberuloj. Ĉiuj estis senhonte pririgardantaj lin, kaj li staris flanke,
nuda kaj suferanta.

Gardistoj ĵetis al Pandiono pecon de kruda tolo por zontuko, poste


kvar nigrahaŭtaj homoj enportis grandan argilan vazon kun akvo,
hordeajn flanojn kaj tigojn de ia vegetaĵo.

Pandionon afekciis la aspekto de la tute nigraj vizaĝoj, sur kiuj


klare kontrastis la dentoj, la okulblankaĵoj kaj la brun-ruĝaj lipoj.
La junulo komprenis, ke tio estis sklavoj, kaj lin mirigis iliaj gajaj kaj
bonkoraj vizaĝoj. La nigruloj ridis, montrante la neĝblankajn dentojn,
ŝercis pri la kaptitoj kaj pri si mem. Ĉu vere pasos tempo, kaj li estos
kapabla ĝoji pri io, forgesinte pri la kompatinda rolo de homo,
perdinta la liberon? Ĉu pasos tiu sopiro, senĉese ronĝanta lin? Sed
Tessa? Dioj, se scius Tessa, kie li troviĝas nun!.. Ne, prefere ŝi ne
sciu: li revenos al ŝi aŭ mortos – alia eliro ne ekzistas...

La pensojn de Pandiono rompis longa krio. La pordo malfermiĝis.


Antaŭ Pandiono ekbrilis larĝa rivero. La malliberejo estis tute
proksime de la bordo. Granda taĉmento da militistoj ĉirkaŭigis
la kaptitojn per haregaro de lancoj. Baldaŭ ĉiuj iĝis enpelitaj en la
holdon de granda ŝipo. La ŝipo ekiris supren laŭ la rivero, kaj
la malliberuloj ne sukcesis rigardi ĉirkaŭe. En la holdo estis varmego.
En la aero, plenigita per pezaj vaporoj, sub la ardigita ferdeko, estis
malfacile spiri.

Vespere iĝis pli malvarme, kaj la senfortigitaj kaptitoj komencis


reviviĝi – ree aŭdiĝis paroloj. La ŝipo daŭrigis sian vojon dum tuta
nokto, matene ĝi por nelonge haltis – al la kaptitoj oni alportis
manĝon, – kaj la laciga vojaĝo daŭris. Tiel pasis kelkaj tagoj – ilin
ne nombris malspritiĝinta, indiferenta Pandiono.

Finfine voĉoj de remistoj kaj militistoj eksonis pli vigle, sur


la ferdeko komenciĝis tumulto – la vojo estis finita. La kaptitojn oni
restigis en la holdo por la tuta nokto, kaj frumatene Pandiono aŭdis
longajn kriojn de komando.

Sur polva, sunbruligita placeto duonringe viciĝis la gardistaro,


elstariginte antaŭen la lancojn. La kaptitoj eliradis po unu kaj
momente trafadis en la manojn de du altegaj militistoj, ĉe kies piedoj
kuŝis amaso da ŝnuroj. La egiptoj turnadis la brakojn de la kaptitoj
tiel forte, ke la ŝultroj fleksiĝadis kaj la kubutoj kuniĝadis malantaŭ
la dorso. Ĝemoj kaj krioj neniom tuŝis la gigantojn, ĝuantajn pri sia
forto kaj pri senforteco de la viktimoj.

Venis la vico de Pandiono. Unu el la militistoj kaptis lin je la mano,


tuj kiam la junulo, blindigita de taga lumo, paŝis sur la teron. Pro
la doloro la apatio, reginta Pandionon, ĉesis. Instruita pri artifikoj
de manbatalo, la junulo facile elturniĝis el la manoj de la militisto kaj
faris al li senkonsciigan baton en la orelon. La giganto falis per
la vizaĝo en polvon, al la piedoj de Pandiono, la dua militisto
en perplekso desaltis flanken.

Pandiono iĝis ĉirkaŭita de dek tri malamikoj kun lancoj, celitaj al li.

En freneza furiozo la junulo saltis antaŭen, dezirante perei


en batalo – la morto ŝajnis al li liberiĝo... Sed li ne konis la egiptojn,
akumulintajn miljaran sperton de humiligo de sklavoj. La militistoj
momente disiris kaj ĵetis sin de malantaŭe sur Pandionon, kiu elsaltis
ekster la rondon. La juna kuraĝulo estis faligita kaj premita per korpoj
de la malamikoj. Maldika ekstremaĵo de lanco forte batis lin inter
la ripoj en la malsupran parton de la brusto. Flame ruĝa nebulo
ekstaris antaŭ la okuloj de la junulo, lia spirado rompiĝis. En tiu
momento egipto kunigis la manojn de Pandiono, levitajn super
la kapo, kaj fiksis ilin ĉe la manradikoj per ligna aĵo, simila al ludila
boato.

Tuj la militistoj lasis la junulon.

La kaptitojn oni rapide ligis kaj ekpelis laŭ mallarĝa vojo inter
la rivera bordo kaj kampoj. La juna skulptisto sentis teruran doloron:
la manoj, levitaj super la kapo, estis premfiksitaj en la ligna ŝtipo kun
du akraj anguloj, kunpremantaj la ostojn de la manradikoj. Tiu ilo
ne permesis fleksi la manojn en la kubutoj kaj mallevi ilin sur
la kapon.

El flanka vojeto al la grupo de Pandiono aliĝis dua grupo


da kaptitoj, poste tria, – la nombro de sklavoj kreskis ĝis ducent
homoj.

Ĉiuj ili estis ligitaj en plej senkompata maniero; kelkaj havis


la manojn en samaj ŝtipoj. La vizaĝoj de la kaptitoj estis misformitaj
pro doloro, palaj kaj kovritaj de ŝvito. La junulo iris kiel en nebulo,
apenaŭ rimarkante la ĉirkaŭaĵon.
Kaj ĉirkaŭe sterniĝis riĉa lando. La aero estis neordinare freŝa kaj
pura, sur mallarĝaj vojoj regis silento, la grandega rivero malrapide
rulis ondojn al la Granda Verda maro. Palmoj apenaŭ rimarkeble
balancadis la pintojn sub facila norda vento, maturiĝantaj verdaj
kampoj de nealta tritiko alternadis kun vinberaj kaj fruktaj ĝardenoj.

La tuta lando estis grandega ĝardeno, kultivata dum jarmiloj.

Pandiono ne povis rigardi ĉirkaŭe. Li estis trenanta sin,


kunpreminte la dentojn pro doloro, preter altaj muroj, ĉirkaŭantaj
domojn de riĉuloj. Tio estis malpezaj kaj aeraj konstruaĵoj, je du
etaĝoj, kun mallarĝaj kaj altaj fenestroj super pordaj niĉoj, kadrigitaj
per lignaj kolonoj. Blankegaj muroj, pripentritaj per komplika
ornamaĵo de helaj kaj puraj farboj, estis elstarantaj neordinare klare
en blindiga suna lumo.

Subite antaŭ la kaptitoj aperis giganta ŝtona konstruaĵo kun rektaj


tranĉoj de nekredeble dikaj muroj el grandaj ŝtonpecegoj, alĝustigitaj
kun mirinda precizeco. La malhela kaj mistera konstruaĵo, ŝajne,
malleviĝis sur la teron kaj, sterniĝinte, premis ĝin per sia monstra
pezo. Pandiono trairis preter vico de dikaj kolonoj, morne grizaj sur
fono de hela verdo de ĝardeno, sterniĝinta sur la ebenaĵo. Palmoj,
figarboj kaj ceteraj fruktarboj alternis, kreante rektajn liniojn, kiuj
ŝajnis senfinaj. Montetoj estis kovritaj de densa verdo
de vinberĝardenoj.

En ĝardeno ĉe la rivero staris alta kaj malpeza konstruaĵo,


pripentrita per samaj helaj farboj, kiel ceteraj domoj en tiu ĉi urbo.
Ĉe la fasado, turnita al la rivero, malantaŭ larĝa pordego staris altaj,
kiel mastoj, fostoj kun faskoj da flirtantaj rubandoj. Super la larĝa
enirejo situis grandega neĝblanka balkono, kadrigita per du kolonoj
kaj kovrita per plata tegmento. Laŭ kornico de la tegmento iris bunta
ornamaĵo el alternantaj intense blua kaj ora koloroj. Intense bluaj kaj
oraj zigzagoj ornamis la supran parton de la blankaj kolonoj.

En profundo de la balkono, ombrigita per tapiŝoj kaj kurtenoj,


videblis homoj en blankegaj longaj vestoj el plisita malpeza ŝtofo.
La homo, sidanta en la centro, klinis super la balkona balustrado
la kapon, pezigitan per alta ruĝ-blanka kapvesto.

La gardistaro, akompananta la kaptitojn, kaj la estro, gravmiene


paŝanta antaŭe, momente sternis sin. Laŭ mangesto de la faraono –
ĝuste li estis la viva dio, la supera reganto de la lando Kemt – la
kaptitojn oni vicigis ansere kaj komencis malrapide irigi antaŭ
la balkono. Amasiĝantaj korteganoj duonvoĉe interŝanĝadis
rimarkojn kaj gaje ridis. Beleco de la palaco, lukso de la vestoj de la
faraono kaj de liaj proksimuloj, iliaj liberaj orgojlaj pozoj tiel akre
kontrastis kun la misformitaj vizaĝoj de la elturmentitaj kaptitoj, ke en
la animo de Pandiono leviĝis furioza indigno. Li preskaŭ
senkonsciiĝis pro doloro en la manoj, lia korpo tremis, kiel en febro,
la morditaj lipoj sekiĝis kaj kungluiĝis, sed la junulo rektigis sin,
profunde suspiris kaj turnis al la balkono la koleran vizaĝon.

La faraono ion diris, turninte sin al la korteganoj, kaj ĉiuj aprobe


kapjesis. La vico de la kaptitoj estis malrapide moviĝanta.

Baldaŭ Pandiono iĝis malantaŭ la domo, en ombro de alta muro.


Poiomete ĉi tie kolektiĝis la tuta amaso da kaptitoj, plu ĉirkaŭita
de senvortaj militistoj. El post la angulo aperis korpulenta ĝibnaza
homo kun longa apogbastono el ore inkrustita nigra ligno,
akompanata de skribisto kun tabuleto kaj papirusa rulaĵo en la
manoj.

La homo diris kelkajn orgojlajn vortojn al la estro de la gardistaro,


tiu klinis sin en profunda riverenco kaj transdonis la ordonon al la
militistoj. Obeante al movo de fingro de la altrangulo, la militistoj
malmilde dispuŝadis la amason kaj deirigadis flanken tiujn, kiujn
almontradis la altrangulo. Pandiono estis rimarkita inter la unuaj.
Entute oni elektis ĉirkaŭ tridek homojn, la plej fortajn kaj kuraĝajn
aspekte. Ilin oni tuj kondukis reen laŭ la sama vojo ĝis la rando de la
ĝardeno. Poste la militistoj ekpelis la kaptitojn laŭlonge de la malalta
muro. La pado iĝadis ĉiam pli kruta kaj kondukis al grandega
kvadrato de sentruaj muroj, kiu staris en ravino inter tritikaj kampoj.
Laŭ la dikaj muroj el adoboj, altaj je dek ulnoj, paŝadis militistoj,
armitaj per pafarkoj. Sur la anguloj staris markezoj el matoj.
En la muro, turnita al la rivero, estis tratranĉita la enirejo; krome
nenie videblis pordoj kaj fenestroj – la blinda verd-griza surfaco de la
muroj spiris per ardo.

La kaptitojn oni enkondukis en la pordon, la akompanintaj ilin


militistoj rapide foriris, kaj Pandiono trovis sin en mallarĝa korteto
inter du muroj. La dua, interna muro estis malpli alta, ol la ekstera,
kun sola pordo en la dekstra flanko. Sur la libera spaco staris krudaj
benkoj, kaj parto de la korto estis okupita de malalta konstruaĵo kun
nigra truo ĉe la enirejo. La grupon da kaptitoj nun ĉirkaŭis militistoj
kun pli hela koloro de haŭto, ol ĉe tiuj, kiuj kondukis ilin ĉi tien. Ili ĉiuj
estis altaj, kun fleksiĝema kaj bone evoluinta korpo, multaj havis
bluajn okulojn kaj rufetajn harojn. Pandiono antaŭe ne vidis tian
popolon, same kiel la pursangajn loĝantojn de Aegyptos, kaj ne sciis,
ke tio estis libianoj.

El la alkonstruaĵo aperis du homoj; unu portis ian aĵon el polurita


ligno, la alia – grizan fajencan vazon. Libianoj kaptis Pandionon kaj
turnis lin dorse al la venintoj. La junulo sentis facilan pikon – al
la maldekstra skapolo oni almetis poluritan tabuleton, kovritan per
mallongaj akrigitaj platetoj. Poste la homo abrupte batis per la mano
la tabuleton – ŝprucis sango, kaj Pandiono nevole ekkriis. Tiam
la libiano viŝis la sangon kaj komencis froti la vundon per tuko,
malsekigita per likvaĵo el la fajenca vazo: la sango baldaŭ ĉesis flui,
sed la homo kelkfoje trempadis la tukon kaj viŝadis la vundon. Nun
nur Pandiono rimarkis sur la maldekstraj skapoloj de la ĉirkaŭantaj
lin libianoj helruĝan signon – iajn figuretojn en ovala kadro – kaj
komprenis, ke oni stampis lin.

La ŝtipon oni demetis de sur la manoj de Pandiono, kaj li ne povis


reteni ĝemojn pro terura doloro en la rigidiĝintaj artikoj. Kun
grandega peno li sukcesis dismovi la manojn. Poste Pandiono,
kliniĝinte, trairis tra la malalta pordo en la interna muro. Trafinte sur
polvan korton, la junulo senforte malleviĝis sur la teron.

Ripozinte kuŝe, Pandiono trinkis malpuran akvon el grandega


argila ujo, kiu staris ĉe la enirejo, kaj komencis pririgardi la lokon,
kiu, laŭ opinio de homoj, kiuj regis ĉi tie, por ĉiam iĝis lia hejmo.
Granda kvadrato da tero, proksimume je du stadioj ĉe ĉiu flanko,
estis fermita en altaj, neatakeblaj muroj, gardataj de gardistaro,
paŝanta supre. La tutan dekstran duonon de la ĉirkaŭbarita placo
okupis nanaj argilvergaj ĉeletoj, kunigitaj unu al la alia per la flankaj
muroj kaj disigitaj per mallarĝaj laŭlongaj pasejoj. Samaj malaltaj
dometoj troviĝis en la maldekstra angulo. La antaŭa maldekstra
angulo estis forbarita per malalta muro, el tie iris akra amiaka odoro.
Apud la pordo staris ujoj kun akvo. Samtie longa terpeco estis
ŝmirita per argilo kaj pure balaita. Tio estis la loko por manĝo, kiel
poste eksciis Pandiono.

La tuta libera parto de la kvadrato estis glatigita kaj eltretita – eĉ


unu herbeto ne verdis sur ĝia griza kaj polva surfaco. La aero estis
sufoka – la varmega tago, ŝajne, sedimentigis tutan sian ardon en la
kvadratan kavon, fermitan per la altaj muroj kaj malfermitan supre.
Tia estis la ŝene – laboristejo, unu el multaj centoj da similaj al ĝi,
disĵetitaj laŭ la lando Ta-Kem. Ĉi tie suferis diversgentaj sklavoj – la
laborforto, la fundamento de la riĉo kaj belo de Aegyptos. La ŝene
staris malplena kaj silenta – la sklavoj estis elirigitaj por laboro; nur
kelkaj malsanuloj indiferente kuŝis en ombro de muro. Tiu laboristejo
estis destinita al novvenintaj kaptitoj, antaŭnelonge trafintaj en la
landon kaj ankoraŭ ne kreintaj familiojn, por multigi nombron
de laboraj manoj de la Nigra Tero.

Nun Pandiono iĝis mere – hereda sklavo de la faraono – kaj trafis


en la nombron de tiuj ok mil homoj, kiuj priservadis ĝardenojn,
kanalojn kaj konstruaĵojn de palacaj mastrumaĵoj.

Aliaj kaptitoj, kiuj pasis kune kun Pandiono la reĝan pririgardon


kaj restigitaj ĉe la muro de la palaco, estis distribuitaj inter altranguloj
kiel saĥu – sklavoj en ilia dumviva posedo, kaj post morto de la
posedanto transirontaj en ŝene-ojn de la faraono.

En la sufoka aero staris prema silento, malofte rompata de pezaj


suspiroj kaj ĝemoj de novaj sklavoj, alpelitaj kune kun Pandiono.
La stampo kiel ardigita braĝo brulis sur la dorso de Pandiono.
La junulo ne povis trankviliĝi. Anstataŭ maraj vastaĵoj, ombraj boskoj
sur la bordoj de la patrujo, prilavataj de eterne plaŭdantaj ondoj –
peceto da polva tero, kunpremita de muroj. Anstataŭ libera vivo kun
la amatino – sklaveco en fremda lando, en senfina malproksimeco
de ĉio kara.

Nur espero al liberiĝo detenis la junulon de deziro frakasi la kapon


kontraŭ la muro, kiu forŝirmis de li la vastan kaj belan mondon.

la antikva haveno – tiel nomata «ardeza urbo», kies antikva nomo


restis nekonata.

Tiro – antikva ĉefurbo de Fenicujo, sude de la moderna Bejruto,


en la sudo de la nuna Sirio.

la Pordego de Nebuloj – Ĝibraltara markolo.

Nebula maro – Atlantika oceano.

Sur la alia flanko de la ŝipo staris la direktilisto – Sur ŝipoj


de antikvuloj estis du direktaj remiloj po unu ĉe ĉiu flanko de la
poŭpo.

afros – ŝaŭmo en la helena.

la Granda Verda maro – tiel nomis egiptoj Mediteraneon.

turuŝa – etrusko.

kefti – «Kefti», aŭ «keftiu» en la egipta signifas «malantaŭe»; tio


estis la nomo de Kreto kaj de la popolo, loĝinta sur ĝi.

ĥanebu – nordanoj.

alta ruĝ-blanka kapvesto – la faraona krono estis duopa, de ruĝa


kaj blanka koloroj – kiel signo de potenco super «ambaŭ landoj» –
Supra kaj Malsupra Egiptujoj. La ruĝa krono estis de Malsupra
Egiptujo, la blanka – de la Supra.
ovala kadro – Per ovala kadro oni ĉirkaŭigadis hieroglifojn,
konsistigantajn la nomon de faraono.
Ĉapitro tria
Sklavo de faraono
Same, kiel antaŭ jaro, floris arbustoj, sterniĝis flamantaj tapiŝoj laŭ
deklivoj de montetoj. Sur la bordojn de Eniado ree venis printempo.
Komencis frue subiradi la brilanta stelfiguro Sago, kaj konstanta
blovado de la okcidenta vento anoncis komencon de navigado. En la
Kalidonan havenon revenis kvin ŝipoj, foririntaj al Kreto en la
komenco de la printempo, kaj venis du kretaj ŝipoj. Sed Pandiono
plu ne revenis.

Agenoro ofte mergiĝadis en penseman silenton, penante kaŝi


la maltrankvilon disde la hejmanoj.

La soleca vojaĝanto perdiĝis sur Kreto, malaperis ie en montoj


de la grandega insulo, inter diverslingvaj triboj kaj multaj grandaj
vilaĝoj. La artisto decidis veturi en la Kalidonan havenon kaj el tie,
se aperos eblo, vojaĝi al Kreto, por ekscii almenaŭ ion pri la sorto
de Pandiono.

Tessa nun ofte soliĝadis. Eĉ muta kompato de la parencoj ĝenis


ŝin.

En profunda malgajo la junulino staris antaŭ la indiferenta kaj


eterne moviĝema maro. Fojfoje ŝi alkuradis ĉi tien, esperante,
ke Pandiono nepre revenos sur la saman lokon, kie ili disiĝis.

Sed antaŭlonge jam forpasis tiuj tagoj de espero. Nun Tessa sciis,
ke tie, trans la linio, disiginta la ĉielon kaj la maron, okazis malfeliĉo.
Nur kapto aŭ morto povis malhelpi al Pandiono reveni al ŝi.

Kaj Tessa petegis ondojn, kurantajn el malproksime, eble el tie,


kie nun estis la amato, diri al ŝi, kio okazis. Kaj tiam al ŝi ŝajnis:
ankoraŭ nemulte – kaj ondoj vere donos al ŝi signon, laŭ kiu
ŝi komprenos, kie estas Pandiono.

Sed la maro egalmezure ĵetadis al ŝiaj piedoj plaŭdojn, similajn


unu al la alia, kaj ilia bruo estis egala al silento. Nuboj naĝis en alto,
ne rimarkante malsupre Tessa-n, malgrandan, senvaloran,
senhelpan.

La junulino mallevis la nigran kapeton, kvazaŭ rompiĝinte pro


pezo de la pensoj.

Kiel ŝi eksciu, kio okazis kun la amato? Kiel ŝi trairu la spacon, kiu
disigis ilin, ŝi, virino, kies sorto en la vivo estas esti ĉe viro mastrino
kaj gardantino de lia hejmo, akompanantino sur vojo, kuracantino
ĉe malvenkoj? Kaj por tiu, kiu aŭdacos malobei al viro – ĉu patro,
ĉu edzo aŭ frato, – por tiu estas la sola vojo – esti hetajro en urbo
aŭ haveno. Ŝi estas virino, sekve ŝi ne povas iri en aliajn landojn,
ne povas eĉ peni trovi Pandionon.

Al ŝi restas senhelpe ĵetiĝadi sur la bordo de la grandega maro.


Nenio estas farebla! Per nenio ŝi povas helpi!

Eĉ se Pandiono pereis, ŝi neniam, neniam ekscios pri la loko


de lia pereo, neniu transdonos al ŝi liajn lastajn vortojn, liajn pensojn.

La junulino sterniĝis sur la sablo, tremerante pro ploro kaj


ne rimarkante la sunsubiron, kiu per rozkolora makulo emfazis ŝian
ĥitonon sur la griza krepuska bordo. Kiam Tessa-n ĉirkaŭis mallumo,
al ŝi ŝajnis, ke la malvarmeta tuŝo de la nokto vestis ŝin per nigra
mantelo, ŝirminte de la senlima kaj malamika mondo. En mallumo
eĉ la spaco, disiganta la junulinon disde la amato, ne ŝajnis tiom
granda, kaj la larmoplenaj okuloj de Tessa nevole leviĝis al la ĉielo.

La suda parto de la ĉielo estis alproksimiĝanta, kiel elŝovita


el malproksime cindra monto – la plena luno difuzis siajn radiojn.

Ĝia brilanta rondo estis arĝenta spegulo, kolektinta en si la tutan


lumon de la ekdorminta tero. La spegulo, reflektanta ĉiujn homajn
revojn kaj esperojn, en sopiro turnitajn al la ĉielo, kiel nun faris ŝi,
Tessa. La junulino kredis, ke la luno transformas ĉion ĉi en
la malgajan nevarmigantan lumon, kiu mirakle trankviligas
konfuzitajn animojn...

La sorĉo de Hekato trankviligis la junulinon, sed ne estingis


la pasian vokon, kiun ŝi ree sendis malproksimen. Fiksrigardante
al la hela disko per la haltintaj okuloj, Tessa pensis, ke, eble,
Pandiono en tiu ĉi momento same rigardas al ĝi el malhela
nekonatejo. Tiam ŝia amo, ŝia voko reflektiĝos de la spegulo
de Hekato, atingos la amaton, helpos al li, transdonos al li mesaĝon
pri lia Tessa!

Tessa ne moviĝis, levinte supren la vizaĝon, prilumitan de la luno,


en nerealigebla, neebla espero, kaj subite neklarigebla certeco,
ke Pandiono estas viva, plenigis ŝian animon per ĝoja tremo...

La sama brilanta spegulo, verŝajne, lumanta eĉ pli hele, pendis


super la grandega rivero en la lando, kie oni ne konis la diinon
Hekaton, sed nomis la lunon per fremda nomo «ab».

La blu-arĝenta torento de luna lumo plenigis la tutan valon. Barita


per vertikalaj nigraj ombroj en profundaj kavaĵoj de krutaj ravinoj,
ĝi fluis super la rivero, laŭ ties fluo – el la sudo norden.

Mallumo plenigis la kvadratan puton de la laboristejo apud


la granda ĉefurbo de Aegyptos – Nut-Amon, aŭ Ŭaset.

La muro estis hele prilumita kaj deĵetanta de sia raspa surfaco


malklaran malfortan rebrilon.

Pandiono sen dormo kuŝis sur stako da malmola herbo, ĵetita sur
la plankon de la malvasta ĉelo. Li singarde elŝovis la kapon el la
enirejo, malalta, kiel truo de besto. Riskante altiri atenton
de gardistoj, la junulo ekstaris sur la genuojn kaj admiris la lunan
diskon, leviĝintan en la ĉielo alte super la rando de la morna muro.
Li eksentis doloron pro la penso, ke tiu sama luno lumas nun en la
malproksima Eniado. Eble, Tessa, lia Tessa, nun demandas
Hekaton, kie li estas, ne suspektante, ke liaj okuloj estas direktitaj
el la aĉega kavo al la arĝenta disko. Pandiono kaŝis la kapon
en mallumon, plenigitan per polva odoro de varmigita argilo, kaj
forturniĝis al la muro.

Jam antaŭlonge pasis la furioza despero de la unuaj tagoj,


frenezaj paroksismoj de terura sopiro. Pandiono ege ŝanĝiĝis. Liaj
densaj klaraj brovoj estis konstante kunŝovitaj, la orecaj okuloj
de posteulo de Hiperiono malheliĝis pro kolera fajro, kaŝite kaj
persiste brilanta en ili, la lipoj ĉiam estis dense kunpremitaj.

Sed la pova korpo plu estis plena je neelĉerpebla energio,


la menso ne obtuziĝis. La junulo ne perdis esperon, li plu revis pri
libero.

La juna skulptisto iom post iom iĝadis batalisto, terura ne nur per
sia kuraĝo aŭ forto, sed ankaŭ per senfina persisteco, per deziro
konservi sian animon en la ĉirkaŭanta infero, traporti tra ĉiuj suferoj
siajn revojn, strebojn kaj amon. Tio, kio estis absolute neebla por li,
sola, ne scianta la lingvon, ne konanta la landon, – kontraŭstarigi sin
al la dum jarcentoj kreita premo de la grandega ŝtato, – nun estis
iĝanta reala: Pandiono havis kamaradojn! Kamarado! Nur tiu povas
kompreni la tutan signifon de tiu ĉi vorto, kiu iam estis sola
malproksime de la patrujo, en fremda lando. Kamarado! Tio signifas
kaj amikan helpon, kaj komprenon, kaj defendon, komunajn pensojn
kaj revojn, bonan konsilon, utilan kritikon, subtenon, konsolon. Dum
la sep monatoj, pasigitaj en laboroj ĉirkaŭ la ĉefurbo, Pandiono
konatiĝis kun la stranga lingvo de Aegyptos kaj lernis bone kompreni
siajn diversgentajn kunloĝantojn.

En la amaso de kvincent sklavoj, fermitaj en la ŝene kaj ĉiutage


elpelataj por laboro, la junulo komencis distingi ĉiam pli multajn
homojn kun certa kaj forta individueco.

Kaj sklavoj, iom post iom ekfidante unu al alia, iomete proksimiĝis
al Pandiono.
La homoj unuiĝis pro komuna peza mizero, pro komuna strebo
al libero: atingi liberiĝon, fari baton al la blinda, subpremanta forto
de la ŝtato de la Nigra Tero kaj reveni al la perdita patrujo. Patrujo –
tion komprenis ĉiuj, kvankam por unuj ĝi situis trans la misteraj
marĉoj de la sudo, por aliaj trans la sabloj de la oriento aŭ la
okcidento, por triaj, same kiel por Pandiono, – trans la norda maro.

Sed en la ŝene nur nemultaj trovis en si fortojn por prepariĝo


al lukto. Aliaj, senfortigitaj per trostreĉa laboro, per ĉiam nesufiĉa
nutro, estis senproteste kaj malrapide estingiĝantaj. Tio estis precipe
maljunaj homoj. Ili ne interesiĝis pri la ĉirkaŭaĵo. En iliaj estingiĝintaj
okuloj ne lumis decidemo, ili jam ne havis deziron sekrete komunikiĝi
kun kamaradoj. Ili laboradis, malrapide manĝadis, peze dormadis,
por matene, tremerinte pro krio de pelisto, ree malvigle kaj
indiferente paŝadi en kolumno.

Pandiono komprenis, kial en la laboristejo estas tiel multe


da apartaj ĉeletoj: ili disigadis homojn. Post vespermanĝo estis
malpermesite interkomunikiĝi; la gardistaro de sur la muroj atente
observadis pri plenumo de tiu ordono – sago aŭ bastono matene
punadis malobeintojn. Ne al ĉiuj homoj sufiĉis fortoj kaj kuraĝo, por,
uzante mallumon, neaŭdeble transrampi en ĉeletojn de aliuloj. Tion
faradis nur nemultaj.

La plej proksimaj amikoj de Pandiono iĝis tri homoj.

La unua el ili estis Kidogo – grandega negro, alta je preskaŭ kvar


ulnoj, devenanta el tre malproksimaj lokoj de Afriko, sud-okcidente
de Aegyptos. Bonkora, gaja kaj admirema Kidogo same estis lerta
pentristo kaj skulptisto. Lia esprimiva vizaĝo kun larĝa nazo kaj dikaj
lipoj tuj altiris Pandionon per sia saĝo kaj energio.

Pandiono kutimiĝis al tio, ke negroj estas belstaturaj, sed tiu


ĉi giganto tuj altiris atenton de la skulptisto per sia proporcia kaj bela
korpo. Impreso de neordinara povo de la grandaj, kvazaŭ forĝitaj
el fero muskoloj iel kombiniĝis kun malpezeco kaj fleksiĝemo de la
alta figuro de Kidogo. La grandegaj okuloj sub la elstaranta alta
frunto estis plenaj je atento kaj afekciis per sia vigleco.
Komence Pandiono kaj Kidogo komprenadis unu la alian helpe
de bildoj, haste desegnataj sur la tero aŭ sur la muro per akrigita
bastoneto. Poste la juna heleno komencis bone interkompreniĝi kun
la negro en miksaĵo de vortoj de la lingvo de Kemt kaj de la facila,
rapide enmemoriĝanta lingvo de Kidogo.

Dum senlunaj noktoj, en karbe-nigra mallumo, pleniganta la ŝene-


on, Pandiono kaj Kidogo transrampadis unu al la alia kaj,
konversaciante flustre, ĉerpadis novajn fortojn kaj kuraĝon
en pridiskutado de planoj de fuĝo.

Monaton post tiu tago, kiam Pandiono unuafoje transpaŝis


la sojlon de ŝene, en la laboristejon vespere oni alpelis ankoraŭ
kelkajn sklavojn.

La novuloj sidis kaj kuŝis apud la enirejo, senhelpe


ĉirkaŭrigardante, kun bone konata al ĉiu kaptito stampo
de premateco kaj malfeliĉo sur la elturmentitaj vizaĝoj. Pandiono, ĵus
reveninta post laboro, aliris al unu el altaj vazoj, por preni akvon, sed
subite preskaŭ faligis sian argilan tason. Du el la venintoj nelaŭte
parolis en la konata al Pandiono lingvo de etruskoj. Etruskoj – tiu
mistera, severa antikva popolo – ofte aperadis sur bordoj de Eniado
kaj estis famaj kiel sorĉistoj, konantaj sekretojn de la naturo.

Ektreminte tuta sub potenco de rememoroj pri la patrujo,


Pandiono ekparolis kun la etruskoj, kaj ili komprenis lin.

Al demando de Pandiono, kiel ili trafis ĉi tien, ambaŭ kaptitoj


morne silentis kaj, ŝajne, tute ne ĝojis pri la renkonto.

Ambaŭ etruskoj estis homoj de meza alto, tre muskolaj,


larĝŝultraj. La malhelaj haroj de la kaptitoj kungluiĝis pro koto, pendis
per malegalaj viloj sur ambaŭ flankoj de la vizaĝoj. La pli aĝa el ili
aspektis je ĉirkaŭ kvardek jaroj, la alia, verŝajne, estis samaĝa kun
Pandiono.

Tuj ĵetiĝis en la okulojn ilia simileco – la kaviĝintaj vangoj


substrekis la masivajn vangostojn, la severaj brunaj okuloj briletis
per nekoruptebla persisto.

Konsternita de indiferenteco de la etruskoj, Pandiono eksentis


ofendon kaj hastis foriri en sian ĉeleton. Dum kelkaj tagoj Pandiono
intence penis malatenti la novajn kaptitojn, kvankam rimarkis, ke la
etruskoj observas lin.

Ĉirkaŭ dek tagojn post la veno de la etruskoj Pandiono kaj Kidogo


sidis apude dum vespermanĝo, konsistanta el tigoj de papiruso.
Ambaŭ amikoj rapide formanĝis siajn porciojn, kaj, kiel ĉiam, restis
iomete da tempo, por konversacii, dum la ceteraj satiĝos. Najbaro
de Pandiono ĉe la alia flanko iĝis la pli aĝa etrusko. Neatendite
li metis sur la ŝultron de la junulo la pezan manon kaj moke rigardis
en la okulojn de Pandiono, kiam tiu turnis sin.

– Malbona kamarado liberiĝon ne atingos, – malrapide, kun defia


nuanco diris la etrusko, neniom timante, ke lin komprenos
la gardistoj: la loĝantoj de la lando Ta-Kem ne sciis lingvojn de siaj
kaptitoj, malestimante fremdlandanojn.

Pandiono malpacience skuis la ŝultron, ne kompreninte


la diritaĵon, sed la etrusko firme kunpremis la fingrojn, enpikiĝintajn,
kiel kupraj ungegoj, en muskolojn de la junulo.

– Vi malestimas ilin vane... – La etrusko kapmontris en direkto


de ceteraj sklavoj, absorbitaj de manĝado. – Aliaj estas ne malpli
bonaj ol vi kaj same sonĝas pri libero...

– Ne, ili estas malpli bonaj! – arogante interrompis Pandiono. – Ili


jam delonge estas ĉi tie, sed mi ne aŭdis pri fuĝoj!

La etrusko malestime kunpremis la lipojn:

– Se al juneco ne sufiĉas saĝo, ĝi devas lerni de pliaĝuloj.


Vi estas forta kaj sana, kiel juna ĉevalo, en via korpo ankoraŭ restas
povo post tago da pezaj laboroj, nesufiĉa nutro ankoraŭ
ne senfortigis vin. Sed al ili jam ne sufiĉas fortoj – nur en tio estas via
diferenco kaj via feliĉo. Sed memoru, ke fuĝi unuope el ĉi tie
ne eblas: ni devas ekscii la vojon kaj trabatiĝi per forto, kaj nia forto
estas la sola: ni ĉiuj kune. Kiam vi iĝos kamarado por ĉiuj, tiam viaj
revoj proksimiĝos al la vivo...

Afekciita de sagaco de la etrusko, kiu divenis liajn sekretajn


pensojn, Pandiono ne trovis, kion respondi, kaj silente mallevis
la kapon.

– Kion li diras, kion li diras? – demandis Kidogo.

Pandiono deziris klarigi, sed la pelisto ekfrapis la tablon;


la sklavoj, finintaj la vespermanĝon, cedis la lokon al sekva grupo kaj
disiris por ripozo.

Nokte Pandiono kaj Kidogo longe pridiskutadis la vortojn de la


etrusko. Ili devis agnoski, ke la novveninto plej bone komprenis
la staton de la sklavoj. Vere, por sukceso de fuĝo ili, portantaj
la stampon de la faraono, devis precize scii vojojn de eliro el tiu
ĉi lando. Eĉ pli: necesis trabatiĝi tra la malamika loĝantaro,
opinianta, ke la sorto de «sovaĝaj» homoj estas laboro por la popolo,
elektita de la dioj.

Malgajo ekregis ambaŭ amikojn, sed ili eksentis fidon al la saĝa


etrusko.

Pasis ankoraŭ nemultaj tagoj, kaj en la faraona ŝene iĝis kvar


amikoj. Ili poiomete akiradis ĉiam pli grandan aŭtoritaton inter ceteraj
sklavoj.

Al la pli aĝa etrusko, havanta minacan nomon Kavi – la nomon


de la dio de morto, baldaŭ multaj komencis rigardi kiel al gvidanto.
La tri ceteraj – la dua etrusko, nomita Remd, Kidogo kaj Pandiono, –
fortaj, eltenemaj kaj kuraĝaj junuloj, iĝis liaj fidelaj helpantoj.

Inter la kvincent sklavoj troviĝadis ĉiam pli multe da batalistoj,


pretaj fordoni sian vivon por eta eblo reveni en la foran patrujon.
Same malrapide en la ceteraj sklavoj, timigitaj, turmentitaj kaj batitaj,
renaskiĝis certeco pri sia forto, firmiĝis la espero, ke, unuiĝinte, ili
povos kontraŭstari al la organizita potenco de la grandega ŝtato.

Kaj tagoj plu pasadis – malplenaj kaj sencelaj, amaraj tagoj


de kaptiteco, plenigitaj per peza laboro, malamata jam pro tio, ke ĝi
helpadis al prospero de kruelaj regantoj de vivoj de miloj da sklavoj.
Ĉiutage ĉe sunleviĝo taĉmentoj da senfortigitaj homoj sub gardo
de militistoj forlasadis la ŝene-on kaj disiradis por diversaj laboroj.

La loĝantoj de Aegyptos, malestimante fremdajn popolojn,


ne laborigis sin per lerno de lingvoj de siaj kaptitoj. Tial novajn
sklavojn oni uzadis nur en la plej simplaj laboroj; poste, eksciinte
la lingvon de Kemt, ili povis kompreni komplikajn ordonojn, lernis
metiojn. Nomoj de la kaptitoj ne interesis la pelistojn, ajna sklavo
havis kromnomon laŭ la nomo de sia popolo. Tiel, Pandiono
nomiĝis ekueŝa, la etruskoj – turuŝa, Kidogo kaj ceteraj nigruloj
devis respondi al kromnomo neĥsi – negro.

Dum unuaj du monatoj de la estado en la ŝene Pandiono kaj


kvardek novaj sklavoj riparadis irigaciajn kanalojn en la ĝardenoj
de Amono, surŝutadis digojn, difektitajn de la pasintjara inundo,
malkompaktigadis grundon ĉirkaŭ fruktaj arboj, pumpadis kaj
portadis akvon sur florbedojn.

Iom post iom pelistoj, rimarkinte eltenemon, forton kaj


komprenemon de la novvenintoj, kreis novan taĉmenton kaj direktis
ĝin al konstruaj laboroj. Okazis tiel, ke ĉiuj kvar amikoj kaj ankoraŭ
tridek fortaj sklavoj – gvidantoj de la tuta amaso da kaptitoj de la
ŝene – iĝis kunaj. Post la transirigo de ili al la konstruaj laboroj ilia
konstanta ligo kun la restintoj rompiĝis – la taĉmento de Pandiono
dum semajnoj noktadis en aliaj ŝene-oj.

La unua laboro de Pandiono malproksime de la faraonaj ĝardenoj


estis malkonstruado de antikva templo kaj tombo sur la okcidenta
flanko de la rivero, je duoncento da stadioj for de la ŝene. Estrataj
de pelisto kaj kvin militistoj, la kaptitoj transiris la riveron en barko.
Ilin oni ekpelis norden laŭlonge de la rivero, al altaj krutaĵoj
de vertikalaj rokoj, kiuj kreis ĉi tie grandegan elstaraĵon. La pado,
preterinte kultivitajn kampojn, iĝis pavimita vojo; subite antaŭ
Pandiono malfermiĝis bildo, kiu por ĉiam enpremiĝis en lia memoro.
La sklavojn oni haltigis sur larĝa placo, malleviĝanta al la rivero.
La pelisto foriris, ordoninte atendi lin ĉi tie.

Unuafoje Pandiono havis eblon nehaste ĉirkaŭrigardi, atente


observi la ĉirkaŭaĵon.

Rekte antaŭ li je tricent ulnoj altis vertikala roka muro de koloro


de ruĝa kupro, makulita de blu-nigraj ombroj. Ĉe la piedo de tiuj klifoj
etendiĝis per kvar larĝaj ŝtupegoj la blanka kolonaro de la templo.
De la apudborda ebenaĵo estis leviĝanta strio de glata griza ŝtono,
kadrigita per du vicoj de strangaj skulptaĵoj – monstroj en aspekto
de trankvile kuŝantaj leonoj kun homaj kapoj. Poste larĝa blanka
ŝtuparo kun flankaj deklivoj, sur kiuj estis elĉizitaj sinuantaj flavaj
serpentoj po unu ĉe ĉiu flanko, kondukis al la dua ŝtupego, apogita
per malaltaj, je du homaj altoj, kolonoj el blindige blanka kalkoŝtono.
En la centra parto de la templo videblis dua vico de samaj kolonoj.
Sur ĉiu el ili estis bildo de homa figuro en reĝa krono, kun la manoj,
krucigitaj sur la brusto.

La kolonaro kadris la duan ŝtupegon de la templo en aspekto


de granda placeto kun aleo el kuŝantaj monstroj. Je tridek ulnoj pli
alte lokiĝis la plej alta teraso, plene ĉirkaŭita de kolonaro kaj
enprofundiĝanta en duonrondan naturan kavaĵon inter rokoj.

La malsupra ŝtupo de la kolonaro diskuris larĝe je ĉirkaŭ stadio


kaj duono: ĉe la randoj staris simplaj cilindraj kolonoj, en la centro –
kvadrataj, pli alte – ses- kaj dekses-edraj. La centraj kolonoj kaj
la pintoj de la flankaj, la kornicoj de portikoj, kaj la homaj figuroj estis
kovritaj per intense blua kaj ruĝa ornamaĵo, pro kiu la neĝa blankeco
de la ŝtono ŝajnis eĉ pli blindiga.

Tiu templo, hele prilumita de la suno, draste diferencis disde


mornaj, premantaj templaj konstruaĵoj, viditaj de Pandiono pli frue.
Al la juna heleno ŝajnis, ke nenion pli belan en la mondo eblas imagi
– tiel ĝojaj estis tiuj vicoj de neĝ-blankaj kolonoj en kadro de koloraj
ornamaĵoj. Kaj sur la larĝaj terasoj kreskis arboj, neniam viditaj
de Pandiono – malaltaj, kun densa maso da branĉoj, abunde
prisemitaj per etaj, proksime sidantaj folioj. Tiuj arboj estis eligantaj
fortan pezan aromon; ilia or-verda foliaro feste kontrastis sur
la blanko de la kolonaro, emfazita de la ruĝaj rokoj.

Kidogo ravite puŝadis la flankon de Pandiono, klakadis per la lipoj


kaj eligadis nedifinitajn sonojn de admiro.

Neniu el la sklavoj sciis, ke la templo, troviĝanta antaŭ ili, estis


konstruita jam tre antaŭlonge – antaŭ ĉirkaŭ kvincent jaroj fare
de konstruisto Senmut por lia amata reĝino Ĥatŝepsut kaj
nomiĝis Zeŝer-Zeŝeru – «la plej granda el la plej grandaj».
La neordinaraj arboj, kiuj kreskis sur la teritorio de la templo, estis
elveturigitaj el la malproksima Punt, kien reĝino Ĥatŝepsut sendis
grandan maran ekspedicion. Ekde tiam iĝis tradicio post ĉiu nova
ekspedicio al Punt alveturigi arbojn por la templo kaj renovigi
la antikvan boskon, kvazaŭ restintan netuŝita ekde malproksimaj
tempoj.

Malproksime aŭdiĝis voko de la pelisto. La sklavoj haste ekiris for


de la templo kaj, ĉirkaŭirinte la placeton maldekstre, iĝis
antaŭ antikva templo, konstruita same sur ŝtupego de roko
en aspekto de negranda piramido, apogiĝanta al ofta kolonaro.

Pli alte laŭ la rivero videblis ankoraŭ du negrandaj konstruaĵoj


el griza polurita granito. La pelisto alkondukis la taĉmenton al la plej
proksima el ili, kaj la grupo de Pandiono aliĝis al grupo el ducent
sklavoj, jam komencintaj detruadon de la templo. Blanka stukaĵo,
kovranta la internajn murojn, estis pripentrita per kolorriĉaj, majstre
faritaj bildoj. Sed konstruaj oficistoj kaj majstroj de Aegyptos,
estrantaj la laborojn, zorgis nur pri tuteco de poluritaj granitaj
rokpecoj, konsistigantaj la eksteran tegaĵon de la portiko kaj
la kolonaro. La internaj muroj estis senkompate rompataj.

Pandiono estis ŝokita de la neniigo de antikvaj artaĵoj kaj sukcesis


aliĝi al la grupo de sklavoj, metantaj ŝtonajn blokojn sur lignajn
glitilojn, kiujn oni poste per ŝnuroj fortiradis al la bordo kaj ŝarĝadis
sur pezan malaltan barkon.
Li ne sciis, ke belegajn templojn oni delonge malmuntadis:
faraonoj de Aegyptos ne aprezis monumentojn de pasinteco kaj
hastis glori sian nomon en jarcentoj per konstruado de temploj kaj
tomboj el pretaj materialoj.

Nek sovaĝaj nomadoj – hiksosoj, konkerintaj Ta-Kem-on antaŭ


multaj jarcentoj, nek ribelaj sklavoj, obeigintaj al si por mallonga
tempo la landon je du jarcentoj antaŭ la naskiĝo de Pandiono,
ne tuŝis la belegajn konstruaĵojn. Sed nun laŭ sekreta ordono
de novaj faraonoj oni detruadis eĉ tombojn de antikvaj reĝoj, kaj
ŝtelita oro iris en la trezorejon de regantoj de Aegyptos el tombaj
ĉambroj, kaŝitaj sub surŝutitaj de sablo piramidoj de la Antikva
Regno, el malgrandaj fajnaj tomboj de la Meza Regno kaj
el grandegaj subteraĵoj de grandaj reĝoj de la unuaj dinastioj de la
Nova Regno.

Pandiono partoprenis en la malmuntado de la templo dum nur tri


monatoj. Li kaj Kidogo laboris diligente, strebante plifaciligi laboron
de la kamaradoj. Tio estis profita por la pelistoj: la sistemo de laboro
en Ta-Kem estis organizita tiel, ke malplifortuloj devis strebi
al plifortuloj. La neordinara forto kaj komprenemo de la negro kaj
de la heleno estis rimarkitaj, kaj la amikojn oni sendis en metiejon
de masonistoj por lernado. El tiu metiejo ilin prenis al si unu
el skulptistoj de la faraono, kaj tiam tute ŝiriĝis ajna ligo kun
la kamaradoj el la ŝene.

Pandiono kaj Kidogo ekloĝis en longa malkomforta barako, kie


loĝis aliaj sklavoj, jam instruitaj pri la nekomplika metio. Indiĝenaj
loĝantoj de Aegyptos – liberaj metiistoj – okupis kelkajn kabanojn
en angulo de la vasta korto de la metiejo, sur kiu estis faligitaj
neprilaboritaj ŝtonoj kaj amasoj da gruzo. La egiptoj emfaze
montradis fremdecon al la sklavoj, kvazaŭ pro komunikado kun tiuj
al ili minacus puno.

La estro de la metiejo – reĝa skulptisto – ne suspektis,


ke Pandiono kaj Kidogo estas skulptistoj, kaj estis afekciita
de sukcesoj de la amikoj. Longe sopirintaj pri kreado, ili avide
ekokupiĝis pri la amata laboro, provizore forgesinte, ke ili laboras por
la malamata faraono.

Kidogo kun entuziasmo modladis animalojn – hipopotamojn,


krokodilojn, antilopojn kaj ceterajn bestojn, nekonatajn al la heleno;
laŭ liaj modeloj aliaj sklavoj produktadis fajencajn statuetojn.
La egipto rimarkis en Pandiono emon al bildigo de homoj kaj mem
komencis instrui la multesperigan ekueŝa-n; li postuladis
de Pandiono specialan skrupulon ĉe plenumo de mendoj. «Eta
malatento pereigas perfektecon», – senfine ripetadis la egipta
skulptisto sentencon de antikvaj majstroj de la Nigra Tero. Pandiono
diligente lernis, kaj fojfoje lia sopiro malpligrandiĝadis. La heleno
atingis multajn sukcesojn en fajnega prilaboro de statuoj kaj
bareliefoj el malmola ŝtono, en cizelado de oraĵoj.

Akompanante la reĝan skulptiston, Pandiono vizitis la palacon


de la faraono, ĉambrojn de senekzempla lukso. Sur koloraj plankoj
de reĝaj ĉambroj en kadroj de ondaj linioj aŭ plurkoloraj spiraloj estis
kun neimitebla vigleco montritaj veproj de la Granda Rivero kun iliaj
vegetaĵoj kaj animaloj. Diafana helblua glazuro kovris fajencajn
platojn sur muroj de la ĉambroj, tra ĝi milde flagris, tralumante,
komplikaj desegnaĵoj el folia oro – sorĉa artaĵo.

Inter tuta tiu lukso la juna heleno kun malamo rimarkadis


orgojlajn, senmovajn korteganojn.

Li pririgardadis iliajn blankajn vestojn, gladitajn per etaj faldoj,


pezajn kolierojn, ringojn kaj surbrustajn signojn el gisita oro, frizitajn
per etaj bukloj perukojn ĝis ŝultroj, broditajn ŝuojn kun fleksitaj
supren pintoj.

Pandiono, glitante kiel senvorta ombro post la hastanta majstro,


pririgardadis valoregajn vazojn kun maldikegaj vandoj, eltranĉitajn
el vitreca kvarco kaj malmolaj specoj de ŝtono, vitrajn ujojn, potojn
el griza fajenco kun palblua desegnaĵo – verkojn de nekredeble
longa, lerta laboro.
La plej grandan impreson faris al la junulo giganta templo
proksime de la ĝardenoj de Amono, kie Pandiono komencis sian
vivon kiel sklavo, suferante malantaŭ la altaj muroj de la ŝene.

Tiu templo de pluraj dioj estis konstruata jam dum pli ol jarmilo.
Ĉiu el reĝoj de Kemt aldonis sian kontribuon, vastigante per novaj
alkonstruaĵoj jam sen tio grandegan areon de la templo, okupanta pli
ol okcent ulnojn longe.

Sur la dekstra bordo de la rivero, en la limoj de la ĉefurbo Ŭaset,


aŭ simple Nut – «la Urbo», kiel nomis ĝin la loĝantoj de Aegyptos,
etendiĝis belega ĝardeno kun regulaj vicoj de altaj palmoj, en kies
ambaŭ finoj altis kelkaj temploj. Tiuj konstruaĵoj komunikiĝis per
longaj aleoj el statuoj de strangaj animaloj kun bordo de la rivero kaj
kun sankta lago antaŭ templo de diino Mut, nekomprenebla
al Pandiono.

La bestoj kun leonaj korpoj, kun ŝafaj aŭ homaj kapoj, elĉizitaj


el granito, altaj je tri homaj altoj, faris preman impreson. Senmove
rigidiĝintaj, misteraj, ili kuŝis sur siaj piedestaloj dense unu apud alia,
kaj iliaj kapoj pendis super pasantoj, borderante la larĝan aleon,
priverŝitan de la blindiga suno.

Grandegaj pingloj de obeliskoj, altaj je kvindek ulnoj, vestitaj


en folioj de helflava azemo – alojo de oro kaj arĝento, kvazaŭ ardis,
penetrante malmolan malhelan foliaron de palmoj.

Ŝtonaj platoj, kovritaj per arĝento, per kiuj estis pavimitaj la aleoj,
tage blindigadis okulojn, kaj nokte, ĉe lumo de steloj kaj la luno,
ŝajnis akvostrioj de netera lumporta rivero.

Gigantaj pilonoj – grandegaj ebenoj de pezaj muroj, iomete


disirantaj ĉe la bazo kaj havantaj formon de trapezo, – baris
la enirejon de la templo, altante je kvindek ulnoj super la aleoj
de sfinksoj. La muroj de la pilonoj estis kovritaj per grandegaj
skulptaj bildoj de dioj kaj faraonoj, pristrekitaj per misteraj skribsignoj
de Ta-Kem. Monstraj pordoj, tegitaj per bronzaj folioj kun brilantaj
bildoj el azemo, fermis altajn trairejojn de pilonoj, turniĝante sur
gisitaj bronzaj ĉarniroj, pezaj je kelkaj bovoj.

Ene de la templo svarmis dikaj kolonoj, altaj ĝis kvindek ulnojn,


plenigante la supran spacon per pezaj bareliefoj.

Grandegaj pecoj de ŝtono en muroj, plankoj kaj kolonoj estis


polure alĝustigitaj unu al la alia kun neimagebla precizeco.

Desegnaĵoj kaj bareliefoj, pripentritaj per helaj farboj, buntigis


la murojn, kolonojn kaj kornicojn, ripetiĝante per kelkaj etaĝoj. Sunaj
diskoj, milvoj, bestokapaj dioj morne rigardis el mistera
duonmallumo, densiĝanta en profundo de la templo.

Ekstere brilis samaj helaj farboj, oro kaj arĝento, altis monstre
pezaj konstruaĵoj kaj skulptaĵoj, konsternante, blindigante kaj
premante.

Pandiono ĉie vidis diigitajn regantojn de Ta-Kem, sidantajn


en nehome trankvilaj kaj orgojlaj pozoj, – statuojn el rozkolora kaj
nigra granito, el ruĝa sabloŝtono kaj flava kalkoŝtono. Fojfoje tio estis
kolosoj el tuta roko, alta je kvardek ulnoj, ĉizitaj angulece kaj krude,
aŭ teruraj laŭ sia morneco, farbitaj, skrupule ellaboritaj skulptaĵoj,
nemulte superantaj homan alton.

La juna heleno, kreskinta en simpla vilaĝo en konstanta


proksimeco al la naturo, estis komence konsternita kaj perpleksigita.
En tiu grandega kaj riĉa lando ĉio faris al li fortegan impreson.

Gigantaj konstruaĵoj, faritaj en nesciataj manieroj, ŝajne


neatingeblaj por simplaj mortemuloj, teruraj dioj en mallumo
de temploj, nekomprenebla religio kun komplikaj ritoj, stampo
de profunda antikveco sur konstruaĵoj, surŝutitaj de sablo – ĉio
ĉi komence premis Pandionon. La junulo ekkredis, ke la orgojlaj kaj
nepenetreble diskretaj loĝantoj de Aegyptos scias la plej profundajn
veraĵojn, posedas specialajn, potencajn sciencojn, kaŝitajn en la tute
nekompreneblaj por fremdlandanoj skribsignoj de la Nigra Tero.
Kaj la tuta lando, kunpremita inter mortigaj, senvivaj dezertoj sur
la mallarĝa rubando de la valo de la grandega rivero, kiu portis siajn
akvojn el nekonataj foroj de la Sudo, ŝajnis ia speciala mondo,
havanta nenian rilaton al la cetera Ekumeno.

Sed iom post iom la sobra menso de la juna heleno, soifanta


simplajn kaj naturajn kaŭzojn, komencis venki la amason
da impresoj.

Pandiono nun havis tempon por pensado, kaj en la animo de la


juna skulptisto kun ties senlaca strebo al belo naskiĝis komence
malklara, kaj poste konscia protesto kontraŭ la vivo kaj la arto
de Aegyptos.

En la fekunda lando, ne konanta malserenan veteron, kun hela,


pura, preskaŭ ĉiam sennuba ĉielo, en mirinde travidebla, viviga kaj
vigliga aero ĉio, ŝajne, helpis al sana kaj feliĉa vivo. Sed la juna
heleno, malgraŭ sia malmulta kono de la lando, ne povis ne vidi
teruran mizeron kaj densan loĝadon de nemĥu – la plej malriĉaj kaj
la plej multaj loĝantoj de Aegyptos. Gigantaj temploj kaj statuoj,
belegaj ĝardenoj ne povis ŝirmi senfinajn vicojn de mizeraj kabanoj
de dekmiloj da metiistoj, priservantaj palacojn kaj templojn de la
ĉefurbo. Kaj kio koncernas sklavojn, suferantajn en centoj da ŝene,
pri tio Pandiono mem sciis pli bone ol iu ajn alia.

Pandiono ĉiam pli klare konsciis, ke la arto de Aegyptos, obeanta


al la regantoj de la lando – faraonoj kaj pastroj – kaj direktata de ili,
estas kontraŭa al liaj streboj kaj serĉoj de leĝoj de montro de belo.

Ion proksiman kaj ĝojan Pandiono sentis solan fojon, kiam ekvidis
la templon Zeŝer-Zeŝeru, malfermitan, kuniĝantan kun la ĉirkaŭanta
lando.

Sed ĉiuj ceteraj gigantaj temploj kaj tomboj estis dense fermitaj
per altaj muroj. Kaj tie, trans tiuj muroj, majstroj de Aegyptos, laŭ
ordono de pastroj, uzis ĉiujn artifikojn, por forkonduki homon de la
vivo, humiligi lin, dispremi, sentigi sian senvalorecon antaŭ grandeco
de dioj kaj regantoj-faraonoj.
Grandegeco de konstruaĵoj, kolosa kvanto da malŝparita laboro
kaj materialo jam tuj premadis homon. Multfoje ripetiĝanta amasiĝo
de samaj, monotonaj formoj kreadis impreson de senfina longeco.
Samaj sfinksoj, samaj kolonoj, muroj, pilonoj – ĉio ĉi kun lerte
elektitaj avaraj detaloj, rektangula, senmova. En malhelaj pasejoj
de temploj gigantaj monotonaj statuoj staris ĉe ambaŭ flankoj
de koridoroj, mornaj kaj sinistraj.

La regantoj de Aegyptos kaj de ties arto timis spacon: apartiĝante


disde la naturo, ili plenŝtopadis internaĵojn de temploj per ŝtonaj
masoj de kolonoj, dikaj muroj, ŝtonaj blokoj, iafoje okupantaj pli
grandan lokon, ol spacoj inter ili. En profundo de templo vicoj
de kolonoj eĉ pli densiĝadis, nesufiĉe prilumitaj haloj iom post iom
dronis en plena mallumo. Pro multegaj mallarĝaj pordoj templo
iĝadis mistere neatingebla, kaj mallumo de ejoj eĉ pli fortigadis timon
antaŭ dioj.

Pandiono konsciis tiun kalkulitan influon al homa animo, atingitan


per jarcentoj da konstrua sperto.

Sed se Pandiono sukcesus vidi la monstrajn piramidojn, akre


konstrastiĝantajn per siaj regulaj tajlitaj formoj super molaj ondoj
de dezertaj sabloj, tiam la juna skulptisto pli klare sentus la orgojlan
kontraŭstarigon de la homo al la naturo, en kiu kaŝiĝis timo de la
regantoj de Ta-Kem antaŭ la nekomprenebla kaj malamika naturo,
la timo, reflektita en la fermita, mistera religio de egiptoj.

Majstroj de Ta-Kem levadis siajn diojn kaj regantojn, strebante


esprimi ilian forton en kolosaj statuoj, en simetria senmoveco
de masivaj korpoj.

Sur muroj la faraonoj mem estis montrataj kiel grandaj figuroj.


Ĉe iliaj piedoj tumultis nanoj – ĉiuj ceteraj homoj de la Nigra Tero.
Tiel la reĝoj de Aegyptos uzadis ajnan pretekston, por substreki sian
grandecon. Al la reĝoj ŝajnis, ke, ĉiel mallevante la popolon, ili
leviĝas mem, kreskas ilia influo.
Pandiono ankoraŭ tre malmulte sciis pri la vera, originala kaj bela
popola arto de loĝantoj de la Nigra Tero. Tie, en bildoj kaj aĵoj
de simplaj homoj, la arto estis libera disde katenoj de postuloj
de korteganoj kaj pastroj. Pandiono revis pri verkoj, kiuj ne humiligus
kaj ne premus homon, sed, male, levus. Li sentis, ke la vera arto
estas en ĝoja kaj simpla kuniĝo kun la vivo. Ĝi devas same diferenci
de ĉio kreita en Aegyptos, kiel diferencas lia patrujo per diverseco
de riveroj, kampoj, arbaroj, maro kaj montoj per bunta ŝanĝado
de sezonoj disde tiu ĉi lando, kie tiel monotone altas rokoj laŭlonge
de bordoj de la sola, ĉie sama rivera valo, borderita per kultivitaj
ĝardenoj. Antaŭ jarmiloj loĝantoj de Aegyptos kaŝiĝis en la valo
de Nilo disde la malamika mondo. Nun iliaj posteuloj penis forturni
la vizaĝon disde la vivo, kaŝiĝante ene de siaj temploj kaj palacoj.

Al Pandiono ŝajnis, ke grandeco de la arto de Aegyptos


grandparte ŝuldis al naturaj kapabloj de diversgentaj sklavoj,
el milionoj da kiuj estis elektata ĉio talenta, nevole fordonanta siajn
kreajn fortojn al glorado de la lando, subpremanta ilin. Definitive
liberiĝinte disde admiro de la povo de Aegyptos, Pandiono decidis
fuĝi kiel eble plej baldaŭ kaj konvinki amikon Kidogon pri neceso
de fuĝo...

Kun tiuj pensoj Pandiono ekveturis kune kun sia estro, kun Kidogo
kaj dek aliaj sklavoj en malproksiman vojaĝon, al ruinoj de Aĥetaton.
La juna skulptisto dissekcadis glatan surfacon de la rivero per
remiloj, ĝoje sentante rapidan kuron de la boato laŭ la fluo. La vojo
estis malproksima. Necesis trairi preskaŭ tri mil stadiojn – distancon,
proksiman al tiu, kiu estis disiganta lian patrujon de Kreto, kaj iam
ŝajninta nemezureble malproksima. Pandiono dum tiu navigado
eksciis, ke la Granda Verda maro – tiel nomis egiptoj la maron, sur
kies norda flanko atendis Pandionon lia Tessa, – situis duoble pli
malproksime, ol Aĥetaton.

La gaja humoro de Pandiono tuj forpasis: unuafoje li klare imagis


al si, kiel profunde de la «ŝaŭma lando» – Afriko – li troviĝas, kia
grandega spaco disigas lin de bordoj de la maro, kie li povus esperi
pri reveno.
La juna heleno morne kliniĝadis super la remiloj, kaj la boato plu
kuris laŭ la senfina brilanta rubando de la glata rivero, preter verdaj
veproj, kultivitaj kampoj, kanaj densejoj kaj ardigitaj rokoj.

Sur la poŭpo, en ombro de bunta markezo, kuŝis la reĝa


skulptisto, priblovata per ventumilego de servema sklavo. Kaj laŭ
la bordoj tiriĝis etaj malvastaj kabanoj – grandegan kvanton
da popolo nutris la fekunda tero, miloj da homoj laboris sur kampoj,
en ĝardenoj aŭ en papirusaj densejoj, akirante por si mizeran
nutraĵon. Miloj da homoj svarmis sur polvaj, sunbruligitaj stratoj
de sennombraj vilaĝoj, ĉe kies randoj orgojle altis pezaj gigantaj
temploj, dense fermitaj kontraŭ hela suna lumo.

En la kapo de Pandiono subite glitis penso, ke ne nur por li kaj liaj


kamaradoj la sorto donis sklavan laboron en Kemt, ke, verŝajne, ĉiuj
ĉi loĝantoj de mizeraj dometoj same vivas en sklaveco de senĝoja
laboro, same estas sklavoj de grandaj regantoj kaj altranguloj,
malgraŭ tuta sia malestimo al li, mizera, stampita sovaĝulo...

Enpensiĝinte, Pandiono laŭte frapis per la remilo remilon de alia


remisto.

– He, ekueŝa, ĉu vi ekdormis? Gardu vin! – aŭdiĝis laŭta krio


de la direktilisto.

Por noktoj la sklavojn oni fermadis en malliberejoj, kiuj staris apud


ĉiu granda vilaĝo aŭ templo.

La faraonan skulptiston kun omaĝoj renkontadis lokaj estroj, kaj li,


akompanata de du konfidaj servistoj, iradis ripozi.

En la kvina tago de la navigado la boato ĉirkaŭiris elstaraĵon


de malhelaj klifoj, suberoziitaj de la rivero. Post ili etendiĝis vasta
valo, kiun ŝirmis sur la bordo vicoj de altaj palmoj kaj sikomoroj.
La boato proksimiĝis al ŝtone pavimita kajo kun du larĝaj ŝtuparoj,
malleviĝantaj en la akvon. Sur la bordo super denta muro per masiva
kubo altis turo. Tra la duonmalfermita peza pordego videblis ĝardeno
kun lagetoj kaj florantaj kampetoj; en profundo staris blanka domo,
dekoraciita per buntaj ornamaĵoj.

Tio estis domo de la ĉefpastro de ĉi-tieaj temploj.

La reĝa skulptisto, akompanata de servilaj riverencoj de gardistoj,


eniris en la pordegon, kaj la sklavoj restis ekstere, observataj de du
militistoj. Atendi necesis nelonge – baldaŭ la skulptisto aperis,
akompanata de homo kun rulaĵo de ĉirkaŭskribita papiruso en la
manoj kaj ekkondukis la sklavojn preter temploj kaj loĝataj domoj
al granda tereno, okupita de detruitaj muroj kaj de arbaro da kolonoj
kun falintaj tegmentoj. En tiu mortinta urbo troviĝis negrandaj domoj,
konserviĝintaj iom pli bone. Maloftaj arbostumpoj signis areojn
de eksaj ĝardenoj; sekiĝintaj basenoj, lagetoj kaj kanaletoj estis
surŝutitaj de sablo. La sablo per dika tavolo kovris ŝtonajn platojn
de la vojo, kuŝis deklive laŭlonge de muroj, ronĝitaj de la tempo.
Neniu vivulo videblis ĉirkaŭe, senviva silento regis en sekiganta
varmego.

La skulptisto mallonge rakontis al Pandiono, ke tiuj ĉi ruinoj estis


iam belega ĉefurbo de la faraono-renegato, damnita de la dioj. Lian
nomon diru neniu vera filo de la Nigra Tero.

Kion faris tiu ĉi faraono, reginta antaŭ kvar jarcentoj, kial


li konstruis ĉi tie novan ĉefurbon, pri tio Pandiono nenion povis
ekscii.

La skulptisto malvolvis la rulaĵon, kaj laŭ la desegnaĵo ambaŭ


egiptoj trovis restaĵojn de oblonga konstruaĵo kun kolonoj, faligitaj
antaŭ la enirejo. La muroj interne estis tegitaj per platetoj el lazur-
blua ŝtono kun oraj vejnoj.

Pandiono kaj ceteraj sklavoj de la skulpta metiejo devis singarde


demeti la maldikajn poluritajn platetojn, dense algluiĝintaj al la muro.
Por tiu laboro ili malŝparis kelkajn tagojn. La sklavoj noktis samloke,
en la ruinoj, manĝon kaj akvon oni liveradis al ili el la najbara vilaĝo.
Fininte la komisiitan aferon, Pandiono, Kidogo kaj kvar aliaj
sklavoj ricevis ordonon pririgardi hazarde kelkajn domojn kaj serĉi,
ĉu ne estas en la ruinoj belaj aĵoj, kiujn eblus transporti en la
faraonan palacon. La negro kaj la heleno ekiris duope, unuafoje sen
observo de gardistoj kaj sen atenta rigardo de pelisto.

La amikoj grimpis sur pordegan turon de iu vasta konstruaĵo, por


ĉirkaŭrigardi. El la oriento al la ruinoj rampis sabloj de la dezerto, kiu
etendiĝis, kiom povis vidi la okulo, per ĉenoj de malaltaj montetoj kaj
per amasoj da gruzo.

Pandiono retrorigardis al la silentaj ruinoj kaj, emocie kunpreminte


la manon de Kidogo, ekflustris:

– Ni fuĝu! Oni rimarkos ne baldaŭ, neniu vidas...

La bonanima vizaĝo de la negro larĝiĝis en subrido.

– Ĉu vi ne scias, kio estas dezerto? – miregis Kidogo. – Morgaŭ


je tiu ĉi horo militistoj trovos niajn kadavrojn, sekigitajn de la suno. Ili,
– Kidogo subkomprenis egiptojn, – scias, kion faras. La vojo orienten
estas nur sola – tie, kie estas putoj, kaj tiun vojon oni gardas. Kaj
ĉi tie, pli fidinde ol ĉenoj, nin tenas la dezerto...

Pandiono morne kapjesis, lia minuta impeto estingiĝis. La amikoj


silente malleviĝis de sur la turo kaj disiris en malsamaj direktoj,
rigardante en kavaĵojn de muroj aŭ penetrante en mallumon
de malfermitaj enirejoj.

Ene de negranda duetaĝa, bone konserviĝinta palaco kun restaĵoj


de lignaj kradoj en la fenestroj Kidogo feliĉis trovi negrandan statuon
de egipta junulino el firma flaveta kalkoŝtono. Li vokis Pandionon, kaj
ili ambaŭ admiris la verkon de nekonata majstro. La bela vizaĝo estis
tipa por egiptino. Pandiono jam konis la aspekton de virino
de Aegyptos – malalta frunto, mallarĝaj okuloj, levitaj ĉe la tempioj,
bule elstarantaj vangoj kaj dikaj lipoj kun kavetoj en la anguloj.
Kidogo ekportis la trovaĵon al la estro de la metiejo, kaj Pandiono
enprofundiĝis en la ruinojn. Aŭtomate paŝante trans rompopecojn,
transgrimpante ŝtonamasojn, Pandiono moviĝis antaŭen,
ne atentante direkton, kaj baldaŭ eniris en malvarman ombron
de restinta muro. En profundo, rekte sub li, videblis dense fermita
pordo de subteraĵo. Pandiono premis kupran alforĝitan strion.
La putraj tabuloj disŝutiĝis, kaj la juna skulptisto eniris en la ejon,
malforte prilumitan tra fendo en la plafono.

Tio estis negranda ĉambro en diko de ŝtonaj muroj, masonitaj


el zorgeme alĝustigitaj ŝtonoj. Du malpezaj foteloj el nigra ligno,
inkrustitaj per osto, kovriĝis per dika tavolo de polvo. En la angulo
la junulo rimarkis disfaliĝintan skatolon. Ĉe la kontraŭa muro sur
peco de rozkolora granito la heleno ekvidis skulptaĵon el griza ŝtono
– figuron de virino je homa alto. Nur la supra parto de la skulptaĵo
estis skrupule ellaborita.

Du fleksiĝantaj panteroj el nigra ŝtono staris, kvazaŭ por gardo,


ĉe ambaŭ flankoj de la statuo. Pandiono singarde forviŝis polvon
de sur la statuo kaj depaŝis en muta admiro.

La arto de la skulptisto transdonis en la ŝtono diafanan ŝtofon,


strikte ĉirkaŭantan la junan korpon. La maldekstra mano de la
junulino firme alpremis al la brusto floron de lotuso. Densaj haroj
kadris la vizaĝon per longaj etaj bukloj, kreante pezan hararanĝon,
dispartigitan per linio kaj falantan sub la ŝultrojn. La ĉarma junulino
ne similis egiptinon. Ŝi havis rondan vizaĝon kun rekta negranda
nazeto, larĝan frunton kaj grandegajn, larĝe dismetitajn okulojn.

Pandiono rigardis al la statuo flanke, kaj lin afekciis stranga kaj


ruza moko, montrita de la skulptisto sur la vizaĝo de la junulino. Tian
esprimon de vigleco kaj saĝo li neniam vidis en statuoj: artistoj
de Aegyptos pleje ŝatis majestan kaj indiferentan senmovecon.

La junulino estis simila al virinoj de Eniado aŭ, pli ĝuste, al belaj


loĝantinoj de insuloj de lia hejma maro.
La hela kaj saĝa vizaĝo de la statuo estis tiel malproksima de la
morna belo de verkoj de Aegyptos, estis skulptita kun tia neimitebla
perfekteco, ke la turmenta sopiro denove revenis al Pandiono.
Kunpreminte la manojn, la juna heleno penis imagi al si la modelon
de la skulptisto, tiun junulinon, per io proksiman al li, nesciate laŭ kiaj
vojoj trafintan en Aegyptos-on antaŭ kvar jarcentoj. Ĉu estis ŝi sama,
kiel li, kaptitino aŭ bonvole venis el nekonata lando?

Suna radio penetris tra la supra fendo, la polva lumo falis sur
la statuon. Al Pandiono ŝajnis, ke la vizaĝo de la junulino ŝanĝis
la esprimon – la okuloj ekbrilis, la lipoj ektremis, kvazaŭ spirado
de mistera, kaŝita vivo aperis sur la surfaco de la ŝtono.

Jes, jen kiel necesas fari statuojn... jen de kiu li devus lerni
transdoni vivan belon... de tiu ĉi majstro, mortinta tiom antaŭlonge!

Kun pia singardemo Pandiono metis la fingrojn sur la vizaĝon


de la statuo, palpante preskaŭ nekapteblajn, etegajn detalojn, tiel
fidele transdonantajn la vivon.

Longe staris Pandiono antaŭ la bela junulino, ridanta al li amike


kaj moke. Al li ŝajnis, ke li trovis novan amikon, kiu prilumis per
tenera rideto vicon da senĝojaj tagoj.

Kaj nevole la pensoj de la junulo transflugis al Tessa. Ŝia bildo,


malklariĝinta en severeco de lia nuna vivo, ree iĝis viva kaj loganta...

La okuloj de Pandiono en medito vagis laŭ freskoj de la plafono


kaj de la muroj, kie interplektiĝis steloj, bukedoj de lotusoj, ornamaĵoj
el rompitaj linioj, kapoj de virbovoj. Subite Pandiono tremeris: la vizio
de Tessa malaperis, kaj antaŭ li sur malhela muro aperis bildo
de kaptitoj, ligitaj per dorso al dorso, tirataj al la piedoj de faraono.
Pandiono rememoris, ke estas jam malfrue. Necesis hasti reveni kaj
ekskuzi sian prokraston. Sed, rigardinte ankoraŭfoje al la statuo,
Pandiono komprenis, ke li ne povos fordoni ĝin en la manojn de sia
mastro-skulptisto. Al la junulo tio ŝajnis perfido, dua kapto de la
nekonata junulino en la malamika al fremdlandanoj Aegyptos.
Li haste retrorigardis, rememorinte pri la kesto, kiun li rimarkis en la
angulo. Ekstarinte sur la genuojn, Pandiono elprenis el ĝi kvar
fajencajn pokalojn en aspekto de lotusaj floroj, kovritaj per hela blua
emajlo. Tio estis sufiĉa. Pandiono lastfoje rigardis al la skulptaĵo
de junulino, penante enmemorigi ĉiujn detalojn de ŝia vizaĝo, kaj kun
peza suspiro elportis la pokalojn eksteren. Ĉirkaŭrigardinte, la juna
skulptisto haste fermis la enirejon per grandaj ŝtonoj kaj,
kunkolektante per la manoj gruzon, zorgeme surŝutis la baraĵon,
penante doni al ĝi aspekton de antaŭlonge falinta muro. Poste
li singarde envolvis la pokalojn en la zontukon, nevole faris adiaŭan
geston en direkto de la statuo, restinta en sia rifuĝejo, kaj ekhastis
reen. La direkton por li montris krioj de sklavoj, evidente serĉantaj
lin. Inter ili estis rimarkebla la sonora kaj forta voĉo de Kidogo.

La reĝa skulptisto renkontis Pandionon per minacoj, sed tuj


mildiĝis, kiam ekvidis la valoregan trovaĵon.

La revena navigado daŭris je tri tagoj pli longe – la remistoj devis


lukti kontraŭ la fluo. Pandiono rakontis al Kidogo pri la statuo, kaj
la negro aprobis lian agon, aldoninte, ke, eble, tiu junulino devenis
el la popolo de maŝuaŝoj, loĝanta ĉe la norda rando de la granda
okcidenta dezerto.

Pandiono penadis persvadi Kidogon fuĝi, sed la amiko responde


nur nege balancadis la kapon, malakceptante ĉiujn planojn de la
heleno.

Dum sep tagoj de la navigado Pandiono ne sukcesis konvinki


la amikon, sed li mem jam ne povis plu nenion fari; al li ŝajnis,
ke ankoraŭ nemulte – kaj li ne eltenos kaj pereos. Li sopiris pri
la kamaradoj, restintaj en la konstruaj laboroj kaj en la ŝene. En ili
li sentis tiun forton, kiu povus venigi al liberiĝo, donis esperon pri
estonteco... Kaj ĉi tie ne estis espero pri libero, tio igis Pandionon
sufokiĝi pro senforta furiozo.

Du tagojn post la reveno en la metiejon la faraona skulptisto


kondukis Pandionon en la palacon de la ĉefa konstruisto. Tie estis
preparata festo. Pandiono devis modli el argilo modelojn de statuetoj
kaj fari laŭ ili formojn por dolĉaj kukoj.
La juna skulptisto, fininte la laboron, laŭ ordono de la mastro
restis en la palaco ĝis la fino de la festeno, por kune kun aliaj sklavoj
porti la reĝan skulptiston hejmen. Ne atentante sklavojn kaj
sklavinojn, multope tumultantajn en la palaco, Pandiono foriris en la
ĝardenon.

Noktiĝis, sur la senluna ĉielo eklumis helaj steloj, kaj la festeno


plu daŭris. Faskoj de flava lumo, penetrante en la ĝardenon tra larĝaj
fenestroniĉoj, elŝiradis el mallumo arbajn trunkojn, foliarojn kaj
florantajn arbustojn, briletadis per ruĝaj lumetoj sur spegula akvo
de basenoj. La gastoj kolektiĝis en granda malsupra halo kun
kolonoj el poluritaj cedraj trunkoj. Eksonis muziko. Pandiono, tiel
delonge aŭskultinta nenion, krom malgajaj kaj nekonataj kantoj,
nerimarkite aliris grandan malaltan fenestron, kaŝiĝis en arbustoj kaj
komencis observi.

El la halo, plenigita de homoj, iris peza odoro de aromaĵoj. Muroj,


kolonoj kaj kadroj de fenestroj estis ĉirkaŭpendigitaj per girlandoj
el freŝaj floroj, plejparte, kiel rimarkis Pandiono, lotusoj. Buntaj kruĉoj
kun vino, korboj kaj tasoj kun fruktoj staris sur malaltaj tabletoj apud
sidiloj. La gastoj, varmigitaj de vino, priverŝitaj per aroma pomado,
densiĝis laŭlonge de la muroj, kaj meze inter kolonoj malrapide
dancis junulinoj en longaj vestoj. Nigraj haroj, plektitaj en multajn
maldikajn harligetojn, flirtis laŭ la ŝultroj de la dancantinoj, larĝaj
braceletoj el diverskoloraj perloj ĉirkaŭprenis la manradikojn, zonetoj
el koloraj bidoj videblis tra maldika ŝtofo. Pandiono ne povis
ne rimarki ioman mallertecon de sveltaj virinoj de Aegyptos,
diferencantaj de fortaj junulinoj de lia patrujo. Flanke junaj egiptinoj
ludis sur diversaj instrumentoj: du junulinoj – sur flutoj, unu – sur
multkorda harpo, ankoraŭ du eligadis akrajn tremantajn sonojn
el longaj dukordaj instrumentoj.

La dancistinoj tenis en la manoj brilantajn foliojn de maldika


bronzo, de tempo al tempo rompante la melodion per mallongaj
sonoraj batoj. La muziko, malkutima por la oreloj de Pandiono,
konsistis el alternado de altaj kaj malaltaj saltantaj notoj jen
en malrapida, jen en pli rapida ritmo. La dancoj finiĝis, la lacaj
dancistinoj cedis la lokon al kantistoj. Pandiono, streĉe aŭskultante,
penis distingi la vortojn. Tion li sukcesadis, kiam la melodio iris
malrapide aŭ sonis en malaltaj tonoj.

La unua kanto laŭdis vojaĝon en la sudan parton de Kemt. «Vi


renkontas tie belan junulinon, ŝi fordonas al vi floron de sia brusto»,
– distingis Pandiono.

En alia kanto kun batalemaj elkrioj estis glorata kuraĝo de filoj


de Kemt en bombastaj esprimoj, ŝajnintaj al Pandiono sensencaj.
Kun incitiĝo la juna heleno deiris de la fenestro.

«Nomo de kuraĝulo ne pereos sur la tuta tero eterne», – atingis


lin la lastaj vortoj, kaj la kantado ĉesis. Aŭdiĝis rido, vigla moviĝo, kaj
Pandiono ree rigardis en la fenestron.

Sklavoj venigis helhaŭtan junulinon kun mallonge tonditaj ondaj


haroj kaj elpuŝis ŝin en la centron de la halo. Ŝi staris, konfuzite kaj
timigite ĉirkaŭrigardante, inter floroj, distretitaj sur la glata planko.
El la amaso de gastoj eliris homo kaj diris al la junulino kelkajn
kolerajn vortojn. Ŝi obeeme prenis etenditan al ŝi liuton el eburo, kaj
la fingroj de ŝiaj etaj manoj ekkuris laŭ la kordoj. La malalta kaj pura
voĉo de la junulino disverŝiĝis laŭ la halo, la gastoj eksilentis. Tio
ne estis abrupta, jen falanta, jen realtiĝanta, saltanta egipta melodio
– la sonoj fluis libere kaj malgaje. Komence ili faladis malrapide, kiel
apartaj sonorantaj gutoj, poste kuniĝis en egalmezura pendolado,
ekmurmuris, ekflustris, kiel ondoj, kaj ekkuris kun tia neretenebla
sopiro, ke Pandiono rigidiĝis. Al Pandiono ŝajnis – libera maro
balanciĝis en la kanto, en la nekompreneblaj sonoj de la sorĉa voĉo.
La maro, nekonata kaj neŝatata ĉi tie, en Aegyptos, sed kara kaj hela
– por Pandiono. Pandiono komence staris afekciita, – tiel multe
da kaŝita en la profundo mem de la animo subite ekstrebis eksteren.
Sopiro pri libero, proksima kaj komprenebla por Pandiono, potence
vokis, ploris kaj suferis en la kanto. Premferminte la orelojn kaj
kunpreminte la dentojn, por ne ekkrii, li ekkuris en profundon de la
ĝardeno. Tie, ĵetiĝinte sur la teron en mallumo sub arboj, Pandiono
peze kaj nereteneble ekploregis...
– He, ekueŝa, al mi! Ekueŝa! – aŭdiĝis voko de la mastro
de Pandiono.

La juna heleno ne rimarkis, ke la festeno finiĝis.

La faraona skulptisto estis rimarkeble ebria. Apogante sin je la


mano de Pandiono kaj subtenata ĉe la alia flanko de sia sklavo,
naskita en mallibero, la estro de la metiejoj rifuzis ekkuŝi sur portilon
kaj deziris perpiede iri al la hejmo.

En la mezo de la vojo, de tempo al tempo stumblante sur vojaj


kavaĵoj, li subite komencis laŭdi Pandionon, antaŭdirante al li
grandan estontecon.

Pandiono iris sub impreso de la kanto, preskaŭ ne aŭskultante


la estron. Tiel ili atingis la koloran portikon de la hejmo de la egipto.
En la pordo aperis lia edzino kun du sklavinoj, kiuj tenis lumigilojn.
La reĝa skulptisto, ŝanceliĝante, grimpis sur la ŝtupojn kaj frapis
la ŝultron de Pandiono. Tiu malleviĝis malsupren – sklavoj de la
metiejo ne rajtis eniri en la domon.

– Atendu, ekueŝa! – gaje diris la estro, penante montri sur


la vizaĝo ruzan subridon. – Donu ĉi tien! – Li preskaŭ elŝiris el la
manoj de la sklavino la lumigilon kaj ion diris al ŝi flustre. La sklavino
malaperis en mallumo.

La egipto enpuŝis Pandionon en la pordon kaj enkondukis lin


en la akceptan halon. Maldekstre ĉe interfenestra muro staris granda
bela vazo kun klara nigra-ruĝa desegno. Tiajn vazojn Pandiono vidis
sur Kreto, kaj ree la koro de la junulo kunpremiĝis pro doloro.

– Ordonis lia reĝa moŝto, vivo, sano, forto, – solene diris la reĝa
skulptisto, – al mi produkti sep vazojn laŭ modelo de tiu ĉi, el landoj
de via maro! Ni nur anstataŭigos barbarajn farbojn al la ŝatataj
en Kemt bluaj koloroj... Se vi distingiĝos en tiu laboro, mi diros pri
vi al la Granda Domo... Kaj nun... – levis la voĉon la estro kaj turnis
sin al du haste alproksimiĝantaj malhelaj figuroj.
Tio estis la foririnta sklavino kaj iu alia junulino, ĉirkaŭvolvita
en longa bunta mantelo.

– Aliru pli proksime! – malpacience ordonis la egipto kaj alportis


la lumigilon al la vizaĝo de la ĉirkaŭvolvita junulino.

Grandaj konveksaj nigraj okuloj ĵetis timeman rigardon


al Pandiono, la pufaj infanaj lipoj malfermiĝis en trema suspiro.
Pandiono ekvidis elirantajn el sub la kovrilo krispajn harojn, maldikan
nazon kun nervoze tremantaj nazotruoj – la sklavino estis, sendube,
azianino, el orientaj triboj.

– Rigardu, ekueŝa! – diris la egipto, per necerta, sed forta movo


deŝirante la mantelon de sur la junulino.

Ŝi malforte ekkriis kaj kaŝis la vizaĝon en la manojn, restinte


nuda.

– Prenu ŝin kiel edzinon! – La reĝa skulptisto puŝis la junulinon


al Pandiono, kaj ŝi, tute ektreminte, alpremiĝis al la brusto de la juna
heleno.

Pandiono iomete forŝoviĝis kaj glatigis implikiĝintajn harojn de la


juna kaptitino, cedante al miksita sento de kompato kaj tenero al la
ĉarma, timigita estaĵo.

La reĝa skulptisto, ridetante, klakis per la fingroj:

– Ŝi estos via edzino, ekueŝa, kaj vi havos bonajn infanojn, kiujn


mi lasos por miaj infanoj herede...

Kvazaŭ ŝtala risorto subite disvolviĝis en Pandiono. La anima


konfuzo, delonge kreskanta en li kaj vekita de la hodiaŭa kanto,
ekbolis. Ruĝa nebulo ŝirmis la okulojn.

Pandiono depaŝis de la junulino, ĉirkaŭrigardis kaj levis


la pugnon.
La egipto, sobriĝante, ekkuris en la domon, laŭte vokante ĉiujn
servistojn por helpo. Pandiono, ne rigardinte al la malkuraĝulo, kun
malestima rido piedbatis la valoran kretan vazon, kaj argilaj
rompopecoj kun obtuza sonoro disŝutiĝis sur la ŝtona planko.

La domo pleniĝis per krio kaj piedpaŝado. Post kelkaj minutoj


Pandiono kuŝis ĉe la piedoj de la estro de la metiejo, kaj tiu,
kliniĝinte, kraĉadis sur lin, eligante malbenojn kaj minacojn.

– La kanajlo meritas morton! La frakasita vazo estas pli valora,


ol lia malestiminda vivo, sed li povas fari multajn bonajn aĵojn... kaj
mi ne deziras perdi bonan laboriston, – diris post horo
la trankviliĝinta skulptisto al sia edzino. – Mi indulgos lian vivon kaj
ne sendos lin en malliberejon, ĉar el tie li trafos en orajn minejojn kaj
pereos. Mi resendos lin en la ŝene-on, li pensu iom, kaj antaŭ
la tempo de la estonta semado mi reprenos lin...

Tiel Pandiono, batita, sed ne humila, revenis en la ŝene-on kaj,


por sia granda ĝojo, renkontiĝis kun la amikoj-etruskoj. La tuta
konstrua taĉmento post la dismuntado de la templo laboris
en akvumado de la ĝardenoj de Amono.

Vespere de la sekva tago la interna pordo de la ŝene malfermiĝis


kun la ordinara knaro kaj tralasis sub salutaj ekkrioj de sklavoj
ridetantan Kidogon. La dorso de la negro ŝvelis, vundita per vipaj
batoj, sed la dentoj brilis en subrido, kaj la okuloj gaje lumis.

– Mi eksciis, ke vin oni sendis reen, – diris li al mireganta


Pandiono, – kaj komencis ruliĝi laŭ la metiejo, kriegante kaj
rompante ĉion, kion mi trafis. Oni batis min kaj same resendis – ja
ĝuste tion mi bezonis! – finis Kidogo.

– Sed vi ja deziris iĝi majstro? – moke demandis Pandiono.

La negro senzorge svingis la manon kaj, terure eliginte la okulojn,


kraĉis en tiu direkto, en kiu situis la granda ĉefurbo de Aegyptos.
stelfiguro Sago – Pafisto.

Kavi – en la angla traduko de tiu ĉi verko estis uzita formo


«Cavius», sed ĝi ŝajnas al mi latinigita formo, kaj en la tempo,
priskribata en la verko (antaŭ fondo de Romo), Latino ankoraŭ
ne estis grava lingvo, tial mi decidis konservi fonetikan formon, kiel
en la rusa (rim. de la tradukinto).

ekueŝa – komuna nomo de popoloj de la Egea maro.

la ĝardenoj de Amono – templo en Karnako, apud la moderna


Luksoro.

leonoj kun homaj kapoj – sfinksoj.

Ĥatŝepsut – reĝino de la XVIII dinastio (1500–1475 jj. antaŭ nia


erao).

Zeŝer-Zeŝeru – la fama templo de Ĥatŝepsut en Dejr-el-Baĥri.

antikva templo... – la templo de Mentuhotepo – faraono de la


Meza Regno (Mentuhotepo IV, faraono de la XI dinastio, ĉirkaŭ 2050
j. a.n.e.)

detruadon de la templo – Precipe oni detruadis templojn de la


Meza Regno (2160–1580 jj. a.n.e.) pro abundo en ili de bone
prilaborita ŝtono.

la Antikva Regno – de la III-a ĝis la VIII-a dinastio (2980–2445 jj.


a.n.e.).

la Nova Regno – la XVIII-a, XIX-a kaj XX-a dinastioj (1580–1205


jj. a.n.e.).

Aĥetaton – (nun Tel-el-Amarna) – la ĉefurbo de faraono Aĥnaton.

la faraono-renegato – faraono Aĥnaton (Amenhotepo IV, 1375–


1358 jj. a.n.e.), peninta enkonduki en Egiptujo novan religion kun
unueca dio – la suna disko Aton.
Ĉapitro kvara
Lukto por libero
Ŝtonoj, ardiĝante sub la suno, brulvundadis ŝultrojn kaj manojn
de homoj. Facila venteto ne portis malvarmon, sed deblovadis de sur
glata surfaco de ŝtonaj pecegoj subtilegan kalkoŝtonan polvon,
mordantan la okulojn.

Tridek sklavoj, senfortiĝante, trenis malmolajn ŝnuregojn, levante


sur muron pezan platon kun ia komplika bareliefo. Ĝin necesis
enmeti en preparitan neston sur ok-ulna alto. Kvar spertaj kaj lertaj
sklavoj estis direktantaj la platon de malsupre. Inter ili estis
Pandiono, staranta apud sklavo-egipto – la sola el loĝantoj
de Aegyptos, troviĝanta en la ŝene inter fremdlandaj kaptitoj. Tiu
egipto, kondamnita al eterna sklaveco pro nekonata terura krimo,
okupis randan ĉeleton en la sud-orienta, privilegiita angulo de la
ŝene. Du lilaj stampoj en aspekto de krucigitaj larĝaj strioj makulis
liajn bruston kaj dorson, sur la vango estis montrita ruĝa serpento.
Morna, neniam ridetanta, li komunikiĝadis kun neniu, kaj, malgraŭ
tuta pezeco de sia stato, malestimis fremdgentajn sklavojn, simile
al siaj liberaj samlandanoj.

Kaj nun, atentante neniun, mallevinte la razitan kapon, la egipto


premegis per la manoj randon de la dika plato, por ne permesi al la
ŝtono balanciĝi.

La malseka pro ŝvito haŭto de Kidogo brilis, akre kontrastante


apud la blanka polurita kalkoŝtono.

Subite Pandiono rimarkis, ke sur la ŝnureto komencis krevi fibroj,


kaj eligis avertan krion. La du aliaj sklavoj desaltis flanken, sed
la egipto, ne atentinte Pandionon kaj ne rimarkinte tion, kio estis
okazanta supre, restis sub la plato.
La juna heleno, malproksime elĵetinte la dekstran manon, per
momenta puŝo en la bruston forĵetis la egipton malantaŭen. En la
sama sekundo la plato falegis, iomete tuŝinte deŝoviĝintan
Pandionon kaj forgratinte al li la haŭton de la mano. Flava paleco
kovris la vizaĝon de la egipto. La plato frapiĝis je la bazo de la muro,
granda angulo de la bareliefo derompiĝis.

Kun indigna krio al Pandiono alkuris la pelisto kaj vipis la helenon.


La kvaredra rimeno, dika je du fingroj, farita el hipopotama felo,
profunde distranĉis la haŭton sur la lumbo. En la okuloj de Pandiono
pro la doloro ekstaris mallumo.

– Sentaŭgulo, por kio vi savis tiun kadavrulon? – ekkriegis


la pelisto, levante la manon por dua bato. – La plato, falinta sur
molan korpon, restus nerompita! Tiu bildo valoras pli ol cent vivojn
de senvaloruloj, kiel vi! – daŭrigis li, batante duan fojon.

Pandiono ĵetis sin al la pelisto, sed estis kaptita de alkurintaj


militistoj kaj kruele batita per vipoj.

Nokte Pandiono kuŝis sur la ventro en sia ĉeleto. Li febris,


la profundaj sulkoj pro vipoj sur la dorso, la ŝultroj kaj la kruroj
inflamis. Alrampinta al li Kidogo trinkigis lin per akvo, de tempo
al tempo malsekigante la kapon.

Ĉe la enira pordo aŭdiĝis facila susuro, poste flustro:

– Ekueŝa, ĉu vi estas ĉi tie?

Pandiono respondis kaj eksentis tuŝon de mano.

Tio estis la egipto. Li elprenis el post la zono malgrandan vazeton,


longe umis, disfrotante ion sur la manplato, poste komencis singarde
movi la manon laŭ la cikatroj de Pandiono, disŝmirante likvan
pomadon kun mordanta, malagrabla odoro. La heleno tremeradis
pro doloro, sed la certa mano daŭrigis sian laboron. Kiam la egipto
komencis masaĝi la krurojn, la doloro sur la dorso jam ĉesis, kaj
ankoraŭ post kelkaj minutoj Pandiono kviete ekdormis.
– Kion vi faris al li? – flustris Kidogo, tute nevidebla en sia angulo.

La egipto, silentinte, respondis:

– Tio estas kifi – la plej bona kuracilo, sekreto de niaj pastroj.


Al mi ĝin alportis la patrino, bone paginte al militisto.

– Ja vi estas bona homo! Pardonu min, mi pensis, ke vi estas


aĉaĵo! – ekkriis la negro.

La egipto grumblis ion tra la dentoj kaj neaŭdeble malaperis


en mallumo.

Ekde tiu tago la egipto amikiĝis kun la juna heleno, plu lasante
sen atento liajn amikojn. Nun ofte dum noktoj Pandiono aŭdis
susuradon apud sia ĉeleto. Se ĉe la heleno estis neniu, la osteca
korpo de la egipto rapide glitadis internen. La malmildiĝinta, soleca
filo de Ta-Kem estis malkaŝema kaj parolema duope kun
la taktoplena heleno. Pandiono baldaŭ eksciis la historion de la
egipto.

Jaĥmos – «filo de luno» – devenis el malnova familio de neĝesoj,


kiuj estis fidelaj servantoj de antaŭaj faraonoj, sed ĉe ŝanĝiĝo de la
dinastio estis forigitaj kaj malriĉiĝis. Jaĥmos estis instruita pri
sciencoj kaj iĝis skribisto de estro de la Lepora provinco. Okazis tiel,
ke li ekamis filinon de konstruisto, kiu postulis grandan doton.
Perdinte la kapon pro la amo kaj malesperiĝinte pri eblo de rapida
riĉiĝo, Jaĥmos decidis akiri la necesan monsumon per ajna kosto kaj
iĝis ŝtelisto de reĝaj tomboj. Scio de la skribo donis al li grandajn
avantaĝojn en tiu terura, kruele punata afero. Baldaŭ en la manoj
de Jaĥmos estis multe da oro, sed lia fianĉino iĝis edzinigita
al oficisto el la ekstrema sudo.

Jaĥmos penis mildigi la malfeliĉon per gajaj festenoj, per aĉeto


de konkubinoj – la mono baldaŭ malaperis. Necesis plia mono.
La malhelaj vojoj de riĉo jam estis konataj, kaj Jaĥmos ree
ekokupiĝis pri sia terura afero, sed finfine estis kaptita, kruele
torturita, liaj kamaradoj estis ekzekutitaj aŭ mortis pro turmentoj.
Jaĥmos-on oni kondamnis al sendo en la orajn minejojn. Ĉiu nova
grupo estis sendata tien dum inundo, unufoje dum jaro, kaj Jaĥmos
dume estis sendita en la ŝene-on, ĉar ne sufiĉis laboristoj por
konstruado de nova muro de la templo de Ptaho.

Pandiono kun intereso aŭskultis rakontojn de Jaĥmos, miregante


pri senekzempla kuraĝo de la egipto, kiu ŝajnis al li nebatalema
homo.

Jaĥmos rakontadis pri sia estado en teruraj subteraĵoj, kie sufera


morto embuskis kuraĝulon sur ĉiu paŝo pro ruzaj artifikoj de la
konstruintoj.

En plej antikvaj tomboj, kaŝitaj profunde sub grandegaj piramidoj,


trezoroj kaj sarkofagoj estis defenditaj per dikaj platoj, fermantaj
mallarĝajn klinitajn pasejojn. Poste oni uzis labirintojn de falsaj
pasejoj, finiĝantaj per profundaj putoj kun glataj muroj. Pezaj
rokpecoj faladis de supre, kiam ŝtelistoj penis deŝovi ŝtonojn,
ŝirmantajn pasejon, amasegoj da sablo el putoj, konstruitaj supre,
superŝutadis enirejojn de tombaj kameroj. Se la aŭdacaj gastoj
daŭrigis penojn penetri pluen, masoj da grundo faladis el la putoj kaj
fermadis la rompantojn de kvieto de forpasintaj reĝoj en mallarĝa
spaco inter la amasoj de sablo kaj de la ŝutanta grundo. En malpli
antikvaj tomboj en mallumo de malaltaj galerioj senbrue kuniĝadis
ŝtonaj makzeloj, kradoj kun lancoj faladis de sur kolonoj, tuj kiam
piedo de la veninto paŝis sur la fatalan platon de la planko. Jaĥmos
sciis, kiel multe da teruraĵoj dum jarmiloj kaŝiĝis en silento kaj
mallumo, atendante viktimon. Sperton oni ricevadis per kosto
de pereo de multaj kamaradoj laŭ la metio. Plurfoje renkontadis
la egipto putriĝintajn restaĵojn de nekonataj homoj, pereintaj
en kaptilo en nekonataj tempoj.

Multajn noktojn pasigis Jaĥmos kun kamaradoj ĉe la rando de la


okcidenta dezerto, kie longe je centmiloj da ulnoj etendiĝis urboj
de mortintoj. Kaŝiĝante en mallumo, ne kuraĝante paroli aŭ bruligi
lumon, palpe, sub mornaj krioj de ŝakaloj, hurlo de hienoj aŭ tondra
muĝo de leono, la ŝtelistoj fosadis en sufokaj pasejoj aŭ trabatadis
tutan rokon, penante diveni la direkton, en kiu troviĝas la profunde
kaŝita tombo.

Terura metio, inda je la popolo, zorganta pli pri la morto, ol pri


la vivo, penanta konservi en eterno ne vivajn aferojn, sed gloron
de mortintoj!

Ŝokita Pandiono kun teruro aŭskultis rakontojn pri aventuroj de tiu


maldika, nealtira homo, kiu por minutaj plezuroj tiom ofte riskis per
la vivo, kaj ne povis kompreni lin.

– Por kio do vi daŭrigis ĉion ĉi? – foje demandis Pandiono. – Ĉu


vi ne povis forveturi?

La egipto ekridis per sensona, malgaja rido.

– La lando Kemt estas speciala lando. Vi, fremdlandano,


ne komprenas ĝin. Ni ĉiuj ĉi tie estas kaptitaj, ne nur la sklavoj, sed
ankaŭ la liberaj filoj de la Nigra Tero. Iam, en forgesitaj tempoj,
la dezertoj defendis nin. Nun Ta-Kem, enpremita inter la dezertoj,
estas granda malliberejo por ĉiuj, kiuj ne povas fari longajn
ekspediciojn kun multenombra militistaro.

Okcidente estas dezerto, la regno de morto. Oriente estas


dezerto, trairebla nur por grandaj karavanoj kun rezervoj de akvo.
Sude estas malamikaj al ni sovaĝaj triboj. Kaj la najbaraj popoloj
arde koleras kontraŭ nia lando, kiu konstruis sian bonstaton sur
malfeliĉo de malfortaj triboj.

Vi ne estas filo de Ta-Kem kaj ne komprenas, kiel terure por


ni estas morti en fremda lando. En ĉi tiu ĉie sama valo de Ĥapi, kie
dum jarmiloj loĝis niaj prauloj, plugis la tutan teron, sulkigis per
kanaloj kaj faris fekunda, devas morti ankaŭ ni. Ta-Kem estas
fermita, kaj en tio estas ĝia malbeno. Kiam homoj estas tro multaj,
iliaj vivoj valoras neniom, kaj por transloĝiĝi ni ne havas lokon – la
popolon, elektitan de la dioj, ne ŝatas homoj de fremdaj landoj...
– Sed ĉu nun por vi ne estas pli bone fuĝi? – plu demandis
Pandiono.

– Ĉu fuĝi sola kaj stampita? – miris la egipto. – Mi nun estas


malpli bona, ol fremdlandano... Memoru, ekueŝa: fuĝi el ĉi tie oni
ne povas! Se nur oni per forto renversus la tutan landon de la Nigra
Tero. Sed kiu ja povas tion fari? Kvankam tiaj aferoj okazis
en antikvaj tempoj... – Jaĥmos malgaje suspiris.

Interesiĝinta Pandiono komencis pridemandi Jaĥmos-on kaj


eksciis pri grandaj ribeloj de sklavoj, kiuj de tempo al tempo skuadis
la landon. Li eksciis pri tio, ke al la sklavoj aliĝadis la plej malriĉaj
tavoloj de la popolo, kies vivo malmulte diferencis de la sklava.

Li eksciis pri tio, ke por simplaj homoj estas malpermesite


komunikiĝi kun sklavoj, ĉar «malriĉa homo furiozigos la amason,
senditan en laboristejojn», kiel skribis faraonoj en instruoj por siaj
filoj.

Mallarĝa estis mondo de malriĉaj filoj de Kemt – nur unu straton


de sia vilaĝo konis kultivisto aŭ metiisto. Li penis havi malpli
da konatoj, humiliĝadis antaŭ gardistoj – «heroldoj», alportantaj al li
ordonojn de oficistoj. La faraono postuladis obeemon kaj pezan
laboron, pro eta kulpo oni senkompate batadis kulpulon. Grandega
nombro da oficistoj ŝarĝis la landon, libera elveturado kaj vojaĝoj
estis malpermesitaj al ĉiuj, krom pastroj kaj altranguloj.

Laŭ peto de Pandiono Jaĥmos desegnis sur la planko en rebrilo


de luna lumo mapon de la lando Kemt, kaj la juna heleno teruriĝis.
Li troviĝis en la mezo de la valo de la Granda Rivero, longa je multaj
miloj da stadioj. Norde aŭ sude estis akvo kaj estis vivo, sed trairi ĝis
la limoj de la ŝtato laŭ la dense loĝata, plenigita per militaj fortikaĵoj
lando estis neeble. Kaj ĉe la flankoj, tute proksime, iris senhomaj
dezertoj, tie ne estis gardistoj, sed ankaŭ ne estis eblo ekzisti.

Nemultaj vojoj kun putoj por karavanoj estis bone gardataj.


Post foriro de la egipto Pandiono pasigis sendorman nokton,
penante elpensi planon de fuĝo. La junulo instinkte komprenis,
ke poste esperoj pri sukcesa rezulto de fuĝo estos des malpli
grandaj, ju pli multe lin senfortigos la superstreĉa sklava laboro. Nur
al escepte eltenemaj kaj fortikaj homoj povas rideti la sorto dum
fuĝo.

En la sekva nokto Pandiono rampis al la etrusko Kavi, transdonis


al li la informojn, ricevitajn disde la egipto, kaj penis persvadi lin fari
penon ribeligi sklavojn. Kavi silentis, plukante la barbon en medito.
Pandiono bone sciis, ke preparo al ribelo jam delonge estas farata,
ke en grupoj de diversaj triboj aperis siaj gvidantoj.

– Mi ne povas pacienci plu! Por kio? – pasie ekkriis la juna


heleno, kaj Kavi haste premfermis lian buŝon. – Estu eĉ morto, –
aldonis la heleno, trankviliĝinte. – Kion ni atendu? Kio ŝanĝiĝos?
Se ŝanĝiĝos post dek jaroj, do tiam ni jam povos nek batali, nek fuĝi.
Ĉu vi timas morton?

– Mi ne timas, kaj vi tion scias, – akre respondis la etrusko, – sed


malantaŭ ni estas kvincent vivoj. Aŭ ĉu vi deziras oferi ilin? Tro alta
prezo por via morto!

Pandiono abrupte leviĝis kaj batiĝis per la kapo je la malalta


plafono.

– Mi pensos, interparolos, – haste diris Kavi, – sed estas domaĝe,


ke nur du ŝene estas proksime de ni. Estas malbone, ke ni ne havas
informantojn en aliaj ŝene. Morgaŭ nokte ni parolos, mi sciigos vin.
Avertu Kidogon...

Pandiono elrampis el la ĉeleto de la etrusko, trarampis laŭlonge


de la muro, kaj hastante, por sukcesi antaŭ leviĝo de la luno, direktis
sin al Jaĥmos. Jaĥmos ne dormis.

– Mi rampis al vi, – emociite ekflustris la egipto. – Mi deziras diri


al vi... – Li stumblis. – Oni diris, ke morgaŭ oni min prenos el ĉi tie –
oni sendas tricent homojn al oraj minejoj en dezerto. Do – el tie
revenas neniu...

– Kial? – demandis Pandiono.

– Sklavoj, senditaj tien, malofte vivas pli ol jaron. Estas nenio pli
terura ol laboro tie – en ardigita koro de monto, sen aero. Kaj akvon
oni donas malmulte – ĝi ne sufiĉas. Kaj necesas batadi firmegan
ŝtonon, levadi krudaĵon sur si en korboj. Eĉ plej fortikaj falas mortaj
fine de laboro, sango fluas el oreloj kaj gorĝo... Adiaŭ, ekueŝa,
vi estas hela homo, kaj mi ekamis vin, kvankam vi vane savis min.
Sed mi aprezas ne la savon, sed la kompaton... Jam antaŭlonge
amara vivo devigis nian antikvan bardon krei laŭdon al la morto. Kaj
nun mi ripetas ĝin... «La morto staras antaŭ mi, kiel saniĝo antaŭ
malsanulo, kiel eliro post malsano, – recitative ekflustris la egipto, –
kiel estado sub velo dum venta vetero, kiel odoro de lotuso, kiel
vojo, lavita de pluvo, kiel reveno hejmen post vojaĝo...» – la voĉo
de Jaĥmos rompiĝis kun ĝemo.

Kaptita de kompato, la juna heleno alŝoviĝis al la egipto.

– Sed vi povas mem... – Pandiono ne findiris. Jaĥmos


forŝanceliĝis:

– Kion vi diras, fremdlandano! Ĉu mi povas devigi mian Ka-on


eterne turmenti la Ba-on en senfinaj suferoj...

Pandiono nenion komprenis. Li estis sincere konvinkita, ke kun


morto finiĝos ankaŭ turmentoj, sed silentis, indulgante la kredon
de la egipto.

Jaĥmos komencis haste fosi la teron en angulo de sia ĉeleto,


deŝovinte flanken la pajlon, sur kiu li dormadis nokte.

– Jen, prenu tiun ponardon, se vi iam kuraĝos... kaj tio estu por
memoro pri mi, se okazos miraklo kaj vi iĝos libera... – Jaĥmos metis
en la manon de Pandiono glatan kaj malvarman aĵon.
– Kio estas tio, por kio? – miris la juna heleno.

– Tio estas ŝtono, kiun mi trovis en subteraĵo de unu malnova


templo, kaŝita en rokoj.

Kaj Jaĥmos, ĝojante pri eblo forgesiĝi en rememoroj, rakontis


al Pandiono pri mistera antikva templo, kiun li renkontis dum serĉado
de riĉaj tomboj, ĉe sinuo de la Granda Rivero, je multaj miloj da ulnoj
pli malalte ol la «Urbo» – la ĉefurbo Ŭaset.

Jaĥmos rimarkis spurojn de malnova pado, kiu kondukis al krutaj


klifoj for de bordo de negranda golfo, dense prikreskita de kano.
La loko estis malproksima de vilaĝoj kaj estis vizitata de neniu, ĉar
nenio alloga por kultivisto aŭ paŝtisto estis sur la senfruktaj rokaj
deklivoj.

Jaĥmos povis sen timo fari siajn serĉojn kaj, ne perdante tempon,
direktis sin en profundon de mallarĝa interkrutejo, fermita de ŝtonaj
pecegoj. La ŝtonoj kovris la padon, evidente falinte longe post tiu
tempo, kiam ĝi servis por komunikiĝo kun la rivera bordo. Longe
Jaĥmos trairadis rokojn, ravinojn, dornajn arbustojn. En la
interkrutejo svarmis araneoj – transverse de la pasejo estis etenditaj
iliaj retoj, algluiĝantaj al la ŝvita vizaĝo de la ŝtelisto de reĝaj tomboj.

Finfine la muroj de la interkrutejo disiris, malfermante valon,


enpremitan inter altaj montetoj. En ĝia centro altis terbulo, borderita
per du vicoj de irigaciaj kanaletoj, – verŝajne, antaŭe ĉi tie estis
fonto, uzata por ĝardeno. Silento regis en malklara nebulo de la
sufoka kaj senventa valo. Nigraj brilantaj rokoj altis ĉirkaŭe, fermante
la valon. Nur sur ĝia kontraŭa flanko videblis interkrutejo, simila
al tiu, laŭ kiu venis Jaĥmos en tiun ĉi forgesitan lokon.

La ŝtelisto grimpis sur la monteton kaj tuj ekvidis eltranĉitan


en roko pasejon, kiu antaŭe estis kaŝita post la pinto de la monteto.
La pasejon fermis falaĵo, kaj Jaĥmos devis nemalmulte peni, antaŭ
ol li sukcesis penetri internen. Jaĥmos trovis sin en malvarma
mallumo. Ripozinte iomete, li bruligis lumigilon, kiu ĉiam estis ĉe li,
kaj ekiris laŭ alta koridoro, zorgeme pririgardante statuojn,
elstarantajn ĉe ambaŭ flankoj. Jaĥmos timis embuskajn kaptilojn,
minacantajn per turmenta morto. Sed liaj timoj evidentiĝis vanaj:
la antikvaj konstruistoj aŭ ne preparis embuskojn, esperante al la
kaŝita situo de la templo, aŭ la pasintaj jarmiloj senmalutiligis
la kaptilojn. Jaĥmos senobstakle penetris en grandan rondan
subteraĵon kun statuo de la dio Toto en la centro, klinanta sian
longan bekon de sur alto de la piedestalo. En la muroj Jaĥmos
rimarkis dek mallarĝajn, kiel fendoj, enirejojn, situantajn je egala
distanco unu de la alia. Ili kondukis en ĉambrojn, falplenigitajn per
putriĝintaj aĵoj: rulaĵoj, papirusoj, lignaj tabuloj kun desegnoj kaj
surskriboj. Unu ejo estis plenigita per ligaĵoj de sekaj herboj, kiuj
iĝadis polvo ĉe eĉ eta tuŝo, en alia kuŝis amasoj da ŝtonoj.
Ne trovinte ion interesan por si, Jaĥmos ĉirkaŭiris ok ĉambrojn – ĉiuj
ili estis kvadrataj. La naŭa enirejo kondukis Jaĥmos-on en oblongan
ĉambron, kadrigitan per kolonoj el granito. Inter ili estis fiksitaj tabuloj
el nigra diabazo, kovritaj per signoj en la antikva lingvo de Ta-Kem.
Meze de la ĉambro staris ankoraŭ unu statuo de la longnaza dio
Toto, sur ĝia piedestalo en plata taso el kupro en radioj de la lumigilo
ekbrilis valora ŝtono. Jaĥmos avide kaptis ĝin, alportis al la fajro kaj
ne retenis ekkrion de elreviĝo. La ŝtono ne apartenis al tiuj, kiujn oni
alte taksis en Ta-Kem. La sperta okulo de la ŝtelisto tuj determinis,
ke ĝi ne havas valoron por komercistoj. Sed strange, ju pli rigardis
al ĝi Jaĥmos, des pli alloga ŝajnis al li la nekonata ŝtono. Tio estis
blu-verda rompopeco de kristalo, granda je lanca pinto, plata,
polurita kaj neordinare travidebla. Interesita Jaĥmos decidis legi
la murajn skribaĵojn, esperante trovi ian klarigon de deveno de la
ŝtono. Li ankoraŭ ne forgesis la antikvan lingvon de Ta-Kem, pri kiu
oni instruis en lernejoj de superaj skribistoj, kaj komencis deĉifri
la hieroglifojn, bonege konserviĝintajn sur la surfaco de diabazo.

En la subteraĵo estis malmulte da aero – la truoj por ventolado


de la templo antaŭlonge falis, la oleo en la lumigilo estis finbrulanta,
sed Jaĥmos persiste legis, kaj iom post iom antaŭ la paria ŝtelisto
malfermiĝis rakonto pri heroaĵo, farita en forgesitaj antikvaj tempoj,
baldaŭ post konstruo de la granda piramido de Ĥufu. Faraono
Ĝedefra sendis sian trezoriston Baŭrĝed-on malproksime suden,
al Ta-Nuter – la Lando de Spiritoj, por ekkoni limojn de la tero kaj
la Grandan Arkon – la oceanon. Sur sep plej bonaj ŝipoj Baŭrĝed
eknavigis suden el la haveno Suu ĉe la Lazuraj Akvoj. Dum sep jaroj
vojaĝis la filoj de la Nigra Tero. Ili atingis la Grandan Arkon kaj longe
navigis suden, laŭlonge de nekonataj bordoj. Duono de la homoj kaj
kvar ŝipoj pereis pro teruraj tempestoj de la Granda Arko, la restintoj
atingis la fabelan Punt-on. Sed la ordono de la faraono pelis ilin
pluen: ili devis ekscii, kie en la fora sudo troviĝas limoj de la tero.
Lasinte la ŝipojn, la filoj de la Nigra Tero ekiris suden laŭ la tero.

Dum pli ol du jaroj vojaĝis ili tra malhelaj arbaroj, trairadis


grandegajn stepojn, transiradis minacajn montojn – loĝejojn
de fulmoj, – kaj atingis, elĉerpinte ĉiujn fortojn, grandan riveron,
ĉe kiu loĝis potenca popolo, kiu scipovis konstrui ŝtonajn templojn.
Evidentiĝis, ke la limo de la tero plu estas senfine malproksima – tie,
sude, post bluaj stepoj kaj arbaroj kun folioj el arĝento. Kaj tie, post
la limoj de la tero, fluas la Granda Arko – la oceano, – kies limojn
konas neniu el la mortemuloj. La vojaĝantoj komprenis sian
senfortecon ĝisfine plenumi la volon de la faraono kaj, reveninte
al Punt, ekipis novajn ŝipojn anstataŭ siaj malnovaj, ronĝitaj
de vermoj kaj frakasitaj en lukto kontraŭ ondoj de la Granda Arko.
Sed da restintaj homoj apenaŭ sufiĉis por unu ŝipo. Ŝarĝinte ĝin per
donacoj de Punt, la kuraĝuloj decidis ripeti sian nekredeble
malfacilan vojon. Strebo reveni en la patrujon aldonis al ili fortojn, –
ili venkis ventojn kaj ondojn, sablajn tempestojn, embuskajn
subakvajn rokojn, malsaton kaj soifon, trabatiĝis en la Lazurajn
Akvojn kaj venis en la havenon Suu post sep jaroj da foresto.

Multo ŝanĝiĝis en la Nigra Tero: la nova faraono – senkompata


Ĥafra – devigis la landon forgesi pri ĉio, krom konstruado de la dua
giganta piramido, kiu devis glori lian nomon por miloj da jarcentoj.
La reveno de la vojaĝantoj estis neatendita por ĉiuj, kaj la faraono
estis elrevigita, eksciinte, ke la tero kaj la oceano estas
neĉirkaŭpreneblaj, kaj popoloj, loĝantaj malproksime sude, estas
multenombraj. Al li, opiniinta sin reganto de la tuta mondo, Baŭrĝed
pruvis, ke la lando Kemt estas nur malgranda anguleto de giganta
tero, riĉa je arbaroj kaj riveroj, je ĉiaj fruktoj kaj bestoj kaj loĝata
de diversaj triboj, same lertaj en laboro kaj ĉasado.
Kolero de la faraono falis sur la vojaĝintojn. La kunuloj
de Baŭrĝed estis ekzilitaj en forajn regionojn. Sub minaco de morto
estis malpermesite rakonti pri la vojaĝo, en registraĵoj de la faraono
Ĝedefra estis forviŝitaj la lokoj kun mencio pri sendo de vojaĝantoj
suden, en la Landon de Spiritoj. Baŭrĝed mem pereus pro la kolero
de Ĥafra kaj lia vojaĝo por ĉiam malaperus el memoro de homoj,
se lin ne defendus saĝa maljuna pastro de la dio de sciencoj, arto
kaj skribo Toto. Tiu pastro inspiradis la pereintan faraonon al ekkono
de limoj de la tero, al serĉo de novaj riĉaĵoj por Kemt, malriĉiĝinta
pro konstruado de la granda piramido. Forigita el la kortego de la
nova faraono Ĥafra fare de la pastroj de Rao, li helpis al la vojaĝinto
kaj kaŝis lin en la sekreta templo de Toto, kie estis kolektitaj diversaj
sekretaj libroj, planoj, bildoj de vegetaĵoj kaj ŝtonoj de foraj landoj.
La grandan vojaĝon de Baŭrĝed laŭ ordono de la pastro oni registris
sur ŝtonaj platoj, por konservi por ĉiam en la neatingebla subteraĵo
ĝis tiuj tempoj, kiam la lando bezonos tiun scion. El la plej
malproksima lando, atingita de li, post granda suda rivero, Baŭrĝed
alportis blu-verdan travideblan ŝtonon, nekonatan al la loĝantoj
de Ta-Kem. Tiajn ŝtonojn oni trovadis en la Lando de bluaj stepoj,
situinta je tri monatoj da vojo sude de la granda rivero. Baŭrĝed
oferis tiun signon de la ekstrema limo de la mondo al la dio Toto, kaj
ĝuste tiun ŝtonon prenis Jaĥmos de sur la piedestalo de la statuo.

Jaĥmos ne sukcesis tralegi la tutan rakonton pri la vojaĝo. Tuj


kiam li atingis priskribon de iaj sorĉaj subakvaj ĝardenoj, kiujn
renkontis la vojaĝintoj dum navigado laŭ la Lazuraj Akvoj, la lumigilo
estingiĝis, kaj la ŝtelisto kun peno eliris el la subteraĵoj, preninte kun
si nur la neordinaran ŝtonon.

Ĉe taga lumo la kristalo el foraj landoj montriĝis eĉ pli bela, kaj


Jaĥmos ne forlasadis ĝin, sed la ŝtono ne alportis al li feliĉon.

Pandionon atendis longa vojo al la patrujo, kaj Jaĥmos esperis,


ke la ŝtono, kun kiu Baŭrĝed atingis la hejmon el senekzempla
malproksimo, helpos ankaŭ al la heleno.

– Sed ĉu vi nenion sciis antaŭe pri tiu vojaĝo? – demandis


Pandiono.
– Ne, ĝi restis kaŝita por la filoj de Kemt, – respondis Jaĥmos. –
Punt delonge estas konata de ni, multajn navigojn en diversaj
tempoj faris tien ŝipoj de Kemt, sed la landoj de la fora sudo por
ni plu estas la mistera Lando de Spiritoj.

– Sed ĉu ne estis aliaj penoj atingi ilin, ĉu neniu sukcesis, simile


al vi, legi tiujn antikvajn skribaĵojn kaj rakonti pri ili al ĉiuj? – plu
demandis Pandiono.

Jaĥmos ekpensis, ne sciante, kion respondi al la fremdlandano.

– La regantoj de la sudo – estroj de la sudaj provincoj de Ta-Kem


– plurfoje iris profunden de sudaj landoj. Sed en registraĵoj oni listigis
nur akiraĵon – eburon, oron, sklavojn, liveritajn al faraono. Kaj vojoj
restas nekonataj. Kaj laŭ maro pli malproksimen, ol Punt, neniu
penis navigi. Tro grandaj estas danĝeroj, kaj nun ne estas tiom
kuraĝaj homoj, kiaj estis en antikveco.

– Sed kial neniu legis tiujn ĉi skribaĵojn? – ne trankviliĝis


Pandiono.

– Mi ne scias... mi ne povas respondi al vi, – konfesis la egipto.

Jaĥmos vere ne povis scii, ke la pastroj, kiuj en la okuloj de la


loĝantoj de la Nigra Tero estis konservantoj de antikvaj sekretoj kaj
grandaj sciencistoj, jam delonge ne estis tiaj. La scienco degeneris
en religiajn ritojn kaj magiajn formulojn, papirusoj, entenantaj saĝon
de pasintaj jarcentoj, putris en tomboj. Temploj staris neprizorgitaj kaj
ruiniĝintaj, neniu interesiĝis pri historio de la lando, reflektita
en sennombraj skribaĵoj sur persista ŝtono. Jaĥmos ne sciis, ke tia
estas neevitebla vojo de ĉiu scienco, kiu deŝiriĝis de vivokreaj fortoj
de popolo, fermiĝis en mallarĝa rondo de inicitoj...

Proksimiĝis la tempo de mateniĝo. Kun peza sento Pandiono


adiaŭis la malfeliĉan egipton, al kiu restis nenia espero por saviĝo.

La juna heleno deziris preni la ponardon, lasinte la ŝtonon


al Jaĥmos.
– Ĉu vi ne komprenis, ke mi jam nenion bezonas? – diris
la egipto. – Por kio do vi deziras lasi la belegan ŝtonon ĉi tie, en la
aĉa kavo de la ŝene?

Pandiono prenis la ponardon en la dentojn, kaj la ŝtonon premis


en la mano kaj haste ekrampis, zorgeme kaŝiĝante en ombron de la
luno, al sia ĉeleto.

Ĝis la mateniĝo la juna heleno kuŝis sen dormo. Liaj vangoj brulis,
tremo trakuradis laŭ la korpo. Pandiono pensis pri grava ŝanĝo
en sia sorto, pri baldaŭa fino de la monotona vico de suferaj tagoj
de sopiro kaj malespero.

La enira truo de la ĉeleto montriĝis per griza makulo, el mallumo


elstaris la tuta mizera loĝejo de Pandiono. La juna heleno alportis
la ponardon al la lumo. La larĝa klingo el nigra bronzo kun elstaranta
eĝo en la mezo estis bone akrigita. La masiva tenilo kun intajlo
el azemo montris etendiĝintan leoninon – la ferocan diinon
Saĥmeton. Pandiono fosis kaveton per la ponardo en angulo sub
la muro, kaj metis tien la donacon, por fidinde kaŝi, sed tuj
rememoris pri la ŝtono. Palpe trovinte ĝin sur la pajlo, la junulo ree
alŝoviĝis al la elirejo, por pli bone pririgardi la kristalon.

La plata rompopeco de ŝtono kun rondigitaj randoj estis granda


je pinto de lanco. Ĝi estis malmola, ege pura kaj travidebla, ĝia
koloro ŝajnis griz-blua en la antaŭmatena malgaja krepusko.

Pandiono elmetis la ŝtonon sur la malfermita manplato en la


eniran truon, kaj en tiu momento ekbrilis la leviĝanta suno. La ŝtono
transformiĝis – sur la manplato de Pandiono kuŝis ĝi, plena je brilo,
ĝia blu-verda koloro estis neatendite ĝoja, hela kaj profunda, kun
varma nuanco de travidebla orkolora vino. La spegula surfaco de la
ŝtono estis polurita, evidente, per homa mano.

La koloro de la ŝtono rememorigis al Pandiono pri io proksima, ĝia


rebrilo varmigis la premitan animon de la junulo. Maro – jes, ĝuste tia
estas maro malproksime de bordoj, en horoj, kiam suno alte staras
en bluo de la sennuba ĉielo. Nutur ae – dieca ŝtono: tiel nomis ĝin
la malfeliĉa Jaĥmos.

La mirakla ekbrilo de la kristalo en la senĝoja mateno ŝajnis al la


juna heleno feliĉa aŭguro.

Jes, la adiaŭa donaco de Jaĥmos estis bonega. Ponardo kaj


mirakla ŝtono! Pandiono ekkredis, ke la ŝtono servos kiel garantio
de lia reveno al la maro. La maro, kiu ne trompos, redonos al li
la liberon kaj la patrujon. La juna heleno mergiĝis per rigardo en la
travideblan profundon de la ŝtono, el kiu leviĝadis ondoj ĉe la hejmaj
bordoj...

Minaca murmurego de granda tamburo traflugis super la ĉeletoj


de la ŝene – la signalo de matena vekiĝo.

Pandiono momente decidis – li ne forlasos la neordinaran ŝtonon,


ne lasos tiun simbolon de libera maro en la polva tero de la ŝene.
La ŝtono ĉiam estu kun li!

Post kelkaj ne tute sukcesaj provoj la juna heleno trovis finfine


manieron kaŝi la ŝtonon nerimarkeble en sia zontuko kaj, haste
enfosinte la ponardon, preskaŭ malfruis al la matena manĝo.

Dum la vojo kaj dum la laboro en ĝardeno Pandiono observadis


Kavi-n kaj rimarkis, ke tiu interŝanĝas per mallongaj frazoj jen kun
unu, jen kun alia el la konataj al Pandiono gvidantoj de la ŝene. Tiuj
haste deiradis de la etrusko kaj ion diradis al aliaj.

Trovinte momenton, Pandiono alproksimiĝis al Kavi. Tiu,


ne levante la kapon, klinitan super tajlata ŝtonpeco, rapide kaj
nelaŭte diris, ne rompante la spiradon:

– Nokte, antaŭ la lunleviĝo, en la plej malproksima pasejo ĉe la


norda muro...

Pandiono revenis al sia laboro. Dum la vojo en la ŝene-on


li transdonis al Kidogo la vortojn de la etrusko.
La tutan vesperon Pandiono pasigis en atendo – jam delonge li ne
havis tian entuziasmon kaj pretecon al lukto.

Tuj kiam la laboristejo kvietiĝis kaj la militistoj sur la muroj


ekdormetis, en mallumo de la ĉeleto de Pandiono aperis Kidogo.

La du amikoj rapide ekrampis al la muro kaj turnis sin


en mallarĝan trairejon inter ĉeletoj. Ili atingis la nordan muron, kie
en mallarĝa fendo regis speciale profunda mallumo.

La militistoj malofte iradis laŭ tiu ĉi muro – al ili estis pli oportune
observi el la okcidenta kaj la orienta flankoj, laŭlonge de trairejoj inter
ĉeletoj. Tial eblis ne timi, ke la gardistaro supre aŭdos la mallaŭtan
parolon.

En la pasejo per du vicoj, premiĝante per la piedoj al la muroj kaj


per la kapoj al kapoj, kuŝis ne malpli ol sesdek sklavoj. Kavi kaj
Remd estis en la mezo. La pli aĝa etrusko flustre vokis al si
Pandionon kaj Kidogon.

La juna heleno, palptrovinte la manon de la etrusko, etendis al li


la kunprenitan ponardon. Kavi nekomprene eksentis la malvarman
metalon, tranĉis la manon je la akra klingo kaj avide kaptis
la armilon, flustrante dankon.

La sperta batalisto, sopirinta pri armilo, ekĝojis. Li komprenis, ke,


transdonante la valoregan ponardon, la juna heleno per tio agnoskas
estrecon de Kavi, sen vortoj elektante lin sia gvidanto.

Ne demandinte Pandionon, de kie li prenis la armilon, Kavi


ekparolis, farante longajn paŭzojn, por ke la apudaj kuŝantoj povu
transdoni al la malproksimuloj, kiuj nenion povis aŭdi. La konsilio
de la gvidantoj komenciĝis – oni estis solvantaj la demandon pri vivo
kaj libero de kvincent homoj, ŝlositaj en la ŝene.

Kavi diris pri tio, ke oni ne rajtas prokrasti la ribelon, ĉar antaŭe ili
havas neniajn esperojn, la stato povas iĝi nur pli malbona, se la
sklavojn oni denove disigos kaj dissendos.
– La fortoj, kiuj solaj garantias sukceson en batalo, foriras en peza
laboro por la subpremantoj, ĉiam malpli viglaj kaj sanaj iĝas niaj
korpoj post ĉiu monato da vivo en sklaveco. Morto en batalo estas
honora kaj gaja – miloble pli facile estas morti batalante, ol morti sub
batoj de kruelaj vipoj!

Akorda flustro de aprobo traflugis laŭ la vicoj de nevideblaj


aŭskultantoj.

– Jes, la ribelon ne eblas prokrasti, – daŭrigis Kavi, – sed ĉe unu


kondiĉo: se ni trovos eliran vojon el la damnita lando. Eĉ se
ni malŝlosos ankoraŭ du-tri ŝene-ojn, eĉ se ni trovos armilojn, nia
forto estas malgranda, ni ne povos nin teni longe. Post la granda
ribelo de sklavoj la regantoj de Kemt penas disigi apartajn ŝene-ojn,
ni ne havas komunikiĝon kun ili, ni ne sukcesos ribeligi samtempe
multajn homojn. Ni troviĝas en la ĉefurbo mem, kie estas multa
militistaro, kaj ne povos iri laŭ la lando kun batalo. Pafarkistoj
de Aegyptos estas timindaj – sed ni preskaŭ ne havos pafarkojn, kaj
ne ĉiuj kapablas bone uzi ilin. Do ni pensu, ĉu ni povas iri tra dezerto
orienten aŭ okcidenten. En dezerton ni povos trafi tre rapide post
eliro el la ŝene. Se ne eblos iri tra dezerto, mi pensas, ke necesas
rezigni de la ribelo – tio estos vana malŝparo de fortoj kaj sufera
pereo. Tiam fuĝu nur tiuj el ni, kiuj deziros peni trairi garantiitan
morton en malgranda espero al libero. Mi, ekzemple, tutegale penos.

Emocia flustro leviĝis ĉirkaŭ la eksilentinta etrusko.

Liaj vortoj, transdonitaj de unu fino al la alia, komence ekscitintaj


bataleman humoron, nun semis dubon inter kuraĝaj gvidantoj. Ili
forprenis esperon pri bona rezulto, eĉ pri fantomo de sukceso, kaj
la plej kuraĝaj batalistoj ekhezitis. Diverslingva flustro flugis en karbe
nigra mallumo de la pasejo.

Al la centro de la grupo, kie kuŝis la kvar amikoj, alrampis


densbarba amu – ŝemido el trans la Lazuraj Akvoj. Liaj samgentanoj
konsistigis grandan parton de la tuta loĝantaro de la laboristejo.
– Mi insistas pri la ribelo. La morto glutu nin, sed ni venĝos al la
damnitaj loĝantoj de la damnita lando! Ni montros ekzemplon, kiun
sekvos aliaj! Delonge jam Kemt vivas en paco, la feroca arto
de subpremado forprenis volon al lukto disde milionoj da sklavoj.
Ni flamigos ĝin denove...

– Estas bone, ke vi pensas tiel, vi estas kuraĝulo, – interrompis lin


Kavi. – Sed kion vi diros al tiuj, kiujn vi kondukos post vi?

– La samon diros! – verve respondis la ŝemido.

– Kaj ĉu vi estas certa, ke oni iros post vi? – flustris la etrusko. –


La vero estas tro peza... kaj mensogo en tia afero estas senutila –
homoj bone sentas, kie estas la vero. Ilia vero – tiu, kiu kuŝas
en ĉies koro.

La ŝemido nenion respondis. Tiam inter la kuŝantoj traŝoviĝis


fleksiĝema korpo de libiano Aĥmi. Pandiono sciis, ke tiu juna sklavo,
kaptita en batalo ĉe la Kornoj de la Tero, devenas el nobela familio.
La libiano asertis, ke apud la tomboj de la plej antikvaj reĝoj
de Kemt, ĉe urboj Tinis kaj Abidos, iras sud-okcidenten vojo
al Ŭaĥet-Ŭer – al granda oazo en la dezerto. Necesas eniri en la
dezerton tuj post la blanka templo Zeŝer-Zeŝeru kaj direkti sin al la
nord-okcidento, kie je cent dudek mil ulnoj for de la rivero transiri
la vojon. La libiano promesis gvidi ĝis la pado kaj pluen. En la oazo
estas malmulte da militistoj, kaj la ribeluloj sukcesos okupi ĝin.
Poste, post la vojo tra la dezerto nur je dudek kvin mil ulnoj kuŝas
dua granda oazo – Paŝt, etendiĝinta per strio okcidenten. Ankoraŭ
pli malproksime estos oazo Mut, de kiu la pado kun putoj kondukas
al montetoj de Mortinta Serpento, kaj de tie estas vojo suden, en la
landon de nigruloj, nekonata al la libiano.

– Mi konas tiun vojon, – enmiksiĝis Kidogo, – laŭ ĝi mi iris en la


malbenita jaro de mia kapto.

– En la oazoj estas grandaj rezervoj de daktiloj, ni ripozos. Tie


tute ne estas fortikaĵoj, kaj ni povos preni kun ni ŝarĝobrutojn. Kun
ilia helpo ni facile povos atingi la Mortintan Serpenton, kaj tie, post
la Sala lago, jam pli ofte troveblas akvo.

La plano de la libiano kaŭzis ĉies aprobon. Ĝi ŝajnis tute


realigebla.

Tamen la singarda Kavi demandis la libianon:

– Ĉu vi estas certa, ke ĝis la putoj de la rivera bordo estas ĝuste


cent dudek mil ulnoj? Tio estas granda distanco.

– Eble, eĉ iomete pli, – trankvile respondis la libiano. – Sed forta


homo povos transiri tiun distancon sen akvo ĉe unu kondiĉo –
komenci la iron neniuokaze pli malfrue ol noktomezo kaj moviĝi sen
ripozo. Pli ol unu tagon kaj unu nokton en dezerto sen akvo oni
ne vivas, kaj iri post tagmezo same ne eblas.

Unu el azianoj – ĥeriuŝa – proponis rekte ataki la fortikaĵon


survoje al la haveno Suu, sed, malgraŭ tuta allogeco de la peno
trabatiĝi rekte orienten por la sklavoj, kies plimulton konsistigis
azianoj kaj amu-oj, la planon oni agnoskis neplenumebla.

La propono de la libiano estis multe pli fidinda, tamen estiĝis


malkonsento inter negroj kaj azianoj: la vojo sud-okcidenten
forkondukus la azianojn eĉ pli malproksime for de la patrujo, sed
estis avantaĝa por la negroj kaj la libianoj. La loĝantoj de Libio
esperis foriri norden de la oazo Mut kaj trafi en tiun parton de sia
lando, kiu ne estis obeigita de la militistaro de Kemt. Pandiono kaj
la etruskoj intencis iri kun la libianoj.

Ĉiujn pacigis maljuna nubiano, deklarinta, ke li konas vojon suden


ĉirkaŭire de la fortikaĵoj de la Nigra Tero tra stepoj de la lando Nub
al la Lazuraj Akvoj.

La mallarĝa luna serpo jam leviĝis super ŝtupegoj de dezertaj


montetoj, kaj la ribelaj sklavoj plu estis ellaborantaj la planon
de fuĝo. Nun ili estis pridiskutantaj detalojn de la ribelo kaj
distribuantaj rolojn de ĉiu grupo, estrata de tiu aŭ alia gvidanto.
La tempo de la ribelo estis difinita por la postsekva nokto, tuj post
veno de plena mallumo.

La sesdek homoj sensone disrampis al diversaj finoj de la ŝene,


kaj supre, sur fono de la ĉielo, prilumita de la malalta luno, klare
distingiĝis figuroj de gardistoj, nenion suspektantaj kaj plenaj
je malestimo al la dormantoj en la profunda kavo sub iliaj piedoj.

Dum tuta sekva tago kaj nokto kaj ankoraŭ tago okazis preparo
al la ribelo, singarda kaj nerimarkebla. Antaŭtimante perfidulojn,
la gvidantoj interkonsentadis nur kun homoj, bone konataj al ili,
kalkulante, ke la ceteraj, post kiam la gardistaro estos forbuĉita,
tutegale aliĝos al la amaso de ribelantoj.

Venis la nokto de la ribelo. En mallumo neaŭdeble kuniĝis


amasetoj da homoj, po unu ĉe ĉiu el tri muroj – la norda, la okcidenta
kaj la suda. Ĉe la orienta flanko, ĉe la interna muro, kolektiĝis
du grupoj.

Translokiĝo de la homoj okazis tiel rapide, ke, kiam Kavi frapis per
ŝtono je malplena vazo por akvo, donante la signalon de atako,
la sklavoj jam sukcesis kunmeti vivajn piramidojn. La korpoj de la
sepdek homoj kreis klinitan ebenon, apogitan je vertikala muro.
Da tiaj vivaj pontoj estis kvin, laŭ ili el ĉiuj flankoj grimpis homoj,
ebriigitaj per estonta batalo.

Kavi, Pandiono, Remd kaj Kidogo inter la unuaj leviĝis sur


la internan muron. La juna heleno, ne pensante eĉ sekundon, saltis
malsupren, en la nigran mallumon, kaj post li kuris kaj saltis dekoj
da homoj.

Pandiono faligis militiston, elsaltintan el la gardista domo, kaj


sursaltis sur lian dorson, fleksante malantaŭen la kapon. La vertebroj
de la egipto malforte krakis, la korpo moliĝis en la manoj
de Pandiono. Ĉirkaŭe en mallumo la sklavoj kun obtuza murmuro
trovadis kaj kaptadis siajn malamatajn malamikojn. En furiozo
la homoj ĵetiĝadis kun nudaj manoj al armitaj militistoj.
Ne sukcesadis militisto ekbatali kontraŭ unu malamiko, kiam
de flanke kaj de malantaŭe al li ĵetadis sin novaj kontraŭuloj;
senarmilaj, sed fortaj pro freneza furiozo, ili enpikadis la dentojn
en la manojn, tenantajn armilon, enpikadis la fingrojn en la okulojn.
Armilon, armilon per ajna kosto – tia estis la sola penso de la
atakantoj. Tiuj, kiuj sukcesis elŝiri lancon aŭ tranĉilon, sentante
en siaj manoj mortigan forton, eĉ pli furioze ĵetadis sin al la
malamikoj. Pandiono pikadis dekstren kaj maldekstren per glavo,
forprenita de la mortigita malamiko. Kidogo agis per granda bastono,
uzata por portado de akvo.

Kavi, leviĝinta laŭ la viva ŝtuparo, desaltis rekte sur kvar


militistojn, deĵorintajn apud la interna pordo. La afekciitaj egiptoj faris
nur malfortan reziston, laŭlitere premfrakasitaj de maso de homoj,
falegintaj sur ilin en silento kaj mallumo.

Kun jubila krio Kavi deŝovis pezan riglilon, kaj baldaŭ amaso de la
liberigitaj sklavoj inundis la spacon inter la muroj, enrompiĝis en la
domon de la estro de la ŝene, ekstermante militistojn, ripozantajn
post la deĵorŝanĝo.

Supre sur la muroj la batalo estis eĉ pli kruela. Naŭ gardistoj,


starintaj sur la muro, baldaŭ rimarkis la atakantojn. Ekfajfis sagoj,
la noktan silenton bruigis homaj ĝemoj, obtuzaj batoj je la tero
de korpoj, falantaj de sur alto.

Sed la naŭ egiptoj ne povis longe kontraŭstari al cento da furiozaj


sklavoj, kiuj kure ĵetadis sin rekte al la lancoj, faladis sur la gardistojn
kaj kune kun ili deruliĝadis de sur la muro.

Dum tiu tempo en la spaco inter la muro finiĝis la buĉado


de gardistoj kaj oficistoj. Ĉe la murdita estro de la gardistaro oni
trovis ŝlosilojn de la ekstera pordo. Knaro de rustiĝintaj ĉarniroj
aŭdiĝis en la nokta silento, kiel krio de venko.

Lancoj, ŝildoj, tranĉiloj, pafarkoj – ĉio ĝis la lasta sago estis


forprenita de la murditoj. La armitaj sklavoj ekgvidis kolumnon
de fuĝantoj, kaj ĉiuj, konservante silenton, per rapidaj paŝoj direktis
sin al la rivero. Domoj ĉe la vojo estis plene prirabitaj, estis mortigitaj
dekoj da loĝantoj. La ribelantaj sklavoj estis serĉantaj armilojn,
manĝon. Nur strikta malpermeso de la gvidantoj retenis la homojn
de deziro bruligi ĉiujn domojn. Kavi tre timis tro frue altiri atenton
de la militistaro, gardanta la ĉefurbon.

Komenciĝis transiro trans la riveron sur ĉiuj hazarde trovitaj


boatoj, barĝoj kaj flosoj. Kelkaj homoj pereis en la akvo pro
grandegaj krokodiloj, gardantaj la riveron de Ta-Kem.

Ankoraŭ ne pasis eĉ du horoj ekde la komenco de la ribelo, kaj


la kapa taĉmento jam estis aliranta al la pordo de ŝene, situanta sur
la transa bordo de la rivero, laŭ vojo al la templo Zeŝer-Zeŝeru.

Kavi, Pandiono kaj du libianoj malkaŝe aliris la pordon kaj frapis,


dum ĉirkaŭ cent aliaj sklavoj estis alproksimiĝantaj al la muro apud
la pordo.

De sur la muro aŭdiĝis voĉo de militisto, demandanta la venintojn,


kion ili deziras. La libiano, bone posedanta la lingvon de Kemt,
postulis la estron de la ŝene, pretekstinte leteron de la estro de reĝaj
laboroj. Malantaŭ la pordo ekparolis kelkaj voĉoj, ekbrulis torĉo, kaj
la malfermita pordo montris al la venintoj precize saman intermuran
korton, kia estis ĵus forlasita de la ribelantoj. El grupo da militistoj
elpaŝis la gardista estro kaj postulis la leteron.

Kun furioza muĝo Kavi ĵetis sin al li kaj enpikis en lian bruston
la ponardon de Jaĥmos, kaj Pandiono kun la libianoj impetis al la
militistoj. Post ili, uzante la konfuzon, kun surdigaj krioj enkuris
la starintaj prete armitaj sklavoj. La torĉoj estingiĝis, en la mallumo
aŭdiĝadis ĝemoj, muĝoj, batalemaj krioj. Pandiono sukcesis rapide
venki du kontraŭulojn, kaj li malŝlosis la internan pordon. En la ŝene,
vekiĝinta pro la bruo de la batalo, aŭdiĝis voko al ribelo, diversgentaj
sklavoj ekkuris laŭ la korto, kunvokante siajn afekciitajn fratojn per
krioj en la gepatraj lingvoj. La laboristejo ekzumis, kiel
maltrankviligita abelujo; la zumo, ĉiam kreskante, transiris al malalta
muĝo. Militistoj supre sur la muroj ĵetiĝadis, timante malleviĝi, kriante
minacojn kaj sendante de tempo al tempo sagojn hazarde en la
mallumon. Sed la batalo inter la muroj kvietiĝis, de malsupre el la
korto ekflugis trafaj sagoj kaj lancoj en la militistojn, klare videblajn
sur la muro, kaj la dua ŝene estis liberigita.

La nekomprenanta, ebriigita per libero homamaso elverŝiĝis el la


pordo, disvagante diversflanken kaj ne aŭskultante vokojn de siaj
liberigintoj. Baldaŭ frenezaj krioj aŭdiĝis el direkto de la vilaĝo, en la
nokto ekruĝis makuloj de incendioj. Kavi konsilis al la ceteraj
gvidantoj plej rapide kolekti la kamaradojn laŭ la ŝene, jam konantajn
disciplinon. La etrusko penseme plukadis sian barbon. En liaj okuloj,
celitaj antaŭen, okcidenten, kuradis ruĝaj fajretoj – rebrilo de la
incendioj.

Kavi pensis pri tio, ke, verŝajne, la liberigo de sklavoj el la dua


ŝene sen ajna preparo inter la sklavoj estis eraro. Aliĝo al la
ribelantoj, kiuj komprenis neceson de kuna celkonscia lukto, de la
nepreparita, hazarda, ebriigita per eblo de venĝo, libera homamaso
nur malutilos, sed ne helpos al la sukceso.

Ĝuste tiel okazis. Grandan parton de sklavoj el la unua ŝene


same absorbis rabado kaj detruado. Krome, estis perdita la tempo,
kies ĉiu minuto estis grava. La maldensiĝinta kolumno ekiris al la tria
ŝene, situanta je ok mil ulnoj for de la dua, tute apude de la templo
Zeŝer-Zeŝeru.

Por ŝanĝi la planon de la ribelo, ne estis tempo, kaj Kavi


antaŭvidis seriozajn embarasojn. Vere, la etrusko rimarkis dum aliro
al la ŝene siluetojn de militistoj, viciĝintaj sur la muroj, aŭdis kriojn
«aatu, aatu!» kaj fajfon de sagoj, per kiuj la egiptoj jam
elmalproksime estis renkontantaj la alproksimiĝantan kolumnon de la
ribelantoj.

La ribelantoj haltis por pridiskuti planon de atako. La ŝene,


preparita por defensivo, estis bona fortikaĵo, kaj por preni ĝin,
necesis tempo. La ribelantoj ege ekbruis, por ke la dormantaj sklavoj
vekiĝu kaj ataku la gardistaron elinterne. Sed tiuj ne rapidis, evidente
ne kuraĝante aŭ ne komprenante, kiel ili ataku la gardistaron,
lokiĝintan sur la muroj.
Kavi, superstreĉante la raŭkiĝintan gorĝon, kunvokis
la gvidantojn, por konvinki ilin rezigni pri la atako de la ŝene. Tiuj
ne konsentis: la facila venko entuziasmigis ilin, al ili ŝajnis eble
liberigi ĉiujn sklavojn de Kemt kaj ekposedi la landon.

Subite la libiano Aĥmi eligis stridan kriegon, kaj centoj da kapoj


turniĝis al li. La libiano svingadis la manojn, almontrante en direkto
al la rivero. De sur la alta bordo, oblikve leviĝanta al rokoj, la rivero,
prilavanta multegajn kajojn de la ĉefurbo, estis videbla malproksime.
Kaj ĉie svarmis sennombraj fajretoj de torĉoj, kuniĝantaj en malhele
flagrantan strion; lumantaj punktoj videblis ankaŭ en la mezo de la
rivero, kolektiĝante en du lokoj sur la bordo, kie troviĝis la ribeluloj.

Duboj ne estis: taĉmentoj de multenombraj militistoj estis


transirantaj trans la riveron, hastante ĉirkaŭi la lokon, kie flamis fajro
de incendioj kaj kie estis la ribelantaj sklavoj.

Kaj ĉi tie la ribeluloj plu ĵetiĝadis diversflanken, serĉante manieron


de atako; kelkaj penis aliri la malamikojn laŭ fundo de irigacia
kanalo, aliaj forpafadis valoregajn sagojn.

Kavi ĉirkaŭrigardis la malklarkonturan malhelan homamason.


El lia vidpunkto, la batalkapabla kolumno nombris ne pli ol tricent
homojn, el kiuj malpli ol duono havis tranĉilojn kaj lancojn, kaj
da pafarkoj oni akiris ne pli ol tridek.

Pasos nemulta tempo, kaj centoj da teruraj pafarkistoj de la Nigra


Tero superŝutos ilin el malproksime per nubo da longaj sagoj, miloj
da bone instruitaj militistoj enpremos en ringon la homamason, ĵus
gustumintan la liberon.

Aĥmi, kolere brilante per la okuloj, kriis, ke venis jam la mezo


de la nokto, kaj se ili tuj ne foriros, estos malfrue.

La libiano, Kavi kaj Pandiono devis malŝpari nemalmulte


da valoregaj minutoj, por klarigi al la ekscititaj, dezirantaj batalon
homoj senutilecon de peno kontraŭstari al militistaro de la ĉefurbo.
La gvidantoj insistis pri senprokrasta foriro en la dezerton kaj okaze
de neceso estis pretaj fari tion, forlasinte ĉiujn ceterajn, kiujn
absorbis serĉado de armilaro, venĝo kaj rabado. Parto
de nekonsentaj sklavoj apartiĝis de la kolumno kaj direktis sin
malsupren, laŭlonge de la rivero, al riĉa bieno de iu altrangulo, de kie
aŭdiĝis bruo kaj flagris fajroj de torĉoj. La ceteraj – da ili estis ne pli
ol ducent homoj – obeis.

Baldaŭ la malhela homamaso, sinuanta kiel longa serpento,


enŝoviĝis en la mallarĝan pasejon inter krutaĵoj de rokoj, ankoraŭ
ardaj pro la taga suno, kaj eliris sur la platan randon de la valo.
Senfina, priŝutita de sablo kaj gruzo ebenaĵo etendiĝis antaŭ
la fuĝantoj. Pandiono lastfoje retrorigardis al la malforte brilanta
malsupre grandega rivero. Kiom da tagoj da sopiro, malespero,
espero kaj kolero pasigis li antaŭ ĝia kviete fluanta vizaĝo. Ĝojo,
varmega danko al la fidelaj kamaradoj plenigis la koron de la juna
heleno. Kun jubilo li turnis sin per la dorso al la lando de sklaveco kaj
plirapidigis siajn jam sen tio rapidajn paŝojn.

La taĉmento de ribeluloj deiris jam je dudek mil ulnoj for de la


rando de la valo, kiam la libiano haltigis la kolumnon. Malantaŭe,
en la oriento, la ĉielo komencis heliĝi.

En griza plumba duonlumo apenaŭ desegniĝis konturoj


de rondigitaj sablaj montetoj, atingantaj cent kvindek ulnojn alte kaj
malklare etendiĝantaj ĝis la morna strio de la horizonto. En la horo
de mateniĝo la dezerto silentis, la aero estis senmova, ŝakaloj kaj
hienoj kvietiĝis.

– Kion deziras vi, ĉiam hastiginta nin, kial vi prokrastas? –


demandis oni la libianon el malantaŭaj vicoj.

La libiano klarigis, ke komenciĝas la plej malfacila parto de la


vojo: senfinaj vicoj de sablaj montetoj. Plue ili iĝas ĉiam pli altaj,
atingante tricent ulnojn. Necesas viciĝi ĉene, po du homoj en vico,
kaj iri, ne postrestante, ne atentante lacon. Kiu postrestos, tiu
ne ĝisiros. La libiano iros antaŭe, elektante vojon inter sablaj montoj.
Evidentiĝis, ke preskaŭ neniu sukcesis sattrinki, kaj jam nun
multaj suferis pro soifo post la batala ardo. Ne ĉiuj akiris mantelojn
aŭ pecojn de ŝtofo, por ŝirmi de la suno la kapon kaj la ŝultrojn. Sed
jam nenio estis farebla.

Per ĉeno longa je ducent ulnoj la homoj ekiris pluen, silente


rigardante sub siajn piedojn, dronantajn en malkompakta sablo.
La antaŭaj vicoj turniĝadis jen dekstren, jen maldekstren,
ĉirkaŭirante ŝutiĝemajn deklivojn, – la vojo iris per krutaj sinuoj.

Oriente ekbrulis larĝa purpura strio.

Serpaj aŭ akredentaj eĝoj de sablaj montetoj koloriĝis ore.


La prilumita dezerto ŝajnis al Pandiono maro de rigidiĝintaj altaj
ondoj kun glataj deklivoj, brilantaj per oranĝ-flava koloro. La freneza
ekscito post la nokto de la ribelo estis malrapide foriranta, en la
animojn de la sklavoj estis penetranta nekutima por ili kvieto kaj
paco. Silento kaj vasto de la dezerto en oraj foroj de la matena
aŭroro estis purigantaj la homojn, elturmentitajn en la sklaveco,
disde multjara kolero kaj timo, sopiro kaj malespero.

Pli hela iĝadis la ĉirkaŭanta lumo, pli senfunda la ĉiela lazuro.


La suno leviĝadis pli alte; ĝiaj radioj, komence karese varmigantaj,
nun ardigis kaj bruligis. La malrapidigita moviĝo en la labirinto
de profundaj sufokaj interkrutejoj inter grandegaj sablaj montoj iĝadis
pli peza. Ombroj de sablomontoj forte mallongiĝis, laŭ la varmega
sablo jam estis dolore paŝi, sed la homoj daŭrigis la iradon,
ne haltante, ne retrorigardante. Antaŭe senfine ripetiĝadis tute similaj
unu al alia sablaj montetoj, ne permesante vidi ion ajn.

La tempo pasadis; la aero, la suna lumo kaj la sablo ĉesis ekzisti


aparte kaj kuniĝis en unuecan maron da flamo, blindiganta,
sufokanta kaj brulvundanta kiel disfandita metalo.

Al homoj, devenantaj el nordaj ĉemaraj landoj, inklude Pandionon


kaj la du etruskojn, estis speciale malfacile.
En la kapo de la juna heleno, kvazaŭ kunpremita per ringo,
freneze frapadis la sango, kaŭzante neelteneblan doloron.

La blindigitaj okuloj preskaŭ ĉesis vidi – en ili naĝis, striiĝis


aŭ rapide turniĝis makuloj kaj linioj de mirinde intensaj koloroj,
alternantaj en bizaraj kombinoj. La furioza povo de la suno igis
la sablon maso da ora polvo, sorbigita de lumo.

Pandiono deliris. En la freneziĝinta cerbo glitadis vizioj.


En sangruĝaj eksplodoj de fajro moviĝadis kolosaj statuoj
de Aegyptos, dronis en ondoj de violkolora maro. La maro, siavice,
disiĝadis, gregoj da duonbestoj, duonbirdoj rapidis ien, falante de sur
vertikalaj deklivoj de mirinda alto. Kaj ree viciĝadis batale kaj iradis
al Pandiono granitaj faraonoj de la Nigra Tero.

Ŝanceliĝante, la juna heleno frotadis la okulojn, batadis siajn


vangojn, penante vidi tion, kio estis en la realo, – ardajn deklivojn
de sablo, surirantajn unu sur la alian en blindiga or-griza lumo. Sed
ree ekturniĝadis koloraj fajraj kirloj, kaj peza deliro kaptadis
Pandionon. Nur la pasia deziro esti libera devigis lin movi la piedojn
samtakte kun la nigraj piedoj de Kidogo, kaj miloj da sablaj montetoj
foriradis malantaŭen, al Aegyptos. Novaj ĉenoj de altaj sablaj montoj
ekstaris antaŭ la fuĝantoj, disigitaj de grandegaj glataj funeloj,
en kies profundo estis elstarantaj karbe nigraj pecoj de la grundo.

Petegaj raŭkaj ĝemoj ĉiam pli ofte trakuradis laŭ la longa ĉeno
de sklavoj; tie kaj ĉi tie senfortiĝintaj homoj faladis sur la genuojn
aŭ rekte per la vizaĝo en la ardigitan sablon, petegante
la kamaradojn mortigi ilin.

Morne forturniĝante, la homoj plu iris, kaj la petoj eksilentadis


malantaŭe, post molaj laŭ siaj konturoj montoj da sablo. Sablo,
sablo, ardigita, terura en sia amaseco, neĉirkaŭvidebla, kvieta kaj
malbonpromesa, ŝajne, dronigis la tutan Universon per maro
da sufoka, ŝutiĝema flamo.

Antaŭe, en ora fajro de la suno, aperis malproksima arĝenta


brilero. La libiano eligis malfortan vigligan krion. Ĉiam pli klare
malproksime desegniĝadis makuloj, brilantaj per neelteneble hela
blua lumo. Tio estis pecoj de la grundo, kovritaj per kristala salo.

Sablaj montetoj estis malgrandiĝantaj, malaltiĝantaj kaj baldaŭ


iĝis negrandaj amasoj da malmoliĝinta, densiĝinta sablo, kaj
la piedoj de la irantoj komencis moviĝi facile, liberigitaj disde
algluiĝemaj brakumoj de malkompaktaj sabloj. Flava malmola argilo,
kovrita de malhelaj fendoj, ŝajnis glata plato de palaca aleo.

La suno ankoraŭ je tuta manplato ne atingis la tagmezon, sed


la ribelaj sklavoj jam atingis krutan nealtan ŝtupegon el bruna
tavoleca ŝtono kaj turnis rektangule maldekstren, sud-okcidenten.
En mallonga fendo, per larĝa angulo entranĉiĝinta en la rokan
ŝtupegon kaj de malproksime nigranta kiel aperturo de kaverno,
situis antikva puto – fonto kun malvarma kaj pura akvo.

Preventante amasiĝon de homoj, freneziĝintaj pro soifo, Kavi


starigis la plej fortajn ĉe la enirejo en la montofendon. Komence oni
trinkigis la plej malfortiĝintajn.

La suno jam antaŭlonge transiris la tagmezon, sed la homoj plu


trinkis kaj trinkis, derampante en ombron de la deklivo kun pufiĝintaj
ventroj, kaj denove revenadis al la akvo. Iom post iom la fuĝantoj
vigliĝadis, aŭdiĝis rapida parolo de eltenemaj negroj, abrupta rido,
facila kverelo... Sed gajo ne venadis al la vigliĝintaj homoj – multaj
fidelaj kamaradoj restis morti en la labirinto de sablaj montoj,
la kamaradoj, ĵus ekstarintaj sur la vojon de libero, kuraĝe luktintaj,
malestimante la morton, kunigintaj siajn penojn en sinforgesa impeto
kun penoj de tiuj, kiuj saviĝis.

Pandiono kun miro rigardis, kiel transformiĝis la sklavoj, kun kiuj


li pasigis tiom multe da tempo en la ŝene. Malaperis la malsprita
indiferenteco al ĉirkaŭaĵo, kuŝinta per sama stampo sur la lacaj,
elturmentitaj vizaĝoj.

La okuloj, antaŭe malhelaj kaj indiferentaj, nun atente kaj vigle


rigardis ĉirkaŭen, trajtoj de la severaj vizaĝoj kvazaŭ elstaris pli akre.
Tio estis jam homoj, sed ne sklavoj, kaj Pandiono rememoris, kiel
pravis la saĝa Kavi, kiam riproĉis lin pri malestimo al siaj kamaradoj.
Viva nesperteco de Pandiono malhelpis al li kompreni la homojn.
La juna heleno opiniis pezan prematecon pro longa sklaveco natura
eco de la kaptitoj.

La homoj amasiĝis ĉe la deklivo de la montofendo en malgrandaj


makuloj de sava ombro. Baldaŭ nevekebla dormo ekposedis ĉiujn –
persekuton oni povis ne timi en tiu ĉi tago: kiu, krom homoj,
decidiĝintaj al morto pro libero, povos tage trairi flamantan inferon
de sabla maro?

La fuĝantoj ripozis ĝis la sunsubiro, kaj la lacaj piedoj denove iĝis


malpezaj. Negranda kvanto da manĝo, kiun sukcesis traporti tra
la sabloj la plej fortaj homoj, estis zorgeme dividita inter ĉiuj.

Antaŭe estis granda transiro ĝis la sekva fonto: la libiano diris,


ke necesos iri dum la tuta nokto, tamen ĉe la sunleviĝo, jam antaŭ
veno de varmego, ili estos ĉe akvo. Post tiuj putoj ree kuŝas tereno
de sablaj montetoj – la lasta antaŭ granda oazo. Feliĉe, ĝi estas
ne larĝa – ne pli, ol la trairita, kaj se la ribeluloj ekiros vespere, kiam
la suno venos sud-okcidenten, do nokte ili eniros en la grandan
oazon, kie ili trovos nutron. Tiamaniere, sen manĝo homoj estos nur
dum diurno.

Ĉio ĉi ŝajnis netiminda al la homoj, spertintaj tiom multe. La ĉefa,


entuziasmiganta kaj vigliganta, afero estis en tio, ke ili, liberaj, estis
forirantaj ĉiam pli kaj pli malproksime de la damnita lando Kemt,
ĉiam malplia iĝadis la probablo, ke ilin atingos persekuto.

La vesperruĝo estis estingiĝanta; sur flamon de brulantaj braĝoj


ŝutiĝis griza cindro. Lastfoje sattrinkinte, la fuĝantoj ekiris.

La ĝena varmego malaperis, dispelita de nigra flugilo de la nokto.


La mallumo karese kaj milde brakumis la homojn, brulvunditajn
de flamo de la dezerto.

Ili ekiris laŭ malalta glata altebenaĵo, prisemita de amaso


da akrangula gruzo, tranĉanta piedojn de nesingardaj irantoj.
Ĝis la mezo de la nokto la fuĝantoj malleviĝis en larĝan valon,
prisemitan de grizaj ŝtonaj globoj. Strangaj ŝtonoj diametre de unu
ĝis tri ulnojn kuŝis ĉie, kvazaŭ pilkoj, disŝutitaj de nekonataj dioj.
La homoj, kiuj iris jam ne per ĉeno, sed per malorda amaso, trairadis
la valon oblikve, direktante sin al la leviĝo, videbla fore antaŭe.

Post la senfortige malfacila tago, kiam kun tia senkompateco


montriĝis malforteco de la homo, la trankvila kvieto de la nokto estis
profunda kaj meditiga. Al Pandiono ŝajnis, ke la senfina dezerto
leviĝis al la ĉiela firmamento, la steloj iĝis tute proksimaj en la
travidebla aero, penetrita de ia malhela lumo. Kaj la dezerto iĝis
parto de la ĉielo, kuniĝis kun ĝi, levante la homon super liaj suferoj,
lasante sola kun eterneco de la spaco. Leviĝis la luno, kaj arĝenta
kovrilo de lumo kuŝiĝis sur la malhelan grundon.

La taĉmento de sklavoj atingis la leviĝon. La malkruta deklivo


estis kovrita de platoj de firma kalkoŝtono. La platoj, poluritaj ĝis brilo
de sablaj kirloj, spegule reflektis lunan lumon kaj ŝajnis blua vitra
ŝtuparo, kondukanta en la ĉielon.

Pandiono paŝis sur ilian glitan malvarmigan surfacon, kaj al li


ŝajnis, ke li leviĝas laŭ brilantaj ĉielaj ŝtupoj. Ankoraŭ nemulte – kaj
li atingos la malhel-bluan ĉielan firmamenton, paŝos sur la arĝentan
arkon de la Lakta Vojo kaj ekiros laŭ la stela ĝardeno, malproksima
de ĉiuj maltrankviloj.

Sed la leviĝo finiĝis, la ŝtuparo estingiĝis, komenciĝis longa


malleviĝo en valon, disrampantan malsupre per nigranta ebeno,
priŝutita de malsubtila sablo. Ĝi finiĝis per ĉeno da dentaj klifoj,
elstarantaj klinite el la sablo, kiel stumpoj de gigantaj traboj.
La taĉmento aliris la rokojn jam ĉe la sunleviĝo kaj longe moviĝis laŭ
labirinto de mallarĝaj fendosimilaj deklivoj, ĝis la gvidanto-libiano
trovis la fonton. De sur la klifoj videblis armeo da novaj sablaj
montoj, per malamika ringo ĉirkaŭintaj la rokojn, en kiuj rifuĝis
la fuĝantoj. Profundaj violkoloraj ombroj kuŝis inter rozkoloraj sablaj
deklivoj. Dume, ĉe la akvo, la sabla maro ne estis timinda.
Kidogo trovis lokon, defenditan kontraŭ la suno, kie giganta ŝtona
kubo altis super muroj de sabloŝtonaj tavoloj, detranĉitaj ĉe la norda
flanko de profunda akvospuro. Inter la klifoj estis sufiĉe da ombro por
la tuta taĉmento, kaj ĝi devis kaŝi la homojn ĝis la sunsubiro.

La lacaj homoj momente ekdormis – nun restis nur atendi, ĝis


la alte furiozanta suno, malleviĝante, komencos mildiĝi. La ĉielo, tiel
proksima nokte, ree leviĝis en neatingeblan foron kaj de tie estis
blindiganta kaj bruliganta la homojn, kvazaŭ venĝe pro la nokta
paŭzo. La tempo pasis; la pace dormantajn homojn ĉirkaŭis varmega
oceano da suna fajro, neniiganta ĉion vivan.

Sentiva Kavi vekiĝis pro malfortaj plendaj ĝemoj. La etrusko


en nekompreno levis la peziĝintan kapon kaj fiksaŭskultis. Ĉirkaŭe
malofte aŭdiĝadis forta krakado, alternanta kun longaj, plendaj
ĝemoj, plenaj je sopiro. La sonoj plifortiĝis; multaj fuĝantoj vekiĝis,
en timo rigardante ĉirkaŭe. Neniu signo de moviĝo estis inter
la ardigitaj rokoj, ĉiuj kamaradoj estis sur siaj lokoj, plu dormis
aŭ estis fiksaŭskultantaj. Kavi vekis kviete dormintan Aĥmi.
La libiano eksidis, larĝe oscedis kaj poste ekridis rekte en la vizaĝon
de la mirigita kaj maltrankviligita etrusko.

– Ŝtonoj krias pro la suno, – klarigis la libiano, – tio estas signo,


ke varmego malkreskas.

Pro la voĉo de ŝtonoj en la minaca silento de la dezerto, plena


je ia malespero, la fuĝantoj konfuziĝis. La libiano surgrimpis la klifon,
rigardis ĉirkaŭe tra fendo en la kunigitaj manplatoj kaj deklaris,
ke baldaŭ oni povos komenci la lastan transiron ĝis la oazo: necesas
sattrinki antaŭ la vojo.

Kvankam la suno jam forte kliniĝis okcidenten, la sablaj montoj


plu flamis. Ŝajnis tute neeble forlasi la ombron kaj eliri en tiun maron
de fajro kaj lumo. Sed la homoj sen ajna protesto viciĝis popare kaj
direktis sin post la libiano – tiel forta estis la voko de libero.

Pandiono iris nun en la tria vico for de la libiano Aĥmi kaj plu apud
Kidogo.
La neelĉerpebla eltenemo kaj bonanima gajeco de la negro
vigligadis la junan helenon, kiu sentis sin malcerta antaŭ la terura
povo de la dezerto.

Ĝia malamika bruliganta spirado denove igis la homojn malalte


mallevi la kapojn. Ili pasis jam ne malpli ol dek kvin mil ulnojn, kiam
Pandiono rimarkis facilan maltrankvilon de la gvidanto-libiano. Aĥmi
dufoje haltigis la kolumnon, grimpadis, dronante ĝis la genuoj en la
sablo, sur pintojn de sablaj montetoj, pririgardante la horizonton.
Al demandoj la libiano ne respondadis.

Alto de montetoj malgrandiĝis, kaj Pandiono ĝoje demandis Aĥmi-


n, ĉu ne finiĝas la sabloj.

– Ankoraŭ estas malproksime, multe da sablo! – morne respondis


la gvidanto kaj turnis la kapon al la nord-okcidento.

Rigardinte tien, Pandiono kaj Kidogo ekvidis, ke la brulanta ĉielo


tie estas fermita de plumba nebulo. Malhela kurteno, leviĝanta
supren, estis venkanta la gigantan povon de la suno kaj la brilon
de la ĉielo.

Subite aŭdiĝis sonoraj kaj agrablaj sonoj – altaj, kantaj, de pura


metala tono, kvazaŭ arĝentaj trumpetoj komencis post la sablobuloj
strangan melodion.

Ili ripetiĝadis, kreskante, ĉiam pli laŭtaj kaj oftaj, kaj la koroj de la
homoj ekbatis pli forte sub influo de senkonscia timo, kiun portis tiuj
arĝentaj sonoj, al nenio similaj, malproksimaj de ĉio viva.

La libiano haltis kaj kun plenda krio falis sur la genuojn. Levinte
la manojn al la ĉielo, li preĝis al dioj, petis defendi de la terura plago.
La timigitaj fuĝantoj dense amasiĝis kune en mallarĝa spaco inter tri
sablaj montetoj. Pandiono demande rigardis al Kidogo kaj miregis –
la nigra haŭto de la negro iĝis griza. La juna heleno unuafoje vidis
sian amikon timigita kaj ne sciis, ke tiel paliĝas nigrahaŭtuloj. Kavi
kaptis je la ŝultro la gvidanton, kaj sen penoj stariginte lin sur
la piedojn, kolere demandis, kio okazis.
Aĥmi turnis al li la vizaĝon, misformitan pro timo, kovriĝintan per
grandaj gutoj de ŝvito.

– Sablo de la dezerto kantas, vokas venton, kaj kun ĝi alflugas


morto, – raŭke diris la libiano. – Venas sabla tempesto...

Prema silento ekpendis super la taĉmento, rompata nur de sonoj


de la kantanta sablo.

Kavi staris en perplekso – li ne sciis, kion fari, kaj tiuj, kiuj sciis,
komprenis la forton de la minacanta danĝero kaj same silentis.

Finfine Aĥmi rekonsciiĝis:

– Antaŭen, rapide antaŭen! Mi vidis tie rokan placeton, liberan


de sablo: necesas sukcesi atingi ĝin. Ĉi tie la morto estas neevitebla
– ĉiuj estos superŝutitaj de sablo, tamen tie... eble, iu saviĝos...

La timigitaj homoj impetis post la kuranta libiano.

La plumba nebulo iĝis ruĝa mallumo, kovrinta la tutan ĉielon.


Pintoj de sablaj montetoj sinistre ekfumis, spirado de vento tuŝis
la inflamantajn vizaĝojn per svarmo de subtilegaj sableroj. Iĝis
malfacile spiri, la aero kvazaŭ iĝis sorbigita per bruliganta veneno.
Sed jen disiris la sablaj buloj, kaj la fuĝantoj iĝis sur malgranda peco
da ŝtoneca grundo, nigriĝinta kaj glatiĝinta. Ĉirkaŭe kreskis tondro
kaj muĝo de la vento, alfluganta el malproksime, la ruĝa nubo rapide
malheliĝis malsupre, kvazaŭ nigra kurteno ŝirmis la ĉielon. Supre
ĝi restis malhel-ruĝa, la pala disko de la suno malaperis en la terura
nubo. Imitante pli spertajn, la homoj haste deŝiradis de si zontukojn,
ĉifonojn, kovrantajn la kapojn kaj la ŝultrojn, ĉirkaŭvolvadis
la vizaĝojn kaj faladis per la vizaĝoj malsupren sur la neglatan
surfacon de la varmega ŝtono, alpremiĝante unu al la alia.

Pandiono iomete prokrastis. La lasta afero, kiun li vidis, plenigis


lin per teruro. Ĉio ĉirkaŭe ekmoviĝis. Laŭ la nigra grundo ekruliĝis
ŝtonoj, grandaj je pugno, kvazaŭ sekaj folioj, pelataj de aŭtuna
vento. La montetoj ĵetis direkte al la fuĝantoj dikajn serpentumantajn
tentaklojn, la sablo ekmoviĝis kaj rapide ekkuris, disverŝiĝante
ĉirkaŭe, kiel akvo, elĵetita de tempesto sur malkrutan bordon.
La fumanta maso ĵetiĝis sur Pandionon – la junulo falis kaj nenion
plu vidis. La koro bategis, kaj ĉiu ĝia bato resonis en la kapo.
La plioftiĝinta spirado kun peno traŝiriĝadis tra la gorĝo kaj la buŝo,
kiuj, ŝajne, kovriĝis per malmola krusto.

Fajfo de la vento sonis per altaj notoj, superita de obtuza bruo


de fluganta sablo, la dezerto tondris kaj muĝis ĉirkaŭe. La kapo
de Pandiono nebuliĝis, li luktis kontraŭ sveno, kien lin mergis
la sufokanta, sekiganta tempesto. Fortege tusante, la juna heleno
liberigadis la gorĝon disde sabla polvo kaj ree komencadis ofte spiri.
La eksplodoj de rezisto de Pandiono ripetiĝadis ĉiam malpli ofte.
Finfine li senkonsciiĝis.

Kaj tondro de la tempesto iĝadis pli certa kaj minaca, ĝiaj eĥoj
ruliĝis laŭ la dezerto, kiel gigantaj kupraj radoj. La ŝtoneca grundo
tremis per responda murmuro, kiel metala folio, kaj super ĝi flugis
nuboj da sablo. Sableroj, saturitaj per elektro, brileradis per helbluaj
sparkoj, kaj la tuta maso da moviĝanta sablo ruliĝis, plena je bluetaj
briloj. Ŝajnis, tuj ekverŝiĝos pluvo kaj freŝa akvo savos
la senkonsciiĝintajn homojn, sekigitajn de la arda aero. Sed pluvo
ne estis, kaj la tempesto plu tondris. La malhela amaso da homaj
korpoj kovriĝadis per ĉiam pli dika tavolo da sablo, kovranta
malfortajn moviĝojn, mallaŭtiganta maloftajn ĝemojn...

Pandiono malfermis la okulojn kaj ekvidis sur fono de steloj


silueton de la nigra kapo de Kidogo. Kiel poste eksciis Pandiono,
la negro longe klopodis super la senvivaj korpoj de la amikoj – de
la juna heleno kaj la etruskoj.

En mallumo baraktis homoj, disfosante la superŝutitajn de sablo


kamaradojn, aŭskultante malfortan tremon de vivo en la brustoj
de senkonsciuloj, deŝovante flanken pereintojn.

La libiano Aĥmi kun siaj kutimaj al dezerto samgentanoj kaj kelkaj


negroj foriris malantaŭen, al la fonto en rokoj. Kidogo restis kun
Pandiono, ne povante forlasi la apenaŭ spirantan amikon.
Finfine la duonvivaj, preskaŭ ne distingantaj la vojon kvindek kvin
homoj ekiris, tenante unu la alian, gvidataj de Kidogo, laŭ la spuroj
de la foririntoj. Neniu pensis pri tio, ke ili devis turniĝi malantaŭen,
eble, renkonten al ebla persekuto – en ĉies pensoj estis nur revo pri
akvo. La akvo, forpuŝinta la volon al lukto, estinginta ĉiujn strebojn, –
la akvo estis lumturo en malklara febro de inflamanta cerbo.

Pandiono perdis ĉian imagon pri la tempo, forgesis pri tio, ke ili
deiris de la fonto je ne pli ol dudek mil ulnoj, forgesis pri ĉio, krom tio,
ke necesas teni la ŝultrojn de la antaŭiranto kaj malvigle paŝi
samtakte kun la kamaradoj. Proksimume en la mezo de la vojo ili
ekaŭdis ie antaŭe voĉojn, ŝajnintajn neordinare laŭtaj: Aĥmi kaj
la dudek sep homoj, foririntaj kun li, hastis renkonten, gardeme
portante ĉifonojn, sorbigitajn per akvo, kaj du malnovajn kukurbajn
botelojn, trovitajn ĉe la fonto.

La homoj trovis en si fortojn rezigni pri la akvo, proponinte al Aĥmi


atingi la restintojn sur la loko de la katastrofo.

Superhomaj penoj necesis por reveni al la puto, la fortoj


malkreskadis ĉe ĉiu deko da paŝoj, tamen la homoj silente
preterlasis la grupon de akvoportantoj kaj ektrenis sin pluen.

Ŝanceliĝanta nigra nebulo kovris rigardojn de la stumblantaj


homoj, kelkaj faladis, sed vigligataj per persvadoj, subtenataj de pli
eltenemaj kamaradoj, daŭrigis la vojon. La kvindek kvin homoj
ne povis rememori la lastan horon de la vojo – la homoj iris preskaŭ
senkonscie, iliaj piedoj daŭrigis siajn malcertajn, malrapidigitajn
moviĝojn. Tamen la irantoj ĝisiris, la akvo revenigis la konscion,
nutris iliajn korpojn, permesis al la densiĝinta sango ree moligi
la sekiĝintajn muskolojn.

Kaj tuj kiam la vojaĝantoj rekonsciiĝis, ili rememoris pri


la kamarada devo. Apenaŭ refortiĝinte, ili ekiris malantaŭen, laŭ
la ekzemplo de la unuaj, portante renkonten al vagantoj ie en
la sabloj la fonton de vivo – akvon, gutantan el malsekaj pecoj
de ŝtofo. Kaj tiu helpo estis valorega, ĉar venis ĝustatempe. La suno
jam estis leviĝanta. La lastan grupon da restintaj vivaj subtenis
la akvo, alportita de la libianoj. La homoj haltis inter sabloj,
ne kapablaj iri pluen, malgraŭ persvadoj, peloj kaj eĉ minacoj.
La malsekaj ĉifonoj donis al la homoj ankoraŭ horon da prokrasto –
la tempon, kiu iĝis sufiĉa por atingi la puton.

Tiel revenis al la akvo ankoraŭ tridek unu homoj; entute saviĝis


cent dek kvar – malpli ol duono da tiuj, kiuj eniris en la dezerton
antaŭ du tagoj. La plej malfortaj pereis jam dum la unua transiro tra
sabloj, nun la terura katastrofo pereigis tre multajn bonegajn, povajn
batalistojn. La estonteco ŝajnis jam multe malpli difinita. La deviga
neagado premis, la fortoj por daŭrigo de la planita vojo ankoraŭ
ne revenis, la armilaro estis ĵetita tie, kie kaptis la homojn la sabla
tempesto. Se la ribeluloj havus nutraĵon, do ili pli rapide restarigus
la fortojn, sed la restaĵoj de manĝo estis dividitaj jam en la komenco
de la pasinta nokto.

La suno flamis en la pura, sennebula ĉielo, kaj tiuj el la restintoj


sur la loko de la katastrofo, en kiuj ankoraŭ restis vivo, nun sendube
pereis.

La saviĝintoj kaŝiĝis en la fendo inter rokoj, kie ili kuŝis antaŭ


diurno kune kun tiuj, kiuj jam ne estis. Same kiel hieraŭ, la homoj
atendis vesperon, sed jam ne nur malkreskon de taga varmego, sed
venon de nokto, esperante, ke ĝia malvarmo permesos al la
malfortiĝintoj daŭrigi la lukton kontraŭ la dezerto, staranta sur la vojo
al la patrujo.

Al tiu ĉi lasta espero la sorto ne permesis efektiviĝi.

Ĉe la veno de la vespero la fuĝantoj eksentis, ke ili povas moviĝi


pluen, sed tiam ili subite ekaŭdis malproksime raŭkan muĝon
de azeno kaj bojon de hundoj. Dum ioma tempo la ribeluloj esperis,
ke tio estas komerca karavano aŭ taĉmento de impostokolektanto,
sed baldaŭ sur la krepuska ebenaĵo aperis rajdantoj. Jam konataj
krioj «Aatu!» eksonis en la dezerto. Estis neniu loko por fuĝi, nenio
per kio batali, kaŝiĝi estis senutile – la koleraj akrorelaj hundoj trovus
la fuĝantojn. Kelkaj ribeluloj malleviĝis sur la teron – la lastaj fortoj
forlasis ilin, la aliaj perplekse ekĵetiĝis inter la ŝtonoj. Kelkaj
en malespero ŝiradis siajn harojn. Unu el la libianoj, tute juna, plende
ekĝemis, kaj grandaj larmoj ekruliĝis el la timigitaj okuloj. Amu-oj kaj
ĥeriuŝa-j staris, mallevinte la kapojn kaj grincante per la dentoj.
Kelkaj homoj senkonscie ekkuris, sed estis tuj haltigitaj de la hundoj.

La pli eltenemaj restis sur la loko, kvazaŭ rigidiĝintaj, streĉante


la menson en serĉo de saviĝo. Al la militistoj de la Nigra Tero,
sendube, fortunis: ili atingis la fuĝantojn, kiam ili estis tute sen fortoj.
Se almenaŭ duono da estinta energio restus en la ribeluloj, plejmulto
da ili preferus morton en malegala batalo al duafoja kapto. Sed nun
la fortoj de la ribeluloj estis elĉerpitaj – la fuĝantoj ne rezistis al la
militistoj, alveturantaj kun pretaj pafarkoj. La lukto por libero finiĝis –
nun miloble pli feliĉaj estis tiuj, kiuj dormis poreterne tie, inter
la disĵetita armilaro.

La elturmentitaj, perdintaj la esperon sklavoj iĝis obeemaj kaj


indiferentaj.

Baldaŭ ĉiuj cent dek kvar homoj kun la manoj, ligitaj malantaŭe,
katenitaj je la koloj per ĉenoj po dek, ektrenis sin orienten sub batoj
de vipoj. Kelkaj militistoj ekveturis sur la lokon de la katastrofo, por
certiĝi pri pereo de la ceteraj.

La persekutantoj kalkulis ricevi rekompencon pro ĉiu revenigita


homo. Nur tio savis la fuĝintojn disde kruela morto. Neniu pereis
en tiu terura revena iro, kiam ili iris nudaj kaj ligitaj, batitaj de vipoj,
ne ricevante manĝon. La karavano malrapide moviĝis, ĉirkaŭirante
sablojn sur la vojo.

Pandiono treniĝis, ne kuraĝante rigardi al la kamaradoj,


ne perceptante eksterajn impresojn. Eĉ batoj de vipo ne elirigis
la junan helenon el la rigidiĝo. La sola rememoro, konserviĝinta
al Pandiono de la revena vojo al sklaveco, estis la momento, kiam ili
atingis la valon de Nilo, nemalproksime de la urbo Abidos.
La karavanestro haltigis la karavanon, serĉante la varfon, kie
la kaptitojn devis atendi barko. La kaptitoj amasiĝis ĉe rando
de malleviĝo en la valon, kelkaj malleviĝis sur la teron. Matena vento
alportis odoron de freŝa akvo.
Pandiono subite ekvidis ĉe la rando de la dezerto gajajn helbluajn
florojn. Balanciĝante sur siaj altaj tigetoj, ili eligadis delikatan
aromon, kaj en la menso de Pandiono glitis penso, ke la perdita
libero sendas al li sian lastan donacon.

La lipoj de la juna heleno, fendiĝintaj kaj sangantaj, ekmoviĝis,


malcertaj, malfortaj sonoj elŝiriĝis el la gorĝo. Kidogo, kun
maltrankvilo rigardinta al la amiko dum haltoj – la negro trafis
en alian ĉenon, – atente aŭskultis.

– Bluaj... – atingis lin la lasta vorto. Pandiono mergiĝis en la


antaŭan rigidiĝon.

La fuĝintojn oni liberigis de la katenoj kaj enpelis en la barkon, kiu


transportis ilin al rando de la ĉefurbo. Tie ilin, kiel speciale danĝerajn
kaj persistajn ribelulojn, oni ĵetis en malliberejon, kie ili devis atendi
neeviteblan sendon al oraj minejoj.

La malliberejo estis grandega kavo, elfosita en seka kaj kompakta


tero, tegita per brikoj kaj kovrita per kelkaj krutaj volboj. Anstataŭ
fenestroj supre estis trabatitaj kvar mallarĝegaj fendoj, anstataŭ
pordo – klinita luko en la plafono, tra kiu oni mallevadis akvon kaj
ĵetadis manĝon.

Duonmallumo, ĉiam reganta en la kavo, iĝis bono por la fuĝintoj:


al multaj el ili pro terura lumo de la dezerto doloris la inflamantaj
okuloj, kaj la kaptitoj nepre blindiĝus, se restus sub la suno.

Kiel turmenta estis post kelkaj tagoj da libero estado en la


malluma, fetora kavo – pri tio povis rakonti nur la kaptitoj mem.

Sed ilin oni plene izolis disde la mondo, liaj sentoj kaj travivaĵoj
neniun interesis.

Sed tamen, malgraŭ senelireco de la stato, tuj kiam la homoj


refortiĝis post konsekvencoj de la malfacila iro, ili ree komencis
esperi al io.
Ree ekparolis Kavi, kiel ĉiam krude eksplikante pensojn,
kompreneblajn por ĉiuj. Ree aŭdiĝis rido de Kidogo, eksonis akraj
elkrioj de la libiano Aĥmi. Pandiono, peze travivanta la fiaskon de la
esperoj, estis malpli rapide reviviĝanta.

Plurfoje la juna heleno palptrovadis en la zontuko la ŝtonon – la


miraklan donacon de Jaĥmos, sed al li ŝajnis sakrilegio elpreni
la belan aĵon ĉi tie, en la aĉa, malluma kavo. Krome la ŝtono trompis
lin – ĝi ne iĝis magia, ne helpis atingi liberon kaj la maron.

Tamen Pandiono foje kaŝe elprenis la verd-bluan kristalon kaj


alportis ĝin al pala radio, malleviĝanta el fendo, sed ne atinganta
la plankon de la subteraĵo. Ĉe la unua rigardo, ĵetita al la ĝoja
travidebleco de la ŝtono, la deziro vivi kaj lukti ree ekparolis
en Pandiono. Li perdis ĉion – li eĉ ne kuraĝas pensi pri Tessa,
ne kuraĝas revoki imagojn pri la patrujo. Ĉio, kio al li restis, estis
la ŝtono, kiel revo pri la maro, pri la iam estinta, alia, vera vivo.

Kaj Pandiono komencis ofte kontempli la ŝtonon, trovante en ĝia


travidebla profundo tiun etan eron de ĝojo, sen kiu neniu povas vivi.

Ne pli ol dek tagojn pasigis Pandiono kun la kamaradoj en la


subteraĵo. Sen pridemandoj, sen ajna juĝo la sorto de la fuĝintaj
sklavoj estis decidita de potenculoj tie, supre. Neatendite malfermiĝis
la luko, en la truon falis ligna ŝtuparo. La sklavojn oni elirigis supren,
kaj, blindigitajn de la taga lumo, ligis kaj katenis per ĉeno po ses.
Poste la ribelulojn oni kondukis al Nilo kaj tuj ŝarĝis sur grandan
barkon, kiu baldaŭ eknavigis supren laŭ la rivero. La ribelulojn oni
sendis al la suda limo de la Nigra Tero, al la Pordego de la Sudo,
de kie ilin atendis la lasta kaj senrevena vojo en terurajn orajn
minejojn de la lando Nub.

Du semajnojn post kiam la fuĝintoj ŝanĝis la subteran malliberejon


al la surakva, je kvincent mil ulnoj pli alte laŭ la rivero, sude de la
ĉefurbo de Kemt, en luksa palaco de la estro de la Pordego de la
Sudo sur la insulo Neb okazis jeno.
La estro de la Pordego de la Sudo, estanta ankaŭ la estro de la
provinco Neb, kruela kaj potencema Kabuefta, opinianta sin la dua
homo post la faraono en la Nigra Tero, vokis la komandanton de sia
militistaro, la estron de ĉasoj kaj la ĉefan karavanestron de la Sudo.

Kabuefta akceptis la vokitojn sur la balkono de la palaco


ĉe abunda regalo, en ĉeesto de la ĉefa skribisto. Granda kaj
muskoleca, Kabuefta orgojle altis super la konversaciantoj, sidante,
imite al la faraono, sur alta fotelo el ebono kaj elefantaj dentegoj.

Li kelkfoje interkaptis demandajn rigardojn, kiujn interŝanĝadis


la altrangaj oficistoj, vokitaj de li, kaj subridadis interne.

De sur la balkono de la palaco, staranta sur alta parto de la


insulo, estis malfermiĝanta vidaĵo al larĝaj branĉoj de la rivero,
ĉirkaŭfluantaj grupon da temploj el blanka kalkoŝtono kaj ruĝa
granito. Laŭ la bordoj iris densa vico de altaj palmoj, kies foliaro per
malhela plumeca strio etendiĝis laŭlonge de la piedo de la kruta roka
bordo. De la sudo aliris vertikala muro de granita altebenaĵo, en kies
orienta fino situis la unua kaskado de Nilo. Tie la rivera valo estis tuj
mallarĝiĝanta, vastaĵo de la kultivita kvieta ebenaĵo estis rompiĝanta
ĉe nemezurebla dezerta spaco de la lando de oro Nub. De sur rokaj
ŝtupegoj rigardis al la palaco tomboj de famaj prauloj – la estroj de la
Pordego de la Sudo, sentimaj esplorintoj de la lando de nigruloj,
komencante de la granda Ĥirĥuf mem. Apude, sur zorgeme tajlita
roka muro, videblis grandega surskribo. De sur la balkono la vicoj
de grandaj hieroglifoj ŝajnis nur regulaj grizaj linioj, sed la estro de la
Sudo ne bezonis legi la fieran surskribon de sia praulo Ĥemu.
Kabuefta sciis parkere ĉiun vorton kaj ĉiun povis apliki al si.

«En la oka jaro... la konservisto de la sigelo, estranta ĉion, kio


estas kaj kio ne estas, la estro de temploj, provizejoj kaj de la blanka
ĉambro, la gardanto de la Pordego de la Sudo...»

La foro dronis en grizeta nebulo de varmego, sed sur la insulo


estis malvarmete – norda vento luktis kontraŭ la varmego,
ofensivanta el la sudo, forpelante ĝin malantaŭen, en la dezertajn,
forbruligitajn stepojn.
La estro de la Sudo longe rigardis malproksimen al la tomboj de la
prauloj, poste geste ordonis al ĉeestanta sklavo enverŝi lastajn
pokalojn da vino. La regalo estis finita, la gastoj leviĝis kaj sekvis
la mastron en internajn ĉambrojn de la palaco. Ili trafis en kvadratan,
ne tre altan ĉambron, prilaboritan kun fajneco kaj gusto de la grandaj
tempoj de Menĥeperra. La glataj blankaj muroj estis ornamitaj ĉe la
planko per larĝa helblua bordero kun komplika rektlinia arabesko
el blankaj linioj, sub la plafono iris mallarĝa strio el lotusaj floroj kaj
simbolaj figuroj, montritaj per blua, verda, nigra kaj blanka farboj sur
fono de senbrila oro.

La plafonon, kadritan per mallarĝa strieto de nigraj kaj oraj


kvadratoj, trais kvar paralelaj trabetoj el ligno de profunda ĉeriza
koloro. En interspacoj inter la trabetoj la tuta surfaco de la plafono
estis kovrita per bunta arabesko de oraj spiraloj kaj blankaj finialoj
sur ŝakorde alternantaj ruĝaj kaj helbluaj kvadratoj.

Larĝajn pordfostojn el glataj poluritaj tabuloj el cedro borderis


mallarĝaj nigraj strietoj, rompitaj per multaj duopaj transversaj
helbluaj streketoj.

Tapiŝo, kelkaj kunmeteblaj seĝoj el eburo kun supraĵo el leoparda


felo, du foteloj el ebono kun ora inkrustaĵo kaj kelkaj kestoj sur
piedoj, servantaj samtempe kiel tabletoj, konsistigis la tutan
meblaron de la vasta ĉambro, plenigita de pura aero.

Kabuefta nehaste eksidis en la fotelon, kaj lia akra profilo klare


desegniĝis sur la neĝblanka muro. La altrangulo alŝovis la seĝojn pli
proksime, la ĉefa skribisto ekstaris ĉe alta ebona tableto, inkrustita
per oro kaj eburo.

Sur la tabloplato kuŝis rulaĵo de papiruso kun ruĝ-blanka sigelo.


Laŭ signo de la estro de la Sudo la skribisto disvolvis la rulaĵon kaj
rigidiĝis en respekta silento.

La komandanto de militistaro, maldikega, kun kalva kapo, sen


peruko, palpebrumis al la malalta diketa karavanestro, sciigante,
ke tuj komenciĝos la konversacio, por kiu ili estas vokitaj.
Vere, Kabuefta klinis la kapon kaj ekparolis al ĉiuj ĉeestantoj:

– Lia reĝa moŝto, la estro de ambaŭ landoj de la Nigra Tero, vivo,


sano, forto, sendis al mi urĝan leteron. En ĝi ordonis lia reĝa moŝto
fari senekzemplan – liveri en la urbon vivan nazkornan beston, kiaj
loĝas post la lando Vavat, distingiĝantan per monstra forto kaj
feroco.

Multaj bestoj el malproksimaj landoj de la Sudo estis liverataj vivaj


en la Grandan Domon dum pasintaj tempoj. Homoj de la «Urbo» kaj
homoj de Ta-meri-ĥeb vidis grandajn simiojn, ĝirafojn, bestojn
de Seto kaj terajn porkojn, ferocaj leonoj kaj leopardoj amase
akompanis la grandan Usermar-Sotepenra-n kaj eĉ batalis kontraŭ
malamikoj de Ta-Kem, sed neniam estis kaptita eĉ unu el rinoceroj...
Ekde nememoreblaj tempoj estroj de la Sudo liveradis al la Nigra
Tero ĉion bezonatan el la landoj de nigruloj; ŝajnis, por ili ne ekzistis
neeblaĵoj. Mi deziras daŭrigi tiun ĉi gloran tradicion:
Ta-Kem devas vidi vivan rinoceron. Mi vokis vin, por konsiliĝi, per kia
plej facila maniero ni povas liveri en Kemt-on almenaŭ unu el tiuj
teruraj bestoj... Kion diros vi, Nezi, vidinta tiom da gloraj ĉasoj? – Li
turnis sin al la estro de ĉasoj, morna korpulenta homo, kies krispaj
haroj, malhela haŭto kaj ĝiba nazo montris lian devenon de hiksosoj.

– Nepriskribeble terura estas la besto de sudaj stepoj, haŭto ĝia


estas nepenetrebla por lancoj, forto similas al forto de elefanto, –
ekparolis Nezi gravmiene. – Atakas li unua, frakasante kaj
dispremante ĉion, kio ekstaros sur lia vojo. En kavon ĝin ne eblas
kapti: la peza besto nepre kripliĝos. Sed se ni aranĝos grandan
ĉason kaj trovos patrinon kun ido, do ni povos, mortiginte la patrinon,
kapti la idon kaj liveri ĝin en Kemt-on...

Kabuefta kolere frapis la kubutapogilon de la fotelo:

– Sep kaj sep fojojn al la piedoj de la Granda Domo, mia reganto,


falas mi! Fi al vi, – la fingro de la reganto de la Sudo almontris
la konsternitan ĉasestron, – kiu pekas kontraŭ lia reĝa moŝto!
Ni devas liveri al li ne duonvivan etulon, sed beston – nefer-neferu,
kun florantaj fortoj, plenmezure timigantan. Kaj ni ne rajtas atendi,
ĝis la ido kreskos ĉe ni... La ordonon ni devas plenumi kun rapida
preteco, des pli ke tiu besto loĝas malproksime de la Pordego de la
Sudo.

La karavanestro Peĥeni konsilis sendi tri centojn da plej kuraĝaj


militistoj sen armilaro, kun ŝnuroj kaj retoj, kiuj povos kapti
la monstron.

La komandanto de militistaro Senofri malkontente sulkiĝis;


sulkigis la brovojn ankaŭ Kabuefta.

Tiam la karavanestro hastis aldoni, ke eblas ne sendi militistojn,


sed devigi nubianojn mem kapti la beston.

Kabuefta nege balancis la kapon, kurbiginte la buŝon per


malestima subrido:

– La tempoj de Menĥeperra kaj Sotepenra antaŭlonge forpasis –


la malestimindaj loĝantoj de la lando Nub jam ne estas fleksitaj
en obeo. Senofri scias, kun kiaj penoj kaj ruzaĵoj ni retenas avidon
de iliaj malsataj buŝoj... Ne, tio ne taŭgas, ni devas mem plenumi
la ordonon.

– Se ni anstataŭ militistoj oferos sklavojn... – singarde enmetis


Senofri.

Enpensiĝinta Kabuefta vigliĝis:

– Mi ĵuras je Maat, vi pravas, saĝa militestro! Mi prenos


el malliberejoj ribelulojn kaj fuĝulojn, tiujn plej kuraĝajn sklavojn. Ili
kaptos la monstron.

La ĉasestro malfide ridetis:

– Vi estas saĝa, estro de la Sudo, sed mi aŭdacas demandi: per


kio vi devigos la sklavojn iri al senduba morto pro la terura monstro?
Minacoj ne helpos – vi povos starigi kontraŭ morto nur morton.
Ĉu por ili ne estos egale?
– Vi konas bestojn pli bone, ol homojn, Nezi, tial lasu al mi
la homojn. Mi promesos al ili liberon. Tiuj, kiuj jam iris al morto por ĝi,
iros ankoraŭfoje. Jen kial mi deziras preni ribelintajn sklavojn.

– Kaj ĉu vi plenumos la promeson? – ree demandis Nezi.

Kabuefta orgojle elŝovis la malsupran lipon:

– Estroj de la Sudo ne malhonorigas sin per mensogo antaŭ


sklavoj. Sed ili ne revenos... Ni lasu tion... Prefere diru al mi, kiom
da homoj necesos por kapti la beston, kaj ĉu longa estas vojo ĝis tiuj
lokoj, kie ĝi loĝas.

– Necesas du centoj da homoj. La besto distretos duonon,


la ceteraj premfaligos lin per amaso kaj ligos. Post du lunoj
komenciĝos sezono de inundo, en la lando Nub pluvos, herboj de la
stepo reviviĝos. Tiam bestoj ekiros norden por herbo kaj ilin eblos
trovi ĉe la rivero mem, en la regiono de la sesa kaskado. La plej
grava afero estas kapti la beston nemalproksime de la rivero, alie
militistoj ne liveros la monstron, pezan je sep bovoj, viva. Kaj laŭ
la rivero ni veturigos ĝin en granda kaĝo ĝis la «Urbo» mem...

La estro de la Sudo cerbumis, ion kalkulis, liaj lipoj movetiĝis.

– Ĥet! – diris li finfine. – Cent kvindek sklavoj sufiĉos, se la homoj


bone batalos. Centon da militistoj, dudek ĉasistojn kaj gvidistojn.
Vi akceptos estrecon super ĉiuj, Nezi! Komencu senprokraste.
Senofri elektos fidindajn militistojn kaj pacajn negrojn.

La ĉasestro riverencis.

La altranguloj forlasis la ĉambron, subridante pri la nova komisio


de Nezi.

Kabuefta sidigis la skribiston kaj komencis dikti leteron al la estro


de malliberejoj de ambaŭ urboj, situantaj ĉe la Pordego, – Neb kaj
Sevene.
Ka – laŭ egipta kredo, la racihava animo.

Ba – la korpa animo, fantomo de la korpo.

nigra bronzo – speciale malmola alojo de kupro kun rara metalo.


Antikvaj metalurgoj scipovis per aldono al bronzo de zinko, kadmio
kaj aliaj metaloj ricevi alojojn de alta malmoleco.

aatu – ribelantoj.

la Pordego de la Sudo – urboj Neb kaj Sevene (nun Sieno kaj


Asuano) sur insuloj Elefantino kaj File.

Ĥirĥuf – estro de la provinco Neb, vojaĝinto en profundon


de Afriko dum la VI-a dinastio (2625–2475 jj. a.n.e.).

En la oka jaro... – Aŭtentika surskribo en traduko de Goleniŝĉev.

Menĥeperra – la trona nomo de Tutmos III, faraono-konkeranto,


granda ŝtata aganto (1501–1447 jj. a.n.e.).

la lando Vavat – parto de la nuntempa Nubio, peco de la valo


de Nilo inter la modernaj Asuano kaj Ĥartumo.

bestoj de Seto – okapio, siaspeca ĝirafsimila animalo el antikva


grupo, praa por ĝirafoj. Nun ĝi restis nur en profundaj arbaroj
de Kongo; antaŭe ĝi loĝis en tuta Afriko kaj estis multa en la delto
de Nilo. Antikvaj egiptoj prenis de ĝi aspekton de sia minaca dio
Seto.

terajn porkojn – egipte «ta-riri» (orikteropo), siaspeca fosanta


afrika mamulo.

Usermar-Sotepenra – la trona nomo de Ramseso II (1229–1225


jj. a.n.e.), granda konkeranto.

batalis kontraŭ malamikoj de Ta-Kem – hejmigitaj leonoj


partoprenis batalojn de Ramseso II kontraŭ ĥetoj.
nefer-neferu – la plej bonan.

Maat – la vidanta diino de Vero.

Ĥet! – Estu!

pacaj negroj – tiel nomiĝis en Egiptujo negroj, servintaj


en militistaro kaj polico.
Ĉapitro kvina
Ora stepo
Ĉe la piedo de ŝtuparo, malleviĝanta de sur monteto al la suda
fino de la insulo Neb, staris amaso de sklavoj, alkatenitaj al grandaj
bronzaj ringoj de fostoj el ruĝa granito, kiuj staris sur la malsupra
placeto. Ĉi tie estis ĉiuj cent dek kvar restintaj vivaj fuĝuloj kaj
ankoraŭ kvardek negroj kaj nubianoj kun ferocaj vizaĝoj, kun korpoj,
kovritaj de cikatroj de saniĝintaj vundoj. Longe suferis la homoj sub
la bruliganta suno, atendante sian sorton.

Finfine sur la supra placeto de la ŝtuparo aperis alta homo


en blanka vesto, kun oro, brilanta sur la frunto, sur la brusto kaj sur
la nigra apogbastono. Li malrapide iris sub ombro de du
ventumilegoj. Ilin portis nubiaj militistoj. Kelkaj homoj, juĝante laŭ
la vestoj – altrangaj oficistoj, ĉirkaŭis la potenculon. Tio estis
Kabuefta – la estro de la Pordego de la Sudo.

La militistoj haste viciĝis ĉirkaŭ la sklavoj; la mallibereja skribisto,


akompaninta la kaptitojn, elpaŝis antaŭen kaj fleksiĝis ĝis la tero.

Kabuefta trankvile, ne ŝanĝante esprimon de la rigidiĝinta vizaĝo,


deiris malsupren, proksime aliris la sklavojn, ĉirkaŭigis per glitanta,
malestima rigardo ĉiujn ĉeestantojn. Li neglekte diris ion, turninte sin
al la oficisto. En lia voĉo sonis aprobo. La estro de la Pordego de la
Sudo frapis per la apogbastono – la kupra fino tintis je ŝtona plato.

– Ĉiuj rigardu min kaj aŭskultu! Kiuj ne komprenas la lingvon


de Kemt, tiujn forkonduku maldekstren – oni klarigos al ili poste.

La militistoj haste plenumis la ordonon, forkondukinte flanken dek


kvin nigrahaŭtulojn, ne sciantajn la lingvon.
Kabuefta laŭte kaj malrapide ekparolis en simpla popola lingvaĵo,
elektante esprimojn. Estis videble, ke la estro de la Sudo ofte
renkontiĝadis kun fremdlandanoj.

La altrangulo klarigis al la sklavoj la estontan aferon, ne kaŝinte


tion, ke multajn atendas morto, sed al ĉiuj saviĝontoj li promesis
liberon. Plejmulto de la ribeluloj montris sian konsenton per aprobaj
ekkrioj, la malplimulta parto konservis persistan silenton. Neniu
rifuzis.

– Ĥet! – daŭrigis Kabuefta, kaj ree lia rigardo glitis laŭ la maldikaj
kaj malpuraj korpoj. – Mi ordonos ĝissate nutri vin kaj permesi al vi
lavi vin. La vojo tra kvar kaskadoj de Ĥapi estas malfacila, estas pli
rapide iri sur malpezaj boatoj. Mi ordonos senkatenigi vin, se vi ĵuros
ne fuĝi... – Ĝojaj krioj interrompis lian parolon. Li atendis, ĝis ili
eksilentos, kaj daŭrigis: – Sed, krom la ĵuro, jen mia ordono: pro ĉiu
fuĝinto dek liajn plej bonajn kamaradojn oni ĵetos ligitajn, kun deŝirita
haŭto, verŝitajn per salo, sur sablojn de bordoj de la lando Nub. Tiuj,
kiuj malkuraĝos dum kaptado de la besto kaj fuĝos, estos kruelege
torturitaj, ĉar la loĝantoj de la lando Nub estas avertitaj de mi kaj sub
minaco de puno devas persekuti ilin kaj kapti.

La finon de la parolo de la estro de la Sudo la sklavoj renkontis


per morna silento. Kabuefta, ne atentinte tion, ree komencis
pririgardi la homojn. Lia sperto helpis al li fari seneraran elekton.

– Eliru ĉi tien vi! – La estro almontris Kavi-n. – Vi estos estro


super la kaptantoj, peranto inter miaj ĉasistoj kaj viaj kamaradoj.

Kavi nehaste riverencis al la altrangulo. Sur la vizaĝo de la


etrusko glitis morna subrido.

– Vi vendas al ni liberon kontraŭ granda prezo, alta homo, sed


ni ĝin aĉetas, – diris la etrusko kaj turnis sin al la kamaradoj: –
Feroca besto estas ne pli timinda, ol oraj minejoj, sed da espero
estas pli...
Kabuefta foriris. La kaptitojn oni denove metis en la malliberejon.
La estro de la Sudo plenumis sian promeson: la ribelulojn oni
komencis ĝissate nutri, liberigis disde ĉenoj kaj kolringoj kaj dufoje
dum tago kondukadis por bani sin al Nilo, en golfeton, forbaritan
kontraŭ krokodiloj. Post du tagoj cent kvindek kvar sklavoj aliĝis al la
taĉmento de militistoj kaj ĉasistoj, ekirintaj supren laŭ la rivero sur
tridek malpezaj boatoj, ligitaj el kanaj tigoj.

La vojo estis malproksima. La loĝantoj de la Nigra Tero nombris


ĝis la sesa kaskado de Nilo ekde la Pordego de la Sudo kvar
milionojn da ulnoj. La rivero, fluanta preskaŭ rekte tra la landoj Vavat
kaj Iertet, en la situanta pli alte lando Kuŝ kreis du gigantajn sinuojn:
unu – okcidenten, la duan – orienten.

La ĉasestro tre hastis: la vojo devis forpreni du monatojn, kaj post


naŭ semajnoj komenciĝos altiĝo de akvo. Lukto kontraŭ plirapidiĝinta
fluo devis malrapidigi la iron. Flosigi tra la kaskadoj grandan kaj
pezan boaton kun kaptita monstro eblis nur ĉe plena akvo. Do,
en dispono de la ĉasestro restis malmulte da tempo por reveno.

La sklavojn dum la tuta longa vojo oni bone nutris, kaj ili sentis sin
sanaj kaj fortikaj, malgraŭ malfacila ĉiutaga laboro. Ili estis
kondukantaj la ŝarĝitajn boatojn kontraŭ la fluo, speciale rapida sur
ŝtupoj-kaskadoj.

La estonta ĉaso dume ne ĝenis ilin, en ĉiu vivis certeco, ke ĝuste


li saviĝos kaj ricevos liberon. Kontrasto inter sovaĝaj vastaĵoj
de nekonata lando kaj atendo de kruela puno en la kavo-malliberejo
estis tro granda. Kaj la homoj laboris per plenaj fortoj, viglaj,
fortiĝintaj kaj korpe kaj anime. La kontenta ĉasestro ne avaris pri
manĝo – ĝin liveradis ĉiuj renkontataj vilaĝoj kaj urboj.

Tuj post ekveturo el la urbo Neb Pandiono kaj liaj kamaradoj


ekvidis la unuan kaskadon de Nilo. Rapida fluo de la rivero,
kunpremita de rokoj, estis disiĝanta al apartaj torentoj de furiozanta
blankiĝinta akvo, kun muĝo ruliĝantaj laŭ deklivo, inter labirintoj
de nigraj rokaj insuletoj. Antaŭ multaj jarcentoj dek mil sklavoj sub
observo de lertaj inĝenieroj de Kemt faris en granito kanalojn, kaj laŭ
ili eĉ grandaj militaj ŝipoj facile trairadis la ŝtupojn. Por la boatoj de la
ĉasa ekspedicio la unua kaskado de Nilo, same kiel ĉiuj sekvontaj,
ne prezentis seriozan obstaklon. La sklavoj ĉene ekstaradis ĝiszone
en la akvo, puŝante la boatojn de unu insuleto al alia. Fojfoje ili devis
transportadi la boatojn sur la ŝultroj laŭ oportunaj bordaj elstaraĵoj,
eltranĉitaj de inundo. Ĉiutage la ĉasistoj iris ĉiam pli malproksime
suden.

Ili preteris kavernan templon sur la maldekstra bordo de la rivero.


Atenton de Pandiono altiris kvar gigantaj figuroj, altaj ĝis tridek
ulnojn, starantaj en niĉo. La gigantaj statuoj de la faraono-
konkeranto Sotepenra kvazaŭ estis gardantaj la enirejon de la
templo.

La ekspedicio trairis la duan kaskadon de Nilo, etendiĝintan


je tago da vojo.

Antaŭe situis la insulo Uronartu kun malprofundaĵo Semne, sur


kies prifositaj rokaj bordoj situis grandega fortikaĵo.

La fortikaĵo nomiĝis «Rebato al sovaĝuloj» kaj estis konstruita jam


antaŭ naŭ jarcentoj, en la tempo de la faraono – obeiginto de la
lando Nub.

Dikaj muroj, altaj je dudek ulnoj, konstruitaj el adobo, staris plene


konserviĝintaj; en ĉiuj tridek jaroj oni riparadis ilin. Sur la rokoj
videblis antikvaj ŝtonaj tabuloj kun surskriboj, malpermesantaj
al negroj eniron en la landon Kemt.

La morna griza fortikaĵo kun kvadrataj turoj en la anguloj kaj kun


kelkaj turoj, turnitaj al la rivero, kun mallarĝa ŝtuparo, metita al la
rivero tra klifoj, altis kiel simbolo de orgojla potenco de la lando
Kemt. Sed neniu el la sklavoj suspektis, ke la tempo de granda gloro
de Kemt forpasis, ke la landon, konstruitan per laboro
de sennombraj subprematoj, skuas ĝis la fundamento oftaj ribeloj kaj
ke al ĝi minacas kreskinta forto de novaj popoloj.
Sur la vojo ili renkontis ankoraŭ kvar fortikaĵojn, kiuj staris sur
rokaj insuloj aŭ sur bordaj klifoj. La boatoj trairis abruptan sinuon,
en kies centro situis malgranda urbo Gem-Aton. Ĝin konstruis ĝuste
tiu damnita faraono, en ruinoj de kies ĉefurbo Pandiono trovis
la statuon de mistera junulino. Ĉi tie loĝis egiptoj, antikve elpelitaj
aŭ fuĝintaj el la Nigra Tero. En la fino de la sinuo la rivero, batiĝante
je krutaj klifoj el malhela sabloŝtono, rompiĝis rektangule. Ĉi tie
komenciĝis la tria, longa kaskado, preskaŭ cent mil ulnojn longa, por
kies trairo la ĉasistoj malŝparis kvar tagojn.

La kvara kaskado, pli alte ol granda urbo Napat – la ĉefurbo


de reĝoj de la lando Nub, estis eĉ pli longa kaj bremsis la irantojn por
kvin tagoj. Aldone du tagojn la boatoj staris, dum la ĉasestro
intertraktis kun regantoj de Kuŝ. Sur la kvara kaskado la ekspedicion
antaŭis tri boatoj kun nubianoj, senditaj antaŭen por serĉado de la
besto.

Vilaĝoj en la valo de la rivero renkontiĝadis multe pli malofte, ol en


Ta-Kem. La valo mem iĝis multe pli mallarĝa, kaj rokoj de dezertaj
altebenaĵoj, tratranĉitaj de la rivero, iĝis klare videblaj tra facila
nebulo de varmego. Centoj da krokodiloj, iufoje atingantaj gigantan
grandecon, kaŝiĝadis en kanaj densejoj aŭ senmove kuŝadis sur
sablaj malprofundaĵoj, submetante la krestajn nigra-verdajn dorsojn
al la bruliganta suno. Kelkaj nesingardaj sklavoj kaj militistoj iĝis
viktimoj de subita atako de la senbruaj rampuloj rekte antaŭ la okuloj
de la kamaradoj.

Ĉi tie estis multaj hipopotamoj. Pandiono, la etruskoj kaj aliaj


sklavoj el nordaj landoj jam antaŭe konatiĝis kun la malbelega
loĝanto de la rivero, kiun la egiptoj nomis «ĥte». Hipopotamoj
ne montris timon antaŭ homoj, sed ankaŭ ne atakis ilin senkaŭze, tial
la sklavoj proksime aliradis al ili. Multegaj grandaj helbluaj makuloj
videblis malproksime antaŭ verda muro de kanoj, montrante
ripozejon de hipopotamoj en larĝaj lokoj de la valo, kie la rivero
disverŝiĝadis per glata brilanta lago. Malseka haŭto de la animaloj
havis helbluan koloron. La pezaj dikaj bestoj observadis la boatojn,
elstariginte super la akvo siajn grandegajn, kvazaŭ stumpigitajn
kapojn. Nemalofte la animaloj mergadis en la akvon ankaŭ
la kvadratajn buŝegojn – tiam sur brilanta kaj fluanta flava ŝlimo
nigris nur la fruntoj, kronitaj per la etaj, rondaj, elstarantaj antaŭen
oreloj. La okuloj de la hipopotamoj, sidantaj en leviĝoj de la kranioj –
tio donis al ili speciale ferocan esprimon, – persiste kaj malsprite
rigardadis al la homoj.

En tiuj lokoj, kie granitaj rokoj leviĝadis el la fundo de la rivero,


kreante sojlojn kaj ŝtupojn, renkontiĝadis profundaj kavoj inter klifoj,
kun travidebla kaj kvieta akvo. Foje, trenante boaton laŭ rando
de granita roko, la sklavoj vidis sur la fundo de tia kavo grandegan
hipopotamon, nehaste irantan laŭ la fundo sur siaj mallongaj piedoj.
Sub la akvo la animalo akceptis tute malhel-bluan koloron. Spertaj
negroj klarigis al la kamaradoj, ke ĥte ofte iradas laŭ la fundo de la
rivero, serĉante radikojn de akvaj vegetaĵoj.

La valo abrupte rompiĝis lastfoje. De granda insulo, fekunda kaj


dense loĝata, ĝi kondukis preskaŭ rekte suden – ĝis la celo restis
negranda parto de la vojo.

Rokaj randoj de la valo malaltiĝis, ilin tratranĉis multenombraj kaj


larĝaj sekaj ravinoj, en kiuj renkontiĝadis densaj bosketoj de dornaj
arboj. Dum trairo de la kvina kaskado du boatoj renversiĝis; dronis
dek unu homoj, malmulte spertaj pri naĝado.

Pli alte ol la kvina kaskado la homoj finfine ekvidis la unuan


alfluanton de la Granda Rivero. La larĝa enfluejo de la alfluanto, kiu
nomiĝis la rivero de Aromoj kaj enfluis en Nilon el la dekstra flanko
laŭ direkto de la ĉefa fluo, estis kuniĝanta kun ĝi en vasta densejo
de kanoj kaj papirusoj. Nepenetrebla verda muro, alta ĝis dek
du ulnojn, pritranĉita per zigzagoj de golfetoj kaj per akvopasejoj,
baris eniron en la enfluejon. Kaj laŭ la bordoj, diseriĝintaj je apartaj
vicoj de montetoj, ĉiam pli ofte renkontiĝadis boskoj da arboj; iliaj
dornaj trunkoj iĝadis pli altaj, veproj per longaj malhelaj rubandoj
deiradis de la rivero en profundon de la nekonata kaj senhoma
lando. Sur deklivoj kiel haregoj elstaradis faskoj de malmolaj herboj,
mallaŭte susurantaj sub vento. Estis proksimiĝanta la momento
de repago pro la libera vojaĝo, sen ĉenoj kaj malliberejo, kaj en la
koroj de la sklavoj kreskis obtuza maltrankvilo.

«Baldaŭ komenciĝos la terura elprovo: unuj saviĝos per kosto


de sango kaj suferoj de kamaradoj, aliaj restos por ĉiam en la
nekonata lando, iĝinte kompensa ofero. Malhela estas sorto
de homoj – nur la morto en la lasta minuto malkovros al ĉiu
la sekreton, kiu jam ne estos bezonata» – tiel pensis Kavi, nevole
pririgardante la kamaradojn, penante imagi al si ilian estontecon.

La lando pli alte laŭ la rivero ricevadis ĉiam pli ebenan aspekton.
Marĉaj bordoj borderis la brilantan glataĵon de la rivero per akra
malhela linio de altaj herboj, etendiĝantaj kiom povis vidi la okulo.
Stelecaj panikloj de papiruso pendis super la rivero, rompante
monotonecon de la glataj bordoj. Herbaj insuloj diserigadis la fluon
je labirintoj de mallarĝaj pasejoj – la profunda akvo estis mistera kaj
malhela inter altaj muroj de verdaĵo. Sur lokoj, kie la bordo estis pli
firma, la vojaĝantoj vidis grandajn spacojn de sekiĝinta kaj
disfendiĝinta argilo, tretitajn per sennombraj spuroj de animaloj.
Birdoj, similaj al cikonioj, sed preskaŭ atingantaj homan alton, mirigis
la ribelulojn per siaj monstraj bekoj. Ŝajnis, ke la kapo de la birdo
finiĝas per peza osta kofro kun rabe fleksita rando de la supra
kovrilo. El sub pendantaj okulkavoj de la monstroj rigardis flavaj
koleraj okuloj.

Post la enfluo en Nilon de la rivero de Aromoj, fine de la dua tago


de la vojo, la valo, rekta, kiel lanco, fleksiĝis orienten, kaj la homoj
ekvidis sur elstaraĵo de la bordo maldensajn fumetojn de du
lignofajroj. Tio estis la signalo. Ĉi tie atendis la senditaj antaŭen
ĉasistoj kaj nubiaj gvidistoj kun informo, ke la besto estas trovita.
Nokte la cent kvardek sklavoj sub gardo de naŭdek militistoj ekiris
perpiede okcidenten de la rivero. Varma kaj abunda pluvo verŝiĝis
sur la varmigitan teron. Humidaj vaporoj nebuligis la kapojn de la
homoj, kiuj antaŭlonge forgesis pri pluvoj sub la eterne serena ĉielo
de Ta-Kem.

La ĉasistoj iris laŭ malmola herbo, alta super la zono, kaj antaŭ ili
fojfoje ekstaradis nigraj siluetoj de unuopaj arboj. Hienoj kaj ŝakaloj
hurlis kaj kriis ĉirkaŭe, stride miaŭis sovaĝaj katoj, per sinistraj
metalaj voĉoj interkriis iaj noktaj birdoj. La nova lando nedifinite kaj
mistere malklaris en la mallumo, estis malfermiĝanta antaŭ la homoj
de Azio kaj de la nordaj bordoj, la lando, abunda je vivo, sendependa
de la homo kaj ne obeigita de li.

Antaŭe aperis giganta arbo, ŝirmanta duonon de la ĉielo. Ĉirkaŭ


ĝia trunko, pli dika, ol la plej grandaj obeliskoj de la Nigra Tero,
la homoj bivakis por la nokto, kiu por multaj homoj devis iĝi la lasta.
Pandiono longe ne povis ekdormi. Emociita de la estonta batalo,
li aŭskultadis voĉojn de la afrika stepo.

Kavi parolis ĉe la lignofajro kun ĉasistoj, klarigante por si la


planon de morgaŭaj agoj, poste ekkuŝis, kun peza suspiro rigardinte
al la kamaradoj, maltrankvile dormetantaj aŭ kuŝantaj sen dormo.
La etrusko miris pri senzorgeco de Kidogo, pace dormanta inter
Pandiono kaj Remd, – dum la vojaĝo la kvar amikoj estis kunaj.
La senzorgeco de la negro ŝajnis al la etrusko la plej alta grado
de kuraĝo, neatingebla eĉ por li, sperta batalisto, plurfoje vidinta
morton.

Venis mateno. La sklavoj estis dividitaj je tri grupoj, estrataj


de kvin ĉasistoj kaj du indiĝenaj gvidistoj. Al ĉiu sklavo oni enmanigis
longan ŝnuron aŭ rimenon kun streĉeblaj maŝoj sur la finoj. Kvar
homoj en ĉiu grupo portis grandan reton el speciale fortikaj ŝnuroj
kun ĉeloj, larĝaj je ulno. La monstron necesis impliki per la ŝnuroj,
ĉirkaŭvolvi per la retoj kaj, faliginte, ligi.

En plena silento la homoj iris laŭ la stepo, ĉiu grupo en kelka


distanco de alia. La militistoj disiris ĉene kaj, ne fidante al la sklavoj,
sekvis poste kun sagoj, enmetitaj en la pafarkojn. Antaŭ Pandiono
kaj liaj kamaradoj sterniĝis la stepo, prikreskita de herbo, alta
je duono de homo. Sur ĝia glata surfaco estis disĵetitaj arboj kun
ombrelaj foliaroj. La grizaj trunkoj preskaŭ ĉe la radikoj mem estis
disiĝantaj je dikaj branĉoj, disirantaj per funelo supren, tiel ke la arbo
mem similis renversitan konuson, super kiu en la aero kvazaŭ ŝvebis
diafana nedensa verdaĵo.
La arboj alternis kun malhelaj makuloj de altaj etfoliaj arbustoj, jen
etendiĝantaj vice laŭ apenaŭ rimarkebla kavo de nekonstanta
akvofluo, jen vidiĝantaj malproksime en aspekto de malglataj
malhelaj amasoj. Malofte renkontiĝadis arboj kun nealta trunko
de monstra dikeco, disbranĉiĝantaj je multegaj kurbigitaj kaj nodaj
branĉegoj, kovritaj de ĵus malfermiĝintaj etaj folioj kaj de faskoj
da blankaj floroj. La masivaj arboj distingiĝadis en la stepo per
grandega ĉapo de malalta foliaro, ĵetanta malhelajn striojn de longaj
ombroj. Ilia fibra ŝelo kun metaleca brilo similis al plumba, la branĉoj
ŝajnis forĝitaj el kupro, kaj la floroj eligadis ĉirkaŭen delikatan
aromon, similan al odoro de migdalo.

La suno origis la apenaŭ balanciĝantan malmolan herbon, kaj


super ĝi pintoj de arboj kvazaŭ ŝvebis per aĵuraj verdaj nubetoj.

Vico de maldikaj nigraj lancoj aperis el la herbo – kelkaj oriksoj


montris siajn longajn kornojn kaj malaperis post ĉeno de arbustoj.
La herbo estis ankoraŭ maldensa; inter ĝiaj apartaj faskoj videblis
nuda, fendiĝinta grundo – la sezono de pluvoj komenciĝis
antaŭnelonge. Maldekstre situis bosketo da arboj, similaj al palmoj
per sia plumeca foliaro, sed iliaj trunkoj estis disduiĝantaj supre,
simile al du disŝovitaj fingroj, kiuj pli alte estis ankoraŭ kelkfoje
disbranĉiĝantaj.

Ĉi tie hieraŭ la ĉasistoj gvatis rinocerojn, kaj nun, farinte signon


al la sklavoj resti surloke, ili singarde ŝteliris al la rando de la bosko
kaj rigardis en la boskon, malhelan post la hele prilumita stepo.
La bestoj tie ne troviĝis, kaj la ĉasistoj ekgvidis la sklavojn al seka
fluejo, prikreskita de densa vepro. Tie situis fonto – farita de rinoceroj
kavo kun koto, en kiu ili kuŝadis dum varmegaj tagaj horoj.
La ĉasistoj eliris sur malfermitan lokon, borderitan oriente de tri
solecaj ombrelaj akacioj. Ĝis la seka fluejo restis ankoraŭ du mil
ulnoj, kiam subite nubiano, irinta antaŭe, rigidiĝis sur la loko kaj
disĵetis la manojn flanken, donante signalon de halto. En la silento
iĝis klare aŭdebla malforta zumado de insektoj. Kidogo tuŝis
Pandionon je la ŝultro – la negro almontris flanken for de la vojo.
La juna heleno ekvidis apud malaltaj dornaj arboj ion similan al du
glatigitaj ŝtonpecegoj. Ĝuste tio estis la teruraj bestoj de la sudaj
stepoj. La animaloj komence ne rimarkis homojn kaj plu trankvile
kuŝis per la dorsoj al la ĉasistoj. Ambaŭ rinoceroj ne ŝajnis
al Pandiono grandegaj, unu estis rimarkeble malpli granda, ol la dua.
Neniu el la sklavoj suspektis, ke la ĉasistoj, dezirante ricevi
rekompencon, trovis tre grandan masklon, el speco de helaj
rinoceroj, kiuj diferencis de la nigraj sudaj parencoj per pli grandaj
ampleksoj, per pli granda alto de la ŝultroj, per larĝa kvadrata
buŝego, per griza haŭto. La dua, malpli granda rinocero estis femalo.
La ĉasistoj decidis ŝanĝi la planon de atako, por ke enmiksiĝo de la
femalo ne fiaskigu la aferon.

La estro de ĉaso kaj la estro de militistoj rapide grimpis sur arbon,


flustrante malbenojn al longaj dornoj, dise sidantaj laŭ la trunko.
La militistoj kaŝiĝis post arbustoj. La sklavoj kuniĝis ĉiuj kune kaj,
viciĝinte je kelkaj vicoj, samtempe kun la ĉasistoj kun surdigaj krioj
ekkuris laŭ la malfermita kampeto, svingante ŝnurojn kaj vigligante
sin per batalkrioj. Kun mirinda rapideco ambaŭ bestoj ekstaris sur
la piedojn. La kolosa masklo por minuto haltis, fiksrigardante al la
alkurantaj homoj, kaj la femalo, pli timigita, ĵetiĝis flanken. Ĝuste pri
tio kalkulis la ĉasistoj – ili rapide ĵetis sin dekstren, por fortiri atenton
de la femalo kaj fortranĉi ĝin disde la masklo.

La ĉasestro de sur la arbo ekvidis la senliman korpon de la


rinocero, rigidiĝinta senmove, nigrajn sinuojn de ĝiaj oreloj, celitaj
antaŭen, disigitaj per larĝa interspaco de la verto, simila al dika
rulaĵo. Post la oreloj videblis alta bulo de la masiva nuko, kaj antaŭe
briletis la akra fino de la korno. La malgrandaj okuletoj, kiel ŝajnis
al la egipto, rigardis malsupren kun malsprita kaj eĉ ia ofendita
esprimo.

Post minuto la rinocero turniĝis, kaj la egipto ekvidis ĝian longan,


mallerte fleksitan meze kapon, la krutan arkon de la nuko, la eĝon
de la spino, elstaranta sur la dorso, la krurojn, similajn al arbotrunkoj,
la malgrandan voston, bataleme levitan supren.

La grandega korno, longa je ne malpli ol tri ulnoj, sidis sur la nazo,


brilanta, tre dika ĉe la radiko, abrupte akriĝanta supren. Malantaŭ
ĝi videblis la dua, pli mallonga kaj pli akra, kun larĝa ronda bazo.

La koroj de la alkurantaj homoj freneze ekbategis – la besto


proksime iĝis terura monstro. Ok ulnoj da longo estis en ĝia giganta
korpo, la kruta nuko altis je kvar ulnoj super la tero. La rinocero
eksnufis tiel laŭte, ke ĝin klare aŭdis ĉiuj homoj senescepte, kaj
impete ĵetis sin al la homoj. Kun lerteco, nekomprenebla por tia
grandega kaj masiva besto, la rinocero momente iĝis en la mezo
de la homamaso. Neniu eĉ sukcesis levi ŝnurojn. Pandiono iĝis
flanke for de la monstro, alfluganta, kiel tempesto. La juna heleno
sukcesis rimarki nur la larĝigitajn nazotruojn de la animalo,
ĉirkaŭitajn de ringoformaj haŭtaj faldoj, la disŝiritan dekstran orelon
kaj haŭton sur la flanko, kovritan de tuberoj, kvazaŭ likenaj. Poste
ĉio miksiĝis en la kapo de Pandiono. Strida kriego aŭdiĝis en la
stepo, mallerte kurbigita homa figuro por momento ekflugis en la
aeron. La rinocero metis larĝan vojon en la amaso de la sklavoj,
trakuris pluen en la stepon, lasante post si kelkajn sternitajn korpojn,
turnis sin kaj ree ĵetis sin al la malfeliĉuloj. Ĉi-foje la rapidege
moviĝantan mason ĉiuflanke ĉirkaŭgluis homaj korpoj. Sed
la monstro konsistis el nuraj muskoloj kaj dikaj ostoj, vestitaj per
karapace firma felo. La homoj disflugis diversflanken, kaj ree
la rinocero komencis treti, premi kaj trapiki per la korno la faligitajn
sklavojn. Pandiono, ĵetiĝinta antaŭen kun la ceteraj, estis haltigita
de obtuza terura bato kaj, kontuzita, iĝis staranta kvarpiede. Longaj
ĝemoj kaj laŭtaj krioj flugis super la kampeto, en la aero fumis polvo.
La ĉasestro, furioze kriinta de sur la arbo, vigligante la sklavojn, nun
eksilentis kaj perplekse rigardis al la batalo. Ankoraŭ neniu ŝnuro
kaptis la giganton, sed ne malpli ol tridek homoj jam estis vunditaj
aŭ mortigitaj. La militistoj, paliĝintaj kaj tremantaj, kaŝiĝis malantaŭ
arboj, petegante la diojn de Ta-Kem pri savo. Triafoje turniĝis
la monstro, kaj, kvankam la homoj nevole disiris antaŭ ĝia rapidega
korpo, la rinocero sukcesis trapiki per la korno la pli junan el la
etruskoj – Remd-on. La animalo kun abrupta ronkado furioze
ĵetiĝadis inter la homoj, tretante ilin kaj kornobatante. El la nazotruoj
de la besto flugis ŝaŭmo, la malgrandaj okuletoj brulis pro kolero.
Kavi kun furioza kriego ĵetis sin al la monstro, sed lia ŝnuro glitis
laŭ la korno; la etrusko mem forflugis flanken, priverŝita de sango, –
la tuta haŭto de la ŝultro kaj la brusto estis deŝirita per la malmola
felo de la rinocero.

Kavi kun peno leviĝis, ploregante pro senforta furiozo. Premataj


per forto de la rinocero, la homoj retropaŝadis de la monstro,
la malplej persistaj kaŝiĝis post la dorsojn de la kamaradoj.

Ŝajnis, ankoraŭ nemulte – kaj ĉiuj en timo disfuĝos ien ajn,


adiaŭinte la revon pri libero.

Ree la rinocero ĵetis sin al la homoj, denove aŭdiĝis kriegoj.


Kidogo elpaŝis antaŭen. La nazotruoj de la negro larĝiĝis, en li
ekbrulis tiu batala fajro, kiu naskiĝas ĉe morta danĝero, kiam homo
forgesas pri ĉio, krom neceso batali, batali por la vivo. Desaltinte
de la terura korno, minacanta per neevitebla pereo, Kidogo impetis
post la monstro, trakurinta pretere, kaj sinforgese alkroĉiĝis al ties
vosto. Pandiono, rekonsciiĝinta de la ŝoko, levis de sur la tero
la senorde kuŝintan reton. En tiu ĉi momento li eksentis, ke li devas
esti antaŭ la kamaradoj, kiuj per la korpoj ŝirmis lin, kontuzitan.
Malklara rememoro glitis en la kapo de la heleno – la kampeto sur
Kreto, la danĝera ludo kun virbovo. La rinocero malmulte similis
bovon, sed Pandiono decidis uzi la kretan artifikon. Transĵetinte trans
la ŝultron la kunvolvitan reton, Pandiono ĵetis sin al la rinocero.
La besto tiumomente haltis, kalcitrinte per la malantaŭaj kruroj, levis
nubon da polvo kaj malproksime deĵetis Kidogon. Kompreninte
la planon de Pandiono, du libianoj flanke fortiris atenton de la besto,
kaj la juna heleno per salto atingis la monstron kaj alpremiĝis al ties
flanko. La rinocero fulmorapide turniĝis – la haŭto de Pandiono
ŝiriĝis je la malmola felo. Pandiono eksentis teruran doloron, sed,
forgesinte pri ĉio, alkroĉiĝis al la orelo de la monstro. Kiel iam
la junulino sur Kreto, Pandiono transĵetis la korpon super la korpo
de la besto kaj iĝis sur ties larĝa dorso. La rinocero ekbaraktis.
Pandiono kroĉiĝis per ĉiuj fortoj. «Mi nur tenu min, nur tenu», –
turniĝis en la cerbo de la juna heleno.
Kaj Pandiono tenis ĝuste dum tiom da momentoj, por sukcesi
surĵeti randon de la reto sur la buŝegon de la monstro. La kornoj
trairis inter la maŝoj, furioza ĝojo brogis Pandionon, sed en la sama
momento li ĉesis vidi la ĉirkaŭaĵon kaj perdis la konscion. Io kraketis,
terura pezo surfalis sur lin, en la okuloj disverŝiĝis obskuro.

Absorbita de la batalo, Pandiono ne vidis, ke Kidogo, muĝante,


kiel leono, ree alkroĉiĝis al la vosto de la rinocero, ke dek libianoj kaj
ses amu-oj kaptis la reton, ĉirkaŭintan la kapon de la besto. Penante
deskui la homojn, la rinocero falis sur la flankon. Ĝi rompis la brakon
kaj la klaviklon al la juna heleno, peze frapiĝinta al la tero. La falo
de la monstro estis tuj uzita de la homoj. La sklavoj kun krioj surfalis
sur la rinoceron, du maŝoj ĉirkaŭkaptis la malantaŭan kruron, unu –
la antaŭan. La ronkado de la rinocero transformiĝis al profunda
muĝo, la besto rulturniĝis sur la maldekstran flankon, poste sur
la dorson, per sia pezo rompante ostojn al la homoj. La forto de la
monstro ŝajnis senlima. Ses fojojn la besto ekstaradis, implikiĝante
en ŝnuroj, kaj ree renversiĝadis sur la dorson, neniiginte pli
ol kvindek homojn.

Sed ŝnuroj kaj rimenoj ĉiam pli dense ĉirkaŭplektadis ĝiajn


krurojn, la homoj streĉigadis la fortikajn maŝojn. Tri retoj ĉirkaŭprenis
la rinoceron supre kaj malsupre. Baldaŭ amaseto da sangokovritaj
homoj en ŝvito kaj koto kuŝis sur la monstro, alpremante al la tero
la freneze kalcitrantan rinoceron. La felo de la monstro, priverŝita
de homa sango, iĝis glita, kroĉantaj fingroj glitis laŭ ĝi, sed la ŝnuroj
streĉiĝadis pli firme. Eĉ tiuj, sur kiujn falegis lastfoje la peza korpo
de la besto, en antaŭmortaj penoj forte tenis la maŝojn.

La ĉasistoj alproksimiĝis al la faligita rinocero, portante novajn


faskojn da rimenoj, firme ligis kruce ĉiujn kvar fostosimilajn krurojn,
kaj la kapon je la korno alligis al la antaŭaj kruroj.

La terura batalo estis finita.

La freneziĝintaj homoj estis malrapide rekonsciiĝantaj, muskoloj


de la vunditaj korpoj tremis, kvazaŭ en febro, kaj en la nevidantaj
okuloj naĝis nigraj makuloj.
Finfine la furiozo de la koroj malrapidiĝis, tie kaj ĉi tie aŭdiĝis
suspiroj de faciliĝo – la homoj komencis kompreni, ke la morto
preteris ilin. Ekstaris, ŝanceliĝante, kovrita per sanga koto Kavi;
aliris, tremante tuta, sed jam ridetante, Kidogo. La rideto de la negro
tuj forflugis de sur la griziĝinta vizaĝo, kiam li ne ekvidis inter vivuloj
sian amikon Pandionon.

Restis sepdek tri homoj, la ceteraj estis mortigitaj aŭ ricevis


mortajn vundojn. La etrusko kaj Kidogo trovis Pandionon inter
mortintaj korpoj en tretita herbo kaj portis lin en ombron. Kavi
esploris la junan helenon kaj ne trovis sur li mortajn lezojn. Remd
estis mortinta, pereis ankaŭ la pasia gvidanto de amu-oj, kaj
la kuraĝa libiano Aĥmi peze ĝemis, mortante kun la dispremita
brusto.

Dum la sklavoj estis nombrantaj siajn perdojn kaj portadis


mortantojn en ombron de arboj, la militistoj alportis de la rivero
grandan platformon el ligno – la fundon de la kaĝo, preparita por
la rinocero, faligis sur ĝin la ligitan monstron kaj ektrenis sur ruliloj
al la rivero.

Kavi aliris la ĉasestron.

– Ordonu al ili, – la etrusko almontris la militistojn, – helpi al ni


porti la vunditojn.

– Kion vi intencas fari kun ili? – demandis la estro, kun nevola


estimo pririgardante la povan etruskon, malpurigitan per sango kaj
polvo, kies vizaĝo estis plena je severa malgajo.

– Ni veturigos ilin malsupren: eble, kelkaj ĝisvivos Ta-Kem-on kaj


ties lertajn kuracistojn... – morne respondis Kavi.

– Kiu diris al vi, ke vi revenos al Ta-Kem? – interrompis la estro.

La etrusko tremeris kaj retroiris je paŝo.


– Kiel, ĉu la vortoj de la reganto de la Sudo estis mensogo? Ĉu ni
ne estas liberaj?! – ekkriis Kavi.

– Ne, la granda ne mensogis al vi, malestiminda, – vi estas liberaj!


– Kaj kun tiuj vortoj la ĉasestro etendis al la etrusko malgrandan
rulaĵon de papiruso. – Jen lia ukazo.

Kavi gardeme prenis la valoregan folieton, farantan la sklavojn


liberaj homoj.

– Se estas tiel, do kial... – ekparolis li.

– Silentu, – orgojle interrompis la estro, – kaj aŭskultu. Vi estas


liberaj ĉi tie, – la ĉasestro akcentis la lastan vorton, – kaj povas iri
kien ajn: tien aŭ tien, – la mano de la estro almontris okcidenten,
suden kaj orienten, – sen ne en Ta-Kem-on kaj ne en la obeantan
al ĝi landon Nub. Se vi malobeos – denove iĝos sklavoj. Mi opinias,
– malmilde finis li, – ke, pensinte en libero, vi ĉiuj revenos al la piedoj
de nia sinjoro plenumi la destinitan al vi de la sorto servon al la
elektita popolo de la Nigra Tero.

Kavi faris du paŝojn antaŭen, liaj okuloj ekbrulis. Li etendis


la manon al unu el la militistoj, kiu perplekse rigardis al la ĉasestro,
kaj per kuraĝa movo elŝiris el post lia zono mallongan glavon.
La etrusko levis la brilantan armilon per la klingo supren, kisis ĝin kaj
rapide ekparolis en sia lingvo, komprenebla por neniu:

– Mi ĵuras per la supera dio de fulmo, per la dio de morto, kies


nomon mi havas, ke spite al malicaĵoj de la damnita popolo
mi revenos viva en la patrujon! Mi ĵuras, ke ekde tiu ĉi horo mi ne
trankviliĝos, ĝis kun forta taĉmento venos sur la bordojn de Kemt kaj
plene repagos ĉion ĉi!

Kavi ĉirkaŭmontris per la mano la kampeton kun disĵetitaj korpoj


kaj kun forto ĵetis la glavon sub siajn piedojn. La armilo profunde
enpikiĝis en la teron. La etrusko abrupte turniĝis kaj ekiris al la
kamaradoj, sed subite revenis.
– Mi ne plu petas vin pri io ajn, – diris li al la ĉasestro, foriranta
kun la lasta grupo de militistoj, – nur ordonu lasi al ni kelkajn lancojn,
tranĉilojn kaj pafarkojn. Ni devas gardi niajn vunditojn kontraŭ noktaj
rabobestoj.

La ĉasestro silente kapjesis kaj malaperis post arbustoj, laŭ larĝa


spuro de alpremita herbo, kiun metis la platformo kun la rinocero,
forveturigita al la rivero.

Kavi transdonis al la kamaradoj la tutan interparolon. Krioj


de kolero, retenitaj malbenoj kaj senfortaj minacoj miksiĝis kun
mallaŭtaj, plendaj ĝemoj de mortantoj.

– Pri tio, kion ni faru, ni pensu poste! – kriis Kavi. – Nun necesas
decidi pri la vunditoj. La rivero estas malproksima, ni laciĝis kaj
ne ĝisportos la kamaradojn. Ni ripozu iomete, kaj kvindek homoj iru
al la rivero, kaj dudek kamaradoj restu por gardo – ĉirkaŭe estas
multe da rabobestoj.

Kavi almontris en la direkto al glitantaj malproksime en la herbo


glataj makulaj dorsoj de hienoj, kiujn altiris odoro de la verŝita sango.
Grandegaj birdoj kun nudaj koloj rondflugadis super la kampo,
malleviĝadis kaj ree ekflugadis.

Ardis la seka tero, varmigita de la suno, apenaŭ rimarkeble tremis


reto de sunaj makuloj sub arboj, malgaje sonis en la varmega silento
krioj de sovaĝa kolombo. El la homoj foriris la pasio de batalo,
ekdoloris la ricevitaj kontuzoj, brulis deŝirita haŭto.

La morto de Remd metis Kavi-n en malgajon – la junulo estis


la sola fadeno, liganta la etruskon kun la malproksima patrujo. Nun
tiu maldika fadeno ŝiriĝis.

Kidogo, forgesinte pri siaj vundoj, sidis super Pandiono. La juna


heleno, evidente, ricevis ankoraŭ ian internan lezon kaj
ne rekonsciiĝis. Tra la malsekiĝintaj lipoj per apenaŭ aŭdebla, fajfa
sono traŝiriĝadis la spirado. La negro kelkfoje rigardis al la
kamaradoj, silente kuŝantaj en ombro, kaj finfine salte ekstaris,
vokante iri al la rivero por preni akvon por la vunditoj.

Kun nevolaj ĝemoj la homoj komencis leviĝi. Tuj venis netolerebla


soifo, pikante kaj mordante la gorĝon. Se tiel ekdeziris trinki
la sanuloj, do kion sentis la vunditoj, mutaj pro perdo de fortoj! Kaj
ĝis la rivero rekte estis ne malpli ol du horoj da rapida irado.

Neatendite malantaŭ arbustoj aŭdiĝis voĉoj – taĉmento


da militistoj, nombre ĉirkaŭ duoncento, ŝarĝita per vazoj kun akvo kaj
nutraĵo, aperis sur la kampeto. En la taĉmento ne estis egiptoj –
venis nur nubianoj kaj negroj, kiujn gvidis du gvidistoj.

La alirintaj militistoj tuj eksilentis, kiam ekvidis la lokon de la


batalo. Ili direktis sin al la arbo, sub kiu staris Kavi, kaj, ne dirinte
eĉ vorton, metis al liaj piedoj argilajn kaj lignajn vazojn, dekon
da lancoj, ses pafarkojn kun sagujoj, plenaj je sagoj, kvar pezajn
tranĉilojn kaj kvar malgrandajn ŝildojn el hipopotama felo, kovritajn
per kupraj platoj. La homoj avide ĵetiĝis al la kruĉoj. Kidogo kaptis
tranĉilon kaj, kolere turnante la okulojn, deklaris, ke murdos
la unuan, kiu prenos la akvon. La akvon el du vazoj oni haste
komencis enverŝi en la sekiĝintajn buŝojn de la vunditoj, poste
sattrinkis la ceteraj. La militistoj foriris, plu dirinte nenion.

Inter la sklavoj troviĝis du, scipovantaj kuraci vundojn; ili komencis


kune kun Kavi vindi la kamaradojn. La rompitaj ostoj de Pandiono
estis enigitaj en splintojn el malmola arboŝelo, kaj vinditaj per ŝtofaj
strioj el lia propra zontuko. Tiam Kidogo ekvidis la brilantan blu-
verdan ŝtonon, kiu estis firme envolvita en la ŝtofon. La negro
zorgeme kaŝis ĝin, opiniante magia amuleto de la kamarado.

Splintojn oni devis fari ankoraŭ al du vunditoj: al unu libiano kun


rompo de la brako kaj al maldika, muskola negro, senhelpe kuŝanta
kun la kruro, rompita sub la genuo. La stato de la ceteraj estis, plej
verŝajne, senespera – la terura korno de la monstro penetris
profunde, lezinte la internaĵojn. Kelkaj estis frakasitaj per pezo de la
grandega korpo de la rinocero kaj de ĝiaj kolonsimilaj kruroj.
Kavi ankoraŭ ne finis helpi al la vunditaj kamaradoj, kiam inter
flava herbo aperis malhela silueto de homo, hastanta al la loko de la
batalo. Tio estis unu el la indiĝenoj; li gvidis la militistojn kun akvo kaj
nun estis denove revenanta.

Anhelante pro rapida iro, la nubiano aliris Kavi-n kaj etendis al li


ambaŭ manojn per la manplatoj supren. La etrusko komprenis tiun
geston de amikeco kaj respondis same. Tiam la gvidisto ekkaŭris
en ombro de arbo, apogante sin je sia longa lanco, kaj rapide
ekparolis, montrante en direkto de la rivero kaj suden. Okazis paŭzo:
la nubiano sciis ne pli ol dek vortojn en la lingvo de Ta-Kem, kaj Kavi
entute ne komprenis la nubianon, sed inter la sklavoj troviĝis
tradukantoj.

Evidentiĝis, ke la gvidisto foriris el la taĉmento de militistoj kaj


haste revenis, por helpi al la sklavoj trovi vojon. La nubiano kredigis,
ke la liberigitajn sklavojn oni forpelis el la regiono, obeanta al Ta-
Kem, kaj tial reveni al la rivero por ili estas danĝere – ili povas ree
trafi en sklavecon. La gvidisto konsilis al Kavi iri okcidenten, kie
baldaŭ ili trovos grandegan sekan valon. Laŭ ĝi necesas direkti sin
suden: tie, post kvar tagoj da vojo, ili renkontos pacajn nomadojn-
brutobredistojn.

– Vi donos al ili jenon, – la nubiano elprenis el peco de ŝtofo,


transĵetita super la ŝultro, ian signon, kunmetitan el speciale
interplektitaj kaj rompitaj ruĝaj branĉetoj, – tiam ili akceptos vin bone
kaj donos azenojn por transportado de vunditoj. Ankoraŭ pli sude
estos teritorio de riĉa kaj paca popolo, kiu malamas Kemt-on. Tie
la vunditoj povos kuraciĝi. Ju pli sude, des pli da akvo estos, des pli
ofte pluvos. En la seka fluejo, laŭ kiu iros la vojo komence, vi ĉiam
trovos akvon, se fosos kavon profundan je du ulnoj...

La nubiano ekstaris, hastante foriri, kaj Kavi deziris danki lin, kiam
subite al la gvidisto alsaltis unu el sklavoj-azianoj kun longa, hirta kaj
malpura barbo, kun ĉapo de vilaj haroj sur la kapo.

– Kial vi konsilas al ni iri okcidenten kaj suden? Nia hejmo estas


tie! – La aziano almontris orienten, en direkto de la rivero.
La nubiano atente rigardis al la parolinto kaj malrapide respondis,
disigante la vortojn:

– Se vi transiros la riveron, oriente estos ŝtona, senakva dezerto.


Se vi transiros ĝin kaj transgrimpos altajn montojn, tiam vi atingos
bordon de maro, kie regas Ta-Kem. Se vi sukcesos transnavigi
la maron, tie, oni diras, dezertoj estas eĉ pli teruraj. Kaj en la montoj
kaj laŭ la rivero de Aromoj loĝas triboj, liverantaj al Ta-Kem sklavojn
interŝanĝe al armilaro. Pensu vi mem!

– Kaj ĉu norden ne ekzistas vojo? – ruze demandis unu el la


libianoj.

– Norde je du tagoj da iro for de ĉi tie sterniĝas senlima dezerto:


komence sekaj ŝtonoj kaj argilo, poste sabloj. Por kio do vi iros tien?
Eble, tie estas iaj vojoj kaj fontoj, sed mi ilin ne konas. Mi diras pri
la plej facila vojo kaj pri tiu, kiun mi konas bone... – Kaj, geste
montrinte, ke la konversacio estas finita, la gvidisto eliris el sub
la arbo.

Kavi sekvis lin, brakumis je la ŝultroj kaj komencis danki, miksante


egiptajn kaj etruskajn vortojn, poste vokis la tradukanton.

– Mi ne havas kion doni al vi, mi mem havas nenion, krom... – la


etrusko tuŝis la kotan zontukon, – sed en la koro mi konservos vin.

– Mi helpas al vi ne por pago, sed obeante al la koro, – respondis,


ridetinte, la nubiano. – Kiu el ni, spertintaj premon de la Nigra Tero,
rifuzos helpi al vi, kuraĝuloj, liberiĝintaj per tia terura kosto?!
Do atentu, sekvu mian konsilon kaj konservu la signon, donitan
al vi... Mi ankoraŭ diros: fonto de akvo estas dekstre de vi, je du mil
ulnoj – jen tie, kie banis sin la rinoceroj, sed plej bone estas jam
hodiaŭ, antaŭ veno de la nokto, foriri de ĉi tie. Adiaŭ, kuraĝa
fremdulo! Saluton al viaj kuraĝaj kamaradoj! Mi hastas.

La gvidisto malaperis, kaj Kavi, enpensiĝinte, rigardis post li.


Ne, hodiaŭ ili ne povos foriri de ĉi tie kaj forlasi la mortantajn
kamaradojn por hienoj. Se akvo estas proksime, do des pli necesas
resti sur la loko.

Kavi revenis al la kamaradoj, kiuj estis pridiskutantaj, kion fari plu.


Sensoifiĝinte kaj refortiĝinte per manĝo, la homoj iĝis pli raciaj kaj
estis singarde pesantaj postajn agojn.

Por ĉiuj estis klare, ke norden iri estas neeble – necesas plej
baldaŭ foriri de la rivero, sed en la demando, ĉu ili iru suden
aŭ orienten, la opinioj disiris.

La azianoj, konsistigantaj preskaŭ duonon da restintaj sklavoj,


ne deziris enprofundiĝi en la landon de nigruloj kaj estis por la vojo
orienten. Laŭ kredigoj de nubianoj, dum tri semajnoj eblis atingi
bordojn de la mallarĝa maro, disiganta Nubion kaj Azion, kaj loĝantoj
de tiu lando estis pretaj ree kuraĝi al vojo tra dezerto, por pli rapide
reveni hejmen.

Kavi estis kaptita en sklavecon dum militiro. En lia patrujo restis


familio, kaj li hezitis: tiom alloga ŝajnis al li la eblo de rapida reveno.
La elpelo el Kemt iĝis por li peza bato, ĉar plej facile estis reveni tra
Kemt, malleviĝinte en boato laŭ la rivero ĝis la maro. Sed la sperta,
multe vojaĝinta batalisto komprenis, ke grupeto da homoj, perdita
en malamika lando kaj speciale en dezertoj, kie ĉiuj putoj estas
kontrolataj, povos pluekzisti nur per miraklo. Kaj mirakloj en la sorto
de la etrusko ankoraŭ ne okazis, kaj li ne tre kredis je ili.

Enmiksiĝis Kidogo, forlasinta sian amikon por partopreni en la


konsilio.

Unuafoje la negro rakontis pri si. Oni eksciis, ke Kidogo estis filo
de potisto kaj devenis el granda kaj riĉa popolo, loĝanta ĉe mara
bordo sur la okcidenta rando de la lando de nigruloj. Tie en la
firmaĵon profunde entranĉiĝis grandega golfo, nomata la Suda
Korno. Kidogo ne konis de ĉi tie vojon en la gepatrajn lokojn, trafinte
en la sklavecon ĉe la rando de la granda dezerto, kiam li iris
en Kemt-on, regata de deziro vidi miraklojn de lerta majstreco de tiu
popolo. Sed la negro kalkulis, ke lia lando devis situi nemalproksime
sud-okcidente de la loko de la batalo. Kidogo kredigis, ke povos
ekscii la ĝustan vojon de tiu tribo, al kiu sendis ilin la gvidisto-
nubiano. Kidogo promesis al ĉiuj kamaradoj gastaman akcepton,
se nur ili sukcesos atingi tiun regionon, kie loĝas lia popolo, kaj al la
etrusko li deklaris, ke, laŭ rakontoj, aŭditaj en la infanaĝo, ŝipoj
de homoj, similaj al li kaj Pandiono, venadis en lian landon el norda
maro. Kavi, pesinte ĉion, konsilis al la kamaradoj sekvi
la rekomendon de la gvidisto kaj iri suden. Post la vortoj de Kidogo
la nekonata lando de nigruloj ne plu ŝajnis al li malamika. Maro,
libera, ne obeigita al malamata Ta-Kem, donis eblon atingi
la patrujon. La etrusko pli fidis al maro, ol al dezerto.

La azianoj protestis, ne konsentis, la libianoj subtenis la etruskon,


kaj pri la negroj eĉ ne necesas diri, ili ĉiuj estis pretaj iri suden kaj
okcidenten – tie estis ilia vojo en la gepatrajn landojn.

La azianoj kredigadis, ke estas tute nesciate, kiel rilatos al ili


nomadoj kaj speciale tiu multenombra kaj riĉa popolo, pri kiu parolis
la gvidisto-nubiano, ke la signo, donita de li al la etrusko, povas esti
kaptilo kaj ĉiuj ili ree trafos en sklavecon.

Tiam la negro, kuŝanta kun la rompita kruro, per krioj kaj gestoj
altiris al si la atenton. Haste, glutante vortojn kaj ŝprucante salivon,
li parolis ion, penante rideti kaj ofte batante sian bruston. El la tuta
pasia parolo, kun tuta torento da nekonataj vortoj, Kavi komprenis,
ke la negro apartenas al tiu popolo, atingi kiun helpe de nomadoj
konsilis la gvidisto, kaj ke li ĵuras pri pacemo de siaj samgentanoj.
Tiam la etrusko decidiĝis kaj aliĝis al la negroj kaj la libianoj, kontraŭ
la azianoj, plu insistantaj pri sia plano. Sed la suno jam kliniĝis
al subiro, necesis pensi pri akvo kaj noktumo. La etrusko proponis
al ĉiu atendi ĝis la mateno. Malgraŭ ĉies deziro foriri de la terura
loko, prisemita per kadavroj, oni devis resti sur la kampeto, por
ne turmenti vane la mortantojn, trenante ilin. Dek homoj ekiris al la
fonto, indikita de la nubiano kaj alportis plenajn kruĉojn da malklara
varma akvo kun odoro de argilo. Laŭ konsilo de negroj inter arboj oni
konstruis barilon el dornaj branĉoj por defendo kontraŭ atako
de hienoj. Ĉe la flanko, turnita al la kampeto, ekbrulis tri lignofajroj.
Tri homoj restis deĵori ĉe la vunditoj, dek homoj kun lancoj eksidis
ĉe lignofajro. Nokto en tiuj ĉi lokoj venas rapide. Okcidente ankoraŭ
lumis nuboj, kaj de la nordo kaj la oriento jam ruliĝis nigra ondo
de venanta mallumo, inundante pintojn de arboj kaj bruligante super
ili sennombrajn fajretojn de steloj. Baldaŭ Kavi, ne konanta sudajn
landojn, komprenis, kial la gvidisto konsilis al ili plej baldaŭ foriri de ĉi
tie. Kriegoj de ŝakaloj ĥore leviĝis al la ĉielo, abrupta histeria ridego
de hienoj sonis ĉirkaŭe. Ŝajnis, ke centoj da bestoj kunvenis el ĉie,
por vori ne nur la kadavrojn, sed ankaŭ tiujn, kiuj restis vivaj. El la
kampeto aŭdiĝis muĝado, krakado kaj laŭta ŝmacado. Dolĉeta odoro
de kadavroj, rapide putrintaj en varmego, disvastiĝis ĉie.

La homoj kriis, ĵetadis terbulojn kaj ŝtonojn, elpaŝadis antaŭen


kun brulantaj branĉoj, sed vane – rabobestoj ĉiam pli multiĝadis.

Subite post la dorna barilo aŭdiĝis obtuza raŭka sono, tondra


muĝo kvazaŭ disfluis laŭ la tero, tremigante la grundon. La bestoj,
kverelintaj sur la kampeto, eksilentis; la homoj, vekiĝinte, salte
ekstaris; en la veninta silento pli laŭte ekĝemis la vunditoj. La muĝo
estis proksimiĝanta – la basa sono de nekredebla forto, ŝajne, estis
eliranta el grandega trumpeto. Malklara grandkapa silueto aperis
ĉe la randa arbo – al la timigitaj homoj estis aliranta granda leono
kun densa kolhararo, kaj antaŭ ĝi neaŭdeble glitis fleksiĝema,
maldika leonino. La lancoj turniĝis al la bestoj, malforte briletante per
la kupraj pintoj en flamo de la nehele brulantaj lignofajroj. La homoj
kun krioj ĵetadis brulantajn branĉojn en la leonojn, riskante bruligi
la herbon. La konsternitaj rabobestoj haltis, poste deiris sur
la kampeton. Longe staris la homoj kun pretaj lancoj, ĝis doloro
kunpremante en la manoj ties stangojn, sed atako ne okazis.

Ne sukcesis la ripozantoj ekdormeti, kiam ree tondro de leona


muĝo tremigis la aeron, post ĝi sekvis dua, tria. Ne malpli ol tri leonoj
vagis ĉirkaŭe, kun la pli frue aperinta leonino estis kvar. La homoj
komprenis, kia nepardonebla senzorgeco iliaflanke estis la neglekte
konstruita malalta barilo. Kvar homoj kun lancoj staris pretaj, por
rebati eblan atakon de malantaŭe, ses lancistoj restis stari post
la lignofajroj. Neniu dormis: arminte sin per io ajn, la homoj atente
fiksrigardis en mallumon. Nova muĝo tremigis la aeron, kaj ĉe la
flanka lignofajro aperis grandega leono kun hela kolhararo.
La ŝanceliĝanta flamo pligrandigis la amplekson de la rabobesto, ĝiaj
okuloj, celitaj al la homoj, radiis verdan lumon. Malfeliĉe, apude
staris unu el nespertaj pri ĉasado nordaj azianoj kun pafarko.
Timigita de la leona muĝo, li sendis trafan sagon rekte en la buŝegon
de la rabobesto. La muĝo rompiĝis per longa ĝemo, transiris
en raŭkan tuson kaj eksilentis.

– Gardu vin! – despere kriis unu el la nubianoj.

La korpo de la leono ekflugis en la aeron, la rabobesto salte trais


la linion de lignofajroj kaj iĝis inter la homoj. La venkintojn de la
rinocero estis malfacile konfuzi: la lancoj haltigis la leonon,
enpikiĝinte en ĝiajn flankojn kaj bruston, kvar sagoj trapikis
la fleksiĝeman korpon. Du lancoj kun seka krako rompiĝis sub batoj
de la peza piedego, kaj sammomente tri grandeguloj-negroj,
ŝirmante sin per ŝildoj, enpikis en la bruston de la rabobesto longajn
tranĉilojn... La leono longe kaj plende ekmuĝis; la homoj, ruĝigitaj
de sango, desaltis, kaj subite venis silento.

Surdiga kriego de venko ruliĝis laŭ la stepo. La korpo de la


mortigita leono estis elĵetita antaŭ la lignofajrojn, kaj la kamaradoj
okupiĝis pri vindado de du novaj vunditoj, ankoraŭ tremantaj
en batala febro.

La rabobestoj vagadis ĉirkaŭe ĝis la tagiĝo, de tempo al tempo


eligante afekciantan muĝon. Neniu el la leonoj kuraĝis ripeti
la atakon.

Ĉe la naskiĝo de la nova tago, leviĝanta en blindiga brilo, mortis


kvin gravaj vunditoj. Ankoraŭ sep homoj evidentiĝis mortintaj – nokte
dum la tumulto kun la leono neniu rimarkis, kiam tio okazis. Aĥmi
ankoraŭ spiris, malofte movetante la grizajn lipojn.

Pandiono kuŝis kun malfermitaj okuloj, lia brusto leviĝadis


en trankvila kaj egala spirado. Kidogo, kliniĝinta super li, kun teruro
komprenis, ke la amiko ne vidas lin. Tamen la alportitan akvon
Pandiono tuj eltrinkis kaj malrapide mallevis la palpebrojn.

Post matenmanĝo el restaĵoj de hieraŭa manĝo Kavi proponis


ekiri. La azianoj, interkonsentintaj jam nokte, ekribelis. Ili kriis, ke en
tiu ĉi lando, loĝata de tia multo da teruraj bestoj, ili nepre pereos,
ke necesas saviĝi el tiu fatala stepo, ke la dezerto estas pli kutima
kaj sendanĝera. Malgraŭ ĉiuj persvadoj de Kavi kaj de la
nigrahaŭtuloj, la azianoj ne cedis.

– Bone, estu tiel, – diris la etrusko, decidiĝinte. – Mi iras suden


kun Kidogo. Kiu iras kun ni – aliru ĉi tien, kiu iras orienten – deiru
maldekstren.

Tuj ĉirkaŭ la etrusko kreiĝis amaso da nigraj kaj helbronzaj korpoj


– negroj, nubianoj kaj libianoj. Al Kavi aliĝis tridek sep homoj,
ne kalkulante Pandionon kaj la kuŝantan sur la tero negron kun
la rompita kruro, kiu streĉe observis la okazantaĵon, leviĝinte sur
la kubuto.

Tridek du homoj transiris maldekstren kaj staris, obstine


mallevinte la kapojn.

Armilaro kaj vazoj por akvo estis dividitaj egale inter ambaŭ partoj,
por ke la azianoj ne ligu sian eventualan malsukceson kun tio, ke ilin
maljuste traktis la kamaradoj.

Ilia longbarba gvidanto, tuj kiam la divido estis finita, ekkondukis


la homojn orienten, al la rivero, kvazaŭ timis, ke alligiteco al la
kamaradoj ŝancelos ilian decidemon. La restintoj longe rigardis post
la kuraĝaj amikoj, apartiĝintaj de ili sur la sojlo de libero, poste kun
malgajaj suspiroj revenis al siaj aferoj. Ĉu sukceso aŭ morto atingos
la kamaradojn – neniam ili ekscios pri tio, same kiel ankaŭ la heroaj
azianoj nenion scios pri ilia malcerta sorto. «Neniam» – jen terura
vorto, tiom neevitebla por diversaj popoloj, disigitaj de spacoj.

La etrusko kaj Kidogo, pririgardinte Pandionon kaj la vunditan


negron, transportis ilin al alia arbo, kun maldikaj branĉoj. Kiam oni
provis levi Aĥmi-n, el la gorĝo de la libiano elŝiriĝis terura krio, kaj
la vivo forlasis la kuraĝan luktanton por libero.

Kavi konsilis al la libianoj levi la mortinton sur arbon kaj firme alligi
lin per ŝnuroj. Tio estis tuj plenumita; kvankam la homoj sciis, ke la
kadavro estos disŝirita de rabobirdoj, sed tio ŝajnis malpli abomena,
ol manĝigi fetorajn hienojn. Silente, sen anticipa interkonsento, Kavi
kaj Kidogo hakis kelkajn branĉojn.

– Kion vi faras? – demandis, alirinte al la etrusko, unu el altaj


negroj.

– Brankardojn. Mi kaj Kidogo portos lin, – Kavi almontris


Pandionon, – kaj vi portos tiun, – la etrusko kapmontris al la negro
kun la kruro en splinto. – La libiano iros sen nia helpo, kun la brako
sur vindaĵo...

– Ni ĉiuj portos tiun, kiu la unua saltis sur la rinoceron, –


respondis la negro, turninte sin al la kamaradoj. – La kuraĝulo savis
nin ĉiujn. Ĉu ni povas forgesi tion? Atendu, ni pli bone scipovas fari
brankardojn.

Kvar nigruloj lerte eklaboris. Baldaŭ la brankardoj estis pretaj:


longaj bastonoj, interplektitaj per ŝnuroj, – sur la batalejo da ili restis
multe. Inter la bastonoj la negroj aranĝis duopajn transversajn
stegojn, en la centro fiksis rondajn kusenojn el malmola ŝelo,
ĉirkaŭvolvitajn per pecoj de leona felo. La negro kun la rompita kruro
observis la laboron, ĝoje ridetante; liaj malhelaj okuloj fidele rigardis
en la vizaĝojn de la kamaradoj.

La vunditojn oni kuŝigis sur la brankardojn. Ĉio estis preta.


La nigruloj pare ekstaris ĉe la brankardoj kaj momente levis ilin sur
la etenditaj manoj, zorgeme metinte la kusenojn sub la kapojn. Poste
la portantoj ekiris antaŭen, egalmezure kaj facile paŝante.

Tiel, ne rekonsciiĝante, Pandiono ekiris laŭ la nekonata vojo.


Du nubianoj kaj negro, armitaj de lancoj kaj pafarko, preninte al si
devon de gvidistoj, iris antaŭe, la ceteraj tridek homoj ekiris
anservice post la brankardoj. En la vosto mem de la procesio
ankoraŭ tri homoj portis du lancojn kaj pafarkon. La vojaĝantoj ekiris
laŭ la rando de la kampeto okcidenten, penante ne rigardi al la
restaĵoj de la kamaradoj kaj forportante kun si doloran senton
de kulpo, ke ili ne sukcesis gardi iliajn korpojn kontraŭ noktaj
kadavrovorantoj.

Post tagmeza ripozo la taĉmento baldaŭ atingis la larĝan


sekiĝintan fluejon, jam el malproksime distingiĝantan sur la flava
stepo per du strietoj de veproj, kadrantaj ĝiajn bordojn.

Laŭ la fluejo ili turnis sin rekte suden kaj, ne haltante, iris ĝis
la sunsubiro. En tiu ĉi tago ne necesis fosi kavon por akvo –
malgranda fonto eliris sur la supraĵon el fendo inter du platoj
de krudgrajna ŝutiĝema ŝtono; sed la homoj devis multe labori pri
la loko de noktumo, ĉirkaŭiginte ĝin per barilo el dornaj branĉoj.
Nokte ĉiuj pace dormis, ne timante malproksiman muĝadon de leono
kaj hienojn, tumultantajn en mallumo.

La dua kaj la tria tagoj pasis trankvile. Nur unufoje oni vidis
el malproksime nigran masegon de rinocero, trairanta herbon kun
la mallevita kapo. La homoj en perplekso haltis – la travivitaĵo ree
viviĝis en ilia memoro, minaca kaj neforgesebla. La vojaĝantoj
ekkuŝis en herbo. La rinocero levis la kapon; denove, samkiel en tiu
terura horo, la homoj ekvidis la fleksitajn, larĝe dismetitajn orelojn kaj
la elstarantan inter ili pinton de la korno. Faldoj de la dika haŭto
kadris la ŝultrojn de la animalo kaj pendis ĉe la komenco de la
disstarigitaj antaŭaj kruroj, dronantaj en herbo. La masiva monstro
senmove staris iom, kaj, turniĝinte, ekmoviĝis en la sama direkto.

Malgrandaj gregoj de etaj flav-grizaj antilopoj renkontiĝadis ofte;


la animaloj, mortigitaj per sagoj, servis kiel bongusta manĝo.

En la kvara tago la seka fluejo larĝiĝis kaj malaperis, la flava


argila grundo cedis lokon al stranga hel-ruĝa tero, per maldika tavolo
kovranta diserigitan graniton.
Rondaj montetoj da granito elstaradis per malhelaj makuloj sur
ruĝa morna ebenaĵo. La herbo malaperis, anstataŭ ĝi el la tero
elstaris malmolaj folioj, similaj al enpikitaj rekte en la malkompaktan
grundon faskoj da akraj kaj mallarĝaj glavoj. La gvidistoj skrupule
ĉirkaŭiradis densejojn de tiuj vegetaĵoj kun akraj, tranĉantaj, kiel
razilo, randoj de malmolaj folioj.

Ruĝa valo sterniĝis antaŭe, rozkoloraj nuboj da polvo kirliĝis,


leviĝante foste kaj difuzante brilon de sunaj radioj. La varmego
lacigis la irantojn, sed la homoj daŭrigis la vojon, maltrankviliĝante,
ke tiu senakva ebenaĵo estos tro granda. La fluejo kun ĝia subtera
akvofluo restis malantaŭe. Kiu scias, kiam ili sukcesos trovi akvon,
tiom necesan al la homo en tiu ĉi varmega lando!

De sur pinto de unu el granitaj montetoj oni rimarkis,


ke malproksime kuŝas orkolora strio – tie, evidente, estis finiĝanta
la ruĝa grundo kaj ree iris herba stepo. Vere, la ombroj plilongiĝis nur
duone post la tagmezo, kaj la vojaĝantoj jam paŝis laŭ susuranta
herbo, pli malalta, ol antaŭe, sed anstataŭe pli densa. Flanke
videblis larĝa verda nubo, ŝajne, ŝvebanta en la aero super la blu-
nigra makulo de la propra ombro – la potenca «arbo de gastoj» estis
invitanta en sian azilon. La gvidistoj turnis sin al ĝi. La lacaj homoj
plirapidigis paŝojn, kaj baldaŭ la brankardoj kun la vunditoj staris
en la ombro ĉe la trunko, profunde disdividita per laŭlongaj sulkoj
je apartaj rondigitaj ripoj.

Kelkaj negroj kunmetis el si vivan ŝtuparon kaj grimpis sur


la potencajn branĉojn. Admiraj kriegoj aŭdiĝis de supre – la nigruloj
ne eraris en siaj kalkuloj: la interna kavo de la dika trunko, je ne
malpli ol dek kvin ulnoj, entenis akvon de antaŭnelongaj pluvoj.
La vazoj pleniĝis per malvarma malhela akvo. La negroj deĵetis
desupre longajn, akrigitajn ĉe ambaŭ finoj fruktojn de la grandega
arbo. Ĉiu frukto, granda je homa kapo, entenis sub sia maldika
malmola ŝelo flavetan farunecan substancon, acid-dolĉan, bonege
malvarmigantan la varmegajn, sekiĝintajn buŝojn de vojaĝantoj.
Kidogo disrompis du fruktojn, forigis multajn malgrandajn kernetojn,
disfrotis la entenaĵon kun negranda kvanto da akvo kaj komencis
manĝigi Pandionon.

Por ĝojo de la negro, la juna heleno manĝis kun deziro kaj hodiaŭ
unuafoje levetis la kapon, penante ĉirkaŭrigardi (sur la brankardo
dum irado la vizaĝon de Pandiono oni ordinare kovradis per grandaj
folioj, plukitaj apud fontoj). La manoj de Pandiono kun peno atingis
Kidogon, la malfortaj fingroj premis la manradikon de la negro.
La larĝe malfermitaj okuloj de la heleno perdis la antaŭan akrecon
de rigardo kaj estis malklaraj kaj kompatindaj.

Kidogo emociite demandis la amikon, kiel li fartas, sed ne ricevis


respondon. La okuloj de la vundito ree fermiĝis, kvazaŭ la malforta
ekbrilo de revenanta vivo lacigis lin super ĉia mezuro. Kidogo lasis
la amikon en kvieto kaj hastis sciigi al la etrusko la ĝojan eventon.
Kavi, eĉ pli severiĝinta post la terura tago de la batalo, aliris
la brankardon kaj longe sidis, fiksrigardante en la vizaĝon de la
kamarado. La etrusko penis, metinte la manon sur la bruston
de Pandiono, difini forton de batado de la koro de la junulo.

Tiutempe aŭdiĝis voĉo de nubiano, grimpinta sur la pinton de la


arbo, por pririgardi la vojon. Li kriis, ke malproksime antaŭe, preskaŭ
ĉe la horizonto mem, videblas malhelaj kadroj de dornaj bariloj, kiajn
faras nomadaj brutobredistoj por defendo de siaj gregoj kontraŭ
rabobestoj.

Estis decidite noktumi sub la arbo kaj, ekirinte ĉe la sunleviĝo, kiel


eble plej frue atingi la tendaron de nomadoj. Antaŭ la sunsubiro
densaj nuboj kovris la ĉielon, la senstela nokto estis neordinare
kvieta kaj malhela, la velure nigra mallumo ne ebligis vidi la manon,
alportitan proksime al la okuloj.

Baldaŭ sinuantaj fulmoj ringe zonis la ĉielon, murmurego


de tondro senĉese ruliĝadis malproksime. Nombro de fulmaj ekbriloj
ĉiam kreskis, sur la ĉielo ekserpentumis centoj da blindigaj fajroj,
similaj al gigantaj sekaj branĉoj. Tondro tremigadis ĉion ĉirkaŭe,
la blua fajro blindigadis la homojn, dezirantajn forlasi sian azilon.
Malproksime aŭdiĝis bruo, rapide plifortiĝanta kaj transformiĝinta
en muĝon. Tio estis venanta muro de furioza pluvo. La arbo
ekŝanceliĝis – tuta maro falegis de sur la ĉielo. Kaskadoj
de malvarma pluvo kun terura bruo frakasiĝadis je la tero, ĉirkaŭ
la arbo tuj kreiĝis profunda tavolo de akvo, kovrinta elstaraĵojn de la
dikaj radikoj. En alternanta rapida ŝanĝo de mallumo kaj
seninterrompa fajro ŝajnis, ke la tuta stepo neeviteble estos inundita
– tiom granda estis maso da pluvo, faleganta ĉirkaŭe. Tamen baldaŭ
la brilado de fulmoj ĉesis, la pluvo kvietiĝis, kaj la stela ĉielo
etendiĝis super la sattrinkinta stepo; malforta vento ekportis densan
aromon de nevideblaj herboj kaj floroj. La libianoj kaj la etrusko
konsterniĝis, ekvidinte la fulmotondron, ŝajnintan al ili terura
katastrofo, sed la negroj, gaje ridante, deklaris, ke tio estas pluvo,
tute ordinara dum pluva sezono, kaj eĉ ne tre forta. Kavi nur balancis
la kapon, dirante al si, ke se tian pluvon oni ĉi tie opinias ordinara,
do, sendube, ili spertos en la lando de nigruloj tute neordinarajn
aventurojn. La diveno ne trompis la etruskon.

En la sekva tago de la vojo subite aŭdiĝis bojado de hundo.


El fumo de vaporoj, kaŝanta la malproksimon, elstaris longaj dornaj
bariloj, post kiuj kaŝiĝis malaltaj pajlobudoj de nomadoj.

Amaso de homoj, vestitaj en ledaj antaŭtukoj, ĉirkaŭis


la vojaĝantojn. La vangostaj vizaĝoj estis nepenetreblaj, la mallarĝaj
malhelaj okuloj malafable rigardis al la egipta armilaro en la manoj
de la eksaj sklavoj. Tamen la signo, donita de la nubiano, faris plej
bonan impreson. El la amaso eliris kvin homoj, ornamitaj per nigraj
kaj blankaj plumoj, en altaj hararanĝoj, subtenataj per rondaj
plektaĵoj el foliradikoj.

La lingvo de la nomadoj estis komprenebla por la nubianoj –


baldaŭ la venintoj sidis en densa rondo de aŭskultantoj, trinkante
acidan lakton. La nubiaj sklavoj estis rakontantaj sian historion.
Interrompante unu la alian, ili salte ekstaradis en vervo, akompanataj
de ĥoro de miraj ekkrioj. La plumornamitaj tribestroj nur frapadis
siajn femurojn. Granda estas forto de samaj sentoj ĉe homoj,
spertantaj samajn malfeliĉojn, kaj amika helpo faras miraklojn!
La nomadoj sendis ses homojn kun dek azenoj por faciligi la vojon
de la fremduloj. La senditoj devis gvidi la vojaĝantojn ĝis la granda
vilaĝo de fikshejma popolo, situanta ankoraŭ je sep tagoj da vojo
sud-okcidenten, sur bordo de nesekiĝanta rivereto.

Tago pasadis post tago. Sub la varmega blindiga suno kuŝis


la senlima stepo, jen laca pro varmega silento, jen rulanta larĝajn
ondojn de herboj sub vento. Ĉiam pli malproksime profundiĝadis
la eksaj sklavoj en sovaĝajn vastaĵojn de la sudo, plenigitajn
de sennombraj gregoj da animaloj. Komence la nekutimaj okuloj
ne distingadis preterkurantajn aŭ duonkaŝitajn de herbo amasojn –
videblis dorsoj, elstaris kornoj, mallongaj kaj fleksitaj aŭ longaj kaj
rektaj, kiel lancoj, aŭ spirale rondigitaj. Poste la vojaĝantoj lernis
distingi iliajn specojn – longokornajn oriksojn, grandegajn kaj kvietajn
ruĝajn taŭrotragojn, vilajn, kun malbelega ĝibnaza kapo gnuojn, kaj
antilopojn, grandajn je eta bovido, strangajn,
grandorelajn, dancantajn sur la malantaŭaj piedoj sub arboj.

Flava herbo je homa alto kun malmolaj tigoj susuris ĉirkaŭe, kiel
neĉirkaŭvidebla grena kampo. Ĝia spaco, oriĝanta sub la suno, estis
kovrita de makuloj de freŝa verdaĵo laŭlonge de sekaj fluejoj kaj
flakoj, nun pleniĝintaj je akvo. Malproksime en la surfacon de la
stepo enpikiĝadis helbluaj kaj violkoloraj branĉoj de montoj, kiel
remparoj leviĝantaj sur la horizonto.

Arboj jen densiĝadis, kuniĝante en altajn insulojn, malhelantajn


super la kapoj, jen denove diskuradis diversflanken malproksime unu
de la alia, kiel aro da timigitaj birdoj. Plej ofte tio estis samaj ombrelaj
akacioj, kiaj afekciis Kavi-n en la momento de la unua konatiĝo kun
la ora stepo, – dornaj trunkoj disvolviĝadis de la radiko per larĝa
funelo, rememorigante pri konusoj, renversitaj per la pinto
malsupren. Fojfoje arboj havis pli dikajn kaj mallongajn trunkojn,
same disvolviĝantajn per amaso da branĉoj, kaj tiam iliaj foliaroj,
densaj kaj malhelaj, similis al larĝaj verdaj kupoloj aŭ renversitaj
tasoj. Palmoj el malproksime distingiĝadis per siaj paraj disforkiĝoj
de branĉoj, kovritaj ĉe la finoj per hirtaj tranĉilsimilaj plumoj
de malhelaj folioj.
Kavi rimarkis, kiel kun ĉiu tago la negroj kaj la nubianoj, mallertaj
kaj nedivenemaj en Ta-Kem aŭ sur la akvo de la granda rivero, ĉi tie
iĝadis ĉiam pli fortaj, decidemaj kaj certaj. La morna etrusko
rimarkis, ke, kvankam lia aŭtoritato de estro restas neŝancelebla,
sed li mem perdas certecon pri si sur tiu ĉi fremda tero kun
nekonataj al li leĝoj de la vivo.

La libianoj, tiel bone montrintaj sin en la dezerto, ŝajnis senhelpaj.


Ili timis la stepon, loĝatan de miloj da bestoj, en herbo al ili ŝajnis
multegaj danĝeroj, nekonataj minacoj akompanis ĉiun ilian paŝon.

La vojo vere estis malfacila. Renkontiĝadis densejoj de herbo,


kies tuberoj eligadis milionojn da etaj dornoj, enpikiĝantaj en la
haŭton, kaŭzante netolereblan jukon kaj pusadon.

Multegaj rabobestoj kaŝiĝadis dum varmegaj tagaj horoj sub


arboj. Fojfoje en ombro, ŝajnanta nigra kaverno, inter faskoj de hele
prilumita herbo aperadis fleksiĝema makula figuro de leopardo.

La negroj kun mirinda lerteco kaŝe aliradis al ruĝaj antilopoj, kaj


sukoplena, bongusta viando ĉiam estis abunda por la ekssklavoj,
ĉiam pli fortikiĝantaj pro ĝissata manĝo. Kiam malproksime aperadis
amaso de griz-nigraj korpoj de grandegaj bovoj kun larĝaj, mallevitaj
malsupren kornoj, la negroj donadis alarman signalon, kaj
la taĉmento haste retiriĝadis al plej proksimaj arboj, saviĝante de tiuj
teruraj loĝantoj de afrikaj stepoj.

La gvidistoj, probable, malĝuste taksis la distancon: la vojaĝantoj


estis irantaj jam naŭ tagojn, sed signoj de proksimeco de homa
loĝejo ankoraŭ ne renkontiĝis. La brako de la libiano saniĝis,
la negro kun la rompita kruro jam sidis sur la brankardo kaj vespere
en bivakoj gaje saltadis kaj ridinde krabladis ĉe lignofajro, ĝojigante
la kamaradojn per sia saniĝo. Nur Pandiono plu kuŝis muta kaj
indiferenta, kvankam nun Kidogo kaj Kavi devigadis lin pli multe
manĝi.

Kaj la svarma vivo de la stepo plu disfloradis ĉirkaŭe pro la pluvoj.


Milionoj da insektoj sonore zumis kaj susuris super herbo, buntaj
birdoj preterflugadis kiel bluaj, flavaj, smeralde verdaj kaj velure
nigraj vizioj inter interplektaĵo de grizaj malglataj branĉoj. En la
varmega aero ĉiam pli ofte aŭdiĝadis laŭtaj krioj de etaj otidoj: «mak-
har! mak-har!»

Kavi pli proksime konatiĝis kun Afriko.

Senbruaj kaj trankvilaj grizaj rokoj de elefantoj nemalofte


preternaĝadis super herbo, la gigantaj haŭtaj oreloj celis al la homoj,
brilanta blankeco de la dentegoj akre kontrastis apud
la serpentumantaj malhelaj rostroj. La potencaj animaloj plaĉis al la
etrusko – ilia saĝa konduto tiel forte diferencis disde maltrankvilo
de antilopoj, disde kolero de rinoceroj, disde streĉa kaŝiĝemo
de rabobestoj. Fojfoje la homoj sukcesadis kaŝobservi ripozon de la
majestaj gigantoj: la grego, kaŝiĝante en ombro de arboj, senmove
staris, dense amasiĝinte. Grandegaj maljunaj maskloj malalte
klinadis siajn grandfruntajn kapojn, pezigitajn de la fleksitaj dentegoj;
femaloj, kun pli plataj fruntoj, tenis dum dormo la kapojn pli alte.
Unufoje la antaŭirantoj renkontis solecan maljunan elefanton.
La giganto dormis, starante rekte en varmego. Ĝi ekdormis,
evidente, en ombro, poste la suno moviĝis, kaj la elefanto, profunde
dormante, ne sentis la varmegon. Kavi longe admiris la potencan
giganton.

La elefanto staris, kiel skulptaĵo, facile dismetinta la malantaŭajn


krurojn. La mallevita rostro estis fleksita en ringon, la malgrandaj
okuloj estis fermitaj, la maldika vosto pendis de sur la oblikva
postaĵo. La dikaj, fleksitaj dentegoj estis minace elstarantaj antaŭen,
per la finoj larĝe disirante al flankoj.

Tie, kie arboj estis pli maloftaj, oni ofte renkontadis animalojn
de neordinara aspekto. Iliaj longaj kruroj portis mallongan korpon
kun kruta, klinita malantaŭen dorso. La antaŭaj kruroj estis multe pli
longaj ol la malantaŭaj. La dorso ekde la masivaj ŝultroj kaj larĝa
brusto estis transiranta en neordinare longan, klinitan antaŭen kolon,
sur kiu sidis negranda kapo kun mallongaj kornetoj kaj grandaj
tubformaj oreloj. Tio estis ĝirafoj. La animaloj renkontiĝadis per
gregoj je de kvin ĝis cent anoj. Neforgeseblan spektaĵon prezentis
granda grego de ĝirafoj sur malfermita loko: ŝajnis, arbaro, klinata
de vento, moviĝis en hela lumo, deĵetante makulojn de bizaraj
ombroj. Ĝirafoj moviĝis jen trote, jen per strangaj saltoj, subfleksante
la antaŭajn krurojn kaj malproksime etendante la malantaŭajn. Ilia
bunta felo – hel-flava reto de mallarĝaj strietoj, disigitaj per grandaj
nigraj neregulaj makuloj, mirinde similis ombron de arboj, sub kiuj
la animaloj estis tute nevideblaj. Ili singarde deŝiradis per la lipoj
foliojn de sur altaj branĉoj, satiĝante sen avido; iliaj grandaj sentivaj
oreloj turniĝadis en ĉiuj direktoj.

Ofte super la ondiĝanta herba maro aperadis vico de koloj – tiuj


strangaj animaloj estis malrapide irantaj, portante sur dek-ulna alto
la fierajn kapojn kun brilantaj nigraj okuloj.

La diskretaj moviĝoj de ĝirafoj estis belaj, la senmalutilaj animaloj


vokis nevolan simpation.

Plurfoje la vojaĝantoj aŭdis tra herba muro koleran ronkadon


de rinocero, sed ili jam lernis eviti la malbone vidantajn ferocajn
monstrojn, kaj eventuala renkontiĝo ne plu teruris la ekssklavojn.

La vojaĝantoj moviĝis anservice, paŝante laŭ la spuroj de la


antaŭuloj laŭ malvastaj koridoroj de alta herbo – nur lancoj kaj kapoj,
ĉirkaŭvolvitaj per ĉifonoj kaj folioj, balanciĝis super ĉifitaj tigoj. Ĉe la
flankoj estis senfine etendiĝanta monotona balanciĝanta muro.
La herbo kaj la arda ĉielo persekutadis la vojaĝantojn tage, herbajn
murojn ili vidis nokte en sonĝoj, al ili ŝajnis, ke ili por ĉiam perdiĝis
en sufoka susuranta senfineco. Nur en la deka tago antaŭ
la taĉmento aperis malalta ĉeno de klifoj, ŝirmita de blua nebulo.
Leviĝinte sur ilin, la vojaĝantoj trafis sur gruzan altebenaĵon,
prikreskitan de arbustoj kaj senfoliaj arboj, kies branĉoj, kiel multo
da dismetitaj manoj, morne tiriĝis al la ĉielo. Venena verda koloro
estis sama ĉe la malaltaj trunkoj kaj ĉe la branĉoj; la arboj similis
rondajn brosojn, glate tonditajn supre kaj starigitajn sur mallongaj
bastonoj. En densejoj de tiuj arboj regis akra, forta odoro, la fragilaj
branĉoj facile rompiĝadis pro vento, kaj en la lokoj de rompo eliĝadis
abunda suko. Ĝi estis simila al densa lakto kaj rigidiĝadis per longaj
grizaj gutoj. La gvidistoj hastis trai tiun ĉi neordinaran arbaron,
kredigante, ke se la vento plifortiĝos, do la fragilaj arboj komencos
faladi ĉirkaŭe kaj povos premmortigi homojn.

Post la arboj ree sterniĝis la stepo, kovrita de montetoj kaj


prikreskita de verda freŝa herbo. De sur pinto de monteto antaŭ
la vojaĝantoj neatendite malfermiĝis kultivitaj kampoj, aliĝantaj
al strio de densa kaj alta arbaro. En profundo de la arbaro estis
videbla interspaco, tie sur altaĵo situis multegaj konusaj kabanoj.
La monteto estis ĉirkaŭigita per masiva palisaro. Peza pordego
el malglataj traboj rigardis rekte al la vojaĝantoj, ornamita supre per
girlando de leonaj kranioj, blankiĝintaj sub la suno.

Altaj severaj batalistoj eliris el la pordego renkonten al la


malrapide leviĝanta supren taĉmento de la eksaj sklavoj.
La indiĝenoj similis al nubianoj, nur ilia haŭto havis iomete pli helan
bronzan koloron.

En la manoj la batalistoj tenis lancojn kun grandegaj pintoj, similaj


al mallarĝaj glavoj. La batalistoj estis apogantaj sin je grandaj ŝildoj,
pripentritaj per nigra-blanka ornamaĵo. Klaboj el nigra ligno, tre
malmola kaj peza, pendis sur la zonoj el ĝirafaj feloj.

De sur la deklivo de la monteto malfermiĝis pitoreska pejzaĝo.


Sur ora stepa herbo klare distingiĝis freŝa smeralda verdo de riveraj
bordoj, kadranta mallarĝan bluetan rubandon de brilanta rivero.
Malforte tremetis arbustoj, kronitaj de rozkoloraj lanugaj globetoj.
De sur arboj pendis grapoloj de flavaj kaj blankaj floroj.

Longe daŭris anticipaj intertraktoj. Kiel tradukanto servis la negro


kun la rompita kruro, krediganta, ke li devenas el tiu ĉi popolo.
Apogante sin je bastono, li eksaltadis sur unu piedo al la batalistoj,
signinte al siaj kamaradoj halti.

Kavi, la sklavo kun la rompita kruro, Kidogo, unu nubiano kaj unu
el la nomadoj estis enlasitaj en la pordegon kaj kondukitaj en la
kabanon de la estro.
La restintoj antaŭ la pordego malpacience atendis la kamaradojn,
malklareco turmentis ilin. Nur Pandiono, senmova kaj indiferenta,
kuŝis sur la brankardo, demetita de sur azenoj. Ŝajnis, ke pasis tre
multe da tempo. Finfine en la pordego aperis la etrusko, akompanata
de tuta amaso da viroj, virinoj kaj infanoj. La loĝantoj de la vilaĝo
afable ridetis, svingadis larĝajn foliojn kaj parolis nekompreneblajn,
sed amike sonantajn vortojn.

La pordego malfermiĝis, la ekssklavoj ekiris inter grandaj kabanoj,


konstruitaj en aspekto de regulaj argil-vergaj ringoj, kovritaj per
konusaj ĉapoj el longaj tigoj de malmola herbo.

Sur kampeto sub du arboj staris tre granda kabano kun markezo
antaŭ la enirejo. Ĉi tie kolektiĝis la estroj por pririgardo de la venintoj.
Ĉirkaŭe tumultis preskaŭ ĉiuj loĝantoj de la vilaĝo, emociitaj de la
neordinara okazaĵo. Laŭ peto de la ĉefa estro la negro kun la rompita
kruro ripetis la rakonton pri la terura ĉaso al rinocero, ofte
almontrante kviete kuŝantan Pandionon.

La loĝantoj de la vilaĝo esprimis per krioj de admiro, miro kaj


teruro siajn impresojn pri la senekzempla afero, farita laŭ ordono
de la minaca faraono de Ta-Kem.

La ĉefa estro leviĝis kaj turnis sin al sia popolo kun mallonga
parolo, nekomprenebla por la venintoj. Aprobaj krioj estis
la respondo. Tiam la estro aliris al la atende starantaj vojaĝantoj kaj,
ĉirkaŭmontrinte per la mano la vilaĝon, klinis la kapon.

Kavi tra la negro-tradukanto dankis la estron kaj la popolon pro


gastemo. La vojaĝantoj estis invititaj vespere al festeno omaĝe
de ilia veno.

Amaso de loĝantoj ĉirkaŭis la brankardon de Pandiono. Viroj


rigardis al la vundito kun estimo, virinoj – kun kompato. Junulino
en blua mantelo kuraĝe eliris el la amaso kaj kliniĝis super la juna
heleno. Ŝajnis, Pandiono, sunbruniĝinta dum longa tempo de estado
sub la suno de la Nigra Tero kaj de la lando Nub, diferencis de aliaj
loĝantoj de sudaj stepoj nur per hela, oreca tono de la haŭto. Tamen
implikiĝintaj kaj kungluiĝintaj bukloj de liaj kreskintaj haroj, regulaj
trajtoj de la maldikiĝinta vizaĝo ĉe pli proksima pririgardo montris
fremdlandan devenon.

Influata de kompato al la bela, senhelpe sterniĝinta juna heroo,


la junulino singarde etendis la manon kaj karese deŝovis de sur
la frunto de Pandiono tufon de haroj, falintaj sur la vizaĝon.

Malrapide leviĝis la peziĝintaj palpebroj, larĝe malfermiĝis


la okuloj de antaŭe ne vidita ora koloro, kaj la junulino facile tremeris.
Sed la okuloj de la nekonato ne vidis ŝin, la malheliĝinta rigardo estis
indiferente celita al supre balanciĝantaj branĉoj.

– Iruma! – vokis la junulinon amikinoj.

Al la brankardo aliris Kidogo kaj Kavi, levis kaj forportis


la vunditan amikon, kaj la junulino restis sur la loko, mallevinte
la okulojn kaj subite iĝinte same senmova kaj indiferenta, kiel la juna
heleno, altirinta ŝian atenton.

lando Kuŝ – regiono de la Nila valo kaj Nubio, inter la dua kaj
la kvina kaskadoj, inkludinta antikvajn landojn Iam kaj Karoj.
La lando Iertet situis pli malalte laŭ la fluo de la dua kaskado,
la lando Vavat – inter la Pordego de la Sudo kaj la lando Iertet.

kaverna templo – la kaverna templo de Ramseso II en Ibsambul.

la faraono – obeiginto de la lando Nub – Sensuert III, la legenda


Sezostris (1887–1849 jj. a.n.e.), faraono de la XII dinastio (2000–
1788 jj. a.n.e.), famiĝinta per grandegaj konstruaj laboroj.

la rivero de Aromoj – Atbara, la dekstra alfluanto de Nilo.

arboj kun ombrelaj foliaroj – ombrelformaj akacioj, kaj ankaŭ


ombrelaj formoj de mimozoj.
arboj kun nealta trunko de monstra dikeco – baobabo, specifa
arbo de afrikaj savanoj.

orikso – granda antilopo, hejmigita en Antikva Egiptujo.

helaj rinoceroj – la blanka rinocero estis en antikvaj tempoj multe


pli multenombra en la nordo de Sudano.

la Suda Korno – la antikva nomo de la Gvinea golfo.

hel-ruĝa tero – laterito, ruĝa fereca grundo, kreiĝanta en sudaj


landoj ĉe erozio de elsputitaj vulkanaj masoj.

faskoj da akraj kaj mallarĝaj glavoj – sanseviero, originala


vegetaĵo de sekaj lateritaj stepoj.

dancantajn sur la malantaŭaj piedoj sub arboj – antilopo


de Waller, aŭ ĝirafa litokranio, kun longa kolo, ekstaranta sur
la malantaŭajn piedojn, por atingi foliojn de arboj.

herbo, kies tuberoj eligadis milionojn da etaj dornoj – dornaj


tuberoj de herbo askanito.

grandegaj bovoj – afrikaj bubaloj.

kies branĉoj, kiel multo da dismetitaj manoj, morne tiriĝis al la


ĉielo – kandelabra eŭforbio el familio eŭforbiacoj, ekstere simila
al kakto (karakteriza vegetaĵo de afrika dezerto).
Ĉapitro sesa
Malhela vojo
La zorga flegado de Kidogo kaj Kavi efikis – la rompitaj ostoj
de Pandiono kuniĝis. Sed la antaŭa forto ne revenis al la juna
heleno. Apatia kaj senvola, li dum tutaj tagoj kuŝadis
en duonmallumo de vasta kabano, malvigle kaj unusilabe
respondadis al demandoj de la amikoj, sendezire manĝis kaj ne faris
penojn leviĝi. Li ege maldikiĝis, lian vizaĝon kun la kaviĝintaj, plej
ofte fermitaj okuloj ĉirkaŭkreskis mola barbeto.

Estis tempo ekiri laŭ longa vojo al la maro kaj al la patrujo. Kidogo
antaŭlonge en ĉiuj detaloj pridemandis la lokajn loĝantojn pri la vojo
al la bordoj de la Suda Korno.

El la tridek naŭ ekssklavoj, trovintaj azilon en la vilaĝo, dek


du foriris en diversaj direktoj – ili loĝis iam en la sama lando kaj povis
sen specialaj penoj kaj danĝeroj baldaŭ trafi en la patrujon.

La restintoj hastigis Kidogon pri ekiro. Nun, kiam ili iĝis liberaj kaj
fortaj, la fora patrujo altiradis ilin ĉiam pli forte; ĉiu tago, pasigita
en ripozo, ŝajnis krimo. Kaj ĉar ilia reveno dependis de Kidogo, ili
tedadis la negron per petoj kaj rememorigoj.

Kidogo respondadis per nedifinitaj promesoj – li ne povis forlasi


Pandionon. Post tiuj interparoloj la negro dum horoj sidadis ĉe la lito
de la amiko, turmentante sin per duboj kaj farante al si ĉiam unu
saman demandon: kiam do en la stato de la malsanulo okazos
krizo? Laŭ konsilo de Kavi Pandionon oni elportadis el la kabano kaj
kuŝigadis ĉe la enirejo en horoj, kiam varmego estis komencanta
malfortiĝi. Tamen ankaŭ tio ne alportis rimarkeblan plibonigon.
Pandiono vigliĝadis nur dum pluvo – bruego de tondro kaj muĝo
de torentoj igadis la malsanulon leviĝeti sur la kubuto kaj fiksaŭskulti,
kvazaŭ en tiuj sonoj li kaptadis vokojn, nekonatajn al la ceteraj. Kavi
trovis du indiĝenajn magiistojn. Ili prifumis la malsanulon per
mordanta fumo de herboj, enfosis en la teron poton kun iaj radikoj,
sed la stato de la juna heleno ne pliboniĝis.

Foje, kiam Pandiono kuŝis apud la kabano kaj Kavi, arminte sin
per malgranda branĉeto, pigre forpeladis de li zumantajn muŝojn,
al ili alproksimiĝis junulino en blua mantelo. Tio estis Iruma, filino
de la plej bona ĉasisto de la vilaĝo, tiu junulino, kiu atentis
Pandionon jam en la unua tago de la veno de la vojaĝantoj.

La junulino elprenis el sub la mantelo la maldikan manon,


ektintintan per braceletoj – en ĝi estis negranda plektita saketo.
Iruma donis ĝin al Kavi – la etrusko jam ellernis iomete kompreni
la indiĝenojn – kaj klarigis, ke tio estas sorĉaj nuksoj el okcidentaj
arbaroj, kiuj devas elkuraci la malsanulon. La junulino penis klarigi
al la etrusko, kiel oni preparu el ili kuracilon, sed Kavi nenion
komprenis. En konfuzo Iruma mallevis la kapon, sed tuj ree vigliĝis,
petis la etruskon doni al ŝi platan ŝtonon, per kiu oni pistis grajnojn,
kaj alporti tason kun akvo. La etrusko, grumblante ion
nekompreneblan, direktis sin en la kabanon. La junulino
ĉirkaŭrigardis kaj malleviĝis sur la genuojn ĉe la kapo de la
malsanulo, fiksrigardante en lian vizaĝon. La maldekstra mano
ekkuŝis sur la frunton de Pandiono. Aŭdiĝis pezaj paŝoj de Kavi, kaj
la junulino haste formetis la manon.

Ŝi elŝutis el la saketo nuksojn, similajn al kaŝtanoj, dispecigis ilin,


disfrotis la kernojn sur la ŝtono kaj transformis en likvan kaĉon,
miksinte kun lakto, kiun alportis ĵus veninta Kidogo. La negro, kiam
ekvidis la nuksojn, tuj eligis ĝojan kriegon kaj gaje eksaltis ĉirkaŭ
la morna etrusko.

Kidogo klarigis al nekomprenanta Kavi, ke en okcidentaj arbaroj


kaj en arbaroj de lia patrujo kreskas negranda arbo kun svelta
trunko.

La branĉoj de la arbo iom post iom mallongiĝas al la pinto, tiel,


ke ĝi ŝajnas akrigita supre. Sur ĝi kreskas multegaj nuksoj, kiuj
havas miraklan econ kuraci malsanulojn, redoni fortojn
al senfortigitoj, neniigi lacon kaj doni gajon kaj ĝojon al sanuloj.

La junulino manĝigis la malsanulon per la kaĉo el la sorĉaj nuksoj,


poste ĉiuj tri eksidis ĉe la lito kaj komencis pacience atendi. Pasis
kelkaj minutoj. La malforta spirado de Pandiono iĝis forta kaj
egalmezura, la haŭto sur la kaviĝintaj vangoj rozkoloriĝis. De la
etrusko forflugis tuta lia morneco. Li fascinite observis la efikon de la
mistera kuracilo. Jen la juna heleno laŭte suspiris kaj subite, larĝe
malferminte la okulojn, leviĝis kaj eksidis.

La sunaj okuloj de Pandiono glitis de la etrusko al Kidogo kaj


haltis, turnitaj rekte al la junulino. La juna heleno kun miro rigardis
al la vizaĝo de koloro de malhela bronzo kun mirinde glata, ia tre
elasta haŭto.

La iomete mallevitaj internaj anguletoj de la longaj okuloj estis


interkruciĝantaj ĉe la nazradiko per malgrandaj faldetoj, plenaj
je ruzo. Tra la malfermetitaj palpebroj briletis tre helaj okulblankaĵoj,
la nazotruoj de la larĝa, sed regula nazo nervoze ŝveladis, la dikaj
helaj lipoj en malfermita kaj sinĝenema rideto montris perlan vicon
de grandaj dentoj. La tuta ŝia ronda vizaĝo estis tiel plena je gaja kaj
tenera ruzeto, ke Pandiono nevole ridetis. Kaj tuj la orecaj okuloj
de la juna heleno, antaŭ minuto malhelaj kaj indiferentaj, ekbrilis kaj
eksparkis. Ĝeniĝinta Iruma mallevis la okulharojn kaj forturniĝis.

La afekciitaj amikoj raviĝis – unuafoje post la fatala tago de la


batalo kontraŭ la rinocero ilia amiko ridetis. La mirakla efiko de la
ekzotaj nuksoj estis tute nedisputebla. Pandiono sidis kaj avide
pridemandis la kamaradojn pri ĉiuj okazaĵoj ekde la tago de lia
vundo, interrompante iliajn klarigojn per rapidaj demandoj, simila
al homo, ebriigita per io.

Iruma haste foriris, promesinte vespere veni por ekscii pri la sano
de la junulo. Pandiono multe kaj kun plezuro manĝis kaj daŭrigis
pridemandon. Vespere, tamen, la efiko de la kuracilo ĉesis, la alfluo
de vivo estingiĝis, kaj ree la dormema indiferenteco kaptis la junan
helenon.
Pandiono kuŝis en la kabano. La etrusko kaj la negro konsiliĝis,
ĉu necesas ree doni al li la sorĉajn nuksojn, kaj decidis demandi pri
tio Iruma-n.

La junulino venis, akompanata de la patro – alta atleto kun cikatroj


pro leonaj ungegoj sur la ŝultroj kaj la brusto. La patro kaj la filino
longe konsiliĝis, kelkfoje la ĉasisto neglekte svingadis la manon al la
junulino, kolere skuante la kapon, poste brue ekridis kaj facile frapis
ŝin laŭ la dorso. Iruma malplezure tremerigis la ŝultrojn kaj aliris
la amikojn.

– La patro diris – multe da nuksoj doni ne endas, – deklaris ŝi al


la negro, evidente opiniante lin la pli proksima amiko de la
malsanulo. – La nuksojn necesas doni unufoje en mezo de tago, por
ke la malsanulo bone manĝu...

Kidogo respondis, ke li konas efikon de tiuj nuksoj kaj faros, kiel


estis dirite.

Tiutempe la patro de la junulino rigardis al la malsanulo, balancis


la kapon kaj diris al la filino kelkajn vortojn, kompreneblajn nek por
Kavi, nek por Kidogo. Iruma subite iĝis per io simila al granda
kolerigita katino – tiel ekbrilis liaj okuloj. La supra lipo iomete leviĝis,
montrinte randon de la dentoj. La ĉasisto bonanime subridis, svingis
la manon kaj eliris el la kabano. La junulino kliniĝis super Pandiono
kaj longe rigardis en lian vizaĝon, poste, kvazaŭ rekonsciiĝinte, tuj
ekiris al la elirejo.

– Morgaŭ vespere mi kuracos lin mem laŭ moro de nia popolo, –


decideme deklaris ŝi antaŭ la foriro. – Delonge virinoj tiel kuracas
ĉe ni malsanulojn aŭ vunditojn. El via amiko foriris la animo de ĝojo –
sen ĝi neniu homo deziras vivi. Necesas revenigi ĝin!

Kidogo, pensinte pri la vortoj de la junulino, decidis, ke Iruma


pravis. Pandiono post ĉiuj spertitaj ŝokoj vere perdis intereson al la
vivo. Io en li rompiĝis. Sed la manieron de kuraco, pri kiu parolis
Iruma, la negro ne sukcesis imagi al si, malgraŭ longa kaprompado.
Nenion elpensinte, li ekkuŝis por dormo.
En la sekva tago Kidogo denove manĝigis la amikon per kaĉo
el la nuksoj. Pandiono ree sidis, konversaciis kaj, por ĝojo de la
amikoj, manĝis kun granda apetito. La juna heleno ĉiam rigardis
al diversaj flankoj kaj finfine demandis pri la hieraŭa junulino. Kidogo
tordis gajan grimacon, palpebrumis al la etrusko kaj avertis
Pandionon, ke hodiaŭ vespere tiu junulino kuracos lin per mistera kaj
al neniu konata maniero. Pandiono komence interesiĝis, kaj poste,
evidente, kiam finiĝis la efiko de la nuksoj, ree eniris en la ordinaran
apation. Tamen Kavi kaj Kidogo trovis, ke la aspekto de la malsanulo
dum tiuj du tagoj rimarkeble pliboniĝis. Ilia amiko turniĝadis pli ofte
kaj spiris pli laŭte, ol ordinare.

Kiam la suno kliniĝis al la okcidento, la vilaĝo, kiel ĉiam, pleniĝis


per mordanta odoro de brulanta branĉetaro kaj per monotona
frapado de grandaj pistujoj, en kiuj virinoj pistis por manĝo etajn
grajnojn de iu vegetaĵo, kultivata ĉi tie.

Per nigra kaĉo el tiuj grajnoj kun aldono de lakto kaj butero nutris
sin ĉiuj ĉi-tieaj loĝantoj.

La krepusko rapide iĝis nokto. Subite laŭ la eksilentinta vilaĝo


traflugis obtuza murmuro de tamburo. Brua amaso de junularo
alproksimiĝis al la kabano de la tri amikoj. Antaŭe iris kvar junulinoj
kun torĉoj, ĉirkaŭante du ĝibajn maljunulinojn en larĝaj malhelaj
manteloj. La junuloj subkaptis la malsanulon kaj sub laŭtaj krioj de la
amaso ekportis lin al la alia fino de la vilaĝo, limanta purigitan randon
de arbaro.

Kavi kaj Kidogo sekvis la amason. La etrusko malkontente


rigardadis ĉirkaŭe kun aspekto, montranta, ke li atendas nenion
bonan de tiu ĉi ideo.

Pandionon oni enportis en grandegan malplenan kabanon, larĝan


ne malpli ol tridek ulnojn, kaj kuŝigis ĉe la centra fosto, kun la dorso
al la larĝa enirejo. Kelkaj torĉoj el malkompakta ligno, impregnita per
palma oleo, fiksitaj sur la fosto, hele prilumis la centron de la kabano.
La muroj sub malalte malleviĝantaj randoj de la tegmento kaŝiĝis
en duonmallumo. La kabano estis plena je virinoj – junulinoj kaj
maljunulinoj sidis laŭlonge de la muroj, vigle interparolante.
Iu maljunulino donis al Pandiono malhelan trinkaĵon, kiu tuj vigligis
la junulon.

El elĉizita elefanta dentego eliĝis akra tremanta sono – en


la kabano estiĝis silento, kaj ĉiuj viroj haste forlasis la ejon.
La etrusko kaj Kidogo, penintaj resti, estis senceremonie elpuŝitaj
en la mallumon. Grupo da malbelegaj maljunulinoj amasiĝis ĉe la
enirejo, ŝirmante la okazantaĵon en la kabano disde okuloj
de scivolantoj. Kavi eksidis apud la kabano, decidinte neniuokaze
foriri ĝis la fino de la mistera afero. Al li, montrante la dentojn kaj
subridante, aliĝis Kidogo – li kredis je la kuracaj rimedoj, kiujn havis
sudaj popoloj.

Du junulinoj singarde levis la malsanulon kaj sidigis, apoginte per


la dorso al la fosto. Pandiono mire rigardis ĉirkaŭe, renkontante en la
duonmallumo brilantajn okulblankaĵojn kaj dentojn de ridantaj virinoj.
La kabano estis ĉirkaŭpendigita interne per faskoj da iu bonodora
vegetaĵo. La larĝa girlando iris ringe ĉirkaŭ la kabano laŭ interna
kornico de la tegmento, maldikaj branĉetoj de sama arbusto
ĉirkaŭplektis la foston, al kiu apogiĝis Pandiono. Ĉio estis plenigita
de adstringa, vigliganta aromo de la vegetaĵo – tiu odoro incitis kaj
maltrankviligis Pandionon, rememorigante ion senfine proksiman kaj
logantan, sed senrevene forgesitan.

Rekte antaŭ la heleno lokiĝis kelkaj virinoj. En lumo de torĉoj


blankis du longaj fleksitaj trumpetoj el elefantaj dentegoj, per rondaj
flankoj elstaris malhelaj tamburoj – pecoj de elĉizitaj dikaj arbaj
trunkoj.

Ree aŭdiĝis la tremanta sono de la trumpeto. La maljunulinoj


starigis antaŭ Pandiono lignan statueton de virino kun krude
emfazitaj potencaj formoj.

Altaj virinaj voĉoj komencis mallaŭtan kanton – verŝiĝis malrapidaj


ŝanĝiĝoj de gorĝaj sonoj kaj sopiraj suspiroj, plirapidiĝantaj kaj
kreskantaj, larĝiĝante kaj leviĝante ĉiam pli alte, impete kaj rapide.
Subite zumanta frapo de tamburo tremigis la aeron. Pandiono nevole
tremeris. La kanto eksilentis, sur limo de lumo kaj ombro aperis
la junulino en blua mantelo, jam konata al Pandiono. Ŝi enpaŝis en la
rondon, prilumitan per torĉoj, kaj kvazaŭ nedecideme haltis. Ree
eksonis la trumpeto, ĝian ĝemon daŭrigis furioza kriego de kelkaj
maljunulinoj. La junulino deĵetis malantaŭen la mantelon kaj restis
en zoneto el plektita girlando de aromaj branĉoj.

La lumo de torĉoj flagris per nebulaj briloj sur la brilanta malhel-


bronza haŭto. La okuloj de Iruma estis forte kolorigitaj per blu-nigra
farbo, sur la manoj kaj la piedoj brilis poluritaj kupraj ringoj,
la nelongaj, tre krispaj nigraj haroj disĵetiĝis laŭ la glataj ŝultroj.

Egalmezure kaj obtuze ekmurmuris la tamburoj. Samtakte kun iliaj


malrapidaj batoj la junulino, facile paŝante per la nudaj piedoj,
alproksimiĝis al Pandiono kaj per fleksa, besta moviĝo kliniĝis antaŭ
la statueto de la nekonata diino, etendante antaŭen la manojn
en sopira kaj pasia atendo. Ravita Pandiono observis ĉiun geston
de Iruma. Nun eĉ ombro de ruza moko ne estis sur la vizaĝo de la
junulino – serioza, severa, kun sulkigitaj brovoj, ŝi, ŝajne, aŭskultis
voĉojn de sia koro. Laŭ la etenditaj al Pandiono brakoj onde moviĝis
streĉiĝintaj muskoloj. Tiuj ondoj dekuradis de la glataj ŝultroj al la
fingroj, balanciĝantaj antaŭ la vizaĝo de Pandiono, kvazaŭ ĉiu ero
de ŝia korpo strebis al li. La juna heleno neniam vidis ion similan – la
mistera vivo de la brakoj estis kuniĝanta kun la verva impeto de la
supren levita vizaĝo de la junulino.

Furioze ektrumpetis la eburaj kornoj. Subita sonora frapo haltigis


la spiradon de Pandiono – kupraj folioj, frapataj unu je alia, ektondris
kaj eksonoris venke kaj ĝoje, superbruante la abruptan sonon de la
tamburoj.

La junulino fleksiĝis malantaŭen per kruta brilanta arko. Poste


la etaj piedoj malrapide ekiris laŭ la glate premita planko – la
dancantino moviĝis laŭ rondo timeme kaj nedecideme, plena
je sinĝenema konfuzo.

Prilumita de la hela lumo de torĉoj, la junulino ŝajnis gisita


el malhela metalo. Depaŝante en duonmallumon, ŝi moviĝis tie kiel
malpeza, preskaŭ nevidebla ombro.

La maltrankvila murmuro de la tamburoj iĝadis ĉiam pli rapida,


sovaĝe bruis la kupraj folioj, kaj, obeante al tiuj furiozaj sonoj,
la malrapida danco ĉiam pli rapidiĝadis.

Samtakte kun la basa tremanta sonoro de la kupro rapide ekkuris


la fortikaj, sveltaj kruroj, kunplektiĝadis, rigidiĝadis kaj ree glate
glitadis, apenaŭ tuŝante la plankon.

La ŝultroj kaj la alte leviĝinta brusto restis senmovaj, kaj


la streĉitaj brakoj de Iruma, kun petego etenditaj al la statuo de la
diino, fleksiĝadis malrapide kaj glate.

Rompiĝis la insista frapado de la tamburoj, eksilentis la bruanta


kupro, kaj nur malgajaj ekkrioj de la trumpetoj malofte rompadis
la estiĝintan silenton, en kiu sonoradis kaj tintadis la braceletoj
de Iruma.

La stranga moviĝo de muskoloj sub la glata haŭto de la junulino


afekciis Pandionon. Nenie klare elstarante, ili fluis kaj striis, kiel akvo
sur surfaco de rojo, kaj la linioj de la korpo de Iruma kuradis antaŭ
la okuloj de la juna skulptisto kiel vico de neripeteblaj ŝanĝiĝoj. En ili
estis glata ritmo de mara vastaĵo kaj larĝa, impeta disfluo de vento
laŭ la ora stepo.

La petego, en la komenco de la danco reflektita en ĉiu moviĝo


de la junulino, nun cedis la lokon al potenca strebo. Al Pandiono
ŝajnis, ke antaŭ li fluas la fajro mem de la vivo, sed la tuta antikva
forto de la virina belo montriĝis al li en bronzaj rebriloj de la lumo kaj
en potenca tondro de la muziko.

En la animo de la juna heleno denove ekbrulis deziro de vivo,


ekviviĝis la antaŭaj revoj, malfermiĝis vasta kaj mistera mondo.

Eksilentis la trumpetoj. La basa kaj minaca murmuro de la


tamburoj kuniĝis kun la stridaj kriegoj de la virinoj, la kupraj folioj
bruis, kiel proksima tondro, kaj subite venis silento. Pandiono
ekaŭdis batadon de sia propra koro.

La junulino furioze ekturniĝis kaj subite rigidiĝis, etendinte


la fleksiĝeman korpon, kiel kordon. Kaj subite senhelpe mallevis
la brakojn, tremanta kaj elturmentita. Ŝiaj genuoj fleksiĝis, la brilo
de la okuloj estingiĝis. Malgaje ekkriinte, Iruma falis antaŭ la statuo
de la diino. Falinte, la junulino restis senmova, nur la brusto leviĝadis
pro plioftiĝinta spirado.

Afekciita Pandiono tremeris. La rapidega danco rompiĝis per krio


de malgajo.

Murmuro de admiraj voĉoj plenigis la kabanon.

Kvar virinoj, flustrante nekompreneblajn vortojn, levis kaj forportis


Iruma-n en profundon de la kabano. La antikva ligna statuo estis
momente forigita. La virinoj leviĝis, ekscititaj, kun brulantaj okuloj. Ili
laŭte interparolis, almontrante la fremdulon. La maljunulinoj ĉe la
enirejo dispaŝis, enlasinte Kidogon kaj Kavi-n, kiuj ĵetiĝis al la amiko
kun demandoj. Sed la juna heleno ne povis kaj ne deziris paroli nun.
Ambaŭ amikoj forportis lin hejmen, kaj Pandiono longe kuŝis sen
dormo, sub impreso de la neordinara danco.

Ĉu la potencaj nuksoj, ĉu la sorĉo de la danco de la granda diino


faris sian aferon – Pandiono komencis saniĝi.

Kiam li liberiĝis de la ŝoko, ricevita en la lukto kontraŭ la rinocero,


en lia juna korpo restis nenia serioza lezo, kaj ĝi kun mirinda
rapideco estis restariganta la antaŭan forton. Kaj la junulo okupiĝis
pri korpaj ekzercoj, por, kiel antaŭe, esti egala al siaj kamaradoj.

Post tri tagoj la juna heleno ĝisiris sen aliula helpo la hejmon de la
ĉasisto – li deziris denove ekvidi Iruma-n.

La junulino ne estis hejme, tamen ŝia patro akceptis la fremdulon


tenere kaj afable, regalis per bongusta biero kaj longe penis ion
klarigi, gestante kaj frapante Pandionon laŭ la ŝultroj kaj la brusto.
La juna heleno nenion komprenis kaj forlasis la hejmon de la ĉasisto
kun malklara sento de ĉagreno.

Trankviliĝinte pri Pandiono, Kidogo kaj Kavi kun ĉiuj ekssklavoj kaj
kun plejmulto de la indiĝenoj ekiris al granda ĉaso pri ĝirafoj,
esperante iomete skolti la estontan vojon kaj akiri pli da viando por
siaj afablaj gastigantoj.

Sub rido kaj bonkoraj ŝercoj de la najbaroj Pandiono, fortikigante


la malfortiĝintajn muskolojn, helpis froti grajnojn por preparo
de biero, spite al mokoj de viroj, vidintaj lin ĉe la virina laboro. Baldaŭ
Pandiono komencis foriradi ekster la limojn de la vilaĝo, armita
de maldika egipta lanco. Tie, en stepo, li ekzercadis sin pri ĵetado
de lanco kaj pri kurado, ĉiutage ĝoje sentante, kiel fortikiĝas liaj
muskoloj kaj kiel facile portas lian korpon la piedoj, ree iĝintaj
nelacigeblaj.

Samtempe, eĉ por momento ne forgesante pri Iruma, Pandiono


komencis lerni la lingvon de la indiĝenoj. Li senfine ripetadis
nekonatajn kantecajn vortojn. Post semajno danke al sia bona
memoro Pandiono jam povis kompreni konversacianton.

Dum dek kvar tagoj Pandiono ne vidis Iruma-n kaj ne kuraĝis veni
al ŝi dum foresto de la patro, ĉar li ankoraŭ ne konis morojn de tiu
ĉi popolo. Foje, revenante el la stepo, Pandiono ekvidis figuron
en blua mantelo, kaj lia koro rapide ekbatis. La juna heleno
plirapidigis la paŝojn, atingis la junulinon kaj haltis antaŭ ŝi, ĝoje
ridetante. Li ne eraris – tio estis Iruma. Jam ĉe la unua rigardo al la
vizaĝo de la junulino Pandionon kaptis emocio. Kun peno
elparolante nekutimajn vortojn, la juna heleno komencis danki
konfuziĝintan Iruma-n, kiu mallevis la okulojn. La vortostoko
de Pandiono baldaŭ elĉerpiĝis, li pasie transiris al la propra lingvo,
rekonsciiĝis kaj eksilentis, perplekse rigardante al la bunta kaptuko,
pendanta ĝis la klavikloj. Iruma oblikve ruze rigardis al li kaj subite
ekridis. Ridetis ankaŭ Pandiono, poste singarde prononcis
la antaŭlonge ellernitan frazon:

– Ĉu mi povas veni al vi?


– Venu, – simple respondis la junulino, – morgaŭ sur la arbaran
randon, kiam la suno ekstaros kontraŭ la arbaro.

Ĝojigita Pandiono, ne sciante, kion diri ankoraŭ, etendis al Iruma


ambaŭ manojn. La blua mantelo malfermiĝis, du etaj firmaj manoj
fideme ekkuŝis en la manplatoj de Pandiono. Li karese kaj forte
kunpremis ilin. Li ne pensis en tiu ĉi momento pri la fora Tessa.
La manoj de la junulino tremeris, la larĝaj nazotruoj ŝvelis; ŝi per
karesa, sed forta movo liberiĝis, kovris la vizaĝon per la mantelo kaj
rapide ekiris laŭ deklivo de la monteto. Pandiono komprenis, ke ne
indas iri post ŝi, kaj restis surloke, rigardante al la junulino, ĝis
ŝi malaperis post kabanoj. Senkonscie ridetante, Pandiono iris laŭ
strato, svingante la lancon.

Unuafoje Pandiono rimarkis, en kia pitoreska loko situas tiu


ĉi vilaĝo. La kabanoj estis oportune kaj bele konstruitaj, la stratoj
estis vastaj.

Pandiono pretervole atentis, ke la ĉi-tiea popolo forte diferencas


disde viditaj de li loĝantoj de la lando Nub kaj disde malriĉuloj de la
«elektita» Ta-Kem – tie sur la vizaĝoj kuŝis stampo de morneco kaj
indiferenteco. En la korpoj, forkonsumitaj de malsato kaj troa laboro,
estis ia humiligiteco. Sed ĉi tie la loĝantoj iradis per facilaj, liberaj
paŝoj; eĉ maljunuloj konservadis belan staturon.

La pensojn de Pandiono interrompis aperinta antaŭ li junulo,


muskola kaj larĝbrusta, en malgranda ĉapeto el leoparda felo.
Li malamikeme rigardis al la fremdulo kaj per potenca gesto etendis
la manon antaŭ si, tuŝinte la bruston de Pandiono. La heleno haltis
en nekompreno, kaj la junulo rigidiĝis antaŭ li, mallevinte la manon
sur la zonon kun larĝa tranĉilo kaj mezurante la fremdulon per defia
rigardo.

– Mi vidis, ke vi bone kuras, – finfine diris la junulo. – Ĉu


vi deziras konkuri kun mi? Mi estas Fulbo, nomita Leopardo, –
aldonis li, kvazaŭ tiu nomo povus ĉion klarigi al Pandiono.
Pandiono, amikeme ridetante, respondis, ke li pli frue kuradis pli
bone, kaj nun ankoraŭ ne atingis la antaŭan nivelon. Tiam Fulmo
superŝutis lin per koleraj mokoj, kaj la sango ekbolis en la juna
heleno. Ne komprenante, kio estas la kaŭzo de la malamo de la
junulo, Pandiono, malestime metinte la manon sur la flankon,
konsentis. La kontraŭuloj decidis konkuri jam hodiaŭ vespere, kiam
iĝos malpli varme.

Ĉe la piedo de la monteto, sur kiu staris la vilaĝo, kolektiĝis


junuloj kaj kelkaj maljunuloj por spekti la konkuron de Fulbo kun
la fremdulo.

Fulbo almontris malproksime vidiĝantan unuopan arbon – ĝis


ĝi estis ne malpli ol dek mil ulnoj. Venkinto estos tiu, kiu unua venos
reen al la markita streko kun branĉo de la arbo.

Manfrapo estis la signalo – Pandiono kaj Fulbo ekkuris. Fulbo,


tuta tremanta pro malpacienco, tuj ekkuris per grandaj saltoj. Ŝajnis,
ke la junulo, sterniĝinte, flugas super la tero. La junularo aprobe
ekkriis.

La juna heleno, ankoraŭ ne tute resaniĝinta, komprenis, ke al


li minacas danĝero iĝi venkita. Sed li decidis ne cedi. Pandiono
ekkuris, kiel instruis lin la avo en malvarmaj horoj de mateniĝo sur
la mallarĝa strio de la mara bordo. Li kuris, facile balanciĝante,
ne farante abruptajn saltojn kaj moderigante la spiradon. Fulbo iĝis
malproksime antaŭe, sed la juna heleno moviĝis trankvile kaj rapide,
ne penante atingi la kontraŭulon. Iom post iom lia brusto larĝiĝadis,
enprenante ĉiam pli da aero, la piedoj flugis ĉiam pli rapide, kaj
la spektantoj, komence rigardintaj al li kun bedaŭro, ekvidis, kiel
la distanco inter la kontraŭuloj komencis reduktiĝi. La afrikano
retrorigardis, eligis koleran krion kaj ekkuris pli rapide. Al la arbo
li alkuris je kvarcent ulnoj antaŭ Pandiono, alte saltis, deŝiris branĉon
kaj momente turniĝis reen. Pandiono preteris lin nemalproksime
de la arbo kaj notis pezan spiradon de Fulbo. Kvankam la koro
de Pandiono mem batadis multe pli forte, ol taŭgus, la juna heleno
decidis, ke li povas kalkuli pri venko super la tro pasia kontraŭulo,
ne konanta regulan kuradon. Pandiono plu kuris kun sama
modereco, kaj nur kiam ĝis la spektantoj restis ne pli ol tri mil ulnoj,
subite impetis antaŭen. Li baldaŭ atingis Fulbon, sed tiu, kaptante
la aeron per la larĝe malfermita buŝo, plilongigis siajn saltojn kaj ree
antaŭis la fremdulon. Pandiono ne cedis. Kvankam en liaj okuloj jam
staris mallumo kaj la koro estis elŝiriĝanta el la brusto, li ree atingis
la kontraŭulon. Tiu estis kuranta, jam nenion vidante antaŭ si,
ne distingante la vojon, kaj subite, stumblinte, falis. Pandiono trakuris
je kelkaj ulnoj antaŭen, haltis kaj alsaltis al la falinto, por helpi al li
ekstari. Fulbo kolere forpuŝis lin, leviĝis, ŝanceliĝante, kaj kun peno
eldiris, rigardante rekte en la vizaĝon de Pandiono:

– Vi... venkis... sed gardu vin!.. Iruma...

Momente ĉio iĝis komprenebla por la juna heleno, kaj al la venka


jubilo almiksiĝis sento de io malbona, de ia ĝeno, kvazaŭ li eniris
en ion fremdan kaj malpermesitan.

Fulbo malgaje mallevis la kapon kaj ekiris per pezaj paŝoj, ne plu
farante penojn kuri. Pandiono nehaste revenis al la streko, renkontita
per salutoj de la spektantoj. La sento de kulpo ne forlasis lin.

Tuj kiam la juna heleno trafis en sian malplenan kabanon,


li komencis sopiri pri Iruma. La rendevuo, difinita por morgaŭ, ŝajnis
tiel malproksima.

En la sama vespero revenis la ĉasistoj. La kamaradoj


de Pandiono venis lacaj, ŝarĝitaj de akiraĵo, plenaj je travivaĵoj.
La etrusko kaj la negro jubilis, ekvidinte saniĝintan Pandionon.
Kidogo ŝerce proponis lukti, kaj post momento Pandiono kaj la negro
ruliĝis en polvo, kunpremante unu la alian en feraj brakumoj, kaj Kavi
piedbatadis ilin kaj skoldis, penante disigi.

La amikoj paroprenis en komuna festeno, aranĝita omaĝe de la


revenintaj ĉasistoj. Ebriigitaj de biero, la ĉasintoj fanfaronis unu
antaŭ alia pri siaj sukcesoj. La juna heleno sidis flanke, ĵetante
nerimarkeble rigardojn al la kampeto, kie dancis junularo, kaj
penante distingi Iruma-n inter vico da gejunuloj.
Iom ŝanceliĝante, ekstaris unu el la tribestroj kaj komencis salutan
paroladon, akompanante ĝin per glataj, belaj gestoj. Pandiono
sukcesis kapti nur la ĝeneralan sencon, konsistantan en tio, ke la
tribestro laŭdis la venintojn, bedaŭris pri ilia baldaŭa foriro kaj
proponis al la fremduloj resti, promesante akcepti ilin kiel tribanojn.

La festeno finiĝis jam nokte, kiam la ĉasistoj plene satiĝis per


delikata viando de junaj ĝirafoj kaj neniigis tutan rezervon de biero.
Dum reveno en la kabanon Kidogo deklaris, ke morgaŭ ĉiuj
ekssklavoj, da kiuj restis dudek sep homoj, konsiliĝos pri la plua
vojo. Kidogo sukcesis interparoli kun vagantaj ĉasistoj, kiujn
li renkontis en arbaro. Ili bone konis la landon okcidente de la vilaĝo
kaj rakontis, kien iri. La distanco, disiganta ilin de la maro kaj de la
patrujo de Kidogo, estas tre granda, sed li scias nun, ke post tri
monatoj da eĉ malrapida irado ili estos tie. Kio nun povas haltigi ilin,
elprovitajn en lukto, firmajn en amikeco? Ĉiu el la dudek sep valoras
kvin militistojn! La negro fiere larĝigis la ŝultrojn, levis al la steloj
la gajan ebrian vizaĝon, brakumis Pandionon kaj kun emocio finis:

– Nun mia koro estas trankvila! Vi estas sana – ek al la vojo! Al la


vojo eĉ morgaŭ!

Pandiono silentis, unuafoje sentante, ke liaj deziroj ne koincidas


kun la streboj de la amikoj. La juna heleno ne scipovis hipokriti.

Post la hodiaŭa rendevuo Pandiono komprenis, ke la sopiron, kiu


dum la tuta tempo estis akre mordanta lian animon, kaŭzis amo
al Iruma. La junulinon en disfloro de juna belo li renkontis post
la kruela sklava vivo, sur la sojlo de libero!

Ĉu tio ne sufiĉas al li, kiu antaŭ tiel nelonge kroĉiĝis al la plej eta
espero sur la fundo de la malhela kavo-malliberejo? Kion li, finfine,
bezonas en la mondo kaj en la vivo, kiam la amo potence vokas lin
resti ĉi tie, en la ora stepo? Kaj la sekreta, kaŝata de si mem strebo
por ĉiam resti kun Iruma komencis firmiĝi en la animo de Pandiono.
La fidema juneco de la heleno estis nerimarkeble forkondukanta lin
en la landon de revoj, kie ĉio estis facila kaj simpla.
Morgaŭ li vidos Iruma-n, ĉion diros al ŝi... Kaj ŝi – ŝi same amas
lin!

La ekssklavoj devis renkontiĝi en la alia fino de la vilaĝo. Samtie,


en du grandaj kabanoj, ili loĝis. Kavi, Kidogo kaj Pandiono okupis
apartan malgrandan kabanon, donitan al ili pro la malsano de la
heleno.

Pandiono, kiu estis akriganta la lancon en angulo de la kabano,


ekstaris kaj direktis sin al la elirejo.

– Kien vi iras? – demandis lin la mirigita etrusko. – Ĉu vi ne estos


en la konsiliĝo?

– Mi venos poste, – forturniĝante, respondis Pandiono kaj haste


eliris el la kabano.

La etrusko atente rigardis post li kaj nekomprene interŝanĝis


rigardojn kun Kidogo, kiu diligente laboris apud la enirejo pri granda
peco de dika ledo, elfarante ŝildon.

La juna heleno ne diris al la amikoj, ke Iruma atendas lin hodiaŭ


sur la arbara rando. Sentante, ke kun veno de la kamaradoj elkreskis
subita minaco al lia ĵus naskiĝinta amo, Pandiono ne havis fortojn
por rezigni la rendevuon. Li pravigis sin per tio, ke li tutegale ekscios
la decidon de la konsiliĝo de la amikoj.

Alirinte al la arbaro, Pandiono longe serĉis per la okuloj Iruma-n,


kiam subite la ridetanta junulino deiĝis de arbotrunko kaj mem aperis
antaŭ la heleno. Iruma surmetis patran ĉasistan mantelon el mola
arboŝelo kaj en ĝi sur la fono de arboj estis tute nerimarkebla.
La junulino signis al Pandiono, ke li sekvu ŝin, kaj rapide ekiris
laŭlonge de la arbara rando al duonronda elstaraĵo de la arbaro, kiu
estis eniranta en la stepon je tri mil ulnoj for de la vilaĝo. Tie ŝi eniris
sub arbojn. Pandiono scivole rigardis ĉirkaŭe – unuafoje li troviĝis
en afrika arbaro. La heleno imagis ĝin tute alia – la arbaro etendiĝis
kiel longa rubando laŭ la valo de la rivero, fluanta ĉe la vilaĝo, kaj
larĝis ne pli ol du mil ulnojn.
Tio estis grandega volbo de altaj arboj, malhela galerio super
la profunda, ĉiam krepuska valo de la rivero.

Pluaj arboj iĝadis ĉiam pli altaj, kaj ĉe la bordo, krute malleviĝanta
al la akvo mem, kliniĝis al la tero, krucigante en alto siajn branĉojn.
Sveltaj kaj rektaj trunkoj kun blankaj, nigraj kaj brunaj ŝeloj estis
forirantaj supren je tuta cento da ulnoj, kiel densa kolonaro de alta
domo. Branĉoj estis dense interplektiĝantaj en kontinuan volbon,
nepenetreblan por la suno. Krepuska griza lumo striis desupre,
estingiĝante en profundaj kavoj inter strangaj radikoj, similaj
al nealtaj muroj. Silento, rompata de neniuj sonoj, krom apenaŭ
aŭdebla lirlado de akvo, duonmallumo, giganta alto de la arbara
kolonaro premis Pandionon. Li ŝajnis al si nevokita veninto,
penetrinta en la malpermesitan, misterplenan koron de fremda
naturo.

Super la akvo mem en la verda volbo estis mallarĝaj truoj – tie


el alto estis faleganta seninterrompa kaskado de ora fajro. La lumo,
vestante la arbojn per brilanta nebulo, en spacoj inter la trunkoj estis
diseriĝanta je vertikalaj strioj, iom post iom estingiĝantaj en profundo
de la arbaro. Malhelaj, misteraj temploj de Aegyptos rememoriĝis
al Pandiono. Majstroj, konstruintaj ilin, ne elpensis novon – la sorĉa
efiko de gigantaj volboj, krepusko kaj silento, kondukantaj for de la
mondo, kiel evidentiĝis, ekzistis en la naturo. La giganta arbaro estis
pli majesta ol ajna templo, sed forto de la homo konsistis en tio, ke li
povis krei siajn templojn en ajna loko, eĉ tie, kie arbaroj ne kreskis...
Ŝnuregoj de rampantaj vegetaĵoj estis transirantaj de unu trunko
al alia per malstreĉaj maŝoj aŭ malleviĝantaj malsupren, kreante
ondajn kurtenojn. La grundo, priŝutita de folioj, restaĵoj de putrintaj
fruktoj kaj branĉoj, estis lanugeca kaj mola, iuloke laŭ ĝi estis
disĵetitaj steletoj de buntaj floroj.

De sur trunkoj pendis, kiel deŝiritaj pecoj de haŭto, longaj


rubandoj de deskvamiĝanta ŝelo.

Grandaj papilioj sensone flugadis super la tero; iliaj flirtantaj


flugiloj altiris atenton de la juna heleno per bizaraj kombinoj
de koloroj – helaj, velure nigraj, metale bluaj, ruĝaj, oraj kaj arĝentaj.
Iruma certe iris inter radikoj, malleviĝante al la rivero, kaj kondukis
Pandionon sur glatan placeton ĉe la fluo mem, kovritan de delikata
tapiŝo de lanugecaj muskoj. Ĉi tie staris arbo, frakasita de fulmo.
En fendo de la malmola flava ligno elstaris krudaj konturoj de homa
figuro. La arbo, evidente, servis kiel objekto de adoro – ĉirkaŭ
ĝi estis pendigitaj koloraj ĉifonoj, dentoj de rabobestoj. En la teron
estis enpikitaj tri nigriĝintaj elefantaj dentegoj.

Iruma, respekte klininte la kapon, aliris la maljunan arbon kaj


geste vokis Pandionon al si.

– Tio estas la praulo de nia gento, naskita de fulma bato, –


mallaŭte diris la junulino. – Donu al li ion, por ke la antikvuloj estu
favoraj al ni.

Pandiono ĉirkaŭrigardis sin – li havis nenion, kion li povus fordoni


al tiu kruda dio, la imagata praulo de Iruma. La junulo, ridetante,
dismovis la manojn, sed la junulino ne cedis.

– Donu tion! – Ŝi tuŝis la zonon, plektitan el ĝirafaj vostoj, kiun ĵus


faris Kidogo por Pandiono por memoro pri la ĉaso.

La juna heleno obeeme malligis kaj fordonis al la junulino la ledan


strieton. Iruma demetis la mantelon. Ŝi estis en hejma vesto – sen
braceletoj, sen kolringo, nur en larĝa leda zono, oblikve falanta sur
la maldekstran femuron.

La junulino leviĝis sur la piedpintoj, etendis sin al dentaĵo ĉe la


kapo de la idolo kaj fiksis tie la donacon de Pandiono. Sube Iruma
alkroĉis peceton de bunta leoparda felo kaj faskon da similaj al bidoj
malhel-ruĝaj grajnoj. Poste la junulino elŝutis al la piedoj de la idolo
plenmanon da milio kaj, kontenta, deiris.

Nun ŝi atente rigardis al Pandiono, apoginte sin per la dorso


je trunko de nealta arbo kun centoj da ruĝaj floroj inter la folioj.
Ŝajnis, ke skarlataj lucernoj lumis super la kapo de la junulino kaj iliaj
ruĝaj rebriloj ludis sur la brilanta haŭto de Iruma.
Pandiono staris, senvorte admirante la junulinon. Ŝia belo ŝajnis
al li sankta en silento de la giganta arbaro – la templo de nekonataj
dioj, tiel forte diferencanta de ĝojaj ĉielaj loĝantoj de lia infanaĝo.

Hela, trankvila ĝojo plenigis la animon de Pandiono – li estis ree


iĝanta artisto, kaj la antaŭaj streboj vekiĝis en li.

Sed subite ekstaris el profundo de la memoro neordinare klara


vizio. Tie, en la senfine malproksima patrujo, en bruo de pinoj kaj
maro, same staris, alpremiĝinte al arbo, Tessa en la forpasintaj,
nerevenigeblaj tagoj...

Iruma fleksis la brakojn post la kapon, facile fleksiĝis en la


maldika talio kaj suspiris. Konfuzita Pandiono deiris je paŝo – Iruma
prenis la saman pozon, en kiu li deziris montri Tessa-n.

Antaŭ la heleno reviviĝis la pasinteco, kun nova forto ekbrulis


la strebo al Eniado. Al la vojo, renkonten al nova lukto, for
de Iruma!..

Pandionon turmentis la disduiĝo de liaj antaŭe ĉiam klaraj streboj.


Li trovis en si antaŭe ne konatan kontraŭdiron, kaj tio timigis lin.

Ĉi tie kun neretenebla forto vokis lin varmega, kiel la suno mem
de Afriko, juna, kiel stepo, floranta post pluvoj, pova, kiel larĝa
torento, potenco de la vivo. Sed tie estis liaj plej helaj revoj pri
granda kreado. Tamen ĉu ne la belo mem en aspekto de la
malhelhaŭta filino de afrikaj stepoj staris antaŭ li, proksima kaj ĝoja?
Tiel malsimilaj estis Iruma kaj Tessa – ili estis tute malsamaj, sed
tamen en ili ambaŭ vivis unu sama aŭtentikeco de la belo.

La maltrankvilo de Pandiono transdoniĝis al la junulino. Ŝi aliris


al li, kaj kantecaj vortoj de la fremda lingvo rompis la silenton de la
arbaro.

– Vi estas nia, or-okululo... Mi dancis la dancon de la granda


diino... La praulo akceptis la donacojn... – La voĉo de Iruma
estingiĝis, la longaj okulharoj kovris la okulojn. La junulino firme
brakumis Pandionon ĉe la kolo kaj alpremiĝis al li.

En la okuloj de la juna heleno ekstaris mallumo, per despera peno


li deiĝis. Ŝi levis la kapon. Ŝia buŝo infane duonmalfermiĝis.

– Ĉu vi ne deziras vivi ĉi tie? Ĉu vi foriros kun la kamaradoj? –


mire demandis Iruma, kaj Pandiono ekhontis.

Pandiono karese altiris al si Iruma-n kaj, serĉante konvenajn


vortojn, lernitajn el la lingvo de ŝia popolo, penis transdoni al ŝi
la grandan sopiron pri la patrujo, pri Tessa... La kapo de Iruma
retrofleksiĝis supren sur la larĝa brusto de la juna heleno, ŝiaj okuloj
mergiĝis en la oran brilon de liaj okuloj, la dentoj nudiĝis en malforta
rideto. Iruma ekparolis, kaj en sono de ŝiaj vortoj estis sama tenero,
sama kareso de amo, kiu ebriigadis Pandionon en la buŝo de Tessa.

– Jes, se vi ne povas vivi ĉi tie, vi devas foriri... – La junulino


stumblis sur la lasta vorto. – Sed, se mi kaj mia popolo estas bonaj
por vi, restu, or-okululo! Pensu, decidu, venu, mi atendos!

La junulino rektiĝis, fiere levinte la kapon. Same serioza kaj


severa vidis ŝin Pandiono dum la danco.

Dum minuto la juna heleno staris antaŭ ŝi, poste, subite


decidiĝinte, etendis al la junulino la manojn. Sed ŝi malaperis post
arboj, dissolviĝinte en mallumo de la arbara densejo...

La malapero de Iruma ŝokis Pandionon, kiel grava perdo.


La heleno longe staris en la morna arbaro, poste ektrenis sin
hazarde tra la ora nebulo de la kampeto, luktante kontraŭ deziro
impeti post Iruma, trovi ŝin, diri al ŝi, ke li amas, ke li restas kun ŝi.

Iruma, tuj kiam kaŝiĝis de Pandiono post arboj, ekkuris, facile


transsaltante radikojn, traglitante inter lianoj. La junulino kuris ĉiam
pli rapide, ĝis plene senfortiĝis. Ŝi, anhelante, haltis sur bordo
de kvieta akvo – golfeto de la rivereto, larĝiĝanta ĉi tie. Hela lumo
blindigis ŝin, la korpon ĉirkaŭis varmego post la mallumo kaj
malvarmo de la arbaro.

Iruma tra larmoj ekvidis sian spegulaĵon sur la glata surfaco de la


akvo kaj nevole pririgardis sin tutan en tiu granda spegulo... Jes,
ŝi estas bela! Sed, sekve, la belo estas ankoraŭ ne ĉio, se la
fremdulo, orokula, kuraĝa kaj tenera, deziras forlasi ŝin. Sekve,
li bezonas ankoraŭ ion... Sed kion?..

La suno estis subiranta trans la monteta stepo. Oblikva helblua


ombro kuŝis ĉe la sojlo de la kabano, kie sidis Kidogo kaj Kavi.

Laŭ tio, kiel maltrankvile ekmoviĝis ambaŭ amikoj, Pandiono


komprenis, ke la etrusko kaj la negro jam delonge atendis lin.
Mallevinte rigardon, la juna heleno aliris la amikojn. Kavi ekstaris,
solena kaj severa, metis la manon sur la ŝultron de la amiko.

– Ni volas paroli kun vi – li kaj mi. – La etrusko kapmontris al la


ekstarinta apude Kidogo. – Vi ne venis en la konsiliĝon, sed ĉio
estas decidita – morgaŭ ni ekiros...

Pandiono forŝanceliĝis. Tro multaj eventoj okazis dum la lastaj tri


tagoj. Sed tamen la juna heleno ne pensis, ke la kamaradoj tiel
hastos. Li mem hastus ne malpli, se... se ne estus Iruma!

En rigardoj de la amikoj la juna heleno legis malaprobon.


La neceso decidi ion, kiu delonge ronĝis la animon de Pandiono kaj
kiun li senkonscie deĵetadis en naiva espero, ke ĉio iel mem
aranĝiĝos, nun estis proksimiĝanta. Kvazaŭ muro denove baris
aliron al la ĝoja mondo de libero, de tiu libero, kiu fakte vivis nur
en revoj de Pandiono.

Li devas decidi, ĉu li restas ĉi tie kun Iruma aŭ, por ĉiam perdinte
ŝin, foriras kun la kamaradoj. Vivi, havante neniun esperon ree ekvidi
ŝin, kiam lin kaj Iruma-n disigos senfina spaco... La terura «por
ĉiam» brulis en la koro de Pandiono kiel arda braĝo. Sed se li restos
ĉi tie, tio same estos por ĉiam: nur en kunaj penoj de la dudek sep
homoj, pretaj al ĉio, eĉ al definitiva pereo, por reveno en la patrujon,
estis eblo venki la spacon, kiu tenis ilin kaptitaj. Sekve, se li restos,
do por ĉiam perdos la patrujon, la maron, Tessa-n – ĉion, kio
subtenis lin kaj helpis trafi ĉi tien.

Ĉu povos li vivi ĉi tie, kuniĝi kun tiu ĉi afabla, sed tamen fremda
vivo, kiam ne estos kun li fidelaj kamaradoj, elprovitaj en malfeliĉo,
sur kies amikecon li kutime kaj nerimarkeble apogadis sin dum
la tuta tempo? Kaj eĉ sen pripenso, per la tuta koro Pandiono
eksentis klaran respondon.

Ĉu tio, ke li forlasos la amikojn, savita kaj refortiĝinta danke al ili,


ne estos perfido?

Ne, li devas iri kun ili, lasinte ĉi tie duonon de la koro!

Kaj la volo de la juna heleno ne eltenis la elprovon. Li kaptis


la manojn de la kamaradoj, kiuj kun maltrankvilo observis la animan
lukton, reflektiĝantan sur la malfermita vizaĝo de Pandiono, kaj
ekpetegis ilin ne foriri tiel baldaŭ. Nun, kiam ili estas liberaj, kiom
valoras vivi ĉi tie ankoraŭ nemulte, pli bone ripozi antaŭ la vojo, pli
bone ekkoni la nekonatan landon!

Kidogo ekhezitis: la negro tre amis la junan helenon. La etrusko


eĉ pli sulkigis la brovojn.

– Ni iru tien, ĉi tie estas fremdaj okuloj kaj oreloj. – Kavi enpuŝis
Pandionon en mallumon de la kabano kaj, elirinte, revenis kun
braĝo. Li bruligis malgrandan torĉon. Ĉe lumo, al li ŝajnis, estos pli
facile konvinki la perpleksan amikon. – Pri kio vi esperas, se ni
restos, – severe demandis la etrusko, kaj liaj vortoj entranĉiĝis en la
animon de Pandiono, – se vi poste tutegale foriros? Ĉu vi deziras
preni ŝin kun vi?

Ne, la penso pri tio, ke Iruma iru kun li laŭ senfine malproksima
kaj morte danĝera vojo, eĉ ne venis en la kapon de Pandiono, kaj
li nege balancis la kapon.
– Tiuokaze vi estas nekomprenebla por mi, – malmilde diris
la etrusko. – Ĉu aliaj niaj kamaradoj ne trovis ĉi tie koramikinojn?
Dum la konsiliĝo neniu el ili hezitis, kion elekti – ĉu la virinon aŭ la
patrujon, neniu eĉ pensis resti. La patro de Iruma, la ĉasisto, pensas,
ke vi ne iros kun ni. Vi plaĉas al li, famo pri via heroeco disvastiĝis
en la popolo. Li diris al mi, ke li pretas akcepti vin en la hejmon. Ĉu vi
vere forlasos nin, forgesos la patrujon pro knabinaĉo?!

Pandiono mallevis la kapon. Li ne havis, kion respondi, li ne


povus klarigi al la etrusko tion, en kio Kavi estis malprava. Kiel li diru
al li, ke Pandiono ne simple cedis al pasio? Kiel li esprimu tion, kio
absorbis lin en Iruma kiel artiston? Por li Iruma iĝis enkorpiĝo de la
belo, en ŝi sparkis kaj brilis la antikva forto de la vivo, tiel altiranta
la junan skulptiston, en kiu kune kun la amo vekiĝis ankaŭ
la kreemo! Sed aliflanke, la severa vero bruligis lin en la parolo de la
etrusko – li forgesis, ke la fremda popolo havas siajn leĝojn kaj
morojn. Restinte ĉi tie, li devos iĝi ĉasisto, kunigi sian sorton kun
la sorto de tiu ĉi popolo. Tia estis la neevitebla pago pro feliĉo kun
Iruma... Iruma sola ĉi tie estas proksima al li. La kvieta kaj varmega
vasto de la ora stepo tute ne similas al la brua kaj moviĝema vasto
de la patruja maro. Kaj la junulino estas parto de tiu ĉi mondo, kies
provizora gasto li ne ĉesis sin senti... Kaj tie, malproksime, al li lumis
la patrujo, kiel lumturo. Sed se tiu lumturo estingiĝos, ĉu povos li vivi
sen ĝi?..

La etrusko faris paŭzon, por doni al Pandiono tempon por pensi,


kaj rekomencis:

– Bone, vi iĝos ŝia edzo, por baldaŭ forlasi ŝin kaj foriri. Kaj ĉu vi
pensas, ke ŝia popolo permesos al ni pace foriri kaj helpos al ni?
Vi ofendos ilian gastemon. Puno, inda al vi, falos sur nin ĉiujn... Kaj
krome, kial vi estas certa, ke la ceteraj kamaradoj konsentos atendi?
Ili ne konsentos, kaj en tio mi estos sur ilia flanko!

La etrusko silentis iom kaj, kvazaŭ ekhontinte akrecon de siaj


vortoj, malgaje aldonis:
– Mia koro doloras, ĉar, kiam mi atingos maron, ne havos
mi amikon, lertan en la ŝipa metio. Mia Remd pereis, kaj la tuta
espero estis pri vi – vi navigis laŭ maro, lernis de fenicoj... – Kavi
mallevis la kapon kaj eksilentis.

Kidogo ĵetiĝis al Pandiono kaj surmetis sur la kolon de la juna


heleno saketon sur longa rimeneto.

– Mi konservadis ĝin, dum vi estis malsana, – diris la negro. – Tio


estas via mara amuleto... Ĝi helpis venki la rinoceron, ĝi helpos al ni
ĉiuj atingi maron, se vi iros kun ni...

Pandiono rememoris pri la ŝtono, donacita al li de Jaĥmos. Li tute


forgesis pri tiu ĉi brilanta simbolo de maro, samkiel forgesis en tiuj
tagoj ankaŭ pri multaj aliaj aferoj. Li profunde suspiris. En tiu minuto
en la kabanon eniris alta homo kun granda lanco en la mano. Tio
estis la patro de Iruma. Li senĝene eksidis sur la plankon,
submetinte la piedojn; amike ridetis al Pandiono kaj turnis sin al la
etrusko.

– Mi venis al vi kun afero, – nehaste komencis la ĉasisto. – Vi


diris, ke post unu suno vi decidis foriri al la patrujo.

Kavi kapjesis kaj silentis, atendante, kio okazos poste. Pandiono


kun maltrankvilo rigardis al la patro de Iruma, tenanta sin kun simpla
kaj majesta digno.

– La vojo estas malproksima, multaj bestoj ĉasas homon en stepo


kaj arbaro, – daŭrigis la ĉasisto. – Vi havas malbonan armilaron.
Memoru, fremdulo: kontraŭ bestoj ne eblas batali, kiel kontraŭ
homoj. Glavo, sago kaj tranĉilo estas bonaj kontraŭ homo, sed
kontraŭ besto la plej bona estas lanco. Nur lanco povas reteni fortan
beston, haltigi ĝin, atingi el malproksime la koron de la besto. La viaj
ne taŭgas por nia stepo! – La ĉasisto neglekte almontris almetitan
al la muro de la kabano maldikan egiptan lancon kun eta kupra pinto.
– Jen kia necesas ĉi tie!
La patro de Iruma metis sur la genuojn de Kavi la alportitan de li
armilon kaj demetis de ĝi longan ledan tegaĵon.

La peza lanco estis pli ol kvar ulnojn longa. Ĝia stango, dika je du
fingroj, estis farita el ligno malmola, densa, brilanta kiel osto. Meze
la stango estis pli dika, kovrita per maldika aspra ledo de hieno.
Anstataŭ pinto sur ĝi estis klingo, longa kaj larĝa je tri fingroj, farita
el hela malmola metalo – rara kaj multekosta fero.

Kavi penseme tuŝis la akran klingon, mezuris sur la mano pezon


de la armilo kaj kun suspiro redonis al la ĉasisto.

Tiu ridetis, observante la impreson, faritan de la lanco al la


etrusko, kaj singarde diris:

– Elfari tian lancon estas granda laboro... Metalon por ĝi akiras


la najbara tribo, kaj ili vendas ĝin multekoste. Anstataŭe la lanco
savos vin plurfoje en morta batalo...

Ne komprenante, al kio kondukas la parolon la ĉasisto, Kavi


silentis.

– Vi alportis kun vi fortajn pafarkojn el Ta-Kem, – daŭrigis


la ĉasisto. – Ni ne scipovas fari tiajn kaj dezirus interŝanĝi ilin
al lancoj. La estro konsentis doni al vi po du lancoj kontraŭ ĉiu
pafarko, kaj la lancoj, mi diris, estos pli necesaj por vi.

Kavi demande rigardis al Kidogo, la negro per kapa movo


konfirmis la opinion de la ĉasisto.

– En la stepo estas multe da ĉasaĵo, kaj ni ne bezonos sagojn, –


diris Kidogo. – Sed en arbaroj estos malpli bone. Tamen arbaro
estas malproksima, kaj ses lancoj anstataŭ tri pafarkoj estas pli
fidindaj ĉe atako de bestoj.

Kavi pensis iom, konsentis pri la interŝanĝo kaj komencis


marĉandi. Sed la ĉasisto estis necedema, pruvante, ke la armilaro,
proponita al ili, estas valorega. Ili neniam fordonus ĝin po du lancoj
por ĉiu pafarko, se ne bezonus scii, kiel estas farataj pafarkoj de la
Nigra Tero.

– Bone, – diris la etrusko. – Ni fordonus ilin al vi kiel donacon pro


azilo kaj manĝo, se ni ne irus tiel malproksime. Ni akceptas
la kondiĉon – morgaŭ vi ricevos la pafarkojn.

La ĉasisto ekradiis, frapis la manon de Kavi, levis la lancon,


rigardante ruĝan rebrilon de la torĉo sur la klingo, kaj surmetis sur
ĝin la ledan tegaĵon, ornamitan per pecetoj de diverskoloraj feloj.

La etrusko etendis la manon, sed la ĉasisto ne fordonis la armilon.

– Morgaŭ vi ricevos ne malpli bonan. Sed tiun ĉi... – la patro


de Iruma faris paŭzon, – mi donacas al via or-okula amiko. Ĝian
tegaĵon Iruma kudris mem! Vidu, kiel ĝi estas bela.

La ĉasisto etendis la lancon al la juna heleno, nedecideme


akceptinta la donacon.

– Vi ne iras kun ili, – la patro de Iruma almontris la etruskon kaj


la negron, – sed bona lanco estas unua avantaĝo de ĉasisto, kaj
mi deziras, ke vi gloru nian familion, iĝinte mia filo!

Kidogo kaj Kavi enpikiĝis per rigardoj en la amikon; la negro kun


krako kunpremis la fingrojn. La decida momento venis.

Pandiono paliĝis kaj subite per abrupta, foriga gesto etendis reen
al la ĉasisto la lancon.

– Ĉu vi rifuzas? Kiel mi komprenu tion? – ekkriis la ŝokita ĉasisto.

– Mi foriras kun la kamaradoj, – kun peno diris la juna heleno.

La patro de Iruma senmove staris, rigardante al Pandiono, poste


kun kolero ĵetis la lancon sub liajn piedojn:

– Estu tiel, sed ne aŭdacu plu rigardi al mia filino! Mi jam hodiaŭ
forsendos ŝin!
Pandiono, ne palpebrumante, kun larĝe malfermitaj okuloj staris
antaŭ la ĉasisto. Sincera malfeliĉo misformis liajn kuraĝajn
vizaĝtrajtojn, kaj ia malklara kompato malfortigis la koleron de la
patro de Iruma.

– Al vi sufiĉis da kuraĝo por decidi, antaŭ ol iĝis malfrue. Tio estas


bona, – diris la ĉasisto. – Sed se vi foriras, do foriru plej baldaŭ...

La ĉasisto ankoraŭfoje morne pririgardis Pandionon de la kapo ĝis


la piedoj, eliginte ian malklaran sonon.

Sur la sojlo de la kabano la patro de Iruma retrorigardis al Kavi.

– Kion mi diris, tio estos! – malafable grumblis li kaj malaperis


en la mallumo.

La negro konfuziĝis pro brilo de la okuloj de la juna heleno, kaj


li sentis, ke nun Pandiono ne vidas la amikojn. La heleno staris iom,
celinte rigardon en la spacon, kvazaŭ demandante la malluman
foron, kiel li agu. Li malrapide turniĝis kaj ĵetis sin sur la liton,
ferminte la vizaĝon per la manoj.

Kavi lumigis novan torĉon: li ne deziris lasi Pandionon en mallumo


solan kun liaj pensoj. La etrusko kaj la negro eksidis flanke kaj plu
maldormis, ne interparolante. De tempo al tempo ili maltrankvile
rigardadis al la amiko, al kiu ili neniel povis helpi.

La tempo estis malrapide pasanta, venis nokto. Pandiono


moviĝis, salte ekstaris, fiksaŭskultante, kaj impetis for el la kabano.
Sed la larĝaj ŝultroj de la etrusko ŝirmis la elirejon. La juna heleno
batiĝis kontraŭ liajn krucigitajn brakojn kaj haltis, kuntirinte
la brovojn.

– Lasu min! – malpacience diris Pandiono. – Mi ne povas!


Mi devas adiaŭi Iruma-n, se ŝin oni ne forsendis ien...

– Rekonsciiĝu! – respondis Kavi. – Vi pereigos ŝin, vin kaj nin


ĉiujn!
Pandiono silentis kaj penis depuŝi la etruskon, sed tiu staris firme.

– Vi decidis – do sufiĉas, ne kolerigu ŝian patron! – plu persvadis


la amikon Kavi. – Komprenu, kio povas okazi...

La juna heleno puŝis Kavi-n eĉ pli forte, sed mem ricevis puŝon
je la brusto kaj depaŝis. La negro, ekvidinte la kunpuŝiĝon de la
amikoj, alkuris, perpleksa, ne sciante, kion fari. La juna heleno
kunpremis la dentojn, liaj okuloj ekbrulis per malbonkora fajro.
Blovinte la nazotruojn, li ĵetis sin al Kavi. La etrusko rapide elprenis
tranĉilon kaj, turninte la armilon per la tenilo al Pandiono, kolere
ekkriis:

– Jen, prenu! Batu!

Pandiono rigidiĝis. La etrusko etendis la bruston, almetis al la


koro la maldekstran manon, kaj per la dekstra plu direktis la tenilon
de la tranĉilo al Pandiono:

– Batu tuj, jen ĉi tien! Tutegale viva mi ne lasos vin! Murdu – tiam
iru! – furioze kriis Kavi.

Unuafoje Pandiono vidis sian mornan kaj saĝan amikon en tia


stato. Li depaŝis, senhelpe ĝemis kaj ektrenis sin al sia lito; ree falis
sur ĝin kaj turniĝis al la amikoj dorse.

Kavi, anhelante, forviŝis ŝviton de sur la frunto kaj ŝovis


la tranĉilon post la zonon.

– Ni devas gardi lin dum la tuta nokto kaj foriri plej baldaŭ, – diris
li al timigita Kidogo. – Ĉe la mateniĝo vi avertu la kamaradojn, ke ili
kolektiĝu.

Pandiono klare aŭdis la vortojn de la etrusko, signifantajn, ke li


ne sukcesos vidi Iruma-n. Li sufokiĝis, preskaŭ fizike sentante
malvastecon ĉirkaŭ si. La heleno estis luktanta kontraŭ si, streĉante
la tutan volon, kaj poiomete la furiozan desperon, preskaŭ frenezon,
anstataŭis kvieta malgajo.
Kaj ree la afrika stepo malfermis sian varmegan vaston antaŭ
la dudek sep obstinuloj, decidintaj per ajna kosto reveni en la
patrujon.

Nun post pluvoj kruda herbo kun grandaj brunaj spikoj leviĝis
al dekdu-ulna alto, kaj en ĝia sufoka densejo sen spuro kaŝiĝadis
eĉ gigantaj korpoj de elefantoj. Kidogo klarigis al Pandiono, kial
necesas hasti: baldaŭ finiĝos la sezono de pluvoj kaj la stepo
komencos bruli, iĝante senviva, priŝutita de cindro ebenaĵo, kie estos
malfacile trovi nutraĵon.

Pandiono silente konsentis. Lia malgajo estis ankoraŭ tro freŝa.


Sed, troviĝante inter siaj kamaradoj, al kiuj li tiom multe ŝuldis,
la juna heleno sentis, kiel ree ĉirkaŭplektas lin ligoj de vira amikeco,
kiel kreskas en li mem strebo iri antaŭen, avido de lukto, kaj ekbrulas
ĉiam pli forte la lumturo de Eniado.

Kaj, malgraŭ la akra sopiro pri Iruma, Pandiono nun sentis sin
antaŭa, sen maltrankvilo iranta laŭ la elektita vojo. Ne malaperis
la avida atento de artisto al formoj kaj koloroj de la naturo, la deziro
krei.

La dudek sep fortaj viroj estis armitaj per lancoj, ĵetlancetoj,


tranĉiloj kaj kelkaj ŝildoj.

La ekssklavoj, elprovitaj en malfeliĉoj kaj bataloj, estis granda


forto kaj povis ne timi sennombrajn bestojn.

Dum la vojo, en alta herbo, la danĝero estis serioza. Nevole oni


devis iri anservice, vadante laŭ mallarĝaj koridoroj de bestaj padoj,
dum longaj horoj vidante antaŭ si nur la dorson de la antaŭe iranta
kamarado. Kaj el la susurantaj altaj muroj dekstre kaj maldekstre
ĉiuminute minacis danĝero – en ajna momento la tigoj povis disiĝi
kaj tralasi kaŝe alirintan leonon, furiozan rinoceron aŭ altan,
neĉirkaŭpreneblan korpegon de kolera soleca elefanto. La herbo
disigadis la kamaradojn, kaj malplej bone estis al la postirantoj: al ili
povis fali kolero de besto, maltrankviligita de la antaŭirantoj.
En matenoj la herbo estis ensorbigita de malvarma roso, brilanta
polvo de akvaj gutoj staris super la malsekaj korpoj de la homoj.
Dum varmega tempo la roso malaperadis senspure, seka polvo
jukadis gorĝojn, ŝutiĝante de sur pintoj de tigoj; en la malvastaj
trairejoj mankis aero por spiri.

Fine de la tria tago de la irado kuraĝan libianon Takel-on, irintan


malantaŭe, atakis leopardo, kaj nur danke al feliĉa hazardo la junulo
restis kun nur negravaj gratvundoj. En la sekva tago al Pandiono kaj
lia najbaro-negro saltis el herbo grandega leono kun malhela
kolhararo. La lanco de la patro de Iruma retenis la rabobeston, kaj
kamarado de la heleno, subkaptinte la ŝildon, kiun pro neatenditeco
faligis Pandiono, atakis la leonon de malantaŭe. La besto turnis sin
al la nova malamiko kaj falis, trapikita per tri lancoj. Kidogo alkuris,
anhelante pro maltrankvilo, kiam ĉio estis finita kaj la batalistoj, peze
spirante, estis viŝantaj de sur la lancoj rapide bruniĝintan leonan
sangon. La rabobesto kuŝis, preskaŭ nerimarkebla en flava ĉifita
herbo. Kunvenis ĉiuj anoj de la taĉmento, laŭtaj krioj leviĝis super
la batalejo. Ĉiuj estis pruvantaj al du fortikaj negroj – Dhlomo kaj
Mpafu, kiuj kune kun Kidogo gvidis la taĉmenton, – ke finfine bestoj
iun murdos. Necesas ĉirkaŭiri tiun ebenaĵon de alta herbo.
La gvidantoj tute ne kontraŭis. La taĉmento turniĝis forte al la sudo
kaj jam antaŭ la vespero alproksimiĝis al longa rubando de arbaro,
etendiĝinta ĝuste en la necesa sud-okcidenta direkto. Tia arbaro
estis konata al Pandiono – verda volba koridoro super mallarĝa
stepa rivereto. Arbaroj-galerioj trais la stepon en diversaj direktoj laŭ
fluejoj de riveroj kaj rojoj.

Al la vojaĝantoj fortunis: sub la verda volbo ne estis dornaj


densejoj, lianoj ne plektis netraireblajn kurtenojn – la taĉmento vigle
ekiris laŭ la mallarĝa arbara rubando, boardante inter gigantaj
radikoj. Profunda silento kaj malvarmeta duonmallumo anstataŭis
herban susuradon en sufoka aero de blindiga tago. La arbaro
etendiĝis tre malproksime – tagon post tago iris laŭ ĝi la vojaĝantoj,
malofte elirante en la stepon por ĉasakiro aŭ grimpante sur malaltajn
arbojn de arbara rando, por kontroli la direkton.
Kvankam moviĝo ĉi tie estis pli facila kaj malpli danĝera,
Pandionon premis mallumo kaj silento de la mistera arbaro. La juna
heleno revenadis al rememoroj pri la renkonto kun Iruma en sama
arbaro. La perdo ŝajnis grandega, sopiro ĉirkaŭigis por Pandiono
la tutan mondon per griza nebulo, kaj la nekonata estonteco estis
same malhela, silenta kaj malklara, kiel la arbaro, laŭ kiu ili iris.

Al Pandiono ŝajnis, ke la malhela vojo en monotona alternado


de kolonaroj de grandegaj arbotrunkoj, de mallumo kaj de sunaj
makuloj, de kavoj kaj de terbuloj estas senfina.

Ĝi estis kondukanta en nekonatan foron, ĉiam pli profunde


penetrante en la koron de la fremda kaj stranga lando, kie ĉio estis
nekonata kaj nur la rondo de la pretaj kamaradoj savadis
de neevitebla morto. La maro, al kiu li tiel strebis, kiu ŝajnis facile
atingebla, kiam li estis kaptita, nun foriĝis senfine malproksime,
barita de miloj da obstakloj, de monatoj da malfacila irado... La maro
forŝiris lin disde Iruma, kaj mem restis neatingebla...

En la fino de la arbaro antaŭ la vojaĝantoj aperis larĝa marĉo.


Ĝi baris la vojon ekde unu rando de la horizonto ĝis la alia, etendiĝis
antaŭen, ŝirmita malproksime per verdeta mallumo de humidaj
vaporoj, matene zoniĝante per malalta kurteno de blanketa nebulo.
Blankaj ardeoj flugadis per negrandaj grupoj super maro da kanoj.

Kavi, Pandiono kaj la libianoj, embarasitaj de la obstaklo,


perplekse rigardis al la hel-verda densejo de marĉaj vegetaĵoj kun
brulantaj sub la suno akvaj fenestroj. Sed la gvidantoj kontente
interŝanĝis rigardojn kaj ridetis: la vojo estis ĝusta, la du semajnoj
da malfacila irado ne restis vanaj.

En la sekva tago la taĉmento ligis flosojn el speciala,


neordinare malpeza kaj pora kano, kies artikaj tigoj atingadis dek
ulnojn. La vojaĝantoj eknavigis laŭlonge de altaj densejoj de paniklaj
papirusoj, boardante inter ruĝ-brunaj amasiĝoj de sekiĝintaj kaj
rompitaj kanaj tigoj, inter flosantaj herbaj insuloj. Sur ĉiu floso estis
po du aŭ po tri homoj, kiuj singarde ekvilibradis per longaj stangoj,
egalmezure enpikiĝantaj en la ŝliman fundon.
La malhela fetora akvo ŝajnis densa oleo, veziketoj de marĉa
gaso leviĝadis sur la surfacon el sub la stangoj, glueca ŝimo ŝaŭmis
per ruste brunaj borderoj laŭlonge de la verdaj muroj. Eĉ unu seka
loko ne estis sur la tuta videbla spaco, la humida varmego turmentis
la ŝvitegantajn homojn, de supre ilin bruligis la senkompata suno.
Vespere milionoj da malicaj muŝetoj per densaj nuboj atakadis
la homojn. Feliĉo estis trovi neinunditan terbulon, sur kiu oni
aranĝadis grandegan fumantan lignofajron. Eĉ pli facile estis
ĉe vento, forpelanta nubojn da insektoj kaj permesanta satdormi post
malfacilaj tagoj kaj noktoj. La vento klinadis la kanon, ondo post
ondo kuradis laŭ la senfina oceano da verdo.

Sennombra kvanto da rampuloj kaŝiĝis en ŝima akvo kaj


en putrantaj veproj. Gigantaj krokodiloj amasiĝadis centope sur
terbuloj de malprofundaĵoj aŭ elrigardadis el la verdaj muroj, duone
kaŝitaj de tigoj. Nokte la monstroj muĝadis – ilia obtuza, basa muĝo
plenigadis la homojn per superstiĉa teruro. En la krokodila muĝado
ne estis furiozo aŭ minaco – io senanima kaj senpasia sentiĝis
en tiuj malaltaj abruptaj sonoj, ruliĝantaj super la stagna akvo
en nokta mallumo.

La vojaĝantoj renkontis malgrandan golfeton, kovritan de duone


eroziitaj konusaj montetoj el ŝlimo, altaj je ulno kaj duono. La bruna
akvo eligadis netolereblan fetoron, la montetoj estis kovritaj
de blanka krusto de birda fekaĵo. Negroj klarigis, ke tio estis loko
de nestado de grandaj longkruraj rozkoloraj birdoj, kiuj alitempe
nube kovrus la marĉon. Pro malbona akvo kaj malutilaj vaporoj
ekmalsanis kelkaj homoj, precipe libianoj. Kruela febro senfortigadis
la homojn, indiferente kuŝantajn sur la flosoj sub la piedoj de la
kamaradoj.

En la kvina tago de la navigado inter marĉaj veproj komencis ĉiam


pli ofte renkontiĝi spacoj de libera akvo, el kiu elstaradis pintoj
de arboj. Pandiono kun miro demandis Kidogon, kion tio signifas.
La nigra amiko, ridetante je tuta larĝo de sia granda buŝo, klarigis,
ke baldaŭ venos fino al la suferoj.
– Ĉi tie, – diris la negro, enpikinte la stangon en la profundan
akvon, – en seka sezono la tero brulas pro varmego, kaj tio ĉi estas
inundo, pro pluvoj.

– Kiu do rivero estas ĉi tio? – ree demandis Pandiono.

– Ĉi tie estas ne unu rivero, sed du kaj longa ĉeno de marĉoj inter
ili, – respondis la negro. – Dum seka sezono tiuj riveroj preskaŭ
ne fluas.

Kidogo, kiel ĉiam lastatempe, iĝis prava – baldaŭ la flosoj


komencis tuŝi la ŝliman fundon, kaj antaŭe la tero, altiĝante, transiris
al glata stepo. Tie kreskis speciala herbo kun arĝente blankaj spikoj,
kaj, brilante sub sunaj radioj, la surfaco de la stepo el malproksime
ŝajnis daŭrigo de la akva surfaco. Kun sento de profunda faciliĝo
la vojaĝantoj ĝiszone en koto, dispelante per krioj krokodilojn,
elgrimpis sur la firman varmegan teron. Vento, freŝa kaj seka, salutis
ilin, forpelante la pezan sufokan aeron de la marĉo. La taĉmento
atingis altaĵon, sur kiu kreskis arbustoj kun blu-verdaj folioj, kovritaj
de oranĝkoloraj fruktoj, grandaj je ovo.

Ĉi tie la vojaĝantoj trovis puran akvon kaj decidis halti. Ili aranĝis
ĉirkaŭ la tendaro dornan muron, altan je ses ulnoj. La negroj kolektis
amason da oranĝkoloraj fruktoj, kiuj evidentiĝis mirinde bongustaj kaj
delikataj, kaj alportis ankoraŭ iajn foliojn, per kies suko ili komencis
kuraci la kamaradojn, malsanajn je febro. La sanuloj ĝissate dormis,
vundoj, kreiĝintaj pro mordoj de marĉaj muŝoj, rapide saniĝis. Dum
kelkaj sinsekvaj tagoj ne pluvis. Matene estis tre malvarme, kaj
la nigrahaŭtaj anoj de la taĉmento frostiĝadis kaj suferis pro
malvarmo.

Baldaŭ la vojaĝantoj ekiris pluen.

Dum dudek kvin tagoj iris ili laŭ la stepo. Nun da ili restis dek naŭ
homoj – ok apartiĝis post la transiro de la marĉo kaj foriris norden,
al siaj gepatraj lokoj, ĝis kiuj por ili restis ne pli ol dek tagoj da irado.
Malgraŭ iliaj persistaj vokoj, la ceteraj obstinuloj ne cedis kaj estis
plu plenumantaj sian decidon atingi la maron.
Griza nebulo ŝirmadis la bluan firmamenton, plu eligantan
blindigan brilon. Nokte la ĉielon nemalofte kovradis nuboj, terura
tondro flugis seninterrompe super la stepo, sed neniu ekbrilo
de fulmo sekcis velure nigran mallumon de nokto, neniu pluva guto
falis sur sekiĝintan herbon kaj sur la teron, fendiĝintan pro varmego.

En la stepo estis disĵetitaj malgrandaj montetoj – akrepintaj


konusoj aŭ turoj kun rondigitaj pintoj, altaj ĝis dek ulnojn. Interne
de tiuj montetoj el argilo, malmola kiel briko, loĝis sennombraj
grandaj insektoj, similaj al formikoj, danĝeraj per siaj fortaj makzeloj.
Pandiono jam kutimiĝis al multeco de bestoj; lin ne plu miris ĝirafoj
aŭ grupegoj de elefantoj po mil animaloj en grego. Nun li ekvidis
gregojn de strangaj animaloj de striita, blanka kaj nigra, koloro. Ili
similis al ĉevaloj de Eniado, sed samtempe diferencis de ili:
ĉe negranda alto kaj maldikaj kruroj la striitaj bestoj havis pli larĝajn
gropojn, dorsojn, fleksitajn ĉe la sakro, glatan fleksiĝon de la supra
lipo, mallongajn vostojn kaj kolhararojn. Pandiono kun intereso
rigardis al iliaj multenombraj gregoj, aperantaj ĉe trinkejo. Li revis
kapti striitajn ĉevalojn kaj adapti ilin al rajdado. Tamen, kiam li sciigis
siajn pensojn al Kidogo kaj al aliaj kamaradoj-negroj, tiuj longe kaj
laŭte ridegis. La negroj klarigis al la juna heleno, ke la striitaj
animaloj estas fortaj, koleraj kaj nebrideblaj, ke eĉ se oni sukcesus
kapti kelkajn pli kvietajn, do du dekojn, necesajn al ili, ne eblas
kolekti eĉ dum dek jaroj.

Duan elreviĝon Pandiono travivis ĉe renkontiĝo kun bubaloj.


Li ekvidis masivajn malhel-grizajn bovojn kun larĝaj kornoj, fleksitaj
ĉe la pintoj, kaj decidis kaŝe aliri la plej proksiman, por faligi ĝin per
la lanco, tamen Kidogo, surfalinte sur la junulon per la tuta korpo,
alpremis lin al la tero. La negro kredigis la amikon, ke tiuj bovoj estas
probable la plej danĝeraj bestoj de la suda lando, ke ĉasi al ili
necesas, nur havante pafarkojn aŭ ĵetlancojn, alie pereo estas
neevitebla. Pandiono obeis la negron kaj kaŝiĝis en arbustoj, samkiel
la ceteraj, sed la timo de Kidogo antaŭ tiuj bovoj restis al li
nekomprenebla – el lia vidpunkto, rinocero aŭ elefanto ŝajnis multe
pli timindaj.
La vojon nemalofte trais rokaj vicoj, ĉenoj de montetoj aŭ grupoj
de elstarantaj detruitaj klifoj. En tiaj lokoj ofte renkontiĝadis
abomenaj hundokapaj simioj.

Tiuj animaloj, rimarkinte alproksimiĝon de la homoj, amasiĝadis


sur rokoj aŭ sub arboj, sen timo pririgardadis la venintojn kaj
impertinente grimacadis. Pandiono kun abomeno rigardis al iliaj
nudaj hundaj buŝegoj kun bluaj blovitaj vangoj, kadritaj de densa
hirta hararo, al iliaj svingiĝantaj postaĵoj kun ruĝaj kalaj kalvaĵoj.
La simioj estis danĝeraj. Foje Kavi ne eltenis arogan konduton de tri
animaloj, barintaj al li la vojon, kaj batis per la lanco unu el la
abomenaj estaĵoj. Ekbolis serioza batalo ĉe piedo de klifoj.
La vojaĝantoj estis feliĉaj, ke ili sukcesis forkuri, retiriĝinte sen
damaĝo, sed kun plej ebla hasto.

En la dudek kvina tago de la iro laŭ la nerimarkeble altiĝanta


lando sur la horizonto aperis malhela strio. Kidogo ĝoje ekkriis,
almontrante ĝin: tie estis komenciĝanta granda arbaro – la lasta
obstaklo, kiun ili devis trairi. Post la kovritaj de la arbaro montoj kuŝis
la longe atendata maro – fidinda vojo hejmen.

Ĉe la tagmezo la taĉmento atingis palman boskon. Pandionon


mirigis stranga aspekto de la bosko. Antaŭe en stepo ne renkontiĝis
tiaj altaj kaj sveltaj vegetaĵoj, similaj al konataj laŭ Aegyptos daktilaj
palmoj. Ĉiu trunko estis leviĝanta kvazaŭ el la centro mem
de steleca blu-nigra ombro, ĵetata de la pinto. Inter nigraj steloj
de ombroj la seka grundo ŝajnis blank-arda metalo. Laŭ neordinara
situo de ombroj Pandiono ekvidis, ke la tagmeza suno staras rekte
super la kapo. Li diris pri tio al Kavi. La etrusko nekomprene levis
la ŝultrojn, kaj Kidogo klarigis, ke tio estas ĝuste tiel en la realo.
Ju pli al la sudo, des pli alte leviĝas la suno, kaj kaŭzon de tio neniu
scias. Maljunuloj rakontas ankoraŭ, ke, laŭ legendoj, malproksime
sude la suno ree iĝas malpli alta.

Longe pensi pri tiu enigmo la juna heleno ne devis – la


elturmentitaj de varmego kamaradoj hastis al la akvo. En bivako
Kidogo deklaris, ke vespere ili atingos la arbaron kaj ilia vojo iros laŭ
arbaroj kaj montoj, etendiĝintaj ĝis la rando de la tero.
– Tie, – la negro almontris dekstren, – kaj tie, – la mano
de Kidogo turniĝis maldekstren, – estas grandaj riveroj, sed ni ne
povas navigi laŭ ili.

La dekstra turniĝas norden, al granda dolĉakva maro ĉe la rando


de la nordaj dezertoj. La maldekstra krute turniĝas suden kaj
forkondukos nin malproksime de la necesa loko. Krome, laŭlonge
de la riveroj loĝas fortaj triboj, ili manĝas homan viandon kaj neniigos
nin ĉiujn. Ni devas trairi sud-okcidenten rekte, kiel laŭ flugo de sago,
inter ambaŭ riveroj. La malhelaj arbaroj estas malplenaj kaj
sendanĝeraj, kaj sur la montoj neniu loĝas, timante fortajn
fulmotondrojn kaj mallumon de densejoj.

Bestoj ĉi tie estas maloftaj, sed ni estas malmultaj, kaj ni povos


nutri nin per ĉasado kaj fruktoj.

Pandiono, Kavi kaj la libianoj kun dubo rigardis al la arbaro,


ekstaranta antaŭ ili, kaj ilin maltrankviligis malklaraj antaŭtimoj.

La branĉoj de la arbo iom post iom mallongiĝas al la pinto, tiel,


ke ĝi ŝajnas akrigita supre – arbo el familio de sterkuliacoj, donanta
kolanuksojn, nun konata en la tuta mondo kiel bonega toniko.

vegetaĵo, kultivata ĉi tie – afrika milio kun tuberoj, kovritaj per


multegaj etaj nigraj grajnoj.

iu bonodora vegetaĵo – eleleŝo, aroma vegetaĵo de Sudano,


parenca al nia estragono.

nealta arbo kun centoj da ruĝaj floroj inter la folioj – tulipa arbo
el familio magnoliacoj.

kruda herbo kun grandaj brunaj spikoj – elefanta herbo, grandega


poaco, ĝis 6 metrojn alta.

malpeza kaj pora kano – ambago, tre malpeza kaj dika kano, ĝis
7 metrojn alta.
grandaj longkruraj rozkoloraj birdoj – fenikopteroj.

du – temas pri Baĥr-el-Arab kaj Baĥr-el-Gazal, antikve pli


multakvaj, ol nun.

hundokapaj simioj – pavianoj.

La dekstra – la dekstra rivero nun nomiĝas Ŝari.

La maldekstra – la maldekstra rivero nun nomiĝas Ubangi – la


ĉefa alfluanto de Kongo.
Ĉapitro sepa
Forto de arbaroj
En densa vepro altis neordinaraj arboj. Iliaj maldikaj trunkoj kun
elstarantaj transversaj eĝoj estis finiĝantaj per plataj ventumiloj
de mallongaj branĉoj kun grandaj folioj, kaj supre elstaris longaj kaj
rektaj tigoj, similaj al verdaj glavegoj, po dek ulnojn longaj.

Kvar tiaj arboj, po du ĉe ĉiu flanko, staris, kiel gardantoj,


ĉe enirejo en la arbaron, minace levante la glavojn en la palan
ĉielon. La taĉmento trairis inter ili, trabatiĝante tra dornaj arbustoj.

Grandega porko kun kurbaj kojnodentoj kaj malbelega tubera


kapo elsaltis el sub arbusto, indigne gruntis al la homoj kaj
malaperis...

Jam en la unua tago de irado laŭ la arbaro Kavi perdis sian


bastoneton kun kvardek naŭ noĉoj – nombro de tagoj da irado, kaj
la vojaĝantoj ĉesis kalkuli la tempon. En la memoro de la heleno por
ĉiam restis la monotona grandega arbaro.

La taĉmento iris silente. Voĉoj de homoj ĉe peno ekparoli laŭte


eĥis sub la nepenetrebla verda volbo. Neniam sur vastaĵoj de la ora
stepo la homoj sentis sin tiaj malgrandaj kaj perditaj en profundaĵoj
de fremda lando. Gigantaj ŝnuregoj de rampaj vegetaĵoj, atingantaj
fojfoje dikecon de homa korpo, spirale ĉirkaŭvolvadis glatajn trunkojn
de arboj, kunplektiĝadis supre en kolosan reton, pendis per kurtenoj
kaj per apartaj larĝaj maŝoj. Branĉoj de arboj disiradis sur
neatingebla alto super la kapoj de la irantoj, la trunkoj estis malklaraj
en griza mallumo. Flakoj de putranta, ŝima akvo ofte renkontiĝadis
sur la vojo; fojfoje senbrue striis etaj malhelaj rojoj. Sur maloftaj
kampetoj la suno blindigadis la okulojn, kutimiĝintajn al duonmallumo
de la arbaro; neordinara denseco de vegetaĵoj devigadis
la vojaĝantojn ĉirkaŭiri tiujn lokojn. Neniam antaŭe viditaj filikoj
je kvar homaj altoj etendadis, kiel flugilojn, siajn pal-verdajn
grandegajn plumecajn foliojn. Cizela grizeta foliaro de mimozoj
kreadis delikategajn arabeskojn en fostoj de suna lumo. Amaso
de floroj – sangruĝaj, oranĝkoloraj, violkoloraj, blankaj – kun speciala
intenseco kaj bunteco kontrastis sur hela verdo de folioj, grandaj,
larĝaj, longaj kaj mallarĝaj, glataj, distranĉitaj aŭ dentigitaj.
En sovaĝa ĥaoso interplektiĝadis sinuaj spiraloj de rampantaj ŝosoj,
elstaris minacaj, je fingro dikaj dornoj, senkompate ŝirantaj korpon.
Furioza rumoro kaj pepado de birdoj aŭdiĝadis sur kampetoj, kvazaŭ
la tuta vivo de la arbaro koncentriĝis ĉi tie.

La homoj kontroladis la direkton laŭ la suno kaj denove foriradis


en la arbaran mallumon, orientante sin laŭ direkto de pluvaj
akvospuroj, laŭ fluo de rojoj, laŭ oblikvaj fostetoj de sunaj radioj,
malofte trabatantaj la foliaron. La gvidantoj penis ne alproksimiĝi
al kampetoj ankaŭ tial, ke apud ili sur arboj loĝis danĝeraj insektoj –
teruraj nigraj vespoj kaj minacaj formikoj. Grandaj likenoj, haŭtecaj
grizaj tuberoj kaj elstaraĵoj kovradis trunkojn de arboj, muska verda
tapiŝo vestis krestojn de altaj radikoj. Tiuj plataj radikoj, nemalofte
altaj je kvin aŭ ses ulnoj, deiradis de eĝoj de gigantaj trunkoj, kiel
klinitaj apogiloj. En profundaj kavoj inter ili povus lokiĝi la tuta
taĉmento el dek naŭ vojaĝantoj. Arbaj radikoj interplektiĝadis unu
kun alia kaj ege malfaciligadis la iradon – necesis transgrimpi ilin
aŭ ĉirkaŭiri, trabatiĝante laŭ mallarĝaj koridoroj. La piedoj dronis
en maso de duonputrintaj branĉoj, folioj kaj sekiĝintaj ŝosoj,
kovrantaj la grundon per dika tavolo. Per amasetoj renkontiĝadis
blanketaj fungoj kun peza kadavra odoro. Nur tie, kie arboj ne estis
tiom altaj, la radikoj ne malfaciligadis la vojon kaj la piedoj ripozadis
sur mola muska tapiŝo. Tamen en tiuj lokoj kreskis dorna densa
vepro, deviganta la homojn ĉirkaŭiri aŭ trahakiĝi tra ĝi, perdante
fortojn kaj tempon. Iaj makulaj limakoj faladis de sur branĉoj sur
nudajn ŝultrojn de la irantoj kaj brulvundadis per venena muko.
Malofte en mallumo glitadis kaj senbrue malaperadis ombro de besto
– la homoj ofte eĉ ne sukcesadis determini specon de la animalo.
Nokte ĉi tie regis sama profunda silento, rompata de plenda hurlo
de nekonata nokta rabobesto aŭ de akraj krioj de nekonata birdo.
La vojaĝantoj trairis multajn nealtajn montoĉenojn, neniam
elirante sur spacon, liberan de arboj. Inter la montoĉenoj la arbaro
estis eĉ pli densa; la humida kaj sufoka aero de valoj, odoranta per
malseka tero, ĝenis spiradon de la homoj.

Trairinte valon, laŭ kies fundo inter grandaj ŝtonoj ruliĝis rapida
fluo de malvarma akvo, la vojaĝantoj eksidis por ripozo.

Komenciĝis longa leviĝo.

Dum du tagoj la vojaĝantoj leviĝadis sur monton. La arbaro iĝadis


ĉiam pli densa kaj nepenetrebla. Malaperis kampetoj, sur kiuj eblis
trovi nutron, falintaj gigantaj arboj pli ofte baradis la vojon.
La taĉmento, evitante dornajn kurtenojn el maldikaj elastaj tigoj,
pendantaj de supre, aŭ nepenetreblajn densejojn de arbustoj kaj
arbetoj, traŝiriĝadis kvarpiede en spuroj de pluvaj torentoj, sulkigintaj
la deklivojn.

Malmola seka tero ŝutiĝis el sub la manplatoj kaj la genuoj.


La homoj rampis en tiu labirinto, direktante sin nur laŭ akvospuroj.

Iom post iom iĝadis pli malvarme, kvazaŭ vere la taĉmento trafis
en profundan, humidan subteraĵon.

Jam tute malheliĝis, kiam la deklivo finiĝis, kaj, evidente,


la vojaĝantoj leviĝis sur altebenaĵon. Ne plu estis akvospuroj
de pluvaj torentoj, kaj, por ne perdi la direkton, la vojaĝantoj haltis
por noktumo. Neniu stelo brilis tra la verda volbo. Forta vento furiozis
ie supre. Pandiono longe kuŝis sen dormo, aŭskultante zumadon
de la arbaro, tre similan al bruo de proksima maro. Murmurado,
susurado kaj frapado de branĉoj en ventoblovoj kuniĝadis
en potencajn plaŭdojn, rememorigantaj pri egalmezuraj batoj
de surfo.

La tagiĝo ne venadis speciale longe – la sunan lumon baris


kontinua nebulo. Finfine la nevidebla suno venkis la mallumon, kaj
antaŭ la homoj ekstaris premanta, morna spektaĵo.
Trunkoj de monstraj arboj, altaj je cent kvindek ulnoj, kun nigra kaj
blanka glata ŝelo, estis forirantaj per siaj pintoj en laktan densan
nebulon, tute kaŝantan la muskajn branĉojn. Sorbintaj akvon muskoj
kaj likenoj per longaj tufoj aŭ per grizharaj barboj pendis ĉirkaŭe sur
la arboj, balanciĝante iufoje sur terura alto. Akvo ŝmacis sub
la piedoj, eliĝante el spongeca reto de interplektitaj radikoj, herboj
kaj muskoj. Densaj veproj kun grandaj folioj baris la vojon. Grandaj
palaj floroj en aspekto de ĉelecaj globoj estis kviete balanciĝantaj
en la nebulo sur longaj tigoj.

La nigraj kaj blankaj kolonoj, dikaj je kvar ulnoj, svarmis per


nenombrebla amaso, griza nebulo fumis ĉirkaŭ ili, laŭ la ŝelo fluis
malgrandaj strietoj de akvo. Fojfoje trunkoj estis vestitaj en densa
kovrilo el malseka musko. En tiu terura arbaro nenio videblis post
tridek-kvardek ulnoj; ne eblis paŝi, ne trahakinte por si vojon ĉe la
piedoj de la arbaj gigantoj.

Amasiĝoj de kolosaj falintaj trunkoj tute deprimis la multe


spertintajn vojaĝantojn. La plej malbona estis neeblo orientiĝi –
nenio ebligis kontroli la direkton.

La negroj frostiĝis en la malvarma nebulo, timigitaj de ankoraŭ


ne vidita potenco de la arbaro; la libianoj estis tute angoraj. Al la
vojaĝantoj ŝajnis, ke ili venis en loĝejon mem de arbaraj dioj,
malpermesitan por homoj, de kie ne ekzistas elirejo.

Kavi signis al Pandiono – ili ambaŭ armis sin per tranĉiloj kaj
komencis furioze haki malsekajn branĉojn. Iom post iom vigliĝis
ankaŭ aliaj kamaradoj; la homoj laboris, anstataŭante unu la alian,
transrampadis trans montojn da kolosaj trunkoj, implikiĝadis,
serĉante eliron inter monstraj radikoj, kaj ree dronadis en netrairebla
verdaĵo. Horoj pasadis kaj pasadis; same pendis supre la blanka
nebulo, same peze kaj malrapide gutadis akvo de sur arboj, la aero
ne iĝadis pli varma, kaj nur laŭ grizet-ruĝa tono de la nebulo
la homoj komprenis, ke venas vespero...

– Nenie estas trairejo! – Kun tiu informo Kidogo eksidis sur


radikon, en malespero kunpremante la kapon.
Du gvidantoj revenis jam pli frue kun samaj rezultoj.

Mallarĝa kampeto etendiĝis je mil ulnoj transverse de la trahakita


vojo. Malantaŭe estis morna giganta arbaro, tra kiu kun superhomaj
penoj la taĉmento trabatiĝis dum tri tagoj. Antaŭe staris kontinua
densejo de altaj bambuoj. La brilantaj artikaj trunkoj altis dudek
ulnojn, glate klinante malsupren siajn maldikplumajn pintojn.
Bambuoj kreskis tiel dense, ke estis nenia eblo penetri profunden
de tiu densa krado el lance rektaj artikaj tuboj. Antaŭ la vojaĝantoj
ekstaris nepenetrebla baro. La polurita surfaco de la rondaj trunkoj
estis tiel malmola, ke bronzaj tranĉiloj de la vojaĝantoj malakriĝis
post unuaj batoj. Por lukto kontraŭ tiu muro necesis havi hakilojn
aŭ pezajn glavojn. Ĉirkaŭiri la bambuan densejon estis neeble – la
kampeto estis fermiĝanta ĉe ambaŭ randoj de la densejo, kaj
la bambuoj, kiom eblis vidi, estis etendiĝantaj per larĝa zono
al ambaŭ flankoj, en la nebulan foron de la altebenaĵo.

Elturmentitaj pro malvarmo, pro manko de manĝo kaj pro lukto


kun la terura arbaro, la homoj perdis sian ordinaran energion – tro
malfacila estis por ili la lasta parto de la vojo! Sed ili ne povis akcepti
neceson turni sin malantaŭen.

Por trairi tiujn terurajn arbarojn, ne sufiĉis plu teni la antaŭan


direkton al la sud-okcidento, ne sufiĉis trahakiĝi kaj trabatiĝi per tutaj
fortoj tra potenca kreskaĵaro – necesis ankoraŭ scii, kie eblas trairi.
Tiujn lokojn povis montri nur homoj, loĝantaj en la arbaro, sed ilin
la taĉmento ne renkontis. Serĉado de arbaraj homoj plej verŝajne
finiĝus per pereo de la vojaĝantoj sur turnrostiloj de festenaj
lignofajroj.

«Ni ne trairis, ne trabatiĝis!» – la sama penso reflektiĝis sur


la vizaĝoj de ĉiuj dek naŭ homoj: en faltoj de severeco, en grimacoj
de malespero, en masko de rigidiĝinta obeemo.

Kidogo, rekonsciiĝinta de la unua paroksismo de malespero,


staris, levinte la kapon supren, al grandegaj branĉoj, etenditaj super
la kampeto sur cent-ulna alto. Pandiono rapide aliris la amikon,
kompreninte liajn pensojn.
– Ĉu eblas grimpi tien? – demandis la juna heleno, rigardante
al tute glataj trunkoj de nemezurebla alto.

– Necesas, kvankam ni devos malŝpari tutan tagon, – morne diris


Kidogo. – Ĉu malantaŭen aŭ antaŭen, sed ne plu eblas iri hazarde –
mankas manĝo.

– Jen, de sur tiu ĉi arbo estos bone videble. – Pandiono almontris


arbaran giganton kun blanka ŝelo, elstarantan sur la kampeton; ĝiaj
kurbaj branĉoj faris stelon sur fono de la ĉielo.

Kidogo nege balancis la kapon:

– Ne, la blankŝela arbo ne taŭgas, ne taŭgas ankaŭ nigraŝelaj. Ilia


ligno estas malmola, kiel fero, en ĝin ne eblas enbati eĉ tranĉilon,
ne dirante eĉ pri ligna kojno. Ni eble trovos arbon kun ruĝa ŝelo kaj
grandaj folioj, tiam grimpos.

La homoj komencis serĉi konvenan arbon laŭlonge de la


kampeto. Baldaŭ oni deklaris, ke ĝi estas trovita. La arbo estis malpli
alta, ol la feraj gigantoj, sed staris ĉe la bambuoj, altante super
la densejo je pli ol kvindek ulnoj. La vojaĝantoj kun peno dehakis
du dikajn bambuojn, dissplitis ilin je ulnolongaj splitoj, ĉiun spliton
akrigis ĉe unu fino. Helpe de peza branĉo Kidogo kaj Mpafu
komencis enigi en la molan lignon de la arbo spliton post splito, kaj,
grimpante ĉiam pli alten, atingis spiralan lianon, ĉirkaŭvolvantan
la trunkon. Tiam, zoninte sin per maldikaj lianoj, Kidogo kaj lia
kamarado, per tutaj fortoj puŝante per la piedoj la trunkon kaj
malproksime deĵetante sin de la arbo, komencis leviĝi sur grandegan
alton. Baldaŭ iliaj malhelaj figuroj iĝis malgrandaj sur fono de pezaj
nuboj, kovrintaj la ĉielon. Pandionon subite brogis envio al la amikoj.
Ili tie, supre, vidas la mondon, sed li restas malsupre, en ombro,
simile al grandaj ruĝ-bluaj vermoj, renkontitaj en akvospuroj de la
arbara grundo.

La juna heleno subite decidiĝis kaj ekkaptis la enbatitajn


bambuajn kejlojn. Neglekte svinginte la manon al averta krio de la
etrusko, Pandiono rapide grimpis sur la trunkon, kaptis la spiralan
lianon, detranĉis pendantan de supre maldikan finon de alia rampa
vegetaĵo kaj ripetis la artifikon de Kidogo. Tio evidentiĝis tute
ne facila – la malmola liano terure tranĉis la dorson. Kiam Pandiono
malfortigadis la premon, tuj la piedoj deglitadis, kaj li dolore gratadis
la genuojn je la malmola ŝelo. Kun granda peno Pandiono leviĝis ĝis
la mezo de la trunko. La plumecaj pintoj de la bambuoj balanciĝis
sub li kiel flavaj malglataj arbetoj, sed ĝis la grandegaj branĉoj plu
estis ankoraŭ malproksime. De supre aŭdiĝis voko de Kidogo, kaj
firma liano, volvita maŝe, tuŝis la ŝultron de la juna heleno. Pandiono
tralasis la maŝon sub la brakojn, la lianon oni singarde ektiris
de supre, kaj tiu subteno faris al la heleno grandan helpon. Kun
gratvunditaj kruroj, laca, sed ĝoja, la juna heleno baldaŭ atingis
la malsuprajn, la plej grandajn branĉojn. Ĉi tie, inter du branĉegoj,
komforte instalis sin Kidogo kaj lia kamarado.

De sur la alto de okdek ulnoj rigardis Pandiono antaŭen, kaj


unuafoje dum multaj tagoj la larĝa horizonto malfermiĝis antaŭ li.
La bambua densejo kadris la arbaron sur la alta ebenaĵo. La bambua
zono etendiĝis diversflanken, kiom povis vidi la okulo; ĝia larĝo estis
ne pli ol kvar-kvin mil ulnoj. Post ĝi elstaris negranda vico de nigraj
rokoj, klinite strebantaj okcidenten per ĉeno de maloftaj oblikvaj
dentoj. Poste la lando ree estis malaltiĝanta. Senfinaj rondaj montoj,
kovritaj de densa arbaro, krispis, kiel densaj verdaj nuboj, disigitaj
de kavoj de intermontejoj, plenigitaj de fumanta nebulo. En ili kaŝiĝis
sennombraj tagoj da malsata kaj malfacila malluma irado, ĝuste tien
iris la vojo de la taĉmento. Sed nenie estis rimarkebla ia interrompo
en tiu kontinua verda maso, super kiu estis malrapide irantaj grandaj
flokoj de blanka nebulo, nek kampeto, nek vasta valo. Por trabatiĝi
antaŭen je tiu distanco, kiun nun kaptis la okuloj, al la vojaĝantoj
apenaŭ sufiĉus fortoj. Kaj poste, trans nedistingebla nebulo de la
horizonto, povis esti samo, kaj tiam pereo iĝus neevitebla.

Kidogo forturniĝis de la sterniĝanta antaŭ li foro kaj kaptis


la rigardon de Pandiono. La juna heleno legis en la konveksaj okuloj
de la amiko maltrankvilon kaj lacon – la neelĉerpebla vigleco de la
negro estingiĝis, lia vizaĝo sulkiĝis en amara grimaco.
– Necesas rigardi malantaŭen, – per malfortiĝinta voĉo diris
Kidogo, subite rektiĝis kaj ekiris laŭ la branĉo, horizontale
etendiĝinta malproksime antaŭen super la bambuoj.

Pandiono retenis krion de timo, sed la negro tute trankvile iris,


apenaŭ rimarkeble balanciĝante sur la terura alto, al la fino de la
branĉo, kie pro liaj paŝoj tremis ovalaj grandaj folioj. La branĉo
fleksiĝis. Pandiono en teruro rigidiĝis, sed Kidogo jam eksidis sur
forkon, pendigis en malplenon la piedojn, apogiĝis per ambaŭ manoj
je maldikaj branĉetoj kaj komencis fiksrigardi en la spacon trans
la dekstra angulo de la kampeto. Pandiono ne kuraĝis sekvi
la kamaradon. Retenante la spiron, la heleno kaj Mpafu atendis
mesaĝojn de Kidogo. Malsupre, preskaŭ nerimarkeblaj de sur la alto,
observis la okazantaĵon sur la arbo la ceteraj dek ses kamaradoj.

Kidogo longe balanciĝis sur la risorta branĉo, poste, ne dirante


eĉ vorton, revenis al la trunko.

– Estas malfeliĉo ne koni la vojon, – morne diris li. – Ni povis veni


ĉi tien multe pli facile... Tie, – la negro svingis la manon nord-
okcidenten, – proksime de ni estas stepo. Ni devus ili pli dekstre,
ne enirante en la arbaron... Necesas reveni al la stepo. Eble, tie
estas homoj: ĉe rando de arbaro ĉiam estas pli da homoj, ol en
stepo aŭ en la arbaro mem.

Malleviĝo de sur la arbo iĝis multe pli timiga, ol la leviĝo. Sen


helpo de la amikoj Pandiono neniam sukcesus malleviĝi tiel rapide,
kaj pli verŝajne – falus kaj pereus. Tuj kiam la juna heleno paŝis sur
la teron, liaj kruroj, malfortiĝintaj pro nerva streĉo, fleksiĝis kaj
li sterniĝis sur herbo sub rido de la kamaradoj. Kidogo rakontis pri
ĉio vidita de sur la arbo kaj proponis turniĝi rektangule flanken de la
planita vojo. Por miro de Pandiono, eĉ unu vorto de protesto
ne venis de la kamaradoj, kvankam al ĉiuj estis klare, ke ili
malvenkis en la lukto kontraŭ la arbaro, ke prokrasto en la vojo
povas esti tre longa. Silentis eĉ la obstina etrusko Kavi, verŝajne
komprenante, kiel elturmentiĝis la homoj en la peza lukto, kiu krome
evidentiĝis vana.
Pandiono memoris pri la vortoj de Kidogo en la komenco de la
vojaĝo kaj konsciis, ke la vojo ĉirkaŭ la arbaroj estas malproksima
kaj danĝera. Laŭlonge de la riveroj kaj ĉe la rando de la arbaro loĝas
ferocaj triboj, por kiuj la dek naŭ vojaĝantoj ne prezentas iom
seriozan forton...

La stepo kun malaltaj, malofte kaj regule starigitaj arboj, simila


al frukta ĝardeno, estis deklive dekuranta al rapida rivereto kun
nigraj rokoj, amasiĝintaj sur ties transa bordo. Al ili la rivero alportis
grandan amason el trunkoj, branĉoj kaj kanaj tigoj, sekiĝintaj kaj
blankiĝintaj...

La taĉmento de la fuĝantoj, preterinte palman boskon, kiun plene


faligis elefantoj, lokiĝis sub densa nealta arbo. Aroma rezino fluis laŭ
la trunko, pendantaj de sur la branĉoj kaj la trunko longaj ĉifonoj
de silkeca ŝelo monotone susuris sub facila vento, alblovante
dormemon al la lacaj homoj.

Subite Kidogo leviĝis sur la genuojn; streĉiĝis ankaŭ la ceteraj.


Al la rivero estis alproksimiĝanta grandega elefanto. Ĝia apero povis
iĝi danĝera. La homoj observis larĝan paŝadon de la animalo,
nehaste balanciĝanta kvazaŭ interne de sia propra dika haŭto.
La elefanto estis aliranta, senzorge svingante la rostron, kaj io en ĝia
konduto ne similis al ordinara singardemo de tiuj sentemaj, atentaj
animaloj. Subite aŭdiĝis homaj voĉoj, sed la elefanto eĉ ne levis
siajn gigantajn orelojn, surĵetitajn sur la nukon. La konsternitaj
vojaĝantoj, interŝanĝante rigardojn, ekstaris kaj tuj, kiel laŭ ordono,
sterniĝis sur la tero – apud la elefanto vidiĝis kelkaj homaj figuroj.
Nur nun la kamaradoj de Pandiono ekvidis, ke sur la larĝa kolo de la
elefanto kuŝis homo, apogiĝante per krucigitaj manoj je la nuko de la
animalo. La elefanto aliris la riveron, eniris en la akvon, kiu
malklariĝis sub la fostoj de ĝiaj piedoj. La grandegaj oreloj subite
disvolviĝis, trioble pligrandiginte la kapon de la giganto.
La malgrandaj brunaj okuletoj fiksrigardis en profundon de la
rivereto. La homo, kuŝinta sur la elefanto, eksidis, laŭte frapis
la animalon laŭ la oblikva kranio. Akra krio «heja!» aŭdiĝis super
la rivero. La elefanto balancis la rostron, kaptis per ĝi grandan
trunkon el la rivera amaso kaj, alte levinte ĝin super la kapo, ĵetis
en la mezon de la rivereto. La peza arbo laŭte plaŭdis, malaperinte
sub la akvo, kaj elmergiĝis post kelkaj momentoj pli malalte laŭ
la fluo. La elefanto ĵetis ankoraŭ kelkajn trunkojn, poste, singarde
paŝante, eliris sur la mezon de la rivereto kaj haltis, turninte sin per
la kapo kontraŭ la fluo.

Tiam la homoj, venintaj kun la elefanto – da ili estis ok –


nigrahaŭtaj gejunuloj kun ridego kaj krioj ĵetis sin en la malvarman
akvon. Ili baraktis, dronigadis unu la alian – rido kaj sonoraj frapoj
laŭ malseka korpo malproksime disflugadis ĉirkaŭe. La sidanto sur
la elefanto gaje kriis, sed ne ĉesis observi la riveron, de tempo
al tempo devigante la elefanton ĵetadi en la akvon pezajn pecojn
de ligno.

La vojaĝantoj kun miro rigardis al la okazantaĵo. Amikeco


de homoj kun grandega elefanto estis malprobabla, nekredebla
miraklo – nur je tri centoj da ulnoj for de ili staris la griza monstro,
obeanta al la homo. Kiel povis okazi, ke la animalo, ne havanta
egalajn al si laŭ grandeco kaj forto, sendispute reganta en stepoj kaj
arbaroj, fleksiĝis antaŭ la homo, tiel rompebla, malforta kaj senvalora
kompare kun la griza maso, alta ses ulnojn ekde la tero ĝis la ŝultro?
Kiuj estas tiuj homoj, obeigintaj al si la gigantojn de Afriko?

Kavi kun eklumintaj okuloj puŝis la flankon de Kidogo. La negro


deŝiris sin de observado pri la gaja amuziĝo kaj flustris en la orelon
de la etrusko:

– Mi aŭdis jam en la infanaĝo: sur limo de arbaroj kaj stepoj


ie loĝas homoj, nomitaj regantoj de elefantoj. Mi vidas, ke tio
ne estas fabelo. Jen staras elefanto kaj gardas la baniĝantojn
kontraŭ krokodiloj... Oni diris, ke tio estas homoj de popolo, parenca
al ni, kaj ilia lingvo similas al la nia...

– Ĉu vi deziras iri al ili? – penseme demandis la etrusko,


ne deŝirante la okulojn disde la homo sur la elefanto.
– Mi deziras, sed ne scias... – ĝeniĝis Kidogo. – Se mia lingvo
estas ilia lingvo, tiam ili komprenos nin kaj ni ekscios la vojon. Sed
se ilia parolo estas alia – estas malbone: ili neniigos nin, kiel
birdidojn!

– Ĉu ili manĝas homan viandon? – iom silentinte, ree ekparolis


Kavi.

– Mi aŭdis, ke ne. Tiu popolo estas riĉa kaj forta, – respondis


la negro, en konsterno ronĝante herberon.

– Mi provus ekscii ilian lingvon jam nun, ne enirante en ilian


vilaĝon, – diris la etrusko. – Ĉi tie estas nur nearmita junularo, kaj,
se la sidanto sur la elefanto atakos nin, ni kaŝiĝos en herbo kaj
vepro. Sed en la vilaĝo ni ĉiuj pereos, se ne interkonsentos kun
la venkintoj de elefantoj...

La konsilo de la etrusko venkis la dubojn de Kidogo. La negro


rektiĝis je tuta sia granda alto kaj malrapide ekiris al la rivero. Krio
de la elefanta kondukanto ĉesigis la baraktadon de la baniĝantoj; tiuj
rigidiĝis ĝiszone en la akvo, rigardante al la kontraŭa bordo.

La elefanto minace turnis sin al la alproksimiĝanta Kidogo,


la rostro, susurante, leviĝis super la longaj blankaj dentegoj, la oreloj
ree disiĝis per larĝaj pendantaj flugiloj. La sidanto sur la elefanto
fiksrigardis al la veninto; en la dekstra mano de la kondukanto facile
balanciĝis prete levita larĝa tranĉilo kun hoko sur la fino.

Kidogo silente aliris preskaŭ al la akvo mem, metis sur la teron


la lancon, tretis ĝin per la piedo kaj dismovis flanken la senarmilajn
manojn.

– Saluton, amiko, – malrapide kaj zorgeme elparolante la vortojn,


diris Kidogo. – Mi estas ĉi tie kun miaj kamaradoj. Ni estas solecaj
fuĝuloj, revenantaj al la patrujo, kaj deziras peti helpon de via tribo...

La elefanta kondukanto silentis. La kaŝiĝintaj sub arbo vojaĝantoj


kun sinkopantaj koroj atendis, ĉu komprenos li la parolon de Kidogo
aŭ ne. De tio dependis la sorto de la vojaĝantoj.

La elefanta kondukanto mallevis la tranĉilon. La elefanto paŝis


en la akvo, lirlanta ĉirkaŭ ĝiaj piedoj, pendiginte la rostron inter
la dentegoj. Subite la indiĝeno ekparolis, kaj suspiro de faciliĝo
elŝiriĝis el la brusto de Pandiono, kaj starinta streĉe Kidogo ĝoje
vigliĝis. La parolo de la kondukanto diferencis per akraj akcentoj kaj
ŝuŝaj sonoj, kiuj malestis en la kanteca lingvo de Kidogo, sed
eĉ Pandiono rekonis en ĝi konatajn vortojn.

– De kie vi venis, fremdulo? – aŭdiĝis demando, de sur la alto


de la elefanto sonanta orgojle. – Kie estas viaj kamaradoj?

Kidogo klarigis, ke ili estis kaptitaj en Ta-Kem kaj iras al la patrujo


– al la mara bordo. La negro geste vokis la kamaradojn – ĉiuj dek
naŭ homoj, maldikiĝintaj kaj mornaj, ekstaris sur la bordo.

– Ta-Kem... – silabe prononcis la kondukanto. – Kio estas tio, kie


estas tia lando?

Kidogo rakontis pri la potenca lando en la nord-oriento, situanta


laŭlonge de la grandega rivero, kaj la elefanta kondukanto kontente
kapjesis.

– Mi aŭdis pri ĝi – tio estas terure malproksime. Kiel vi povis veni


de tie? – En la vortoj de la kondukanto eksonis malfido.

– Tio estas longa parolo, – lace diris Kidogo. – Rigardu al ili, – la


negro almontris Kidogon, Pandionon kaj la grupon de libianoj, – ĉu
vi vidis tiajn homojn?

La elefantokondukanto kun intereso rigardis al la neordinaraj


vizaĝoj. La malfido en lia rigardo iom post iom estis malaperanta,
poste li frapis per la mano la nukon de la elefanto:

– Mi estas juna kaj ne povas ion decidi sen pliaĝuloj. Transiru sur
nian bordon, dum la elefanto estas en la rivero, kaj atendu. Kion
mi transdonu al la estroj de vi?
– Transdonu, ke lacaj vojaĝantoj petas permeson ripozi en la
vilaĝo kaj ekscii la vojon al la maro. Nenion plian ni bezonas, – klare
respondis Kidogo.

– Neaŭdita afero, neviditaj homoj! – kun intereso konkludis


la kondukanto, turnis sin al siaj samgentanoj kaj finis: – Iru antaŭen,
mi poste atingos vin!

La gejunuloj, senvorte observintaj la venintojn, obeeme impetis


sur la bordon, retrorigardante kaj interparolante. La kondukanto
turnis la elefanton per la flanko al la fluo. La vojaĝantoj ĝisbruste
en la akvo transiris al la alia bordo. Tiam la kondukanto, iginte
la animalon iri rapide, malaperis en maloftaj arboj post la baniĝintoj.
La ekssklavoj eksidis sur ŝtonoj en maltrankvila atendo. Pleje
maltrankvilis la libianoj, sed Kidogo estis krediganta, ke la regantoj
de elefantoj faros al ili nenion malbonan.

Baldaŭ en stepo aperis kvar elefantoj. Sur la dorsoj de la animaloj


estis alligitaj larĝaj platformoj el plektitaj branĉoj. Sur ĉiu platformo
sidis po ses militistoj, armitaj per pafarkoj kaj tre larĝaj lancoj. Sub tiu
gardo la ekssklavoj aliris la vilaĝon, kiu troviĝis neatendite proksime
de la loko de la renkontiĝo – ĉe turniĝo de la sama rivero, je kvar mil
ulnoj sud-oriente.

Sur monteta lando, dronante en alta verdaĵo, de malproksime


videblis ĉirkaŭ tricent kabanoj.

Maldekstre etendiĝis maldensa arbaro, dekstre, flanke, staris alta


barilo el grandegaj akrigitaj palisoj, apogitaj per eksteraj oblikvaj
traboj. Ĉirkaŭe iris profunda foskavo, barita ĉe la rando per akra
palisaro. Pandiono miris pri grandeco de la konstruaĵo, kaj Kidogo
supozis, ke tie, verŝajne, oni tenas elefantojn.

Ree, same kiel antaŭ multaj tagoj oriente, la venintoj ekstaris


antaŭ estroj kaj plejaĝuloj de la granda vilaĝo, ree ili rakontis
la neordinaran historion pri ribelintaj sklavoj, al kiu aldoniĝis nova
heroaĵo de longa vojaĝo laŭ nekonata lando. La tribestroj detale
pridemandadis la vojaĝantojn, pririgardadis ilian armilaron, la ruĝajn
stampojn kun la nomo de la faraono sur la dorsoj, rakontigis
Pandionon kaj Kavi-n pri ties landoj norde de la malproksima maro.
Pandionon miris larĝa spirita horizonto de tiuj homoj – ili ne nur aŭdis
pri la lando Nub, de kie venis la fremduloj, sed konis ankaŭ multajn
lokojn de Afriko oriente, norde, sude kaj okcidente.

Kidogo jubilis: nun la regantoj de elefantoj montros la vojon al la


patrujo, kaj la vojaĝantoj baldaŭ atingos ĝin, sekvante laŭ la ĝusta
vojo.

Mallonga konsiliĝo de la plejaĝuloj decidis la sorton de la venintoj:


al ili oni permesis ripozi dum kelkaj tagoj en la vilaĝo, ricevi loĝejon
kaj nutraĵon laŭ la sankta devo de gastemo.

La ekssklavojn oni lokis en granda kabano ĉe la rando de la


vilaĝo – la lacaj vojaĝantoj povis trankvile ripozi. Eĉ pli vigligis ilin tio,
ke la fino de la vojaĝo jam estas proksima.

Pandiono, Kidogo kaj Kavi vagadis laŭ la vilaĝo, observante


la vivon de la popolo, kiu kaŭzis ilian estimon per sia potenco super
la gigantaj animaloj. Pandiono miris pri longaj bariloj por alligo
de brutaro, faritaj el elefantaj dentegoj. Al la juna heleno ŝajnis en tio
afekta malestimo al la teruraj monstroj. Kioman kvanton da dentegoj
disponis la popolo, se ĝi povis malŝpari valoregan eburon por tiaj
bagatelaj aferoj? Kiam Pandiono faris tian demandon al unu
el loĝantoj de la vilaĝo, tiu gravmiene konsilis al li peti de la tribestroj
permeson pririgardi la grandan tenejon en la centro de la vilaĝo.

– Tie estas stokite da dentegoj jen kiom! – La homo almontris


kampeton inter du kabanoj, longan je cent kvindek ulnoj, kaj poste
levis super la kapo bastonon, montrinte alton de la muro, kunmetita
el dentegoj.

– Kiel vi povas regi elefantojn? – ne reteninte sin, demandis


Pandiono.

La konversacianto sulkigis la brovojn kaj suspekteme rigardis al la


heleno.
– Tio estas sekreto por fremduloj, – malrapide respondis li. –
Demandu, se vi deziras, pri tio la tribestrojn. Tiuj el ili, kiuj portas sur
la kolo oran ĉenon kun ruĝa ŝtono, estas la ĉefaj instruistoj
de elefantoj...

Pandiono rememoris, ke al ili estis malpermesite alproksimiĝi al la


barilo, ĉirkaŭigita per la foskavo, kaj eksilentis, ĉagreniĝinte pro sia
miso. Tiutempe Kidogo vokis la amikon – la negro troviĝis sub longa
markezo, kie laboris kelkaj homoj. Pandiono ekvidis tie potistan
metiejon – metiistoj de elefantaj regantoj estis elfarantaj grandajn
potojn por greno kaj biero.

Kidogo ne povis reteni sin. Preninte grandan bulon da bone


miksita humida argilo, la negro eksidis kaŭre, levis la okulojn al la
kana plafono, pensis iom kaj komencis modli per certaj movoj de siaj
grandaj manoj, delonge sopirintaj la amatan laboron. Pandiono
observis la laboron de la amiko; la metiistoj, subridante,
ne interrompis sian laboron. La nigraj manoj estis malrapide
detranĉantaj, glatigantaj kaj premantaj la argilon, en la senforma
maso komencis desegniĝi konturoj de larĝa akrigita dorso, faldoj
de haŭto, sake pendanta de sur ŝultroj, – en la argilo aperis
karaktera bildo de elefanto. La potistoj eksilentis kaj, lasinte
la laboron, ĉirkaŭis Kidogon, kaj tiu, absorbiĝinte, atentis neniun.

Jen firme ekstaris sur la grundon la dikaj piedoj, la elefanto levis


la kapon kun la rostro, etendita antaŭen. Kidogo trovis kelkajn
bastonetojn kaj, enpikinte ilin ventumile, modlis sur tiu bazo
la dismetitajn membranajn orelojn. Admiraj ekkrioj aŭdiĝis... kaj
eksilentis. Unu el la potistoj nerimarkeble eliris el sub la markezo kaj
malaperis.

Kidogo laboris pri la malantaŭaj kruroj de la elefanto,


ne rimarkante, ke en la rondon de la kunvenintaj spektantoj eniris
tribestro – maljunulo kun longa, maldika kolo, kun masiva hokeca
nazo kaj malgranda griziĝinta barbeto. Sur la brusto de la tribestro
Pandiono ekvidis ruĝan ŝtonon sur ora ĉeno – tio estis unu el la ĉefaj
instruistoj de elefantoj.
La maljunulo silente observis finon de la laboro de la negro.
Kidogo deiris, frotante la manplatojn, malpurigitajn de argilo,
ridetante kaj kritike pririgardante la elefantan figuron, altan je ulno.
La potistoj aprobe ekkriis. La maljuna tribestro levis la pezajn
brovojn, kaj la bruo eksilentis. La maljunulo kun aspekto de spertulo
tuŝis la malsekan argilon, poste signis al Kidogo, ke tiu aliru lin.

– Vi, kiel mi vidas, estas majstro, – signifoplene diris la estro, –


facile kaj simple faris tion, kion povas neniu el nia popolo.
Respondu: ĉu povas vi fari saman bildon, tamen ne de elefanto, sed
de homo? – Kaj la estro almontris sian bruston.

Kidogo nege skuis la kapon. La tribestro morniĝis.

– Sed inter ni estas majstro pli bona, ol mi, majstro de fora norda
lando, – diris Kidogo. – Vian bildon povas fari li. – La negro almontris
Pandionon, starantan proksime.

La maljunulo ripetis sian demandon, turninte sin al la juna heleno.


Pandiono ekvidis la petegajn okulojn de la amiko kaj konsentis.

– Sed sciu, estro, – diris Pandiono. – En mia patrujo oni ĉizas


figurojn el mola ŝtono aŭ el ligno. Ĉi tie mi havas nek instrumentojn,
nek ŝtonon, mi povas vin fari nur el sama argilo. Jen tiel... – Kaj
la juna heleno movis la eĝon de la manplato transverse de la brusto.
– Argilo baldaŭ sekiĝos kaj fendiĝos, via bildo staros nur dum kelkaj
tagoj...

La tribestro ridetis.

– Mi nur deziras vidi, kion povas fari fremdlanda majstro, – diris


la maljunulo. – Kaj niaj majstroj vidu.

– Bone, mi provos, – respondis Pandiono. – Sed vi devos sidi


antaŭ mi, dum mi laboros.

– Por kio? – miris la tribestro. – Ĉu vi ne povas modli, kiel li? – La


maljunulo almontris Kidogon.
Pandiono embarasiĝis, serĉante vortojn.

– Mi faris simple elefanton, – enmiksiĝis en la konversacion


Kidogo. – Sed ĉu vi, elefanta instruisto, ne scias, ke unu elefanto
ne similas al alia? Nur por homo, ne konanta ilin, elefantoj ŝajnas
samaj, kiel unu.

– Vi diris prave, – konsentis la tribestro. – Mi vidas tuj animon


de ajna elefanto, kaj mi povas antaŭdiri ĝian konduton.

– Jen, – daŭrigis Kidogo, – por fari tian elefanton, mi devas vidi


ĝin antaŭ la okuloj. Same mia kamarado: li faros ne simple homon,
sed ĝuste vin, kaj li devos rigardi al vi dum laboro.

– Mi komprenis, – diris la maljunulo. – Via kamarado venu al mi


dum horo de taga ripozo, kaj mi sidos antaŭ li.

La tribestro foriris. La potistoj metis la argilan bildon de elefanto


sur lignan benkon. Scivolantaj loĝantoj plu venadis.

– Nu, Pandiono, – diris Kidogo al la amiko, – en viaj manoj estas


nia sorto. Se via statuo plaĉos al la tribestro, la regantoj de elefantoj
helpos al ni...

La juna heleno kapjesis, kaj ambaŭ amikoj ekiris al la domo,


akompanataj de amaso de infanoj, sekvantaj proksime la strangajn
fremdulojn.

– Ĉu vi povas paroli? – demandis la tribestro, apogiĝinte per


la dorso sur alta maloportuna sidilo, dum Pandiono estis haste
surmetanta argilon, alportitan de potisto, sur dikan lignan ŝtipon. –
Ĉu tio ne malhelpos al via laboro?

– Mi povas, sed mi malbone scias vian lingvon, – respondis


Pandiono. – Mi ne povos kompreni ĉion, kion vi diros, kaj respondos
al vi per malmultaj vortoj.
– Tiam voku vian amikon, la loĝanton de ĉemaraj arbaroj, li estu
kun vi. Al mi estas enue sidi kiel senlanga simio!

Venis Kidogo kaj eksidis, submetinte la piedojn, ĉe la seĝo de la


tribestro, inter la maljunulo kaj Pandiono. Helpe de la negro
la tribestro kaj la heleno sukcesis sufiĉe libere konversacii.
La tribestro demandis Pandionon pri lia lando, kaj Pandiono ekfidis
la saĝan, multe spertintan reganton de elefantoj.

Pandiono rakontis al la maljunulo pri sia vivo en la patrujo, pri


Tessa, pri la vojaĝo al Kreto, pri la sklaveco en Ta-Kem kaj pri sia
intenco reveni en la patrujon. Li paroladis, liaj fingroj modladis, kaj
Kidogo tradukadis ĉion diritan.

La skulptisto laboris kun speciala inspiro kaj persisto. La statuo


de la tribestro ŝajnis al li montrofosto en la havenon de lia patrujo.
La rememoroj ekscitis malpaciencon, la halto ĉe la elefantaj regantoj
ree turmentis la junan helenon.

La maljunulo suspiris kaj movetiĝis: li, evidente, laciĝis.

– Diru al mi ion en via lingvo, – subite petis la maljuna tribestro.

– To ellenikon elefteron! – laŭte prononcis Pandiono.

Strange eksonis ĉi tie, en profundo de Afriko, la vortoj, kiujn tiel


ŝatis ripetadi lia avo, rakontante al la knabo Pandiono pri gloro kaj
herooj de la gepatra popolo.

– Kion vi diris? – redemandis la tribestro.

Pandiono klarigis, ke tiuj vortoj esprimas la revon de ĉiu loĝanto


de lia lando: «La helena estas libera».

La maljunulo enpensiĝis. Kidogo singarde rimarkis al Pandiono,


ke la estro laciĝis kaj por hodiaŭ sufiĉas.

– Jes, sufiĉas! – levis la kapon la elefanta instruisto. – Venu


morgaŭ. Kiom da tagoj vi ankoraŭ bezonas?
– Tri tagojn! – certe diris Pandiono, malgraŭ avertaj signoj
de Kidogo.

– Tri tagoj estas nemulte, mi toleros, – konsentis la maljunulo kaj


leviĝis de sur la seĝo.

Pandiono kaj Kidogo ĉirkaŭvolvis la argilon per malseka ŝtofo kaj


formetis en malhelan tenejon, apud la domo de la tribestro.

En la dua tago ambaŭ amikoj rakontis al la tribestro pri Ta-Kem,


pri ties potenco, pri gigantaj konstruaĵoj. La maljunulo kuntiris
la brovojn, sed aŭskultis kun intereso. Kiam Pandiono menciis
monotonecon de la malvasta mondo de la egiptoj, la estro vigliĝis.

– Nun estas tempo, por ke vi eksciu pri mia popolo, – gravmiene


diris la maljunulo. – Vi forportos sciojn pri ĝi en viajn forajn landojn.

Kaj la estro rakontis al la amikoj, ke la elefantaj regantoj, uzante


sian potencon, faras malproksimajn vojaĝojn laŭ la lando. La sola
danĝero, kiu minacas al ili, veturantaj sur elefantoj, devenas
de renkontataj elefantaj gregoj: elefanto ĉiam povas neatendite
decidi foriri al siaj sovaĝaj parencoj. Sed ekzistas certaj rimedoj
preventi tion.

La estro parolis pri tio, ke pli oriente kaj sude de tiuj lokoj, kie estis
loĝantaj la ekssklavoj ĉe la gastama popolo, post marĉoj kaj montoj
kuŝas dolĉakvaj maroj. Ili estas tiom grandaj, ke laŭ ili eblas navigi
nur en specialaj boatoj, kaj por trairi dolĉakvan maron, necesas
kelkaj tagoj. Tiuj dolĉakvaj maroj iras ĉene unu post alia en suda
direkto, estas borderitaj de montoj, eligantaj fumon, flamon kaj fajrajn
riverojn. Sed post la maroj denove iras firmaĵo – altaj ebenaĵoj,
loĝataj de multegaj animaloj, kaj la vera rando de la tero – la bordo
de la senfina maro – kuŝas oriente post la marĉa bordero.

Sur la altebenaĵoj staras ne tre malproksime unu de la alia du


gigantaj, blindige blankaj montoj, kies belon ne povas imagi homo,
ne vidinta ilin.
Densegaj arbaroj zonas tiujn montojn, en la arbaroj loĝas sovaĝaj
homoj kaj misteraj animaloj de rara antikva speco, kiujn ne eblas
priskribi. Elefantaj regantoj vidis intermontejojn kun amasoj
de grandegaj ostoj mikse kun restaĵoj de homoj kaj rompaĵoj de iliaj
ŝtonaj armiloj. Sovaĝaj porkoj, altaj je rinocero, foje renkontiĝadis
en densejoj apud la norda blanka monto, kaj unufoje oni vidis tie
animalon, ne malpli grandan, ol elefanto, sed pli pezan, kun
du kornoj, metitaj apude sur la fino de la buŝego.

Sur la dolĉakvaj maroj loĝas homoj en flosantaj vilaĝoj,


neatingeblaj por malamikoj kaj mem kompatantaj neniun.

Pandiono demandis la tribestron, kiel malproksime iras suden


la tero de Afriko kaj ĉu estas vera tio, ke tie la suno ree malleviĝas
malalten.

La maljunulo vigliĝis. Evidentiĝis, ke li mem estris grandan


ekspedicion al la sudo, kiam li ankoraŭ ne atingis kvardekjaran aĝon.

Ili iris sur dudek plej bonaj elefantoj por oro kaj por valorega herbo
de tieaj stepoj, redonanta fortojn al maljunuloj kaj malsanuloj.

Trans granda rivero, fluanta el okcidento orienten, kie bruas


gigantaj akvofaloj kaj en fostoj de akvaj ŝprucoj staras eterna
ĉielarko, sterniĝas neĉirkaŭvidebla stepo de bluaj herboj. Ĉe la
randoj de la stepo, laŭlonge de la maro, okcidente kaj oriente
kreskas potencaj arboj, kies folioj kvazaŭ estas faritaj el polurita
metalo kaj brulas sub la suno, kiel milionoj da speguloj.

La koloro de herbo kaj folioj en la fora sudo estas ne verda, sed


griza, blua aŭ griz-blua, kio donas al la lando fremdan kaj malvarman
aspekton. Kaj vere, ju pli sude, des pli malvarme. Pluvoj, kiuj tie
okazas dum nia seka sezono, ŝajne, tute forportas varmon.

La maljunulo rakontis al Pandiono pri neordinara arĝenta arbo,


renkontebla malproksime sude, en intermontejoj. Tiu arbo, alta ĝis
tridek ulnojn, havanta maldikan, transverse sulkan ŝelon, densajn
branĉojn, kovritajn de folioj, brilantaj, kiel arĝento, kaj molaj, kiel
lanugo, estas plena je sorĉa ĉarmo.

Senfruktaj ŝtonecaj montoj leviĝas per kolosaj lilaj turoj kaj per
vertikalaj muroj, kaj ĉe iliaj piedoj amasiĝas kurbaj arboj, kovritaj
de grandaj faskoj da intense ruĝaj floroj.

En senfruktaj lokoj de la stepo kaj sur rokoj kreskas malbelegaj


arbustoj kaj malaltaj arboj. Karnoplenaj folioj, plenaj je venena suko,
sidas, kiel disigitaj fingroj, sur la finoj mem de pare disforkigitaj
branĉoj, strebantaj rekte en la ĉielon. Ĉe aliaj arboj samaj folioj
de ruĝeta koloro fleksiĝas malsupren kaj kreas densan ĉapon sur
la fino de kurba trunko sen branĉoj, je kvar ulnoj alta.

Apud la rivero kaj sur arbaraj kampetoj renkonteblas ruinoj


de antikvaj konstruaĵoj, faritaj el grandegaj ŝtonoj – evidente,
de potenca kaj lerta popolo. Tamen nun neniu loĝas apud la ruinoj,
nur teruraj sovaĝaj hundoj hurlas en ili ĉe luna lumo. Laŭ la stepo
vagas nomadoj-brutobredistoj aŭ malriĉaj ĉasistoj. Ankoraŭ pli sude
loĝas popoloj kun griza hela haŭto, posedantaj sennombrajn
gregojn, sed tien ne venis la taĉmentoj de la elefantaj regantoj.

Pandiono kaj Kidogo avide aŭskultis la tribestron. La rakonto pri


la blua suda stepo ŝajnis fabelo, enplektita en la realon, sed la voĉo
de la maljunulo sonis konvinke, li ofte celigadis malproksimen
la ekscitite brilantajn okulojn, kaj al Pandiono ŝajnis, ke antaŭ
la maljunulo estis pasantaj bildoj, konservitaj de la memoro.

Subite la tribestro rompis la rakonton.

– Vi ĉesis labori, – subridis li. – Tiel mi devos sidi antaŭ vi ankoraŭ


multajn tagojn!

Pandiono ekhastis, sed tio, verŝajne, estis nenecesa: la juna


skulptisto sentis, ke pri la busto de la maljuna tribestro li sukcesis,
kiel pri neniu alia verko antaŭe. Majstreco estis maturiĝanta en li
nerimarkeble kaj poiomete, spite al ĉiuj travivitaj malfeliĉoj; la sperto
kaj observoj en Aegyptos ne estis vanaj.
En la tria tago Pandiono kelkfoje komparis la vizaĝon de la
tribestro kun sia argila modelo.

– Estas preta! – diris li, profunde suspirinte.

– Ĉu vi finis? – redemandis la tribestro kaj post kapjeso de la


skulptisto ekstaris kaj aliris sian bildon.

Kidogo ravite rigardis al la kreaĵo de Pandiono, apenaŭ retenante


vortojn de aprobo.

La unukolora argilo akceptis ĉiujn karakterizajn trajtojn de la


ordonema, saĝa kaj severa vizaĝo kun la malmolaj, elstarigitaj
antaŭen makzeloj, la larĝa glata frunto, la pezaj lipoj kaj la pufiĝintaj
truoj de la dika nazo.

La maljuna tribestro laŭte kriis, turninte sin al la domo. Al la voko


venis unu el la edzinoj, juna, kun multegaj etaj harligoj, rekte
detranĉitaj super la brovoj. Ŝi donis al la maljunulo rondan spegulon
el polurita arĝento, evidente de norda faro, laŭ nekonataj vojoj
trafintan en profundon de Afriko. La tribestro alportis la spegulon sur
la etendita mano al la vango de la skulptaĵo kaj komencis atente
kompari sian spegulaĵon kun la verko de Pandiono.

Pandiono kaj Kidogo atendis juĝon de la maljunulo. Longe silentis


la tribestro, finfine mallevis la spegulon kaj diris:

– Granda estas forto de homa metio... Vi, fremdlandano, posedas


tiun forton, kiel neniu en nia lando. Vi faris min pli bona, ol mi estas,
– do, vi pensas pri mi bone. Mi repagos al vi per samo. Kian
rekompencon vi dezirus?

Kidogo puŝis Pandionon, sed la juna heleno respondis al la saĝa


maljunulo per vortoj, ŝajne elirantaj el la koro mem:

– Jen mi tuta estas antaŭ vi. Mi havas nenion, krom lanco,


donacita al mi... – Pandiono stumblis kaj impete finis: – Kaj
mi nenion bezonas ĉi tie, en la lando, fremda por mi... Ankoraŭ
mi havas la patrujon – ĝi estas tiel malproksima de mi, sed tio estas
la plej granda mia riĉo. Helpu al mi reveni tien!

La elefanta instruisto metis la manon sur la ŝultron de la juna


heleno per patreca gesto:

– Mi deziras ankoraŭ paroli kun vi – venu morgaŭ kune kun via


amiko. Kaj nun ni finu la aferon. Mi ordonos al niaj metiistoj sekigi
la argilon tiel, ke ĝi ne disfendiĝu. Nun mi deziras konservi mian
bildon. Ili elprenos superfluan argilon elinterne kaj kovros ĝin per
speciala rezino – ili scipovas tion fari. Sed al mi ne plaĉas la blindaj
okuloj. Ĉu vi povas enmeti en ilin ŝtonojn, kiujn mi donos al vi?

Pandiono konsentis. La maljunulo ree vokis la edzinon; ŝi aperis


kun kesto, tegita per leoparda felo.

El la kesto la tribestro prenis vastan saketon kaj elŝutis el ĝi sur


la manplaton amaseton da grandaj, akve travideblaj facetaj ŝtonoj
de ovala formo. Ilia neordinara sparka brilo altiris atenton
de Pandiono – ĉiu ŝtono kvazaŭ estis kolektanta en si tutan forton
de suna lumo, restante samtempe malvarma, travidebla kaj pura.

– Mi ĉiam deziris havi tiajn okulojn, – diris la tribestro, – ke ili


kolektu lumon de vivo, ne ŝanĝiĝante mem. Elektu la plej bonajn kaj
enmetu ilin.

La juna skulptisto obeis. La statuo de la tribestro ricevis specialan,


nepriskribeblan aspekton. En la griza humida argilo sur la loko de la
okuloj brilis la lumportaj ŝtonoj – pro ilia brilo la vizaĝo pleniĝis per
sorĉa vivo. La kontrasto, komence ŝajninta al Pandiono nenatura,
poste miregigis lin. Ju pli li rigardis, des plian harmonion vidis li en
la kombino de la diafanaj okuloj kun la malhela argilo de la skulptaĵo.

La elefanta instruisto estis tre kontenta.

– Prenu al vi por memoro tiujn ŝtonojn, fremdlanda majstro! –


ekkriis la tribestro kaj elŝutis en la manplaton de Pandiono kelkajn.
Iuj superis per grandeco prunan kernon. – Ankaŭ tiuj ŝtonoj estas
el la sudaj stepoj: ilin oni trovas tie en riveroj. Pli firma kaj pli pura,
ol tiuj ŝtonoj, en la mondo nenio ekzistas. Montru en via fora patrujo
miraklojn de la sudo, akiritajn de la elefantaj regantoj.

Pandiono, dankinte la maljunulon, foriris, dum irado kaŝante


la donacon en la saketon kun la ŝtono de Jaĥmos.

– Ne forgesu, venu morgaŭ! – kriis al li la maljuna tribestro.

En la kabano la ekssklavoj vigle diskutis, kio rezultos el la


sukceso de Pandiono. Espero al baldaŭa daŭrigo de la vojaĝo plu
kreskis. Ŝajnis neeble, ke la elefantaj regantoj ne permesus al la
vojaĝantoj foriri kaj ne montrus al ili la ĝustan vojon.

En la difinita tempo Pandiono kaj Kidogo aperis ĉe la domo de la


tribestro. La maljunulo vokis ilin per la mano. La amikoj eksidis ĉe la
piedoj de la elefanta instruisto, penante kaŝi emocion.

La maljunulo sidis dum ioma tempo silente, poste ekparolis


al ambaŭ samtempe:

– Mi konsiliĝis kun aliaj tribestroj, kaj ili konsentis kun mi. Post
duon-luno, post granda ĉasado, ni sendas taĉmenton okcidenten por
kuracaj nuksoj kaj oro. Ses elefantoj ekiros trans la arbaron kaj
pluen, al fonto de granda rivereto, je sep tagoj da vojo for de ĉi tie...
Donu al mi bastonon! – ordonis la tribestro al Pandiono.

Sur la tero la maljunulo desegnis bordon de mara golfo, angule


entranĉiĝinta en firmaĵon, kaj Kidogo malforte ekkriis. La tribestro
faris sinuan strekon, signantan la rivereton kun disforkiĝo ĉe la fino,
kaj metis en la disforkiĝo kruceton.

– La elefantoj ĝisiros jen ĉi tien, vi iros post ili kaj facile transiros
en la arbaron. Poste vi devos iri mem, sed ĝis la maro restos kvin
tagoj da iro...

– Patro kaj reganto, vi savas nin! – ne retenante sin, ekkriis


Kidogo. – Tiu ĉi rivereto fluas jam en limoj de mia lando, kaj
mi konas la or-riĉan altebenaĵon... – La negro salte ekstaris kaj
ekkuris antaŭ la tribestro.

– Mi scias, – trankvile diris la maljunulo, moke ridetante. – Mi


konas vian popolon kaj vian landon kaj iam konis tie fortan tribestron
Jorumefu.

– Jorumefu! – sufokiĝis Kidogo. – Tio estas frato de mia patrino...

– Bone, – interrompis la tribestro la negron. – Vi transdonos al li


saluton de mi. Ĉu vi nun ĉion komprenis? – Kaj, ne atendante
respondon, li finis: – Mi deziras paroli kun via amiko. – La tribestro
turnis sin al Pandiono. – Mi sentas, vi estos granda homo en via
lando, se vi sukcesos reveni en la patrujon. Vi rakontos tie pri ni.
Popoloj devas koni unu la alian, sed ne vagi en mallumo, blinde, kiel
gregoj de animaloj en stepo aŭ en arbaro. Unuj estas lertaj
en ĉasado, aliaj triboj – en metio, aŭ en akirado de metaloj, aŭ en
navigado... Estus bone, se ni lernus unu de la alia, transdonus
sciojn. Tiam potenco de la homoj rapide kreskus!

– Vi pravas, saĝa estro, – respondis Pandiono, – sed kial tiuokaze


vi kovras per tia sekreteco instruadon de elefantoj? Kial vi ne
rakontas pri tio al aliaj triboj, por ke tiuj same vivu en prospero,
obeiginte al si la terurajn gigantojn?..

– Instruado de elefantoj estas sekreto nur por stultuloj, – ridetis


la maljunulo. – Ajna saĝa homo facile divenos ĝin... Sed, krom
la sekreto, estas ankaŭ malfacila kaj danĝera laboro, plena
je senfina pacienco. Ne sufiĉas sola saĝo – necesas ankoraŭ laboro.
Malmultas en la ĉi-tiea lando triboj, kiuj posedus samtempe tri
kvalitojn, kiujn havas mia popolo: saĝon, laboremon kaj senfinan
kuraĝon. Fremdulo, sciu, ke plenaĝan elefanton eduki ne eblas.
Ni kaptas ilin, kiam ili estas tute junaj. Junan elefanton oni instruas
dum dek jaroj. Dek jarojn da persista laboro necesas malŝpari, por
ke la animalo komencu kompreni ordonojn de homo kaj plenumi
necesan laboron.

– Dek jarojn! – ekkriis konsternita Pandiono.


– Jes, ne malpli, se vi ĝuste determinis karakteron de elefanto.
Se vi eraris, vi ne ekregos ĝin eĉ dum dek kvin jaroj. Inter elefantoj
estas kaj obstinuloj kaj stultuloj. Ne forgesu ankoraŭ, ke akirado
de junaj elefantoj estas ligita kun grandega danĝero. Ni devas
kaptadi ilin per propraj manoj, sen helpo de instruitaj elefantoj, alie
la edukitaj animaloj same foriros kun la grego. Ili helpas jam poste,
kiam la grego estas forpelita, kaj la junaj elefantoj estas kaptitaj.
En ĉiu ĉaso ĉiam pereas kelkaj niaj kuraĝuloj... – En la voĉo de la
tribestro aŭdiĝis malgajo. – Diru, ĉu vi vidis ekzercadon de niaj junaj
batalistoj?.. Ĉu jes? Ankaŭ tio estas arto, necesa por kaptado
de elefantoj.

Pandiono kelkfoje vidis neordinarajn ludojn de elefantaj regantoj.


Batalistoj enfosadis sur glata kampeto du altajn stangojn kaj alligadis
al ili transversan bambuan stangon sur kvin-ulna alto. Poste,
ekkurinte, ili iel speciale, per la flanko, ĵetadis sin en la aeron kaj
transflugadis la supran stangon. La korpo de la saltanto fleksiĝadis
preskaŭ duone, kaj flugis alten per la dekstra flanko en direkto de la
salto. Pandiono neniam vidis tiajn altajn saltojn. Kelkaj, plej lertaj,
saltadis sur alton de eĉ ses ulnoj. La juna heleno, mirigita de la arto
de la elefantaj regantoj, tamen ne komprenis, por kio ili bezonas tiun
lerton. La vortoj de la severa tribestro iom klarigis al li la signifon
de la ekzercoj.

La tribestro silentis iom, poste laŭtigis la voĉon:

– Nun vi vidas, kiom malfacila estas tiu ĉi afero. Al elefantoj ĉasas


ankaŭ aliaj triboj. Ili mortigas ilin de sur arboj per pezaj lancoj, pelas
en kavojn, kaŝe aliras dum dormo en arbaro. Jen kio, – la tribestro
frapis sian genuon, – mi ordonos preni vin en elefantan ĉason.
Ĝi okazos baldaŭ, antaŭ ol la taĉmento ekiros en la okcidentan
arbaron. Ĉu vi deziras vidi la gloron kaj la suferon de mia popolo?

– Mi deziras kaj dankas vin, estro. Kaj ĉu la kamaradoj povos iri


kun mi?

– Ne, vi ĉiuj estas tro multaj. Voku kun vi unu aŭ du, alie vi estos
malhelpo.
– Tiam kun mi iru du miaj amikoj: jen li, – Pandiono almontris
Kidogon, – kaj ankoraŭ unu...

– Kiu – ĉu tiu, la morna, densbarba? – demandis la elefanta


instruisto, subkomprenante Kavi-n.

La juna heleno konfirmis ĝustecon de lia diveno.

– Mi dezirus konversacii ankaŭ kun li, li venu al mi, – diris


la maljunulo. – Vi, verŝajne, deziras plej baldaŭ sciigi la kamaradojn
pri tio, ke ni konsentas helpi al vi. Kiam mi difinos la tagon de la
ĉaso, oni diros al vi. – Kaj la maljunulo per mana gesto forpermesis
ambaŭ amikojn.

Sub mornaj batoj de tamburoj la ĉasistoj ekiris. Parto iris sur


elefantoj, ŝarĝitaj per ŝnuroj, manĝaĵo kaj akvo, aliaj iris perpiede.
Al ili aliĝis Kavi, Kidogo kaj Pandiono, armitaj per siaj fortaj lancoj.
La ducent ĉasistoj transiris la rivereton kaj direktis sin laŭ la stepo
norden, al vico de nudaj rokoj, apenaŭ videblaj en blua nebulo super
la horizonto. La ĉasistoj iris tre rapide, tiel ke eĉ por tiaj bonaj iristoj,
kiel la tri amikoj, estis malfacile iri same.

Ekde la piedo de la montoĉeno al la sudo kaj al la oriento la stepo


estis tute ebena, kun forbruligitaj grandaj kaj glataj terenoj. La flavan
ebenaĵon la vento kovradis per polvaj nubetoj, kiuj ĉirkaŭkuradis
la malhelan verdon de arboj kaj arbustoj. La plej proksimaj deklivoj
estis videblaj klare, sed malproksimajn rokojn kaŝis griz-blua nebulo.
Rondaj pintoj elstaris, kiel grandegaj kranioj de fantomaj elefantoj;
la pli malaltaj akris, rememorigante pri dorsoj de krokodiloj.

Noktuminte ĉe la suda fino de la klifa ĉeno, la elefantaj regantoj


ĉe la sunleviĝo ekiris laŭlonge de ties orienta deklivo. Antaŭe super
la ebenaĵo fumis ruĝeta nebulo, en ĝi tremis kaj malklaris siluetoj
de arboj. Vasta marĉo etendiĝis norden. De la amaso de la ĉasistoj
deiĝis junulo, ordonis al la fremdlandanoj sekvi lin kaj ekgrimpis sur
la montoĉenon.
Kavi, Pandiono kaj Kidogo komencis leviĝi laŭ roka ŝtupego sur
ducent-ulnan alton. Super iliaj kapoj altis arda ŝtona deklivo, laŭ
helflava surfaco de rokoj sinuis nigraj fendoj. La ĉasisto gvidis
la amikojn ĝis elstaraĵo, situanta kontraŭ la rando de la marĉo,
ordonis kaŝiĝi post faskoj da malmola herbo kaj ŝtonoj, faris signon
de silento kaj malaperis.

La etrusko, la negro kaj la heleno longe kuŝis sub bruligantaj


sunaj radioj, ne kuraĝante interparoli. Neniu sono venis el la valo,
sterniĝanta malsupre.

Subite maldekstre aŭdiĝis malklara ŝmaca bruo, alproksimiĝanta


kaj plifortiĝanta. Pandiono singarde elrigardis el post la ŝtono tra
apenaŭ balanciĝanta herbo kaj rigidiĝis. Malhel-griza nubo el miloj
da elefantoj kovris la marĉon. La gigantaj animaloj estis trairantaj
oblikve de la roka ĉeno kaj, trairante la limon de la stepo kaj de la
marĉo, direktis sin sud-orienten.

La korpoj de la animaloj klare distingiĝis sur la flav-griza herbo.


La elefantoj iris per gregoj el de cent ĝis kvincent anoj, la grupoj
sekvis unu la alian ĉene kun negrandaj interspacoj. Ĉiu grego
amasiĝis per densa maso, la animaloj estis proksime alpremiĝantaj
unu al la alia, kaj de supre ŝajnis, ke moviĝas seninterrompa griza
makulo kun onda surfaco el centoj da dorsoj, kovrita per blankaj
strietoj de dentegoj.

Sur dronigemaj lokoj gregoj etendiĝadis en mallarĝan rubandon.


Kelkaj elefantoj ĵetadis sin flanken, disŝovante la orelojn kaj ridinde
disstarigante la rektigitajn malantaŭajn krurojn, sed poste ili ree
enfluadis en la torenton. Unuj, plejparte grandegaj maskloj, nehaste
movadis la piedojn, mallevinte la kapojn kaj la orelojn; aliaj impone
paŝadis, alte levinte la antaŭan parton de la korpo kaj krucigante
la malantaŭajn krurojn; triaj ofte turniĝadis per la flanko al la direkto
de irado. Dentegoj de plej diversa grando kaj formo, mallongaj kaj
longaj, preskaŭ tuŝantaj la teron, fleksitaj kaj rektaj, blankis en la
malhel-griza maso da grandegaj korpoj.

Kidogo alproksimigis la lipojn al la orelo de Pandiono.


– Elefantoj transiras sur marĉojn kaj riverojn – la stepo sekiĝis, –
flustris la negro.

– Sed kie do estas la ĉasistoj? – demandis la juna heleno.

– Ili kaŝiĝis. Ili atendas gregon, en kiu estas multe da junaj


elefantoj – tia grego iros post ĉiuj. Ĉi tie, vidu, estas nur plenaĝuloj...

– Kial iuj elefantoj havas mallongajn dentegojn, kaj ĉe la ceteraj ili


estas longaj?

– Iliaj dentegoj estas rompitaj.

– Ĉu en batalo inter si?

– Oni al mi diris: inter si elefantoj malofte batalas. Plej ofte


elefanto rompas la dentegojn, kiam faligas arbojn. Per la dentegoj
ĝi elŝiras arbojn el la tero, por manĝi ties fruktojn, foliojn kaj
maldikajn branĉojn. Ĉe arbaraj elefantoj dentegoj estas multe pli
firmaj, ol ĉe la stepaj, – jen kial el arbaroj oni liveras por komerco
malmolan eburon, kaj el stepoj – la molan.

– Kaj tiuj ĉi elefantoj, ĉu ili estas stepaj aŭ arbaraj?

– Stepaj. Rigardu mem. – Kidogo almontris maljunan elefanton,


haltintan nemalproksime de la roko, kie sidis la amikoj.

La griza giganto, starante ĝis la genuoj en herbo, turnis sin rekte


al la homoj, rigardantaj al li. La larĝe dismetitaj oreloj leviĝis, ilia
haŭto streĉiĝis, kiel velo, la malsupraj randoj pendis per etaj faldoj.
La elefanto mallevis la kapon. Pro tiu moviĝo la oblikva frunto de la
animalo eliĝis antaŭen, profundaj kavoj eniĝis inter la okuloj kaj
la verto, kaj la tuta kapo iĝis simila al dika, maldikiĝanta malsupre
kolono, nerimarkeble transiranta en la vertikale mallevitan rostron.
Transversaj faldoj, similaj al malhelaj ringoj, estis trairantaj la rostron
en egalaj interspacoj. Ĉe ties radiko oblikve flanken kaj malsupren
estis disirantaj haŭtaj tuboj, el kiuj elstaris tre dikaj kaj mallongaj
dentegoj.
– Mi ne komprenas, kiel vi eksciis, ke la elefanto estas stepa, –
flustris Pandiono, atente pririgardinte la trankvilan maljunan
giganton.

– Ĉu vi vidas ĝiajn dentegojn? Ili estas ne rompitaj, sed defrotitaj.


Ĉe maljunulo ili ne kreskas, kiel ĉe mezaĝa elefanto, kaj ĝi forte
defrotis ilin, ĉar ili estas molaj. Ĉe arbara elefanto vi ne vidos tiajn
dentegojn – ili pli ofte estas maldikaj kaj longaj...

La amikoj estis mallaŭte interparolantaj. La tempo estis pasanta.


La antaŭaj elefantoj malaperis post la horizonto, la grego iĝis
malhela strio.

Maldekstre aperis ankoraŭ unu granda grego. Antaŭe iris kvar


maskloj de monstra grandeco – altaj ĉirkaŭ ok ulnojn. Ili estis irantaj,
balancante la kapojn, kaj la longaj, iomete fleksitaj dentegoj jen
leviĝadis, jen tuŝadis herbon per la akraj pintoj.

En la grego estis multe da elefantinoj, distingiĝantaj per kavaj


dorsoj kaj grandaj haŭtaj faldoj sur la flankoj. Post ili, tuŝante
la malantaŭajn piedojn, malcerte iris etaj elefantidoj, kaj flanke,
iomete aparte, gaje paŝis kreskinta junularo. Malgrandaj dentegoj kaj
oreloj, negranda oblonga kapo, granda ventro kaj sama alto de la
antaŭaj kaj la malantaŭaj kruroj estis distingiganta ilin disde
plenaĝuloj.

La amikoj komprenis, ke venas la decida momento de la ĉaso.


Al la etaj elefantoj estis malfacile iri laŭ la marĉo, kaj la grego
deflankiĝis dekstren, elirinte sur firman grundon inter arbustoj kaj
maloftaj arboj.

– Kial elefantoj, tiel pezaj, ne dronas en marĉo? – ree demandis


Pandiono.

– Ili havas specialajn piedojn, – komencis Kidogo, – ili...

Surdiga tondro de metalaj folioj kaj tamburoj, furiozaj kriegoj


subite disaŭdiĝis laŭ la stepo – la amikoj eĉ sufokiĝis pro
neatenditeco.

La elefanta grego en paniko impetis al la marĉo, sed tie el herbo


aperis ĉeno da homoj kun tamburoj kaj trumpetoj. La antaŭaj vicoj
de la animaloj retiriĝis malantaŭen, haltiginte premon de la
malantaŭuloj. Strida trumpeta muĝo de timigitaj elefantoj, tondro
de metalaj folioj, krakado de rompiĝantaj branĉoj – en tiu infera bruo
malofte trabatiĝadis altaj, plendaj krioj de elefantidoj. La animaloj
ekĵetiĝis, jen amasiĝante kune, jen impetante disen. En la ĥaoso
de ĵetiĝantaj gigantoj, en nuboj de densa polvo glitadis homoj. Ili
ne alproksimiĝadis al la grego, transkuradis, viciĝadis kaj ree
frapadis la foliojn. Iom post iom la amikoj komprenis, kion estis
farantaj la ĉasistoj: ili estis apartigantaj la junajn elefantojn disde
la plenaĝaj kaj forpremadis ilin dekstren, en larĝan buŝon de seka
valo, entranĉita en la rokan ĉenon kaj barita de arba strio. La grizaj
gigantoj ĵetadis sin al la ĉasistoj, strebante distreti ilin, frakasi
la malamikojn, aperintajn el nesciate kie. Sed la homoj, alte saltante,
por momento kaŝiĝadis en arbustoj kaj arboj. Dum la furiozaj
animaloj svingadis la rostrojn, serĉante la kaŝiĝintajn malamikojn,
el alia flanko aperadis novaj vicoj de batalistoj, freneze kriegantaj kaj
bruantaj per metalaj folioj. La elefantoj ĵetadis sin al tiuj ĉi ĉasistoj,
kaj la homoj ree ripetadis la saman manovron, penante apartigi
la junajn animalojn.

La grego estis deiranta ĉiam pli profunde en la stepon, la grizaj


korpoj malaperis post arboj, kaj nur surdiga bruo kaj alte leviĝinta
polvo indikis la lokon de la ĉaso.

La perpleksaj amikoj, afekciitaj de kuraĝo kaj lerteco de la homoj,


kiuj evitadis furiozon de la ĵetiĝantaj al ili monstroj kaj sencede
daŭrigadis sian danĝeran aferon, silente rigardis al la malpleniĝinta
stepo kun tretitaj arbustoj kaj rompitaj arboj. Kidogo maltrankvile
sulkigis la brovojn, fiksaŭskultis kaj finfine mallaŭte diris:

– Io estas malbona... La ĉaso ekiris ne tiel, kiel devis!

– De kie vi scias tion? – miris Kavi.


– Se ili venigis nin ĉi tien, do, ili kalkulis, ke la grego ekiros
orienten, rekte for de ni. Sed nun la grego foriris dekstren.
Mi pensas, ke tio ne estas bona.

– Ni iru tien, – proponis Pandiono, – malantaŭen laŭ la ŝtupego,


same kiel ni venis.

Kidogo nelonge pensis kaj konsentis. En batala tumulto ilia veno


ne gravis.

Kaŝiĝante post herbo kaj ŝtonoj, malalte kliniĝinte, la etrusko,


la heleno kaj la negro iris mil ulnojn malantaŭen, laŭlonge de la roka
ĉeno, ĝis denove trafis sur la malfermitan lokon de la ebenaĵo.

La amikoj ekvidis fendon en rokoj, kien la ĉasistoj sukcesis enpeli


pli ol dekon da junaj elefantoj. La homoj navedis inter arboj, lerte
surĵetante maŝojn sur elefantidojn, kaj alligadis ilin al la trunkoj.

Ĉeno da ĉasistoj, armitaj per larĝaj lancoj, fermis la elirejon de la


valo. Bruego kaj krioj aŭdiĝis je du mil ulnoj antaŭe kaj dekstre – tie,
evidente, troviĝis la plej granda parto de la grego.

Subite abruptaj kaj akraj trumpetaj sonoj aŭdiĝis antaŭe kaj


maldekstre. Kidogo tremeris.

– Elefantoj atakas, – mallaŭte flustris li.

Longe ekĝemis homo, koleraj krioj de alia homo sonis ordone.

En la malproksima fino de la malfermita kampeto, tie, kie du larĝaj


arboj estis ĵetantaj grandajn makulojn de ombro, la amikoj rimarkis
moviĝon. Momento – kaj el tie emerĝis grandega elefanto kun
la disŝovitaj oreloj kaj la rostro, etendita antaŭen, kiel trabo. Apud
ĝi aperis samaj gigantoj – Pandiono rekonis la monstrajn gvidantojn
de la grego. La kvara, akompanata de ankoraŭ kelkaj elefantoj, kuris
poste. Transverse al la elefantoj dekstre el arbustoj elkuris ĉasistoj.
Ili kojniĝis inter ilin, dum kurado ĵetante lancojn en la elefanton, kiu
aperis lasta. Tiu furioze ektrumpetis kaj impetis post la homoj, kiuj
rapide kuris al la marĉo. Post li turnis sin ankaŭ la ceteraj elefantoj.
La tri gvidantoj, ne atentante la ruzan manovron de la homoj, kiuj
apartigis ilin disde la kamaradoj, plu kuregis al la valo en la rokoj,
verŝajne altirataj de krioj de la junaj elefantoj.

– Malbone, malbone... La gvidantoj revenis el alia flanko... –


emocie flustris Kidogo, premante ĝis doloro la manon de Pandiono.

– Rigardu... rigardu al la kuraĝuloj! – ekkriis Kavi, forgesinte pri


silento.

La batalistoj, kiuj baris la enirejon en la valon, ne cedis, ne kaŝiĝis


de la furiozaj monstroj. Ili elpaŝis antaŭen per longa ĉeno.
La forbrulinta malalta herbo ne povis kaŝi eĉ unu moviĝon de la
homoj.

La elefanto, kiu kuris unua, direktis sin rekte al la mezo de la ĉeno


de la ĉasistoj. Du homoj restis senmovaj, kaj iliaj najbaroj ĉe ambaŭ
flankoj subite saltis al la alkuranta monstro. La elefanto malrapidigis
la kuron, alte levis la pezan rostron kaj, kolere fajfante, per bruaj
paŝoj ĵetis sin al la homoj. Ne pli ol dek ulnoj da distanco restis inter
la kuraĝuloj kaj la elefanto, kiam ili fulmorapide dissaltis flanken. Kaj
en la sama momento ĉe la malantaŭaj piedoj de la monstro elkreskis
po du homoj ĉe ĉiu flanko. Du homoj enpikis larĝajn lancojn en la
ventron de la animalo, du, dekliniĝinte malantaŭen, batis la postajn
piedojn de la elefanto.

Alta fajfa sono eliĝis en la levita rostro de la gvidanto. Mallevinte


ĝin, la elefanto turnis la kapon al la plej proksima dekstre homo. Tiu
ne sukcesis aŭ ne povis eviti la baton... Ŝprucis la sango, kaj la tri
amikoj klare ekvidis ostojn, nudiĝintajn sur la ŝultro kaj la flanko de la
homo. La vundito senvorte falis, sed ankaŭ la giganta elefanto peze
malleviĝis sur la malantaŭajn piedojn kaj malrapide, per la flanko
ekiris flanken. La ĉasistoj, lasinte ĝin, aliĝis al la kamaradoj, kiuj
batalis kun du aliaj gvidantoj. Tiuj estis pli saĝaj aŭ jam havis sperton
en lukto kontraŭ homo: la gigantaj monstroj ĵetadis sin diversflanken,
malebligante al la homoj kaŝe aliri al ili de malantaŭe, kaj piedtretis
tri ĉasistojn.
En radioj de la subiranta suno ruĝis polvo, kovranta la batalejon.
La ok-ulnaj gigantoj ŝajnis nigraj turoj, ĉe kies piedoj kuradis
sentimaj homoj. Ili saltadis, evitante longajn dentegojn, submetadis
sub rostrojn lancojn, apogitajn je la tero, kun krioj alkuradis
de malantaŭe, fortirante atenton de la atakantaj elefantoj disde
la kamaradoj, kies pereo estus neevitebla.

La animaloj, furiozigitaj ĝis frenezo, senĉese trumpetadis. Kiam ili


turnadis la kapojn al la roko, sur kiu sidis la tri amikoj, tiam ili ŝajnis
neordinare altaj; larĝaj makuloj de la disŝovitaj oreloj balanciĝis
super la homoj. De flanke elefanto kun la mallevita kapo ŝajnis malpli
alta, la dentegoj preskaŭ fosis la teron, pretaj tuj bati homon.
Pandiono, Kidogo kaj Kavi komprenis, ke ili vidas nur parton de la
batalo. Ĝi estis okazanta kaj malproksime, trans la arboj, kie troviĝis
la tuta grego, kaj maldekstre, sur la marĉo, kien ekkuris la ĉasistoj,
fortirante la kvaran gvidanton kaj la elefantojn, trabatiĝintajn kun ĝi.
Kio estis okazanta tie, estis sekreto por la amikoj, sed ili ne povis
pensi pri tio – la sanga batalo antaŭ ili plene alkatenis ilian atenton.

El trans la arboj ekbruis proksimiĝantaj tamburoj – taĉmento


el kelkdek batalistoj venis por helpo al la batalantoj. La gvidantoj
de la elefanta grego haltis kvazaŭ en hezito; la homoj minace ekkriis,
svingante la lancojn, kaj tiam la monstroj retiriĝis. Ili ĵetiĝis al sia tria
kamarado, kiu kuŝis sur la tero, kaj, fleksinte la genuojn, ekstaris
ĉe la flankoj de la vundito, subŝovis sub ĝin la dentegojn kaj levis sur
la piedojn. Poste, kunpreminte ĝin per siaj korpoj, la gigantoj ektrenis
ĝin trans arbojn, faligis, ree levis kaj malaperis. Kelkaj ĉasistoj ĵetis
sin por persekuti, sed estis haltigitaj de la homo, kiu estris la ĉason.

– Ĝi ne foriros... ili baldaŭ forlasos... denove furioziĝos, – tradukis


Kidogo liajn vortojn.

La dekstra bruo estis ĉiam malproksimiĝanta kaj mallaŭtiĝanta:


la batalo, evidente, estis venkita. El flanko de la marĉo, el la nordo
aperis kelkaj ĉasistoj; ili portis du senmovajn korpojn. La tri amikojn
neniu atentis. La negro, la etrusko kaj la heleno singarde malleviĝis
en la stepon, por pririgardi la batalejon. La amikoj ekiris tien, kie estis
la ĉefa parto de la grego. Trairante arbustojn, Kidogo subite time
deŝoviĝis – sur arbo, rompita pro falo de elefanta korpo, kuŝis
mortanta elefanto. La fino de ĝia rostro estis facile movetiĝanta.
Poste arboj iĝis malpli oftaj kaj inter ili videblis griza maso – la dua
elefanto kuŝis sur la ventro, kun la subfleksitaj piedoj, kun la ĝibigita
dorso. Ekflarinte alproksimiĝon de homoj, la animalo levis la kapon.
Ĉirkaŭ ĝiaj malheliĝintaj kaj enkaviĝintaj okuloj ekkuŝis profundaj
haŭtaj faldoj, donantaj al la elefanto maljunulan esprimon de senfina
laco. La giganto mallevis la kapon, apogiĝinte al la longaj dentegoj,
poste kun obtuza frapo falis sur la flankon.

Ĉirkaŭe interkriadis la ĉasistoj. Kidogo svingis la manon kaj turnis


sin malantaŭen – el la sudo ree aperis elefanta grego. La amikoj
hastis al la rokoj, sed la alarmo estis falsa – tio estis alirantaj
instruitaj animaloj de la elefantaj regantoj. La alligitaj al arboj junaj
elefantoj fleksadis la vostojn kaj furioze ĵetadis sin kontraŭ homoj,
penante atingi ilin per etenditaj rostroj. La elefantaj kondukantoj
starigadis la instruitajn elefantojn ĉe ambaŭ flankoj de ĉiu kaptito. Ili
kunpremadis la kaptiton per siaj korpoj kaj forkondukadis al la vilaĝo.
Por ajna okazo al la kolo kaj al la postaj kruroj de ĉiu elefantido estis
alligitaj ŝnuregoj; ĉiun ŝnuregon tenis po kvindek ĉasistoj, irantaj
antaŭe kaj malantaŭe.

La vizaĝoj de la homoj, lacaj kaj maldikiĝintaj pro la terura streĉo,


estis mornaj. Jam dek unu senmovajn korpojn oni metis sur plektitajn
platformojn sur elefantaj dorsoj, sed la homoj plu iradis en arbustoj,
serĉante du ien malaperintajn kamaradojn.

La elefantojn kun la kaptitaj elefantidoj oni forkondukis. La ĉasistoj


sidis kaj kuŝis sur la tero, ripozante post la batalo. La amikoj alvenis
la ĉasestron, kaj Kidogo demandis, ĉu ili povas per io helpi.
La ĉasestro kolere rigardis al ili kaj malafable diris:

– Helpi? Per kio vi povas helpi, fremduloj? La ĉaso estis malfacila,


ni perdis multajn kuraĝulojn... Atendu tie, kie oni ordonis al vi,
ne malhelpu al ni!

La amikoj deiris al la rokoj kaj eksidis flanke, timante kverelon kun


la homoj, de kiuj dependis ilia estonteco.
Kavi, Pandiono kaj Kidogo kuŝis, atendante, kiam oni ilin vokos,
kaj nelaŭte konversaciis. La suno estis subiranta; nigraj ombroj de la
dentaj rokoj moviĝis en la stepon.

– Mi tamen ne komprenas, kiel grandegaj elefantoj ne neniigas


en batalo ĉiujn ĉasistojn, – penseme diris Kavi. – Se elefantoj
batalus pli forte, ili simple dispolvigus la homojn...

– Vi pravas, – respondis Kidogo. – La feliĉo de la homoj estas


en tio, ke la elefanto havas malfortan koron...

– Kiel tio povas esti? – miregis la etrusko.

– Simple la elefanto ne kutimiĝis batali. Ĝi estas tiel forta kaj


granda, ke ĝin neniu atakas, al ĝi ne minacas danĝeroj, kaj nur
homo kuraĝas ĉasi al ĝi. Tial la griza giganto ne estas persista
balalisto, ĝia volo facile rompiĝas, kaj ĝi ne eltenas longan batalon,
se ne frakasos la malamikon tuj... Jen bubalo estas tute alia afero.
Se ĝi havus saĝon kaj amplekson de elefanto, pereus ĉiuj ĉasistoj...

Kavi muĝis ion malklaran, ne sciante, ĉu li kredu al la negro, sed


rememoris, kian nedecidemon en la plej grava momento de la batalo
montris hodiaŭ la elefantoj, kaj silentis.

– La elefantaj regantoj havas tute aliajn lancojn, ol ni: la klingo


estas ok fingrojn larĝa, – enmiksiĝis Pandiono. – Kian do forton
necesas havi por bato per tia lanco?!

Kidogo subite ekstaris kaj fiksaŭskultis. Neniu sono venis el tiu


flanko, kie lokiĝis la ĉasistoj. La ĉielo, ora pro krepuskiĝo, estis
rapide malheliĝanta.

– Ili foriris kaj forgesis pri ni! – ekkriis la negro kaj elkuris el post
la elstaraĵo de la klifo.

Ĉio estis malplena ĉirkaŭe. Malproksime aŭdiĝis apenaŭ


distingeblaj voĉoj – la ĉasistoj foriris, forlasinte la tri amikojn.
– Ni tuj iru post ili, la vojo estas malproksima! – ekhastis
Pandiono.

Sed la negro haltigis la amikon.

– Estas malfrue, tuj estingiĝos la ĉielruĝo, kaj ni en mallumo


misvojiĝos, – diris Kidogo. – Ni prefere atendu, ĝis leviĝos la luno.
Tio estos baldaŭ.

Kavi kaj Pandiono konsentis kaj ekkuŝis por ripozi.

po dek ulnojn longaj – lobelioj.

Grandega porko – verukapro.

filikoj je kvar homaj altoj – arbosimilaj filikoj Cyathea kaj Todea,


altaj ĝis 10 metrojn.

nigraŝelaj – arboj de diversaj specoj: ebono, fera arbo, fikuso,


flava arbo, kaj multaj aliaj.

arbon kun ruĝa ŝelo kaj grandaj folioj – arbo haja, kun mola ligno.

faritaj el elefantaj dentegoj – barilojn el elefantaj dentegoj oni


renkontadis ĉe fontoj de Nilo ĉe ŝilukoj ankoraŭ meze de la XIX-a
jarcento.

dolĉakvaj maroj – ĉeno de Grandaj lagoj de Orienta Afriko.

du gigantaj, blindige blankaj montoj – la Kenja monto kaj


Kilimanĝaro – du la plej altaj pintoj de Afriko kun eternaj neĝoj kaj
glaciejoj.

flosantaj vilaĝoj – vilaĝoj, konstruitaj sur grandaj flosoj,


renkonteblas ankaŭ nun sur la Grandaj lagoj.

granda rivero – Zambezo kun ties fama akvofalo Viktorio.


stepo de bluaj herboj – sudafrika stepo. Suda Afriko distingiĝas
per speciala vegetaĵaro, en kiu dominas blu-griza, blueta kaj verd-
blua koloro.

brulas sub la suno, kiel milionoj da speguloj – arboj kun spegule


brilantaj folioj estas karakterizaj por arbaroj de Suda Afriko.

malbelegaj arbustoj kaj malaltaj arboj – diversaj specioj de alooj


el familio liliacoj, ankaŭ de drakarboj.

popoloj kun griza hela haŭto – La popoloj de hotentota tipo


en antikvaj tempoj estis disvastiĝintaj multe pli, ol nun. Ekzistas
kaŭzoj pensi pri ilia parenceco kun antikvaj egiptoj.

ĉiu ŝtono ... restante samtempe malvarma, travidebla kaj pura –


diamanto.
Ĉapitro oka
Filoj de vento
En la nepenetrebla mallumo ekhurlis hienoj, plende ekkriegis
ŝakaloj. Kidogo nervozis, ofte rigardadis orienten, kie cindre griza
interspaco de la ĉielo super pintoj de arboj estis proklamanta leviĝon
de la luno.

– Mi ne scias, ĉu estas ĉi tie sovaĝaj hundoj aŭ ne, – balbutis


Kidogo. – Se ili venos, estos malfeliĉo. Hundoj atakas kune, per tuta
aro, kaj venkas eĉ bubalojn...

La ĉielo estis heliĝanta, finfine la morne nigrintaj klifoj ekarĝentis,


arboj sur la stepo konturiĝis per nigraj siluetoj. Leviĝis la luno.

Firme kunpremante la lancojn, retrorigardante kaj atente


aŭskultante, la etrusko, la negro kaj la heleno ekiris suden, laŭlonge
de la roka ĉeno. Ili hastis forlasi la mornan batalejon, kie post
arbustoj kaj arboj kuŝaĉis kadavroj de elefantoj kaj festenis
kadavrovorantoj. La hurlo malaperis malantaŭe, la stepo silentis.
Ŝajnis, ĉio mortis ĉirkaŭe – nur rapidaj paŝoj de la irantoj estis
rompantaj la noktan kvieton.

Kidogo zorgeme evitadis densajn bosketojn kaj veprojn, dise


altantajn laŭ la stepo per misteraj nigraj montetoj. La negro elektis
vojon meze de malfermitaj kampetoj, kiuj blankis inter densejoj, kiel
lagoj en labirinto de nigraj insuloj.

La roka ĉeno fleksiĝis okcidenten, mallarĝa bosko alpremis


la irantojn al la klifoj. Kidogo turnis sin dekstren kaj ekiris laŭ longa
ŝtoneca placeto, malleviĝanta suden. Subite la negro haltis kaj,
abrupte turniĝinte malantaŭen, fiksaŭskultis. Pandiono kaj Kavi
streĉis la atenton, sed neniu sono aŭdeblis ĉirkaŭe. Plu regis
profunda silento.
Kidogo nedecideme ekiris pluen, rapidigante la paŝojn kaj
ne respondante al mallaŭtaj demandoj de la etrusko kaj de la heleno.
Ili pasis ankoraŭ mil ulnojn, kaj la negro ree haltis. Liaj okuloj en luna
lumo maltrankvile brilis.

– Iu iras sekve post ni, – flustris li kaj almetis la orelon al la tero.

Pandiono sekvis la amikon, la etrusko restis stari, mallarĝiginte


la okulojn kaj penante ion vidi tra arĝenta kurteno de la luna lumo,
ŝirmanta foron.

Pandiono, alpremante la orelon al la varmega ŝtoneca grundo,


komence aŭdis nur propran spiradon. Silenta minaca nedifiniteco
maltrankviligis lin. Subite el malproksime eksonis malforta, apenaŭ
aŭdebla bruo, transdonita de la malmola grundo. La sonoj,
plioftiĝante, egalmezure ripetiĝadis per klaraj klakaj frapoj – klak,
klak! Pandiono levis la kapon kaj momente ĉesis spiri. Kidogo dum
ankoraŭ ioma tempo almetadis al la tero jen unu, jen la alian orelon,
poste salte ekstaris, kvazaŭ subĵetita de risorto:

– Post ni iras granda besto... malbone... mi ne scias, kiu. Ĝi havas


ungegojn, elstarantajn eksteren, kiel ĉe hundo aŭ hieno, – do, tio
estas ne leono, ne leopardo...

– Bubalo aŭ rinocero, – supozis Kavi.

Kidogo energie kapneis.

– Ne, tio estas rabobesto! – certe deklaris la negro. – Necesas


saviĝi. Malbone – apude estas neniu arbo, – maltrankvile
ĉirkaŭrigardante, flustris li.

Antaŭ ili etendiĝis preskaŭ glata gruza surfaco. Nur faskoj


da maldensa herbo kaj negrandaj arbustetoj elstaris sur ĝia deklivo.

– Antaŭen, rapide! – hastigis Kidogo, kaj la amikoj singarde


ekkuris, timante grandajn dornojn kaj fendojn en la sekiĝinta tero.
Kaj malantaŭe, aŭdata nun jam tute klare, sonis frapado de pezaj
ungegoj. Ofteco de la egalmezuraj frapoj diris al la amikoj, ke la
besto same transiris al rapida kuro kaj atingas ilin. Klak, klak, klak! –
la obtuza klakado iĝadis ĉiam pli proksima. Pandiono retrorigardis
kaj ekvidis altan balanciĝantan silueton, kiel griza fantomo sekvantan
poste.

Kidogo turnadis la kapon, penante distingi arbojn antaŭe, mezuri


distancon kaj rapidon de kuro de la nekonata besto. Kompreninte,
ke arboj estas ankoraŭ tro malproksime kaj la amikoj ne sukcesos
ilin ĝiskuri, la negro haltis.

– La besto nin atingas! Ni ne plu povas resti dorse al ĝi – ni


pereos per malestiminda morto!.. – emocie kriis la negro.

– Necesas batali! – morne grumblis Kavi.

La tri amikoj ekstaris apude, turninte la vizaĝojn al la minaca griza


fantomo, alproksimiĝanta en nokta silento. La besto estis silentema,
kiel la nokto mem, – dum la tuta tempo de la persekutado ĝi ne eligis
eĉ unu sonon, kaj tiu trajto, neordinara por stepa rabobesto, pleje
timigis la homojn.

La griza malklara silueto estis iĝanta pli malhela, ĝiaj konturoj


kontrastiĝis pli akre. Ne pli ol tricent ulnoj restis inter la amikoj kaj
la besto, kiam tiu malrapidigis la kuron kaj ekiris per larĝaj paŝoj,
certa, ke la celataj viktimoj ne foriros.

La amikoj neniam vidis tian beston. Ĝiaj masivaj antaŭaj kruroj


estis pli longaj, ol la malantaŭaj, la antaŭa duono de la korpo forte
altis super la sakro, la dorso estis oblikva. Sur la dika kolo rekte sidis
la peza kapo kun masivaj makzeloj kaj kruta elstaranta frunto.
La mallonga hela hararo estis kovrita de malhelaj makuloj. Sur
la kolo kaj la nuko rekte staris longaj malmolaj haroj. La besto
malproksime similis al makula hieno, sed de nekredebla, monstra
grandeco: ĝia kapo situis sur alto je kvin ulnoj for de la tero. La larĝa
brusto, la ŝultroj kaj la kolo premis per sia masiveco, bule elstaris
potencaj muskoloj, kaj grandegaj kurbaj ungegoj malbonpromese
frapadis, kaŭzante timon.

La besto estis iranta per strangaj, malglataj moviĝoj, skuante


la malaltan postaĵon kaj klinante la pezan kapon. La buŝego estis
mallevita tiel, ke la malsupra makzelo estis preskaŭ alpremiĝanta
al la gorĝo.

– Kio estas tio? – obtuze demandis Pandiono, ĉirkaŭlekante


la sekiĝintajn lipojn.

– Mi ne scias, – perplekse respondis Kidogo. – Mi neniam aŭdis


pri tiaj bestoj...

La besto subite turniĝis; la grandaj, direktitaj rekte al la vojaĝantoj


okuloj de la animalo ekbrulis per flagranta fajro. La besto
ĉirkaŭskribis negrandan arkon dekstren de la starantaj homoj, poste
ree turniĝis al ili per la buŝego kaj haltis. La rondaj oreloj elstaris
oblikve supren ĉe la flankoj de la kapo.

– La besto estas saĝa: ĝi ekstaris tiel, ke la luno estu kontraŭ ni, –


flustris, ofte spirante, Kidogo.

Pandionon skuis nerva tremo, kiu ĉiam aperadis al la juna heleno


antaŭ danĝera batalo.

La besto ensuĉis aeron kaj komencis malrapide alproksimiĝi.


En la moviĝoj de la animalo, en ĝia malbonpromesa silento,
en persista rekta rigardo de grandaj okuloj sub la elstaranta frunto
estis io diferenciganta ĝin disde ĉiuj bestoj, konataj al la amikoj.
La homoj instinkte komprenis, ke la animalo, kiun ili renkontis, estas
restaĵo de alia, antikva mondo, kun aliaj leĝoj de vivo. Ŝultron
ĉe ŝultro, elstariginte la lancojn, la homoj ekiris kontraŭ la nokta
monstro. Por momento ĝi haltis, konsternita; poste, eliginte ian
raŭkon, ĵetis sin al la tri amikoj. Malfermiĝis la grandega faŭko, dikaj
dentoj brileris en lunaj radioj, kaj tri longaj klingoj de la potencaj
lancoj enpikiĝis en la larĝan bruston kaj la kolon de la monstro.
La homoj ne povis teni la premon – la besto posedis gigantan forton.
La lancoj, enpikiĝintaj en masivajn ostojn, elŝiriĝis el la manoj:
la etrusko, la heleno kaj la negro deflugis malantaŭen. Kidogo kaj
Pandiono sukcesis ekstari, sed Kavi estis subpremita de la besto.
Ambaŭ amikoj impetis por helpo. La monstro eksidis sur
la malantaŭajn krurojn kaj subite rapide svingis la antaŭajn.
La malakriĝintaj ungegoj batis Pandionon laŭ la femuro kun tia forto,
ke li falis, preskaŭ sveninte. La besto, surpaŝinte per grandega piedo
sur la kruron de la heleno, kaŭzis al li nekredeblan doloron: la artikoj
krakis, ungegoj de la animalo disŝiris karnon kaj haŭton.

Pandiono, ne ellasante la lancon el la manoj, forpuŝis sin de la


tero per ambaŭ manoj, penante ekstari, kaj aŭdis krakadon de la
lanco de Kidogo. Leviĝinte sur la genuojn, Pandiono ekvidis, ke la
negro estas subpremita de la besto, alproksimiganta al li sian
malfermitan faŭkon. Kidogo kun elorbitiĝantaj okuloj premis per
la manoj sub la makzelon de la nokta monstro, vane penante forturni
de si la dentojn de la besto. Antaŭ la okuloj de Pandiono estis
pereanta lia fidela amiko. Abnegacie, jam ne sentante doloron,
la juna heleno ekstaris kaj enpikis la lancon en la kolon de la
animalo. La besto laŭte klakis per la dentoj kaj turniĝis al Pandiono,
faliginte lin per tiu movo. La juna heleno ne ellasis la lancon kaj,
apoginte la stangon sur la teron, haltigis la monstron por kelkaj
momentoj, kaj Kidogo sukcesis elpreni la tranĉilon. Nek la negro, nek
la heleno vidis, ke ĉe la alia flanko de la besto leviĝis Kavi.
La etrusko malvarmsange celis kaj per ambaŭ manoj enprofundigis
la lancon sub la skapolon de la monstro. La longa klingo eniris
je ulna profundo; muĝo elŝiriĝis el la malfermiĝinta faŭko, la besto
konvulsie tremeregis, turniĝinte maldekstren al la etrusko. Tiu,
entirinte la kapon en la alte levitajn ŝultrojn, ŝanceliĝis, sed plu staris.
Kidogo kun strida kriego batis per la tranĉilo la gorĝon de la besto,
kaj tiumomente la lanco de la etrusko atingis la koron de la monstro.
La peza korpo ektremis en kramfoj, neeltenebla fetoro disiĝis
ĉirkaŭe. Pandiono elŝiris la lancon, enpikinte ĝin ree en la nukon,
sed tiu ĉi lasta bato jam estis nenecesa. La besto, etendinte la kolon
kaj faliginte la buŝegon al la piedoj de la etrusko, ĵetis flanken
la malantaŭajn krurojn. Ili estis ankoraŭ moviĝantaj, la ungoj skrapis
la grundon, sub haŭto kuntiriĝadis muskoloj, sed la hararo, starinta
sur la nuko, jam falis.

Rekonsciiĝinte, la tri amikoj pririgardis siajn vundojn. Ĉe la


etrusko estis elŝirita tuta peco da karno el la ŝultro, sulkoj pro longaj
ungegoj striis la dorson. La kruro de Pandiono ne estis rompita – li
trovis profundan vundon sub la genuo, en la piedo estis, evidente,
deformitaj aŭ disŝiritaj ligamentoj tiel, ke paŝi sur la piedon la juna
heleno ne povis. Lia flanko ŝvelis kaj malheliĝis pro la bato de la
manego, sed la ripoj estis sendifektaj. Pleje suferis Kidogo, kiu
ricevis kelkajn grandajn vundojn kaj estis forte premita.

La amikoj vindis unu la alian per vestaĵoj, disŝiritaj je pecoj, kaj


ĝoje sentis sian liberiĝon de la terura monstro, kiu senmove sterniĝis
antaŭ ili en hela luna lumo. Plej afliktita estis Pandiono: la vundita
kruro ne permesis al li iri.

Kidogo trankviligis la amikon, kredigante, ke nun ili estas sekuraj:


la kadavro de la monstro defendas ilin de ĉiuj aliaj rabobestoj, kaj
la elefantaj regantoj nepre rememoros pri ili kaj ĉe la tagiĝo trovos
la restintojn.

Pacience superante la doloron pro brulantaj vundoj, la amikoj


ekkuŝis sur la malmola gruzo, sed ne povis ekdormi pro ekscitiĝo.

La tagiĝo ekbrulis neatendite baldaŭ, la suno forpelis misteran kaj


mornan ombron de nokto. Pandiono, elturmentita de la doloro en la
kruro, malfermis la lacajn okulojn pro laŭta ekkrio de Kidogo.
La negro estis pririgardanta la noktan persekutinton kaj klariganta
al la etrusko, ke li vidis bildon de simila besto en Ta-Kem, inter
desegnaĵoj de diversaj animaloj en tombego apud la urbo de Blankaj
Muroj. Kavi malfideme elŝovis la malsupran lipon. Kidogo ĵuris kaj
persvadis la amikon, ke loĝantoj de Kemt en antikveco sendube
renkontadis saman animalon. La suno estis leviĝanta pli alte. Soifo
turmentis la tri amikojn, suferigis febro pro la ricevitaj vundoj. Kidogo
kaj Kavi decidis ekiri por trovi akvon kaj tiam ekaŭdis voĉojn. Tri
elefantoj kun batalistoj sur la dorsoj estis moviĝantaj tra la stepo, sub
la ŝtona deklivo, sur kiu la amikoj renkontiĝis kun la nokta monstro.
La elefantaj regantoj, aŭdinte kriojn de la negro, turnis la animalojn
kaj igis ilin plirapidigi la paŝojn. La elefantoj estis alirantaj al la
fremdlandanoj, sed subite maltrankvile ektrumpetis kaj retropaŝis,
levante la rostrojn kaj disŝovante la orelojn. La batalistoj desaltis
de sur la plektitaj platformoj kaj alkuris al la kadavro de la monstro
kun krioj: «Giŝu! Giŝu!»

La estro de la hieraŭa ĉaso aprobe rigardis al la amikoj, dirinte per


raŭka voĉo:

– Vi estas bravaj batalistoj, se venkis triope la teruron de noktoj,


la voranton de dikhaŭtuloj!

La elefantaj regantoj rakontis al la fremdlandanoj pri giŝu – tre


rara kaj danĝera besto. Tage ĝi kaŝiĝas nesciate kie, kaj nokte vagas
en silento, atakante junajn elefantojn, rinocerojn kaj idojn de aliaj
grandaj animaloj. Giŝu estas neordinare forta kaj persista en batalo –
ĝiaj teruraj dentoj dum momento disronĝos kruron de elefanto, kaj
la potencaj antaŭaj kruroj premas la viktimon, frakasante ties ostojn.

Kavi per gestoj petis la ĉasistojn helpi al li demeti la felon. Kvar


batalistoj volonte ekagis, ne atentante la abomenan odoron, irantan
de la animalo.

La felo kaj la forhakita kapo estis surmetitaj sur elefanton, samtien


la batalistoj levis la vunditajn fremdlandanojn. La elefantoj, obeante
al facilaj batoj de hokecaj tranĉiloj, ektrotis, rapide trairante spacon
de la stepo.

Ĉe la tagmezo la tri amikoj estis en la vilaĝo. La loĝantoj renkontis


ilin per salutoj: la batalistoj, akompanantaj la fremdlandanojn, de sur
la alto de elefantaj dorsoj laŭte kriis pri la farita heroaĵo.

Ĝojega Kidogo sidis apud Pandiono sur balanciĝanta larĝa


platformo, sur alto je kvin ulnoj for de la tero. La negro plurfoje
komencadis kanti, sed ĉiufoje lin interrompadis elefantaj regantoj,
avertante, ke elefantoj ne ŝatas bruon kaj kutimiĝis moviĝi en silento.
Jam kvar tagoj estis apartigantaj la amikojn disde la urbo de la
elefantaj regantoj. La promeso de la tribestro plenumiĝis. Al la
taĉmento de la ekssklavoj estis permesite iri okcidenten kun
la ekspedicio de la tribo. Kavi, Kidogo kaj Pandiono, kies vundoj
ankoraŭ ne saniĝis, ricevis lokon sur la dorso de unu el ses elefantoj,
la ceteraj dek ses iliaj kamaradoj estis irantaj perpiede laŭ spuroj
de la taĉmento. La animaloj estis moviĝantaj dum malpli ol duono
da tago, la cetera tempo estis uzata por ilia manĝigo kaj ripozo.
La piedirantoj sukcesadis atingi la elefantojn nur antaŭ veno
de nokto.

La elefantaj kondukantoj kondukis la animalojn tute ne laŭ tiu


vojo, kiun elektus homoj. Ili ĉirkaŭiradis lokojn de alta arbaro,
direktante sin tra kampetoj kaj veproj, kie homoj devus trahaki vojon.
La grizaj gigantoj trankvile metadis por si la vojon. De tempo
al tempo la antaŭa elefanto estis anstataŭigata per la plej malantaŭa
kaj estis sendata por ripozo en la finon de la taĉmento. Post
la elefantoj en densejoj restadis pado, kaj la kamaradoj de Pandiono
iris kaj iris sen eĉ sola bato de tranĉilo, admirantaj pri facileco
de venko super netraireblaj arbaroj. Eĉ pli bone fartis la tri amikoj,
veturantaj sur la elefanto. La platformo facile balanciĝadis, sencede
naĝante super la tero kun ties dornoj, insektoj kaj danĝeraj
serpentoj, droniga koto de putrantaj flakoj, akra gruzo de ŝtonecaj
deklivoj, tranĉanta herbo kaj profundaj, faŭkantaj fendoj. Nur nun
komprenis Pandiono, kiom multe da atento postulis danĝeroj
de perpieda irado en profundo de afrikaj arbaroj kaj stepoj. Nur
konstanta atento permesis al homo resti sen difektoj, konservi fortojn
kaj batalkapablon por plua vojo. Nun, sur la dorso de la elefanto,
paŝanta kun nefrakasebla fidindeco de ŝtona roko, la juna heleno
avide sorbadis kolorojn, formojn kaj odorojn de la naturo de la
fremda lando, kun ties belega povo de animala kaj vegeta vivo.
En blindiga lumo de sunaj radioj puraj tonoj de floroj atingadis
neordinaran intensecon, malklare maltrankviligantan la nordanon.
Sed tuj kiam la ĉielon kovradis pezaj nuboj aŭ la taĉmenton
ĉirkaŭadis krepusko de ombra arbaro, la koloroj estingiĝadis.
Monotonaj ŝanĝiĝoj de koloroj ŝajnis mornaj kaj malmildaj kompare
kun mildaj, meditaj kaj harmoniaj koloroj de la patrolando
de Pandiono.

La taĉmento trairis la plej proksiman branĉon de la arbaro kaj


denove trafis en montetan stepon kun ruĝa grundo, prikreskita
de senfoliaj arboj, eligantaj laktecan sukon. Iliaj blu-verdaj branĉoj
estis morne leviĝantaj en la blindigan ĉielon, la glata, kvazaŭ tondita
surfaco de la foliaroj similis harojn sur alto je tridek ulnoj for de la
tero. En tiuj densejoj, starantaj senmove, ne renkonteblis birdoj, nek
bestoj – varmega senviva kvieto regis super la ruĝaj montetoj.
Grandegaj trunkoj kaj branĉoj ŝajnis kandelingoj, gisitaj el verda
metalo. Grandaj ruĝaj floroj skarlatis sur finoj de branĉoj, kvazaŭ
centoj da torĉoj, brulantaj sur morna tombejo. Plue la grundon
pritranĉis profundaj akvospuroj – sub la fajre ruĝa tero kuŝis tavoloj
de blindige blanka sablo. La taĉmento eniris en reton de mallarĝaj
montofendoj. Malkompaktaj purpuraj muroj estis leviĝantaj je centoj
da ulnoj ĉe la flankoj. La elefantoj estis singarde trairantaj en ĥaoso
de eroziitaj deklivoj, piramidoj, turoj kaj maldikaj fostoj. Iuloke
en rondaj, kiel tasoj, profundaj kavoj oni renkontadis longajn
debranĉiĝojn, disirantajn radie transverse de la glata fundo.
La debranĉiĝoj estis leviĝantaj per akraj krutaj muroj el malkompakta
tero; fojfoje ili subite falegadis, kiam la taĉmento iris apude, kaj
timigadis la elefantojn, ĵetiĝantajn flanken. Koloro de la eroziita
malkompakta grundo estis senĉese ŝanĝiĝanta: post muro de varma
ruĝa tono altis hel-bruna, poste iris piramidoj de hela sun-flava
koloro, alternantaj kun blindige blankaj strioj kaj elstaraĵoj.
Al Pandiono ŝajnis, ke li trafis en sorĉan regnon. En tiuj profundaj,
sekaj kaj senvivaj valoj kaŝiĝis tuta mondo da ludo de intensaj
koloroj de malviva naturo.

Poste ree ektiriĝis montoĉenoj, prikreskitaj de arbaro, ree verdaj


muroj ĉirkaŭis la taĉmenton, kaj la platformo sur la elefanta dorso
ŝajnis insulo, malrapide naĝanta laŭ oceano da folioj kaj branĉoj.

Pandiono rimarkis, kiel singarde kondukis la kondukantoj siajn


potencajn animalojn. Dum haltoj ili skrupule pririgardadis haŭton
de la elefantoj. La juna heleno demandis sian kondukanton, por kio
li faras tion. La nigrahaŭtulo metis la manon sur vazon el frukto de iu
arbo, alligitan al lia zono.

– Estas malbone, se elefanto ŝiros sian haŭton aŭ vundos sin, –


diris la kondukanto. – Tiam ĝia sango putras kaj la animalo pereas.
Necesas tuj ŝmiri la vundon per kuraca rezino – tial ni ĉiam tenas
la kuracilon preta.

Por la juna heleno estis strange aŭdi pri tia facila vundebleco
de la nefrakaseblaj kaj longe vivantaj gigantoj. Al li iĝis komprenebla
la singardemo de la saĝaj animaloj.

Prizorgo pri ili postulis amason da klopodoj. Loko por noktumo kaj
ripozo estis elektata skrupule, post longaj pririgardoj kaj konsiliĝoj;
alligitajn elefantojn ĉirkaŭadis atentaj sentineloj, maldormantaj dum
tuta nokto. Specialaj skoltoj estis sendataj malproksime antaŭen, por
konvinkiĝi pri foresto proksime de sovaĝaj elefantoj. Renkontitajn
animalojn oni forpeladis per laŭtaj krioj.

Dum bivakoj la amikoj konversaciis kun siaj kunvojaĝantoj.


La severaj elefantaj regantoj kontentigadis sciemon de la
fremdlandanoj.

Foje Pandiono demandis malaltan maljunan homon, kiu estris


en la ekspedicio, kial ili volonte iras al kaptado de elefantoj, malgraŭ
terura danĝero.

Profundaj faltoj ĉirkaŭ la buŝo de la estro iĝis eĉ pli akraj.


Li sendezire respondis:

– Vi parolas, kiel malkuraĝulo, kvankam ne aspektas tia. Elefantoj


estas povo de nia popolo. Kun ili ni vivas bone, en prospero. Sed
ni pagas por tio per vivoj. Se ni timus, do ni vivus ne pli bone ol la
triboj, nutrantaj sin per lacertoj kaj radikoj. Tiuj, kiuj timas morton,
vivas en malsato kaj kolero. Se vi scias, ke en via morto estas vivo
de viaj parencoj, tiam vi iras kuraĝe al ajna danĝero! Mia filo,
kuraĝulo, en kulmino de la vivo pereis en elefanta ĉaso... – La
ekspediciestro morne mallarĝigis la okulojn, celitajn al Pandiono. –
Aŭ vi, fremduloj, pensas alie? Por kio do vi mem trairis tiom
da landoj, batalis kontraŭ homoj kaj bestoj, sed ne restis
en sklaveco?

Hontigita Pandiono ĉesis demandi. Subite Kidogo, sidinta


proksime ĉe lignofajro, leviĝis kaj ekkrablis al bosketo de arbetoj, kiuj
staris je ducent ulnoj for de la bivako. La subiranta suno origis
ovalajn grandajn foliojn, maldikaj branĉoj malforte tremetis. Kidogo
atente pririgardis tuberan, malglatan ŝelon de maldikaj trunkoj, ĝoje
ekkriis kaj elprenis la tranĉilon. Iom poste la negro revenis al la
lignofajro kun du grandaj faskoj da ruĝ-griza ŝelo. Unu faskon
li donis al la estro de la taĉmento.

– Transdonu ĝin al la tribestro kiel adiaŭan donacon de Kidogo, –


diris la negro. – Tio estas kuracilo ne malpli bona ol la sorĉa herbo
el la blua stepo. En horo de malsano, laco aŭ malfeliĉo li pistu ĝin kaj
trinku dekokton, sed nemulte. Se trinki multe, tiam ĝi estos jam
ne kuracilo, sed veneno. Tiu ŝelo redonas forton al maljunuloj,
gajigas prematojn, vigligas malfortiĝintojn. Notu tiun ĉi arbon – vi
poste dankos min!

La estro ekĝojis, akceptante la donacon, kaj tuj ordonis akiri pli


da ŝelo. Kidogo kaŝis la duan faskon en la felon de giŝu, kiun
veturigis kun si Kavi.

En la sekva tago la elefantoj leviĝis sur ŝtonecan ebenaĵon, kie


densa alta vepro, fleksita de ventoj, kliniĝis al la tero, kreante altajn
verdajn ĝibojn, disĵetitajn inter griza seka herbo.

Agrabla freŝeco penetris en la nazotruojn kun blovo de renkonta


vento. Pandiono vigliĝis. Io konata, senfine kara kaj forgesita estis
en tiu odoro, sed ĝi perdiĝis inter aromoj, venantaj de varmigita
foliaro de arbaro, vidiĝantaj malsupre. Malproksimen etendiĝis larĝaj
kaj malkrutaj nudaj deklivoj, ilian bluetan surfacon estis trairantaj
malhelaj strioj kaj makuloj de arbaraj densejoj. Ĉe la rando de la
horizonto bluis alta montoĉeno.
– Jen ĝi, Tengrelo, mia lando! – senbride ekkriegis Kidogo, kaj ĉiuj
turniĝis al li.

La negro svingadis la manojn, plorante kaj sulkigante la vizaĝon,


liaj potencaj ŝultroj skuiĝis pro la emocio. Pandiono komprenis
la sentojn de la amiko, sed malklara envio dolore pikis la junan
helenon: Kidogo atingis la patrujon, sed por li ankoraŭ tiel multe
restis trairi ĝis tiu granda horo, kiam li, simile al la amiko, povos
ekkrii: «Jen mia patrujo!» Malsana kaj laca, Pandiono ĉiam pli ofte
perdadis certecon pri siaj fortoj.

Mallevinte la kapon, la junulo nerimarkeble forturnis sin: li ne


povis nun ĝoji kune kun la amiko.

La elefantoj estis malleviĝantaj laŭ nigra nuda deklivo de vulkana


grundo – sur rigidiĝinta lafo kreskis neniuj arboj. Kun la vojo kruciĝis
glata ŝtupego kun malgrandaj lagoj, disĵetitaj sur ĝi. La brilantaj
makuloj da akvo, pura, blua kaj profunda, akre kontrastis inter
la nigraj bordoj. Pandiono tremeris. Li rememoris subite kun
neordinara viveco la bluajn okulojn de Tessa, ŝiajn densajn nigrajn
harojn. Kaj ĉi tie la bluaj lagetoj kvazaŭ rigardis al li kun muta
riproĉo, tiel, kvazaŭ viva Tessa vidus lin ĉi tie. Pandiono forflugis per
la pensoj al Eniado, malklara kaj potenca malpacienco larĝigis lian
bruston; li alŝoviĝis al la amiko kaj firme brakumis lin. Sur la nigran
manon de Kidogo ekkuŝis la vejneca sunbruna mano de Kavi, kaj
la tri amikoj kunkroĉis siajn manojn en firma kaj ĝoja premo.

Kaj la elefantoj estis malleviĝantaj plu – bordoj de larĝa valo


ekstaris ĉe ambaŭ flankoj. Ankoraŭ nemulte – kaj dekstre alvenis
dua sama valo. Kunfluiĝintaj rojoj kreis rapidan rivereton, ju plu, des
pli multakvan. La elefantoj dum ioma tempo iris laŭ la maldekstra
bordo, ĉe piedoj de detruitaj klifoj. La rokoj disiris antaŭe, pura akvo
de la rivero kun gaja lirlado impetis sub ombron de altaj arboj, kiuj
staris, kiel altaj verdaj arkoj, ĉe ambaŭ flankoj de ĝia fluejo, atinganta
dek kvin ulnojn da larĝo. Ne atingante la arbojn, la elefantoj haltis.

– Ĉi tie, – diris la estro. – Ni ne iros pluen.


La tri amikoj mallevis sin de sur la elefantoj, adiaŭante al siaj
gastigintoj. La taĉmento trairis la riveron. La amikoj longe rigardis
post la grizaj gigantoj, kiuj estis trairantaj leviĝon sur la platan altaĵon
norde de la rivero. Nevola suspiro de bedaŭro elŝiriĝis ĉe ĉiuj tri,
kiam la potencaj animaloj malaperis malproksime. La etrusko,
la negro kaj la heleno aranĝis signalan lignofajron por la kamaradoj,
irantaj ie malantaŭe.

– Ni iru serĉi kanon kaj arbojn por konstruado de flosoj, –


proponis Kidogo al la etrusko. – Ni rapide tranavigos la restaĵon
de la vojo. Vi, lamulo, atendu ĉe la lignofajro, gardu la kruron! – kun
kruda tenero diris la negro al la juna heleno.

Pandiono kaj Kavi lasis Kidogon sur la bordo de la rivero, inter liaj
parencoj.

Odoro de la proksima maro ebriigis la amikojn, kiuj kreskis sur ĝia


bordo. Ili depuŝis la floson kaj eknavigis en la maldekstran branĉon
de la disbranĉita enfluejo. Baldaŭ la floso haltis – la branĉo estis
surŝutita de sablo. La amikoj eliris sur la krutan bordon, implikiĝante
en alta herbo. Ili transgrimpis montetan ĉenon; sufokiĝante pro
emocio, haste leviĝis sur ĉebordan sablomonteton kaj rigidiĝis,
ne kapablaj paroli kaj spiri.

Ilin ebriigis senfineco de la oceana vasto, mallaŭta plaŭdado


de ondoj afekciis, kiel tondro. Kavi kaj Pandiono staris ĝis la brusto
en herbo. Alte super iliaj kapoj balanciĝis plumecaj pintoj de palmoj.
Rando de verda piedo de montetoj ĉe la strio de ĉeborda sablo,
brulanta sub sunaj radioj, ŝajnis preskaŭ nigra. La oran sablon kadris
moviĝanta arĝenta rubando de ŝaŭmo, post kiu balanciĝis diafanaj
verdaj ondoj. Ankoraŭ pli malproksime rekta streko signis la limon
de ĉebordaj rifoj. Ĝi ŝajnis blindige blanka sur fono de profunda bluo
de la malfermita oceano. Laŭ la ĉielo malrapide naĝis malpezaj
lanugaj flokoj de maloftaj nubetoj. Ĉe la bordo super la sablo staris,
kliniĝinte, kvin palmoj. Iliaj longaj folioj jen larĝe etendiĝadis en la
aero, jen fleksiĝadis sub blovoj de vento, kiel flugiloj de ŝvebantaj
super la bordo hirtaj birdoj kun malhel-brunaj kaj orecaj plumoj.
La palmaj folioj, kvazaŭ gisitaj el bronzo, estis ŝirmantaj la brilantan
vaston de la oceano. Iliaj akraj randoj brileradis per bordero
de brilanta fajro – tiel forte trairadis tra ili la potenca suno. Humida
vento portis odoron de mara salo. Varmaj strioj de vento disfluadis
laŭ la vizaĝo kaj la nuda brusto de Pandiono, kvazaŭ strebante
en lian brakumon post longa diseco.

La etrusko kaj la heleno malrapide malleviĝis sur la sablon,


malvarmetan, densan kaj glatan, kiel planko de gepatra hejmo.

Ripozinte, ili ĵetis sin en karesan balanciĝon de ondoj. La maro


akceptis ilin, salutante per facilaj puŝoj. Pandiono kaj Kavi ĝuis
odoron de salaj gutoj, tratranĉante per la manoj brilantajn eĝojn, ĝis
iliaj saniĝantaj vundoj komencis bruli pro mara akvo. Tiam la du
amikoj eliris sur la sablon, delicante kontemplon de la oceana foro.
Ĝi sterniĝis antaŭ ili kiel blua ponto, ie tie, malproksime, kuniĝanta
kun akvoj de la hejma maro; samaj ondoj estis ruliĝantaj nun sur
la blankajn rokojn de la bordoj de Eniado, sur la flavajn krutaĵojn
de la patrujo de Kavi.

La juna heleno sentis, kiel larmoj de ĝoja emocio priverŝas liajn


okulojn; li ne pensis nun pri grandega distanco, plu staranta inter
li kaj la patrujo. Ĉi tie estis maro, kaj trans la maro atendis lin Tessa,
atendis ĉio hejma kaj tenera, forlasita kaj forŝirmita de jaroj
da severaj travivaĵoj, de sennombraj suferoj de la malfacila vojo.

Per la vizaĝoj al la maro staris la etrusko kaj la heleno sur


la mallarĝa strio de la bordo. Kaj malantaŭ ili altis potencaj montoj
sub kovrilo de minacaj arbaroj – la rando de la fremda tero, kiu tiom
longe tenis ilin kaptitaj en bruligantaj dezertoj, stepoj, sekaj
altebenaĵoj, humidaj kaj malhelaj densejoj, de la tero, kiu prenis de ili
jarojn da vivo – ĉion, kio povus esti donita al proksimuloj. Por liberiĝo
necesis jaroj da heroa lukto, senekzemplaj penoj. Ĉio ĉi, oferita al la
patrujo, donus respekton kaj gloron.

Kavi metis la pezajn manojn sur la ŝultrojn de Pandiono.

– Nia sorto nun estas en niaj propraj manoj, Pandiono! – ekkriis


la etrusko. Pasia fajro brulis en liaj ordinare mornaj malhelaj okuloj. –
Ni estas duope: ĉu ni ne atingos la Verdan maron, post kiam
ni trabatiĝis al la bordo de la Granda Arko? Ne, ni revenos, ni estos
apogo por niaj kamaradoj libianoj, ne lertaj en marnavigado...

Pandiono silente kapjesis. Antaŭ la vizaĝo de la maro li sentis


neŝanceleblan certecon pri siaj fortoj.

La voĉo de Kidogo aŭdiĝis super la bordo. La maltrankviligita


negro kun amaso da siaj ekscititaj parencoj kaj kamaradoj laŭ
la vojaĝo estis serĉanta la kaŝiĝintajn amikojn. Pandionon kaj Kavi-n
oni kondukis reen al la rivero, transportis sur la alian bordon, kaj tie
jam ilin atendis kelkaj bovoj por transportado de vunditoj, de ŝarĝo
kaj de armilaro.

Malgranda vojo restis por la vojaĝantoj. La promeso de Kidogo,


donita sub arboj sur la bordo de Nilo, apud la mortantaj kamaradoj
post la terura batalo kontraŭ rinocero, plenumiĝis. Ĉiuj dek naŭ
ekssklavoj trovis afablan azilon kaj ripozon en la grandega vilaĝo
proksime de la maro, sur bordo de granda, plenakva rivero, kiu fluis
apud tiu, laŭ kiu ili alnavigis, adiaŭinte al la elefantaj regantoj.

Sed speciale ĝoja por Pandiono kaj Kavi estis informo pri tio,
ke en la pasinta jaro, post dudekjara paŭzo, ĉi tien alnavigis filoj
de vento. Tiel la samgentanoj de Kidogo nomis marajn homojn,
delonge venantajn al la bordoj de la Suda Korno el la nordo por akiri
eburon, oron, sanigajn vegetaĵojn kaj bestajn felojn. La indiĝenoj
diris, ke laŭ ekstera aspekto la filoj de vento similas al la etrusko kaj
la heleno, sed nur ilia haŭto estas pli malhela kaj la haroj estas pli
krispaj. En la pasinta jaro venis kvar nigraj ŝipoj, ripetintaj vojojn
de la patroj. La filoj de vento promesis veni ree, tuj kiam finiĝos
la tempo de tempestoj en la Maro de Nebuloj. Laŭ kalkuloj
de spertuloj, ĝis la veno de la ŝipoj restis ĉirkaŭ tri monatoj.
Konstruado de propra ŝipo postulus plian tempon, ne parolante
eĉ pri tio, ke la estonta vojo estis tute nekonata. Pandionon kaj Kavi-
n maltrankviligis la penso, ĉu la maraj homoj prenos ilin sur la ŝipojn
kune kun la dek kamaradoj, sed Kidogo, palpebrumante kaj mistere
subridante, kredigis, ke li aranĝos tion.
Restis nur atendi, suferante pro nescio. La filoj de vento povis
denove ne aperi ankoraŭ dum dudek jaroj. La etrusko kaj la heleno
trankviligis sin per tio, ke, se la ŝipoj ne venos en la difinita tempo, ili
komencos konstrui propran ŝipon.

La reveno de Kidogo estis la evento, kiun oni brue festis.


Pandiono laciĝis pro festenoj. Al li tedis laŭdoj de lia heroeco,
li laciĝis ripetadi rakontojn pri la gepatra lando, pri la travivitaj
aventuroj.

Iel mem okazis, ke Kidogo, ĉiam ĉirkaŭita de parencoj kaj


samgentanoj, absorbita de admiro de virinoj, iel malproksimiĝis
de Pandiono kaj Kavi. La amikoj komencis intervidiĝi malpli ofte,
ol en la ŝene kaj en la longa vojo tra Afriko. Kidogo iris en la vivo jam
laŭ sia propra vojo, ne koincidanta kun la vojo de siaj amikoj. Ĉiuj
kamaradoj de Kidogo laŭ la vojaĝo el triboj, parencaj al li, rapide
disiris diversloken. Restis nur la etrusko, la heleno kaj la dek libianoj,
kiuj opiniis, ke de Pandiono kaj Kavi dependas ilia reveno en la
patrujon.

Ĉiuj dek du fremdlandanoj ekloĝis en vasta domo el malmola griz-


verda argilo, sekigita sub la suno. Kidogo insistis, ke Kavi kaj
Pandiono loĝu en bela kupolsimila kabano, kiu staris apud lia domo.
Post longaj jaroj da vagado Pandiono povis ree ripozi sur propra
kuŝejo. Ĉi tiu popolo ne havis la moron dormi sur la planko, sur feloj
aŭ sur amasoj da herbo. La samgentanoj de Kidogo faradis lignajn
kadrojn sur piedoj, ĉirkaŭplektitajn per reto el risortaj tigoj,
karesantajn la korpon kaj speciale agrablajn por la malsana kruro
de Pandiono.

La heleno nun havis multe da libera tempo, kaj li dediĉis ĝin


al promenoj al la maro, kie li longe sidadis sola aŭ kun Kavi,
aŭskultante egalmezuran murmuradon de ondoj. Pandiono sentis
malklaran maltrankvilon. Lia nefrakasebla sano cedis al malfacilaĵoj
de la vojo en nekutime varmega klimato.

Pandiono forte ŝanĝiĝis kaj mem konsciis tion. Iam, inspirita de la


juneco kaj la amo, li sukcesis forlasi sian amatinon, la hejmon kaj
la patrujon, strebante konatiĝi kun antikva arto, ekvidi aliajn landojn,
ekkoni la vivon.

Nun li konis amaran sopiron, li ekkonis senĝojan kapton, premon


de malespero, stultigantan, pezan laboron de sklavo. Kaj Pandiono
kun maltrankvilo demandadis sin, ĉu ne foriris de li la forto de krea
inspiro, ĉu kapablas li iĝi artisto. Samtempe Pandiono sentis:
li spertis kaj vidis tiel multe, ke tio ne pasis senspure, riĉigis lin per
granda vivsperto, per vico da neforgeseblaj impresoj. La severa vero
de la vivo plenigis per malgajo lian animon, sed Pandiono ekkonis
nun amikecon kaj kamaradecon, forton de frata helpo, unuiĝon kun
homoj de fremdaj gentoj. Same firme, kiel tion, ke post tago venas
nokto, li sciis, ke diversaj popoloj, disĵetitaj laŭ teraj vastaĵoj, esence,
estas unu homa familio, disigita nur de malfacileco de vojoj,
de diversaj lingvoj kaj kredoj. La plej bonaj homoj en tuta tiu amaso
ĉiam iĝadis similaj kaj kompreneblaj al li laŭ siaj streboj.

Pandiono ŝatis pririgardadi sian lancon – la donacon de la patro


de por eterne perdita Iruma, kiun li traportis tra arbaroj kaj stepoj, kiu
plurfoje savis lin el morta danĝero. Ĝi ŝajnis al li simbolo de vira
heroeco, garantio de homa sentimeco en lukto kun la naturo, totale
reganta en la varmegaj vastaĵoj de Afriko. La juna heleno singarde
karesadis la longan klingon, antaŭ ol surmeti sur ĝin la tegaĵon,
kudritan de la manoj de Iruma. Tiu leda peco kun bunta ornamaĵo
el lano estis ĉio, kio restis ĉe li por memoro pri la kara, fora kaj
karesa junulino, kiun li renkontis sur la longa vojo al la patrujo. Eble,
tiun tegaĵon Iruma faris por li, revante pri li... Sed ne indas pensi pri
tio. La sorto senkompate disigis ilin, alie ne povis esti... Sed la koro
doloras, ĝi ne obeas al la racio... Pandiono turnadis sin al la malhelaj
montoj, ŝirmantaj la pasitajn de li landojn disde la vizaĝo de la
oceano. Vico da tagoj de la senfina vojaĝo malrapide pasadis antaŭ
li...

Li vidis la junulinon ĉe la trunko de la arbo kun floroj, kiel ruĝaj


torĉoj... La koro de Pandiono komencadis ofte bati. Li klare imagadis
brilon de ŝia haŭto, malhela kaj delikata, ŝiajn ruzetajn okulojn,
plenajn je flagranta fajro... La ronda vizaĝeto de Iruma kun rideto,
kun facila kaj varmega spirado alproksimiĝadis al lia vizaĝo; li aŭdis
ŝian voĉon...

Iom post iom Pandiono konatiĝis kun vivo de la gaja kaj bonanima
popolo de Kidogo. Altaj, kun kupra tono de la nigra haŭto, ĉiuj
bonstaturaj, la samgentanoj de Kidogo okupiĝis precipe pri
terkultivado. Ili kultivis malaltajn palmojn kun fruktoj, plenaj de oleo
kaj ankoraŭ grandegajn herbecajn vegetaĵojn kun gigantaj folioj,
ventumile disirantaj el faskoj de molaj tigoj. Tiuj vegetaĵoj estis
donantaj pezajn grapolojn da longaj flavaj, serpe fleksitaj fruktoj kun
delikata kaj aroma dolĉa enhavo. La fruktojn oni kolektadis
en grandega kvanto, kaj ili konsistigis la ĉefan manĝaĵon de la
popolo de Kidogo. Al Pandiono ili tre plaĉis. La fruktojn oni manĝis
krudaj, bolkuiritaj aŭ frititaj. La indiĝenoj okupiĝadis ankaŭ pri
ĉasado, akirante eburon kaj felojn, kolektadis la sorĉajn
kaŝtansimilajn nuksojn, kiuj iam kuracis Pandionon el lia stranga
malsano, bredadis kornohavajn brutojn kaj birdojn.

Inter ili estis lertaj metiistoj – konstruistoj, forĝistoj kaj potistoj.


Pandiono admiris verkojn de multaj artistoj, ne cedantaj en majstreco
al Kidogo.

Grandaj domoj, konstruitaj el ŝtonoj, adoboj aŭ modlitaj tute


el malmola argilo, estis ornamitaj per komplika kaj bela arabesko,
klare ĉizita sur la muraj surfacoj. Fojfoje la murojn oni ornamadis per
koloraj freskoj, rememorigantaj al Pandiono murajn pentraĵojn
de antikvaj ruinoj de Kreto. Sur belformaj argilaj vazoj li vidis fajnajn
pentraĵojn, plenumitajn kun delikata gusto. Multaj lignaj farbitaj
statuoj renkonteblis en grandaj konstruaĵoj por publikaj kunvenoj kaj
en domoj de estroj. Skulptaj bildoj de homoj kaj bestoj ravis
Pandionon per ĝusteco de transdonita impreso, per sukcese kaptitaj
karakteraj trajtoj.

Sed, laŭ opinio de Pandiono, al la skulptarto de la popolo


de Kidogo mankis profunda kompreno de formo. Ĝi malestis ankaŭ
ĉe majstroj de Aegyptos. Skulptaĵoj de Ta-Kem estis rigidiĝintaj
en senvivaj, senmovaj pozoj, malgraŭ ellaborita dum jarcentoj
fajneco de plenumo kaj delikateco de ornamo. La skulptistoj de la
popolo de Kidogo, male, kreadis akran impreson de vivo, sed nur
en iuj apartaj, intence emfazitaj detaloj. Kaj la juna heleno, pensante
pri verkoj de indiĝenoj, komencis malklare senti, ke la vojo
al perfekteco de skulptaĵo devas esti ia tute nova – ne en blinda
peno transdoni la naturon kaj ne en penoj reflekti apartajn impresojn.

La popolo de Kidogo ŝatis muzikon, ludis sur komplikaj


instrumentoj el longaj vicoj de lignaj tabuletoj, kunigitaj kun oblongaj
malplenaj kukurboj. Kelkaj malgajaj, vaste kaj milde disverŝiĝantaj
kantoj emociis Pandionon, rememorigante al li kantojn de la
patrujo...

La etrusko sidis ĉe estingiĝinta fajrujo apud la kabano,


maĉis vigligantajn foliojn kaj penseme skuetadis per bastoneto
varmegan cindron, en kiu estis bakataj la flavaj fruktoj. Kavi ellernis
prepari el la flavaj fruktoj farunon por flanoj.

Pandiono eliris el la kabano, alsidiĝis al la amiko.

Milda vespera lumo kuŝiĝis sur polvajn padojn, estingiĝis


en senmovaj branĉoj de ombraj arboj.

– Enigma estas por mi tiu ĉi popolo, – penseme ekparolis


la etrusko, kraĉante flanken la pikantan sukon. – Ĉi tie estas granda
sekreto, kaj mi ne povas ĝin kompreni.

– Kia sekreto? – distrite demandis Pandiono.

– La sekreto de simileco de tiu ĉi popolo kun la mia. Ĉu vi


ne rimarkis?

– Ne rimarkis, – konfesis la heleno. – Tiuj homoj tute ne similas


al vi...

– Mi diris ne pri ekstera simileco, vi ne komprenis. Iliaj konstruaĵoj


estas preskaŭ samaj, kiel de mia popolo, ilia supera dio estas dio
de fulmo, kiel ĉe ni, ja ankaŭ ĉe vi same! Kantoj de la popolo
de Kidogo rememorigas al mi tiujn, kiujn mi mem kantis en la
juneco... Kiel tio povas esti? Kion ni havas komunan kun
la nigrahaŭta popolo, loĝanta tiel malproksime en la varmega sudo?
Aŭ iam iliaj kaj miaj prauloj loĝis najbare?

Pandiono intencis respondi, ke lin delonge interesis penso pri


parenceco de popoloj de Afriko kun loĝantoj de la Granda Verda
maro, sed tiam lian atenton altiris preterpasanta virino. Li rimarkis ŝin
jam en la unuaj tagoj de veno en la urbon de Kidogo, sed ekde tiam
ial ne renkontis ŝin. Ŝi estis edzino de unu el parencoj de Kidogo, kaj
ŝia nomo estis Njora. Njora distingiĝis per sia belo eĉ inter siaj belaj
samgentaninoj. Nun ŝi malrapide iris pretere kun digno, kiu
distingigas virinojn, konsciantajn sian belon. La juna heleno kun
admiro rigardis ŝin... Soifo de kreado subite ekbrulis en li kun antaŭa
forto.

Peco de verd-blua ŝtofo strikte ĉirkaŭvolvis la femurojn de Njora.


Fadeno da bluaj bidoj, pezaj korsimilaj orelringoj kaj mallarĝa ora
drato sur la maldekstra manradiko konsistigis la tutan veston de la
juna virino. La grandaj okuloj trankvile rigardis el sub la densaj
okulharoj. La mallongaj haroj, kolektitaj sur la verto kaj komplike
interplektitaj, estis plilongigantaj la kapon. La vangostoj elstaris sub
la okuloj per rondaj montetoj, kiel ĉe sanaj kaj bone manĝantaj
helenaj infanoj.

La glata nigra haŭto, tiel elasta, ke la korpo ŝajnis fera, brilis sub
sunaj radioj, kaj ĝia kupra tono ricevis oran nuancon. La longa kolo
estis iomete klinita antaŭen kaj fiere subtenis la kapon.

La alta, fleksiĝema korpo estis senriproĉa laŭ siaj linioj, laŭ


neordinara glateco kaj modereco de moviĝoj.

Al Pandiono ŝajnis, ke en la aspekto de Njora antaŭ li aperis unu


el tri Haritoj – diinoj, kiuj, laŭ lia kredo, vivigadis belon kaj donadis
al ĝi nevenkeblan altiremon.

La bastoneto de la etrusko subite frapis la kapon de Pandiono.


– Kial vi ne kuris post ŝi? – kun ŝerca domaĝo demandis
la etrusko. – Vi, helenoj, pretas admiri ĉiun virinon...

Pandiono rigardis al sia amiko sen kolero, sed tiel, kvazaŭ ekvidis
lin unuafoje, kaj impete brakumis la etruskon.

– Aŭskultu, Kavi, vi ne ŝatas paroli pri via vivo... Ĉu vin mem tute
ne emocias virinoj? Ĉu vi ne sentas, kiel ili estas belegaj? Ĉu por
vi ili ne estas parto de ĉio ĉi, – Pandiono ĉirkaŭskribis per la mano
cirklon, – de la maro, la suno, la belega mondo?

– Ne, kiam mi vidas ion belan, mi deziras ĝin manĝi! – ekridis


la etrusko. – Mi ŝercas, – daŭrigis li serioze. – Memoru, ke mi estas
duoble pli aĝa ol vi kaj malantaŭ la hela flanko de la mondo por mi pli
videbla estas la alia – la malhela, abomena. Vi jam forgesis pri Ta-
Kem, – Kavi movis la fingrojn laŭ la ruĝa stampo sur la ŝultro
de Pandiono, – sed mi nenion forgesas. Sed mi envias al vi: vi kreos
belon, dum mi povas nur detrui en lukto kontraŭ malhelaj fortoj. –
Kavi silentis iom kaj per tremerinta voĉo finis: – Vi malmulte pensas
pri viaj proksimuloj tie, en la patrujo... Mi tiom da jaroj ne vidis miajn
infanojn, mi ne scias eĉ, ĉu ili estas vivaj, ĉu ekzistas tuta mia gento.
Kiu scias, kio okazas tie, inter malamikaj triboj...

La sopiro, eksoninta en la tono de la ĉiam diskreta etrusko,


plenigis Pandionon per kunsento. Sed kiel li povis konsoli la amikon?
La vortoj de la etrusko samtempe dolore pikis lin: «Vi malmulte
pensas pri viaj proksimuloj tie, en la patrujo...» Se Kavi povis diri al li
tiel... Ne, ĉu malmulte signifis por li Tessa, la avo, Agenoro? Sed
tiam li devus iĝi simila al morna Kavi, tiam li ne ensorbus en sin
grandan diversecon de la vivo – kiel lernus li kompreni la belon?..
Pandiono implikiĝis en kontraŭdiroj kaj ne povis kompreni sin mem.
Li ekstaris kaj proponis al la etrusko iri por bani sin. Tiu konsentis,
kaj ambaŭ amikoj direktis sin trans la montetojn, post kiuj je kvin mil
ulnoj for de la vilaĝo plaŭdis la oceano.

Kelkajn tagojn antaŭ tio Kidogo kolektis junajn virojn kaj junulojn
de la tribo. La negro diris al siaj samgentanoj, ke, krom lancoj kaj
pecoj da ŝtofo sur la femuroj, liaj kamaradoj, atendantaj la ŝipojn,
nenion posedas, kaj la filoj de vento ne prenos ilin sur la ŝipojn sen
pago.

– Se ĉiu el vi, – diris Kidogo, – konsentos helpi per la plej


malgranda, tiam la fremdlandaj amikoj povos reveni hejmen. Ili
helpis al mi liberiĝi el sklaveco kaj ree ekvidi vin ĉiujn.

Vigligita per ĉies konsento, Kidogo proponis iri kun li sur


la orportan altebenaĵon, kaj por tiuj, kiuj ne povos – oferi eburon
aŭ nuksojn, ledon aŭ trunkon de valora arbo.

En la sekva tago Kidogo deklaris al la amikoj, ke li iras al ĉaso, kaj


rifuzis preni ilin kun si, persvadante ŝpari fortojn por la estonta vojo.

La vojaĝaj kamaradoj de Kidogo ne eksciis pri la veraj celoj de la


entrepreno. Kvankam pensoj pri pago pro veturo plurfoje
maltrankviligis ilin, ili esperis, ke la misteraj filoj de vento prenos ilin
kiel remistojn. Pandiono ankoraŭ sekrete intencis uzi la ŝtonojn de la
sudo – la donacon de la maljuna tribestro. Kavi, same nenion dirante
al Kidogo, du tagojn post la foriro de la nigrahaŭta amiko kolektis
la libianojn kaj ekiris supren laŭ la rivero, esperante trovi
nemalproksime nigran lignon, haki kelkajn trunkojn kaj flosigi ĝis
la vilaĝo la pezajn, dronantajn en akvo trabojn sur flosoj el malpeza
ligno.

Pandiono plu lamis, kaj Kavi lasis lin en la vilaĝo, malgraŭ


protestoj. Pandiono koleris: jam duan fojon la kamaradoj estis
lasantaj lin sola, kiel tiam, dum la ĉaso al ĝirafoj. Kavi, orgojle
elstariginte la barbon, deklaris, ke tiam li ne perdis la tempon vane
kaj nun ree povas ripeti la samon. Mutiĝinta pro furiozo, la juna
heleno impetis for kun ofendo en la koro. La etrusko atingis lin kaj,
frapante laŭ la dorso, petis pardonon, sed insistis, persvadante
la amikon pri neceso tute saniĝi.

Finfine Pandiono konsentis, kun amareco sentante sin


kompatinda kriplulo, kaj haste kaŝiĝis en la kabano, por ne ĉeesti
la foriron de siaj sanaj kamaradoj.
Restinte sola, Pandiono eĉ pli akre eksentis neceson elprovi siajn
fortojn post la sukcesa sperto kun la statuo de la elefanta instruisto.
Dum la lastaj jaroj li vidis tiom da mortoj kaj detruoj, ke ne deziris
okupiĝi pri malfortika argilo, strebante krei verkon el firma materialo.
Tian materialon Pandiono ne havis. Eĉ se ĝi trafus en liajn manojn,
tutegale mankis necesaj instrumentoj por prilaboro.

Pandiono ofte kontempladis la ŝtonon de Jaĥmos, kiu finfine


venigis lin al la maro, kiel naive kredis Kidogo, ema agnoski
potencon de sorĉaj aĵoj.

La travidebla klareco de la firma ŝtono pensigis Pandionon elĉizi


intajlon. Tamen, la ŝtono estis pli malmola ol tiuj, kiujn oni uzis por tio
en Helenujo. Oni tie prilaboradis ilin per smirgo el la insulo Nakso.
Subite la heleno rememoris, ke li, se kredi al la maljuna tribestro
de la elefantaj regantoj, havis ŝtonojn, per malmoleco superantajn
ĉiujn aĵojn de la mondo.

Pandiono elprenis la plej malgrandan el la donacitaj al li ŝtonoj


de la sudo kaj singarde movis la akran eĝon laŭ la rando de la blu-
verda kristalo. Sur la necedema glata surfaco restis blanka streko.
La juna heleno premis pli. La ŝtono tratranĉis profundan kanelon,
kvazaŭ ĉizilo el nigra bronzo sur peco de mola marmoro.
La neordinara forto de la travideblaj ŝtonoj de la sudo vere superis
ĉion, ĝis nun konatan de Pandiono. En liaj manoj estis sorĉaj ĉiziloj,
farantaj la taskon facila.

Pandiono dispecetigis la malgrandan ŝtonon, skrupule kolektis


ĉiujn akrajn rompopecojn kaj enigis ilin helpe de malmola rezino
en lignajn bastonetojn. Nun li havis dekon da ĉiziloj de malsama
dikeco – kaj por kruda prilaboro, kaj por la plej maldikaj strekoj. Kion
do montros li sur la belega blu-verda kristalo, akirita de Jaĥmos
en ruinoj de miljara templo kaj alportita sendifekta al la maro, kies
simbolo ĝi tiel longe servis en la sufoka kaptiteco de la tero?
Malklaraj bildoj estis flugantaj en la kapo de Pandiono.

La juna heleno foriris el la vilaĝo kaj vagis en soleco, ĝis trafis


al la maro. Li longe sidis sur ŝtono, jen celante rigardon
malproksimen, jen observante maldikan tavolon de travidebla akvo,
alkurantan al liaj piedoj. Venis vespero, mallonga krepusko neniigis
brilon de la maro, moviĝo de ondoj iĝis nerimarkebla. Ĉiam pli
netravidebla iĝadis la velure nigra nokto, sed samtempe en la ĉielo
ekbriladis ĉiam pli da helaj steloj, kaj ree la ĉielaj fajretoj,
ekbalanciĝinte en ondoj, vigligis la rigidiĝintan maron. Levinte
la kapon al la ĉielo, la juna heleno estis kaptanta konturojn
de nekonataj stelfiguroj. La arko de la Lakta Vojo estis trairanta per
sama, kiel en la patrujo, arĝenta ponto tra la tuta firmamento, sed
ĝi estis pli mallarĝa. Unu ĝia fino estis profunde dissplitita kaj disigita
je apartaj makuloj inter larĝaj malhelaj strioj. Flanke kaj sube brulis
per blu-blanka lumo du nebulaj stelaj nuboj. Apud ili klare distingiĝis
granda nepenetreble nigra makulo de pirsimila formo, kvazaŭ peco
da karbo ŝirmis en tiu ĉi loko ĉiujn stelojn.

Nenion similan vidis Pandiono en la hejma ĉielo de la nordo.


La kontrasto inter la nigra makulo kaj la blankaj nuboj subite afekciis
lin. La juna heleno ekvidis en ĝi subite la esencon mem de la suda
lando. Nigro kaj blanko en tuta rekteco kaj klara krudeco de tiu
kombino – jen kio konsistigis la animon de Afriko, ĝian vizaĝon, tian,
kia Pandiono nun eksentis ĝin. Nigraj kaj blankaj strioj de la
neordinaraj ĉevaloj, la nigra haŭto de la indiĝenoj, kolorigita per
blanka farbo kaj kontrastiganta blankajn dentojn kaj okulblankaĵojn,
artaĵoj el nigra kaj perle blanka ligno, nigraj kaj blankaj kolonoj
de arbaj trunkoj en arbaroj, lumo de stepoj kaj mallumo de arbaraj
densejoj, nigraj rokoj kun blankaj strioj de kvarco kaj multe da samo
traflugis antaŭ la okuloj de Pandiono.

Tute alia afero estis en la patrujo – sur malriĉaj kaj ŝtonaj bordoj
de la Verda maro. La rivero de la vivo tie ne ruliĝis per furioza
torento, ne kunpuŝiĝadis tiel malkaŝe la nigraj kaj la blankaj ĝiaj
flankoj.

Pandiono ekstaris. La neĉirkaŭprenebla oceano, sur kies transa


flanko estis lia Eniado, apartigis la junan helenon disde Afriko.
Malantaŭe restis la lando, en la animo jam forlasita de li, morne
ŝirmiĝinta per noktaj ombroj de montoj. Antaŭe laŭ ondoj
transkuradis reflektoj de stelaj fajroj, kaj la maro estis kuniĝanta tie,
norde, kun la gepatra Eniado, kaj Tessa estis sur ĝia bordo. Pro
reveno al la patrujo, por Tessa li luktis kaj iris tra sango, sabloj,
varmego kaj mallumo, tra senfinaj danĝeroj de bestoj kaj homoj.

Tessa, malproksima, amata kaj neatingebla, iĝis tute kiel tiuj


nebulaj steloj super la maro, kie la norda «Ĉerpilo» mergiĝis per
la rando trans la horizonton.

Kaj tiam venis la decido: li kreos sur la ŝtono – la firma simbolo


de maro – Tessa-n, starantan sur bordo.

Pandiono kun furiozo kunpremis en la fortaj fingroj ĉizilon, kaj


la firma bastoneto rompiĝis. Jam dum kelkaj tagoj li kliniĝadis super
la ŝtono de Jaĥmos kun batanta koro, bridante per la volo la krean
malpaciencon, jen certe desegnante longajn liniojn, jen kun senfina
singardemo detranĉante malgrandegajn grajnetojn. La bildo iĝadis
ĉiam pli klara. Kun la kapo de Tessa li sukcesis – en ĝia fiera turniĝo
li vidis ĝin eĉ nun tute klare, same kiel en la adiaŭa horo sur la bordo
de la Aĥeloa kabo. Li entranĉis ĝin en la travideblan profundon de la
ŝtono, kaj nun ĝi elstaris per malbrila bluo sur la spegule glata
surfaco. Haraj bukloj per facilaj, liberaj strekoj kuŝiĝis sur la rondan
ŝultron, skizitan per klara arko, sed plue... plue Pandiono neatendite
perdis la tutan vervon de sia inspiro. La juna artisto, kiel neniam
certa pri si, tuj desegnis per profunda kanelo la maldikan konturon
de la korpo de la junulino, kaj preciza fajneco de la linioj konfirmis
sukceson de lia laboro. Pandiono fajlis la ĉirkaŭantan surfacon, por
emfazi la figuron. Tiam li subite komprenis, ke li montris tute
ne Tessa-n. En linioj de la femuroj, la genuoj kaj la brusto elstaris kaj
ekvivis la korpo de Iruma, kaj apartaj strekoj, sendube, apartenis
al la lasta impreso de la belo de Njora. La figuro de Tessa ne estis
korpo de helena junulino – Pandiono kreis abstraktan bildon, en kiu
reflektiĝis belo de afrikaj virinoj. Sed Pandiono deziris fari alion –
montri vivan kaj amatan Tessa-n. Streĉante la memoron, li penis
deŝiri tavolon da impresoj de la lastaj jaroj, ĝis konvinkiĝis, ke la
novaj impresoj iĝis eĉ pli klaraj.
Baldaŭ Pandiono komprenis, ke li ree ne sukcesas pri transdono
de vivo. Dum la figureto estis nur skizita, la facilaj linioj vivis. Kiam
la artisto penis fari la platan bildon elstaranta, tuj la viva korpo
ŝtoniĝis, iĝis malvarma kaj rigida. Jes, li ne komprenis la sekreton
de la arto. Kaj tiu ĉi lia verko ne estos viva! Li ne sukcesos plenumi
la intencon! Rompinte la ĉizilon pro emocio, Pandiono prenis
la ŝtonon kaj komencis pririgardi ĝin el distanco de etendita mano.
Jes, li ne povas krei bildon de Tessa, kaj la belega intajlo ne estos
finita.

Tra la travidebla ŝtono penetris radioj de la suno, plenigante ĝin


per oreca tono de la hejma maro. Pandiono lasis netuŝita la glatan
kampon de la granda edro de la kristalo kaj ĉizis la figuron de la
junulino dekstre, ĉe la rando mem. En la ŝtono, kiel sur bordo
de maro, staris junulino kun vizaĝo de Tessa, sed ŝi ne estis Tessa.
La inspiro, kun kiu laboris Pandiono pri la ŝtono ekde sunleviĝo ĝis
sunsubiro, kun malpacienco atendante ĉiun sekvan tagon, forlasis
lin. Pandiono kaŝis la ŝtonon, kolektis la ĉizilojn kaj malfleksis
la dolorantan dorson. La malfeliĉon de malvenko faciligis la konscio,
ke li tamen povas krei belon... sed ĝi estis mizera kompare kun
la viva!

Absorbita de la laboro, Pandiono ĉesis atendi revenon de la


kamaradoj kaj nur nun rememoris pri ili. Kvazaŭ responde al la
pensoj de Pandiono al li alkuris knabo.

– La densbarbulo alveturis, li vokas vin al la rivero! – sciigis


la sendito de Kavi, fiera pri la komisio.

Tio, ke la etrusko restis sur la rivero kaj vokis lin tien,


maltrankviligis Pandionon. Li hastis al la bordo laŭ pado, sinuanta
inter dornaj arbustoj. De malproksime li rimarkis sur sabla deklivo
grupon de la kamaradoj, kiuj staris ringe ĉirkaŭ ligaĵo de kanaj tigoj.
Sur la kano sterniĝis homa korpo. Pandiono mallerte ekkuris,
penante ne surpaŝi la ankoraŭ malfortan kruron, kaj eniris en la
silentan rondon de la vojaĝaj kamaradoj. Li rekonis en la kuŝanto
junan libianon Takel-on, la partopreninton de la fuĝo tra dezerto.
La juna heleno ekstaris sur la genuojn super la korpo de la
kamarado. Antaŭ la okuloj de Pandiono aperis la sufoka fendo inter
deklivoj de sablaj montoj, kie li trenis sin, duonmorta pro soifo. Takel
estis inter tiuj, kiuj, gvidataj de mortinta Aĥmi, alportis renkonten al li
akvon el la fonto. Nur antaŭ la kadavro de Takel al Pandiono iĝis
klare, kiel kara kaj proksima estas ĉiu el la kamaradoj laŭ la ribelo
kaj la vojaĝo. Li parenciĝis kun ili kaj ne povis imagi sian ekziston
aparte de ili. Pandiono povis dum semajnoj ne komunikiĝi kun
la kamaradoj, kiam sciis, ke ili estas proksime en trankvilo kaj
sekureco kaj okupiĝas pri siaj aferoj, sed nun la perdo ŝokis lin.
Ne leviĝante de sur la genuoj, li ĵetis al la etrusko demandan
rigardon.

– Takel-on mordis serpento en densejo, – malgaje diris Kavi, – kie


ni vagis, serĉante nigran lignon. Ni ne konis kuracilon... – La etrusko
peze suspiris. – Ni lasis ĉion kaj alnavigis ĉi tien. Kiam ni elportis lin
sur la bordon, Takel jam estis mortanta. Mi vokis vin por adiaŭi al li...
Malfrue... – Kavi ne findiris, kunpremante la manojn, li mallevis
la kapon.

Pandiono ekstaris. La morto de Takel ŝajnis tiel maljusta kaj


sensenca: ne en glora milito, ne en batalo kontraŭ besto – ĉi tie,
en paca vilaĝo, ĉe la maro, promesanta revenon post ĉiuj gloraj
heroaĵoj, faritaj de li, post persista kuraĝo en la longa vojo. Tio estis
speciale dolora por la juna heleno. Larmoj nebuligis la okulojn, kaj li,
por ekregi sin, celis la rigardon al la rivero. Ĉe flankoj de la sabla
malprofundaĵo altis densejoj, barantaj la riveran vastaĵon per verdaj
muroj. La bulo de hela sablo situis kvazaŭ en larĝa pordego. Sur
arbara rando kreskis blankaj arboj, kurbaj kaj nodecaj, kun etaj folioj.
Ĉiuj branĉoj de tiuj arboj estis vestitaj per lanugaj rubandoj
de intense ruĝaj floroj, kies plataj lanugecaj amasiĝoj ŝajnis strioj
el transversaj mallongaj streketoj, surfadenigitaj sur maldikajn tigojn,
jen fleksiĝantajn malsupren, jen starantajn rekte supren, al la ĉielo.
La floroj estis skarlataj, kaj la blankaj arboj brulis en la verda
pordego, kiel sepultaj torĉoj ĉe la pordego de Hadeso, kien jam
direktis sin la animo de mortinta Takel.
Malrapide estis ruliĝanta la malklara stana akvo de la rivero,
kovrita de malprofundaĵoj de flavaj sabloj. Centoj da krokodiloj kuŝis
sur la sablo. Sur la plej proksima al Pandiono terlango kelkaj
grandegaj rampuloj en dormo malfermis siajn larĝajn faŭkojn, kiuj
ŝajnis sub la suno nigraj makuloj, borderitaj de blankaj kojnoj
de teruraj dentoj. La korpoj de la krokodiloj larĝe disŝoviĝadis sur
la sablo, kvazaŭ platigitaj per propra pezo. Laŭlongaj faldoj
de skvama haŭto de la ventro estis ĉirkaŭfluantaj la platajn dorsojn,
kovritajn de vicoj da pikiloj, pli helaj, ol la nigra-verdaj interspacoj
inter ili. La kruroj kun mallerte elturnitaj eksteren artikoj estis malbele
disĵetitaj flanken. Fojfoje iu el la rampuloj movetadis la eĝecan
voston, puŝante la alian, – tiu, maltrankviligita en dormo,
klakfermadis sian faŭkon kun frapo, aŭdiĝanta super la rivero.

La kamaradoj levis la mortinton kaj silente ekportis lin en la


vilaĝon sub maltrankvilaj rigardoj de alkurintaj loĝantoj. Pandiono iris
malantaŭe, aparte de Kavi. La etrusko opiniis sin kulpa pri la pereo
de la libiano, ĉar la ideo pri akirado de nigra ligno estis lia. Kavi paŝis
flanke de la malgaja procesio, mordadis la lipojn kaj taŭzadis
la barbon.

Pandionon turmentis rimorso: li same sentis sin kulpa. Estis


malbone, ke li inspiriĝis pri bildo de la amata junulino, kiam li devus
krei verkon por memoro de la batala amikeco de la malsamaj homoj,
pasintaj ĉiujn elprovojn, fidelajn antaŭ vizaĝo de morto, malsato kaj
soifo, en malgajaj tagoj de la malfacila vojaĝo. «Kiel povis tiu penso
ne veni en mian kapon antaŭ ĉio?» – demandadis sin la juna heleno.
Ne senkaŭze li malsukcesis – la dioj punis lin pro sendankeco...
Do la hodiaŭa malfeliĉo instruu lin vidi pli bone...

Malaltaj lil-grizaj nuboj estis peze surrampantaj sur


la firmamenton; kiel grego da bubaloj, amasiĝadis en densan mason.
Aŭdiĝis obtuza tondro. Estis proksimiĝanta pluvego, homoj haste
entiradis en la kabanojn siajn aĵojn, disĵetitajn ĉirkaŭe.

Apenaŭ Kavi kaj Pandiono sukcesis kaŝiĝi en sia loĝejo, en la


ĉielo renversiĝis giganta tasego, muĝo de falanta akvo superis bruon
de tondro. La pluvego finiĝis rapide, kiel ĉiam; adstringe odoris
vegetaĵoj en la freŝiĝinta, humida aero, malforte lirlis sennombraj
rojetoj, defluantaj al la rivero kaj al la maro. Malsekaj arboj obtuze
bruis sub vento. Ilia bruo estis severa kaj malgaja, ĝi neniel similis
al rapida susurado de foliaro en sekaj, serenaj tagoj. Kavi aŭskultis
la voĉon de arboj kaj neatendite diris:

– Mi ne pardonas al mi la morton de Takel. Kulpas mi: ni ekiris sen


sperta gvidisto, ni estas fremdaj en tiu ĉi lando, kie senzorgeco
signifas pereon. Kaj kio? Ni ne havas nigran lignon, kaj unu el la plej
bonaj kamaradoj kuŝas sub ŝtonamaso sur la bordo... Granda estas
prezo de mia stulteco... Kaj mi ne kuraĝas nun iri ree. Ni ne havas,
per kio ni pagu al la filoj de vento...

Pandiono silente elprenis el sia saketo manplenon da brilantaj


ŝtonoj kaj metis ilin antaŭ la etrusko. Kavi aprobe kapjesis, poste
subita dubo reflektiĝis sur lia vizaĝo:

– Se ili ne konas prezon de tiuj ŝtonoj, la filoj de vento povas rifuzi


preni ilin. Kiu aŭdis pri tiaj ŝtonoj en niaj landoj? Kiu aĉetos ilin kiel
juvelaĵojn? Kvankam... – La etrusko enpensiĝis.

Pandiono ektimis. La simpla konjekto de Kavi neniam antaŭe


venis en lian kapon. Li preteratentis, ke la ŝtonoj por la okuloj
de komercistoj povas esti senvaloraj. Konfuzo kaj timo pri
la estonteco tremigis lian manon, etenditan al la ŝtonoj. La etrusko,
legante laŭ la vizaĝo la maltrankvilon de la amiko, ekparolis ree:

– Kvankam mi aŭdis iam, ke travideblajn ŝtonojn de speciala


malmoleco oni fojfoje alveturigadis sur Kipron kaj en Karion el la
malproksima oriento, kaj ili havis tre altan prezon. Eble, la filoj
de vento konas ilin?..

En la sekva mateno post la konversacio kun Kavi Pandiono ekiris


laŭ pado al la piedo de la montoj, kie kreskis la herbecaj vegetaĵoj
kun flavaj fruktoj. Estis proksimiĝanta la tempo de reveno de Kidogo.
La amikoj malpacience atendis lin. La etrusko kaj la heleno deziris
konsiliĝi kun li, kiel ili akiru ion valoran por la filoj de vento. La duboj
de la etrusko detruis la certecon de Pandiono pri valoro de la ŝtonoj
de la sudo, kaj nun la juna heleno ne povis trankviliĝi. Nevole
Pandiono iradis al la montoj en malklara espero renkonti
la taĉmenton de la nigrahaŭta amiko. Krom ĉio, li deziris iom resti
sola, por pripensi novan verkon, ĉiam pli klare skiziĝantan en lia
kapo. Pandiono sensone paŝis laŭ la firma, dense kompaktigita
grundo de la pado. Li ne plu lamis, al li revenis la antaŭa facileco
de iro. Renkontataj indiĝenoj, ŝarĝitaj per grapoloj de flavaj fruktoj,
amike nudigadis siajn blankajn dentojn aŭ afable svingadis plukitajn
foliojn. La pado turniĝis maldekstren. Pandiono iris inter
du seninterrompaj muroj da sukoplena verdaĵo, plenigita de ora suna
lumo. En ties arda brilo estis glate moviĝanta virino. Pandiono
rekonis Njora-n. Ŝi estis elektanta el pendantaj grapoloj plej verdajn
fruktojn kaj metanta ilin en altan plektitan korbon. Pandiono depaŝis
en ombron de grandegaj folioj; la artista sento forŝovis ĉiujn aliajn
pensojn. La juna virino transiradis de unu grapolo al la alia,
fleksiĝeme kliniĝante al la korbo, kaj ree levadis sin sur
la fingropintojn, tiriĝante per la tuta korpo, kun la manoj, etenditaj
al alte pendantaj fruktoj. Oraj sunaj makuloj briletadis sur ŝia glata
nigra haŭto, kontrastigita de freŝa kaj hela verdaĵo. Njora facile
saltetis kaj, fleksiĝinte tuta, etendis la manojn en densaĵon de veluraj
folioj. Absorbiĝinta Pandiono kroĉiĝis al seka tigo – en la profunda
silento aŭdiĝis laŭta susuro. La juna virino momente turniĝis kaj
rigidiĝis. Njora rekonis Pandionon; ŝia korpo, streĉiĝinta kiel kordo,
ree iĝis trankvila, ŝi restarigis la spiradon kaj ridetis al la juna heleno.
Sed Pandiono ne rimarkis ĉion ĉi. Krio de admiro elŝiriĝis el lia
brusto, la larĝe malfermiĝintaj orecaj okuloj rigardis al Njora,
ne vidante ŝin; la buŝo duonmalfermiĝis en malforta rideto.
La konfuzita virino depaŝis. La fremdulo subite turniĝis kaj impetis
for, ekkriante ion en la lingvo, nekomprenebla por ŝi.

Subite Pandiono faris grandan malkovron. La juna heleno dum


tuta tempo senkonscie kaj sencede iris al ĝi, ĉiuj obsedaj pensoj,
senfinaj meditoj vagis ĉirkaŭ tiu malkovro. Li ne trovus ĝin, se ne
vidus tiel multe, se ne komparadus kaj ne serĉadus palpe propran
novan vojon. En la vivaĵo ne povas esti senmoveco! En viva kaj bela
korpo neniam estas morta senmoveco, estas nur kvieto, tio estas
momento de halto de moviĝo, finiĝinta kaj preta ŝanĝiĝi al alia,
kontraŭa. Se kapti tiun momenton kaj reflekti ĝin en senmova ŝtono,
tiam la mortaĵo ekvivos.

Jen kion ekvidis Pandiono en Njora, haltinta pro timo, kiam


ŝi rigidiĝis, kiel statuo el nigra metalo. La juna heleno soliĝis sur
negranda kampeto sub arbo. Se iu rigardus tien, do, sendube,
konvinkiĝus pri frenezo de Pandiono: li estis faranta abruptajn
movojn, fleksante kaj malfleksante jen brakon, jen kruron, kaj atente
observis ilin, kurbiginte la kolon kaj turmente strabante. La juna
heleno revenis hejmen nur vespere, ekscitita, kun febra brilo de la
okuloj. Li devigis Kavi-n, por grandega miro de la etrusko, stari antaŭ
si, iri kaj halti laŭ ordono. La etrusko komence pacience toleris
la kapricon de la amiko, finfine tio tedis al li, kaj li, frapinte sin laŭ
la frunto, decideme eksidis sur la teron. Sed Pandiono eĉ tiam
ne lasis Kavi-n trankvila – li observadis lin, aliradis jen dekstre, jen
maldekstre, ĝis la etrusko ekblasfemis kaj, deklarinte, ke Pandiono
ekmalsanis per febro, minacis ligi la helenon kaj meti sur la liton.

– Iru al korvoj! – gaje ekkriis Pandiono. – Mi volvos vin ŝraŭbe,


kiel kornon de blanka antilopo!

Kavi ankoraŭ ne vidis, ke lia amiko tiel petolis. Li ĝojis pri tio, ĉar
delonge rimarkis spiritan prematecon de la juna heleno. Grumblante,
la etrusko facile batis Pandionon, kaj tiu, subite humiliĝinte, deklaris,
ke estas nekredeble malsata. Ambaŭ amikoj eksidis por
vespermanĝi, kaj Pandiono penis klarigi al la etrusko sian grandan
malkovron. Malgraŭ la atendo Kavi tre ekinteresiĝis kaj longe
pridemandadis Pandionon, penante kompreni la esencon de la
malfacilaĵoj, starantaj antaŭ skulptisto ĉe penoj rekrei vivan formon.

La etrusko kaj la heleno sidis ĝis malfrue kaj estis finantaj


la konversacion en mallumo.

Subite io ŝirmis brileton de stela lumo en la enira aperturo, kaj


la voĉo de Kidogo igis ilin ĝoje tremeri. La negro subite revenis kaj
tuj decidis viziti la amikojn. Al la demando, ĉu la ĉaso estis sukcesa,
Kidogo respondis nedifinite, pretekstante lacon, kaj promesis
morgaŭ montri la trofeojn. Kavi kaj Pandiono rakontis al li pri la morto
de Takel kaj pri la ekspedicio de Kavi por nigra ligno. Kidogo terure
furioziĝis, kriis pri ofendo de lia gastamo, eĉ nomis la etruskon
maljuna hieno. Finfine la negro kvietiĝis: malgajo pri la pereinta
kamarado superis la koleron. Tiam la etrusko kaj la heleno rakontis
al li pri siaj maltrankviloj pri pago al la filoj de vento kaj petis
konsilon. Kidogo rilatis al ilia maltrankvilo kun grandega indiferenteco
kaj foriris, ne respondinte iliajn demandojn.

La konsternitaj amikoj decidis, ke la strangan konduton de Kidogo


kaŭzis la malgajo pro la pereo de la libiano. Ili ambaŭ longe
turniĝadis sur siaj litoj en silenta medito.

Kidogo venis al ili malfrue, kun stampo de ruzo sur la bonanima


vizaĝo. Li venigis kun si ĉiujn libianojn kaj tutan amason da junaj
viroj. La parencoj de Kidogo palpebrumadis al la nenion
komprenantaj fremdlandanoj, laŭte ridegadis, interflustradis kaj
interkriadis per pecoj de nekompreneblaj frazoj. Ili aludis al sorĉo,
kvazaŭe sciata de ilia popolo, kredigante, ke Kidogo scipovas
transformi simplajn bastonojn en nigran lignon kaj eburon, kaj riveran
sablon – en oron. Tutan tiun sensencaĵon la fremduloj aŭdadis dum
la vojo al la hejmo de la nigra amiko. Kidogo kondukis ilin
al negranda tenejo. Ĝi diferencis de aliaj simplaj kabanoj per malpli
granda amplekso kaj per ekzisto de pordo, subapogita per grandega
ŝtono. Kidogo helpe de kelkaj homoj defaligis la ŝtonon, la junularo
ekstaris ĉe ambaŭ flankoj de la malfermiĝinta pordo. Kidogo,
fleksiĝinte, eniris en la tenejon kaj permane vokis la kamaradojn post
si. Kavi, Pandiono kaj la libianoj, ankoraŭ nenion komprenante,
silente staris en mallumo, ĝis iliaj okuloj kutimiĝis al malforta lumo
el ringa fendo inter la konusa tegmento kaj la supra rando de la argil-
verga muro. Tiam ili ekvidis kelkajn dikajn nigrajn trabojn, amason
da elefantaj dentegoj kaj kvin altajn malfermitajn korbojn, ĝissupre
plenigitajn per kuracaj nuksoj. Kidogo, atente observante la vizaĝojn
de la kamaradoj, laŭte diris:

– Ĉio ĉi estas via! Tion kolektis por vi mia popolo por facila kaj
feliĉa vojo! La filoj de vento devas preni kun si du dekojn da homoj,
sed ne unu kontraŭ tia prezo...
– Via popolo donacas al ni tiom... pro kio?! – ekkriis afekciita Kavi.

– Pro tio, ke vi estas bonaj homoj, kuraĝaj homoj, pro tio, ke vi


faris tiom da heroaĵoj, pro tio, ke vi estas miaj amikoj kaj helpis al mi
reveni, – penante ŝajni senemocia, nombris Kidogo. – Sed atendu,
tio estas ne ĉio!

La negro paŝis flanken, ŝovis la manon inter korbojn kaj eltrenis


saketon el firma ledo, grandan je ne malpli ol homa kapo.

– Prenu! – Kidogo etendis la saketon al Kavi.

La etrusko, submetinta la manplatojn, fleksiĝis pro neatendita


pezo kaj preskaŭ faligis la sakon. La negro surdige ekridegis kaj
ekdancis pro ekstazo. Laŭta, gaja rido de la junularo eĥis al li trans
la muroj de la tenejo.

– Kio estas tio? – demandis Kavi, plu alpremante al si la pezan


saketon.

– Vi demandas, ho saĝa maljuna batalisto, – gajis Kidogo, –


kvazaŭ ne scias, ke en la mondo havas tian pezon nur unu afero!

– Oro! – ekkriis la etrusko en sia lingvo, sed la negro komprenis.

– Jes, oro, – konfirmis li.

– Kie do vi prenis tiom? – enmiksiĝis Pandiono, palpante la dense


plenŝtopitan saketon.

– Anstataŭ ĉaso ni iris al la orporta altebenaĵo. Dum ok tagoj


ni fosadis tie sablon kaj lavis ĝin en akvo... – La negro silentis iom,
poste finis: – La filoj de vento ne ĝisveturigos vin ĝis la patrujoj. Tie,
sur via maro, vin ĉiujn atendas malsamaj vojoj, kaj ĉiu povos atingi
sian hejmon. Dividu la oron kaj kaŝu bone, tiel, ke ne vidu la filoj
de vento dum la vojo.

– Kiu ankoraŭ estis kun vi en tiu «ĉaso»? – rapide demandis


la etrusko.
– Jen ili ĉiuj. – La negro almontris la junulojn, amasiĝintajn ĉe la
enirejo.

La ĝojaj, ĝislarme kortuŝitaj amikoj ĵetis sin al la negroj kun dankaj


vortoj. Kaj tiuj sinĝeneme tretis la lokon kaj iom post iom
malaperadis post la domo.

La kamaradoj eliris el la tenejo, fermis la pordon per la ŝtono.


Kidogo subite iĝis silentema, lia gajo malaperis. Pandiono altiris al si
la nigran amikon, sed tiu liberiĝis el lia brakumo, metis la manojn sur
la ŝultrojn de la heleno kaj longe rigardis en liajn orecajn okulojn.

– Kiel mi disiĝu kun vi, Kidogo! – pretervole diris Pandiono.

La fingroj de la negro enpikiĝis en liajn ŝultrojn.

– La dio de fulmo vidas, – kun peno diris Kidogo, – mi fordonus


tutan oron de la altebenaĵo, fordonus ĉion, kion mi havas, ĝis lasta
lanco, pro tio, ke vi konsentu loĝi kun mi por ĉiam... – La vizaĝo de la
negro misformiĝis, li fermis la okulojn per la manoj. – Sed mi eĉ
ne petas vin... – La voĉo de Kidogo tremis, rompiĝante. – En
la kaptiteco mi eksciis, kio estas la patrujo... Mi komprenas, vi ne
povas resti... kaj mi, jen, vidu, mem penas, ke vi forveturu... – La
negro subite lasis Pandionon kaj impetis al la domo.

La juna heleno rigardis post la amiko, kaj larmoj nebuligis lian


rigardon. La etrusko peze suspiris malantaŭ la dorso de Pandiono.

– Venos tempo – kaj ankaŭ mi kaj vi disiros, – mallaŭte kaj


malgaje diris Kavi.

– Mia kaj via hejmoj estas ne tiom malproksimaj, kaj ŝipoj navigas
tie ofte, – diris, turninte sin al li, Pandiono. – Sed Kidogo... restos
ĉi tie, ĉe la rando de la Ekumeno...

Trankviliĝinte pri la estonteco, Pandiono fordonis sin tutan


al kreado. Li hastis – grandeco de la amikeco, ricevita en lukto por
libero, inspiris lin kaj urĝis. Li anticipe vidis ĉiujn detalojn de la intajlo.
Tri homoj devis stari brakumiĝinte sur fono de la maro, al kiu ili
strebis, de la maro, reveniganta ilin en la patrujon.

Pandiono decidis montri sur la granda plata edro de sia ŝtono


la tri amikojn – Kidogon, Kavi-n kaj sin en brilanta, travidebla lumo
de mara foro, kiun plej bone enkorpigis la blu-verda kristalo.

La juna skulptisto desegnis kelkajn skizojn sur maldikaj platetoj


el eburo, kiun uzis virinoj de la tribo por disfrotado de iaj ŝmiraĵoj.
La malkovro, farita de li, devigis lin konstante vidi antaŭ la okuloj
vivajn korpojn, sed tio ne estis malfacila. La etrusko tutegale ĉiam
estis kun li, kaj Kidogo, antaŭsentante proksiman venon de ŝipoj
de la filoj de vento, forlasis ĉiujn siajn aferojn kaj estis nedisigebla
de la amikoj.

Ofte Pandiono devigadis la etruskon kaj la negron stari antaŭ


li brakumiĝinte, kaj tiuj, subridetante, plenumadis la peton.

La amikoj longe konversaciadis, konfidencante ĉiujn siajn kaŝitajn


pensojn, maltrankvilojn kaj planojn, kaj en profundo de ĉies animo
kiel akra najlo sidis la penso pri neeviteblo de la disiĝo.

Pandiono, konversaciante, ne perdadis la tempon vane kaj


persiste ĉizadis la malmolan ŝtonon. Fojfoje la skulptisto
eksilentadis, lia rigardo iĝadis penetra – la heleno kaptadis en trajtoj
de la amikoj ian gravan por li detalon.

Ĉiam pli elstaraj kaj vivaj iĝadis la tri brakumiĝintaj viraj figuroj.
En la centro eblis rekoni la grandegan Kidogon, dekstre de li, iomete
turniĝinte al la restinta peceto da glata edro, staris Pandiono, kaj
maldekstre – la etrusko, ambaŭ kun lancoj en la manoj. Kavi kaj
Kidogo trovis grandan similecon kun si, sed kredigis Pandionon, ke li
malbone montris sin. La skulptisto, ridetante, respondis, ke tio
ne gravas.

La figuroj de la amikoj, malgraŭ malgrandaj ampleksoj, estis tute


vivaj, vera majstreco videblis en ĉiu detalo. Turniĝoj de la korpoj
estis fortaj, akraj kaj samtempe fajne moderaj. En la manoj
de Kidogo, larĝe disĵetitajn sur la ŝultrojn de la etrusko kaj la heleno,
Pandiono sukcesis esprimi moviĝon de defendo kaj frata kareso.
Kavi kaj Pandiono staris kun atente, preskaŭ minace klinitaj kapoj,
esprimantaj streĉan atenton de povaj batalistoj, pretaj certe rebati
ajnan malamikon. Ĝuste tiun impreson de belega povo kaj certeco
faris la tuta grupo, kaj Pandiono penis esprimi en sia verko ĉion plej
bonan, kio estis en la homoj, kiuj iĝis karaj por li dum la vojo el la
sklaveco al la patrujo. La skulptisto komprenis, ke li finfine sukcesis
krei veran artaĵon. Kidogo kaj Kavi ĉesis moketi Pandionon.
Retenante la spiron, ili dum horoj observadis movojn de la sorĉa
ĉizilo, kaj malklara admiro pri majstreco de la artisto determinis ilian
nunan rilaton al Pandiono. Ilia juna amiko, kuraĝa, gaja kaj
eĉ petolema, foje amuza pro sia admiro de virinoj, evidentiĝis granda
artisto! Tio samtempe ĝojigis kaj mirigis Kidogon kaj Kavi-n.

Kaj Pandiono enmetadis la tutan amon al la kamaradoj


en impeton de sia verkado. Nun la komenca ideo ĉizi sur la ŝtono
Tessa-n ne plu altiris lin. Tessa, Iruma kaj Njora, apartenantaj
al malsamaj popoloj, estis fratinoj laŭ belo, kiu ĉe ĉiuj tri havis saman
altiran forton... Sed ĉu estis li fratinoj en ĉio cetera – tion Pandiono
ne sciis. Ĉu povus Tessa tiel parenciĝi kun Njora, kiel li kun Kidogo?
Sed en la amikeco de Pandiono kun Kidogo kaj Kavi,
en kamaradeco kun ĉiuj ceteraj ekssklavoj, da kiuj restis ĉi tie jam
tiom malmulte, estis frateco de komunaj pensoj kaj streboj,
kunfandita pli firme ol ŝtono per fideleco kaj kuraĝo. Jes, ili estas
veraj fratoj, kvankam la unuan portis same nigra, kiel li mem, patrino
ĉi tie, sub strangaj arboj de la sudo, la dua kuŝis en lulilo en kabano,
skuata de koleraj vintraj tempestoj, kaj la tria tiutempe jam militis
kontraŭ ferocaj nomadoj de foraj stepoj sur bordo de malhela maro...
Iliaj koroj kunplektiĝis per streĉaj vejnoj, centfoje elprovitaj
en komunaj malfeliĉoj, kaj kiel malmulte signifis nun malsameco
de iliaj landoj, vizaĝoj, korpoj kaj kredoj!

Tagoj flugis rapide. Pandiono subite rekonsciiĝis: pasis ĉirkaŭ


monato kaj duono, kaj la tempo, difinita por veno de la filoj de vento,
jam finiĝis. Maltrankvilo kaj faciliĝo miksiĝis en la animo de la juna
heleno: maltrankvilo – ĉar la filoj de vento povis tute ne veni, kaj
faciliĝo – pro penso, ke la neevitebla disiĝo kun Kidogo
malproksimiĝas. En maltrankvila malgajo Pandiono fojfoje forlasadis
sian laboron – tamen, ĝi estis preskaŭ finita. La heleno ree komencis
ofte venadi al la maro, penante reveni pli baldaŭ, por ne apartiĝi
disde la amikoj.

Foje Pandiono intencis iri al ordinara baniĝo. Li ekstaris kaj vokis


kun si la amikojn, sed tiuj rifuzis, komencinte ardan disputon pri
diversaj manieroj de preparo de maĉaj folioj. Malproksime aŭdiĝis
bruo de multaj voĉoj, krioj kaj admiraj kriegoj, per kiuj la pasiaj
samgentanoj de Kidogo akompanadis ajnan eventon. Kidogo salte
ekstaris, griza cindro de paleco disverŝiĝis sur lia vizaĝo, eĉ la
brusto de la negro heliĝis. Iomete ŝanceliĝinte, Kidogo ekkuris al sia
hejmo, kriinte trans la ŝultron al la maltrankviligitaj amikoj:

– Verŝajne, la filoj de vento!

Sango impetis en la kapojn de la etrusko kaj la heleno, ili same


ekkuris laŭ la konata de Pandiono mallonga pado al la maro. Sur
la eĝo de la monteto Pandiono kaj Kavi haltis.

– Ĝuste, la filoj de vento! – ekkriis Kavi.

Malhel-viola ombro de grandega monto ekkuŝis sur la bordon,


etendiĝis malproksimen, malheliginte brilon de la maro kaj ĵetinte sur
ĝin mornan kolornuancon de arbaraj densejoj. Nigraj ŝipoj, similaj
al ŝipoj de helenoj, kun pruoj, konveksaj, kiel cignaj brustoj, jam estis
eltrenitaj sur la griziĝintan sablon. Da ili estis kvin. Kun mallevitaj
mastoj la ŝipoj similis al grandaj nigraj anasoj, ekdormintaj sur sablo.

Antaŭ la ŝipoj rapide iradis tien kaj reen barbaj batalistoj en krudaj
grizaj manteloj, brilante per kupraj alforĝaĵoj de rondaj ŝildoj kaj
balancante en la manoj larĝajn hakilojn sur longaj fustoj. Estroj,
komercistoj kaj ĉiuj ŝipanoj, liberaj de gardo, verŝajne, jam foriris
en la vilaĝon de Kidogo. La etrusko kaj la heleno turnis sin
malantaŭen.

Ĉe la kabano ilin malpacience atendis Kidogo.


– La filoj de vento estas ĉe la tribestroj, – sciigis la negro. – Mi
petis la onklon, li diros al nia ĉefa tribestro, kaj tiu mem traktos pri vi.
Tiel estos pli firme. Por la filoj de vento estas danĝere kvereli kun li,
ili transportos vin sekure... – La nergo ridetis kurbe kaj malgaje.

Centoj da homoj kolektiĝis sur la bordo por adiaŭi la forirantajn


ŝipojn. La filoj de vento hastis – la suno estis kliniĝanta al subiro, kaj
ili ial deziris nepre komenci la navigon hodiaŭ. La ŝipoj, jam ŝarĝitaj,
estis malrapide balanciĝantaj ĉe la rando de la rifoj. Inter la ŝarĝo
kuŝis la donaco de la popolo de Kidogo – la pago por revenigo de la
ekssklavoj en la patrujon. Ĝis la ŝipoj necesis iri ĝisbruste en la akvo
tra la borda malprofundaĵo. La estroj de la filoj de vento prokrastis,
por adiaŭo petante la tribestrojn prepari pli da varoj por la sekvonta
jaro, ĵuris nepre veni en la difinita tempo.

Kavi staris apud Kidogo, tenante per unu mano grandan rulaĵon
kun la felo kaj la kranio de la terura giŝu. Por adiaŭo la nigra amiko
donacis al Pandiono kaj Kavi du grandajn ĵettranĉilojn. Tiu milita
inventaĵo de la popolo de Tengrelo havis aspekton de larĝa bronza
plato, profunde dissekcita je kvin ekstremaĵoj: kvar estis serpe
fleksitaj kaj akrigitaj, al la kvina, forĝita simile al fingro, estis alfiksita
mallonga korna tenilo. La armilo, ĵetita per lerta mano, kun fajfo
turniĝadis en la aero kaj tuj mortigadis la viktimon el dudek-ulna
distanco.

Kun premata koro Pandiono rigardis ĉirkaŭe, pririgardante siajn


novajn kunvojaĝantojn kaj gastigantojn. Iliaj malmolaj, krudiĝintaj pro
vento vizaĝoj havis koloron de malhela briko, la netonditaj barboj
hirtis ĉirkaŭ la vangoj, en la peza, balanciĝema irmaniero, en severaj
faltoj de la lipoj kaj la fruntoj ne estis eĉ guto da facila bonanimeco,
karaktera por la samgentanoj de Kidogo. Sed tamen Pandiono ial
fidis al tiuj homoj – eble, tial, ke la filoj de vento, same kiel li, estis
fidelaj al la maro, vivis en konkordo kun ĝi kaj komprenis ĝin. Aŭ tial,
ke en ilia parolo Pandiono kaj Kavi renkontadis konatajn vortojn...

La filoj de vento volonte konsentis preni la ekssklavojn sur


la ŝipojn kontraŭ la pago, proponita de la tribestro. La onklo
de Kidogo Jorumefu eĉ sukcesis elmarĉandi ses dentegojn kaj
du korbojn da kuracaj nuksoj. Tiun restaĵon oni ŝarĝis sur la ŝipon
kiel havaĵon de Kavi, la libianoj kaj Pandiono. La filoj de vento dividis
la homojn malgraŭ ilia deziro. Sur unu ŝipo veturis ses libianoj, sur
la dua – Kavi kun Pandiono kaj tri libianoj.

La haveno de la filoj de vento troviĝis proksime de la Pordego


de Nebuloj, en grandega distanco for de la patrujo de Kidogo – ne
malpli ol du monatoj da navigado ĉe la plej bona vetero. Eĉ Kavi kaj
Pandiono perpleksiĝis – ili ne imagis al si la veran longecon de la
vojo kaj komprenis, ke la filoj de vento estas samaj elstaraj luktantoj
kun maro, kiaj estis la elefantaj regantoj en lukto kun potenco
de afrikaj stepoj. Ekde la haveno de la filoj de vento ĝis la patrujo
Pandiono devis ankoraŭ tranavigi preskaŭ la tutan Grandan Verdan
maron, sed tiu distanco estis du-kaj-duon-oble malpli granda, ol la
vojo ekde la vilaĝo de Kidogo ĝis la haveno de la filoj de vento.
La filoj de vento trankviligis Pandionon kaj Kavi-n per kredigo, ke al
ili ofte venas ŝipoj de fenicoj el Tiro, el Kreto, Kipro kaj el la granda
Libia golfo.

Sed Pandiono nun, starante sur la bordo, ne pensis pri tio.


En konsterno li retrorigardadis al la maro, kvazaŭ penis mezuri
la atendantan lin grandegan vojon, kaj turniĝadis al Kidogo. La estro
de ĉiuj ŝipoj, kun kapringo el forĝita oro en la krispaj haroj, laŭte
ekkriis, ordonante iri sur la ŝipojn.

Kidogo kaptis la manojn de Pandiono kaj Kavi, ne kaŝante


larmojn.

– Adiaŭ por ĉiam, Pandiono, kaj vi, Kavi! – flustris la negro. – Tie,
en via fora patrujo, rememoru pri Kidogo, fidela kaj amanta vin
ambaŭ! Rememoru niajn tagojn en sklaveco en Kemt, kiam nur
amikeco subtenis nin, la tagojn de la ribelo, de la fuĝo, la tagojn
de la granda iro al la maro... Mi estos kun vi en miaj pensoj.
Vi foriras por ĉiam for de mi, vi, kiuj iĝis por mi pli karaj, ol la vivo! –
La voĉo de la negro fortiĝis. – Mi kredos, ke iam homoj lernos
ne timi vastaĵojn de la mondo. Maroj kunigos ilin... Sed mi ne vidos
vin plu... Granda estas mia malfeliĉo... – La grandega korpo
de Kidogo ekskuiĝis pro ploro.
Lastfoje kuniĝis la manoj de la amikoj. La filoj de la vento ekkriis
de sur la ŝipo...

La manoj de Pandiono malpremiĝis, deiris Kavi. La etrusko kaj


la heleno eniris en la varman akvon kaj, glitante sur ŝtonoj, ekrapidis
al la ŝipoj.

Unuafoje post longaj jaroj Pandiono paŝis sur ferdekon;


li rememoris antaŭlonge forpasintajn tagojn de feliĉaj vojaĝoj. Sed
la pasinteco nur glitis en la memoro kaj ree malaperis. Ĉiuj pensoj
koncentriĝis sur la alta nigra figuro, staranta aparte de la homamaso,
ĉe la rando mem de la akvo. La remiloj plaŭdis kaj ekoftis per
egalmezuraj batoj, la ŝipo eliris ekster la linion de la rifoj. Tiam
la maristoj levis grandan velon, kaj vento subkaptis la ŝipon.

Ĉiam malpli grandaj iĝadis la homoj sur la bordo; baldaŭ nur


malgranda nigra punkto signis la perditan por ĉiam Kidogon.
Surŝoviĝinta krepusko ŝirmis la bordon, nur la malhela montaro
morne altis post la poŭpo. Kavi viŝis jam pluran grandan larmon.
Grandega vesperto, alfluginta de sur la bordo, laŭ kiu iris la ŝipoj,
facile tuŝis per la flugilo la vizaĝon de Pandiono. Tiu silkeca saluto
ŝajnis al la heleno la lasta saluto de la forlasita lando. Profundan
konsternon kaŭzis en Pandiono la disiĝo kun la amiko-negro, kun
la lando, kie li tiom multe travivis, kie lasis parton de sia koro.
Malklare sentis li, ke tie, en la patrujo, en horoj de laco kaj malgajo,
Afriko staros antaŭ li ĉiam loga kaj bela ĝuste tial, ke li perdis ĝin por
ĉiam... kiel Iruma-n. Deĵetinte ĉion, kio iĝis proksima kaj kutima,
turninte al Helenujo la vizaĝon kaj la animon, Pandiono tremeregis
pro maltrankvilo. Kio atendas lin tie post tiom longa foresto? Kiel
li vivos inter la proksimuloj, kiam revenos? Kiun li trovos? Tessa...
Ĉu ŝi estas viva, ĉu amas lin kiel antaŭe, aŭ...

La ŝipoj estis morne plonĝantaj en ondoj, turnitaj per la pruoj


al okcidento. Nur post monato da irado ili turniĝis norden – tiel diris
la filoj de vento. Potenca spirado de la oceano skuis la harojn
de Pandiono. Apud li afereme kaj nehaste navedis silentemaj
maristoj. La filoj de vento – posteuloj de antikvaj kretaj marvojaĝantoj
– ŝajnis al Pandiono pli fremdaj, ol la nigrahaŭtaj loĝantoj de Afriko.
La heleno kunpremis en la mano la pendantan sur lia brusto saketon
kun la ŝtono, kiu konservis la bildon de Kidogo, kaj ekiris al la
kamaradoj, malgaje kunpremiĝintaj en anguleto de la fremda ŝipo...

El trans montoj leviĝis oranĝa rondo de la luno. En ĝia lumo


la oceano – la Granda Arko, brakumanta ĉiujn landojn de la mondo,
– montriĝis prifosita per nigraj kavoj, super kiuj glate iris helaj pintoj
de ondoj. La malgrandaj ŝipoj kuraĝe iris antaŭen, jen ĵetante
la pruojn en la stelan ĉielon kaj disŝutante ĉirkaŭe arĝentajn
ŝprucojn, jen falante malsupren, en obtuze bruantan mallumon.
Al Pandiono tio ŝajnis simila al lia propra viva vojo. Antaŭe,
malproksime, brilantaj pintoj de ondegoj estis kuniĝantaj en unu
lumantan vojon, la steloj malleviĝadis malsupren kaj balanciĝadis
en ondoj, kiel okazadis antaŭlonge, ĉe la bordoj de la patrujo.
La oceano estis akceptanta la kuraĝajn homojn, konsentanta porti
ilin sur si en la senliman foron, hejmen...

– Ĉu vi vidis, Eŭpalino, intajlon sur ŝtono de mara koloro – la plej


perfektan verkon en Eniado... pli ĝuste dirante – en la tuta Helenujo?

Eŭpalino respondis ne tuj. Li aŭskultis sonoran henon de la amata


ĉevalo, kiun tenis alta sklavo, pli dense fermis la mantelon el maldika
lano. Printempa vento en ombro de markezo estis penetranta per
malvarmo, kvankam grizaj deklivoj de ŝtonaj montoj, altantaj antaŭ
la konversaciantoj, jam estis kovritaj de florantaj arboj. Sube per
milde rozkoloraj nubetoj etendiĝis bosketoj de migdalo, pli alte
malhele rozkoloraj, preskaŭ lilaj makuloj signifis veprojn.
La malvarma vento, malleviĝanta de sur la montoj, estis eliganta
migdalan aromon kaj flugis super valoj de Eniado kiel heroldo de la
nova printempo. Eŭpalino ensuĉis per la nazotruoj la venton, frapis
per la fingro lignan kolonon kaj malrapide diris:

– Mi aŭdis, ĝin faris adoptita filo de Agenoro, tiu, kiu tiel longe
vagis ie... Oni lin opiniis mortinta, sed li antaŭnelonge revenis el tre
malproksima lando.

– Kaj la filino de Agenoro, la bela Tessa... Vi, certe, aŭdis pri ŝi,
ĉu?
– Mi aŭdis, ke ŝi dum ses jaroj ne deziris edziniĝi, kredante,
ke revenos ŝia amato. Kaj ŝia patro-artisto permesis al ŝi...

– Mi scias, ke ne nur permesis – eĉ mem ĉiam atendis


la adoptitan filon.

– Rara okazo, kiam la atendo praviĝis! Li vere ne pereis kaj iĝis


edzo de Tessa kaj bonega artisto. Mi bedaŭras, ke vi ne sukcesis
vidi la intajlon – vi estas bona spertulo kaj aprezus ĝin!

– Mi sekvos vian konsilon kaj veturos al Agenoro. Ĉe la Aĥeloa


kabo loĝas li – nur dudek stadioj estas ĝis tie...

– Ho ne, Eŭpalino, vi malfruis! La majstro, kiu kreis la intajlon,


donacis ĝin – nur pensu! – al sia amiko, vagulo-etrusko. Li alveturigis
lin, ekmalsanintan en vojo, en la hejmon de Agenoro, kuracis lin kaj,
kiam la vagulo estis ironta al sia patrujo, fordonis al li tion, kio povus
glorigi la tutan Eniadon. Kaj la etrusko regalis lin per felo
de aĉaspekta besto, neniam vidita antaŭe kaj terura...

– Kiel mizerulo li forveturis kaj revenis sama. Ĉu li nenion lernis


en vagadoj, se faras valoregajn donacojn al iu ajn?

– Por mi kaj vi estas malfacile kompreni homon, tiom longe


estintan en fremdaj landoj. Sed mi bedaŭras, ke la intajlo foriris
de ni!

1945–1946 jj.

tuta mondo da ludo de intensaj koloroj de malviva naturo –


regiono de fortaj lateritaj tavoloj de Okcidenta Afriko.

Tiu ŝelo redonas forton al maljunuloj, gajigas prematojn, vigligas


malfortiĝintojn – ŝelo de arbo johimbo, el familio rubiacoj, al kiuj
apartenas ankaŭ kinkono kaj kafarbo.

malaltajn palmojn kun fruktoj, plenaj de oleo – oleopalmoj.


grandegajn herbecajn vegetaĵojn kun gigantaj folioj, ventumile
disirantaj el faskoj de molaj tigoj – bananujoj.

vigligantajn foliojn – folioj de sterkuliacoj aŭ de tabako kaj aliaj


vegetaĵoj, enhavantaj ekscitantajn substancojn.

Haritoj – Haritoj, poste Gracioj – diinoj de virina ĉarmo kaj belo


ĉe helenoj. Da Haritoj estis tri.

nigran lignon – nigran lignon donas diversaj specoj de afrikaj


arboj, precipe el familio ebonacoj; ankaŭ dalbergio el familio fabacoj.

la insulo Nakso – la plej granda insulo en la grupo de Cikladoj,


sude de la Egea maro.

du nebulaj stelaj nuboj – la Magelanaj nuboj, la Granda kaj


la Malgranda, – grandaj stelamasoj kaj nebulozoj en la ĉielo de la
suda hemisfero.

kvazaŭ peco da karbo ŝirmis en tiu ĉi loko ĉiujn stelojn –


Karbosako, nigra amaso da netravidebla substanco en la ĉielo de la
suda hemisfero.

Ĉiuj branĉoj de tiuj arboj estis vestitaj per lanugaj rubandoj


de intense ruĝaj floroj – kombreto.

Hadeso – subtera regno en la kredo de helenoj, kien trafas animoj


de forpasintoj post la morto.

la granda Libia golfo – golfo Granda Sirto sur la norda bordo


de Afriko, okcidente de Egiptujo.

You might also like