Penseo 379

You might also like

Download as pdf or txt
Download as pdf or txt
You are on page 1of 16

PENSEO

N-ro 379
maj. / 2023
Monata Beletra Revueto en Esperanto
Honorita de Premio Grabowski,1994
Fondita en 1990; Enretigita en 1997 la 34-a jaro http://www.elerno.cn/penseo/penlisto.htm
kaj l’ atendoj
Tiberio Madonna (Italio) longaj
lacigantaj
kaj dolĉaj
dronis
La floroj kun siaj falsaj promesoj
en la mallumo en unu guto
ne havas kolorojn da fumo.
kaj la luno Kion ni diros
defalinta en la malamon al niaj koroj
perdis la helecon. kaj kion ni rakontos
La suno al la emocioj?
kiu brilegos morgaŭ matene Aeron
pli eta ol oranĝo silentojn
pluvigos kaj pluan aeron
sian acidan sukon plenigitan per vakuo. De vi.
sur niajn okulojn
soifajn
kaj bruligos
kiel senutilajn paperaĉojn
Maria Nazaré Laroca (Brazio)
la sonĝojn
kvankam jam cindriĝintajn.
Kaj kiel faros intertempe
la nokto Dum la infanaĝo
por trinki la tutan akvon mi estis princino,
de ĉi freneza kaj loĝis en kristala palaco.
fulmotondro
kaj viŝi la nubojn En ĉi aŭtuna majo,
malkovrante sepdek kvin jaraĝa mi estos,
ke ĝi perdis la lunon? sed nur nun mi certas
Kie ni trovos pri tio, ke mi loĝas
helfarban pentraĵon ene de vitra korpo,
por povi eniri kaŝite tre rompiĝema dometo.
kaj promeni en ĝi?
Horloĝoj kaj kalendaroj Malgraŭ doloroj kaj sortoŝanĝoj,
diras nenion plu ĝi estas mia hejmo:
al niaj fantazioj tranĉita, polurita gemo

—3443—
2 n-ro 379 penseo

de l’ “potenca senkorpa mistero.” guston de sango...


Juiz de Fora, 24/03/2023.
La 21-an de aprilo en Ouro Preto, Eĥiĝas denove
1967 la tambura sono,
(Honore al Tiradentes) dum en la templo
Mortis homo, baroka anĝeleto
jen festotago. rigardas la homojn
Sur ĉiu fenestro sen ajna kompreno.
vazo da floro.
Pafiloj leviĝas Muziko funebras,
ĉe placo ornamita, ĉe ĉiu batado
kunpremiĝas homoj: mi memoras alian
malplena brakumo. longe en la tempo,
ankaŭ malĝoja,
Mortis homo, kaj homo marŝadis
jen festotago... survoje al morto...
Kaj tiom da flagoj
flirtantaj en la aero... Lerneja parado
Kaj jen la rajdantoj de gejunuloj
kun plumoj ruĝaj, supreniras deklivon,
glavoj en la zono en la placon eniras...
kaj poŝoj malplenaj... Foiro junulara
Impetaj soldatoj el marionetoj
en festo kolora la farson pretigas.
celebras la krimon
de siaj prapatroj... Finiĝis la festo.
Foriras la homoj.
Eksonas tamburo, Revenas la nokto
kaj kantas koruso, el senfina nasko,
tiam ekparolas vestante Ouro Preto,
la Guberniestro. por ĝia funebro.
Dum sur la bluo
L’antikva Ouro Preto steloj obstinaj
je homoj plenplenas: insistas prikanti
mil kruroj, mil brakoj, pacon mensogan.
mil manoj obscenaj El la portugala originalo tradukis Maria Nazaré de
kraĉantaj parolojn, Carvalho Laroca.
kiuj vundas profunde, Juiz de Fora, 19/04/2023.
disŝiras la karnon
de virgaj preĝejoj.
Ángel Arquillos (Hispanio)

Ĉevaloj el fajro
levas la polvon, La vivo estas mistero!
per vento alportas Ni naskiĝas kaj kunvivas

—3444—
3 n-ro 379 penseo

ĉe tenera familio. pli ol plej fortaj drogoj


Ade ni ĉiutage serĉas ĝi la popolon ligas
la misteran, efemeran
novan kaj eternan vivon al kred’ je nekredebla,
transe de ĉielaj limoj. monstreca ĉe apero,
La gepatroj rekomendas kriplega duonvero.
ke ni sekvos la konsilojn En ĉiu cerbo febla
de instruistoj kaj kleruloj,
sed ne ĉiuj kaj ne ĉiam nestiĝas nur kolero
al ni, libervole helpas kontraŭ malamikaro,
kun la sama harmonio. kaj nur al murda faro
Kelkaj saĝuloj fiaskas, pretigas duonvero,
kelkaj amikoj perfidas
kelkaj aliaj foriras ekregas apatio…
kaj ni kun soleco restas. Kaptante la okazon
Ŝajnas al mi ke la vivo mi diru: — Ŝtopi nazon
tre similas al la sorto ne helpas kontraŭ tio.
aŭ plibone, kara amiko ** **
al la terurega morto. Favoris min fortun’,
vanteco kaj venteco,
Moissey Bronshteyn (Rusio) memfid’ de milda speco
direktis en la jun’,
kaj mi impetis kun
laŭeble laŭta krio,
Forflugas nube, ve, la viv’, revante pri nenio,
sed ĉiu majo krom flugo al la sun’.
min benas per la perspektiv’ Oldiĝis mi, kaj nun,
de nova gajno, kuŝanta surdivane,
ĝin donos nepre la labor’, mi pensas, ke ne vane
farata pene min trafis deca pun’,
dum la vintrego taŭga por en mia viv-aŭtun’
mediti bene la disreviĝ’ prudenta
pri trafo ĉe l’printempa sun’ anstataŭ revo venta,
al dolĉaj retoj, gumtolo, ne katun’.
kien min laŭte vokas nun Sed foje sent-tajfun’
miaj floretoj. en la memoro levas
** ** ŝaŭmadon, kaj ekmevas
Fetoro de l’milito de l’grizo al la brun’
ĉi tien venas febla, eĉ se sen oportun’,
apenaŭ perceptebla en plena malkomforto
kiel antikva mito. libera mia vorto,
kiun mi flegas nun.
Sed pli kaj pli stumbligas
fetoro de l’mensogoj –

—3445—
4 n-ro 379 penseo

Klaus Friese (Germanio)


En la bela zoopark’
loĝas ne nur tigroŝark’.
Tie vivas kanguru’,
Nun floras la pomarbo. urso kaj la kakatu’.
La vintro estas for. Tial venas vizitant’.
Printempa freŝa farbo. Tion scias elefant’.
Printempa flor-odor’.
Kiam, kiam, onklo Ĵon?
Varmaj sunradioj tuŝas Por l’ bilet’ kiom da mon’?
vian haŭton kun abund’. Petas Petro sen pacienc’.
En la mola herb’ vi kuŝas. Tamen estas konsekvenc’.
Ĝoju pri ĉiu sekund’. Tranĉu heĝon kaj eĉ pli’,
Vi laboru nun por mi!
Senĉese pepas birdoj nun.
Belega la prezent’. Petro jesas sen grumblad’.
Ne estas nuboj, nur la sun’. Grava estas nur persvad’.
Printempa firmament’. Ek al l’ zo’ kun la bilet'!
Onklo plendas pro l’ buĝet’.
Petro gaje saltas nun.
Franclingva vort’ estas l’ amour, Lin favoras la fortun’.
trovebla en literatur’.
La angloj simple diras love, Blanka urso kaj azen’
facile skribas stenograf’. ĝojas en la bestĝarden’.
Petro kaj orangutang’
Vi nur bezonas tiun vorton ambaŭ klakas per la lang’.
en ĉiuj lingvoj de la mond’. Li sidiĝas apud ĝi.
Bone influu vian sorton. Jen amik’, ne fantazi’.
Vi mirus baldaŭ pri l’ respond’.
Ambaŭ fiksrigardas nun,
Koreoj flustras nur sarang, lumigitaj per la sun’.
ja tiu vort’ ne estas slang’. Harmoni’, sen iu paŭz’
Láska, estas ĉeĥa esprim’, inter du, pro kia kaŭz’?
sed diru tion nur sen tim’. Estas vera amikec’
malgraŭ la alia spec’.
Forgesu ne, ke en Kenio,
en ĉiuj lokoj de la land’, Iru nun, venu kun mi!
mapenzi estas ĉiam ĉio. Estas onkla opini’.
Pri tio mankas la demand’. Petro volas resti nur.
En la zo’ estas plezur’.
Pliajn ekzemplojn serĉu mem. Vera estas nun la fakt’.
Hungaroj vokas szerelem. Du amikoj en kontakt’.
Prononco estas la problem’.

—3446—
5 n-ro 379 penseo

Saulo Salgado Wanderley (Brazilo)


Yohanes Manhitu (Indonezio)

Esencafero, laŭ mia opinio,


estas estigi de paco linion, Mi parolas al vi pri distanco
estas transiri la ombron kaj timon, ne ĉar mi tro ŝatas ĝin.
estas kunvivi en mondo sen limo! Simple ĉar ĝi ekzistas
inter ni ambaŭ.
Esencaferoj – ho, fratoj de l´Mondo! – Sed kion signifas ĉi tiu distanco
ene similaj tra nia Planedo, se nin kunigas la sama sento?
bele kaj ĝoje, kaj tute sen tedo, Kilometroj signifas nenion
estas kunkrei de l´Amo la fonton! kiam super ni regas amo.

Esencafere, “Zamen” sekvante,


Petro Palivoda (Ukrainio)
pro Paco kaj Vero, ni laborante,
faros la Mondon de Li plej revata:

de tre diligentaj homoj plenita, (kantteksto)


sur bazo egalrajta tute formita, Solviĝas en muzik’ esenco mia,
ĝi estos la ujo de Dio amata! per ondo kolizias kun etero,
Candeia leviĝas super falso, super vero –
kaj for de l’ universo materia.
Wally du Temple (Kanado)
Forviŝos mi por ĉiam homajn limojn,
al mi etendas manojn milionaj.
Fluadas mi: ĉu bono, ĉu malbono –
El Konsiloj de Indiĝenaj Scioj venen’, balzam’ inspiras la animojn...
Floron morfis korako magia
al kolibro, por ĉiela arko sia, ...L’ vizi‘ degelis, estas mi en ordo,
respektata kiel feroca batalant’ nur infinito premas la memoron…
de sankta belo, zumzumanta defendant’ Violonisto arĉas jam ne kordojn –
vojaĝa aŭguro, por la forir’ bonŝanc’ sed mian koron.
premio por labor’, suĉfloro la donac’
Soru supren—suben, iru ajndirekten
flanken—rektan, ŝvebu, iru malantaŭen
Akceptu amon, ora dolĉa la nektar’ (kantteksto)
Estu tia birdo, de belo avatar’
Melodio de l’ vento plu tristas,
Ĉu el delica dulipa lonicero
Oras pro foliaro la tero.
Ĉu el zinnio flaveca folisfero
Kaj nenio enmonde ekzistas,
Imitu kolibron, via medikament’,
Sole ĉi folifala vespero.
Diskonigu ĝojon—tra via firmament’!

Estingiĝas espero kaj flamo,


Grizaj nuboj kovradas la sunon.

—3447—
6 n-ro 379 penseo

Mi revenos al vi, mia amo, sin scias Poezio kaj plene semantika diras:
Iam en la plorantan aŭtunon. venu miele, min forpelu aŭ min defloru!

Kaj kirliĝos sub la firmamento


Ornamaĵoj por la flava balo.
Kun folioj portataj de l’ vento Akvo al via soifo,
Ni valsados en la folifalo. jen fluanta poezio,
milda klara rivereto,
Sonas de la aŭtun’ elegio, sur konka mano kareso,
Ploras nuboj, malgajas la koro. vin satigas spongo-verso
Kaj ekzistas enmonde nenio, kiu daŭras malseketa
Sole ĉi folifala angoro... kiam soifa vi revenos
nov-karese vin banos,
Estingiĝas espero kaj flamo, degutos kia suka gluto.
Grizaj nuboj kovradas la sunon.
Mi revenos al vi, mia amo, Poezio pogute servata
Iam en la plorantan aŭtunon. spiron proponas laŭmezure
eĉ disŝiraj animoj
Papos Nascentes (Brazilo) revigliĝante plenvivas!
Venu, klara fonto spruĉas
kvazaŭ senfina Vivo!

En via sino Fonto fluas,


se en la etera sidejo kie loĝas verso likve fluas,
poem’ konsentiĝas memoroj de tiu vivo vorto onin varmigas,
ripozu porĉiame ĉe l’ etero elfluas Sun-leviĝo,
malkontentaj poemoj, la ceteraj freŝa akvo subsune bolanta.
tiujn mi ilin vestos: venu al Tero
Poezio akvon proponas,
dotata tamen de libera arbitro ĉiu verso pura lum’
decidas la poem’ kiun akceptas ĝi spruĉas el via kor’.
se ĝin mi kaĵolas per metaforoj kaj simboloj Fonto mem en via Esto
neon prov-ludas sed ĉe mi kuŝiĝas ĝi ekestas Poezio-infano
ĉiam sindonema festo
ju pli tragedia kaj drama en l’ origino spruĉas kanto fluanta.
des pli per lirismo mi ĝin ornamu
des pli per Poezio ambaŭ plezuriĝu
Jadranka Miric (Serbio)
des pli ekestas amo, ekestas kap-turniĝo

leganto aŭ legantino kritikulo iĝas


sia ĉarmo gourmet sin montras Sur la alta fojno-stako
hezitas leganto ĉu kareso ĉu delico sidis bela junulin’
aŭ ĉu avide malsata ĝin devoras vid-al-vide virkoko
la poem’ jam sen seks-honto jam sen jupo kiu kokerikis avide.

—3448—
7 n-ro 379 penseo

laŭ nokta fantom’


Ŝi estis rigardanta kaŝitaj ja estas.
anasan familion naĝanta . Ĝin hom’ nek divenas
La malprofunda riveret’ nek ĉenoj katenas.
vigliĝis onde . Restis akvospuro Do restas laŭ senc’,
forme—floret’. ke liberas la pens’!
2
Mi pensas kun plezur’,
kverelojn evitas.
Fermita fenestro, en ĉambro via. Sekrete mi nur
Premas dolore malhelo tia. pri ĉio meditas.
Silentas malhelo. Krias animsento. Dezirojn — vi sciu —
Je ĉio fajfas vento! malhelpas neniu,
ja restas laŭ senc’,
Unu granda popolo ke liberas la pens’!
estas malice premita kaj punita. 3
Alia potenca lando agant-militas . Se iu ĵetos min
Eŭropo perdiĝis ĉiu eco. karceren permane,
En ĝi revigliĝis forgesita sklaveco! mi simple diras lin:
“Vi agas ja vane.
En fi-milito tia La pensoj trapasos
mortigitaj estas ne nur homoj en aro! kaj murojn frakasos
Atakita estas tradicio kaj racio! per forta potenc’,
Profitas nur Usona armilara industrio! ĉar liberas la pens’.”
4
Hans Georg Kaiser (Germanio) Kaj tial ĉe la fin’
mi zorgojn forŝovu,
ke vivgoĵo min
Aŭdiĝis iam granda knalo do daŭre plu movu.
en iu pitoreska balo. Mi povas sentime
Aĥ, se ĝi estus vinofalo, beati anime
volonte estus mi la valo. laŭ sento kaj mens’,
ĉar liberas la pens'’!
Sed estis tamen granda knalo tradukis Hans—Georg Kaiser surbaze de traduko
kaj tute ne nur sektsignalo. de B.Klatil
Kaj tial nun eĉ generalo Ivanichka Magharova (Bulgario)
post puĉo tronas en la halo.

(germana popolkanto) Vespеra nebul’.


1 Memoro el l’pasintec’
La pensoj de la hom’ varmigas animon.
liberas kaj restas,

—3449—
8 n-ro 379 penseo

Ekblovis l’vento.
El la nuboj ekŝprucas
Elena Popova (Bulgario)
najtingala kant’.

Aŭtun’sunsubir’.
L’maro enprofundiĝas. Ludas mi en la ondoj,
Luno leviĝas. kun perloj ili min ornamas
kaj la sun’ min karesas.
Monta riveret’ Estas mi naĝanto sukcesa.
blankaj ŝtonoj briletas. Galopu, kruroj miaj,
La rano saltas. premion mi promesas.
Haltas la ond’ je la bord’,
En vintra vesper’ sed ne estas bar’ kaj doloro
paŝoj vekas l´silenton. pri la sentima koro.
Ŝi jam foriris. Kun forta volo ja mi estas.
Tint’.. . Tint’…— la tintil’ jesas,
En frosta nokto. baldaŭ ni venkon festos!
Blanka kolomb’ sur
kornic’—.
bonajn novaĵojn. Li estis Amo
krucumita kaj neita.
Spirito de l’ Tero
Li iĝis. Kaj nin
Sur la arbara pado donacis kun Am’ vera.
du paŝojn en neĝ’. Kristo perfidita suferis
Malgrandaj neĝeroj kaj por ni sin oferis.
milda vintra anoncisto Ĉiu sian krucon
kisas la teron. devas mem porti
En la fenestro humile kaj senvorte.
steloj. Klarneto ĝemas.
Bela neĝa nokt’.
Rita Mkrtĉjan (Armenio)
Neĝo. Blus’. Kamen’.
Virino sur la vojo.
L’silent’ ekbrilis.
Blankaj sonoriloj (mikronovelo)
subtera pepado En lernejo, la instruistino donis al ĉiuj
spiro de printemp’. taskon skribi ekzercan verkon pri neĝa tago.
Autun’. Folifal’. Peter eksidis ĉe tablo, antaŭ fenestro en sia
L’arbar’ ree ekdormis. ĉambro, kaj malfermis kajeron. Hejmanoj
Oni blankiĝis. paroladis mallaŭte, ĉar filo preskaŭ neniam
Meznokta bluso sidis por prepari hejmajn taskojn.
Sur la fenestro frapas. Unua frazo jam estis skribita — Neĝas...
Peter spektis belajn neĝerojn kaj imagis,
kiel la instruistino laŭdos lin ĉ
ar li skribos

—3450—
9 n-ro 379 penseo

plej bonan verketon. En mesaĝo ŝi skribis, ke la pupeto estos


Li tre ŝatas vintron, ŝatas, ĉar Meri, lia en ŝiaj manoj.
samklasanino, atentas lin nur kiam li Jen alvenis la tago, kiam ŝi kun amikinoj
malforte batas ŝin per neĝbuleto. Ŝi ridas kaj alveturis urbon, atingis hotelon kaj post
diras al li — Peter.... kelkaj horoj de ripozo, eniris Kongresejon.
Finon de la frazo li jam ne aŭdas, sufiĉas, La pupeto estis en la sako. Ŝi elprenis
ke ŝi alvokas lin laŭ nomo. ĝin kaj eniris halon.
Neĝas... Ŝi estis sufiĉe simpatia por kvindekkvin
— Kia hela tago, kiel beliĝis arboj, jaraĝa virino. Kompreneble, la jaroj ne estas
ŝajnas, ke la urbo transformiĝis en iu mistera bona amiko por ĉiuj homoj, tamen ĉiu virino
neĝa regno, — pensis Peter. revas, atendas komplimentojn, bonajn
Nerimarkeble alproksimiĝis tempo por vortojn, ne gravas, homoj parolas sincere aŭ
iri al lernejo. ne.
— Peter, ĉu vi finis skribi hejman taskon, Kiel ili interkonsentis, Ŝi atendis lin ĉe
— demandis patrino. unu el enirejoj, sed poste decidis eksidi en
— Jes, vigle respondis Peter kaj fermis loko, de kiu ekpovus vidi ĉiujn, kiuj eniras.
la kajeron, kie estis skribita nur unu vorto — Ŝi proksimtempe ekvidis lin. Li preskaŭ
Neĝas... ne ŝanĝiĝis, ĝenerale, virojn la tempo
kompatas. Kun sia, tiel konata rideto, li
salutis samideanojn kaj, rigarde serĉis ŝin.
Lia rigardo observis ĉiujn, tutan vicon de
Ili konatiĝis dum la Universala seĝoj, ŜIN... kaj, daŭrigis la vojon
Esperanto-Kongreso, kiu okazis antaŭ malsupren.
dudekkvin jaroj, en unu el Eŭropaj urboj. Ili Kelkaj minutoj li staris apud ŝi kaj…
ne parolis pri la sentoj, ne diradis amajn malsupreniĝis. Ŝi preskaŭ ŝtoniĝis sur seĝo
vortojn, sed ĉiutage kune promenadis, havis kaj havis nur unu penson: “Li ne ekkonis
komunajn temojn de konversacio, estis min”. Ŝi vidis lin, vidis, kiel atenteme li
feliĉaj pro konatiĝo. Ili promesis renkontiĝi serĉis ŝin inter ĉeestantoj.
ĉiam, kiam okazos ebleco partopreni UK-n. Ŝi ekstaris kaj, ne scias kial, ŝanĝis la
Poste ili korespondadis per leteroj, lokon, voje transdonis pupeton al iu infano,
lastatempe jam per reto. La korespondado ne kiu kun gepatroj eniris halon.
estis ofta. Kiel kutime faras multaj homoj, ili Ĉiuj aplaudis, komenciĝis malfermo de
ambaŭ enmetis en F-n foton de junaĝo. UK. Ŝi iomete trankviliĝis kaj petis
Ŝi ne sciis, havas Li familion, edziĝis aŭ amikinojn, ke, se iu demandos pri ŝi,
ne, sed pensis, ke jes. Neniam, en mesaĝoj ŝi respondi, ke ŝi forestas pro okaza malsano.
ion demandis pri lia persona vivo. “Li ne ekkonis min”—batadis penso la
Tiel okazis en vivo, ke ŝi ne renkontis kapon.
sian “princon” (alian kandidaton ŝi ne Tamen ŝi ne pensis, ke io povus neniigi la
akceptus) kaj restis sola. ĝojon de UK-partopreno.
Kaj jen — laŭvica UK, ĉiu mallonga Kiam li skribis kaj demandis, kie ŝi estis,
mesaĝo enhavis ĝojajn vortojn, ke ili ŝi respondis, ke ege bedaŭras pro foresto,
revidiĝos dum malfermo, en Kongresa halo. eble venontan tagon ili renkontiĝos, sciante,
Multaj jaroj Ŝi gardis belegan verdan ke nek morgaŭ, nek postmorgaŭ ĉi tio ne
pupeton, kiun donacis li. okazos. Ŝi pensis pri tio, ke en amaso de

—3451—
10 n-ro 379 penseo

partoprenantoj povas libere ĉeesti, ĉar li ŝin okuloj tutplenas de larmo amara.
ne ekkonis. Brizo kaj nubaro el hejmloko
Ĉi tio ne estis tragedio de la vivo, sed estis min sanigas de vundo plurjara.
fino de la juneco en Esperantujo, fino de .
sensencaj revoj kaj… aperis kompreno, ke Iam mi heroe ambiciis ankoraŭ,
ne eblas vivi per pasinteco. nenion havas mi nun preskaŭ.
Brizo kaj nubaro el hejmloko
Yi Qiao (ĉino en Germanio) Konsolas min per la korvoko.
Yi Qiao tradukis ĝin laŭ la ĉina samnoma kanto.

Alma Papamihali
Resurektis Paskon la Sinjoro,
en la bunta lumo de aŭroro.
Ho, lilioj paskaj sankte floras,
kun aromo sur kampar’ fervoras. Priskribi vin, Virino, ho virino,
. oni devas bone koni ĉiujn viajn ĉarmojn
En preĝejo ni pilgrimas kore, Kanti pri vi, ho majesta Patrino,
Dion klinsalutas ni adore. Ne sufiĉas eĉ la vivo, por diri ĉion.
Meditadas ni en paska kanto, Paroli pri vi, Fratino mia, rarulino
La Sinjoro restas homsavanto. Restas senfina rivero, malgraŭ la vorta
. fluado
Paskinsul’ antikva foras zone, En la viva vojo, valora Amikino,
Statuegoj staras jen impone. Estas ja etendita mano, sole neniamfoje.
La potenco dia nin inspiras, Tiam , Filino, kiam Dio enmanigis vin al ni
Ni eternan vivon fidsopiras. Krom Virino, Fratino, vi estas ja benita
Patrino.
Elalbanigis

Nubo el hejmloko ŝvebas en ĉielo,


Bardhyl Selimi
mi estas vokata senĉese.
Venteto ĝentile ekblovas en helo,
(Albanio)
tiu voĉo al mi flustras karese.
.
Hejmenvenu, kara
vaganto migranta ĉie.
Hejmenvenu, kara
samlokano, ne plu vagu senracie!
Jiang Kui (1155—1226)
. —laŭ melodio Ruĝigitaj lipoj
vojaĝa paŝado ŝajnas peza, Sovaĝanseroj el la nordo
pad' revena estas kun rigoro. forflugas jen kun nuboj al la foro
Milde blovas briz' karesa de l’ okcidenta bordo de la lago.
kun hejmloka tera bonodoro. Nur restas montoj en kvieta sensonoro,
. do, kiuj ŝajne ja komplotas pri la pluvo
Mi marŝadas pene laŭ la voko, vespera, kiu falos flirte kun langvoro.

—3452—
11 n-ro 379 penseo

Ĉe l’ kvara ponto vivis la ermito,


kiun mi tenas respektplene en memoro. —laŭ melodio Perdrika ĉielo
Mi vere emus vivi kune kun li, Pejzaĝ’ sur stratoj dum Lanterna Festo
sed kie li troviĝas nun en solo? provizas la riĉulojn per spektada ĝu’.
Min apogante al la balustrado, Antaŭ ol ili iras el la domo,
sopiras mi al antikvaĵoj kun rankoro. ĉevaloj iliaj henas per surdiga bru’.
En la vidkamp’ nur salikarboj Ordinarulo mi kun blankaj haroj,
vergetojn svingas en gracia folo. alvenas spekti la lanternojn, nu,
Sonĝo je la nokto de Lanterna Festo sen ajna servoknabo kune,
—laŭ melodio Perdrika ĉielo nur mi kaj mia filineto du.
Fej-rivero fluas ja senĉese orienten, Kaj l’ lasta rajdas ja sur miaj ŝultroj,
aman semon mi ne devus ĵeti simplanime. ĝojplene murmurante kun senĉesa sku’.
En ĉifoja sonĝ’ figuro ŝia pli malklaras
ol en portreto ŝia — vidas mi deprime. Lanternoj pendas jen laŭ stratoj,
En mallumo mi vekiĝas ja pro tio, la lun’ prilumas la spektantojn plene.
ke montbirdo krias ŝajne de proksime. Mia juna energio jam forsvenis,
kaj nun mi maljunulo tristas ja ĉagrene.
Junaj herboj ne ankoraŭ ekas kreski, En la printempa malvarmet’ sur
miaj haroj tamen ekblankiĝas glime. riverbordo,
Antaŭlonga la disiĝo min ĉagrenas post spektado oni hejmeniras jen
ne profunde nek senlime promene.
pro sensenta koro mia. —laŭ melodio Kora sento
Tamen en ĉi tago ĉiujare laŭkutime Oriente de la pont’ falintaj granatfloroj
ambaŭ ni silente primeditas ruĝe farbas rojon plene.
nian amon tiujaran kor-esprime. Ĉe la Drakboata Festo*
—laŭ melodio Perdrika ĉielo la paseoj bolas en mi ja ĉagrene.
En la urb’ sin trovas belulino Monta pluv’ senĉese vipas
senegala, la tegmenton de l’ boato ĝene.
kia vent’ alportas vin en loko
vulgara? Konas mi sukcesojn, perdojn de la mondo
Vi paŝadas kun ŝtrumpetoj sub la jupo kaj decaĵojn, misojn en agmaniero,
pezefala, sed mi ĉiam dronas en ĉagrenoj.
kiel ja fein’ gracia en altira pozo Nun mi jam blankharas en la viv-vespero,
senrivala. nur pentante pri vanigo al l’ epoko pompa
kaj erarvagado en malbrila kariero.
Vi ridetas, kial via frunto estas *Drakboata Festo okazas la kvinan de la kvina
sulkigita? monato laŭ ĉina lunkalendaro, omaĝe al la granda
Kiu vivas kun vi en printempo poeto Qu Yuan (340-278 a. K.).
iom frida? Elĉinigis
Ne ambirdoj emas vivi eĉ en
solo sida,
Vejdo (Ĉinio)
Jen prefere ili transformiĝi kiel
nub’ flug-glita.

—3453—
12 n-ro 379 penseo

Shi Runzhang (1619 — 1683)

Ĉe l’ ŝtona bordo de sinua fluo


malnovaj arboj laŭ la muro staras.
ĈAPITRO TRIDEK-DUA
Sovaĝaj rojoj kunas inter montoj,
vilaĝon presikfloroj el si faras.
Vokitaj kokoj pasas tra verg—heĝo,
genepoj l’ avon toste nun regalas.
Ermito, oldiĝante, mi fariĝos, §32-06
ĉar monto ja al mia dom’ najbaras. La duko Ai de la regno Lu demandis
Yan He:
Wang Shizhen (1634 — 1711) “Se mi faros Konfuceon unu el miaj
ministroj, ĉu tiam mia regno sin trovos
esperplena?”
Preskaŭ fiŝistoj loĝas riverborde, kaj kabanoj “Tio estos katastrofa, tre katastrofa!”
disas ĉe vojo flanke de salikoj, akv-kaŝtanoj. respondis Yan He. “Danĝera estas Konfuceo!
La suno nun subiras kaj blovetas milda Li ĉiam donas troan atenton al la eksteraĵo,
vento, ofte donas malplenajn kaj malhonestajn
aceroj ruĝiĝantaj eĥas kriojn pri perk-vendo. parolojn belvortajn, emas sin okupi pri
bagatelaj detaloj kaj distordas sian naturon
Zha Shenxing (1650—1727) por fari sin ekzemplo por la popolo. Antaŭ la
publiko li mienas kiel honestulo por akiri
fidon de la popolo, mem ne sciante, ke li estas
Fiŝboata lampo brilas, en malluma nek saĝa, nek fidinda. Kiel tia hipokritulo
nokto, kiel sola punkto de lampiro. povus gvidi la popolon de via regno? Ĉu
Sur rivero glimas steloj dismetitaj, Konfuceo vere taŭgas por la posteno de
la ondetoj agitiĝas de zefiro. ministro? Aŭ ĉu li vere kapablas spirite nutri
vian popolon? — Via konsidero ja estas
Qu Fu (1668 — 1745) absolute erara. Instigi vian popolon lerni
hipokritecon ne estus la ĝusta maniero gvidi
vian popolon. Por la bono de la posteuloj,
Por cento da moneroj oraj estus preferinde por vi rezigni tiun ĉi
aĉeti ĉevalon ja bonan, intencon, ĉar Konfuceo estas netaŭga por la
belinon kaj eĉ altan rangon. regado de la regno Lu.”
Sed kie junecon imponan?
§32-07
Fari bonon al aliaj kaj ne povi forgesi
sian bonfaron, ne estas bonfaro el la naturo.
Elĉinigis Tian konduton eĉ komercistoj malestimas. Eĉ
se oni estas devigita ĝin mencii, en sia menso
oni tamen ne serioze ĝin konsideras.
Minosun (Ĉinio)

—3454—
13 n-ro 379 penseo

firmecon; drinkigi lin ĝis ebrieco por provi


§32-08 lian naturan teniĝon; meti lin en situaciojn,
La instrumento por ekstera puno estas kie viroj miksiĝas kun virinoj, por provi lian
farita el metalo aŭ ligno; la instrumento por rezistipovon al la virinaj ĉarmoj. Trapasinte
interna puno estas ĝuste la maltrankvilo kaj la la supre diritajn provojn, la homoj noblaj
memriproĉo. La korpa torturo sur krimulo nature distingiĝas de la nedezirindaj.”
estas farata per torturiloj; la spirita suferado
estas la rezulto de la malakordiĝo de la jino §32-10
kaj la jango. Nur tiuj, kiuj vere komprenas la Kiam Zheng Kaofu ricevis sian
Taŭon, povas esti liberaj kiel de la suferoj nomumiĝon al ofico de la plej malalta rango,
korpaj, tiel ankaŭ de la spiritaj. li ĉiam tenis la kapon mallevita al la homoj,
kiujn li renkontis surstrate; kiam li poste estis
§32-09 nomumita al pli alta ofico, li klinis sian talion
Konfuceo diris: profunde; kaj kiam li estis nomumita ministro,
“La homa koro estas pli danĝera ol la li fleksis sian talion ankoraŭ pli profunde. Li
alta krutaĵo, kaj pli malfacile konebla ol la ĉiam cedis la lokon al aliaj sur la vojo kaj
ĉielo. Ĉar la ĉielo havas siajn regulajn ciklojn rapide paŝadis laŭlonge de la muroj. Vidante,
de la kvar sezonoj kaj la alternadon de la ke la ministro sin disciplinas tiel humile kaj
mateno kaj la vespero, dum la homa vizaĝo modeste, kiu alia kuraĝus ne preni lin kiel
estas mistere nekonebla kaj la homaj sentoj modelon?
estas nesondeblaj. Iuj, kiuj aspektas honestaj, Sed la homo ordinara kondutas
estas plenaj de aroganteco interne; aliaj, kiuj alimaniere: se li estas nomumita al ofico de la
aspektas kiel respektindaj pliaĝuloj, nutras en plej malalta rango, li fariĝas aroganta; se li
si malbonajn intencojn; ankoraŭ aliaj, kiuj estas nomumita al pli alta ofico, li sovaĝe
aspektas obeemaj kaj rezerviĝemaj, estas dancas eĉ en sia kaleŝo; se li ricevas la
interne firmaj kaj prudentaj; ankoraŭ aliaj, nomumiĝon al ankoraŭ pli alta ofico, li
kiuj aspektas necedemaj, havas komencas malestime voki sian onklon per lia
temperamenton molan; kaj ankoraŭ aliaj, kiuj persona nomo. Se ĉiu kondutos tiamaniere,
aspektas timemaj, estas tamen bravaj. Jen kiu do povos esti tiel humila kaj honesta, kiel
kial homoj serĉas la humanecon kaj la la reĝo Tang kaj Yao?
justecon tiel avide, kiel soifanto serĉas akvon,
dum en aliaj okazoj ili forkuras de la
humaneco kaj la justeco tiel rapide, kiel oni
evitas brulantan fajron.
“Tial oni povas submeti la noblulon al la
jenaj naŭ provoj: nomumi lin al malproksima
posteno por provi lian fidelecon; komisii al li
oficon proksime por provi lian obeemon;
trudi al li malfacilan taskon por provi lian
kompetentecon; meti al li subitajn demandojn Elĉinigis
por provi lian inteligentecon; difini al li urĝan
taskon por provi lian akuratecon; konfidi al li
Wang Chongfang
valoraĵojn por provi lian nekorupteblecon;
meti lin en danĝeron por provi lian moralan
(Ĉinio)

—3455—
14 n-ro 379 penseo

Ankoraŭ ne aŭdiĝis
komuna birdkanto tra
branĉaro. Nur tra

fenestro
Yi Qiao (Ĉino en Germanio) oni ĝuas en
frua printempa tago.
Suno eliras alten.
— laŭ ĉinesko Aromplena korto* Montris sin honte.
Orepoko
vivprintempa Pluvegoj
adiaŭis jam for. ĉesis. Ekstere
Ho juneco blovas tre forta vento.
belis kiel flor’. Ĉielo bluis. Vere,
Amare kaj dolĉe same surtere.
ĝemas mi
kun klarmemor’. Noktiĝis.
Sopire Okulsignis luno.
meditas mi Al pasanto malfrua
en paca humor’. tre plaĉis pala lumo.
. Lampira Luno.
Aŭror’
matena Venteto
ora helas salutas forte
ĉe la deĵor’. noktan pasanton tre lin
Printempa lumo puŝante. Alivorte,
en mia kor’ per fi-ventsorte.
inspiras ame min *Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma
ankoraŭ poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ
kun la fervor’. rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).
Pro tio
la oldaĝo
Laimundas (Litovio)
plenas de favor’.
*Aromplena korto (ĉine: mantingfang): ĉina
fiksforma poemo el du strofoj kun 10 kaj 11 versoj
de 446, 466, 7444 / 234, 454, 67345 silaboj, laŭ
rimaranĝo xxa,xa,xa,,xxa / ax,xa,xa,xa,xaa La esperantisto estu ununura, serioza
profesio, al kiu aspiru ĉiu homo. Kiam
Jadranka Miric (Serbio) esperantisto pro sia aktivado en la
Esperanto-movado ricevos sufiĉe bonan
salajron, li/ŝi estos des pli fervora. Kaj ĉiuj
— laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* ceteraj homoj, vidante utilon pro Esperanto,
Aprila volos lerni ĝin.
kvazaŭ temp’ vintra. Iun tagon, dum esperantista

—3456—
15 n-ro 379 penseo

klubkunveno, mi alparolis Simeonon, — Pro kio? , — ekmiris Simeono.


malnovan esperantiston-veteranon kaj —Pro tio, ĉar esti „librotenisto“ ne estas
demandis lin: deviga, nepra afero. Tio estas afero de
—De kie venis tiu malsaĝa eldiro persona libereco. Plej ofte sufiĉas, ke
„Esperantisto – ne profesio“? Eble de soveta esperantisto estu sperta lingvoparolanto, —
epoko, kiam ĉiuj kredis, ke Esperanto estis la ne cedis mi.
danĝera lingvo kaj esperantistoj- damaĝuloj? —Do, kio mankas al vi?—ekkoleris
— Dominiko, — li parolis al mi, — ne veterano Simeono, — Kaj ĉu vi estas vera
kunpuŝigu klerecon kaj moralon. Ĉu esperantisto?
esperantisto estas malpli bona ol — Eble mi estas vera esperantisto, ĉar
neesperantisto? La esperantisteco spontane, mi volas, ke ĉiuj ceteraj homoj estu bonaj
per si mem ne donas utilon. Ĉi tie plej gravas, geesperantistoj. Kaj kion vi pensas? —
kion vi ekzercis, kion vi trejnis — ĉu scivolis mi.
kapablon kalkuli monon aŭ kalkuli verdajn —Mi ankaŭ estas vera esperantisto, ĉar
stelojn. mi komprenas, ke ne ĉiuj homoj povas esti
—Ohoho, diraĉis vi, — mi ekmiris.— bonaj esperantistoj, — parolis plu Simeono.
Do, librotenisto laŭ vi estas bona kaj —Pro kio oni ne povas esti bonaj
esperantisto malbona? Vi memoru, pri kio ni esperantistoj? — interesiĝis mi.
parolas. Ni parolas pri esperantisto, kiel — Sed kiaj estas mezurunuoj de bona
profesio. Esperanto gramatiko nin instruas, esperantisto? Kiel mezuri lin? Kie mezuri?
ke sufikso „-ist-“ indikas personon, kiu — lavangis la demandojn Simeono.
profesie sin okupas pri la afero difinita en la —Mi ne scias. Bona esperantisto de
radiko. Vaŭ! Do, esperantisto estas profesio malproksime spegulas..., videblas...,
same kiel kuracisto, artisto, traktoristo, diferenciĝas..., — mi provis klarigi al li.—
poŝtisto, ŝtelisto, bankisto...ktp. Ĉu ne? Mi Bona patro, bona patrino, bona instruisto,
komprenas esperantiston, kiel personon, bona najbaro, bona mi... Bonaj esperantistoj
bone plenumantan sian devon. Ĉu tipa estas virtaj, memkonsciaj, konsciencaj,
esperantisto devas kleriĝi, perfektiĝi? fidindaj, bonintencaj...,— mi perdiĝis inter
—Nu, certe, li devas perfektiĝi,— miaj bonaj vortoj.
kapjesis Simeono. — Tamen mi pensas, ke —Do jen, estas neniaj difinoj kaj neniuj
esperantisto antaŭ ĉio estu utila homo. konkretaj mezurunuoj, —iom pripensinte
—Bone, — ĉifoje cedis mi, —tiam ni eldiris Simeono. — Bona esperantisto,
decidu, kio estas vera esperantisto? Ĉu tiu, samkiel bona homo, estas entute subjektiva
kiu nur parolas, praktikas lingvon, aŭ tiu, kiu nocio. Por unu homo tiu sama esperantisto
donas certan utilon al aliaj? povas esti bona, por alia — malbona.
—Kompreneble, tiu lasta. Antaŭ ĉio, mi Ununura kriterio estas la efiko. Se mi ne
opinias, oni devas iĝi bona esperantisto, instigas iun homon perforte lerni Esperanton,
praktikanto de la lingvo kaj poste iĝi bona sekve mi estas bona por tiu homo, sed por vi
„librotenisto“, —respondis veterano mi jam ŝajnos malbona.
Simeono. Mi tuj rediris: —Do vi pensas, ke sufiĉas al neniu trudi
—Mi konsentas. Estus bone, ke ĉiuj Esperanton kaj tiam vi estos bona? –
esperantistoj estu spertaj „de... ĝis...“. Tamen demandis mi.
tio ne kredeblas, ne efektivigeblas, — —Nome! Restigu ĉiujn en trankvilo.
kontraŭdiris mi. Ĉiu mem solvu siajn problemojn, siajn

—3457—
16 n-ro 379 penseo

demandojn, ĉiu mem decidu, kion li volas, multaj homoj estas indiferentaj al ĉio,
kaj vi estos bona, — instruis Simeono. limigitaj je deziroj, pigruloj kaj malkleruloj,
—Mi pensas, ke tio ne sufiĉas,— parolis ili nenion volas kaj nenion komprenas, —
mi.—Vera esperantisto devas allogi, altiri instruis min Simeono.
ĉiujn ceterajn homojn lerni Esperanton. —Strangas. Pro kio ili ne volas lerni
—Jen, komenciĝas!, — ekkriis Esperanton? — mi komprenis nenion.
Simeono. —Moraligado, instigado, persona —Antaŭ ĉio necesas ricevi de siaj
ekzemplo... Tio jam estas efiko kaj ne ĉiam gepatroj bonan kombinaĵon de la genoj,poste
bona.Vi kondutu kontraŭ aliaj tiel, kiel vi modelan edukadon en lernejo, universitato
mem volus, ke tiuj kondutu al vi. Tiam vi kaj finfine necesas, ke vi mem senĉese
estos sufiĉe bona. perfektiĝu, ĝis kiam vi komprenos, kio vi
—Tion ĉi – vi pri kio!? Ĉu pri la profeto? estas, —ne ĉesis instrui al mi veterano.
— parolis mi. —Do vi diru, kion plej bezonas
—Samideano, Dominiko. Tiel parolante esperantisto? —scivolis mi. — Vi ja scias, ke
ni venos al vera diktatoro, kiu perforte mi estas kolektanto, sperta kolektanto kaj
instigos ĉiujn lerni Esperanton. bone parolas Esperanton. Do,ĉu mi estas vera
—Ne pri tio mi temis,— levis la manon esperantisto?
mi. — Vera esperantisto estas sincera, —Ne, ne...kolektado estas via
bonkora... Kvazaŭ ligilo inter ĉiuj, kvazaŭ flankokupo, sed kio estas vi?,— ekkriis
ponto interliganta kaj... kaj... Simeono.
—Kaj kio?,— ne cedis Simeono.—Vi —Mi estas litovo, fotisto...,— mi ne
sciu, ke esperantistoj estas diversaj: eternaj komprenis demandon.
komencantoj, (tiuj Bonantaguloj – —Tio estas nur nacieco, profesio, sed
ĝisreviduloj), kolektantoj, aktivuloj, KIO ESTAS VI? —akcentante ĉiun vorton,
akademianoj. Vi sciu, Dominiko, estas demandis min veterano Simeono.
malfacile iun apartigi, ili estas kompakte Mi silentis. Kia stranga demando?
ligitaj. Ankaŭ estas diversaj esperantistaj Apenaŭ mi provis min pense karakterizi, tuj
kombinaĵoj... mi konfuziĝis. Finfine mi komprenis, ke
—Atendu, atendu, haltu! Sed kio plej baldaŭ vera esperantisto-profesiulo, verŝajne,
gravas? — scivolis mi. mi ne iĝos. Tamen aperis multe pli grava
—Plej gravas trejni sian intelekton kaj problemo: trovi la respondon al demando
sentojn por ekagi rapide kaj ĝuste, enproprigi KIO ESTAS MI?
bone lingvokonojn kaj praktiki ilin, utiligi Mia idealismo karesis koron de
ĉiujn taŭgajn momentojn por agado kaj veterano. Simeono trankviliĝis kaj ekridetis.
informado... Tio estas tipa esperantisto, — „Mi estu pardonema al Dominiko, al tiu
parolis Simeono. „novbakita“ esperantisto, kaj nenion pli
—Kaj kiu estas vera esperantisto?—mi kontraŭdiru,— ekpensis Simeono.— Estu tiel,
tute konfuziĝis. kiel li volas, pro kio ni disputu? Venku la
—Tiu estas siaspeca saĝulo, scipovanta boneco.“
taŭge profiti ĉiujn eblecojn de Esperanto. _◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_
—Kaj ĉio? — plu miris mi. Eldonas Redakcio de Penseo
—Vi ne pensu, ke tio tre simplas. Se tio Ĉefredaktoro: s—ro Yida Wei (Vejdo)
Retadreso: vejdo@163.com
estus facile atingebla, nin ĉirkaŭus nur
www.elerno.cn/penseo/penlisto.htm
geesperantistoj. Tamen realeco estas alia –
_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_

—3458—

You might also like