Download as pdf or txt
Download as pdf or txt
You are on page 1of 1

*

 Verkistoj Tradukistoj Laŭteme Pli Serĉu... 

La Norvega Rato  Ŝatu!

Naguib Mahfouz

Tradukita el la angla de Barry Friedman

Feliĉe ni ne estis solaj je ĉi tiu aflikto. Sinjoro A.M., estante la plej altranga dommastro en la konstruaĵo, invitis nin al
kunveno en sia apartamento por interŝanĝo de opinioj. Ĉeestis ne pli ol dek homoj, inkluzive de s-ro A.M., kiu, krom
estante la plej maljuna inter ni, havis la plej altrangan postenon kaj ankaŭ estis la plej bonhava. Neniu ne aperis -- kaj
kiel ili povus, vidante, ke tio rilatas al la ratoj kaj ilia verŝajna invado de niaj hejmoj kaj ilia minaco al nia sekureco?
Sinjoro A.M. komencis per voĉo de granda graveco per "Kiel vi ĉiuj scias..." kaj tiam eldiris tion, kion la ĵurnaloj ripetis
pri la antaŭeniĝo de la ratoj, ilia grandega populacio kaj la terura detruo kiu estus farita de ili. Voĉoj estis aŭditaj ĉirkaŭ
la ĉambro.

"Kio estas dirita estas tute preter kredo."

"Ĉu vi vidis la televidan priraportadon?"

"Ili ne estas ordinaraj ratoj; ili eĉ atakas katojn kaj homojn."

"Ĉu ne estas verŝajne, ke aferoj estas iom troigitaj?"

"Ne... ne, la faktoj estas preter ia troigo."

Ĉi tiam, trankvile kaj kun fiero esti la estro, S-ro A.M. diris: "Ĉiuokaze estas konstatite, ke ni ne estas solaj. Ĉi tio estis
konfirmita al mi de la Guberniestro."

“Estas bone aŭdi tion.

"Do ĉio, kion ni devas fari, estas zorge plenumi instrukciojn, kaj tiujn, kiuj venas rekte per mi, kaj tiujn, kiuj venas per la
aŭtoritatoj."

"Kaj ĉu ĉi tio multe kostos al ni?" venis en la kapon al unu el ni demandi.

Li utiligis la Koranon por respondo. " 'Dio ne ŝargas animon ekster ĝia amplekso.' "

"La ĉefa afero estas, ke la kostoj ne estu troaj."

Ĉi-foje li utiligis maksimon. "Malbono ne estas forkurata de io pli malbona."

Je tio pli ol unu voĉo diris: "Ni esperus, ke vi trovos nin kunlaboremaj."

"Ni estas kun vi," diris sinjoro A.M., "sed ne fidu nin tute. Fidu ankaŭ al vi mem, komencante almenaŭ de la evidentaj
aferoj."

"Absolute jes, sed kio estas la evidentaj aferoj?"

"Havi kaptilojn kaj la tradiciajn venenojn."

"Bone."

"Havi kiel eble plej multajn katojn en la ŝtuparo kaj sur la tegmentoj. Ankaŭ ene de la apartamentoj, se la cirkonstancoj
permesas."

"Sed oni diras, ke la norvega rato atakas katojn."

"Katoj ne estas sen sia uzo."

Ni revenis al niaj hejmoj en bona humoro kaj kun fiksita celo. Baldaŭ, ratoj superregis la ceterajn niajn zorgojn. Ili ofte
aperis en niaj sonĝoj, okupis la plej multe da tempo en niaj konversacioj, kaj aspektis al ni esti la ĉefa malfacilaĵo de la
vivo. Ni daŭrigis praktiki la antaŭzorgojn, kiujn ni promesis, dum ni atendis la alvenon de la malamiko. Iuj el ni diris, ke
baldaŭ ili venos, dum aliaj diris, ke iam ni ekvidos raton preterpasantan kaj ke ĉi tio estus la antaŭsigno de baldaŭa
danĝero.

Multaj malsamaj klarigoj estis donataj por la proliferado de ratoj. Unu opinio estis ke la kaŭzo estas la Kanalaj urboj
estantaj malplenaj post la evakuado, alia atribuis ĝin al la negativaj aspektoj de la Alta Akvobaraĵo, aliaj kulpigis ĝin sur
la sistemo de la registaro, dum multaj opiniis, ke ĝi estas la kolerego de Dio kontraŭ Liaj servistoj pro ilia rifuzo akcepti
Lian gvidadon. Ni elspezis laŭdindajn klopodojn fari raciajn pretigojn, pri kiuj neniu estis neglektema. En plua kunveno
en sia hejmo, la estima S-ro A.M., Dio gardu lin, diris, "Mi estas kontenta pri la preventaj agadoj, kiujn vi faris, kaj mi
ĝojas vidi la enirejon de nia konstruaĵo svarmanta de katoj. Certe estas tiuj, kiuj plendi pri la elspezo nutradi ilin, sed tio
malmulte gravas kiam ni pensas pri nia sekureco kaj sendanĝereco." Li ekzamenis niajn vizaĝojn kontentiĝe, poste
demandis: "Kia novaĵo pri la kaptiloj?"

Unu el ni (eminenta edukisto) respondis. "Mi kaptis maldikan specimenon -- unu el niaj lokaj ratoj."

"Kia ajn rato-identeco, ĝi estas ankoraŭ malutila. Ĉiuokaze, hodiaŭ mi devas informi vin pri la neceso, kun la malamiko
ĉe niaj pordegoj, esti eĉ pli je via gardado. Kvantoj de la nova veneno muelitaj en maizo estos disdonitaj al ni. Ĝi devas
esti metita en vundeblajn lokojn kiel ekzemple la kuirejon, kvankam ekstrema zorgo devas esti prenita por protekti
infanojn, kokaĵon, kaj dorlotbestojn."

Ĉio okazis ĝuste kiel la viro diris, kaj ni diris al ni, ke ni vere ne estas solaj en la batalo. Dankemo fluis en ni pro nia
zorgema najbaro kaj nia respektegata Guberniestro. Certe ĉio ĉi postulis de ni multan zorgon krom niaj ĉiutagaj zorgoj.
Kaj neeviteblaj eraroj ja okazis. Tiel kato estis mortigita en unu hejmo kaj kelkaj kokidoj en alia, sed ne estis perdoj de
homa vivo. Kun la paso de la tempo ni fariĝis pli kaj pli streĉaj kaj viglaj, kaj la suspenso estis peza sur ni. Ni diris al ni, ke
la okazo de katastrofo estas preferinda ol la atendado de ĝi. Tiam, iun tagon, mi renkontis najbaron ĉe la bushaltejo, kaj
li diris: "Mi aŭdis de fidinda fonto, ke la ratoj neniigis tutan vilaĝon."

"Pri tio ĉi estis nenio en la ĵurnaloj!"

Li rigardis min malestime kaj diris nenion. Mi imagis, ke la tero skuas pro hordoj da ratoj ĝis tie, kie la okulo povs vidi kaj
amasojn da rifuĝintoj sencele vagantaj en la dezerto. Bona Dio, ĉu tia afero povus okazi? Sed kio estis tiom neebla pri
ĝi? Ĉu Dio ne antaŭe sendis la Inundon kaj la birdarojn kiel menciite en la Korano? Ĉu homoj morgaŭ ĉesus sian
ĉiutagan lukton kaj ĵetus ĉion, kion ili posedis, en la furiozajn fajrojn de batalo? Kaj ĉu ili venkus, aŭ ĉu ĉi tio signus la
finon?

En la tria kunveno, S-ro A.M. aperis en gaja humoro. "Gratulon, sinjoroj," li diris. "Ni estas kiel eble plej aktivaj. La perdoj
estas iometaj kaj, oni esperas, ne ripetiĝos. Ni fariĝos spertuloj en aferoj de batalado de ratoj, kaj eble oni alvokos nin
estontece en aliaj lokoj. Lia Moŝto la Guberniestro. estas ege feliĉa."

Unu el ni komencis plendi. "La fakto estas, ke niaj nervoj..."

Sed li estis haltigita de sinjoro A.M. "Niaj nervoj? Ĉu vi volas difekti nian sukceson per senpripensa vorto?"

"Kiam la ratoj komencos sian atakon?"

"Neniu povas doni difinitan respondon al tio, kaj ĝi ne havas konsekvencon se ni estas pretaj por la batalo." Poste, post
paŭzo, li daŭrigis. "Lastaj instrukcioj estas de speciala graveco, rilatante al fenestroj, pordoj, kaj ajnaj aperturoj en
muroj aŭ aliaj lokoj. Fermu ĉiujn pordojn kaj fenestrojn kaj en ekzamenu precipe la malsupran parton de iu pordo. Se iu
spaco estas trovita tra kiu nura pajlo povus pasi, sigelu ĝin tute per lignaj tabuloj.Kiam farante la matenan purigadon, la
fenestroj de unu ĉambro estu malfermitaj, kaj dum unu persono balaas, alia, armita per bastono, devus stari prete.
Tiam vi fermu la fenestrojn kaj movu sin al la sekva ĉambro, kie la sama procedo devu esti sekvita. Fininte la purigadon,
la apartamento estu lasita kiel firme fermita kesto, kia ajn estas la vetero."

Ni interŝanĝis rigardojn en malgaja silento.

"Estas neeble daŭrigi tiel," diris voĉo.

"Ne, oni devas konservi la plejan precizecon en plenumado..."

"Eĉ en karcero estas..."

"Ni estas en milito, alivorte en krizostato. Ni estas minacataj ne nur per detruo, sed ankaŭ per epidemioj -- Dio indulgu
nin. Ni devas kalkuli pri tio."

Ni daŭrigis submetiĝeme plenumi tion, kion oni ordonis al ni. Ni iĝis pli profunde subakvigitaj en marĉo de anticipo kaj
singardemo, kun la enuo kaj deprimo kiuj akompanas ilin. La nerva streĉiĝo pliiĝis kaj tradukiĝis en akrajn ĉiutagajn
kverelojn inter la dommastro kaj liaj edzino kaj infanoj. Ni daŭre sekvis la novaĵojn, dum la norvega rato, kun lia
grandega korpo, longaj barboj kaj alarma vitreca rigardo, fariĝis stelo de malbono, kiu vagis en niaj imagoj kaj sonĝoj
kaj okupis la plej grandan parton de nia konversacio.

En la lasta kunveno, S-ro A.M. diris, "Mi havas bonan novaĵon - teamo de spertuloj estis asignita al la tasko kontroli la
konstruaĵojn, apartamentojn, kaj lokojn elmetitaj al risko, kaj ĉio sen ajna postulo por pliaj kotizoj.

Ĝi ja estis bona novaĵo, kaj ni ricevis ĝin kun universala ĝojo. La espero estis ke ni povos trankviligi nin de iom da el la
aflikto, kiun ni suferis. Tiam iun tagon la pordisto informis nin, ke burokrato inspektis la enirejon de la konstruaĵo, la
ŝtuparejon, la tegmenton kaj la garaĝon, kaj prononcis favore pri la grandaj katgrupoj vagantaj ĉi tie kaj tie. Li
instrukciis la gardiston esti ekstra vigla kaj informi lin pri iu ajn rato kiu eble aperus, ĉu ĝi estas norvega aŭ egipta.

Unu semajnon post la renkontiĝo, sonoris la tintilo de nia loĝejo kaj la pordisto donis al ni la bonan novaĵon, ke la
burokrato estas survoje kaj deziris havi permeson fari inspektadon. La tempo ne estis oportuna, ĉar mia edzino ĵus
finpreparis la tagmanĝon, sed mi tamen hastis por saluti lin. Mi trovis min staranta antaŭ mezaĝa, fortike konstruita
viro kun densa liphararo, lia kvadrata vizaĝo kun sia mallonga kuspnazo kaj vitreca fiksrigardo memorigante min pri
kato. Mi salutis lin, kaŝante rideton, kiu preskaŭ transformis sin en ridon, kaj diris al mi, ke ili vere havas talenton elekti
siajn virojn. Mi piediris antaŭ li, kaj li ekekzamenis la kaptilojn kaj venenojn, la fenestrojn kaj pordojn, kapjese aprobe.
Li tamen trovis en la kuirejo malgrandan fenestron kovritan per dratretaĵo de etaj truoj, ĉe kiu li diris firme: "Fermu la
fenestron."

Mia edzino estis sur la punkto de protesto, sed li riproĉis malafable al ŝi. "La norvega rato povas ronĝi tra drato."

Kontentiĝinte, ke lia ordono estas plenumita, li enflaris la odoron de manĝaĵo, tiel proklamante sian laŭdon. Mi do
invitis lin manĝi. "Nur malnobla viro rifuzas malavarecon," li respondis simple.

Tuj ni preparis tablon por li sola, dirante al li, ke ni jam manĝis. Li sidiĝis kvazaŭ en sia propra hejmo kaj komencis
engluti la manĝaĵon sen iu ajn sindeteno aŭ timideco — kaj kun tute eksterordinara voremo. Pro ĝentileco, ni lasis lin al
ĝi. Tamen post iom da tempo mi pensis, ke estas plej bone kontroli lin, se li eble bezonos ion. Mi donis al li alian porcion,
kaj farante tion mi konsciiĝis pri drama sxangxo en lia aspekto. Ŝajnis, ke lia vizaĝo memorigis min ne plu pri kato sed
pri rato, fakte pri la norvega rato mem. Mi revenis al mia edzino kun mia kapo turniĝanta. Mi ne diris al ŝi tion, kion mi
rimarkis, sed petis, ke ŝi estu agrabla al li kaj bonvenigu lin. Ŝi estis for dum unu aŭ du minutoj, poste revenis, pala, kaj
rigardis min stupore. "Ĉu vi vidis kiel li aspektas kiam li manĝas?" ŝi spiris.

Mi kapjesis, kaj ŝi flustris: "Ĝi estas sufiĉe mirinda, nekredeble."

Mi indikis mian konsenton per movo de mia turniĝanta kapo. Ŝajnas, ke nia tuta miro igis nin forgesi la paso de la
tempo, kaj ni reakiris la sensojn nur kiam ni aŭdis lian voĉon el la koridoro vokante ĝoje: "Via domo iam prosperu!"

Ni elkuris, sed li atingis la antaŭan pordon antaŭ ni kaj foriris. Ni nur ekvidis de li lian balanciĝon de dorso, poste rapida
turniĝo dum li adiaŭis nin kun sendaŭra norvega rideto. Ni staris malantaŭ la fermita pordo rigardante unu la alian
perplekse.

Ĉu tiu paĝo plaĉis al vi?

* Se jes, bonvolu ŝati ĝin, kaj tiel rekomendu al aliaj legi ĝin!  Ŝatu!

You might also like